Hazmburk (germane Hasenburg, Burgo de Zajíc, Zajíca burgo, iam ankaŭ Házmburk, aŭ en pli malnovaj fontoj Hanžburek) estas de malproksime videbla bazalta monteto kaj ruino de gotika burgo apud vilaĝo Klapý, 3,5 km nordokcidente de urbo Libochovice. La monteton mem oni iam ankaŭ markas kiel Klapý.

Hazmburk
germane: Hasenburg
burgo
Burgoruino de Hazmburk hodiaŭ
Kromnomo: Burgo de Zajíc, Zajíca burgo
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Municipo Klapý
Monteto Hazmburk
Situo Hazmburk
 - alteco 418 m s. m.
 - koordinatoj 50° 26′ 03″ N 14° 00′ 54″ O / 50.43417 °N, 14.01500 °O / 50.43417; 14.01500 (mapo)
Geologia konsisto Bazalto
Stilo Gotiko
Materialo Ŝtono
Estiĝo 14-a jarcento
Posedanto Lichtenburkidoj devenaj
Familia burgo de Zajícidoj
Por publiko alirebla
Plej facila aliro municipo Klapý
Adreso Státní hrad Hazmburk
Purkrabská 2
411 17 Libochovice
Telefono +420 606 17 50 52
Situo de Hazmburk en Ĉeĥio
Situo de Hazmburk en Ĉeĥio
Situo de Hazmburk en Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hazmburk
Retpaĝo: www.hrad-hazmburk.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La monteto estas dominaĵo de malsupra Poohří kaj ĝi konkurencas eĉ al monto Říp.

La burgo estis sidejo de familio de Zajícidoj ekde la jaro 1335 ĝis la jaro 1558, kiam ĝi sensignifiĝis, samkiel tiutempe la ceteraj burgoj. Post la forlaso ĝi dezertiĝis.

La burgoruino en tempo de romantikismo fariĝis objekto de intereso de ĉeĥaj romantikistoj, kiel ekzemple de Karel Hynek Mácha aŭ de Svatopluk Čech.

Historio de la burgo redakti

Prahistorio kaj mitoj redakti

 
Bazalta roko sub Černá věž

Arkeologiaj elfosaĵoj signas, ke la monteto estis priloĝata jam en la 5-a miljaro antaŭ Kristo, kiam uzis ĝin popolo kun pikita ceramiko, tamen ni havas neniajn pruvojn pri tio, ke estus priloĝata eĉ la montetpinto. El la arkeologiaj trovitaĵoj estas pruvita ekzistado de burgejo el pli malfrua ferepoko.

Václav Hájek z Libočan indikas, ke la burgo estis konstruita en la jaro 754 fare de fratoj Kalboj kaj Veslav el Košťálov. Sed tiu ĉi indiko estas nefidinda.

Laŭ mito en Kroniko de Dalimil la montetpinto estis fortikigita jam en tempo de luĉanida milito, kiam proprumis ĝin luĉanidoj - konkrete batalisto Léva, kontraŭ kiuj batalis princo Hostivít. La fortikaĵaro tiuokaze situis proksime de limoj inter la teritorioj priregataj de Přemyslidoj kaj Luĉanidoj. Estis konstruonta ĝin Vlastislav, por ke li povu kontroli, kio okazas en la regiono direkta al Prago. Ĉeĥoj estis atakontaj la burgon kaj luĉanidoj defendontaj sin ekstere de ties palisaroj. Kiam ili estis malvenkantaj, volante reveni sin en la burgejon, iliaj virinoj komencis alkrii ilin kaj signi, ke ili kuras kaŝi sin sub iliajn jupojn. Tio estis kolerigonta la luĉanidojn kaj helpi ilin al venko. La burgejo estis poste alinomita Klepý laŭ virina aroganteco, klaĉoj kaj kalumnio.

La unua skribmencio pri vilaĝo Klapý estas el la jaro 1197, kiam ĝian parton donacis nobelo Hroznata al monaĥejo en Teplá. En 1237 poste reĝo Venceslao la 1-a donacis al tiu ĉi monaĥejo pluan parton de Klapý. La monaĥejo foraĉetis reston de la vilaĝo en la sama jaro de nobelo Smil Ronovec. Ĉar la prezo por tiu ĉi parto estis 200 hrivnoj de arĝento, ni havas bonan kaŭzon konjekti, ke la municipo estis tiutempe sufiĉe signifa.

Burgo Klepy redakti

 
Municipo Klapý en okcidento
 
Municipo Slatina de Černá věž (Nigra turo) en oriento

La burgo, kies restaĵoj hodiaŭ troviĝas sur la monteto, estis evidente konstruita en la unua duono de la 14-a jarcento fare de lichtenburkoj. Sed eblas eĉ ne elimini nek eblecon, subtenita de kelkaj similecoj kun reĝaj burgoj de la dua duono de 13-a jarcento, ekzemple kun burgo Osek, ke fakte temas jam pri reĝa fondo de Venceslao la 2-a el fino de la 13-a jarcento.[1]

August Sedláček komence de la 20-a jarcento surbaze de la devena nomo de la burgo kaj pli malnovaj mitoj pri ĝia deveno konjektis, ke en tempo de la konstruado de burgo devis ankoraŭ en la memoro de homoj pli malnova fortikaĵaro. Malfacile ja Dalimil elpensis tian ĉi miton pri la nomo de la tute nova burgo kun tute alia historio. Krom tio eble ankaŭ Kosmas, kiu ankaŭ verkis pri la burgo, vere vidis propraokule la ruinojn (evidente precipe grandegan remparfortikigon) de la burgo.

En la jaro 1292 donis Heiman z Lichtenburka al la proksima Libochovice kelkajn rajtojn, kio estas ankaŭ kunigebla kun la konstruado de la burgo.

En la tempo, kiam la proksima vilaĝo Klapý estas jam menciata en skribaj fontoj, pri la burgo sur la monteto super ĝi oni ne skribas. Estas do supozeble, ke en tiu tempo la devena konstruaĵo jam dezertiĝis.

Ĉirkaŭ la jaro 1300 fariĝis posedanto de la senjorujo Václav z Lichtenburka. Post lia morto lia filo Hynek interŝanĝis ĝin en la jaro 1314 kontraŭ aliaj konstruaĵoj kun reĝo Johano de Luksemburgio.

Zajícidoj el Hazmburk redakti

En la jaro 1335 reĝo Johano de Luksemburgio vendis la burgon, vilaĝon Klapý, burgejon kaj urbeton Libochovice kun kvar pluaj vilaĝoj al Zbyněk Zajíc z Valdeka a na Žebráce. Registro pri tiu ĉi vendo estas ankaŭ la unua skriba dokumento, kiu parolas senpere pri la burgo.[1] Zbyněk alinomis la burgon al Hasenburg laŭ sia familia blazono, en kiu li havis leporon (germane Hase signifas "leporo"). Zbyněk komencis uzi nomon "z Hazmberka" (el Hazmberk) en la jaro 1337 (laŭ aliaj fontoj 1341). Hazmburk fariĝis nova sidejo de familio de Zajícidoj.

Post la morto de Zbyněk en la jaro 1368 proprumis la burgon lia filo Vilém, kiu ĉi tie kun lia nevo Mikuláš (filo de frato Jan de Vilém) havis sidejon kiel rabema kavaliro. En la jaro 1379 Mikuláš foriris ĝis Budyně nad Ohří kaj tiel li fariĝis fondinto de budyna branĉo de la familio. En la jaro 1393 filoj de Vilém (Zbyněk, Oldřich, Vilém (malpli aĝa), Mikuláš, Jaroslav kaj Jan) dividis la burgon je sesonoj. En 1400 foraĉetis ĉiujn kvocientojn, krom tiu de Vilém, Oldřich. Sed Oldřich la 4-an de septembro 1415 mortis kaj Vilém malpli aĝa tiel akiris la tutan burgon.

Iam fine de la 14-a jarcento aŭ pase de la 15-a jarcento estis al la burgo aligita urbeto Podhradí kun preĝejo.[1]

Dum husanaj militoj la burgo estis sur flanko de katolikoj. Soldataroj el Hazmburk de Vilemo kaj lia kuzo Mikuláš estis la plej granda apogo de la katolikoj kaj de reĝo Sigismondo la 1-a. La loĝantoj de burgo en la jaro 1424 observis konkeron de Libochovice fare de husanoj, kiuj estis gvidataj de Jan Žižka. La husanoj ankaŭ sensukcese sieĝis eĉ la burgon. Duanfojon la husanoj provis konkeri ĝin en la jaro 1429. Ĉirkaŭ la jaro 1431 Vilém mortis kaj la burgon ekprenis lia filo Zbyněk. Tiu la saman jaron sukcese defendis sin al la tria sieĝado de la burgo. Pro ĝia nekonkeremo tiam la reĝaj samideanoj konsideris pri tio, ke ili ĉi tie kaŝos preĝejajn trezorojn el templo de sankta Vito. Ĉar Zbyněk Zajíc ne havis idon, li translasis en la jaro 1459 la burgo al sia onklo Mikuláš.

Verŝajne ĉirkaŭ duono de la 15-a jarcento estis sur burgo Hazmburk faritaj lastaj konstruaj reguligoj.

Dum ribelo kontraŭ reĝo Jiří z Poděbrad Hazmburkanoj staris sur flanko de Matiaso Korvino. Lia hungara soldataro en la jaro 1469 kampadis en Hazmburk kaj dezertigis ĝin. Burgoj Hazmburk kaj Budyně estis sekve ĉirkaŭgitaj de Jindřich, filo de reĝo Jiří z Poděbrad, kaj Mikulás Střela, por ke ili arestu Jan Zajíc (filo de Mikuláš), kiun kontraŭreĝo Matiaso Korvino nomis "sia" plej supera kanceliero de Reĝlando ĉeĥa, sed tiu fuĝis ĝis Žitava.

Ekde tiu tempo Zajícidoj havis sidejon ĉefe en nova renesanca kastelo en Budyně nad Ohří. La signifo de burgo per tio iom sinkis kaj la burgo komencis iom post iom fali. Kvankam ĝi estis ankoraŭ en la 16-a jarcento konservata, la urbeto sub la burgo pereis jam antaŭ duono de la jarcento.[1] Post Mikuláš proprumanto de la burgo estis liaj filoj Jan kaj Oldřich. Sed Oldřich en la jaro 1473 mortis. Komence de la 16-a jarcento transprenis administradon super la senjorujo Jan la 4-a el Hazmburk, nepo de Jan, filo de Mikuláš la 2-a el Hazmburk. Sed tiu jam daŭre loĝis en Budyně. Post la morto de Jan en la jaro 1553 la lasta proprumanto de la burgo el la familio de Zajícidoj fariĝis Kryštof Zajíc z Hazmburka. Tiu en la jaro 1558 vendis ĝin al Lobkovicidoj.

Hazmburk el sudo. Videblaj du turoj, Bílá (Blanka) maldekstre, Černá (Nigra) dekstre. Ĉe Blanka turo estas maldekstre restaĵoj de fortikigaĵo de la interna burgo. Tute dekstre estas restaĵoj de fortikigaĵo de hodiaŭ jam pereinta urbeto en subburgejo.

La dezerta burgo redakti

 
Burgo Hazmburk sur desegnaĵo de Karel Hynek Mácha (ĉirkaŭ la jaro 1833), vido de verŝajne de Klapý

Ekde tiu jaro la burgo apartenis daŭre al libochovica kastelo. En la jaro 1586 la burgo estis unuafoje markita kiel "dezerta". En la jaro 1594 la burgo estis konfiskita kaj ĝis la jaro 1602 ĝi apartenis al la reĝo, kiam eĉ kun la senjorujo de Libochovice akiris ĝin ĝis ĝismorta uzado nevo de eksa pola reĝo Stepano Bathory, duko transilvania.

En la jaro 1613 la forlasita burgo transiris komune kun la tuta senjorujo en proprumadon de Šternberkidoj. En la tridekjara milito, kiam estis ekstermita Libochovice, la burgo ne intervenis. En la jaro 1676 ĝia posedanto fariĝas Dietriĥŝteinidoj. Ekde la jaro 1858 ĝis ŝtatigo en 1945 proprumis ĝin parencoj Herberŝteinidoj. Fine de la 19-a jarcento parto de la monteto trifoje forŝoviĝis kaj la liberigita terglitaĵo detruigis domojn en municipo Klapý (la 3-an de aŭgusto 1882 sen damaĝoj sur domoj, la 12-an de marto 1898 (kaj kelke da semajnoj post tio) - detruitaj 32 domoj inkluzive de lernejo kaj la 11-an de aprilo 1900 - detruitaj 52 domoj). Komence de la 20-a jarcento restis el la burgo nur ruino, kial ni konas ĝin hodiaŭ. Lasta pli malgranda terglito okazis la 21-an de junio 1939, feliĉe sen pli grandaj damaĝoj.

Priskribo de la burgo redakti

Burgo Hazmburk estis unu el la plej grandaj kaj la plej firmaj burgoj de sia tempo. Ĉar ĝi estis samtempe konstruita sur sola kaj alta altaĵo, ĝi estis fakte nekonkerebla.

Zajícidoj iom post iom alikonstruis kaj plilarĝigis la burgon, por ke ĝi estu komforta kaj honora sidejo de la familio. En tempo de sia plej granda gloro dum la husanaj militoj ĝi havis plilongigitan formon de okcidento al oriento kaj ĝi prenis areon proksimume 170 m × 30 m. Dominaĵo de la burgo estis du ĝis hodiaŭ konservitaj turoj, ĉirkaŭ kiuj koncentriĝis konstruado fakte de duparta burgo.

Alveno al la burgo redakti

Alveno al la burgo situanta sur la plilongigita monteto kondukis el nordokcidento. La unua pordego estis solvita kiel kulisa pordego kaj ĝi estis rompita en remparo sinkanta tra norda direkto de "Supra burgo" tra deklivo sur la altaĵo. La vojo de tie ascendis sudoriente al "Malsupra burgo" tra koridoro remparita el ekstera flanko.

Malsupra burgo redakti

Ĝis Malsupran burgon vizitanto eniris tra plua kulisa pordego. Enirinte en kortegon li devis turniĝi preskaŭ je 180°, ĉar la vojo al la supra burgo ĉi tie turniĝis al okcidento.[1]

Al Malsupra burgo dominas ovala Nigra turo. Ties diametro estas 9 m, dum kio ties muroj havas dumetran dikecon. Ĝi estas alta 25 m kaj ĝi estas konstruita el malhela bazalto. Proksimume en 2/3 de la alteco la muraĵo estas malfortigita per ced-irejo, kiu servis kiel ĉirkaŭirejo plilarĝigita ankoraŭ helpe de kantilevroj. La turo estis alirebla nur en nivelo de la unua etaĝo tra simpla portalo, verŝajne sur ligna galerio el la nekonservita palaco. La turon ĝis hodiaŭ elaste ĉirkaŭas restaĵoj de remparo, sed pri plua aspekto de konstruaĵoj eblas sen farita arkeologia esploro nur spekuli.[1]

Supra burgo redakti

 
Ŝtuparejo en Blanka turo

La kernon de Supra burgo ĉirkaŭkuris parkano kaj de la t.n. Okcidenta antaŭburgejo apartigis ĝin fosaĵo, trans kiu kondukis ligna ponto kun lasta parto leviga.[1]

La kerno de Supra burgo ekokupis supraĵon de la monteto. Dukasal ĝi prisma Blanka turo kun kreneloj. Ĝi estas alta 26 m kaj konstruita el hela sabloŝtono. Verŝajne ĝi estis enloĝata. Ĉirkaŭ la turo ĝis hodiaŭ situas signifaj partoj de remparoj sur kvarangula bazplano kun karakterize ovaligitaj anguloj, kiujn limigas senpera kerno de la supra burgo. La remparo estis ankaŭ havigita per kreneloj kaj ĉirkaŭirejo.[1]

Al tiu ĉi remparo elinterne alliĝis tri palacaj konstruaĵoj. La plej malnova el ili estis la plej grandega konstruaĵo situanta sude. Ĉe la suda muro de tiu ĉi konstruaĵo konserviĝis rimarkinda, el kvadratoj masonita akvujo, kiu havas kvar-eĝan funelan kolektilon kaj botelan suban parton. La kerno de burgo estis en la 15-a jarcento konstruigita tiom, ke ununura libera spaco restis ĉirkaŭ tiu ĉi akvujo. Sed tre senpera la akvujo estis de komence. Ĉiuj konstruaĵoj de la kerno inkluzive de Blanka turo estis pro defendaj kaŭzoj alireblaj nur el etaĝo. Ili estis kunigitaj per galerio kaj per pontetoj.[1]

Demando de kronologio redakti

Ĝis hodiaŭ ne estas fidinde finsolvita la demando de kronologia sekvanteco de la unuopaj partoj de la burgo. Ne estas klare, ĉu Supra burgo prezentas memstaran konstrufazon, aŭ de komence la tuta burgo estis konstruata laŭ unuigita plano. Tiujn ĉi demandojn en estonteco devus respondi arkeologia esploro.[1]

Urbeto Podhradí redakti

 
Restaĵoj de remparoj de Podhradí

En la tempo de la plej granda floro de la burgo estis sur la suda flanko de la monteto konstruita urbeto Podhradí (Subburgejo). Ĝi estis ankaŭ ĉirkaŭigita per remparoj. Sur nordokcidenta fino konserviĝis restaĵoj de proporcie grandega kvar-eĝa turo. Situis ĉi tie ankaŭ preĝejo de sankta Nikolao, kiu servis ankaŭ kiel burga kapelo. En la suda parto la remparoj estis firmigitaj ankoraŭ per malgranda bastiono.

La urbeto servis kiel sidejo de metiistoj kaj komercistoj, kiuj provizis la multnombran burgan garnizonon. Podhradí falis kun tio, kiel sinkis la signifo de burgo. En la jaro 1550 oni markas ĝin kiel dezerta.

Pluaj fotografioj redakti

Alirebleco redakti

Al burgo Hazmburk eblas veni tuj el tri flankoj:

El Slatina la vojo estas eble la plej facila. Super municipo Klapý troviĝas pagata parkumejo. La burgoruino estas ekde la 31-a de decembro 1996 post parta rekonstruo libere alirebla por publiko. Eblas ascendi eĉ sur Blankan turon. El la burgo estas tre bona vido al la tuta regiono de Libochovice respektive al la tuta malsupra Polabí samkiel al belega panoramo de Ĉeĥa mezmontaro (vidu bildon).

Geomorfologia envicigo de la burga altaĵo redakti

Geomorfologie la altaĵo apartenas al subprovinco de Bohemia tabulo, al regiono de Mezbohemia tabulo, al tutaĵo de Dolnooharská tabulo, al subtutaĵo de Hazmburka tabulo, al distrikto de Tabulo de Klapý kaj al subdistrikto de Tabulo de Slatina, kies ĝi estas memstara geomorfologia parto.[2]

Vido el Hazmburk al nordo

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 DURDÍK, Tomáš: Encyklopedie českých hradů, Libri, Praha 2006, S. 95–96
  2. Břetislav Balatka, Jan Kalvoda - Geomorfologické členění reliéfu Čech (Kartografie Praha, 2006)