Nova latinamerika kanto

Nova latinamerika kanto aŭ hispanlingve Nueva canción (en la hispana "canción" povas signifi kantado, kantaĵo aŭ kantaro) estas muzika ĝenro kaj movado en Iberameriko kaj la ibera duoninsulo, karakterizita per folklorinspiritaj stiloj kaj socie engaĝitaj kantotekstoj. Ĝi furoris dum la 1970aj jaroj kaj 1980aj jaroj kaj oni agnoskas ĝenerale ke ĝi ludis profundan rolon en la demokratiaj sociaj renversiĝoj en Portugalio, Hispanio kaj Latinameriko en tiu periodo.

Nova latinamerika kanto
Kulturaj fontoj
Stilaj fontoj
Rilataj kategorioj
vdr

Historio redakti

Kantoj reflektantaj konflikton havas longan historion en la hispana kaj en Latin-Ameriko ili estis precipe asociitaj kun la "corrido"-kantoj de la Milito de Sendependeco de Meksiko post 1810 kaj la frua 20-jarcentaj jaroj de Revolucio. Nueva canción tiam aperis preskaŭ samtempe dum la 1960aj jaroj en Argentino, Ĉilio, Urugvajo kaj Hispanio. La muzika stilo aperis poste en aliaj areoj de Latin-Ameriko kie ĝi estis konata sub similaj nomoj. Nueva canción renovigis la tradician latinamerikan folkloran muzikon kaj estis baldaŭ asociita kun aliaj revoluciaj movadoj, kiel la latinamerika Nova Maldekstro, Liberiga Teologio, hipimovado kaj homrajtaj movadoj pro siaj politikemaj kantotekstoj. Ĝi akiris poste grandan popularecon en la tuta Latin-Ameriko kaj lasis influojn sur aliaj ĝenroj kiel Iberamerika roko, Cumbia kaj Anda muziko.

La muzikistoj de Nueva canción ofte alfrontis cenzuron, ekzilon, torturon, morton aŭ malaperigojn fare de la ekstremdekstrulaj militistaj diktatorecoj kiu dominis Latinamerikon kaj la iberan duoninsulon en la epoko de la Malvarma Milito, ekz. en Frankisma Hispanio, la Ĉilio de generalo Pinochet, la Portugalio de Salazar kaj la diktaturoj de Argentino.

Pro siaj forte politikaj mesaĝoj, kelkaj el la kantoj estis uzitaj en postaj politikaj kampanjoj, kiel la Oranĝa Revolucio, kiu uzis la kanton Gracias a la vida de Violeta Parra. Nueva canción fariĝis parto de latinamerika kaj ibera muzika tradicio sed nun perdis iom da sia malnova sukceso.

Karakterizaĵoj redakti

Nueva canción estis tre influita de la Anda muziko, nigrula muziko, hispana muziko, kuba muziko kaj alia latinamerika folkloro. Plejpartoj de kantoj prezentas la gitaron kaj ofte la quena, zampoña, ĉarangocajón. La kantoteksto estas tipe en la hispana, portugala, galega aŭ kataluna, kun kelkaj indiĝenaj aŭ lokaj vortoj miksitaj kaj ofte utiligas la poeziajn formojn de copla kaj décima.

 
Mercedes Sosa de Argentino estis inter la plej fruaj muzikistoj de la nueva canción

La moderna nueva canción evoluis en la historia kunteksto de la "folklora renaskiĝo" kiu okazis en Latin-Ameriko en la 1950aj jaroj. Ĉilia Violeta Parra kaj argentina Atahualpa Yupanqui estis du transiraj figuroj, influaj pro siaj mastradoj de folklora muziko kaj engaĝiĝo en maldekstrulaj politikaj organizoj.

Naciaj manifestadoj de la nova kanto komenciĝis en la fino de la 1950aj jaroj. La plej frua manifestiĝo okazis en Ĉilio kaj Hispanio. La muziko rapide disvastiĝis al Argentino kaj la tuta Latinameriko dum la 1960aj jaroj kaj 1970aj jaroj. Diversaj naciaj movadoj uzis sian propran vortumon, tamen, la termino "nueva canción" estis adoptita ĉe renkonto en 1967 kaj poste estis uzita kiel ĝenerala termino.[1] Kvankam Nueva canción estas ofte konsiderita tutamerika fenomeno, naciaj manifestadoj estis variaj kaj reagis al lokaj politikaj kaj kulturaj kuntekstoj.

Regionaj manifestiĝoj redakti

Ĉilio (Nueva Canción Chilena (Nova ĉilia Kanto)) redakti

 
Violeta Parra

Ĉilia nova kanto havas sian fundamenton en penoj de Violeta Parra konservi pli ol 3,000 ĉiliaj kantoj, receptoj, tradicioj kaj proverboj. Unu el la plej gravaj fontoj por nueva canción ĉi tie estas ĉilia cueca, kampara kanto-formo bazita sur gitaro. Parra kaj ŝiaj filoj Isabel kaj Ángel ankaŭ fondis kulturajn centrojn kiel La Carpa de la Reina kaj Peña de los Parra kiuj provizis trejnadon kaj ŝancojn por muzikado, kaj funkciis kiel organiza centro por maldekstrula politika aktivismo. Ĝis la de Usono subtenita puĉo devigis ties fermiĝon en 1973, Peña de los Parra bonvenigis preskaŭ ĉiujn el la gravaj figuroj asociitaj kun la frua Nueva Canción, inkluzivante ĉilianojn Patricio Manns, Víctor Jara, Rolando Alarcón, Payo Grondona, Patricio Castillo, Homero Caro, Tito Fernández kaj Kiko Álvarez, kaj ankaŭ ne-ĉiliajn muzikistojn, kiel César Isella kaj Atahualpa Yupanqui el Argentino kaj Paco Ibañéz el Hispanio.

Ĉilia nova kanto elmoviĝis el malgrandaj renkontiĝaj lokoj kiel Peña de los Parra en 1968 kiam la Komunista Junulara Partio de Ĉilio eldonis 1000 kopiojn de la albumo Por Vjetnamio de Quilapayún por helpi financadon por la vojaĝado de la bando al la Internacia Junulara Festo en Bulgario. La kopioj neatendite elĉerpiĝis, kio forte pruvis la popolan alvokon de ĉi tiu nova muziko.

La prezidenta kampanjo de Salvador Allende en 1970 estis grava turnopunkto en la historio de la ĉilia noka kanto. Multaj artistoj enga en la kampanjo; kantoj kiel "Venceremos" de Víctor Jara estis amplekse uzitaj en por-Allende amaskunvenoj. Post la venko de Allende, la artistoj servis kiel proprarolantoj de la registaro de Allende en kaj ekster Ĉilio.[2] De 1971, grupoj kiel Inti-Illimani kaj Quilapayún ricevis subtenon de la Allende-registaro.

En 1973, dekstrula militista puĉo subtenita de la usona CIA renversis la demokratan registaron de Allende, bombante la prezidentan palacon. La fortoj de generalo Pinochet malliberigis pli ol 5 000 civilulojn en futbala stadiono por pridemandado, torturo kaj ekzekuto, inter kiuj Víctor Jara, kiu estis batita, torturita kaj kies pojnoj estis rompitaj.[3] Post pluraj tagoj li estis ekzekutita. Pro lia populareco kaj famo en la muzika mondo, Jara estas la plej bone konata viktimo de reĝimo kiu mortigis aŭ "malaperigis" almenaŭ 3 065 homojn kaj torturis pli ol 38 000. Aliaj muzikistoj, kiel Patricio Manns, kaj grupoj kiel Inti-Illimani kaj Quilapayún trovis rifuĝon ekster la lando. Sub Augusto Pinochet diskoj de tiu ĝenro estis forigitaj, bruligitaj kaj forbaritaj el la radioondoj kaj diskovendejoj. La militista registaro ekziligis kaj malliberigis artistojn kaj alvenis al punkto ke ĝi eĉ malpermesis multajn tradiciajn andajn instrumentoj por subpremi la movadon de la nueva canción .

Kvankam la ĝenro ne estas tre aktiva nuntempe, la heredaĵo de kantistoj kiel Violeta Parra estas grandega. Ŝia muziko plu estas registrita de nuntempaj artistoj.

La protestoj kiuj komenciĝis en oktobro 2019 montris fortan revigliĝon de Nueva Canción, kaj ekz. enhejmigitaj loĝantoj komencis kanti la muzikon de Violeta Parra kaj Víctor Jara, kaj baldaŭ gravaj artistoj komencis adapti aŭ reskribi politike instigitan muzikon subtenante la protestojn kaj kritikante la registaron.[4]

Argentino (Nuevo Cancionero) redakti

 
Mercedes Sosa muzikante en 1967

En Argentino, la movado estis fondita sub la nomo Nuevo Cancionero kaj formale lanĉita la 11an de februaro 1963 kiam dek kvar artistoj renkontiĝis en Mendoza por subskribi la Fondan Manifeston de Nuevo Cancionero. La ĉeestintoj estis kaj muzikistoj kaj poetoj. Verkistoj kiel Armando Tejada Gomez estis tre influaj kaj faris grandajn kontribuaĵojn al la movado en la formo de originala poezio. La enkonduko de la Manifesto lokigas la radikojn de Nuevo Cancionero en la remalkovro de folklora muziko kaj indiĝenaj tradicioj, la laboro de folkloristoj kiel Atahualpa Yupanqui kaj Buenaventura Luna kaj la interna urba migrado kiu alportis kamparajn argentinanojn al la ĉefurbo Bonaero.

La plej fama propagandanto de Nuevo Cancionero estis Mercedes Sosa. Ŝia sukceso ĉe la Festivalo de Folkloro de Cosquín de 1965 enkondukis Nuevo Cancionero al novaj niveloj de publika malkovro post kiam la argentina folklora grandulo Jorge Cafrune enkondukis ŝin kiel burĝonanta talento.[5] En 1967, Sosa kompletigis sian unuan internacian travojaĝon en Usono kaj Eŭropo. Aliaj rimarkindaj artistoj de ĉi tiu tempo inkluzivis Tito Francia, Víctor Heredia kaj César Isella, kiuj lasis la folkloran muzikan grupon Los Fronterizos por sekvi solludan karieron.

Artistoj de Nuevo cancionero troviĝis inter la proksimume 30 000 viktimoj de malvolaj malaperigoj sub la argentina militista diktatorado de 1976-1983. Cenzuro, timigado kaj turmentado devigis multajn artistojn ekziliĝi al aliaj landoj, kie ili havis pli da libereco diskonigi kaj kritiki la eventojn disvolviĝantajn en Latin-Ameriko. Sosa, ekzemple, partoprenis en la unua koncerto de Amnestio Internacia en Londono en 1979, kaj ankaŭ koncertis en Israelo, Kanado, Kolombio kaj Brazilo.

Post la falo de la diktatoreco en 1983, argentinaj artistoj revenis kaj partoprenis en amasaj koncertoj kiuj regule plenigis sportajn areojn kaj publikajn parkojn kun dekoj da miloj da homoj.[6] Influoj ricevitaj en ekzilo eksterlande montriĝis en aldono de novaj teknikoj, kio ankaŭ kondukis al kunlaboroj kun rokaj artistoj de la tiel nomata Nacia Roko, ankaŭ forte engaĝita.

La artistoj de Nuevo Cancionero fariĝis simboloj de triumfa nacia identeco. Kiam Mercedes Sosa mortis, milionoj inundis la stratojn kaj ŝia korpo estis enterigita en la Nacia Katedralo, honoro rezervita por nur la plej eminentaj de naciaj ikonoj.[7] Dum la komunumo de muzikistoj aktivaj en al tradicio de la Nuevo Cancionero estas malgranda, diskoj kaj versioj de ties klasikaĵoj restas popularaj en Argentino.

Kubo (Nueva Trova) redakti

En Kubo la fenomeno estis konata kiel nueva trova (nova trobadorado). Ĝi havas aliajn nuancojn pri ĝia funkciado kaj parta subteno de la kastrista registaro. Nueva trova havas siajn radikojn en la tradicia trova, sed malsamas de ĝi ĉar ĝia enhavo estas, en la plej larĝa senco, politika. Ĝi kombinas tradician folkloran muzikon kun 'progresema' kaj ofte politikigita kantoteksto kiu koncentriĝas sur socialismo, maljusto, seksismo, koloniismo, rasismo kaj similaj 'seriozaj' aferoj.

Silvio Rodríguez kaj Pablo Milanés fariĝis la plej famaj subtenantoj de la stilo. Aliaj kantistoj kun politikaj temoj estis César Portillo de la Luz, Carlos Puebla kaj Joseíto Fernández.

Fojaj ekzemploj de ne-politikaj stiloj en la ĝenro ankaŭ povas esti trovataj, ekzemple, ĉe Liuba María Hevia, kies kantotekstoj estas koncentritaj sur pli tradiciaj temoj kiel amo kaj izoleco eĉ se en tre poezia stilo. Poste muzikistoj de nueva trova estis ankaŭ influitaj de roko kaj popmuziko de tiu tempo.

Nikaragvo redakti

La fenomeno de la Nova kanto ankaŭ disvolviĝis en Nikaragvo (Nueva canción nicaragüense), kie muzikistoj kontribuis per sociaj kaj politikaj mesaĝoj al la ideologia mobilizo de la popolamasoj dum la Sandinista revolucio.

Hispanio (Nova Cançó) redakti

La fenomeno de la cantautores (kantaŭtoroj) famiĝis dum la finaj jaroj de la diktatoreco en la 60aj kaj 70aj jaroj. Figuroj kiel Paco Ibáñez, Chicho Sánchez Ferlosio, José Antonio Labordeta, kaj aliaj fariĝis emblemoj de la sopiro al libereco.

La esprimo Nova Kanto ne estis ofte uzata en la hispana lingvo, sed ekvivalenta vortumo Nova Cançó estis uzita por la muzika movado kiu celis normaligi uzon de la kataluna lingvo post la malpermesoj pri publika uzo de la lingvo post la fino de la hispana Civila Milito. Artistoj uzis la katalunan lingvon por aserti katalunan identecon en populara muziko kaj kondamni la maljustojn de la frankista reĝimo. El muzika vidpunkto, ĝi havis radikojn en la franca Nouvelle Chanson.

En 1962 Miquel Porter, Josep Maria Espinàs kaj Remei Margarit fondis la grupon Els Setze Jutges (La Dek ses Juĝistoj, en la kataluna). Novaj kantistoj aliĝis la grupon en la sekvantaj jaroj, ĝis la nombro de dek ses (Setze), kiel Delfí Abella kaj Francesc Pi de la Serra. La unuaj registraĵoj de Nova Cançó aperis en 1962 kaj multaj muzikaj bandoj, voĉaj grupoj, kantaŭtoroj kaj interpretistoj kaptis la tendencon. Gravaj partoprenantoj en la movado inkluzivis: Núria Feliu, Raimon, Guillermina Motta, Francesc Pi de la Serra, Maria del Mar Bonet, Lluís Llach, Joan Manuel SerratOvidi Montllor.

Referencoj redakti

  1. “{{{Titolo}}}”. doi:10.2307/3338257. 
  2. Mularski, Jedrek. Music, Politics, and Nationalism in Latin America: Chile During the Cold War Era. Amherst: Cambria Press. (ISBN 9781604978889).
  3. "Pinochet Coup & the Murder of Folksinger Víctor Jara".
  4. ""Chile despertó, también su música: canciones inspiradas en la revolución"".
  5. "Mercedes Sosa y Jorge Cafrune, video en Youtube".
  6. "Biografio". Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2021-06-24.
  7. ""artikolo de New York Times"".