Ádám Horváth (juristo)

Ádám Horváth ([AdAm horvAt]; naskiĝis la 18-an de novembro 1861, en Kecskemét, mortis la 16-an de septembro 1915, en Budapeŝto) estis hungara juristo, politikisto, profesoro kaj ĵurnalisto[1]. Lia patro estis János Horváth (kuracisto).

Ádám Horváth
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1861 (1861-11-18)
en Kecskemét
Morto 16-an de septembro 1915 (1915-09-16) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Horváth
Frat(in)o János Horváth
Okupo
Okupo juristopolitikisto
vdr

Biografio redakti

Ádám Horváth frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Nagykőrös, poste li studis juron en Kecskemét kaj Budapeŝto. Li estis ankaŭ memservanta soldato, poste li akiris juran diplomon en 1884. Post siaj studoj li estis komencanta juristo en Budapeŝto 2 jarojn. En 1886 li ekinstruis en la jura akademio de Kecskemét, krome li komencis politikadi. En la sama jaro li duelis kaj li vundiĝis pro pafo. En 1887 li estis elektita parlamenta deputito, tial li interrompis la instruadon. Li estis elektita dufoje parlamentano en la ordinaraj periodoj. En 1902 li forlasis la politikon kaj li estis nomumita ĉefprokuroro de Kecskemét. Li abdikis post 3 jaroj kaj li vivtenis sin el ĵurnalismo en Budapeŝto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Mit olvas a kecskeméti köznép? (1883)
  • Egy divatos betegség (1888) - prelego

Referencoj redakti

hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)