Ádám Somorjai [ŝomorjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Somorjai Ádám Árpád estas hungara katolika pastro, benediktana monaĥo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia monaĥa nomo estas Ádám ekde 1974.

Ádám Somorjai
Ádám Somorjai
Ádám Somorjai
Persona informo
Naskonomo Somorjai Árpád
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1952 (1952-08-13) (71-jaraĝa)
en Esztergom
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Ádám Somorjai[1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1952 en Esztergom.

Biografio redakti

Ádám Somorjai maturiĝis en franciskana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970, poste li vivis en Pollando, kie li lernis la polan lingvon. Hejmenveninta li estis tradukisto en fabriko. En la jaro 1972 li estis soldato, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1980. Li interrompis la studentajn jarojn kaj li aliĝis al la benediktanoj en 1974 kaj ekde 1976 li studis ankaŭ en Teologia Akademio. Li pastriĝis en 1980, poste li estis gimnazia instruisto en Győr 4 jarojn. Inter 1984-1986 li plustudis, fine doktoriĝis en Romo. Inter 1986–1993 li instruis en teologia altlernejo kaj ankaŭ en gimnazio en Pannonhalma. Ekde 1988 li okupiĝis ankaŭ pri libroeldonoj. Inter 1993 kaj 2017 li vivis en Vatikano, kie li ricevis taskojn, ekzemple inter 2000-2007 li estis arkivisto. Li ricevis hungaran premion en 2005.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A makariosz/szimeoni iratok (1995)
  • A magyarországi szerzetesrendek apostoli vizitációja, 1927-1935 (2008)
  • Kelemen Krizosztom pannonhalmi főapát emigrációs évei, 1947-1950 : különös tekintettel a Magyar Bencés Kongregáció jogfejlődésére (2014)
  • Menedékben. Amerikai diplomaták Mindszenty bíborosról 1957-1970. (kunaŭtoro, 2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti