Ákos Holéczy [Akos holEci], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plennome Holéczy Ákos Endre estis hungara kaj svisa ĵazmuzikisto, saksofonisto. Lia nomo eksterlande ofte estis Akos HoléczyBandy Holéczy. En interreto liaj datenoj estas konfuzitaj kun la samnoma patro.

Ákos Holéczy
Persona informo
Naskonomo Holéczy Ákos Endre
Naskiĝo 2-an de julio 1943 (1943-07-02)
en Budapeŝto
Morto 19-an de januaro 2016 (2016-01-19) (72-jaraĝa)
Ŝtataneco SvislandoHungario
Familio
Patrino Stefi Ákos
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Ákos Holéczy[1] naskiĝis la 2-an de julio 1943 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de januaro 2016.

Biografio redakti

Ákos Holéczy estis edukita en muzikista familio. Komence li kantadis en ĵazorkestro de la patro, foje li ankaŭ klarnetadis. En aĝo 17 li elektis la saksofonon. Dum la unua eksterlanda turneo li disis (en la frua socialismo la ĵazo estis neglektita). En Svislando li fondis kvarteton, ili muzikadis en kluboj, amuzejoj. Iom poste li akiris 2 diplomojn en muzikakademio de Bazelo en 1977 kaj 1979. Inter 1975 kaj 2001 li instruis en svisaj muziklernejoj. En tiu longa periodo li muzikadis en pluraj orkestroj (inter 1975–1983 li estis orkestrestro), eĉ en simfoniaj orkestroj aŭ en operejoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti