Álvaro Morata

hispana futbalisto

Álvaro Morata (per plena nomo Borja Morata Martín) (naskiĝis la  23-an de oktobro 1992(nun 1992-10-23) en Madrido, do nun 31-jara) estas hispania profesia futbalisto. Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2009 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la kluboj Atlético Madrid, Getafe CF (en la sudo de la madrida metropola regiono) kaj Real Madrid C.F., li inter la jaroj 2010 kaj 2014 plu aktivis kiel profesia futbalisto en la klubo Real Madrid, kaj ekde tiam estas parto de la 1-a vira teamo de la klubo Juventus F.C. en Torino (Italio). Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "7".

Álvaro Morata
Persona informo
Naskonomo Álvaro Borja Morata Martín
Naskiĝo 23-an de oktobro 1992 (1992-10-23) (31-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Álvaro Morata en 2011