Árpád CSURGAY [ĉurgai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csurgay Árpád (István) estas hungara elektra inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1993), membro de Academia Europaea.

Árpád Csurgay [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Árpád Csurgay frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1954-1959. Li eklaboris post la diplomo en telekomunikada instituto, kie li iĝis scienca direktoro en 1976. Li ankaŭ instruis en la universitato ekde 1961. En 1996 li estis gastoprofesoro en Usono. Li okupiĝis precipe pri nanoteknologio, telekomunikado, mikroondoj.

Li edziĝis en 1962 baldaŭe havanta 3 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1971-2002.

Verkaro (elekto) redakti

  • Mikrohullámú passzív hálózatok (1965)
  • Analóg nyomtatott huzalozású és hibrid integrált áramkörök gépi tervezése (1979)
  • Fundamental Limits in Large-Scale Circuit Modeling and Simulation (1983)
  • The Circuit Paradigm in Nanoelectronics (1997)
  • Nanotechnika, tudomány és természet (2006)

Fontoj redakti