Árpád Rátkai

hungara esperantisto, esploristo kaj verkisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Árpád Rátkai (naskiĝis la 11-an de septembro 1939, en Szeged —)[1] estas hungara esperantisto, esploristo kaj verkisto. Li studis la epokon de fruaj esperantistoj (komencaj jardekoj de la 20-a jarcento) kun emfazo al hungaraj intelektuloj,[2] Ido-konflikto kaj ĝis la Dua Mondmilito).[3] Li verkas kaj en hungara kaj en Esperanto.

Árpád Rátkai
Persona informo
Naskiĝo 1939
en Szeged
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto • vortaristo
vdr

Vivo redakti

Diplomo pri mezlerneja instruisto de geografio kaj biologio 1957-1962. Estis eduk-instruisto en kolegio, instruis en elementa lernejo, gimnazio, parti-lernejo (Katedro Historio de Laborista Movado), altlernejo JGYTF (Katedro Geografio), universitato ELTE, Budapest (Katedro Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko, ELTE), ĉefkonsilisto pri minoritataj aferoj en la urbestra oficejo de Szeged, minoritat-politika analizisto de la Fondaĵo Bibó István kaj minoritat-politika konsilisto de aliaj organizaĵoj. Studoj pri esperantologio-interlingvistiko (60), geografio (20), minoritat-politiko (36) politik-historio, satiroj, artikoloj en enciklopedioj ktp. E-isto ekde 1957, ŝtata supera lingvoekzameno 1973. Organizanto de Internaciaj Pedagogaj Esperanto-Seminarioj en 1968 k 1969. Lekciisto pri movadhistorio en la Esperanto-fako kaj int. postdiplomaj kursoj de la univ. ELTE, ekzamenisto de la landa Lingvoekzamena Komitato (1986-2002), poste ekzamenisto de la Lingvoekzamena Centro Origo (2002-2005). E-on instruis 1964-2005. Membro de Universala Esperanto-Asocio ekde 1968, de Hungara (ekde 1991 Hungaria) Esperanto-Asocio ekde 1964, ĝia dumviva membro ekde 1987, sekretario (1966-1969), poste prezidanto (okdekaj jaroj) de Csongrád-departamenta Komitato. Landa Komitatano (1968-1991), membro de la landa prezidio, (1974-1994), vicprezidanto (1987-1992) kaj prezidanto (1992-1994), delegito de la landa asembleo (2002-2008). Esperantologiaj/interlingvistikaj studoj: plejparte movadhistoriaj, krome pedagogiaj (precipe pri denaskismo) kaj teoriaj (precipe pri internacia lingvouzo). Esperant-rilataj artikoloj en enciklopedioj: Magyar életrajzi lexikon 1978-1991, Cambridge enciklopédia, Magyar nagylexikon, Magyar katolikus lexikon, Pedagógiai lexikon, ktp. Emerita ekde 2000.

Familio redakti

Edzino:Erzsébet Rátkai, infanoj: Zsuzsanna (1968), Zoltán (1979), Katalin (1981)

Ĉefverkoj redakti

Esperantologio, interlingvistiko redakti

  • Informfalsantoj kontraŭ Lazar Markoviĉ Zamenhof. = Beletra Almanako nr. 22. New York, 2015. feb. p. 57-64.
  • Adathamisítók Lazar Markovics Zamenhof ellen 2014:02-22
  • Literaci skupieni wokól wȩgierski czasopisma „Nyugat” a jȩzyk miȩdzynarodowy. = Porównania / Comparasions / Сравнения. vol. 9. Poznań, 2011. p. 280-291. – Czasopismo poświecone zagadnieniom komparatystyki literackiej oraz studiom interdysciplinarnym. / A Journal on comparative literature and interdisciplinary studies. / Журнал. посвяённый проблемам литературной компаративистики и еждисциплинарным исследованиям. – Przełożyl z esperanta na język polski Zbigniew Kornicki.
  • La beletra rondo de la revuo Nyugat kaj la Internacia Lingvo. Ignotus, Babits, Ady, Kosztolányi, Karinthy, Juhász kaj Esperanto. = Beletra Almanako. (New York, NY) Nr. 8. Junio 2010. p. 63-95. – Samloke p. 48-49. aperis teksto de Frigyes Karinthy: Parolado en la 10a kongreso de Internaqcia PEN-Klubo, kiun el la franca tradukis István Ertl. – Hungara varianto de la eseo: nr. 52. de tiu ĉi listo.
  • Langlet és a hálátlan Budapest. = Népszabadság. 2010-01-19. p.13.
  • Pont az eszperantó? = Népszabadság. 2009-09-25.
  • Frigyes Karinthy la esperantisto. = Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi. Red. Ilona Koutny. Poznań: ProDruk & Steleto, 2009. p. 340-347.
  • Lazar Markoviĉ Zamenhof kaj la Zamenhof-falsaĵaro. = Esperantologio. 2009. Nr. 4. p. 61-92.
  • A Nyugat köre és a nemzetközi nyelv. Ignotus, Babits, Ady, Kosztolányi, Karinthy, Juhász és az eszperantó. = Polísz. nr. 121. 2009. február.p. 70-91. – La esperantlingva varianto de la artikolo sub la nr. 57.
  • Eszperantáliák Magyarországon és néhány határon túli településen. Utolsó módosítás: 2006-06-30.
  • Ido en Hungario. = Progreso (Amsterdam – ISSN 0048 5489). Nr. 327. 2003. jan-apr. 16-47 (Ido-traduko de la studo sub nr. 49.)
  • Ido en Hungario. = Studoj pri interlingvistiko / Studien zur Interlinguistik. Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke. Red. Sabine Fiedler / Liu Haitao. Dobrichovice-Praha: Kava-Pech, 2001. 736p. ISBN 80 85853 53 1. Kun resumoj en la angla kaj germana/Esperanto. 217-243 – (Zusammenfassung: Ido in Ungarn. 217 –

Abstract: Ido in Hungary. 217)

  • A nemzetközi nyelvi mozgalom kezdete és nyelv(tervezet)váltása Magyarországon. = A nyelv mint szellemi és gazdasági tőke. VII. Magyar Alkalmazott Nyelvészeti Konferencia. Szombathely, 1998. április 16-18. Vol. 3. Szerk. Blaskó Mária, Kohn János. Szombathely: Magyar Alkalmazott Nyelvészek és Nyelvtanárok Egyesülete, 1999. 283-288 (Komenco kaj lingvo(projekto)ŝanĝo de la internacialingva movado en Hungario)
  • Eszperantó vonatkozású szócikkek a kurrens magyar lexikonokban. = Debrecena Bulteno. nr. 112. majo 1999. 18-26

(Esperant-rilataj artikoloj en la nuntempe uzataj hungaraj enciklopedioj)

  • Tezoj pri la lingvoplanado kaj pri la Internacia Lingvo. = Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio. Budapeŝto, 17/18-04-1997. Emlékkötet. Az eszperantológia egyetemi szak harminc éves fennállása alkalmából rendezett nemzetközi ünnepi konferencia előadásainak gyűjteményes kiadása. Szerk. Gecső Tamás és Varga-Haszonits Zsuzsa. Budapest, ELTE, 1998. ISBN 963 7647 66 X. 332-338
  • La internacilingva movado en Hungario ĝis la apero de Esperanto. = Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio. Budapeŝto, 17/18-04-1997. Emlékkötet. Az eszperantológia egyetemi szak harminc éves fennállása alkalmából rendezett nemzetközi ünnepi konferencia előadásainak gyűjteményes kiadása. Szerk. Gecső Tamás és Varga-Haszonits Zsuzsa. Budapest, ELTE, 1998. ISBN 963 7647 66 X. 462-491
  • Lingvoplanado en Hungario. = Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio. Budapeŝto, 17/18-04-1997. Emlékkötet. Az eszperantológia egyetemi szak harminc éves fennállása alkalmából rendezett nemzetközi ünnepi konferencia előadásainak gyűjteményes kiadása. Szerk. Gecső Tamás és Varga-Haszonits Zsuzsa. Budapest, ELTE, 1998. ISBN 963 7647 66 X. 442-461
  • A nemzetközi nyelvi mozgalom magyarországi története. [1879-1989. Kronológia]. = Szerdahelyi István, Koutny Ilona: Magyar-eszperantó szótár. Magyarországi Eszperantó Szövetség, 199?. – CD-lemez. – 41584 bájt

(Hungaria historio de la internacilingva movado. [1879-1989. Kronologio] CD. 41584 bytes)

  • Nodoj de nia historio: Simbolo: La stelo kaj la flago. = Esperanto. nr. 1059. 87(1994):5(maj).
  • Nodoj de nia historio: Himno. = Esperanto. nr. 1058. 87(1994):4(apr).
  • Origino de socia doktrino. [Comenius pri esenco de internacia lingvo.] = Esperanto. nr. 1054. 86(1993):12(dec).
  • Severe konfidence! [Sekreta dokumento el 1960 pri transformo de HEK al Hungara Esperanto-Asocio] = Esperanto. nr. 1050. 86(1993):7-8(jul-aug).
  • Landaro de iluzioj. = Esperanto. nr. 1050. 86(1993):7-8(jul-aug).
  • La plej fama Zamenhof-strato. = Esperanto. nr. 1049. 86(1993):6(jun). 107. – (Kun Zofia Banet-Fornalowa)
  • Nomoj de Lazar Markoviĉ Zamenhof. = Eventoj. 1992. nr.20. 1
  • Gravaj rondciferaj jubileoj de HEA. = Hungara Fervojista Mondo. 35(1992):3. 46-48
  • György Ferencz = Hungara Fervojista Mondo. 34(1991):2.20
  • A Magyar Eszperantó Szövetség és a nemzetközi nyelvi mozgalom Magyarországon. Budapest: Magyar Eszperantó Szövetség, 1991. 48 p. ISBN 963 571 422 X , (Hungara Esperanto-Asocio kaj la internacilingva movado en Hungario)
  • Kiuj kaj kiom da lingvoj denaskaj? = Internacia Pedagogia Revuo. 1991. nr. 4. p. 8-10
  • HEA en ŝanĝiĝanta socio. = Hungara Informilo. 1991:11. 128-129
  • Simboliko de la Internacia Lingvo. = Eventoj. nr. 8. 1992. jun. 1 – Represo sen la ilustraĵoj: Eventoj. nr. 226. 2002. mar. 2
  • Kio nova en Orienta Eŭropo? = Esperanto. nr.1014. 83(1990):6(jun). 119-121
  • Nia asocio en majo 1990. = Budapeŝta Informilo. Nr.238. 21.j. 1990-04-15. 5
  • HEA kaj la politikaj ŝanĝoj en Hungario. = Budapeŝta Informilo. Nr.237. 21.j. 1990-04-01. 1-2
  • Kiu estas kiu? La distingitoj pro esperantista agado en Hungario. [162 biografioj] Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1989. 55 p. [eldonaĵo por interna disvastigo]
  • Sovetia Esperanto-panoramo. = Budapeŝta Informilo. Nr.227-228. 20.j. 1989.sep-okt. 8-9
  • Longa marŝo de la movado en Orienta Eŭropo. = Hungara Vivo. 1989. nr. 3-4. 86-89
  • Emlékezés Röszler Jánosra. = Csongrád Megyei Hírlap. Megyei kiad. 1986-11-22. 5 (Biografio de János Röszler je la datreveno de lia 80-a naskiĝtago)
  • Deklaritaj celoj de la hungaria Esperanto-movado. = Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo. La 1-a internacia simpozio, Varsovio, 1984-04-24/28. Red. Czesław Biedulski. Varsovio, 1985. 84-92
  • Ĉapitroj el la historio de la internacilingva movado. = Hungara Vivo. (en felietonoj:) 1982. n-roj 1-6. 10-11, 56-57, 88-89, 134-135, 172-173, 212-213. 1983. n-roj 1-4. 14-15, 56-57, 94-95, 136-137. 1984. nr. 1. 16-17 – La titoloj sinsekve: La teorio kaj la teoriulo / La pramovado / La iniciatoro kaj la iniciato / La movado lingvigas la lingvoplanon / Naskiĝo de du tendencoj / Naskiĝo de la laborista esperantista movado / Inter rifoj de milito kaj paco / Sennaciismo senmaske / Ido-movado – ĉu nia malamiko? / Sovetaj radikoj / Esperantistoj kontraŭ la faŝismo
  • A Csongrád megyei munkáseszperantisták nemzetközi kapcsolatai a húszas és harmincas években. = MSZMP Csongrád Megyei Bizottsága Oktatási Igazgatóságának Évkönyve. Szeged, 1983. 137-151 = (kivonat:) Csongrád Megyei Hírlap. 1983-07-26/29. (La internaciaj kontaktoj de la laboristaj esperantistoj de Csongrád departamento en la dudekaj kaj tridekaj jaroj)
  • Sistemo de transnacia lingvouzo. = Miscellanea interlinguistica. Red. Szerdahelyi István. Tankönyvkiadó, 1980. 197-204
  • Fruaj socialismaj konceptoj pri la lingva futuro de la homaro. = Miscellanea interlinguistica. Red. Szerdahelyi István. Tankönyvkiadó, 1980. 107-121
  • Verda estas nia plago. = Hungara Vivo. nr. 91. 1980. nr.3. 88 = http://www.angelfire.com/ny2/ts/ratkai.html#plago
  • Emlékezés Kovács Istvánra. = Délmagyarország. 1979-09-01. 5. = Csongrád Megyei Hírlap. 1979-09-01. p.3

(Biografio de István Kovács je la 75-a datreveno de lia naskiĝo)

  • Problemoj de movadhistoriaj esploroj. = La Internacia Lingvo. Sciencaj aspektoj. Red. Detlev Blanke. Berlin: Kulturligo de GDR, 1979. 16-22
  • Klasika sistemo de la internacia lingvouzo. = La Internacia Lingvo. Sciencaj aspektoj. Red. Detlev Blanke. Berlin: Kulturligo de GDR, 1979. 3-16
  • La internacilingva movado kiel kreinto de la Internacia Lingvo. = Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado. Red. Detlev Blanke. Budapest, 1978. 166-181. - (2. eld. 1986).
  • Socialismaj teorioj kaj la Internacia Laborista Asocio pri la Universala Lingvo. = Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado. Red. Detlev Blanke. Budapest, 1978. 13-30. - (2. eld. 1986.)
  • Starto de nia movado: 1879. = Paco. Budapest: Mondpaca Esperantista Movado, 1978. 20-21
  • La esperantisto Aurél Ŝtromfeld. = Kongresa Libro de la 27-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso, Bp., 1978, 17–22.
  • Stromfeld Aurél és az eszperantó mozgalom. = A Politikai Főiskola Közleményei. 23. sz. 1978. 2.sz. 103-109

(Aurél Stromfeld kaj la Eseranto-movado)

  • A makói munkáseszperantista mozgalom története. Makó: József Attila Múzeum, 1977. 20p. (A Makói József Attila Múzeum Füzetei. 21.)

(Historio de la laborista esperantista movado en Makó)

  • Periodoj de nia movadhistorio ĝis la nuntempaj alternativoj. = Paco. Hungara eld. 1975. 13
  • A munkáseszperantista mozgalom Hódmezővásárhelyen és Medgyesi János tevékenysége. = Vásárhelyi Tanulmányok. 4. Hódmezővásárhely, 1974[1975]. 79-97 – Klny.

(La laborista esperantista movado en Hódmezővásárhely kaj agado de János Medgyesi)

  • Marx, la Internacia Laborist-Asocio kaj la lingva problemo. = Paco. Berlin: Mondpaca Esperantista Movado, 1973. 33-35
  • A szegedi munkáseszperantista mozgalom létrejötte és megerősödése. 1914-1925. = MSZMP Csongrád megyei Bizottság Oktatási Igazgatóságának Évkönyve. Szeged, 1973. 47-65 – Klny. - Ismertette Péter László. Somogyi-könyvtári Műhely. 1974:2. 197-198

(Estiĝo kaj fortiĝo de la laborista esperantista movado en Szeged. 1914-1925)

  • Medgyesi János. = Csongrád megye forradalmi harcosainak életrajzi gyűjteménye. Szeged: Magyar Szocialista Munkáspárt Csongrád megyei Bizottsága, 1973. 65
  • A nemzetközi nyelv, a nemzetközi munkáseszperantista mozgalom előzményei és kialakulása. = MSZMP Csongrád megyei Bizottság Oktatási Igazgatóságának Évkönyve. Szeged, 1972. 51-69 – Klny.

(Antaŭhistorio kaj disvolviĝo de la Internacia Lingvo kaj internacia laborista esperantista movado)

Distingiloj redakti

  • Pro Esperanto Emlékérem - 1994

Ano redakti

  • Hungaria Esperanto-Asocio (dunviva membro) - 1965
  • Universala Esperanto-Asocio - 1968-2010

Referencoj redakti

  1. Provizanto de datumoj: Hungaria Esperanto-Asocio, Aliro: 22.07.2023.
  2. Árpád Rátkai, "La beletra rondo de la revuo Nyugat kaj la Internacia Lingvo", Beletra Almanako (8), Novjorko, Mondial, junio 2010, paĝoj 63-95.
  3. Ido en Hungario, [1] Arkivigite je 2016-03-11 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Oktobro 2016.