Éliane Jeannin-Garreau

Éliane JEANNIN-GARREAU (naskiĝis la  18-an de marto 1911(nun 1911-03-18) en Bajono, mortis la 15-an de junio 1999 en Issy-les-Moulineaux) servis dum la dua mondmilito en Francio kiel membro de Franca rezistado.

Éliane Jeannin-Garreau
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1911 (1911-03-18)
en Bajono
Morto 15-an de junio 1999 (1999-06-15) (88-jaraĝa)
en Issy-les-Moulineaux
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo membro de Franca rezistado
vdr

Biografieto redakti

Ŝi estis asistanto al la ĉefo de Franca rezistado. Nazioj arestis kaj deportis ŝin al Ravensbrück. Dum ŝia restado tie, ŝi estis torturita por igi ŝin malkaŝi la nomon de la ĉefo (kiun ili ankaŭ senscie arestis) sed ŝi nenion malkaŝis. Kiam ŝi ne estis torturita aŭ laboranta, ŝi desegnis plurajn scenojn de tio kio estis okazanta en la porvirina koncentrejo.

Ŝi fine estis liberigita kaj ŝi edziniĝis kun Roger Garreau en 1948. Ŝi havis filinon, Anne. Ŝi verkis libron pri siaj spertoj, titolitan Les Cris de la Mémoire Cries of Memory (La krioj de memoro). Ŝi instigis sian fratinon, Nicole Jeannin Neilson, traduki ĝin por ŝi en la anglan (Nicole Jeannin Neilson ankaŭ servis dum la dua mondmilito kiel deĉifranto); ŝi renkontis sian usonan edzon dum la milito kaj transloĝiĝis al Kalifornio kie ŝi vivas kun siaj edzo kaj ok infanoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Éliane Jeannin-Garreau en la angla Vikipedio.