Éva Tubák Bortnyik
BORTNYIK Éva (bortnjik), laŭ edziniĝnomo Tubák estas rumanuja hungara pentristino naskita en Kluĵo 15-an de februaro 1945. Ŝi estas la edzino de filmisto Csaba Tubák.
Éva Tubák Bortnyik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1945 (79-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Edz(in)o | Csaba Tubák |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Biografio redakti
Éva Bortnyik studis inter 1965-70 en sia naskiĝurbo en la Belarta Altlernejo Ion Andreescu. Ŝi estas ano de Magyar Műhely en Parizo. Ekde 1977 ŝi vivas en Vieno. Ili havis filmprezentadojn kaj ekspoziciojn interalie en Parizo (Galerie National du Jeu de Pomme, ’Magyar kísérleti filmek’, 1992), en Vieno (Museum des 20. Jahrhunderts, 1996) kaj Budapeŝto (Ludwig Múzeum, 1996; Műcsarnok, 1999; Vasarelly Múzeum, 2006). (2011)