Ñu [nju] (gnuo) estas grupo de ŝtonroko/progresiva roko kun influo de folk-metalo hispana estrata de la kantisto kaj flutisto José Carlos Molina, inspirata en la muziko de grupoj rokenrolaj kiaj FocusJethro Tull kaj ties estro, Ian Anderson. Ĝi ludis gravan rolon en Hispanio dum la epoko de la Madrida Movida kaj influis sur postaj grupoj kiaj Mägo de Oz aŭ Saurom.

La deveno de la grupo estas de 1975 kiam José Carlos Molina kaj Rosendo Mercado ŝanĝis la nomon de Fresa, en kies grupo elstaris la drumisto Fermín Galán Lerena, kontraŭ tiu de Ñu.

La nomo de Ñu ŝajne plendis por la hispana litero Ñ ĉar tiuepoke preskaŭ neniu grupo de rokenrolo faris kantojn en la hispana en Hispanio kaj ankaŭ pro tio ke la nomo "videblis grande" en koncertaj afiŝoj.

La foriro de Rosendo Mercado, por devigo al milita servo kaj poste por fondi la mitan grupon Leño lasis José Carlos Molina kiel ununura grupestro.

Ĉefaj membroj redakti

  • José Carlos Molina
  • Víctor de Andrés
  • Ramón Álvarez
  • Peter Mayr
  • Javier Arnaiz "Bumper"

Diskaro redakti

  1. Cuentos de ayer y de hoy (Rakontoj kaj hieraŭaj kaj hodiaŭaj, 1978)
  2. A golpe de látigo (Je vipfrapoj, 1980)
  3. Fuego (Fajro, 1983)
  4. Acorralado por ti (1984)
  5. No hay ningún loco (1986)
  6. El mensaje del mago (1987)
  7. Vamos al lío!!! (1988)
  8. Dos años de destierro (1990)
  9. Imperio de paletos (1992)
  10. La danza de las mil tierras (1994)
  11. 20 años y un día (1995)
  12. La taberna encantada (1997)
  13. La noche del juglar (1999) (limigita eldono de 1.000 kopioj)
  14. Cuatro gatos (2000)
  15. Colección (2001)
  16. Requiem (2002)
  17. Esperando (2002)
  18. Títeres (2003)
  19. Madrid 3 de Noviembre del 2006 (DVD koncerta), (2006)