La Movida madrileña, La MovidaMadrida movado (esperante) estis movado kontraŭkultura aperinta dum la unuaj jaroj de la Transiro de hispana postfrankismo, kiu generaliĝos kaj iĝos tuj la Movida española (hispana movado) kaj pludaŭros ĝis fino de la 1980-aj jaroj, komence per fama Koncerto omaĝa al Canito fare de tiuj kiuj poste estos Los Secretos[1] kaj pinte en 1981 kun "La Koncerto Printempa".

Madrido noktiĝe. El la Movida pluestas en la madrida vortotrezoro esprimoj kaij Madrid nunca duerme (Madrido neniam dormas), Esta noche todo el mundo a la calle (Ĉinokte ĉiuj sustraten) aŭ Madrid me mata (Madrido mortigas min).
Pedro Almodóvar (en la foto kun Penélope Cruz) estis unu el la simboloj de la Movida kaj estas unu el la plej prosperintaj.

La gazeto La luna de Madrid, kun Madrid Me Mata[2] de Oscar Mariné, kaj aliaj publikaĵoj financataj de la municipoj de Madrido kaj de Vigo (kie estis ankaŭ simila movado), estis la iniciatintoj de la movado, kiu famiĝis danke al kelkaj televidaj programoj kiaj La bola de cristal, Si yo fuera presidente de Fernando García Tola kaj ĉefe La edad de oro de Paloma Chamorro, kaj estis uzata de kronikistoj kiaj Francisco Umbral, ĵurnalisto de El País, kaj estis popularigita de kantistoj kiaj Enrique Urquijo kaj Olvido Gara, plej konata kiel Alaska, poetoj kiaj Eduardo Haro Ibars, gazetoj de bildstrioj kiaj Madriz, kaj havis heroojn kiaj Andy Warhol kaj Miquel Barceló kaj preferatajn trinkejojn, dancejojn kaj distrejojn kiaj Rock-Ola, Carolina, El Sol, El Penta, La Vía Láctea, ktp.

Al ĉi tiu movado apartenis artistoj kiel Pedro Almodóvar. De ĉi tiu epoko estas la muzikaj grupoj de Alaska, Aviador Dro, Loquillo, Los Nikis, Tino Casal, Gabinete Caligari, Orquesta Mondragón, Radio Futura, Los Secretos kaj Mecano kiu estas la hispana grupo kiu vendis plej multe da diskoj (proksime de 25 milionoj).

Pro sia popularigo, tiu movado estis helpata de politikistoj, ĉefe socialistoj, kiaj la urbestro de Madrido Enrique Tierno Galván, kiu studis ĝin kaj aperis en multaj eventoj organizataj de movidanoj aŭ kun tiuj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti