Malfermi la ĉefan menuon

Ĉarango (hispane charanga [ĉaRANga]) estas la nomo por strata muzikbando en Hispanujo kun latunaj kaj lignaj blovinstrumentoj, kiu muzikas dum popolfestoj. Ĉarango nomiĝas ankaŭ ensembloj, kiuj ludas certajn formojn de kuba dancmuziko. Tie ili en 1940-aj jaroj estis tre popularaj kaj forte influitaj de kuba sono.

Enhavo

Ĉarango en HispanujoRedakti

 
Ĉarango dum surstrata popolfesto (pasacalles)

En Hispanujo charangafanfarria estas grupeto de muzikistoj kun blovaj kaj frapaj instrumentoj kiuj en diversaj regionoj de la lando (ĉefe en la nordo kaj la oriento, pro la granda muzika tradicio de ĉi tiuj regionoj), kiuj sin taskigas per la animado kaj distrado dum festoj, paradoj, adiaŭaj festoj kaj aliaj.

Kutime ili konsistas el 8 ĝis 15 muzikantoj kaj povas esti amatoroj, kiuj sin renkontas por la festoj, aŭ profesiuloj, kiuj iras de vilaĝo al vilaĝo kaj kiujn pagas la vilaĝestraroj donemaj amikaroj. Multaj studentoj mezgradaj kaj altaj aplikas siajn muzikinstrumentajn konojn por akiri kromajn enspezojn ludantaj en ĉarango.

Ili interpretas popolkantojn kun friponetaj tekstoj kaj la furorkantojn de la jaro, kantojn tipajn depende de la geografia loko, kelkaj ankaŭ komponas proprajn kantojn aŭ realigas siajn proprajn kvodlibetojn.

Kutime ĉarango estas aranĝita por perkutinstrumentoj (timbalo, kesto kaj cimbaloj), la latunblova sekcio (trombono, eŭfonio, trumpetoj kaj tubjo) kaj laste la lignoblova sekcio (alda kaj tenora saksofonoj, malofte baritona).

Aktuale la termino charango estas akirinta malestiman kunsenton, ĉar oni uzas la esprimon músico charanguero por iu, kiu ludas senzorge.

Ĉarango en KuboRedakti

 
Ĉarango de Antonio María Romeu, proksimume 1920

En Kubo ĉarango nomiĝas ankaŭ ensembloj, kiuj ludas certajn formojn de dancmuziko. Ili estis influita de son cubano kaj tre popularaj en la 1940-aj jaroj en Kubo. La unua ĉarango formi.gis komence de la 20-a jarcento ĉirkaŭ Antonio María Romeu. Ili ludas pli facilmovajn kaj rapidajn versiojn de la danzono sen latunaj blovinstrumentoj kaj je forta akcentado de violono, transversa fluto kaj piano. En la 1930-aj jaroj flutisto Antonio Arcaño kaj lia orkestro Las Maravillas ludis gravan rolon Havano. En la 1950-aj jaroj ĉarangoj kunverkis je la malvolvo kaj disvastigo de ĉaĉao.

La Charanga a la francesa (ĉarango francmaniera) evoluis el la orquesta típica, la akompana muzikistaro de la tango. La „tipa orkestro“ konsistas el du violonoj, unu fluto kaj pligrandigita ritmosekcio, nome el piano, basinstrumento kaj perkutinstrumentoj, inter ili timbaleoj.

FontojRedakti

  • Chomsky, Aviva (2004). The Cuba Reader: History, Culture, Politics. ISBN 0-8223-3197-7
  • Manuel, Peter (1990). Popular Musics of the Non-Western World: An Introductory Survey. ISBN 0-19-506334-1.
  • Morales, Ed (2003). The Latin Beat: The Rhythms and Roots of Latin Music, from Bossa Nova to Salsa and Beyond. ISBN 0-306-81018-2.

Eksteraj ligilojRedakti