Malfermi la ĉefan menuon

Ĉarto de Nov-Delhio estas dokumento de Unesko pri arkeologio subskribita en la 5-a de novembro de 1956.

Ĝi deklaras ke la ŝtatoj rajtas krei leĝojn pri arkeologio kaj arkeologiaj restaĵoj en sia teritorio, pro tio, la ĉarto estas rekomendo.

La ŝtatoj devus esti rigoraj pri arkeologio kaj krei centraligitan departementon por pririgardi la aferon. Pri la arkeologiaj eltrovoj, oni rekomendas al ĉiuj ŝtatoj krei leĝojn kiuj devigas al serĉantoj la deklaron de ĉiuj eltrovaĵoj. Oni rekomendas ke la ŝtatoj kreas leĝojn kiuj devigas al arkeologoj peti aŭtorizon antaŭ komenci la serĉadon. La ŝtatoj devus ankaŭ puni la arkeologojn kiuj ne deklaris la eltrovaĵojn en leĝa limtempo kaj konfiski tiujn eltrovaĵojn. Tiu prizorgo ne signifu malpermeson de eniro de fremdaj arkeologoj; la leĝoj ne devus distingi inter fremduloj kaj naciuloj tiurilate.

La dokumento ankaŭ rekomendas la kreadon de naciajn, regionajn kaj lokajn muzeojn por eviti la disperson de objektoj tra multaj kolektoj.

Oni rekomendas ankaŭ la edukadon de publiko kiu vizitas la arkeologiajn sieĝojn, kaj la stimulon de vizito al tiuj lokoj.

La ĉarto rekomendas internacian kunlaboron kaj helpon inter la ŝtatoj pri arkeologio. En tiu senco, oni stimulu la vizitadon de fremdaj arkeologoj al sieĝoj kaj la provizoran pruntdonon de objektoj por ekspozicioj en aliaj landoj.

La ŝtatoj devus protekti la intelektan propraĵon de arkeologon, ne permesante, dum kvin jaroj, ke aliaj teamoj pristudis la objektojn eltrovitajn aŭ konis detalajn raportojn pri la afero, ekcepte se la eltrovanto tion permesus.

La leĝoj devus pritrakti la komercon de antikvaĵoj kaj reguli la akiron de objektojn de fremdaj muzeoj. Oni rekomendas la estigo de internaciajn traktatojn por reavigo de arkeologiaj objektoj senditaj kontraŭleĝe al eksterlando.

Dum militaj okupoj, oni rekomendas ke la okupantaj ŝtatoj ne faru arkeologiajn serĉojn en la okupita teritorio.