Ĉaskastelo Rühler Häuschen

Ĉaskastelo Rühler Häuschen (germane: Jagschloß Rühler Häuschen; ankaŭ Ruhlaer Häuschen) estis malgranda kastelo en la medio de Ruhla, Germanujo, apud Rennsteig sude de la herbejo Schlauchentalswiese.

Historio redakti

Ĉaszono rennsteig-a kiun uzis oftete duko Vilhelmo Henriko (Saksio-Eisenach) kaj ties antaŭuloj troviĝis ĉe la forstista loko Am Creuzberg proksime de Schlauchentals-herbaro. La tie jam antaŭe ekzinstina setlejo de karbistoj kaj arbarlaboristoj malaperis en 1670 pro ke la tiama suvereno Johano Georgo la 1-a (Saksio-Eisenach) bezonis la apud fonto situantan herbejon por konstruo novan blokdomon kaj aliajn utiligajn konstruaĵojn por ĉasoj. Jam ĉ. la jaro 1700 la ejaro estis kaduka kaj en 1708 faritis parta restaŭrado almenaŭ de la ĉefa domo. Ĝi ankoraŭ dum 30 jaroj servis kiel ĉasdomo.

Post la morto de Vilhelmo Henriko la posteulanta duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) intencis starigi samloke ĉaskastelon. La en 1745 finfaritaj trabfakaĵoj nur efemero estis ĉar Ernesto Aŭgusto volis havi aŭtentikan kaj impresan ĉaskastelon. Li ordonis la kortegajn ĉefkonstruistojn (inter kiuj la fama Johann David Weidner) ekaktivi planante. La par eta parko plibeligita kasteleto finitis en 1748 sed estis pro la baldaŭa morto de la duko en neofta uziĝo.

 
Ĉe fago ĉe Rennsteig memoras la ŝlosilo de ĉe Rühler Häuschen la eksan ĉas- kaj plezurkastelon

La duka ĉasa kaj forstuma administado responsis pri la konsturo kaj ordonis antaŭsentante la forigon de ĉiuj mebloj kaj altvaloraĵoj por malhelpi ŝtelrompojn. Jam kvin jarojn post finiĝo konstrua ŝtormoj kaj frostoj ege damaĝis la komplekson kaj raporto de 1753 atentigis pri putrantaj trabaraj eroj. Restaŭrado profunda taksitis pri la sumo de 1000 taleroj. La eksplodo de la Sepjara milito ne ebligis riparojn kaj la de forstsubinspektisto Röhm enloĝata tuto post la militofino nur parte rebonigitis. La duka forstuma administrado petis tiukoncernen en 1770 dukinon Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach disponigi la necesajn monrimedojn por povi krei kompletan reenloĝiĝecon, sed vane. Sekve la kastelo pli kaj pli kadukis kaj je la komenco de la 19-a jarcento ĝi laŭdire jam estis iĝinta dezerta loko.

La lokon oni hazarde retrovis en la 1869-a jaro dum stratkonstrulaboroj. La ruhla-anoj transdonis la nomon Ruhlaer Häuschen al kurciĝo proksima de ĉe Rennsteig-pado. La tiea obelisko markas la komenciĝon de la pado Rennsteig de Sallmannshausen kaj kelkajn paŝojn pli norde sekvas arboserio ĉe Rennsteig kie videblas simbola ŝlosilo en alteco de kvar metroj. Ĝin donacis skisportemuloj el Ruhla kiuj per tio revivigis malnovan tradicion ke perŝlosile oni povus havigi al si aliron al la tezoroj de la malaperinta Rennsteig-kasteleto.

Literaturo redakti

  • Lotar Köllner: Das Ruhlaer Häuschen. (Geschichte eines verschwundenen Ruhlaer Jagdschlosses am Rennsteig). In: Heimatblätter, EP-Report 2, Marburg 1992, p. 108–109.
  • Ruhler Häuschen. In: Zwischen Ruhla, Bad Liebenstein und Schmalkalden (= Werte unserer Heimat. Band 48). 1. Auflage. Akademie Verlag, Berlin 1989, S. 45.
50.8791110.33994