Vilhelmo Henriko (Saksio-Eisenach)

Vilhelmo Henriko (germane: Wilhelm Heinrich von Sachsen-Eisenach; naskiĝinta la 10-an de novembro 1691 en Heerenveen-Oranjewoud, mortinta la 26-an de julio 1741 en Eisenach) estis duko de Saksio-Eisenach. Li originis el la linio ernestida de la dinastio Wettin. Li estis filo de duko Johano Vilhelmo (Saksio-Eisenach) kaj de ties unua edzino Amalia von Nassau-Dietz.

Duko Vilhelmo Henriko kun skarpo kaj ermena mantelo en pozo de militestro-strategiisto
La duko sur kuprogravuraĵo laŭ Johann Christoph Sysang, ĉ. 1735

Vivo redakti

En la aĝo de 18 jaroj li postvivis ege danĝeran falon disde ĉevalo kun vundigo de la renoj je kio li suferis la tutan restintan vivon. En 1729, post la morto patra li posteulis lin dukujregade.

Jam en 1723, post nupto de prusa princino li iĝis kavaliro de la ordeno de la nigra aglo, li tre interesiĝis pri ĉio armea. Du el liaj eisenach-aj regimentoj donitis en fremdan servon, nome Nederlandon kaj al la soldataro de la Sankta Romia Imperio. Krome li promesis en la 17.10.1740 al la alnuptita nevo, la prusia reĝo Frederiko la 2-a (Prusio), alian regimenton, la postan Fusilistan regimenton nr. 30.

La jam en 1732 kun du musketeraj batalionoj starigita regimento estis batalinta jam dum la Pola milito pri sukcedo, en imperiestra servo ĉe Rejno, en Supra Italujo kaj ĉe Bodenlago, ekde 1734 kun tri batalionoj.

Post la Paco de Vieno (1738) kaj la reveno al Eisenach en 1739 ĝi reduktitis je grandeco de unu bataliono. La plejmulto de la oficiroj retriĝis. En al 8.10.1739 oni ĵurigis iliajn soldatojn pri Prusio. En 1740 ĝi transprenitis en Magdeburg fare de kolonelo Christian Reinhold von Derschau. La duko dungis 25 ne-eisenachajn oficirojn, venigis anstataŭantojn por la anoj de la dua bataliono kaj iĝis mem regimentestro.

Entombigo estis en la Preĝejo Sankta Georgo (Eisenach). Post lia morto ĉesis ankaŭ la gento de la dukoj de Saksio-Eisenach. La princujo iĝis heredaĵo de Saksio-Vajmaro. De tiam ambaŭ landoj estis kunigitaj dukuje; ĝi iĝis en 1815 Granddukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach. Henriko Vilhelmo konstruigis ĉasdomon proksime de Ruhla ĉe Rennsteig kiun lia posteulo pligrandigis je Ĉaskastelo Rühler Häuschen.

Geedzecoj redakti

Vilhelmo Henriko estis kunedza dufoje. En 1713 li edzinigis Albertine Juliane von Nassau-Idstein kaj en 1723 Anna Sophie Charlotte von Brandenburg-Schwedt. Kun neniu el ili li havis idojn.

Eksteraj ligiloj redakti