Ĉaskastelo fazaneja (Hermannsfeld)

La Ĉasadkastelo fazaneja (germane Jagdschloss Fasanerie) troviĝas ĉe Hermannsfeld, kvartalo de Rhönblick, Germanujo.

Ĉaskastelo fazaneja

arkitektura strukturo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 30′ 14″ N, 10° 21′ 2″ O (mapo)50.50394810.350555Koordinatoj: 50° 30′ 14″ N, 10° 21′ 2″ O (mapo)
Ĉaskastelo fazaneja (Hermannsfeld) (Turingio)
Ĉaskastelo fazaneja (Hermannsfeld) (Turingio)
DEC
Ĉaskastelo fazaneja (Hermannsfeld)
Ĉaskastelo fazaneja (Hermannsfeld)
Situo de Ĉaskastelo fazaneja (Hermannsfeld)
Ĉaskastelo fazaneja (Germanio)
Ĉaskastelo fazaneja (Germanio)
DEC
Ĉaskastelo fazaneja
Ĉaskastelo fazaneja
Situo de Ĉaskastelo fazaneja
Map
vdr
la ĉasadkastelo en Hermannsfeld

Situo redakti

La kastelo situas rande de eta arbaro eoste de Hermannsfeld ĉe la landlimo kun Bavario, je la distanco de ĉ. 10 km for de Meiningen. Proksimas la landaj ŝoseoj L 3019 kaj L 2625; de tiu ĉi lasta elkondukas alirejvojo kastelen. La longdistanca biciklovojo Main-Werra-Radweg rekte tuŝas la kastelon. Disde la kastelo oni povas ĝui belvidon en la direkto de la suda Rhön-regiono.

Historio redakti

La propra arbaro uzitis jam en al 16-a jarcento kiel bestoĝardeno servante ekde 1680 al la dukoj de Saksio-Meiningen kiel ĉasadteritorio. Duko Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen) starigis inter 1788 kaj 1789 la moderan klasikisman ejon kun du angulaj pavilonoj. La konstruĉefoj estis la arkitekto Johann Heinrich Deahna kaj la hortikulturisto Carl Ludwig Buttmann. En la unua etaĝo troviĝas granda salono kun stukado bela, dume nek la meblaro nek la pentraĵoj plu ekzistas hodiaŭ. Dum la regado de la franca tirano Napoleono Bonaparte malfaciloj financa kaj okupada premadis. Rusaj kosakoj marodis en 1833 en la tuta Werra-valo. Nur ekde 1821 iĝis refloro sub la regado de Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen) je la plezuro kaj de ĉasistoj kaj de migrantoj ripozumserĉantaj. Sub duko Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen) la bona tempo daŭris kaj la parko eĉ plibeliĝis; tiam aranĝis oni surloke ankaŭ novajn bredadejojn kaj lagetojn. Ekde 1881 enestis ĉiam knajpo publika. Post la fino de la monarkio ekposedantis la Liberŝtato Sachsen-Meiningen kaj (ekde 1920) la Lando Turingio.

Post 1945 redakti

Post la Dua mondmilito enloĝis ĝin forpelitaj germanoj kaj orfanoj. Pro la strategie favora situo ĉelandlima inter la sovete okupita parto de Germanujo kaj la libera okcidentzonaro taĉmentoj de la Ruĝa Armeo kaj poste la landlima polico de GDR utiligis siacele la kastelon. Ekde la 1960-aj jaroj enestis ankaŭ lernejo; post 1977 ĝi ne plu havis funkcion kaj nur privata engaĝigo protektis la kastelon antaŭ kadukiĝo.

Post Turniĝo redakti

La fazanejo transprenitis de la komunumo Hermannsfeld kaj ekde 1997 de la nova komunumo Rhönblick; danke ankaŭ al financrimedoj de Eŭropa Unio oni sukcese restaŭris la tuton. Por tio oni ricevis en 2000 premio fare de turingiaj monumentprotektaj institucioj. Ankaŭ la responsuloj de Biosfera rezervejo Rhön helpadis. Enarbare oni instalis ekz. klerigpadon pri naturo kaj abeloj. Mallongan tempon prunteluis la tuton la komunutila societo Verein Bundesverband Projekt 50 kiu malefermis eĉ informocentron surloke.[1] Sed post malinterkonsentoj la lupreno ĉesis en 2015. Ekde 2013 enestis la gastejo Jägerstube kun loka kuirarta fokuso kaj la kastelo pretas krome kiel okazigejo por diversaj spektakloj.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Kommunikationscenter Jagdschloss Fasanerie. Arkivita el la originalo je 2016-10-17. Alirita 2019-12-28.
  2. Meininger Tageblatt: Artikolo Pfingsten 2016, de la 13.5.2016