Ĉimborazo

vulkano kaj la plej alta monto en Ekvadoro
(Alidirektita el Ĉimborazo (vulkano))

Ĉimborazo (Chimborazo) estas la plej alta pinto de Ekvadoro.

Ĉimborazo
Ĉimborazo de okcidente
Ĉimborazo de okcidente
montostratovulkano
Alteco 6 268,2 m
Situo Ekvadoro
Montaro Cordillera Occidental, Andoj
Geografia situo 1° 28′ S, 78° 49′ U (mapo)-1.4691666666667-78.8175Koordinatoj: 1° 28′ S, 78° 49′ U (mapo) f4
Ĉimborazo (Ekvadoro)
Ĉimborazo (Ekvadoro)
DEC
Ĉimborazo
Ĉimborazo
Situo de Ĉimborazo
Map
Ĉimborazo
Unua grimpo 1880, Edward Whymper k.a.
Plej facila montgrimpo glaĉero
Rimarko La plej alta monto de Ekvadoro
vdr

Ĉar la Tero ne estas vera sfero, la pinto de tiu monto estas la plej malproksima punkto el la tercentro, preskaŭ du kilometroj pli malproksima ol la pinto de Everesto.

Ĝis la komenco de la 19-a jarcento, oni pensis ke Ĉimborazo estis la plej alta monto en la Tero, mezurite super marnivelo kaj tial ekzistis multaj provoj ĝin surgrimpi. Tion provis en 1802 la esploristo barono Alexander von Humboldt, sed li devis rezigni je alteco de 5.875 metroj pro la altmalsano ('‘soroĉo’’). Fine, tion sukcesis fari la grimpisto Edward Whymper kun la fratoj Carrel en 1880. Ĉar multaj ne kredis lian version, la sekvan jaron li denove atingis la pinton per alia malsama vojo.

Ĉimborazo estas ankaŭ provinco de Ekvadoro.

Vulkano Chimborazo vidata aviadile
Vulkano Chimborazo vidata aviadile

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti