Ĉokolado (filmo, 2016)

Ĉokolado (fr. chocolat) estas franca biografia filmo el la jaro 2016, direktita de Roschdy Zem kaj bazita sur la libro Chocolat, clown nègre. L'histoire oubliée du premier artiste noir de la scène française de Gérard Noiriel. Ĉokolado, nigrula klaŭno[1].[2]

Ĉokolado
Footit and Chocolat by Walery.jpg
Originala titolo Chocolat
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 5 jan. 2016
Ĝenro filmbiografio, filma dramo
Reĝisoro(j) Roschdy Zem
Produktisto(j) Éric Altmayer · Nicolas Altmayer
Scenaro Cyril Gély
Muziko de Gabriel Yared
Ĉefrolantoj Roschdy Zem · Omar Sy · James Thiérrée · Clotilde Hesme · Olivier Gourmet · Frédéric Pierrot · Noémie Lvovsky · Alice de Lencquesaing · Alex Descas · Olivier Rabourdin · Xavier Beauvois · Héléna Soubeyrand · Denis Podalydès · Thibault de Montalembert · Christophe Fluder · Dan Herzberg · Félix Bossuet · Wilfred Benaïche · Matthieu Rozé · Stefan Godin · Clovis Fouin · Timothé Vom Dorp · John Arnold · Bruno Podalydès
Produkto Mandarin et Compagnie - Mandarin Télévision · Gaumont
IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

SinoptikoRedakti

Rafael Padilla (Omar Sy) estas la filo de iama sklavo de Kubo kiu en 1895 ludis rolon en la modesta cirko Delvaux. La cirkodirektoro demandas al la brita, blanka klaŭno George Foottit (James Thierrée) labori kun ĉi tiu nigra klaŭno. La nomo de Rafael estis ŝanĝita en Chocolat. Post kiam ilia prezentado fariĝis konata, la direktoro de la Nouveau Cirque (nova cirko) petas ali ili ankaŭ fari prezenton en Parizo. Tiu pariza spektaklo fariĝis ankaŭ granda sukceso kaj Chocolat fariĝis la unua nigra artisto sur franca scenejo. Imponita pro la multo da mono ke li perlaboras, Chocolat fordonas sin al hazardludoj, alkoholo kaj virinoj.

ProduktadoRedakti

Kvankam la filmo pretendas rakonti la eksterordinaran historion de ĉi tiu eksterordinara artisto, oni notendu ke tiuj multege devias de la reala vivo de ambaŭ klaŭnoj[3].

Laŭ la filmo, Rafaelon trovis en la vaganta cirko George Foottit, tiutempe malsukcesa klaŭno, kiu proponis al la vigla nigrulo kunlaboron en tute nova formo - du klaŭnoj sur unu scenejo. Il plu espaŝis en la sama cirko kaj nur poste estis invititaj de la pariza famulo. Alia diferenco estas ke en la filmo la duopo disiĝis pro foriro de Rafael, kiu provis sin en teatro kiel Otelon. La reĝisoro prezentas ne la gajan historion de klaŭno, sed la malgajan vivovojon de fremdulo, kiu klopodas adaptiĝi al la socio, sed fiaskis[4].

Premioj kaj nomumojRedakti

La filmo estis nomumita por 5 César en 2017[5].

Eksteraj ligilojRedakti

Plia legadoRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Trafduko : La forgesita historio de la unua nigra artisto sur franca scenejo de Gérard Noiriel.  L'histoire oubliée du superega artisto noir de la sceno francaise) de Gérard Noiriel.
  2. La vorto 'nigrulo' devenas de 'nigra', kio en la latina signifas la samon kiel en Esperanto, nek pli, nek malpli. La nigruloj estas nigraj kaj la blankuloj blankaj. Neniu ofendo sekvas el tiu konstato. Pli gravas la agoj ol la vortoj. Diskriminacio kiel ekzemple la komento de gvidanto en la cirko ke 'la afrika kanibalo' estas sovaĝa homo, kiu ĝis nun eĉ ne lernis la francan, kvankam tiu poste konvertiĝis al la klaŭno kiu anstataŭ malkleraj kamparanoj amuzos la edukitan parizan publikon post lia translokiĝo tien. (fonto  : filmrecenzo - S. Belov, Kontakto, 277 (2017 : 1), p. 12
  3. (franca) Cinéma : Ce qui est vrai, ce qui est faux dans « Chocolat », la filmo de Roschdy Zem, Jeune Afrique, 29-a januaro 2016.
  4. La realan vivon de Rafael Padilla legeblas en la artikolo 'Amara gusto de ĉokolado, verkita de Stanislav Belov, aperinta en Kontakto 277 (2017:1)
  5. (franca) César 2017 : toutes les nominations, 24-a januaro 2017