Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio estas pamfleto verkita de Eŭgeno Lanti, laŭ dokumentoj rekte kolektitaj en Sovetunio de Robert Guiheneuf. Ĝi unuafoje estis eldonita en 1935 kiel unua broŝuro de la biblioteko de Herezulo, kaj aperis en hispanlingva versio en 1936.
Tiu broŝuro, kiu prezentiĝas sub la formo de diskuto inter tri malsamopiniantaj homoj (inspiritaj de tiamaj SAT-anoj), senrezerve kondamnas la sovetan reĝimon, kiun ĝi nomas "ruĝa faŝismo".
„ Tiu libreto prezentas la ĉefajn faktojn kaj argumentojn, pro kiuj Lanti, antaŭa membro de la Komunista Partio, respondas la supran demandon per emfaza “ne!” Kun du fotoj kaj tri statistikaj tabeloj, oni esploras la ĉefajn flankojn de la rusa ŝtato, kaj konkludas, ke regas oligarkio, ke estiĝas privilegiitaj klasoj, ke la vivkondiĉoj de la proletoj estas la plej mizeraj, ke tie ne ekzistas libereco, kaj ke regas militismo, aŭ pli ĝuste “ruĝa faŝismo”. Interalie oni citas longan leteron de rusa Esperantisto.
La serioza enhavo iĝas facile asimilebla pro tio, ke la verketo havas dialogan formon, konsistantan el diskuto inter tri personoj : Futer, la herezulo, Ruper, la ortodoksulo, kaj Iver, la objektiva atestanto. ”