Černovír (Ústí nad Orlicí)
Černovír (germane Cernovyr, Tschernowier) estis pli frue memstara komunumo situanta oriente de la urbo Ústí nad Orlicí en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas sur maldekstra bordo de la rivero Tichá Orlice kaj nun estas parto de Ústí nad Orlicí. Post la jaro 1945 ĝi estis prisetlita per ĉeĥa loĝantaro. Vivas ĉi tie 295 loĝantoj (2021). Estis ĉi tie fondita Grupo de volontestingantoj Černovír. Troviĝas ĉi tie kapelo de Sankta Gotardo, monumento de Sankta Johano Nepomuka kaj en arbaro super la komunumo statuaro al Trinitato.
Černovír | |
germane Tschernowier | |
vilaĝo | |
Oficiala nomo: Černovír | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Municipo | Ústí nad Orlicí |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Svitava montetaro |
Rivero | Tichá Orlice |
Situo | Černovír |
- koordinatoj | 49° 59′ 2″ N 16° 25′ 57″ O / 49.98389 °N, 16.43250 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Černovír enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Rivero Tichá Orlice fontas sur okcidenta deklivo de la monto Jeřáb en Hanušovická montetaro kaj fluas proksime de la urboparto. Ĉe kluzo post la komunumo troviĝas purigejo de rubakvoj por Ústí nad Orlicí kaj ĉirkaŭo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 753 |
1880 | 799 |
1890 | 753 |
1900 | 788 |
1910 | 743 |
1921 | 662 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 749 |
1950 | 467 |
1961 | 398 |
1970 | 335 |
1980 | 268 |
1991 | 268 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 322 |
2011 | 294 |
2021 | 295 |
Memorindaĵoj
redaktiKapelo de Sankta Gotardo estas salonega konstruaĵo orientita, finita per presbiterejo de ekstere triedra. Fasado estas dividata per horizontalaj kaj vertikalaj strioj. En la fronto troviĝas portalo kun ŝtona pordofosto. Jarnumero 1851 sur pinjono indikas kiam estis la kapelo konstruita sur loko de estinta ligna sonorilejo. Super la fronta pinjono troviĝas forĝita duala kruco kun forĝitaj floroj kaj rokajloj. Interna salonego estas finita per semicirkla absido, plafono estas ebena. Orgenejo estas sur du kolonoj, ligna, stukita. La ĉefa altaro havas cilimdran rivoluan tabernaklon, distribuitan en alojn. Sur flankoj troviĝas kvar kolonoj, portantaj ĉirkaŭkurantan surkolonaĵon. Tegmenteto estas sonorilforma kun mariakulta bildo super ĝi. Ambaŭflanke troviĝas adorantaj anĝeloj el la duono de 19-a jarcento. Korpuso de orgeno estas triparta kun malpli alta centra parto, enŝovita en orgeneja balustrado. Interioron ornamas gigantaj, pintece elkurantaj kornikoj, sekcitaj plenigoj, aloj el bendoj kaj akantfolioj el la 1-a duono de la 18-a jarcento.
Transporto
redaktiEn Černovír estas du bus-haltejoj (sur vojforko kaj sur vilaĝplaco) kaj trans la komunumo iras bicikla vojo erl Ústí nad Orlici ĝis Letohrad.
Fervojo
redaktiTrans la vilaĝo kondukas nove modernigita elektrizita unurela fervoja linio Ústí nad Orlicí - Lichkov - Štíty/Międzylesie kaj plu en Pollandon.
Eksteraj referencoj
redakti- Estingantoj Černovír Grupo de volontestingantoj Černovír
- Černovír Arkivigite je 2013-05-24 per la retarkivo Wayback Machine Komitato de zono de semajnfinaj domoj Černovír kaj Staré Oldřichovice
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Černovír (Ústí nad Orlicí) ĉeĥe.