Čunín estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Konice en distrikto Prostějov. Ĝi troviĝas proksimume 3,5 km sudoriente de Konice. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 105 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 165 loĝantoj.

Čunín
vilaĝo
Vido al la vilaĝo de sudo
Oficiala nomo: Čunín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Administra municipo Konice
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro, Zábřeha montetaro
Domoj 105 2011
Rivero Romže
Situo Čunín
 - koordinatoj 49° 33′ 47″ N 16° 54′ 43″ O / 49.56306 °N, 16.91194 °O / 49.56306; 16.91194 (mapo)
Katastro 4,89 km² (489 ha) Čunín
Loĝantaro 165 (2021)
Denseco 33,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1351
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 798 52
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čunín
Portalo pri Ĉeĥio

Čunín estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,89 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1351, en kiu estas menciitaj ĝiaj posedantoj: Adam kaj Jan z Konice.

Čunín estis alligita al Konice en la jaro 1986.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869529
1880513
1890509
1900480
1910453
1921463
JaroLoĝantoj
1930481
1950374
1961368
1970327
1980263
1991188
JaroLoĝantoj
2001193
2011225
2021165

Memorindaĵoj redakti

 
Hrázný mlýn

El protektitaj memorindaĵoj en la municipo troviĝas kapelo de La plej sankta Triunuo kun sonorilo, aliloke nomita kiel kapelo de sankta Floriano, ĝi estis konstruita en la jaro 1840 sur loko de devena ligna sonorilejeto. Malantaŭ la vilaĝo ĉe ŝoseo direkte al Křemenec troviĝas kapeleto de sankta Anna, kiu estas jam sur mapoj el la 18-a jarcento. Laŭ la lokaj loĝantoj ĝi estis konstruita sur loko de kampa lazareto de svedaj soldatoj, da kiuj ĉi tie multaj mortis kaj surloke ili havis sian tombon.

En la katastro de municipo troviĝas ruino de akva muelejo kun nomo Hrázný mlýn (Diga muelejo). Tiu estas nuntempe en privataj manoj, en estonteco en la teritoria plano estas kalkulata sur la loko kun konstruado de motelo.

Transporto redakti

Tra la municipo kondukas fervojlinio fervojlinio 271 kun haltejo je signalo.

Aŭtobusa transporto estas realigata en direkto Konice - Prostějov per firmao FTL.

Turismo redakti

Tra la vilaĝo kondukas biciklovojo n-ro 5031. Laŭlonge laŭ orienta limo de la katastro kondukas   blua turisma vojo Malé Hradisko - Okluky - Pohodlí - Stražisko - Štarnov - Nová Dědina - Budětsko - Hvozd - Vojtěchov.

Pluaj fotoj redakti

Panoramo redakti

Panorama vido al la municipo de sudo