Ĥartumo (subŝtato)

Ĥartumo (arabe ولايات الخرطوم) estas unu el la 18 administraj ŝtatoj de Sudano. Kvankam la areo de la subŝtato estas la plej malgranda inter la subŝtatoj, la nombro de ĝiaj loĝantoj estas la plej granda (pli ol 7,6 milionoj da loĝantoj en 2017). Sur la teritorio de la subŝtato troviĝas la plej granda urbo en Sudano - Omdurman - kaj ĝia ĉefurbo - Ĥartumo - laŭ kiu la subŝtato estas nomita. Pro tio, la ĉefurbo enhavas multajn oficejojn (registaraj kaj neregistaraj), kulturajn instituciojn kaj la ĉefan flughavenon de Sudano - Ĥartuma Internacia Flughaveno.

Ĥartumo
Subŝtato
Blazono
ŝtato de Sudano [+]

LandoSudano

ĈefurboĤartumo
- koordinatoj16° N, 32° O (mapo)15.6441732.35472Koordinatoj: 16° N, 32° O (mapo)
Areo22 142 km² (2 214 200 ha) [+]


HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2SD-KH

Ĥartumo (subŝtato) (Tero)
Ĥartumo (subŝtato) (Tero)

Ĥartumo (Sudano)
Ĥartumo (Sudano)
DEC
Ĥartumo
Ĥartumo

Map
Ĥartumo
Vikimedia Komunejo:  Khartoum (state) [+]
vdr

La subŝtato situas en la centro de Sudano, ĉe la kunfluejo de la Blanka Nilo kaj la Blua Nilo, kie la du riveroj kunfandiĝas en unu riveron - la Nilo. La subŝtato Ĥartumo limas Norda Kurdufano en la okcidento, la rivero Nilo en la nordo, Kassala en la oriento, kaj la substato de Al Gezira kaj la Blanka Nilo en la sudo.

79% de la loĝantoj de la subŝtato loĝas en urboj. La plej granda parto de ĝia populacio estas dungita en la publika sektoro, en bankado kaj komerco kaj la plimulto de la kampara populacio laboras en agrikulturo kaj liveras manĝaĵon al la grandaj urboj.

Eksteraj ligiloj redakti