Ĥilono

helena filozofo kaj verkisto; unu el la Sep Saĝuloj

Ĥilono, konata ankaŭ kiel Ĥilono el Sparto, greke Χίλων o Χείλων o Λακεδαιμόνιος, (Sparto – Pizo de Grekio en la 6-a jarcento a.K.) estis greka saĝulo, li grandparte ellaboris la Spartan konstitucion kiun poste oni atribuis al la duonmita Likurgo.

Ĥilono
eforo
Chilon of Sparta00.jpg
Persona informo
Naskiĝo
en Sparto
Morto
en Pisa
Etno grekoj [#]
Lingvoj antikva greka [#]
Ŝtataneco Sparto [#]
Profesio
Okupo filozofoverkisto • poeto • politikisto [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Kilono el Sparto.

Referencante al lia naskiĝo, Diogeno Laertio informas en sia "Vivo de Ĥilono” ke Ĥilono naskiĝis en Sparto el Damageto (Damagetas), kaj ke li jam maljuniĝis dum la 52ª Olimpiado (572 - 569 a.K.), kaj ke li mortis en Pizo de Grekio brakuminte sian filon Ĥilono el Patraso, post kiam tiu venke sukcesis en la boksa konkurso en la Olimpio.

Herodoto[1]parolas pri li kiel pri samtempulo de Hipokrato el Ateno, patro de Pisistrato.

Sur lia tombo estus ĉizita la epigramo:

Kronite per lancoj, Sparto generis tiun Ĥilonon
kiu el la Sep Saĝuloj estis la plej saĝa

Ja, Ĥilono estis unu el sep saĝuloj de Grekio[2]

Diogeno Laertio sciigas ankaŭ ke Ĥilono estis elektita Eforo de Sparto, nome levita al plej altaj regoficoj de la ŝtato. Li estis ankaŭ juĝisto kaj membris en la Sparta leĝfaranta asembleo.

Al li oni atribuis la meriton de la renverso de la tirana reĝimo de la urbo "Sikiono", kiu poste alianciĝis al Sparto. Lia influo estis decida ankaŭ por la izolisma politiko de Sparto kiu enkondukis al la kreiĝo de la Peloponeza ligo de la 6-a jarcento a.K. Ĥilono ankaŭ kontribuis politike kaj milite izoli la urbon "Argon", pretigante tiel la kondiĉojn por ke ĝi estu konkerita.

Homo malmultvorta, li subtenis ke mem neniam plenumis ion ajn kontraŭleĝan dum sia vivo, sed ke tamen koncerne tion al li restadas duba epizodo: kiam kiel juĝisto, siaflanke li kondamnis amikon, senfavore aplikante la leĝon, sed konvinkis aliajn juĝistojn lin absolvi, savante tiel kaj la leĝon kaj la animon.

Oni diras ankaŭ ke, diskutante pri la insulo Kitero, mem dezirus ke tiu insulo neniam alestiĝus, aŭ ke la maro ĝin absorbus, antaŭvidante ke ĝi estus estonta la ruino de la Spartanoj. Fakte, okazis ke la eksa reĝo de Sparto, Damarato, ekzilite post lia deoficigo kaj rifuĝinte en Persio, estus konsilinta al la persa reĝo Kserkso, dum la dua persa milito, igis tiun insulon ŝipbazo el kiu ataki la grekan teritorion. Multajn jarojn poste, dum la Poloponeza Milito, Atenanoj, gviditaj de Nicia, konkeris Kiteron, kiun ili uzis kiel apogpunkton por lanĉi kromajn atakojn kontraŭ la spartanojn.

Aforismoj atribuitaj al ĤilonoRedakti

Lia famo de filozofo ŝuldas tute en famaj saĝulaj aforismoj, inter kiuj iuj studuloj al li asignas la faman moton diritan Konu vin mem[3] kiu laŭ aliaj, male, naskiĝus el saĝulo Taleso.

Diogeno Laertio per lia nomo elstarigas la jenajn aforismojn:

  • "Ne malbone parolu pri la forpasintoj" (Τὸν τετελευτηκότα μακάριζε).
  • "Respektu la maljunulojn" (Πρεσβύτερον σέβου).
  • "Preferu la punon ol la malhonestan gajnon; ĉar la unua estas suferiga nur la unuan fojon, sed la dua suferigas la tutan vivon."
  • "Ne moke ridu pri persono trafinta malfavoron."
  • "Evitu gestadi kiam vi parolas, tio estas indiko de stulteco."
  • "Se vi estas forta, vi estu ankaŭ mizerikorda, tiel ke via proksimularo povu vin respekti anstataŭ timi."
  • "Lernu bone mastri en via domo."
  • "Ne konsentu ke via lango venku super via prudento."
  • "Limigu vian koleron."
  • "Ne kontraŭu aŭguradon."
  • "Ne deziru kion ne atingeblan."
  • "Ne tro hastu sur via strato, lernu ŝati la ripozon."
  • "Obeu la leĝojn" (Νόμοις πείθου).
  • ......

Eksteraj ligilojRedakti

BibliografioRedakti

Aliaj projektojRedakti

NotojRedakti

  1. Herodotus, i. 59.
  2. Greklingve: οἱ ἑπτά σοφοί, oi epta sophoi
  3. Greklingve: Γνῶθι σεαυτόν, gnôthi seautón.