Ĵabutikabo

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĵabutikabo
Jabuticaba fruto.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Plinia
Specio: P. cauliflora
Plinia cauliflora
(Mart.) Kausel
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Sinonimoj[2]
  • Eugenia cauliflora (Mart.) DC.
  • Eugenia jaboticaba (Vell.) Kiaersk.
  • Myrcia jaboticaba (Vell.) Baill.
  • Myrciaria cauliflora (Mart.) O.Berg
  • Myrciaria jaboticaba (Vell.) O.Berg
  • Myrtus cauliflora Mart.
  • Myrtus jaboticaba Vell.
  • Plinia jaboticaba (Vell.) Kausel
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĵabutikabo[3] estas frukto el ĵabutikabarbo[3] (aŭ jabotikabo[4], Plinia cauliflora) en la familio de Mirtacoj, origine apartenanta al la ŝtatoj Minas-Ĝerajso, Gojaso, San-Paŭlio kaj Suda Rio-Grando en Brazilo.[5] Sian nomon ĝi havas de la malgranda municipo Jaboticaba en Suda Rio-Grando. Parencaj specioj en la genro Myrciaria, ofte nomataj per la samaj komunaj nomoj, devenas de Brazilo, Argentino, Paragvajo, Peruo kaj Bolivio.[6]

Floro
Fruktoj

Ĝi estas unu el la plej okulfrapaj fruktarboj el la tropikoj. La trunko kaj la branĉoj ĝis la krono kovriĝas per malgrandaj trunkfloradaj, blankaj floroj kaj poste purpurkoloraj nigraj, blankpulpaj fruktoj (beroj), kiuj kreskas rekte sur la trunko kaj branĉoj; ili povas esti manĝataj krudaj aŭ uzataj por fari ĵeleojn, konfitaĵojn, sukon aŭ vinon.[7]

EtimologioRedakti

La nomo Ĵabutikabo, derivita de la tupia vorto jaboti / jabuti (testudo) + caba (loko), signifas "la loko kie troviĝas testudoj".[8] La nomo ankaŭ estis interpretita kiel signifanta "kiel testuda graso", rilatante al la blanka pulpo de la frukto.[9][10]

La gvarania nomo estas yvapurũ: yva signifas frukton kaj la onomatopea vorto purũ, de pururũ,[11] priskribas la krakan sonon, kiun la frukto produktas kiam mordite.[12]

PriskriboRedakti

 
Ĵabutikaba arbo
 
Folioj de Plinia cauliflora

PlantoRedakti

La arbo estas malrapide kreskanta ĉiamverdaĵo, kiu povas atingi altecon de 15 metroj se ne pritondita. La folioj estas salm-rozkoloraj kiam junaj, verdiĝas dum ili maturiĝas.[13]

La arbo preferas humidan, riĉan, iom acidan grundon. Ĝi tamen estas vaste adaptebla kaj kreskas kontentige eĉ sur alkalaj plaĝ-sablaj grundoj, kondiĉe ke ĝi estas zorgata kaj irigata. Ĝiaj floroj estas blankaj kaj kreskas rekte de ĝia trunko en trunkoflorada kutimo.[14] En sia indiĝena vivejo ĵabotikaba arbo povas flori kaj frukti 5-6 fojojn dumjare. Ĝi estas tropikaj ĝis subtropikaj plantoj kaj povas toleri mildajn, mallongajn frostojn, ne sub 26 ° F.[9] (+-3º C).

FruktoRedakti

La frukto estas dikŝela bero kaj tipe mezuras 3-4 cm de diametro. La frukto similas al glitŝela vinbero. Ĝi havas dikan, purpuran, adstringentan ŝelon, kiu enhavas dolĉan, blankan aŭ rozkoloran gelatinecan karnon. Enigita en la karnon estas unu ĝis kvar grandaj semoj, kiuj varias laŭ formo laŭ la specio.[15] Semoj de ĵabutikabo estas rezistemaj kaj ili fariĝas nevideblaj ene de 10 tagoj se konservitaj ĉe ĉambra temperaturo.[16]

En Brazilo, la frukto de pluraj parencaj specioj, nome Myrciaria tenella kaj Myrciaria trunciflora, havas la saman komunan nomon.[17]

TaksonomioRedakti

La basionimo Myrtus cauliflora estis unue priskribita en 1823 fare de Carl Friedrich Philipp von Martius en Reise Bras. 1: 285. La nova kombinaĵo al Plinia cauliflora okazis en 1956 de Eberhard Max Leopold Kausel en Arkiv för Botanik (a. s.) 3: 508. Pliaj sinonimoj estas ekz. Myrciaria cauliflora (Mart.) O.Berg, Myrciaria jaboticaba (Vell.) O.Berg, Myrtus jaboticaba Vell., Plinia jaboticaba (Vell.) Kausel u. a., je kio la taksonomio estas kontestata.[18][19]

Produktado kaj kultivadoRedakti

Ĵabutikaba arbo estas kultivata en Brazilo ekde antaŭkolumbaj tempoj. Nuntempe ĝi estas komerca kultivaĵo en la centro kaj sudo de la lando.[20]

Komerca kultivado de la frukto en la Norda duonglobo estas pli limigita per malrapida kresko kaj la mallonga konservado de la frukto ol per temperaturpostuloj.[21] Greftitaj plantoj povas frukti post kvin jaroj, dum semokultivitaj arboj povas daŭri 10 ĝis 20 jarojn por produkti fruktojn.[16]

Ĵabutikabarbo estas sufiĉe adaptebla al diversaj specoj de kreskaj kondiĉoj, tolerante sablon aŭ riĉan grundon. Ili ne toleras salajn grundojn aŭ salŝprucon.[22] Ili estas toleremaj al milda arideco, kvankam fruktoproduktado povas esti malpliigita, kaj irigacio estos necesa en plilongigitaj aŭ severaj aridecoj.[17]

Ĝi estas vundebla de la rustfungo, Puccinia psidii.[23] precipe kiam la arbo floras dum pluvego. Aliaj gravaj malsanoj, kiuj atakas ĵabutikabojn, estas la fungoj (Colletotrichum gloeosporioides), branĉpinta sekigo (Rosellinia sp) kaj frukta putro (Botrytis cinerea).[24]

UzojRedakti

 
Ĵabotikaba bonsajo

KuirartaRedakti

Oftaj en brazilaj merkatoj, ĵabutikaboj estas plejparte manĝataj freŝaj.[25] Frukto povas komenci fermenti 3 ĝis 4 tagojn post rikolto, do ĝi estas ofte uzata por fari marmeladojn, tortojn, fortajn vinojn kaj likvorojn. Pro la mallonga konserviĝo freŝa ĵabutikabo estas malofta en merkatoj ekster areoj de kultivado.[20]

En Japanio la gusto de ĵabutikabo estis priskribita kiel simila al tiu de Kjoha-vinberoj.[26]

BonsajoRedakti

Ilia malrapida kresko kaj eta grandeco kiam nematuraj popularigas ĵabutikabajn arbojn kiel bonsajoj aŭ ujaj ornamaj plantoj en mezvarmaj regionoj.[27] Ili estas vaste uzata kiel bonsaja specio en Tajvano kaj partoj de Karibio.[28]

Rilataj speciojRedakti

Estas kelkaj similaj specioj de plantoj en la familio de Mirtacoj, kiuj estas konataj per la komuna nomo ĵabutikaba arbo.

  • Myrciaria glazioviana (flava ĵabutikabo);
  • Myrciaria tenella (mola ĵabutikabo);
  • Plinia coronata (kronata ĵabutikabo);
  • Plinia grandifolia (granda ĵabutikabo)
  • Plinia martinellii (malgranda arbareta ĵabutikabo);
  • Plinia oblongata (acida ĵabutikabo);
  • Plinia peruviana (malgranda pedunkla Ĵabutikabo);
  • Plinia phitrantha (blanka ĵabutikabo);
  • Plinia rivularis (grapola ĵabutikabo);
  • Plinia spirito-santensis (harplena kruca ĵabotikabo, aŭ 'Grimal' en Usono.

ReferencojRedakti

  1. Plinia cauliflora (Mart.) Kausel. Alirita January 16, 2021.
  2. The Plant List: A Working List of All Plant Species, http://www.theplantlist.org/tpl1.1/record/kew-161353, retrieved 23 April 2016 
  3. 3,0 3,1 Laŭ Reta Vortaro
  4. Sara Larbar, Karuseloj, p. 49 (senkopirajte kaj senpage elŝutebla Arkivigite je 2016-05-09 per la retarkivo Wayback Machine, PDF, 135 pp),1987, originala romano en Esperanto, dediĉita al la denaskaj Esperanto-parolantoj.
  5. Ĵabutikabo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  6. Brazilian grapetree. Alirita la 15-an de novembro 2020.
  7. Marianna shares Brazilian treegrape jam recipe. Bundaberg Now. Alirita la 3-an de januaro 2021.
  8. Rodrigues, Sueli. (January 5, 2018) Exotic Fruits Reference Guide. Academic Press. ISBN 9780128031537.
  9. 9,0 9,1 Plinia cauliflora. Alirita January 3, 2021.
  10. Jaboticaba. Universitato de Havajo en Mānoa, Kolegio de Tropika Agrikulturo kaj Homaj Rimedoj (College of Tropical Agriculture and Human Resources) (June 2011).
  11. (la17-an de aprilo 2014) Reduplication in Indigenous Languages of South America, Brill's Studies in the Indigenous Languages of the Americas 7. Brill. ISBN 978-90-04-27241-5.
  12. Yvapurũ, guapuru, jabuticaba. Alirita January 3, 2021.
  13. Marchiori, Jose Newton Cardosa. (1997) Dendrologia das angiospermas: Myrtales. Federacia Universitato de Santa Maria. ISBN 9788573910094.
  14. . Myrciaria cauliflora: Jaboticaba; Brazilian grapetree; jabuticaba; ybapuru (pdf). Universitato de Florido, Instituto de Nutraj kaj Agrikulturaj Sciencoj (Institute of Food and Agricultural Sciences). Alirita la 4-a de januaro 2021.
  15. Boning, Charles. (2006) Florida's Best Fruiting Plants: Native and Exotic Trees, Shrubs and Vines. Sarasota, Florida: Pineapple Press, Inc..
  16. 16,0 16,1 (July 1, 2019) “Advances in the propagation of Jabuticaba tree”, 10.1590/0100-29452019024 41 (3). doi:10.1590/0100-29452019024. 
  17. 17,0 17,1 Duarte, Odilo. (2015) Exotic Fruits and Nuts of the New World. CABI. ISBN 9781780645056.
  18. Plinia cauliflora ĉe KEW Science.
  19. Fred R. Barrie. Synopsis of Plinia (Myrtaceae) in Mesoamerica. En: Novon. Vol. 14, No. 4, 2004, S. 380–400, JSTOR 3393536.
  20. 20,0 20,1 Hernández Bermejo, J. Esteban. (1994) Neglected crops: 1492 from a different perspective.. Food and Agriculture Organization of the United Nations. ISBN 9789251032176.
  21. Suívie (November 10, 2020) What are jabuticaba berries? Six things you need to know. Alirita January 3, 2021.
  22. Van Atta, Marian. (2002) Exotic Foods A Kitchen and Garden Guide. Pineapple Press. ISBN 9781561642151.
  23. Spots on Fruit and Flowers. Alirita January 4, 2021.
  24. de Almeida Teixeira, G.H.. (2011) Postharvest Biology and Technology of Tropical and Subtropical Fruits: Cocona to Mango. Woodhead Publishing Series in Food Science, Technology and Nutrition, p. 246–274. doi:10.1533/9780857092885.246.
  25. (2008) The Encyclopedia of Fruit & Nuts. CABI. ISBN 9780851996387.
  26. Are these grapes growing on a tree trunk? Nope! They're Jabuticaba, the otherworldly fruit with an awesome name. Sora News 24. Alirita January 3, 2021.
  27. Bender, Richard. (January 13, 2015) Bountiful Bonsai: Create Instant Indoor Container Gardens with Edible Fruits, Herbs and Flowers. Tuttle Publishing. ISBN 9781462916221.
  28. Lim, T.K.. (February 9, 2012) Edible Medicinal And Non Medicinal Plants: Volume 3, Fruits. Springer Netherlands. ISBN 9789400725348.

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligiloj kaj notojRedakti

  • Jaboticaba California Rare Fruit Growers.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jabuticaba en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plinia cauliflora en la germana Vikipedio. (ĉapitro "Taksonomio")