Ŝablono-Diskuto:Informkesto etna grupo

Kial nova ŝablono? redakti

Kial oni faris tiun ĉi ŝablonon kaj eĉ ne kategoris ĝin, se jam ekzistas samspeca ŝablono {{Etno}}? Mevo 08:18, 14. Jun 2008 (UTC)

Mi absolute ne sciis pri tiu ŝablono, kiu ekde sia estiĝo ligas nur al unu paĝo. Kerio 10:13, 14. Jun 2008 (UTC)
Saluton, Mevo kaj Kerio. Mi proponas, ke ni alinomu la ŝablonon {{Etno}} al {{Informkesto etna grupo}}, tiel ke ĝi sekvas iam proponitan nomskemon por informkestoj. Mi povus fari tion, ĉar la cela nomo jam ekzistas kaj por tio necesas la rajto forigi ion. Kore --Tlustulimu 13:31, 18. Jul 2008 (UTC)
Mi havas nenion kontraŭ, se vi volas fari ion kun la ŝablono. Kerio 16:40, 18. Jul 2008 (UTC)
Bone, ankaŭ mi ne kontraŭas. Mevo 16:50, 19. Jul 2008 (UTC)
Bone, sed tio povas esti iom malfacila afero, ĉar la parametroj malsamas. Sed ni havas bonŝancon, ke ambaŭ ŝablonoj momente estas uzataj nur en unu artikolo. Krome mi proponas, ke la kolorskemo de la nuna {{Informkesto etna grupo}} restu, ĉar ĝi estas pli bela. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 17:03, 19. Jul 2008 (UTC)
Ekzistas ankaŭ Ŝablono:Informkesto etnaj grupoj kun pluralo, sur kies diskuta paĝo okazas tiu ĉi diskuto, kaj al tiu ĉi ŝablono ligas pli da paĝoj. Pli plaĉas al mi la ŝablono kun pluralo. Kerio 17:12, 19. Jul 2008 (UTC)

Oh, mi dum la diskutado ne rimarkis, ke temas pri tri similaj ŝablonoj. La ĉidiskuteja estas uzata en ses artikoloj. Do, iu kunfandigo ankoraŭ eblas. Sed al mi ne plaĉas la mikso el esperantigitaj kaj anglaj parametroj. Tial mi proponas, ke ni unue interkonsentu pri la esperantigitaj parametroj kaj poste eblos kunfandigi ilin. {{Etno}} havas la jenajn parametrojn:

  • nomo-eo
  • nomo-origina
  • suma-kvanto
  • loĝ-regiono
  • religio
  • (nedevige)
    • flago, flago-priskribo
    • bildo, bildo-priskribo
    • formortis
    • arkeolog
    • lingvo
    • raso
    • apartenas
    • parencoj
    • inkludas
    • origino

{{Informkesto etna grupo}} havas la jenajn parametrojn:

  • nomo
  • blazono
  • esperanto
  • populacio
  • regiono
  • lando
  • lingvo
  • religio
  • grupo

{{Informkesto etnaj grupoj}} (en pluralo) havas la jenajn parametrojn:

  • grupo
  • flago, flag_caption (nedevigaj)
  • image, image_caption (nedeviga)
  • populacio, pop, poptime
  • genealogio (nedeviga)
  • populacio, regionoj (nedevigaj)
  • regiono1 - regiono31 (nedevigaj), pop1 - pop31, ref1 - ref31
  • tablehdr (nedeviga)
  • langs, lingvoj
  • rels, religioj
  • parencoj, related-c (nedevigaj)
  • notoj

Mi esperas, ke mi ne fuŝis pri la listigo. Kiujn parametrojn havu la kompromisa ŝablono? Mi proponas, ke ni prenu la esperantigitajn parametrojn de {{Etno}} kaj poste aldonu el la du aliaj. La komuna titolo de la ŝablono prefere estu en singularo (Informkesto etna grupo), ĉar pluralo sonas iom strange. - Post interkonsento mi aldonos al {{Etno}} kaj post pretiĝo alinomos. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 18:06, 19. Jul 2008 (UTC)

Malnova parametro Fariĝu (en {{Etno}} resp. {{Etno/provejo}})
El {{Informkesto etna grupo}}
nomo nomo-origina
blazono blazono (+)
esperanto nomo-eo
populacio populacio (+)
regiono loĝ-regiono
lando lando (+)
lingvo lingvo
religio religio
grupo ?
el {{Informkesto etnaj grupoj}}
grupo ?
image bildo (!)
populacio, pop, poptime populacio (+)
genealogio origino (?)
regiono1 - regiono31 (nedevigaj), pop1 - pop31, ref1 - ref31 regiono1 - regiono31 (nedevigaj), pop1 - pop31, ref1 - ref31 (+)
tablehdr (nedeviga) tabelo (!)
langs, lingvoj lingvo
rels, religioj religio
parencoj, related-c (nedevigaj) parencoj
notoj notoj (+)

Do, mi nur devos aldoni la pluse markitajn, se mi ĝuste faris la tabelon. Kore --Tlustulimu 18:31, 19. Jul 2008 (UTC)

Mi rigardis jam vian laboron. Kiel mi skribis supre, mi havas nenion kontraŭ la unuigo de la ŝablonoj. Mi kredas, ke la nova ŝablono estos adaptebla por la paĝoj, kiuj ligas nun al la tri ŝablonoj. Kerio 18:41, 19. Jul 2008 (UTC)
Mi ĵus aldonis pliajn parametrojn al {{Etno/provejo}}. La testojn mi faros dum la sekvaj tagoj. Kelkaj devigaj parametroj de {{Etno}} devas fariĝi opcionalaj, ĉar en la aliaj devenaj ŝablonoj havas aliajn nomojn. Sed eble mi trovos sekvatage iun solvon. Kore kaj bonan nokton --Tlustulimu 20:52, 19. Jul 2008 (UTC)

Mi testos kaj realigos la kunigon post la 3a de aŭgusto, ĉar mi ekde la 26a de julio iomete tendumos kaj tial pro antaŭpreparaj aferoj havas malpli da tempo. Kore --Tlustulimu 08:01, 23. Jul 2008 (UTC)

La tri ŝablonoj estis kunligitaj per tia maniero, ke el du estis faritaj alidirektiloj al unu. Al du estis ligita nur unu paĝo - sume ili estis du, kiuj estis korektitaj laŭ la nuna ŝablono. Se iu havas pli bonan proponon, bv realigi ĝin. Kerio 17:59, 16. Aŭg 2008 (UTC)

Nova kodo el Ŝablono:Etno/provejo redakti

Saluton. Mi proponas, ke ni uzu por la ŝablono la kodon el {{Etno/provejo}}, ĉar la tieaj koloroj estas pli agrablaj. Mi ne ŝatas la nunajn brunajn kolorojn. La parametrojn ni ja povas ankoraŭ adapti. Ĉu bone? Se jes, mi kopios la kodon kaj ni povos tiam ŝanĝi la parametrojn, se necesas. Kore --Tlustulimu 18:06, 16. Aŭg 2008 (UTC)

La proveja kodo havas iun difekton, kiel mi rimarkis testinte ĝin. Tial mi rezignas pri ĝi. Kaj ni prefere aldonu la tieajn parametrojn, se necese, al la funkcianta ŝablono. Kore --Tlustulimu 18:55, 16. Aŭg 2008 (UTC)

Populacio redakti

Mi dubas pri la uzo de la vorto «populacio» en ĉi tiu informkesto. Tiu vorto estas faka, apartenas al statistiko kaj ekologio kaj ne ŝajnas al mi oportuna en ĉi tiu kunteksto. «loĝantaro» ne nepre taŭgas ĉar ĝi aludas al iu difinita teritorio loĝata de la priskribata etna grupo. Mi bedaŭrinde ne havas bonan sugeston. Mi tamen proponas «Anaro de la etno»

  • Suma populacio -> Suma anaro de la etno
  • Ŝtatoj kun signifa populacio -> Ŝtatoj kun signifa anaro

AL @ 16:51, 22. Jan 2009 (UTC)

Laŭ NPIV:

  • populaci/o 1 [statistiko] Aro da objektoj aŭ vivantaj estuloj pri kiuj oni serĉas informojn: (figurasence) populacio el ekscititaj atomoj. 2 [ekologio] Tuto de la individuoj, apartenantaj al unu specio, vivantaj en difinita habitato kaj libere interŝanĝantaj genojn por reproduktiĝo.
Saluton, Arno. Ni ankaŭ povus uzi pli mallongan formon, nome "etnanaro", kvankam ĝi sonas iom nekutime. Kore --Tlustulimu 19:09, 22. Jan 2009 (UTC)
Mi tre favoras ŝanĝon. "Etnanaro" ŝajnas al mi bona. – Umbert' 16:35, 31. Jan 2010 (UTC)

Vidu ankaŭ redakti

Parametro "parencoj" redakti

Parametroj "lingvoj", "religio", "notoj" ĝis nun funkciis, sed "parencoj" ne. Probable tio simple forgesiĝis kadre de la kunigo de la antaŭe tri informkestoj, kvankam la dokumentado de la unuigita informkesto antaŭvidas tiun parametron. Mi korektis la mankon: nun la parametro "parencoj" montratas, sed tamen estas nedeviga. Vidu la ekzemplon svedoj.

ThomasPusch 18:07, 5. Jan 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Informkesto etna grupo".