Malfermi la ĉefan menuon

Alternativa propono pri "Aktivigo de diskutpaĝoj"Redakti

Mi proponus iom alian varianton: mi skribas nun la roboton, kiu kompilos la liston de la "esencaj artikoloj" kun ties grandeco en E-a, angla, franca, germana kaj hispana vikipedioj, por ke ni sciu, kiujn artikolojn kaj laŭ kiuj alilingvaj variantoj oni povas plibonigi. Tiam mi planas samtempe aldoni al la diskut-paĝojn de tiuj artikoloj specialan ŝablonon, kiu enhavas la saman informon. Tio "aktivigos" almenaŭ tiujn diskutpaĝojn.

Krome, mi planas enkonduki la sistemon, similan al la pritaksa sistemo de la angla vikipedio -- laŭ ties graveco kaj ellabor-kvalito, kaj aldoni tiujn notojon aŭtomate al la diskutpaĝo.

Dume ambaŭ ideoj nur estas projektoj, sed se ne venos arda kontraŭo, mi ĝis Kristnasko programos ambaŭ robotojn. Amike, Alaŭdo ۩ 19:06, 3. Dec 2007 (UTC)

Mi opinias ke ĉi tiu eble estus bona ideo. Eble ni povas juĝi artikolojn laŭ grad-sistemo pri boneco (elstara, leginda, meznivela, ĝerma, subĝerma) kaj graveco (esenca, grava, meza, malgrava) kiel en la anglalingva Vikipedio. Eble ĉi tio estus parto de "Vikipedio 1.0", versio de neinterreta Vikipedio, kun aro de la plej bonaj kaj gravaj artikoloj. -- Yekrats 18:31, 4. Dec 2007 (UTC)

Jes, mia ideo estis ja ĝuste tiu prijuĝo, simile al la angla Vikipedio. Iom pli poste mi provos ellabori la kriteriojn por tiuj artikoloj, por ke ni povu interkonsenti pri la projekto. Alaŭdo ۩ 21:51, 4. Dec 2007 (UTC)
Ŝajne jes, ĉi tio povas esti interesa afero. Maksim 19:56, 16. Dec 2007 (UTC)

Listo de havendaj artikoloj, preskaŭ kompleta!Redakti

El la listo de 1092 artikoloj markitaj de Wikimedia kiel "havendaj", nur 19 restas!! Vidu: Vikipedia diskuto:Listo de havendaj artikoloj#Ankoraŭ bluigendaj artikoloj Ĉu ni povas fini la liston antaŭ la fino de la jaro?? Bonvolu helpi kaj bluigi! -- Yekrats 18:10, 5. Dec 2007 (UTC)

Kategorioj de landnomojRedakti

Laŭ Bertilo oni nuntempe ofte fuŝe uzas kategoriojn de landnomoj. (rigardu: http://lingvakritiko.com/2007/11/04/la-landnoma-sufikso-ujo-en-instruado/)

La suko de artikolo de Bertilo: "Ni havas do jam delonge la jenajn du kategoriojn en nia lingvo:

  • Lando → landanoj”: ekz. Usonousonanoj, Irlandoirlandanoj, Birmobirmanoj
  • homoj → Homujo”: ekz. germanojGermanujo, ĉinojĈinujo, somalojSomalujo

Mi nomos ilin ĉi-poste por simpleco la uj-kategorio kaj la an-kategorio."

Mi opinias, ke ni ekindiku la kategorion de la landnomoj en la artikoloj. Ekz. per ŝablono aŭ parenteze en la unua linio.--Denizo 11:58, 7. Dec 2007 (UTC)

Saluton, kara! Ĉu tio ja necesas? Rimarku, ke, se la nomo jam havas -uj-, do ĝia "kategorio" tuj estos konata, ĉu ne? Se ĝi ne havas -uj-, ĝi estos de an-kategorio. Okazas, ke en Vikipedio oni havas la ne-fundamenta moro uzi -i- anstataŭ -uj-, kaj tio, jes, povas konfuzigi la legantojn. Ekz-e ĉu Aŭstralio estus de uj- aŭ an-kategorio? Tio okazas, ĉar tiu moro uzi -i- estas tre establita ĉi tie, sufiĉas rigardi la kategorinomojn mem (Britio, Anglio, Italio ktp.). Ĝi tamen ne estas tiom maltauĝa. Kvankam ne-fundamenta, la sufikso -i- por anstataŭi -uj- en landnomo (nure!) estas ja akceptita de multaj esperantistoj kaj eĉ la Akademio ĝin toleras. Do tio, kion ni povas fari, estas nepre uzi la formo -uj- kune kun la formo -i-, almenaŭ tuj post tiu, por klarigi la "kategorion". Kiam ne estas la formo kun -uj- la leganto devos kompreni, ke temas pri lando de an-kategorio. La apudaj tabeloj ankaŭ helpos pri tio, ĉar en geloĝantojn ni povas kaj eĉ devas meti la manieron voki ilin: franc'oj, dan'oj, brazil'an'o'j, uson'an'o'j kaj tiel plu. Ĉu vi konsentas? Ĝis la reskribo! -- Fernando Maia Jr. 18:13, 7. Dec 2007 (UTC)
Vikipedio ne estas lingva vortaro. Slavik IVANOV 03:50, 31. Jan 2008 (UTC)

Ŝablono por enhavoRedakti

Ĉu nia Vikipedio havas similan ŝablonon al tiu de la angla vikipedio: en:Template:TOCright? -- Fernando Maia Jr. 18:20, 7. Dec 2007 (UTC)

Jes tia ŝablono estas {{TOC-dekstre}}. Mi ĵus trovis ĝin per helpo de la menuero "Specialaj paĝoj" sub "Ĉiuj paĝoj" en la nomspaco "Ŝablono". Kaj mi aldonis la mankintajn intervikiajn ligilojn. Nun estas la tasko de anglalingvanoj traduki la dokumentadon, ĉar la ligilo por ĝi jam ekzistas. Kore --Tlustulimu 18:32, 7. Dec 2007 (UTC)
Dankegon, kara! Nu, ĉu ni eble ne devus ŝanĝi ĝian titolon? TOC devenas de Table of Contents. Eble ni devus havi ion, kia EH-dekstre (EH=EnHavo)... Se vi konsentas, sufiĉas, ke ni alinomu ĝin. Alinomado ne fuŝigas ŝablonojn. :-) -- Fernando Maia Jr. 19:16, 7. Dec 2007 (UTC)
Tian ŝanĝon mi subtenus. -- Yekrats 20:23, 7. Dec 2007 (UTC)

Se ni ŝanĝus la nomon de la menciita ŝablono, estus bona ideo ankaŭ ŝanĝi aliajn kun la nomoparto TOC, se ili havas similan funkcion. Krome la intervikiaj ligiloj en la aliaj vikipedioj devus iom post iom esti alĝustigataj, ĉu ne? Kaj mi proponas, ke ni aranĝu resp. ekredaktu la dokumentado post la ŝovo, ĉar tiam ni ne devus ŝovi la dokumentadon (La tiena ligilo ankoraŭ estas ruĝa.). - Ĉu mi traduku poste la dokumentadon el la germana versio, ĉar mia denaska lingvo estas por mi pli facile tradukebla ol la angla? Se jes, tio certe okazos morgaŭ. Kore --Tlustulimu 00:06, 8. Dec 2007 (UTC)

Mi forte malaprobas ŝanĝon de ŝablono-nomoj. Mi kreis tiun ŝablonon siatempe por mia artikolo Geologia temposkalo, sed nun mi uzis ĝin en kelkaj aliaj artikoloj. Se vi ŝanĝas nun la nomon oni devos ŝanĝi ĉiujn paĝojn, sur kiu oni inkludas tiun ŝablonon. Krome, por mi "TOC" eĉ estante la angla mallongigo, estas multe pli facile memorigebla, ol "EH" aŭ "ET", ĉar "TOC" estas tute kutima mallongigo (oni uzas ĝin en pluraj markig-lingvoj, ekz. LaTeX). Alaŭdo ۩ 15:58, 10. Dec 2007 (UTC)
Saluton, Alaŭdo! Kara, nomoŝanĝo ne devigas ŝablonŝanĝon... Ni povas krei plurajn nomojn por unu nura ŝablono. La aliaj nomoj funkcios kiel alidirektinoj. Tiel funkcias Vikipedio. Ili entute ne fuŝigas ŝablonojn kun malnova nomo. Do, se ni alinomas TOC al EH, la ŝablono kun TOC en jam ekzistantaj artikoloj same daŭros funkcii. Pri tio, ke TOC estas pli facile memorebla, nu, tio sensencas por mi... Mi kredas, ke Esperanta Vikipedio devas funkcii nur per Esperanto! -- Fernando Maia Jr. 17:47, 24. Dec 2007 (UTC)

Saluton, gekaraj! Mi jam tradukis la dokumentadon por ĝi. Por tio mi uzis la germanan version, ĉar ĝi pli facile tradukeblis por mi. Sed el ĝi mi nur tradukis la unuan alineon, ĉar la esperantoversio de la ŝablono ja ne havas parametrojn. - Se ni ŝovus la ŝablonon al alia nomo, ni devos atenti, ke tiam ankaŭ la dokumentado kunŝovendas. Kore --Tlustulimu 10:00, 6. Jan 2008 (UTC)

Speciala:BrokenRedirectsRedakti

There are some hundreds of broken redirects. Could some administrator take care of these please? Dankon! Malafaya 03:51, 8. Dec 2007 (UTC)

Malafaya, dankon pro la averto, tamen ĉu vi ne scipovas Esperanton? Nu, multe da ligiloj estas rompitaj pro fuŝo de la X-sistemo... :-/ Mi korektas iujn el ili, sed fakte estas multaj!... -- Fernando Maia Jr. 04:42, 8. Dec 2007 (UTC)
Hmmm... Ŝajnas, ke tiu fuŝo okazas post korekto de via roboto kontraŭ duobla alidirektilo. La roboto ŝajne duobligas la literon X. -- Fernando Maia Jr. 04:47, 8. Dec 2007 (UTC)
Same por Vikipediisto:Gpvosbot... :-/ -- Fernando Maia Jr. 04:58, 8. Dec 2007 (UTC)
Mi no sciias multon Esperanton :(. Malafaya 20:23, 8. Dec 2007 (UTC)
Ne gravas! Sem problemas! :-) Bem, o que eu disse acima é que parte do problema está na ação dos robôs mesmo. Muitos daqueles redirecionamentos, feitos/consertados por robôs, dobraram o X quando este formava letras como Ĉ, Ŝ, Ĝ etc. Perceba que nossa "Vikipedio" gera essas letras também por adição do x. Se colocarmos dois x, ela gera o x mesmo: assim, Ĉ (com um x, forma a letra especial); e Cx (com dois x, "desfaz" o efeito). Você deve saber disso, só escrevo para deixar o raciocínio completo. É que os robôs, para garantir que Ĉ e outras letras especiais fossem realmente letras especiais, devem ter dobrado o x. Provavelmente deve haver um jeito de consertar isso e evitar que redirecionamentos dobrados virem redirecionamentos errados. Cordialmente, Fernando Maia Jr. 00:01, 9. Dec 2007 (UTC).
Al la samideanoj, kiuj ne scipovas la portugalan, mi nur tradukis tion, kion supre mi diris esperante. Kore, Fernando Maia Jr. 00:01, 9. Dec 2007 (UTC).

"alinomu" estas netaŭga esprimoRedakti

Nuntempe ni uzas la esprimon "alinomu" por la butono, kiu troviĝas supre de ĉiu paĝo kaj ebligas ŝanĝi la titolon de artikolo. Antaŭe ni uzis la esprimon "movu" (kaj mallonge "renomu"). La problemo kun la esprimo "alinomu" estas ke laŭ ReVo "alinomo" estas "alia nomo ol jam konata, kiu celas la saman homon aŭ aferon". Uz-ekzemplo estas "Zalmuna, sub alinomo Zir-Nana, okupas tre altan kaj honoratan lokon en la pastrinaro". Surbaze de tiu signifo de "alinomo", oni povus kompreni la verbon "alinomi" kiel "doni aldonan nomon al iu/io" kaj ne kiel "ŝanĝi ies nomon". Tial mi proponas ke ni uzu la multe pli klaran kaj ne miskompreneblan esprimon "ŝanĝu titolon" por tiu butono. Marcos 14:42, 9. Dec 2007 (UTC)

Kelkaj el ni sciis tion jam antaŭ longe. Via propono "Ŝanĝu titolon" tre plaĉas al mi. Ĝi vere estus pli taŭga ol la nuna "alinomu". Petro@diskkont 14:45, 9. Dec 2007 (UTC)
La difino, donita en ReVo (kaj la fakto mem de la apero de tiu vorto) ŝajnas al mi tute stranga. La kunmetoj de adjektivo kun substantiva radiko ("bel-knabino", "grand-enciklopedio") estas tute malĝustaj kaj nepre evitindaj (acid-radiko estas nepre "radiko de acido", ne "acida radiko", "valor-sistemo" estas nepre "sistemo de valoroj", ne "valora sistemo"). Do, la analizadon de la formo "alinomo" oni povas fari NUR per "ali-nom-i-o", do, la ago alinomi (kaj tiu ja estas tute bona vorto por "doni alian nomon" - "nomi alia"). Evidente, eĉ se kredi al via ŝatata Google (pri kies kompetento pri Esperanto mi tre malfacile kredas), "alinomo" estas tute stranga kaj malkutima vorto. La tekstaro de Bertilo donas nur 4 trafoj, inter kiuj 3 estas en "Pro Iŝtar" (do, interpreteblaj kiel apartaĵo de ties aŭtoro); "alia nomo" donas 10 trafojn en pli multnombraj fontoj. Kompreneble, la esprimo "ŝanĝu titolon" estas neniel malbona (nur eble iom longa por trovi sufiĉe da spaco en la butono), tamen mi vidas neniun kialon malaprobi la formon "alinomu". Mevo 21:19, 9. Dec 2007 (UTC)
Via malaprobo de kunmetaĵoj adjektiv-substantivaj ne havas bazon en la reala Esperanto: Ekzistas tute kutimaj kunmetaĵoj kiel "dikfingro" (kiu ja ne estas "fingro de diko", sed "dika fingro"), "novedzo", "grandsinjoro" ktp. La fakto ke "alinomo" havas kvar trafojn en la Tekstaro en du malsamaj tekstoj estas argumento por tiu vorto: La Tekstaro ja ne estas tiomege granda ke oni ĉiam povas atendi multajn trafojn. Ĉiuokaze, ni ne ne-necese konfuzu niajn interretajn Esperantistojn (kiuj ja grandskale uzas ReVon), kaj do uzu la pli klaran formon "ŝanĝu titolon" malgraŭ ĝia ioma longeca. (Se oni vere volas iom pli mallongan formon ol "ŝanĝu titolon", oni povas uzi la same klaran (kvankam eble stile malpli bonan) "titolŝanĝu"). Marcos 23:32, 9. Dec 2007 (UTC)
Via malaprobo de kunmetaĵoj adjektiv-substantivaj ne havas bazon en la reala Esperanto: Ekzistas tute kutimaj kunmetaĵoj kiel "dikfingro". Kara Marcos, bonvolu UNUE legi PAGon, kaj poste obĵeti. Tio, kion citas al vi Mevo, estas eltiraĵo el tiu libro (kaj el kelkaj aliaj gramatikaj libroj pri E), kaj li tute pravas. Tiuj libroj same traktas aliajn kutimiĝintajn fenomenojn (kiel "dikfingron", ekz.), kiuj tamen tute koheras al la sistemo (malgranda indiko por vi: "dikfingro" ja ne indikas ajnan dikan fingron, sed nur polekson (kiu ĉeokaze povas esti ankaŭ maldika kaj eĉ tute atrofiĝinta; do, oni ne povas paroli pri "dikfingro" kiel kunmetaĵo "dika fingro". Same ekzistas klarigo pri ekz. "novedzo" ktp).
Aparte min agacas viaj tute "rezolutaj" asertoj: se vi parolas pri la aferoj, pri kiuj vi nur malmulte scias, bonvolu aldoni "miaopinie", aŭ "laŭ miaj scioj".
Mi nur volas subteni Mevon pri lia vortfara rimarko, ke "alinomu" estas tute bona vorto laŭ vortfaraj principoj de Esperanto kaj oni ne devas iel ŝanĝi ĝin. Alaŭdo ۩ 16:09, 10. Dec 2007 (UTC)
Se "alinom~" jam fiksiĝis en signifo ne taŭga ĉi tie, restas ebleco per "titoli" = Surskribi ion per titolo, alititoli = Surskribi ion per alia titolo... --Ssire 04:42, 10. Dec 2007 (UTC)
Responde al Alaŭdo: Mi tute ne intencis diri, ke "dikfingro" samsignifas al "dika fingro". Mi ja en ĉiuj diskutoj pri Esperanta vortfarado emfazadas la principon ke kombino ne estas difino. Mi nur intencis esprimi ke la ideo malantaŭ la kunmetaĵo "dikfingro" estas "dika fingro" kaj ne "fingro de diko" (ideo malsamas al difino; ekzemple ĉe "lernejo", la ideo estas "ejo/loko de lernado", sed la difino nepre estas pli komplika, ĉar universitaton oni ne nomas "lernejo").
Pri la temo de adjektiv-substantivaj kunmetaĵoj, jen kion diras PMEG: "Estas ofta miskompreno, ke oni ne povus fari kombinojn, en kiuj la antaŭelemento estas eca radiko. Fakte oni regule faradas tiajn vortojn, ekz. altlernejo, altforno, dikfingro[Jĝ.1], sekvinberoj[FA1.79], solinfano[M.14], sovaĝbesto, sanktoleo, kaj multajn aliajn. Ili estas tute korektaj. Sed oni ne povas simple kunŝovi O-vorton kun A-vorta priskribo, se oni ne celas ion pli specialan. Oni ne diru belfloro, se oni simple volas diri bela floro. Oni ne diru bluokulo se oni simple celas blua okulo. Same kiel balenŝipo ne estas ĉia ajn balena ŝipo (ekz. balensimila ŝipo), ankaŭ altlernejo ne estas simple alta lernejo, sed certa speciala speco de lernejo, kiun karakterizas alta nivelo. Dikfingro ne estas ia ajn dika fingro, sed fingrospeco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj fingroj. Sekvinbero ne estas ia ajn seka vinbero, sed vinbero speciale preparita per sekigo.
Ekz. belfloro devas do esti certa florspeco, kiun iel karakterizas beleco. Se ekzistus tia speciala florspeco, ĝi povus nomiĝi belfloro. Bluokulo devas esti speciala speco de okulo iel karakterizata de bluo (efektive bluokulo povus bone esti nomo de okulo batita tiel, ke ĉirkaŭ ĝi estas blue nigra kontuzo = bluringa okulo)."
Kaj ankaŭ la difino de "alinomo" en ReVo ne estas "alia nomo", do la kunmetaĵo "alinomo" estas tute akceptebla. Oni ne povas diri ke ReVo eraris.
Mi ja konsentas, ke "alinomu" estas akceptebla laŭ Esperantaj vortfaraj principoj. La problemo estas, ke ĝi havas du interpreteblecojn: Unu estas ke ĝi estas verbigo de "alinomo" (do eble "doni alinomon al iu" aŭ "nomi iun per alinomo"); alia estas ke ĝi estas vortigo de frazeto, pli precize verbigo de la frazeto "alia nomo"; tiam ĝi ja havas la intencitan signifon "doni alian nomon al"/"ŝanĝi nomon de".
La fakto ke la kunmetaĵo "alinomo" jam estas uzata kaj aperas en ReVo signifas ke la tendenco al la unua interpreto de "alinomi" estas pli granda. Tial mi evitus tiun esprimon ĉi tie, kaj uzus la multe pli klaran "ŝanĝi titolon". Marcos 17:32, 10. Dec 2007 (UTC)
Responde al Marcos
la ideo malantaŭ la kunmetaĵo "dikfingro" estas "dika fingro" kaj ne "fingro de diko". La ideo malantaŭ "dikfingro", laŭ mia kompreno, neniom rilatas al dikeco de la unua fingro. Do, se la dua aŭ tria via fingro ŝveliĝos, ĉu vi povos nomi ilin "dikfingroj"? Laŭ via kompreno tio estas tute en ordo, ĉar vi komprenas la kunmetaĵon "dikfingro" kiel "dika fingro". Laŭ mi tio tute ne eblas, ĉar mi komprenas "dikfingron" kiel "specialan fingron, por indiki kiun oni uzis "dik"- kiel prefikson". Samo validas por "novedzo" aŭ "belsono". Tiuj kunmetaĵoj ne allasas rektan adjektivan disdividon, sed pli similas al aliaj kunmetaĵoj kun ordinaraj E-prefiksoj.
Mi tute konsentas kun Bertilo kaj PMEG. Sed vidu, la rezonado, kiun vi citas, nek validas por "alinomi", nek por "alinomo". Ĉar "alinomo" laŭ de ReVo proponita signifo devas esti ĝuste "alia nomo", kaj "oni ne celas ion pli specialan". Ĝuste pro tio "alinomo" sence de "pseudonimo" estas erara. Kompare al tio "alinomi" kiel verbo (kaj ties imperativo) restas tute ĝustaj, ĉar ĉi-okaze aplikeblas alia vortfara principo.
La kunmetaĵo NEK estas uzata, NEK aperas ie krom ReVo. Kiel supre meciis Mevo, ĝi ne aperas en la tekstaro de Bertilo, kaj laŭ de mi rapide farita serĉado estas malpli ofta, ol "pseuxdonimo" (kun ikso en la serĉo). Tio, ke ĝi aperas en ReVo kompromitas la vortaron, kaj influita de ĝi misa uzo ne povas pravigi la misan vortfaradon.
La kunmetaĵo "alinomi" estas eble ne la plej bona, sed plej mallonga. Kaj laŭ mi apenaŭ misgvida. Alaŭdo ۩ 18:33, 10. Dec 2007 (UTC)
Al Marcos: Alaŭdo jam ĉefe diris tion, kion mi volis diri, do mi nur resumos, ke dikfingro anst. dika fingro kaj alinomo anst. alia nomo estas du tute diversaj kaj nekomparendaj manieroj de kunfando de la adjektiva radiko kun la substantiva. Plie, kelkaj adjektivaj radikoj, kiuj plej ofte "emas" kunfandiĝi kun la substantivaj radikoj, formas apartan grupon (PAG nomas tion "prefikseca uzado de adjektivaj radikoj") - la kvanto de tiuj radikoj estas ege limigita, preskaŭ ĉiuj bezonataj vortoj estas jam formitaj kaj tradiciiĝintaj, do la fakto mem, ke iuj (tre malmultaj) vortoj ne laŭas la tutan sistemon ne permesas al ni tamen enkonduki novajn mallogikaĵojn, kiuj povas simple renversi la tuton. La sola kialo de la eniro de alinomo en ReVon estas, laŭ mi, ĝia apero en "Pro Iŝtar", kaj se ni enigus en ReVon ĉiujn vortojn, kiuj iam ajn aperis en iuj ajn E-verkoj, Esperanto iĝus ĝuste tio, kontraŭ kio vi ĵus batalis (koncerne la fakajn vortojn) - malfacila kaj malklara lingvego (nur eta ekzemplo: kial en ReVo ĝis nun mankas la vorto burno? ĝin ja uzis granda W. Auld! Sed kiucele enŝovi en la vortaron eĉ tiujn vortojn, kiujn neniu fakte uzas?). Mevo 21:09, 10. Dec 2007 (UTC)
Alaŭdo skribis: "La ideo malantaŭ "dikfingro", laŭ mia kompreno, neniom rilatas al dikeco de la unua fingro. ... mi komprenas "dikfingron" kiel "specialan fingron, por indiki kiun oni uzis "dik"- kiel prefikson"."
Do kial oni uzas la "prefikson" "dik-", kaj ne ekzemple "rajt-" aŭ "voj-"? Kompreneble ĉar la ideo malantaŭ la kunmetaĵo "dikfingro" estas ke temas pri la fingro kiu kutime estas la plej dika fingro. Diri ke "dikfingro" neniom rilatas al dikeco de la unua fingro sonas al mi kvazaŭ la elekto de "dik-" en tiu vorto estis tute hazarde; sed ĝi klare ne estas hazarda. La ideo "dika fingro" rolas kaj forme kaj signife en la kunmetaĵo "dikfingro" (kvankam tute evidente "dikfingro" ne samsignifas al "dika fingro").
Alaŭdo skribis: "La kunmetaĵo [alinomo] NEK estas uzata, NEK aperas ie krom ReVo. Kiel supre meciis Mevo, ĝi ne aperas en la tekstaro de Bertilo". Fakte, kiel Mevo mem skribis, "alinomo" aperas kvarfoje en la Tekstaro, en du malsamaj tekstoj.
Mevo skribis: "La sola kialo de la eniro de alinomo en ReVon estas, laŭ mi, ĝia apero en "Pro Iŝtar"". Tamen ReVo mem mencias du uz-ekzemplojn kiuj ne venas el Pro Iŝtar, do la apero en ReVo klare ne dependas nur de la apero en Pro Iŝtar.
Mi nun ankaŭ studis la plurajn uzojn de la verbo "alinomi" en la Tekstaro. Interese estas ke ĉe pluraj uzoj ne klaras en kiu el la du signifoj ĝi estas uzata. Tamen estas almenaŭ unu uzo, en kiu ĝi klare baziĝas sur la signifo de "alinomo" ("Ni planas unutagan ekskurson al Tomsk, dum kiu niaj gastoj konatiĝu kun “Siberia Ateno” (tiel oni alinomas la urbon)"); kaj almenaŭ unu uzo, en kiu ĝi klare signifas "doni alian nomon al" ("La boatoj estis speciale alinomitaj por la E-ekskurso").
Ŝajne en la reala Esperanto ambaŭ signifoj de "alinomi" pace kunvivas; foje tio povas kaŭzi (ĉu intencan, ĉu ne-intencan) plursignifecon, sed foje la kunteksto klarigas ĉion. Nu, eble nia kunteksto en la Vikipedio sufiĉe klaras por pluuzi "alinomi". Tamen mi atentigu pri tio, ke oni kutime parolas pri "titolo" de artikolo, kaj ne pri "nomo" de artikolo; la uzo de "alinomi" verŝajne estis influita de la angla vorto "rename" (ni ja antaŭe mallonge uzis "renomi"). Do mi daŭre opinias ke malgraŭ la esprim-longeco, uzo de "titol-" pli taŭgus ol uzo de "nom-". Sed mi jam havas pli bonan opinion pri la uzo de "alinomu" ol mi havis, kiam mi komencis la diskuton. Marcos 23:09, 10. Dec 2007 (UTC)

"alia" ne est "aldona". Seqve ne komprenasmi la shaûom faratan. Enkondukanti "oltra" por la alia du nur du (eblecoj) jes povus tiukaze (pri titoloj de artikoloj) kauzi miskomprenon, sed ne la vorto "alia". En Esperanto cziam ekzistas pluraj variantoj de esprimado.

Jen ankorau io: Egale de kia servatoro mi venas, chiam mi trovas - jam ekde antaû unu monato -, ke la multelingva forumejo "www.lernu.net" estas dirata trovidŝi en laboro resp. riparado. Aperas longa listo de lingvoprezento de konsola frazo en c'irkau 25 lingvoj. Sed nun mi ricevis atentigon pri "lernu.net" de "lernu.net" mem, volantan min rememorigi pri kunlaboro. Sed volante re-je'unuig'i (to rejoin/rejjoini), la komputilo respondas per la sama stereotipa riparado-arío multelingva. Kaj tio re la tutan tempon. C'u c'e "lernu" rompig's iu magnet-bendo? --84.60.225.235 14:22, 10. Dec 2007 (UTC)

AtentaroRedakti

Saluton, Mevo! Verdire mi ne vidas tiom da ŝoko inter viaj kleraj vortoj kaj la difino de Revo, ĉar ni povas rigardi, en Revo mem, "alinomon" kiel "alian manieron nomi". Ĉiel mi same ŝatas la gvidon "alinomu", sed mi ankaŭ ne konsideras malbona tiun "ŝangu titolon". Tamen, kiel diris Mevo, ĝi povas esti tro granda por la butono kaj tial ankaŭ maltaŭga. Nu, se estas "termino", kiun mi ne ŝatas, tiu estus "(mia) atentaro". Verdire mi eĉ ŝatas ĝian abstraktan ideon, ĝi estas kurioza, tamen mi pensas, ke ĝi estus gramatike nekorekta. Ĉu mi pravas? Mevo, ĉu vi konsentas? Eble "atentaĵoj" aŭ eĉ "atentigoj" gramatike pli tauĝos... Nu, filigranoj! :-) -- Fernando Maia Jr. 22:20, 9. Dec 2007 (UTC)

Nu, fakte jes, "atentaro" estas neĝusta (multe pli neĝusta, ol "alinomu"). Eble eblus ekuzi "atento-listo", "atentaĵoj", "atentaĵaro". Mevo 22:24, 9. Dec 2007 (UTC)
Mi jam antaŭlonge komencis diskuton pri "atentaro", kaj laŭ mia memoro mi tiam ankaŭ proponis "atentolisto". Mia malŝato al "atentaro" daŭras, kaj mi certe aprobus ŝanĝi ĝin al "atentolisto", aŭ eble (kvankam ne prefere) al "atentaĵoj" aŭ "atentaĵaro". Marcos 23:32, 9. Dec 2007 (UTC)
Kial do "atentaro" estas neĝusta? "aro de (mia) atento" = "aro de la artikoloj, kiujn mi priatentas". Eble estas iom nekutima, sed "atentaĵaro" sonas tute monstre laŭ mia opinio. Iam ni jam havis longan diskuton pri tio. Alaŭdo ۩ 16:38, 10. Dec 2007 (UTC)
karaj ! mi miras ke vi kapablas fari tiom longajn diskutojn pri tiaj simplaj punktoj kiaj 'alinomi' aŭ 'atentaro'. Mi konfesu ke mi certe iom respondecas pri tiaj vortoj, sed mi nur spontane iam proponis ilin laŭ mia instinkta lingvosento sen tiom da cerbumaĵoj. Kaj mi konsideras ilin ambaŭ tute taŭgaj ĉar simplaj sendube kompreneblaj klaraj : unuvorte esperantaj. Preter ĉia harfenda diskuto tiuj du vortoj simple ŝajnas al mi la plej taŭgaj. Pli gravaj punktoj estus diskutindaj por signife progresigi la projekton. Arno Lagrange  20:39, 10. Dec 2007 (UTC)
Atentaro estas propre aro da atentoj; tamen atento estas nur abstrakta nocio, ĝi neniel, eĉ en poezio povas signifi ion konkretan, ion atentatan. Do atentaro estas tamen iom neĝusta (kvankam mi konsentas, ke tre oportuna - mi eĉ tute alkutimiĝis al tiu vorto :)). Alaŭdo, ne konfuzu aro kaj grupo! Ekzemple, atento-grupo estus bona vorto (= "grupo de atento", "iu grupo, iel karakterizata de atento"), sed "atentaro" subkomprenigas konkretaĵon, formitan el samspecaj konkretaĵoj (kaj atento mem, kiel mi jam diris, estas pura abstraktaĵo). Estus same, se mi, ekzemple, nomus ĉiujn miajn adorantojn (ho, se ili estus tiel multaj :)) adoraro anstataŭ adorantaro, dum ador-grupo estus bona vorto.
Mi tute konsentas, ke tiaj subtilaj demandoj malmulte rilatas al la sukceso de la tuta projekto, tamen, se oni jam lanĉis la diskuton, oni prefere venu al la komuna decido (laŭeble pace :)). Mevo 21:26, 10. Dec 2007 (UTC)
Mi konsentas kun Mevo. Marcos 23:09, 10. Dec 2007 (UTC)
El la diskuto oni vidas ke kelkaj konsideras ke "atentaro" estas ebla kunmetaĵo, dum aliaj konsideras ĝin ne-ebla. Rilate al la kunmetaĵo "atentolisto" tamen ŝajne ĉiuj konsentas ke ĝi estas uzebla kunmetaĵo. Laŭ mi havas pli da senco uzi kunmetaĵon pri kies ĝusteco ĉiuj konsentas anstataŭ pluuzi kunmetaĵon kiun pluraj konsideras malĝusta. Do eĉ se ne ĉiuj konsentas ke "atentaro" estas malĝusta, la nura fakto ke pri ĝia ĝusteco ne regas konsento jam sufiĉas por preferi "atentolisto".
(Ankaŭ longeco ne vere povas esti kontraŭargumento kontraŭ "atentolisto": Ĝi nur iomete pli longas ol "atentaro", kaj estas ankoraŭ multe malpli longa ol ekz-e la hispana ekvivalento "lista de seguimiento" uzata en la hispana Vikipedio.) Marcos 03:38, 18. Dec 2007 (UTC)

redaktado deRedakti

Kiam oni redaktas artikolon, supre de la paĝo estas skribaĵo : Redaktante <artikolo>. Tio estas eraro, adverba participo estas tute alia afero ol tio, kion celis la aŭtoro de la traduko. Oni povas legi pri iil ekz-le ĉi tie http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/e-vortoj.html Leginte tion, vi komprenos, ke Participo kun E-finaĵo montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de la frazo.. Montru al mi subjekton de la frazo, kiu estas skribita supre de la redakta paĝo... Mi proponas anstataŭigi tiun surskribon per redaktado de <artikolo>. Sxak 14:09, 11. Dec 2007 (UTC)

Kara Ŝak, vi vere pravas. Alia kialo estus, ke "redaktante" petas akuzativon, kaj en falsa amiko ekz-e aperas "redaktante falsa amiko", sen la akuzativa finaĵo, eraro, kiu ne taŭgas por enciklopedio. "Redaktado de" ŝajnas al mi tre bona. -- Fernando Maia Jr. 15:32, 11. Dec 2007 (UTC)
Mi ankaŭ konsentas ke devus esti "redaktado de". Tamen mi ne plene konsentas kun la aldona argumento de Fernando pri akuzativo, ĉar en "redaktante falsa amiko" la esprimo "falsa amiko" estas citata (kvankam sen citiloj) kaj ne rekte uzata (oni ne redaktas falsan amikon, sed oni redaktas "falsa amiko"). Marcos 20:26, 11. Dec 2007 (UTC)
Nu, Marcos, verdire tiu estas eco de Esperanto pri kiu mi ja ne estas entute sekura kaj mi jam multe pensis pri ĝi. Mi pardonpetas ne tuj akcepti vian aserton, sed mi vere ne sukcesas larĝe kompreni kiel "falsa amiko" en tiu nominativa formo, kun aŭ sen "citiloj", povas reprezenti objekton (en la sintaksa senco). Tial nuntempe mi elektis uzi akuzativon ĉiam, kiam mi havas objekton. Mi ne celas certi pri tio, kion mi diros, kaj mi eĉ promesas studi pli pri tiu afero, tamen mi aŭdacos prezenti al vi mian nuntempan komprenon: nu, unue, mi nuntempa komprenis ke vortoj kaj en nominativo kaj en akuzativo estas ĉiam la sama vorto, kun la nura diferenco, ke tiam ĝi estas subjekto kaj ĉi tiam objekto aŭ simple ĝi estas aŭ ne en la nominativa/akuzativa kazo. Ekz-e ni pensu pri la frazo "mi ne legis tiun parton de la ĉapitro unua". "Unua" estas en sia nominativa formo. Por komencigi ian babiladon pri tiu fakto, kiel mi do dirus al vi: "Marcos, bonvole, rimarku la vorton 'unua'" aŭ "rimarku la vorton unuan"? Evidente la afero povas esti iom polemika. Kio ja permesas "unua" aperi en la nominativo, kiam ĝi estas klare en akuzativa situacio? Aliflanke ĉiu ajn e-isto rajtas diris, ke la formo "vorton unuan" iel povas signifi simple "unuan vorton". Ĉu sufiĉas citilo por fortiri la devon, ke certa vorto estu aŭ ne en la nominativa/akuzativa formo? Mi fakte ne scias, kiom rigora ni devas esti pri tio, kaj eble ekzistas ne unu sola respondo por tia demando. Se mi povas diri, ke "mi redaktas la artikolon 'falsa amiko'", kial ni ne diras "mi legis la verkon 'Unua Libro'"? Tiuokaze "unua libro" estas nomo de aĵo samkiel "falsa amiko", kaj "unua libro" kutime akuzativiĝas, ĉar ili perdis siajn kutimajn rigorajn aŭ tujajn signifojn. Zamenhof iam konsilis, ke ni uzu ' kiam la senco povas dubigi. Do en tiu ekzemplo "vorton unuan" ni povus skribi "vorton unua'n", kaj tiel la apostrofo-uzado montrus la malpli kutiman sencon. Nu, tiu povos lacigi la legadon se ĝi multe aperas, ĉar ĝi ne iĝis tiom mora (sed tiu eblaĵo aperas en la traduko de Biblio), kaj en la parolo mem tio neniom diferencas, ĉu? Nu, mi ne volis diri, ke vi malpravas, certe ne. Mi nur montris tial, kial mi ne akceptis tuj aŭ tute vian aserton, kiu ankaŭ eblas. Nu, Marcos, pardonu mia tro longan mallertecon! Mi kelfoje estas tre "vortema"... :-) -- Fernando Maia Jr. 00:13, 12. Dec 2007 (UTC)
Legu kion diras PMEG pri citaĵoj: "Ili [citaĵoj] povas havi rolvorteton, sed ne N-finaĵon".
Sed estas ankoraŭ dua kialo, pro kiu en la frazo "rimarku la vorton 'unua'", mankas N-finaĵo post "unua": "Unua" ĉi-kaze estas identiga priskribo, kaj do ne havu N-finaĵon. Oni ekzemple diras "Mi parolas la lingvon Esperanto", kaj ne "Mi parolas la lingvon Esperanton". Marcos 00:42, 13. Dec 2007 (UTC)
Mi longdaŭre scivolis pri tio! Dankegon pro la ligilo. (Tamen, la regulero suprizis min.) -- Yekrats 01:10, 13. Dec 2007 (UTC)

Saluton, Marcos! Mi pensis serĉi en PMEG, sed mi iom pigris. :-) Dankon! Mi ne trovis tie, kie estas tiu citaĵo Ili [citaĵoj] povas havi rolvorteton, sed ne N-finaĵon, tamen la legado estis profita. Nu, PMEG diras, ke estas "malnova regulo", ĉar la afero ne estis tute klara dum la unuaj tempoj, tamen ĝi ne eksplikas, kiam la regulo ja klariĝis kaj kial la e-istaro elektis tiun anstataŭ la alia regulo. Verdire mi legis hieraŭ modernan tekston, en kiu ia "identiga priskribo" ricevis n-finaĵon. Eble la regulo ankoraŭ ne klariĝis tiel, kaj PMEG ŝajnas celi ian unuformigon. Mi akceptas tion, precipe ĉar mi respektegas la laboron kaj opinion de Bertilo, tamen, kiam io ĉagrenis min, mi eble ne timos uzi la n-finaĵon, ĉar tiu afero sincere ankoraŭ ne klariĝis por mia mallerta menso. Se oni rimarkas la ekzemplojn, oni vidos, ke estas nur unu "polemika" ekzemplo venanta el la klasika literaturo. La aliaj "polemikaj" estas ekzemploj de PMEG mem, kaj la aliaj de la klasika literaturo ne estas tiel "polemikaj". Ĝis la reskribo, kara! -- Fernando Maia Jr. 03:31, 13. Dec 2007 (UTC)

Ĉar pri la malĝusteco de la e-vorta participo "redaktante" estis konsento, mi nun ŝanĝis ĝin al "redaktado de". Restas kelkaj aliaj strangaj e-vortaj participoj en la sistemaj mesaĝoj, ekz-e la mesaĝo "Forviŝante la tutan entenon el la paĝo". Mi ne certas pri la kunteksto de tiu mesaĝo, do mi nun ne ŝanĝis ĝin, sed plej verŝajne ĝi ankaŭ devas esti ŝanĝata al "Forviŝado de..." aŭ "Forviŝi...". Marcos 20:59, 16. Dec 2007 (UTC)
Saluton, Marcos! :-) Tiu frazo aperas, kiam ni forviŝas la tutan enhavon de iu paĝo kaj konservas tiun ŝanĝon. Provu fari tion kiel teston en iu alidirektilo, por ke vi povas konstati. Poste ŝanĝu la frazon en plibonan Esperanton. Dankon! -- Fernando Maia Jr. 21:24, 16. Dec 2007 (UTC)
Dankon. Mi nun korektis la plej multajn fuŝajn uzojn de e-vortaj participoj en sistemaj mesaĝoj. Tamen restas unu, kiun mi tute ne komprenas, kaj kies kuntekston mi tute ne povas imagi: "kaskadante". Ankaŭ la ali-lingvaj tradukoj ne helpis al la kompreno. Ĉu ĝi rilatas al CSS ("Cascading Style Sheets")? Marcos 03:02, 18. Dec 2007 (UTC)
Ve, mi ja ne scias!... -- Fernando Maia Jr. 03:53, 19. Dec 2007 (UTC)

"Generikaj" kuracilojRedakti

Mi ne provokeme uzas neologismon por tiu afero. Celante enkonduki ion pri tiu temo, mi tuj sentas la neceson peti la opinion de ĉiuj (eĉ de la aliaj) rilate la plej bonan manieron traduki tiun aferon. Ja la radiko iel estas internacia: france: Médicament générique; angle: Generic drug; germane: Generikum; nederlanda:Generisch geneesmiddel; hispana, portugala, kataluna: Medicamento genérico; pola:Lek generyczny; rusa Дженерик; slovena:Generično zdravilo; svenska:Generiska läkemedel. Do kial ne "Generikaj medikamentoj/kuraciloj". Pro ne speciala apetito al neologismoj, se iu proponas ion indan, mi preferus. Jam estis proponita "Senmarka kuracilo". Tio ĉe la komenco estis la realo, sed jam de kelkaj tempoj aperas tiaj kuraciloj vestitaj per marko-nomo (almenaŭ en Francio, sed mi supozas ke tio jam okazas aliloke, ĉar Francio ĝenerale malfruas rilate siajn najbaroj...;-). Do senmarka ne plu eblas. Iu serĉ-vojo povas troviĝi konsiderante la nomon uzatan en la ‪Norska (bokmål) kiu ne uzas "Generik" sed "Synonympreparat"= "sinonima" preparado = kuracilo/drogo. Interesa tiu "sinonimo"...Kion vi opinias ? --Ssire 19:03, 11. Dec 2007 (UTC)

La franca-esperanta medicina vortaro listigas tion kiel "samspeca kuracilo", tamen "senmarka" ankaŭ estas bona. -- Yekrats 19:55, 11. Dec 2007 (UTC)
Mi ne opinias senmarka'n bona, ĉar ekzistas pluraj "generikaj" kun marko. "Sinonima" ŝajnas al mi stranga, ĉar sinonimo jam havas certan signifon en Esperanto, kaj eĉ etimologie sinonimo estas stranga... Samspeca ŝajnas tre bona, ĉar "generikaj" kaj ĉefmarka kuraciloj estas ja samspecaj. Se unu vortaro jam registras samspeca'n por "generika", kial ne uzi ĝin? Kore, Fernando Maia Jr. 20:24, 11. Dec 2007 (UTC).
Mi iom pripensis la aferon kaj povas proponi ankoraŭ la jenon: eble "senpatenta" kuracilo? La afero estas la jena: se iu firmao sintezas iun novan kuracilon, ĝi (la firmao) patentas la formulon de tiu kuracilo kaj dum certa tempo (eble 5-10-25, eble la tempolimo diferencas de lando al lando) neniu alia organizo rajtas (nu, almenaŭ oficiale) produkti kaj vendi ajnan kuracilon kun la sama strukturo. Post la fino de la patento-tempo jam iu ajn povas produkti samformulan kuracilon, tamen, kompreneble, uzante la nomon, diferencan disde la nomo, sub kiu tiu kuracilo estis unue patentita. Do, "senpatenta", "nepatentita", "eksterpatenta", eble "postpatenta" ŝajnas al mi pli-malpli bonaj alternativoj, se paroli pri la senco. Forme ili, certe aspektas strange kaj iom mallerte, sed eble bezonatas nur iom alkutimiĝi? :). La uzon de "generika" kuracilo mi forte kontraŭas - ĝi estus tute nenecesa neologismo aplikebla nur koncerne tian specon de kuraciloj. "Senmarka" ŝajnas al mi tro larĝasenca kaj do ne sufiĉe preciza. "Samspeca" same nesufiĉe bone prezentas la sencon, ĉar diversaj kuraciloj kun tute diversa strukturo povas havi tute samajn efikojn - do esti "samspecaj". Mevo 20:48, 11. Dec 2007 (UTC)
"Senpatenta" ankaŭ ŝajnas bona al mi. Sed mi tamen verŝajne preferus "samspeca": Ĝi jam aperas en medicina vortaro; kaj la kontraŭargumento de Mevo laŭ mi certe estas bona argumento kontraŭ la traduko "samefika", sed "samspeca" laŭ mi estas pli preciza ol "samefika": Ĝi povas indiki ne nur ke la kuracilo havas la saman efikon, sed ankaŭ ke ĝi atingas la efikon sammaniere (do per la sama strukturo). Ĉiuokaze mi iom dubas pri tio, ĉu praktike eblas du malsamstrukturaj kuraciloj kun tute samaj efikoj (inkluzive de ĉiuj kromefikoj); sed eble iu fakulo povas komenti pri tio, ĉu io tia jam estas konata. Marcos 21:02, 11. Dec 2007 (UTC)
Mi ja iom fakulas pri medicino :). Do, laŭ mi "samefika" pli respondas al la efikoj kaj kromefikoj (tio, kion la fakuloj nomas "farmakodinamiko"), dum "samspeca" pli respondas al la farmakologiaj grupoj, kemia strukturo, klasifikoj ktp. Do, tiuj du vortoj estas bezonataj ĝuste por distingi inter tio, kion vi mem mencias ((krom)efikoj<->strukturo). Tiuj diferenco, laŭ mi, estas grava, do ni nepre havu simplajn kaj klarajn vortojn por tio - kaj tiuj du ja perfekte taŭgas! Pri "senpatenta" - legu la difinon de "Generic drug" en la angla vikipedio - laŭ ties difinoj "senpatenta" estus plej ĝusta kaj "rekta" difino en Esperanto.
Responde al via demando. Kompreneble, du tute malsamaj kuraciloj neniam havos tute samajn (krom)efikojn, tamen la okazoj, kiam ege diversaj kemiaj kombinaĵoj estas uzataj por la samaj celoj (okaze de la samaj malsanoj, laŭ la samaj indikoj ktp, do - havas entute la samajn efikojn kun iomaj apartaĵoj) estas se ne kutima, do tute ofta afero en medicino. Mevo 21:38, 11. Dec 2007 (UTC)
Tiaj kuraciloj estas kopioj (aŭ imitaĵoj) de la originala kemiaĵo, do oni nomu ilin laŭ tio: kopiaj kuraciloj, kopiaĵoj, kuracil-kopioj. Dum la tempo, kiam ankoraŭ validas la patento de la originale medikamento, oni povas nomi la kopiojn ankaŭ plagiatojpirataj produktoj. -- --Surfo 08:50, 12. Dec 2007 (UTC)

Mi ege dankas pro ĉio ĉi tie, aperas ne utile uzi la 15an regulon, ĉar "senpatenta" estas laŭ mi absolute taŭga esprimo, kiu redonas la ĉefan econ de la afero. Se oni deziras esti tre preciza, nenio malhelpas uzi "senpatentan kuracilkopion" --Ssire 10:16, 12. Dec 2007 (UTC)

Trafa rimarko, S. Bonan laboron, kara! -- Fernando Maia Jr. 10:32, 12. Dec 2007 (UTC)
"Senpatentaj" estas certe ankaŭ kinino, insulino, aspirino kaj multaj klasikaj kuraciloj. Kelkaj el ili (aŭ iu produktometodo) iam eble estis sub patenta protekto, sed kiam ni parolas pri "generikaj" kuraciloj, ni celas la modernan fenomenon de kopioj de originale patentitaj aĵoj. Almenaŭ diru "ekspatentaj" (aŭ eble "postpatentaj", t.e. "ne plu sub patento"), ĉar temas ja pri substancoj kiujn siatempe protektis patento kaj kiuj do rajte plu povas nomiĝi patentaj, distinge de plej diversaj kuraciloj kiuj neniam havis patenton. --Surfo 12:06, 12. Dec 2007 (UTC)
Vi iel pravas, sed laŭ mi, nur esceptokaze oni bezonos distingi ĉu temas pri nova aŭ malnova (jam tradicia) senpatenta medikamento. La pravigo de tiu kategorio fontas el la san-asekuroj, kiu bazas la repagon laŭ prezo de senpatenta produkto. Do tio ankaŭ valoras por aspirino aŭ simila (ja aspirino ekzistas en kunpatentaj medikamentoj !) Ankaŭ oni povas imagi ke iu kuracil-entrepreno kooperative aŭ ŝtate funkcianta produktos rekte senpantan medikamenton, kiu do ne estos eks- Sed ankoraŭ ĉi tie tute eblas paroli pri la "ekspatentaj" kio estas memkomprenebla --Ssire 13:03, 12. Dec 2007 (UTC)

Ĉu fakulo pri matematiko estas ĉi tie?Redakti

Mi volas fini la Liston de havendaj artikoloj, kaj mi volas fari tradukon kaj difinon por en:Velocity kune kun en:Speed. Mi (eble mise) tradukis "Speed" kiel rapido, kaj velocity kiel vektora rapido. (Mi ĵus trovis artikolon "rapido-vektoro" en ReVo sub "vektoro". Tamen, mi konstatis ke en la franca kaj la germana Vikipedioj, ambaŭ el la angla interligas al "Speed". La hispana faras apartan artikolon. La angla gloso temas rapidon kun vektoro. Ĉu matematika fakulo povas verki bonan solidan ĝermo-artikolon?

Ni nur havas 2 bluigendajn artikolojn el la giganta listo!!! Ĉu ni povas fini ĝin hodiaŭ? -- Yekrats 12:00, 13. Dec 2007 (UTC)

La franca artikolo ligas kaj al "speed" kaj al "velocity". Ja la franca lingvo uzas la saman vorton "vitesse" por "speed, kaj kunligitan kun "vecteur" por "Velocity". --Ssire 13:16, 13. Dec 2007 (UTC)
Laŭ mi ni ne havu apartan artikolon por vektora rapido. Ĝi povas esti sekcio ene de la artikolo "rapido". La plej multaj lingvoj ne havas apartajn artikolojn por "rapido" kaj "vektora rapido". Mi pretas longigi la artikolon rapido per sekcio pri vektora rapido. Marcos 18:18, 13. Dec 2007 (UTC)
Tio ne estas afero de matematiko, sed de fiziko :-).
Tiu distingo ekzistas en pluraj lingvoj, sed ne estas firmigita en Esperanto: vidu tiun ĉi artikolon. Tio estigis diskuton en retlisto pri scienco, sed ni alvenis al neniu konkludo. Ja ekzistas tiu propono velocito, sed plejmulto preferas la pli simplan vektora rapido. Tonyo 19:35, 16. Dec 2007 (UTC)

Bildoj pri Esperanto kaj Zamenhof en CommonsRedakti

Pasinttempe mi alŝutis bildojn pri Esperanto al Wikimedia Commons, vd. ĉi tie (rigardu en la subkategoriojn). Precipe pri historio, ankaŭ Zamenhof. Mi petas vin rigardi en viajn nacilingvajn vikipediojn kaj kontroli ĉu io estas farenda.--Ziko 16:49, 14. Dec 2007 (UTC)

Ĉu bildo de la juna Zamenhof estas havebla?Redakti

Ĉiam ni vidas bildon de maljuna, malmoderne vestita Z. kvazaŭ kiel ilustraĵo de malmoderna lingvo. Ĉu ne ekzistas pli bela bildo? --Hans 18:40, 3. Feb 2008 (UTC)

Feliĉan Zamenhofan Tagon!Redakti

Saluton, gekaruloj! :-)

Feliĉan Z-an Tagon al vi ĉiuj! :-) -- Fernando Maia Jr. 18:45, 15. Dec 2007 (UTC)

ArbarmuzeoRedakti

Mankas artikolo pri tio, sed ĉu la esprimo estas ĝusta? En vikio ĉ. en 20 da lingvoj estas artikolo arboretum. Arbarmuzeo troviĝas nur en la hungara-Ea vortaro. Kio estu? Arbarmuzeo? Arboreto? Arboretumo? --Crosstor 12:47, 16. Dec 2007 (UTC)

Mi uzis esprimon arboreto. Vidu: Arboreto Nový Dvůr. Petro@diskkont 13:24, 16. Dec 2007 (UTC)
Tio, kion oni nomas per la latineca vorto arboretum, estas botanika ĝardeno, ofte ĝardenego, kies specialaĵo estas arboj, eble pli vaste ankaŭ aliaj lignecaj kreskaĵoj. Botanikajn ĝardenojn oni malofte nomas muzeoj. Arbarmuzeoj, ĝustasence, povas specialiĝi pri arbarkulturo, arbara mastrumado kaj industrio, lignoproduktoj, ĉasado aŭ signifo de arbaroj en popolaj tradicioj, aŭ okupiĝi pri ĉiuj ĉi. Mi rekomendas nomi "arboretojn" ekzemple botanikaj arbejojsciencaj arbejoj, aŭ se vi preferas, botanikaj arbaroj. – Ekzemplon pri arbara muzeo, apud kiu troviĝas ankaŭ sufiĉe granda "arboretum", vi trovas ekz. ĉi tie: http://www.lusto.fi/ (estas tekstoj en la finna, sveda, angla, germana kaj rusa lingvoj). Se vi iam hazarde vizitos ĝin, ne maltrafu la "ĉambron de silento". --Surfo 16:01, 16. Dec 2007 (UTC)
El la proponoj de Surfo mi preferas "scienca arbejo". Aliaj ebloj estas "scienca arbaro" aŭ "arbĝardenego". Mi forte malrekomendas enkonduki novan radikon por tiu koncepto. Marcos 17:41, 16. Dec 2007 (UTC)

Ligigo de la neligitaj paĝojRedakti

Mi proponas kaj planas duonaŭtomate fari ligojn al neligitaj artikoloj [1] . La afero estos farata perrobote, tamen ĉiu redakto estos anticipe permane kontrolita je tio, ĉu vere temas pri la sama nocio. Kelkaj jam faritaj redaktoj: [2]

Jen utila laboro, por kiu robotoj tre utilas. Thomas Guibal 09:36, 17. Dec 2007 (UTC)

Subpages in main namespaceRedakti

I want to let the community know that subpages in the main namespaces are now enabled. (After a request to me by User:Arkadiusz Zychewicz, I submitted bug 12338). Greetings, SPQRobin 21:27, 18. Dec 2007 (UTC)

Mi deziras sciigi al la komunumo ke estas nun eble difini subpaĝojn en la artikola nomspaco. (post peto al mi de User:Arkadiusz Zychewicz, mi proponis bug 12338). Salutas SPQRobin 21:27, 18. Dec 2007 (UTC) tradukis AL @12:34, 24. Dec 2007 (UTC)
Sekve eblos nun uzi la variablon SUBPAGENAME ankaŭ en la artikola nomspaco (jam eblis en la aliaj nomspacoj). AL @
Ekzemploj {{NAMESPACE}} {{PAGENAME}} {{BASEPAGENAME}} {{SUBPAGENAME}} {{FULLPAGENAME}}
Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2007_11 Vikipedio Babilejo/Arkivo_2007_11 Babilejo Arkivo_2007_11 Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2007_11
Somera Olimpiko 2000/Medaltabelo   Somera Olimpiko 2000/Medaltabelo Somera Olimpiko 2000 Medaltabelo Somera Olimpiko 2000/Medaltabelo

Vidu Variabloj dependaj de la paĝo.

Propono de baza ŝablonoRedakti

Saluton, gekaraj. Mi tradukis en mia nomspaco la ŝablonon Ambox laŭ la suprasoraba vikipedio (La originalo troviĝas en la angla.). Ĝi ebligas tie (sed ankaŭ en aliaj vikipedioj) unuecan aspekton de artikolaj mesaĝokestoj. Sed ĝi bezonas kelkajn formatojn en MediaWiki:Common.css. Mi testis formatante per mia monobook.css. Necesas ĉio kun la klaso table.ambox kaj ĝiaj kombinoj (post la linio /* jen formatoj por nova ŝablono Ambox, el hsbwp */), alikaze ĝi ne funkcias kaj eĉ restas nevidebla. Mi proponas, ke iu administranto kopiu la formatojn el mia css-dosiero en la sisteman. Poste ni interkonsentu pri la ŝablono-nomo, por faciligi retrovadon kaj uzadon. Mi proponas kiel nomoj: Ŝablono:Ambox (laŭ hsbwp, enwp ktp.), Ŝablono:ArtikolaMesaĝokesto, Ŝablono:ArtikolaMesaĝujo. Mi jam en la dokumentado ligis kelkajn aliajn ŝablonojn, kiuj povos esti aspekte unuecigitaj per helpo de la nova ŝablono, sed unue devos funkcii la formatoj tutvikipedie. Kore --Tlustulimu 20:14, 22. Dec 2007 (UTC)

Mi proponas ĉi tiel ne fari, je du aferoj:

1. Ne faru ŝanĝojn en MediaWiki:Common.css. Ĉion bezonatan skribu senpere en la ŝablono.

Anstataŭ

class="metadata plainlinks ambox
 {{#switch:{{{type|}}}
  | serious  = ambox-serious
  | content  = ambox-content
...

eblas skribi proksimume kiel

style=
 {{#switch:{{{type|}}}
  | serious  = "border-left: 10px solid #b22222;"
  | content  = "border-left: 10px solid #f28500;"
...

(la konkretaĵojn mi prenis el en:MediaWiki:Common.css)

2. Traduku ĉiujn nomojn de la parametroj kaj iliajn valorojn en Eon. "type" -> "speco", "serious" -> "serioza",... . Ankaŭ nomon de la ŝablono trovu iun la alian, ean.

Maksim 13:50, 23. Dec 2007 (UTC)

Saluton, Maksim. Dankon pro viaj konsiloj. Mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon laŭ viaj proponoj. Do, ĝi ne plu bezonas aldonaĵojn en MediaWiki:Common.css, ĉar tion nur povas fari administrantoj. Nun la formatoj troviĝas en la ŝablono mem; parte laŭ la tajlanda versio (Tie estas anglalingvaj parametroj, alikaze mi ne povus uzi ion de tie.). Krome mi tradukis ĉiujn parametroj kaj valorojn esperanten, tiel ke pli facile aplikeblos la nova ŝablono. Al kiu nomo mi ŝovu ĝin, ĉu al Ŝablono:ArtikolaMesaĝujoŜablono:ArtikolaMesaĝokesto? Kore --Tlustulimu 21:44, 23. Dec 2007 (UTC)

Saluton. Mi ĵus ŝovis la ŝablonon al Ŝablono:ArtikolaMesaĝokesto. Kaj metis ĝin en preskaŭ ĉiujn ŝablonojn, kiuj estas menciataj en la dokumentado. La nova ŝablono havas la jenan sintakson:

{{ArtikolaMesaĝokesto
| speco  = stilo
| bildo = [[Dosiero:Icon apps query.svg|38px]]
| css-stiloj = width: 400px; color: red; font-weight: bold; font-style: italic
| teksto  = Mesaĝa teksto.
}}

La parametroj stilo, bildo, css-stiloj ne estas devigaj. Nur la parametro teksto estas deviga, por ke la ŝablono bone funkciu. Kore --Tlustulimu 18:41, 25. Dec 2007 (UTC)

AlidirektilojRedakti

Saluton. Mi scias alidirekti per duobla nomo al sama artikolo. Mi tion faris ĉe Orientafrika turto per Blankflugila turto, kiel duobla nomo por la sama specio, sed nun mi bezonas tiun lastan nomon por alia simila specio kaj mi forigis la duoblaĵon de la antaŭa artikolo, sed mi ne kapablas (ne scias) forigi la alidirektilon, kaj tiu ligo aperas ankoraŭ blua ekzemple ĉe Zenaida. Ĉu iu povas fari tion aŭ instrui al mi kiel fari? Mi bezonas, ke tiu ligilo ĉe Zenaida aperu ruĝe por ke mi povu krei la novan artikolon. Dankon.--kani 13:35, 23. Dec 2007 (UTC)

Redaktu la paĝon Blankflugila turto per [3] kaj skribu tie la novan tekston. Maksim 13:41, 23. Dec 2007 (UTC)
Dankon, Maksim, pro la priskribo. Tamen, mi forigis la alidirekton por Kani. -- Yekrats 13:44, 23. Dec 2007 (UTC)


Dankon.--kani 20:02, 24. Dec 2007 (UTC)

Artikoloj pri Esperanto en 100 lingvoj en VikipedioRedakti

Estas nun artikoloj pri Esperanto en 100 lingvoj en Vikipedio. AL @ 12:37, 24. Dec 2007 (UTC)

Senrajta enloĝantoRedakti

Mi deziris krei artikolon pri (en) squat en la esperanta vikipedio. Sed mi simple ne scias kiel nomi l´artikolon! Mi vidis unuafoje la vorton «skvatejo», sed ĝi ne ŝajnas al mi oportuna, ĉar skvati havas alian signifon en la esperanta, ĉu ne? Mia vortaro proponas «Senrajta enloĝanto» por traduki «squatter», sed ŝajnas al mi tro longa, kaj ĉiukaze, kiel nomi la ejon mem? Do, se iu konas la taŭgan vorton, bv sciigi, mi petas! --Internaciulo 13:17, 24. Dec 2007 (UTC)

Squatter estas uzurpanto laŭ the Wells Esp-dictionary. Uzurpi estas: Senrajte proprigi al si bienon. Ĉu do loĝ-uzurpanto povas kontentigi vin ?
«Senrajta enloĝanto» ŝajnas al mi dubinda: subluanto ekzemple estas fakte «Senrajta enloĝanto» tamen ne "squatter"
Tamen PIV proponas : enkrakisto (fm) Senrajta posedprenanto de vakanta loĝejo. --Ssire 17:00, 24. Dec 2007 (UTC)
Al mi plaĉas loĝuzurpanto. Tamen ĝi eble ne estas POV. --Denizo 17:33, 5. Jan 2008 (UTC)
Kio estas POV ? --Ssire 19:41, 5. Jan 2008 (UTC)
Ĉar PIV jam listigas la vorton enkrakisto, tio devas esti la kapvorto, ĉar PIV estas kvazaŭ-oficiala. Novan vorton ni kreu nur tiam, kiam, ĝi vere ne troveblas en PIV - alian esprimon ol la PIV-an oni povas utiligi, kiam ĝi baziĝas sur vaste rekonataj fontoj (uzurpi cetere estas tro akra vorto (unu-flanke valoriga), enkrakado ja en multaj kazoj ne damaĝas iun ajn kaj en kelkaj kazoj eĉ havas etikajn kialojn - la uzurpantoj tiam estas en la okuloj de la enkrakistoj la domposedantoj, kiuj lasas disfali domojn pro spekulaciaj celoj ...) DidiWeidmann 16:43, 16. Jan 2008 (UTC)

Research ProjectRedakti

Hello! I’m KRLS and I’m making a Research Project to know which are the indicators that determine the quality of a Wikipedia. To find them all, I need you, as an experienced wikipedian, to answer this survey right here. This way, I would have the opinion of a part of the community about the indicators I’ve found and maybe, the ones I have not took in count. It won’t be very long, it’s a 5 minutes task. I need it before January 1st. The survey is written in English because I’m afraid I don’t speak your language. Thank you very much!

The survey: hereKRLS, 83.45.208.41 18:58, 24. Dec 2007 (UTC)

Dear KRLS, I am posting the translation of your message below. Please, let me know if you need any further assistance with your survey in our Wikipedia. Alaŭdo ۩ 17:10, 25. Dec 2007 (UTC)
Jen estas la traduko de la origine anglalingva mesaĝo ĉi-supre.
Saluton! Mi estas KRLS kaj mi kondukas sciencan projekton cele eltrovi la indikilojn de kvalito de Vikipedio. Por eltrovi plej multe da tiuj indikiloj, mi petas vin, spertajn vikipediistojn, respondi la demandojn de tiu enketilo. Dank al tio mi havos la opinion de la komunumo pro la indikiloj, kiujn mi eltrovis, kaj eble ekscios pri la indikiloj, kiujn mi ne konsideris antaŭe. La enketilo ne estas tre longa, ĝi bezonas ĉ. 5 minutojn de via tempo. Mi bezonas viajn respondojn ĝis la 1-a de Januaro. La enketilo estas verkita en la angla, mi petas pardonon, sed mi ne parolas vian lingvon. Grandan dankon!
La enketilo estas ĉi-tie
KRLS, 83.45.208.41 18:58, 24. Dec 2007 (UTC)
Esperanta traduko estas provizita por la enketilo AL @ 13:04, 28. Dec 2007 (UTC)
Thanks for all but I need more help! Because I have only one reply of your opinion of my indicators of quality for Wikipedia. If you can reply the survey, you have time! – KRLS --85.58.231.68 22:50, 28. Dec 2007 (UTC)

Vikipediisto:HerbythymeRedakti

Herbythyme estas una vandalo, en estilo de "Willy on Wheels". (Mi no parlas Esperanto, kaj mi gramatico no estas bona.)

Dankon pro via informo, ĉiuj liaj kontribuoj estis nur vandalaĵoj, mi forbaris lin poreterne. Alaŭdo ۩ 23:08, 25. Dec 2007 (UTC)

Info, Infobox, Infokesto, Infoskatolo, Informskatolo aŭ Informkesto?Redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus denove vidis sur la speciala paĝo "Ĉiuj paĝoj" en la nomspaco "Ŝablono", ke ni tie havas mikson el informkestoj kun la jenaj nomkomencoj:

  • Info
  • Infobox
  • Infokesto
  • Infoskatolo
  • Informskatolo
  • Informkesto

Pro la ĥaosa nomado mi proponas unuigon al la nomkomenca vorto "Informkesto", ĉar ĝi estas bona esperanto kaj evitas la novan vorton info, kiun mi konas en la germana, sed tamen ne ŝatas. Krome la formoj je Informkesto jam estas la plej multaj en la ŝablonaro. Antaŭ kelkaj monatoj mi jam ŝovis kelkajn el ili, sed estas tre multaj. Dua demando: Ĉu ni iom post iom forigu poste la superfluajn alidirektilojn post ŝanĝo de la koncernataj artikoloj? Kore --Tlustulimu 12:24, 27. Dec 2007 (UTC)

Bona sugesto! "Informkesto" estas plej bona laŭ mia opinio. Estus bona se {Ŝablono:Filmakadro} kaj {Ŝablono:Info Homoj} havus la saman nom-sistemon... Por via dua demando, ni devas konservi la malnovajn ŝablonojn, sed indiki la pli bonajn novajn ŝablonojn. -- Yekrats 13:31, 27. Dec 2007 (UTC)
Bona rimarko, kara T.! Mi apogas vian sugeston uzi la bonesperantan "Informkesto". Mi samopinias, ke ni nepre ŝanĝu la maltaŭgajn nomojn. Pli la alidirektiloj, mi pensas, ke eble postege ni povos forigis ilin. Rimarku, ke, se ni ŝanĝas la maltaŭgajn nomojn, konsekvence la novaj uzantoj uzos nur la taŭgan "Informkesto". :-) Tamen ne ĉiuj malnovaj uzantoj tuj konos tiun ŝanĝon, do, se ili uzos la malnovajn nomojn, la alidirektiloj evitos fuŝaĵojn. Ĉu vi komprenas? Tial ni dume lasos la aliderektilojn ĉi tie. Sed, kiam ni rimarkos uzon de la malnovan nomon, ni tuj avertu la uzinton pri la taŭga formo kaj ankaŭ diru, ke li aŭ ŝi uzu tiun, ĉar eble la neĉefaj formoj estos iam forigitaj. Bonan laboron, kara! -- Fernando Maia Jr. 17:30, 27. Dec 2007 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi aranĝis novan ŝablonon {{Ŝovu}} por koncernataj artikoloj, se oni ne certas, ĉu ŝovi aŭ ne. La artikoloj kun la menciita ŝablono troviĝas en la kategorio Kategorio:Vikipedio:Artikolo kun ŝovopropono. Mi proponas, ke ni skribu ankaŭ helpan resp. diskutan paĝon por tio kaj artikoloj kiuj estu kunigataj ({{Kunigu}}): Vikipedio:Ŝovendaj, kunligendaj kaj disigendaj artikoloj. Mi prenis la terminon ŝovu laŭ la suprasoraba vikipedio kaj ĉar okazis jam diskuto pri "alinomu". Kore --Tlustulimu 14:22, 2. Jan 2008 (UTC)

Saluton. Mi ĵus aranĝis la antaŭe menciitan novan paĝon Vikipedio:Ŝovendaj, kunligendaj kaj disigendaj artikoloj. Krome mi ligis la tri koncernatajn kategoriojn kun tiu paĝo. Ĉu iu havas proponojn por la nova paĝo? Se jes, bonvolu skribi en la tiean diskutejon. Kore --Tlustulimu 10:42, 6. Jan 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi ĵus ŝovis ĉiujn ŝablonojn, kies nomkomenco ne estis Informkesto, sed iu el la supra listo, al tia nomo. Ĉar la malnova nomo fariĝis alidirektilo, la ankoraŭ ne adaptitaj artikoloj devus resti funkciantaj. Por kelkaj ŝablonoj kun similaj nomoj mi enmetis proponon pri kunigo, kies listaro estas en la kategorio Kategorio:Artikoloj por kunigi. Kore --Tlustulimu 12:49, 6. Jan 2008 (UTC)

Ŝablono:Info Homoj -> Ŝablono:Informkesto homojRedakti

Kiu emas kunhelpi anstataŭigi la uzatecon de la malnova ŝablona nomo "Info Homoj" per la nova {{Informkesto homoj}}. Videblas tre multaj koncernataj artikoloj, se oni alklakas la menueron "Ligiloj ĉi tien". Kore --Tlustulimu 19:58, 10. Jan 2008 (UTC)

Ŝablono:Navigilo, Ŝablono:Navigacipanelo kaj Ŝablono:KaŝskatoloRedakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus vidis, ke la bazaj ŝablonoj {{Navigilo}}, {{Navigacipanelo}} kaj {{Kaŝskatolo}} havas grandan similecon. La lasta havas la plej multajn parametrojn kaj tial flekseblecon. Tial mi proponas, ke la du unuaj estu alidirektiloj al {{Kaŝskatolo}}, kiu ankaŭ havas la plej detalan dokumentadon. Eble ni krome ŝovu la ŝablonon {{Navigacipanelaro}} al {{Kaŝskatelaro}} (Ĝi aranĝas ĉirkaŭantan keston por tuta grupo de tiaj kestoj, kiel en la germana vikipedio la ŝablono de:Vorlage:NawiBlock). Se vi pensas, ke alia nomo estu uzata, bonvolu skribi ĝin ĉi tien, antaŭ ol povos okazi iu ŝanĝo. Kore --Tlustulimu 22:50, 29. Dec 2007 (UTC)

Pri iu ŝanĝo ni devos iom cerbumi, ĉar la ŝablono {{Kaŝskatolo}} havas la plej multajn formateblecojn, sed nur estas uzata, se mi bone vidis sub la menuero "Ligiloj ĉi tien" en la nomspaco Ŝablono, en du aliaj, devenaj ŝablonoj, nome {{Kategorio en jarcento}} kaj {{Vidindaĵoj en Sankt-Peterburgo}}. (Ĉiuj aliaj estas la similaj ŝablonoj aŭ iuj variaĵoj de la Kaŝskatolo). La du aliaj ({{Navigilo}}, {{Navigacipanelo}}) estas uzataj same ofte, sed la listo ("Ligiloj ĉi tien") nur plenigas po unu paĝon. Pri la komuna nomo de la ŝablono ni interkonsentu kaj poste bone aranĝu la intervikiajn ligilojn (ankaŭ en la alilingvaj vikipedioj!), por eviti rekreadon de similaj, eble superfluaj, ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 23:07, 29. Dec 2007 (UTC)