Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2010 16

"Uzanta diskuto" -– lingve erara redakti

Mi rimarkis, ke estis enkondukita stranga paĝtitolo "Uzanta diskuto", ekz. Uzanta diskuto:ArnoLagrange. Tio nepre signifas nur "diskuto kiu uzas". Se necesas uzi formulon kun "uzant", oni diru "Diskuto de uzanto" aŭ eble "Uzanto-diskuto". Pli trafe estus simple "Diskuto de" aŭ "Diskutpaĝo de" aŭ "Diskutejo de". – Je la unua vido de "Uzanta diskuto" mi nur iom levis la brovojn, sed ĝi ripetiĝadas kaj ĝene instruas uzi eraran lingvaĵon. --Surfo 11:19, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Por ŝparigi al aliaj PMEG-serĉadon, la malĝusteco de "Uzanta diskuto" estas tie menciita en http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/o-vortoj.html. --AVRS 12:36, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Mi komprenas la ŝajnan problemon, sed ne vidas solvon. "Uzanta diskuto:" estiĝis paralele al la jam ekzistantaj "Vikipedia diskuto:", "Helpa diskuto:" (kiu cetere tute ne estas "helpa", sed nur "rilata al helpopaĝo"), "MediaWiki diskuto:" (kie MediaWiki eĉ ne estas adjektivo), kaj tiel plu. Ĉu vi proponas alinomi ĉiujn tiujn nomspacojn, aŭ ĉu laŭ vi ni rompu la nunan simetrion kaj nur alinomu "Uzanta paĝo"? Ĉu male ni ekplanu alinomi ĉiujn al "Diskuto/Diskutejo/Diskutpaĝo de/pri Xxx:"? Amike, --WinstonSmith 13:54, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Mi ne komprenas, kiel la esprimoj estas paralelaj. Ĉu ili ie aperas unu apud la aliaj? Aŭ ĉu temas pri teknika paraleleco tiel, ke la vorto "diskuto" venas de alia datumbazo ol la vorto kiu staras antaŭ ĝi? Se la teknika sistemo fakte regas la lingvaĵon (neakceptebla situacio, sed iam vera pro alilingva originalo), tiam eĉ "Uzanto diskuto" estas pli bona ol "Uzanta diskuto", ĉar "Uzanto diskuto" signifas nenion kaj povas esti interpretata kiel kodo konsistanta el du sinsekvaj vortoj. Sed, ha lo!, la sistemo ne povas esti tiom rigide stulta. --Surfo 15:08, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Ili estas ne teknike, sed signife paralelaj, ĉar ili solvas paralelajn problemojn - kiel nomi la diskutejon pri projektopaĝoj, pri helpopaĝoj, pri uzantopaĝoj, kaj tiel plu. Ja ni povus samtempe havi la nomspacojn "Diskuto pri artikolo:", "Uzula diskutpaĝo:", "Helpopaĝa diskutejo:" kaj "Prikategoria diskuto:", kio teknike tute eblas, sed mi forte preferas koherecan solvon, kaj ne subtenus escepton kiu estu valida nur por uzantopaĝoj. Amike, --WinstonSmith 15:45, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Pardonu min sed mi ne sciis pri tion. Kial ne ŝanĝi la nomspacon al "Uzulo" kaj "Uzula diskuto"? Kial ne traduki ankaŭ "MediaWiki:" al "MediaVikio" kaj "MediaVikia diskuto"? --→ Airon 16:38, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Oni do devas pro "kohereco" en malsamaj partoj de Vikipedio uzi similajn lingvajn strukturojn, ekz. ĉie nur adjektivon antaŭ substantivo, se iu opinias, ke temas pri "paralelaj problemoj". Ne necesas atenti pri tio, kiel oni esprimu sin por esti komprenata. Ĉiutage mi lernas ion novan. Mi rezignas pri ĉi tiu konsterna diskuto. --Surfo 19:32, 9. Aŭg 2010 (UTC)

En la diskuteja arkivejo estas legeble: tio. Jujijo 05:38, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Unue, la problemoj miaopinie ne estas signife paralelaj. "Uzanta" estas laŭsignife verbo, ĉar ĝi signifas "la diskuto estas uzanta". "Vikipedia" signife ne estas verbo, kaj "Vikipedia diskuto" signifas "diskuto kun rilato al Vikipedio" aŭ "... de Vikipedio". En la kazo de "Helpa diskuto" ankaŭ temas pri verba senco, ĉar estas diskuto, kiu helpu aŭ helpas. En tiu kazo tio estas en ordo, ĉar la gramatika kaj la vera sencoj kongruas. En la kazo de "uzanta diskuto" tio ne estas la okazo. Due, mi havas problemojn kompreni, ĉar oni defendas lingve, gramatike kaj logike malĝustajn esprimojn per la argumento, ke oni devas esti kohera. Tio ne nur estas pure formala argumento, ĝi ankaŭ ŝajnas al mi esti sensenca. --Bel Air 09:34, 17. Aŭg 2010 (UTC)

Laŭ gramatiko de Esperanto "uzanta" estas derivita de "uzanto" kaj uzanto estas substantivo, ĉu ne? Aŭ ĉu ĉi tie uzita "uzanta diskuto" estas analogio al ekzemple "instrukcia artikolo"? Aŭ ĉu al Karola ponto? Jujijo 16:28, 18. Aŭg 2010 (UTC)

"uzanta" ne estas derivita de "uzanto". Kiel oni povas legi en PMEG, ne eblas rekte adjektivigi O-finaĵan participon, ĉar tio kolizias kun la A-finaĵa participo, kiu havas alian signifon.
Ni do nepre devas ŝanĝi la nomon de ĉi tiu nomspaco. Ŝajnargumento pri kohereco ne pravigas lingvan eraron en nia interfaco. Mi proponas ke ni uzu "Uzanto-diskuto", aŭ ke ni restu ĉe la malnovaj nomspaco-nomoj "Vikipediisto" kaj "Vikipediista diskuto", kiuj funkciis tre bone. Marcos 12:52, 20. Aŭg 2010 (UTC)
Ne, ni alinomigu la nomspacon en MediaVikio, vikio uzata ankaŭ ekster Vikimedio-projektoj. Do Vikipediisto ne utilas. Mi skribis pri "Uzulo:" kaj pri "MediaVikio:" sed neniu respondis min.
Noteto: En la itala vikipedio, nomspacoj ne estas tute itale korektaj ĉar ili ne havas prepozicion (ekzemple "Discussione template" estus "Diskuto [pri] ŝablono") --→ Airon 13:19, 20. Aŭg 2010 (UTC)

Mi neniam uzis koherecon kiel pretekston por pledi por malĝusta formo - mi celis, ke ajna propono prefere ne nur koncernu la nomspacon "Uzanto", sed ankaŭ ĉiujn aliajn. Ekzemple, ĉi-suba komento de Arno pri novaj nomspacoj donis al mi la jenan ideon - kiu similas tiun de Marcos, sed sen streketo:

  • Uzanta diskuto --> Uzantodiskuto
  • Projekta diskuto --> Projektodiskuto
  • Ŝablona diskuto --> Ŝablonodiskuto... kaj tiel plu.

Ĉu tia renomado povus esti akceptebla? (Interkrampe, ankaŭ la propono de Airon90 pri "Uzula diskuto" ŝajnas trafa.) Amike, --WinstonSmith 15:23, 20. Aŭg 2010 (UTC)

Ĉe la vortoj "projekto" kaj "ŝablono" ne ekzistas la problemo de neadjektivigeblo, kiu ekzistas okaze de "uzanto". Do ĉe tiuj nomspaco-nomoj ne estas kialo por eviti la adjektivan formon; fakte mi opinias ke la adjektiva formo ĉe ili estas pli bela, ĉar malpli peza, ol la kunmetita formo.
Ĉe "uzanto" la gramatikaj ecoj estas aliaj, do ni povas tiun kazon trakti malsame. Do mi preferas ke estu "uzanto-diskuto" unuflanke kaj "projekta diskuto" kaj "ŝablona diskuto" aliflanke.
Mi konscias, ke ĉe MediaVikio ne taŭgas la nomspaco-nomoj "Vikipediisto" kaj "Vikipediista diskuto". Sed kial la nomspacoj estis alinomigitaj en la Vikipedio, kiam antaŭe dum longa tempo bone funkciis la nomspaco-nomoj "Vikipediisto" kaj "Vikipediista diskuto" en la Vikipedio dum en la ĝenerala MediaVikio jam estis aliaj nomspaco-nomoj. Kiu decidis pri tiu alinomigo de la Vikipediaj nomspacoj. Ĉu ĉi tie okazis diskuto pri ĝi? Marcos 10:47, 24. Aŭg 2010 (UTC)
Mi konsentas al Marcos rilate al la diferenco inter projekto kaj ŝablono unuflanke kaj uzanto aliflanke. --Bel Air 18:40, 29. Sep 2010 (UTC)

Ĉu povas esti, ke ĉiuj rezignaciis pri tiu ĉi temo? Kiel jam plurfoje dirite, la esprimo "uzanta diskuto" estas erara, kaj eraron necesas korekti, precipe, se ĝi aperas en tiom da lokoj. Mi estas sufiĉe indiferenta pri la maniero de korektado, sed tiu ĉi eraro ne restu. Nepre ne. – Umbert' 12:31, 10. Okt 2010 (UTC)

Morto de diskutfadenoj estas malbona trajto de nia Vikipedio... mi mem tute ne indiferentas, kaj opinias tiun ĉi problemeton nepre solvinda. Laŭ la lasta komento de Marcos, mi favoras la restarigon de la antaŭaj nomoj "Vikipediisto:" kaj "Vikipediista diskuto:", kiuj estis tute taŭgaj kaj kontentigaj en nia Vikipedio. Amike, --WinstonSmith 13:07, 10. Okt 2010 (UTC)
Mi komencis ĉi tiun diskuton antaŭ 2 monatoj kaj supozis, ke sufiĉas raporti pri plene evidenta eraro, kaj atendis rapidan, simplan korekton. Sed, anstataŭe, komenciĝis absurda diskuto, en kiu ne eblis partopreni. Ĉu jam nun iu bonvolas korekti la aferon, ekzemple laŭ la propono de Marcos kaj WinstonSmith aŭ en iu alia maniero kiu rezultigas normalan Esperanton? Diskuti ne necesas. Mi mem korektus, sed ne scias kiel fari tian korekton. --Surfo 15:25, 10. Okt 2010 (UTC)

Jes ofte okazas ke diskuto komenciĝas kaj ne atingas kontentigan konkludon. Ja okazis diskuto por ŝanĝi "Vikipediisto" al "Uzanto". Dume ne estis prizorgo ke "Uzanta diskuto" estas neakcptebla kiam "Vikipediista diskuto" ja estis. Jes esta(i)s regulo en la programo ke diskutonomspacoj estu nomataj per <nomspac>-a diskuto (paralele kun la angla <Namespace> talk - ni eĉ iam batalis por atingi ke ni havaŭ iun -a finaĵon anstataŭ la -o (ekzemple: Artikolo diskuto). Nun ni povas fari decidon ke ĉiuj diskutonomspacoj estu nomataj "Diskuto de <nomspaco>" aŭ pli fajne pripensi plej taŭgan nomadon de ĉiuj nomspacoj. Post klara decido ni faru peton en ĝusta loko (Airon atingis tion por la ŝanĝo Vikipediisto ->Uzanto). Arno Lagrange @ 17:54, 10. Okt 2010 (UTC)

nomspaco nuna nomo
{{ns:-2}} Aŭdvidaĵo
{{ns:-1}} Specialaĵo
{{ns:0}} (artikola nomspaco)
{{ns:1}} Diskuto
{{ns:2}} Uzanto
{{ns:3}} Uzanto-Diskuto
{{ns:4}} Vikipedio
{{ns:5}} Vikipedia diskuto
{{ns:6}} Dosiero
{{ns:7}} Dosiero-Diskuto
{{ns:8}} MediaWiki
{{ns:9}} MediaWiki-Diskuto
{{ns:10}} Ŝablono
{{ns:11}} Ŝablono-Diskuto
{{ns:12}} Helpo
{{ns:13}} Helpo-Diskuto
{{ns:14}} Kategorio
{{ns:15}} Kategorio-Diskuto
{{ns:100}} Portalo
{{ns:101}} Portala diskuto
{{ns:102}} Projekto
{{ns:103}} Projekta diskuto
Kie kaj kiam okazis tiu de Arno menciita diskuto ke "Vikipediisto" estu ŝanĝata al "Uzanto"? Laŭ mi, ni malfaru tiun ŝanĝon, precipe se estas tiel malfacile forlasi la (ŝajne aŭtomatigitan) regulon ke la diskutnomspacoj nomiĝas "<nomspac>-a diskuto". Marcos 17:32, 6. Dec 2010 (UTC)
Vidu Ŝanĝo de nomo de nosmpaco julio-augusto 2010 Arno Lagrange @ 21:14, 6. Dec 2010 (UTC)
Dankon. En tiu mallonga diskuto kun malmultaj partoprenantoj (kompare kun ĉi tiu diskuto) jam estis foje neklare, ĉu oni parolas nur pri la nomspaco 2 en Vikipedio, aŭ pri la nomspaco 2 en la Esperant-lingva traduko de MediaWiki ĝenerale (kiu ja estas uzata ankaŭ por aliaj vikiaj paĝoj). La sola argumento por la ŝanĝo de "Vikipediisto" al "Uzanto" ja estis la uzo de tiu traduko ankaŭ en aliaj vikioj. Tial la peto de Airon90 ĉe bugzilla ja parolis pri ŝanĝo por MediaWiki, sed konservo de "Vikipediisto" por la Vikipedio. Tamen la ŝanĝo estis efektivigita sen iu escepto por Vikipedio.
Kiel videblas el la komunikado ĉe bugzilla kaj el la ŝanĝo en la programkodo, la nomspaco-titolo "Uzanta diskuto" ne estas aŭtomate kreita, sed estis tradukita tiel, ĉar Airon90 tion petis de la programisto ĉe bugzilla. Ni do povus same bone peti alian gramatike ĝustan titolon, kiel "Uzanto-diskuto".
Do mi proponas peti ĉe bugzilla ŝanĝon de "Uzanta diskuto" al "Uzanto-diskuto". Aldone, se aliaj Vikipediistoj konsentas kaj tio teĥnike eblas, ni faru escepton por la Vikipedio, nomante la nomspacojn ĉi tie "Vikipediisto" kaj "Vikipediista diskuto". Marcos 12:40, 7. Dec 2010 (UTC)
Tiu ŝanĝo estus farita en TranslateWiki, ne Bugzilla. Ĉu mi faru tiun ŝanĝon? -- Yekrats 15:52, 7. Dec 2010 (UTC)
Al mi plaĉus kohereco kaj mi opinias, ke estus bone uzi en Vikipedio la samajn formojn kiel en Vikimedio ĝenerale, mi do preferus la longajn, senstrekajn formojn Uzantodiskuto, Projektodiskuto, Helpodiskuto ktp. --Petrus Adamus 21:14, 14. Dec 2010 (UTC)
Mi ne vidas avantaĝon de la senstreka formo "Uzantodiskuto", dum la formo kun dividstreko ("Uzanto-diskuto") laŭ mi pli rekte videbligas la ligon kun la nomspaco "Uzanto".
Tamen tiaj detaloj pri dividstreko laŭ mi multe malpli gravas ol forigo de la erara "Uzanta diskuto", kiu nun jam de pluraj monatoj estas en nia Vikipedio. Do mi petas Yekrats ŝanĝi "Uzanta diskuto" al "Uzanto-diskuto" (aŭ, se li preferas, al "Uzantodiskuto") en TranslateWiki.
La nomspacoj ĉe kiuj eblas adjektiva formo ("Projekta diskuto", "Vikipedia diskuto" ktp) laŭ mi ne bezonas esti ŝanĝata. Marcos 17:14, 16. Dec 2010 (UTC)

Yekrats jam la aĵon korektis. Ĉu plaĉas al vi pli la uskleco (1) "Uzanto-diskuto" aŭ (2) "Uzanto-Diskuto"? Al mi persone la dua. Nun estas la nomoj en Translatewiki la jenaj: Aŭdvidaĵo, Specialaĵo, Diskuto, Uzanto, Uzanto-diskuto, Dosiero, Dosiero-diskuto, MediaVikio, MediaVikio-diskuto, Ŝablono, Ŝablono-diskuto, Helpo, Helpo-diskuto, Kategorio, Kategorio-diskuto. --Petrus Adamus 10:58, 23. Dec 2010 (UTC)

Rapunzel redakti

Jen demando por fakuloj pri D-ro Zamenhof: ĉu li iam havis "Rapunzel" aŭ ion similan kiel pseŭdonomon? --Dominik 18:15, 1. Dec 2010 (UTC)

Mi konsilas konsulti la verkon Homarano de Aleksander Korĵenkov, kie li mencias plurajn pseŭdonomojn. Mi havas ĝin ĉemane, sed ne havas tempon por trafoliumi ĝin tuta. Se vi havas ĝin, rigardu mem, alternative rekte kontaktu la aŭtoron (eblas per la retpaĝaro de La Ondo de Esperanto / Sezonoj), kaj demandu rekte al li, kiu estas bona zamenhofologo. Sukceson! Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:02, 22. Dec 2010 (UTC)
 
La 13-an de novembro, Vikinovaĵoj akiris propran lokon kaj estas lanĉita je http://eo.wikinews.org. Ĝi estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio celanta provizi liberan novaĵretejon. La unua novaĵo en esperantlingva versio estis publikigita la 27-an de februaro 2010, ĉe Kovilo. Dum dek monatoj, la Lingva Komitato de Meta-Vikio diskutis kaj aprobis ke la projekto uzu sian propran subdomajnon.

Ni invitas vin kunlabori ankaŭ en tiu frata projekto de Vikipedio. Ni invitas vin verki artikolojn por Vikinovaĵoj pri temoj, kiuj gravas al vi, interesas vin, aŭ laŭ via opinio, estas tro malkonataj en aliaj novaĵo-fontoj. Por lerni kiel verki artikolojn en Vikinovaĵoj, legu Vikinovaĵoj bezonas vin. Por babili aŭ opinii pri la projekto, vi povas uzi nian Redaktejon. Se vi serĉas fontojn de aktualaĵoj por helpi vin redakti novaĵojn, vi povas trovi kelkajn en Fontoj de novaĵoj. Vi ankaŭ povas kunlabori aldonante novajn fontojn al tiu paĝo, aŭ simple disvastigante la novaĵojn kun viaj geamikoj el la plejfamaj diskonigaj retpaĝaroj, uzante la butonaron kiu estas en ĉiuj novaĵartikoloj.

Estu bonvena al Vikinovaĵoj, la libera retgazeto! Amike, CasteloBrancodiskuto 00:00, 1. Dec 2010 (UTC)

Grande bonegaj novaĵoj! Gratulon, al ĉiuj laborantoj tie. -- Yekrats 21:42, 1. Dec 2010 (UTC)

Unu ŝanĝo - mil reviziendaj paĝoj redakti

Ĉu eblas iamaniere forviŝi atentigajn ŝablonojn pri revizio aperantaj ĉe paĝoj enhavantaj aliajn ŝablonojn? Estis ŝanĝita Ŝablono:KoordinatojURL kaj nun estas mil reviziendaj paĝoj nur pro tio, ke iu ie ŝanĝis unu vorton. Dankon. Petr Tomasovsky 18:13, 5. Dec 2010 (UTC)

Aldono: Mi volis aprobi revizion ĉe la ŝanĝita ŝablono, sed aperis jeno:
Ne povas kontroli ĉi tiun revizion. La enigo estas malkompleta aŭ alimaniere malvalida. 
Malpermesita.

Kial? Petr Tomasovsky 18:16, 5. Dec 2010 (UTC)

Saluton, Petr. Mi ne scias la kialon. Tamen mi sukcesis revizii la ŝablonon Ŝablono:KoordinatojURL. Eble la softvaro kelkfoje ne emas fari ion. --Tlustulimu 18:29, 5. Dec 2010 (UTC)
(+) Mia ŝanĝo de Ŝablono:KoordinatojURL necesis, ĉar la malnova ligilo ne plu funkciis. --Tlustulimu 18:33, 5. Dec 2010 (UTC)
Kia damaĝo, ke funkcias eĉ ne la nova. Petr Tomasovsky 18:35, 5. Dec 2010 (UTC)

En 2006 Maksim kreis la projekton Projekto:Matematiko, kiu celis uzi aŭtomatan tradukon de anglalingvaj artikoloj pri matematiko por pli facile krei koncernajn Esperant-lingvajn artikolojn. Estis kreitaj multaj paĝoj en la nomspaco Vikipedio (kun titoloj de la formo "Vikipedio:Projekto matematiko/Artikolnomo"). Kelkaj el tiuj paĝoj estis lingve poluritaj kaj enmetitaj en la artikolan nomspacon, sed plej multaj restis ankoraŭ en la nomspaco Vikipedio. Estas momente 922 artikoloj en la kategorio Artikoloj por polurado kaj movo.

Post la kreo de la aŭtomata tradukilo de Wikitrans, ne faras sencon bazi sin sur aŭtomataj tradukoj de malpli bona tradukilo kaj sur artikolversioj de la anglalingva Vikipedio de 2006 anstataŭ 2010. Do ne faras sencon daŭrigi Projekton matematiko. Mi do proponas ke ni robote forigu ĉiujn paĝojn en la supre menciita kategorio. Kion opinias la aliaj? Marcos 17:52, 6. Dec 2010 (UTC)

  1.   Por: Eble tiuj, kiuj volas konservi la malnovajn maŝine tradukitajn artikolojn, povas krei vikipedian libron el ili. Mi ne estas granda amiko de la ĝisnunaj aŭtomataj tradukoj, ĉar miaopinie oni ĉiam vidas la fontan (anglan) lingvon tra ili; sed se estas pli bonaj tradukoj nun, estus senutile konservi la malnovajn. Ĉu ĝi havus sencon aŭ (angle) "farus" sencon, mi ne volas prijuĝi. -- Aisano 21:13, 6. Dec 2010 (UTC)
  2.   Por: --Crosstor 07:36, 7. Dec 2010 (UTC)
  3.   Por: forigado. -- Yekrats 21:28, 9. Dec 2010 (UTC)
  4.   Por: CasteloBrancodiskuto 21:55, 9. Dec 2010 (UTC)
Ĉar estis tiel granda konsento kaj neniu kontraŭo, mi do forigos la menciitajn paĝojn. Ĉar temas pri tiel granda nombro (922 paĝoj), mi uzos mian roboton Roboto de Marcos por tio. Mi aparte atentigas pri tio ĉi tie, ĉar ĝi estas nur unu el du robotoj kun administranto-rajtoj (do interalie kun forig-rajto). Mi kompreneble programas la roboton tiel, ke ĝin inter ĉiuj du agoj atendas 10 sekundojn, por ke mi povu kontroli kaj regi ĝian agadon dum ĝi forigas la menciitajn paĝojn. Marcos 22:29, 17. Dec 2010 (UTC)
Mi jam forigis kelkdek el tiuj paĝoj per mia roboto. Se neniu kontraŭos al tiu ĉi uzado de mia roboto, mi daŭrigos kun la resto morgaŭ. Marcos 23:18, 17. Dec 2010 (UTC)
Mi nun jam finforigis ĉiujn nepoluritajn paĝojn de la Projejekto Matematiko per mia roboto. Marcos 12:59, 18. Dec 2010 (UTC)

Diskuto pri la artikolo "Otto W. Zeidlitz" redakti

Otto W. Zeidlitz
Li pastris en Pajala, kie lia antaŭulo fondis lastedianan sekton. Pajala kaj la sekto rolas en la romano "Populara muziko el Vittula", kiun en 2000 verkis sveda "Salinger" Mikael Niemi, kaj la libro furoris tiel, ke la originalo disvendighis en preskaw miliono da ekzempleroj, kaj nekalkuleble pli en tradukoj al pli ol 40 lingvoj. La dua ĉapitro donas tre impresan prezenton de Esperanto, kiu estis ripetita ankaŭ en samnoma teatra spektaklo kaj furora filmo. Esperantistoj tamen traktis tion simple kiel ordinaran pozitivan mencion pri, kaj tute ne eluzis ghin kiel potencan reklamon por Esperanto. La epizodo estas konvinka argumento pri la natura krea formigho de lingvo che infanoj, malkovrita nur che la sojlo de la XXI jarcento far Judy Kegl-Shepard, Piers Messum kaj aliaj esploristoj. Esperanto kreighis kaj evoluis nature en la menso de genia infano en situacio de ekstrema psikologia sociala neceso kaj suficho, kaj tiu chi unika cirkonstanco distingas Esperanton de lingvoprojektoj, artefarataj chu hobie, chu profesie de eruditaj plenkreskuloj. Lingvokreivo chesas je la agho de 13 jaroj, kaj se infano pro izoleco aw awtismo ne farighis komunikiva, ghi neniam estos homo. Estas nekonataj la cirkonstancoj, kiuj igis Otton Zeidlitz kabei post Ido-krizo, al kiu kontribuis la mondfama lingvisto Otto Jespersen, samagha kun Otto Zeidlitz (1860-1943) Chu svedajn esperantistoj festos ambawan jubileon en 2010? Chu oni registras la tradukojn de la romano - anonima monumento al la agado de ambaw? valdas Banaitis el Litovio, kiu same forgesis celebri 150-jaran datrevenon de litova E-pioniro Aleksandro Dombrovski (1860) vbanaitis@takas.lt

Ripetas vandalismoj ĉe la artikolo pri la pola politika partio Juro kaj Justeco. Temas pri la bildo kaj mallongigo de la pola nomo Prawo i Sprawiedliwość - PiS, ŝanĝigata al PiSdeczka kio en la pola signifas "piĉeton". Bv. helpi - eble taŭgus bloki artikolon por redaktado dum iu tempo? Amike, --Fiskot (diskuto) 12:17, 8. Dec 2010 (UTC)

  Farite. CasteloBrancodiskuto 21:50, 9. Dec 2010 (UTC)
Koran dankon! --Fiskot (diskuto) 11:14, 10. Dec 2010 (UTC)

ImageAnnotator, nova aldonaĵo por enmeti notojn sur bildojn. redakti

Ekfunkcias nova aldonaĵo ImageAnnotator kiu ebligas enmeti notojn sur bildoj. Se vi volas ĝui tiun aldonaĵon vi devos aktivigi ĝin en viaj preferoj, elektu "Aldonaĵoj" kaj marku la kampeton ImageAnnotator. Ekzemplon vi povas vidi je paĝo Dosiero:Ecozones.svg. Arno Lagrange @ 08:01, 10. Dec 2010 (UTC)

Tre interese, dankon. -- Aisano 21:52, 12. Dec 2010 (UTC)
Klarigetojn vi trovos nun en Vikipedio:Bildoj kun notoj AL @ 12:05, 14. Dec 2010 (UTC)