Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 14


Esperantlingva vikifonto redakti

Kial ni ne havas propran "wikisource"-paĝaron? http://wikisource.org/wiki/Wikisource:Language_domain_requests Raoni Sousa 17:40, 14. Aŭg 2006 (UTC)

Via atentigo pri vikifontoj estas prava : tamen ŝajnas ke mankas fortoj por taŭge vivteni ĉiujn wikimediajn esperantajn projektojn: la vikipedion prilaboras apenaŭ kelkdekoj da aktivuloj sed la aliajn (vikivortaro, vikifontoj, vikilibroj, ...) flegas tre malmute da kontribuantoj. Ne sufiĉas peti havi propran paĝaron, pli valorus ke kelkdeko da volontuloj serioze kontribuu. Ĉu laŭ vi ili ekzistas ? Arno Lagrange  16:13, 15. Aŭg 2006 (UTC)
Mi konsentas pri via komento, Arno. Mi ne konscias pri la kvanto da aktivaj vikipediistoj... Mi demandis simple pro bezono de la projekto por plibonigi artikolon en la portugallingva Vikipedio. Mi volonte prizorgus ĝin, sed mi ankoraŭ ne estas sufiĉe alkutimiĝinta al vikipediaj kodaĵoj, ŝablonoj, interviki-ligoj, kopirajtoj, k.t.p. Fojfoje mi perdiĝas en tiom multe da paĝoj. Nu, fine: ja pli bonas, ke ni zorgu pri tio, pri kio ni povas bone zorgi. Raoni Sousa 17:12, 15. Aŭg
Por kio ni ĝi havu? Kiu(j) konsentus zorgi pri tiu projekto? Alaŭdo ۩ 19:25, 16. Aŭg 2006 (UTC)
Por disponigi liberuzajn tekstojn en Esperanto kaj ebligi tradukojn de samaj tekstoj al nia lingvo, krom citi kaj indiki ilin bele kaj nete en la artikoloj de Vikipedio... Raoni Sousa 20:17, 18. Aŭg 2006 (UTC)
Hmm... Ĉu la Vikilibroj ne sufiĉas por tio? Kiujn "liberuzeblajn tekstojn" ni disponas? Tamen, ŝajne la ideo estas bona, ĉu vi ekokupiĝus pri ĝi? Alaŭdo ۩ 10:03, 19. Aŭg 2006 (UTC)
Sed Vikilibroj estas por libroj vikie verkataj, ĉu ne? Ekzemple, en la portugallingva Vikilibroj estas ĝermo de Esperanto-lernolibro farita de vikiistoj mem. Eble mi misdifinis, "liberuzebla" ja povas ŝajni "ŝanĝebla", sed mi intencis paroli pri tekstoj, kiuj povas esti legataj publike/senpage, ekzemple (origine esperantaj) la Manifesto de Prago, la tekstoj de Zamenhof, ktp. Vikifontoj en Esperanto kompreneble enhavus ankaŭ tradukitajn "liberajn" tekstojn. (Cetere, mi pensas, ke estus pli taŭgaj la nomoj "Vikilibraro" kaj "Vikifontaro" (aŭ kunmetaĵoj kun "ej" anstataŭ "ar") -- diri "portugallingva Vikilibroj" estas ja strangaĵo...) Eble mi okupiĝus pri ĝi, sed antaŭ tio mi bezonas scii, kian laboron mi devus fari. Raoni Sousa 19:19, 21. Aŭg 2006 (UTC)


Mi vizitis la paĝon Monda Diplomacio kaj rimarkis, ke oni ligas al artikoloj Hisbolaho kaj Cisjordanio. Interese kaj instiga por fari pli kvalitajn artikolojn. Narvalo 12:34, 25. Aŭg 2006 (UTC)

Gazetaro redakti

En nova paĝo Vikipedio:Gazetaro estas informoj pri iaj gazetartikoloj pri Vikipedio AL @ 12:08, 28. Aŭg 2006 (UTC)

Ankoraŭfoje pri alidirektoj (kaj tutmajuskligo) redakti

En la loglibro de forigoj mi rimarkis, ke nuntempe estas modo forigadi multajn ekzistantajn alidirektojn el la Vikipedio. Flanke atentigante, ke laŭ teĥnika aspekto kaj laŭ ĝenerale agnoskata vikipedio praktiko alidirektoj preskaŭ entute ne ĝenas kaj povas maksimume foje helpi - kaj jam nur pro tio ili estas ĝenerale konservindaj -, mi volas demandi, ĉu ni ĉi tie alvenis jam al komuna interkonsento pri tio, ke alidirektoj al pripersonaj artikoloj, kiuj alidirektas el nomo majuskligita laŭ la malnova stilo, estas forigindaj. Ja se mi bone rememoras, unu el ripetataj argumentoj de la favorantoj de la nova uskliga sistemo estis, ke ja la Vikipedio daŭre bone funkcios eĉ kiam oni estos farantaj la ŝanĝojn kaj post tio, ĉar la malnovajn titolojn oni ja povas facile fari alidirektoj al la novaj. Kaj dume, kiel mi vidas, nun tio ĉi ne vere okazas. Mi sentas min nun iomete kvazaŭ post balotoj, kiam ekŝajnas ke la venkinta partio ne vere plenumas kion ĝi antaŭe promesis. Kaj des pli mi malgajas, ĉar mi vidas, ke tiuj agoj ofte efektive rekte malhelpas la Vikipedion - nome multaj forigitaj titoloj daŭre aperas en aliaj artikoloj, en kiu oni ankoraŭ ne ŝanĝis al la nova uskleco, kaj tial tiaj artikoloj tute perdas sian interkunligecon (jen ekzemplo). Alia ekzemplo: Por kio malutilas alidirektilo el Urugŭajo al Urugvajo, se tiu unua (kvankam neoficiala) literumo troveblas foje en praktika uzo kaj povas tial efektive al iuj homoj helpi trovi, kion ili serĉas? Kaj ĉiukaze bonvolu interalie pri usklecŝanĝoj en nomtitoloj memori, ke eĉ se oni jam ŝanĝis ĉiujn ligilojn en la artikoloj, daŭre ekzistos ekzemple en la ekstera TTT ligiloj al la malnovaj titoloj, do jam nur pro ili tiuj konservindas minimume kiel neĝenaj alidirektiloj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 13:26, 3. Sep 2006 (UTC)

Urugŭajo 8 trafoj al Urugvajo pli ol 10.000 trafoj, Eble la unua povas esti eĉ tajperaro (1 mil-ono). Ĉu ni enkonduku Ŭaŝintonon kaj aliajn kiel alidirektilojn ĉar iu mistajpis ties nomojn laŭ propra elparolo? Narvalo 17:42, 3. Sep 2006 (UTC)

Mi konsentas kun Blahma ke oni nepre konservu redirektilojn kiam temas pri ia variaĵo de la nomo (uskleco, alternativa akcpetebla ortografio) sed ne se temus pri mistajpo. Administrantoj nepre atentu antaŭ ol forigi redirektilon ĉu alaij paĝoj ligas ĉi tien (Ligilo : Ligiloj ĉi tien ) kaj sekve ne forigu kiam estas. Aŭ ili zorgu korekti ĉiujn paĝojn kie aperas la erara ligilo. Kaj tamen pocvvas ankau esti ligiloj el alilingvaj vikipedioj eĉ el eksteraj paĝaroj. Do ĉar ekzisto de redirektilo estas tute ne ĝena pli prudente estas ne forigi ilin. Arno Lagrange  10:51, 5. Sep 2006 (UTC)

Pri la kazo de tutmajuskla literumo de nomoj: Mi konsentas kun Marek, ke ni ne forigu ekzistantajn alidirektojn de tiel literumitaj titoloj. Tio gravas por ne rompi ligilojn, precipe el ekster-Vikipediaj paĝoj.
Pri la kazo de "Urugŭajo" kaj similaj: Por tiaj kazoj mi proponas enkonduki ŝablonon "misliterumo", simile al la ŝablono w:de:Vorlage:Falschschreibung en la germanlingva Vikipedio (rigardu ekzemplon de ĝia uzo: w:de:Matraze). Kun tio ŝablono, ne estos rekta alidirektilo, sed aperos averto ke oni entajpis misliterumitan vorton, kaj ĝi proponas la ĝustan literumon. Marcos 19:23, 16. Sep 2006 (UTC)

Propono pri nova bonvensaluto por IP-numeroj redakti

Saluton, mi proponas nova bonvensaluto por IP-numeruloj. La nuna estas ĉe Ŝablono:Bvensaluti kaj la nova kiu mi tradukis el la sveda vikipedio troveblas en mia testejo.

Mankas al ĝi tralego, bonvole faru. --Denizo 20:59, 3. Sep 2006 (UTC)

Dankon al Vikipediisto:Raonisousa pro tralego mia propono. Mi ne aŭdis el aliaj kaj tial mi komprenas ke la propono estas akceptita. Tial mi nun ŝanĝas la ŝabelonon. Mi ankaŭ ĝisdatiĝis la Ŝablono:Bonvenon al la sama aspekto.--Denizo 09:23, 5. Sep 2006 (UTC)
Gratulon ! via laboro estas granda plibonigo de mia iam antaŭ longe kreita primitiva ŝablono ! Arno Lagrange  09:53, 5. Sep 2006 (UTC)
Dankon, mi ankaŭ ĝisdatiĝis {{Bonvenon|}}} al la nova desegnaĵo, kaj en ambaŭ ŝablonojn vi ne plu bezonas en meti --~~~~, tio estas aŭtomate.--81.161.184.111 20:03, 6. Sep 2006 (UTC)

Kartografio de Vikipediistoj redakti

En portugallingva vikipedio mi trovis interesan aferon. Temas pri "Kartografio de Vikipediistoj", vizitu al pt:Wikipedia:Cartografia_dos_Wikipedistas

Kompreneble, la plej granda parto de tiaj vikipediistoj estas en Brazilo kaj Portugalio. Sed al ni tiu estus pli interesa afero pro nia tutmondeco.

Ĉu eblas realigi projekton saman ĉi tie???

Golbery [Goŭberi'] 12:18, 4. Sep 2006 (UTC)

Bonega ideo, kion opinias la fakuloj? Bea 09:20, 5. Sep 2006 (UTC)

Tion ni jam ekis je http://www.frappr.com/eowikipedia Arno Lagrange  10:02, 5. Sep 2006 (UTC)

Mi iomete reagordis la paĝon (interalie mi estas administranto tie), oni povas elekti sian inecon (ina/malina), administrantoj estas indikitaj per speciala simbolo (blanka) kaj eblas aldoni rekontiĝojn kiel kolektivajn kontribuantojn. Baldaŭ aperos la logotipo. Se bezonatas pliaj agordoj, simple informu min. Amike, Alaŭdo ۩ 11:04, 5. Sep 2006 (UTC)
Tamen mi preferas ke ni kreu paĝon Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj ene de la Vikipedio. Tiu paĝo http://www.frappr.com/eowikipedia ial naŭze misfunkcias ; ĉiu ajn ago (aŭ agprovo) postulas terure longan tempon (almenaŭ vidate el mia komputilo) dum ne estas tiom terura la situacio interne de la vikipedio. AL @ 11:44, 5. Sep 2006 (UTC)
Certe bonas havi internan paĝon pri tio, ĝin havas multaj vikipedioj. Krom solan lokon tie eblas indiki ankaŭ okupon, parolatajn lingvojn ktp. Sed ĉu eblas iel aŭtomate generi similaspektan mapon? La mapo, kiun ni nun havas, estas belega. Kaj ĉe mi estas absolute neniu problemo kun "frappr", ĉio funkcias rapidege, la aspekto bonas kaj la agordoj multas. Eble kulpas vian retum-provizianto? Amike, Alaŭdo ۩ 12:03, 5. Sep 2006 (UTC)
Mi de kelkaj monatoj ĝuas rapidan konekton kaj tio multe helpas min por vikipediumi. Sed ial la paĝoj de frappr tre malrapide maontriĝas al mi kaj tre malrapide reagas al ia ajn ŝanĝo - eble pro tio kulpas mia komputilo. Sed ĉiel ajn mi trovas preferinda ke ni prizogu iun internan paĝon kiu estas ligita al alilingvaj samtemaj paĝj. AL @ 12:18, 5. Sep 2006 (UTC)

Klostro > monaĥejo redakti

Leginte la ĉisemajnan artikolon "Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek)", mirinte pri la termino "monaĥeja galerio" kaj trovinte en la Reta Vortaro la vorton "klostro", ŝajnas al mi ke ekzistas grava eraro en Vikipedio pri la termino "klostro". La artikolo "klostro" temas pri monaĥejo kaj devus esti do sub la titolo "monaĥejo", ankaŭ laŭ Reta Vortaro (mi ankoraŭ ne kontrolis en PIV). Bonvolu diri se estas io, kion mi ne komprenis, antaŭ ol mi ŝanĝos la artikolojn. Dankeme, Bea 09:17, 5. Sep 2006 (UTC)

Laŭ PIV
Klostro 1 Kovrita promenejo ĉirkaŭ interna korto de monaĥejo, katedralo ks.
        2 Monaĥ(in)ejo kun tia korto

PaulP 10:39, 5. Sep 2006 (UTC)


Uzo de la forumo anstataŭ de tiu ĉi diskutejo redakti

Karaj, ĉu ankaŭ vi opinias, ke tiu ĉi diskutejo estas apenaŭ superrigardebla plu? Antaŭ du monatoj Chuck proponis uzi la forumon anstataŭe

La plejmulto da Vikipedioj uzas la oficialajn listojn, do indas ke ni ankaŭ faru tion. 
Bonvolu aliĝi kaj ekdiskuti ĉe http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l 
--Chuck SMITH 12:39, 11. Jul 2006 (UTC)

sed ŝajne mi estis la sola, kiu faris tion poste. Ĉu ekzistas iuj kialoj ne sekvi la konsilon de Chuck? PaulP 11:00, 5. Sep 2006 (UTC)

Ni uzis kaj daŭre uzas tiun liston (ne estas forumo!). Sed ne multaj aperas tie. Krome, diskutejo alireblas rete kaj estas parto de Vikipedio, ĉi tie la diskuto estas optike pli impona kaj oportuna -- oni ne devas trafoliumi malnovajn arkivojn por eltrovi, de kiu mesaĝo komencis kverelo. Do... Alaŭdo ۩ 12:05, 5. Sep 2006 (UTC)


Amasa detruo redakti

Mi petas opinion de la komunumo pri la sekva: Se iu amase kreas unufrazajn seninformajn paĝojn ekz. X estas vilaĝo en Ĉeĥio, ĉu ni rigardu ĝin malbon-intenca detruo de Vikipedio kaj forbaru la vikipediiston aŭ ne. Narvalo 17:28, 5. Sep 2006 (UTC)

Mi opinias, ke unue ni petu, ke li uzu sian tempon nun por prilabori la novan ĝermetaron... Raoni Sousa 17:36, 5. Sep 2006 (UTC)
Ĉu vi ne konas lin? Mi jam petis lin. Ĉiu parolo, peto superflua. Li nun malbon-intence detruas, montras lian kapablon. Kelkaj apogoj kaj mi ripozigas lin. Narvalo 17:40, 5. Sep 2006 (UTC)
Ankaŭ mi malŝatas tion, sed iu faris precize same pri centoj da italaj vilaĝetoj, kaj ankaŭ tiam oni ne intervenis, ĉu? PaulP 17:58, 5. Sep 2006 (UTC)
Aldono: mi nun vidas, ke la italaj estas multe pli altkvalitaj ol la Petraĵoj. PaulP 18:03, 5. Sep 2006 (UTC)
Ankaŭ min agacas tiuj artikoloj. Kial aldoni ion tute senutilan? Same mi opinias pri multaj rumaniaj vilaĝoj. Precipe ravas min la indiko "la vilaĝo havis en 1934 120 enloĝantojn" -- nu bone, eble neniu el tiuj 120 neniam legis vikipedion, nek legos -- kial do ni bezonas tion. Ĉu nur por "pufigi" la enciklopedion? Mi foje, serĉante amuzajn faktojn klakas sur hazarda artikolo, kaj en 80% la artikoloj, kiujn mi trovas, estas tute senutilaj kaj sensencaj -- ĉu vilaĝoj en Rumanio, ĉu ĉeĥaj malgrandaj urbetoj, ĉu italaj komunumoj, ĉu jaroj kun tute senutilaj faktoj. Miaopinie ĉio ĉi estas nur balasto, kiun oni forigu, aŭ almenaŭ ne plu produktu. Alaŭdo ۩ 20:27, 5. Sep 2006 (UTC)
Doktoroj administrantoj, de kie vi scias, ke tio estas finaj informoj en paĝoj pri vilaĝoj en Ĉeĥio. Estus pli bone, se vi silentus. Neniu diras al vi, ke vi devas esti ĉi tie kaj rigardi la monitoron kiel televidon. Por aldoni informojn estas sufiĉe da tempo. --Petr Tomasovsky 05:04, 6. Sep 2006 (UTC)

Estimataj, mi ne komprenas, pri kio vi babilas. Mi redaktas permane, mi ne havas roboton por tio, por ke tio ne estu videbla en lastaj ŝanĝoj. Vikipedio estas por ĉiuj kaj por ĉia ajn informo. Mi kreas bazojn de artikoloj. Narvalo volas nur uzi siajn administrantajn rajtojn, ĉar li estis ĉefe tiu, pri kiu mi skribis en la diskuto pri ordigaj ŝlosiloj. Li tute ne skribas kategoriojn (eĉ kiam li scias pri ili) kaj liaj paĝoj estas nur por li, ĉar ili havas neniajn ligilojn. Li nun venĝas al mi. Se tiaj paĝoj NUN ne plaĉas al vi, simple ne legu ilin. --Petr Tomasovsky 18:12, 5. Sep 2006 (UTC)

Ĉu vi kredas, ke la artikoloj "XXX estas vilaĝo en Ĉeĥio" estas enciklopediaj? Mi ege dubas. 90% de tiuj viaj artikoloj trafas la kriteriojn de rapida forigo. Alaŭdo ۩ 22:44, 6. Sep 2006 (UTC)
Alaŭdo, por vi estas certe nenio enciklopedia. Bv vidi: vi markis de mi kreitan artikolon kiel "ne tre enciklopedia" kaj la artikolon mem. Tio estas nur via subjektiva opinio. --Petr Tomasovsky 05:41, 7. Sep 2006 (UTC)
Se la menciita artikolo almenaŭ estis kvalita kaj longa (kvankam ne enciklopedia -- sed tute populisma, pli taŭga por iu Guiness-Libro en Esperanto), la nunaj viaj artikoloj estas tute sensencaj kaj neenciklopediaj. Jes ja, estas mia subjektiva opinio, sed tio tute ne signifas, ke la opinio estas erara aŭ neobjektiva :) Alaŭdo ۩ 16:32, 7. Sep 2006 (UTC)
Mi havas tempon por finredakti ilin. Ĉu vi rapidas ien? --Petr Tomasovsky 18:02, 7. Sep 2006 (UTC)

Mi jam skribis, se vi signas ĉe Ĉi tiu ŝanĝo estas redakteto, mi povas kaŝi viajn redaktaĉojn. Kaj tiam mi fajfas pri ili. Narvalo 18:28, 5. Sep 2006 (UTC)

Mi pensas ke ni estu objektivaj. Diri ke artikolo estas "neenciklopedia" eble estas subjektiva sinteno. Oni devas havi objektivajn kriteriojn pro tio. La "regulo" pri ĝermoj kaj ĝermetoj, ekzemple, estas objektiva, ĉar petas 3 frazojn aŭ ligon. Sed, se oni diras "artikolo estu grava"! Tio ne estas objektiva afero. Ĉu artikoloj pri populara aktoro estas "gravaj"? Al kiu? Mi pensas ke se oni sukcesas skribi artikolon pri io, tio estas grava. Kian regulon oni kreis? Ĉu "grava artikolo aperas minimume en 2 alilingvaj vikipedioj?".Roberto 16:43, 11. Sep 2006 (UTC)

Kial administrantoj ne atakas "altkvalitajn paĝojn" de tipo Trifeşti, Teiu ktp. Da ili estas eble centoj. --Petr Tomasovsky 05:33, 13. Sep 2006 (UTC)

El blogo de Chuck Smith mi lernis, ke la papera pli maljuna parenco de Vikipedio, la anglalingva Encyclopaedia Britannica, publikigis en sia nova eldono artikolon pri Vikipedio, en kiu oni eĉ rekte mencias la ekziston de nia Vikipedio en Esperanto. Mi opinias tion bona novaĵo kaj donas ligilon al tiuj, kiuj ŝatus legi la originalan anglalingvan tekston: [1] (atentu, foje aperas la tuto, foje nur unuaj 75 vortoj ni ne scias, kiel tio decidiĝas). Marek "Blahma" BLAHUŠ 14:09, 7. Sep 2006 (UTC)

Demandeto pri vortoj redakti

Nur malgranda demando. Mi ne povas trovi ie ajn la tradukaĵojn de la anglaj vortoj Glamor (=glam music) kaj Catharsis. Ĉu iu povus helpi? --Internaciulo 14:16, 8. Sep 2006 (UTC)

Mi trovis katarson. Tamen Guglo eltrovas nur 27 - Ryoho 08:34, 9. Sep 2006 (UTC)

Kiel ni proponas paĝojn por forviŝo? redakti

Eble oni jam demandis tion ĉi, sed mi trovis nenion. Do, kiel ni povas proponi paĝojn por forviŝo? (Dankon!) Fernando Maia Jr. 18:01, 9. Sep 2006 (UTC)

Enmetu {{forigu|}} en la artikolo. Poste vi povas enmeti en Vikipedio:Forigendaj_artikoloj.--Denizo 09:32, 10. Sep 2006 (UTC)
Por ke estu valida forig-propono, vi devas mencii ĝin en Vikipedio:Forigendaj_artikoloj! Marcos 19:32, 16. Sep 2006 (UTC)

Peto por movi redakti

Mi petas movi paĝon Ĉefministroj de Japanio al singulara formo Ĉefministro de Japanio. Ĉar ĝi estas ne listo sed klarigo pri ofica posteno. Mi provis movi, tamen malsukcesis. Antaŭdankon. - Ryoho 12:41, 26. Sep 2006 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 12:51, 26. Sep 2006 (UTC)
Dankon por rapida solvo. - Ryoho 13:10, 26. Sep 2006 (UTC)

Mian nomon redakti

Ĉu mi povas ŝanĝi mian nomon d' uzanton? Car je l' Vikipedon Anglan, mi havis ŝanghis mian nomon je Quentin Smith, kaj je ĉi-tie ankaŭ mi dezirus ŝanĝi mian nomon je Quentin Smith. Ĉu povas mi fari tion? --4836.03 11:38, 26. Sep 2006 (UTC)

Mi vin dankas por respondis min. --4836.03 07:23, 27. Sep 2006 (UTC)
Laŭ mia scio, oni ne eblas ŝanĝi sian nomon. Tamen, vi povas simple fari novan uzanto-konton kun la nova nomo. -- Yekrats 10:51, 27. Sep 2006 (UTC)
Jes uzulo povas deziri ŝanĝi sian salutnomon. Jes tion povas efektivigi burokrato. Nomŝanĝo ebligas konservi historion da kontribuadoj dum ĉe kreado de nova salutnomo ĝi estas forperdita. Ĉar Quentin konfirmis ke li deziras ŝanĝi sian salutnomon mi tion plenumis laŭ lia peto
(27. Sep 2006 13:16 La uzanto "4836.03" (kiu redaktis 23 foje) estas renomita "Quentin SMITH ")). 
Via servema burokrato : AL @ 11:27, 27. Sep 2006 (UTC)
Bonege! Mi ne sciis tion. Dankon Arno. -- Yekrats 12:47, 27. Sep 2006 (UTC)