Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/3

Tio ĉi estas plurlingva kunlaborado por krei wiki-urbon. Ĉiuj Vikipediistoj povas partopreni, en kia ajn vikipedia lingvo. La defio estis anoncita la 1-an de marto
(Premio-disdono perrete dissendota la 21-an de aprilo).
@MonmouthpediA announces the Charles Rolls Challenge

This is a multilingual collaboration to create a wiki-town. All Wikipedians can take part, in any Wikipedia language. The challenge was announced on 1 March (Prizegiving webstreamed on 21st April).
Sign up now
"Can you imagine a Wiki Project that involves 1,000 QRpedia codes and free WiFi?"

About 15 articles so far in Welsh, could we have Monmouth in Esperanto? Victuallers (diskuto) 14:03, 29 Feb. 2012 (UTC)

Thank you for the translation ... hopefully that will attract people who want to see a town you can tour in your language in April? Victuallers (diskuto) 10:08, 1 Mar. 2012 (UTC)

Ĉu ni anstataŭigu la logo-bildon? redakti

Saluton, samideanoj! Mi rimarkis ke la logo-bildo de EO-Vikio malsamas je la dosiero uzata ĉe preskaŭ ĉiuj alilingvaj Vikipedioj. Ĉu estas ia kialo pri tio? (Komparu la nunan version kun la pli uzatan). Laŭ mi, la dua legeblas pli facile, ĉar ĝi ne havas la etan kursivan tiparon. Kiel opinias vi? Amike - Tempodivalse (diskuto) 05:09, 2 Mar. 2012 (UTC)

Kie estas ĝuste: Altaja Regiono aŭ Altaja regiono?

Ekzistas: Altaja Regiono, Altaja Respubliko, Kategorio:Altaja Regiono, Kategorio:Urboj de Altaja Regiono (malplena), Kategorio:Urboj de Altaja regiono, Ŝablono:Administra divido de Altaja Regiono, Ŝablono:Geokesto lokumilo Altaja regiono, Ŝablono:Urboj de Altaja Regiono, Ŝablono:Municipaj distriktoj de Altaja Regiono, Kategorio:Altaja Regiono. Samtempe ĉiuj rusiaj provincioj kaj regionoj nomiĝas same: Permja regiono, Omska provinco... --Maximkaaa (diskuto) 11:47, 2 Mar. 2012 (UTC)

Mi alinomis la paĝon je Altaja regiono laŭ aliaj regionoj de Rusio. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:04, 2 Mar. 2012 (UTC)
Mi konsentas pri tio.--RG72 (diskuto) 13:35, 2 Mar. 2012 (UTC)
Ĉu vi povas ankaŭ alinomi kategoriojn kaj ŝablonojn kaj forigi malkorektaj? Mi povas redakti ligilojn, ili ne estas multaj. --Maximkaaa (diskuto) 13:45, 2 Mar. 2012 (UTC)
  Farite Petr Tomasovsky (diskuto) 21:23, 2 Mar. 2012 (UTC)
Dankon! Mi korektkis ligilojn al ŝablonoj. --Maximkaaa (diskuto) 17:46, 3 Mar. 2012 (UTC)

Fakte interesa estas, ke eĉ la Fundamento en tiu punkto estas en si kontraŭdira! En la notoj de la Fundamento oni fakte trovas malsamajn modelojn por majuskla kaj minuskla skribo. Konkludo: Estas afero de gusto! Persone mi rekomendus majusklojn, kiam temas evidente pri propra nomo. Kiam temas pri pura klarigo, tiam preferindas minuskloj. Se oni do komprenas Altaja Regiono kiel nomo, tiam fakte preferindas majuskloj. Se oni tamen ekzemple parolas pri altaja regiono en la reta regionaro tiam evidente ne temas pri nomo. Fakte mi vidus diferencon inter Osmka Provinco kaj omska provinco! Kun majusklo temus pri la Provinco Omsko, dum skribita kun minusklo oni komprenus en la provinca regiono de Omsko - tia kompreno estiĝus el la interkonsento, ke nomoj kaj elementoj de nomoj estu skribitaj per majuskloj, do elemento skribita per minusklo ne estas nomo.DidiWeidmann (diskuto) 17:11, 9 Apr. 2012 (UTC)

Mi difinis simplan ŝablonon Linio baziĝantan sur <hr>. Do:

{{Linio}}
aŭ
{{Linio|koloro}}

Senkolore ĝi estas helgriza.


Do se iu volas plievoluigi ĝin.


Mi ne trovis jam pretan mekanismon. Se mi eraras, oni evidente forigu ĝin. Sed ĉi-okaze korektu Bill Evans (pianisto)#Piednotoj


--  PEJNO Simono  14:07, 3 Mar. 2012 (UTC)

Fakte ekzistas linio jam. Jen: ---- Do:

Sed ne kolora!







--  PEJNO Simono  10:13, 4 Mar. 2012 (UTC)

ankaŭ dikecon nun eblas difini --AL @ 19:21, 4 Mar. 2012 (UTC)
Mi ne faris ion por parametro pri diko pro tio, ke laŭ raportoj iu populara krozilo ignoras tion. Aldone estas speco de konflikto inter height=2px kaj size=2. Sen transdono de px oni devus supozi, ke temas pri la size-parametro. --  PEJNO Simono  06:14, 5 Mar. 2012 (UTC)
Mi ne kredas ke la koloraj linioj estos ege uzitaJ. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 19:28, 4 Mar. 2012 (UTC)
Ankaŭ mi ne, sed iam kaj iam. Fakte mi difinis la linio ĉar mi ne sukcesis trovi la ---- -aferon. Kaj mi vere demandas min, kie trovi tiaĵojn. --  PEJNO Simono  06:28, 5 Mar. 2012 (UTC)
Tiaj aferoj estas troveblaj el Helpopaĝoj, nome : Helpo:Kiel redakti paĝon por spertuloj --Arno Lagrange @ 18:07, 6 Mar. 2012 (UTC)

Mi longe suspektis, ke la vikipediisto kiu elektis por si la nomon Haistakaa! kunlaboras ĉi tie kun intenco nur ĉikani kaj ridindigi la enciklopedion. Pri tio atestas la lingva kaj alia kvalito de liaj aldonoj kaj ankaŭ lia uzantonomo, kian apenaŭ adoptus seriozulo. Fina pruvo estas lia hodiaŭa ŝanĝo de la nacia himno de Finnlando de la ĝusta "Maamme" al "Nokia tune". La ŝanĝon tuj poste kontrolis kaj aprobis Ĉiuĵaŭde, kiu tutsame estas plena fuŝulo. Mi jam suspektas, ke la du estas unu sama homo. Mia iama propono forbari la uzanton Ĉiuĵaŭde ne trovis multajn samopiniantojn, kaj li do plu detruadas Vikipedion. Mi do ĉi-foje proponas nenion, nur atentigas pri la katastrofa duopo. --Surfo (diskuto) 20:39, 3 Mar. 2012 (UTC)

Mi vere kaj honeste ne estas Haistakaa! (Mi havas kiel sola ŝtrumpopupo Astroscienco). Haistakaa! kaj mi vere loĝas en malsama lando. Kiam mi aprobas, mi vidis ke la laboro estas korekta. Mi bedaŭras ke mi aprobis fuŝan laboron (se mi ne suspektas ke la laboro estas fuŝaĵo, mi aprobas).
Mi kredas ke, por suspekti 2 uzantojn estas unu homo, la uzantoj devus preskaŭ havi la samajn labormanierojn, aŭ havas laste kelkajn samojn de labormanieroj aŭ ankoraŭ kontribuas en preskaŭ la samaj aferoj (dum pli ol unu semajno).
Ankoraŭ unu kialo por protesti: Se Haistakaa! sciis (en 2009 en ekzemplo) bone Esperanton, mi lernis Esperanton frue (novembro 2011). Kun miaj klarigoj, mi konfirmas ke mi faris eraron de aprobo kaj ekde nun mi plurfoje rigardos antaŭ ol kontroli.
Do, mi prezentas miajn plej sincerajn bedaŭrojn pro aprobi fuŝan ŝanĝon kaj mi ne rekomencos.
Kun tre granda honesto, Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 20:46, 3 Mar. 2012 (UTC).
Mi ne konsideras la ĉi-supre montratan pruvon konkludiga pri la malbonintenco de Ĉiuĵaŭde. La ŝanĝo de Histakaa! ja estis nebona, sed samtempe la tuja aprobo ne tre suspektindas: Ĉiuĵaŭde plurfoje kontrolis kaj aprobis miajn redaktojn post malpli ol unu minuto. Ĉu do oni ankaŭ suspektos, ke mi estas ŝtrumpopupo? Krome, laŭŝajne ekzistas neeta malsamo inter la labormaniero de ambaŭ uzuloj, se oni traserĉas ties aldonojn. Eble la kontribuoj de Ĉiuĵaŭde estas malĝustemaj, sed mi opinias, ke nur unu suspektinda ago ne sufiĉas por akuzi iun pri ŝtrumpopupumado. Amike - Tempodivalse (diskuto) 22:09, 3 Mar. 2012 (UTC)
En januaro-februaro, uzantoj multe parolis pri mia forbaro (feliĉe ne farita). Mi forte laboris por lerni kaj plilerni Esperanton kaj mi kreis multajn artikolojn. Mi faris grandan helpon. ArnoLagrange diris:
... la kontribuado de « Ĉiuĵaŭde » estus aldono al Vikipedio kaj ne malhelpado
kaj pravas. Mi faris pli ol 85 bonajn artikolojn (vidu tie) kaj oni diras ke miaj kontribuoj estas parte rubujo.
En Vikipedio, mi montris kunagadon kaj paciencon.
Kiel Tempodivalse diris, nur unu suspektinda ago ne sufiĉas por akuzi iun pri ŝtrumpopupumado. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 22:54, 3 Mar. 2012 (UTC)
Nu, mi pensas ke ne ekzistas sufiĉaj provaĵoj por demonstri ke Haistakaa estas ŝtrumpopupo de Ĉiuĵaŭde, sed certe ni devas fari ion por puni la malbonan kontroladon ke Ĉiuĵaŭden faris, mi pensas ke NE ĉiuj rajtas havi permeson reviziantan, kaj Ĉiuĵaŭde certe de rajtas havi la permeson, mi pensas ke li estos tre bona esperantisto kaj ke li multe helpos vikipedion, sed ankorau li devas plibonigi sian E-nivelon kaj sian Vikipedian scion, do mi proponis ke Tlustulimu aŭ iu alia Administranto maldonis al Ĉiuĵaŭden la reviziantan rajton (nur por kelkaj tagoj aŭ semajnoj). --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  03:12, 4 Mar. 2012 (UTC)
Mi lasos la decidon pri ĉu forpreno al vikiadministrantoj kaj uzantoj pli spertaj ol mi. Tamen mi opinias, ke ni ne forgesu lian tre junan aĝon. Ne multe da tiuaĝaj junuloj havas la paciencon aŭ eĉ la kapablecon ĉi-tiel ade lerni fremdan lingvon. Ĉiuokaze mi esperas, ke Ĉiuĵaŭde ne malkuraĝiĝos. Se li daŭrigas sian Esperantan lernadon, plenkreskiĝante li povos atingi altan lertecon en la lingvo. Tempodivalse (diskuto) 03:59, 4 Mar. 2012 (UTC)
Denove Ĉiuĵaŭda problemo. Ankaŭ mi vere ne scius kiel agi rilate tiun ĉi bonulon. Li starigas nin ĉiujn antaŭ dilemo. Kaj ĉu li aĝas 12 jarojn aŭ 112 jarojn, ankaŭ tion neniu vere scias. Jen la problemo de kaŝnomoj sen fona realnoma fundamento. :) Sed ĉu puni pro tiu ĉi misaprobo? Ne, tro infanece! Kaj rokstabilajn pruvojn pri io alia ankaŭ mi ne ekkonas. Multaj liaj dialogoj kun aliuloj tie ĉi estas tute kredeblaj. Same multaj liaj agadoj. Sed konsentite, iam kaj iam ...
Sume, estus pli bone, se — specife tie ĉi en la E-Vikio — iu kaj iu Vikiisto iomete pli informdone aspektigus sian propran Vikiejeton. --  PEJNO Simono  09:18, 4 Mar. 2012 (UTC)
Kion helpus realnomoj, kiam ne temas pri redaktado de artikolo pri si mem, siaj konatoj, ekzakta loĝloko ks (krom kontrolo de ŝtrumpopupeco, sed vi ja parolas pri aĝo)? --AVRS (diskuto) 13:08, 4 Mar. 2012 (UTC)
Nu, solvon ankaŭ mi ne havas. Sed ekzemple baze de mia propra paĝo, ĉiu povas vidi, kiu mi estas. Aliflanke, oni povus havi bonajn kialojn &#151; specife Vikilabore &#151; eble ne malkaŝi sin. --  PEJNO Simono  20:34, 4 Mar. 2012 (UTC)
Eble punu min per portempa forpreno de mia rajto. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 13:57, 4 Mar. 2012 (UTC)
Mi proponas, ke vi antaŭ spegulo skurĝu vin mem per 5 vipbatoj. --  PEJNO Simono  12:09, 5 Mar. 2012 (UTC)
Ne punu al Ĉiuĵaŭde, punu al Haistakaa!, Ĉiuĵaŭde erateris. Homo estas erarema. --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 15:56, 5 Mar. 2012 (UTC)
Mi fakte fakte opinias, ke la lingvokonoj de Ĉiuĵaŭde ne estas sufiĉaj nuntempe por roli kiel revizianto. Aliflanke forpreno de la revizirajto de Ĉiuĵaŭde signifus, ke ni poste devus revizii ĉiun modifon de Ĉiuĵaŭde, eĉ kiam temas pri aldonoj liaj bonordaj aŭ tute etaj. Mi tial proponas kompromison, nome, ke Ĉiuĵaŭde libervole ĝis li pli spertiĝos en Esperanto bonvolu ne aktive revizii. Aliflanke li konservu la reviziorajton, tiel ke ni ne bezonas poste kontroli ĉiun modifon de Ĉiuĵaude (do aŭtomata reviziado plu eblu). Mi demandas al vi Ĉiuĵaŭde, ĉu tia solvo estas por vi akceptebla? Mi ankaŭ volas atentigi, ke la reviziado ja nur estas kontrolo, ĉu modifo ne estas vandalismo. Ĝi ne kontrolas, ĉu modifoj estas bonkvalitaj. En tiu senco Ĉiuĵaŭde ne vere agis malkorekte. DidiWeidmann (diskuto) 21:52, 13 Mar. 2012 (UTC)
Tio ĉi estas akceptebla por mi, ĉar ĝi ne ŝanĝos neniun (krom ke mi malpli revizios). Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:05, 13 Mar. 2012 (UTC)

Ĉu vi kreas ke mi estas sama persono ol Ĉiuĵaŭde? —La komenton aldonis, sen subskribo, Haistakaa! (diskuto • kontribuoj)

Ĉe Artikolo de la semajno oni skribas: Elstaraj artikoloj estas bonaj kandidatoj por la artikolo de la semajno, kiu aperas sur la Ĉefpaĝo. Do ŝajnas, ke artikolo de la semajno estas pli valora titolo ol elstara artikolo. Ĉu el tio ne sekvas ankaŭ, ke eksa artikolo de la semajno aŭtomate eniru la liston de elstaraĵoj?

Cetere, plu ĉeestas la ŝablono ADLS en la artikolo Satelita televido, kvankam la semajno pasis kaj nun alia artikolo transprenis la titolon. Kiu respondecas pri ĉi-tiaĵoj?

--  PEJNO Simono  07:23, 4 Mar. 2012 (UTC)

Listo delisto da (Kwamikagami) redakti

Ĝi havas sufiĉan plezuron por miskorekti tekstojn kaj titolojn. Ĝi ŝanĝas la de pour da. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 20:30, 4 Mar. 2012 (UTC)

Bele! Mi certigas, ke ĉi-afere Ĉiuĵaŭde pravas. Estas interese vidi, ke la malnova konato Kwamikagami daŭrigas sian tradician fuŝadon. Antaŭ jaroj, mi eĉ devis tute rezigni pri verkado de la artikolo pri la nova astronomia kategorio nanplanedoj, kiam alvenis Kwamikagami, kun siaj nekompreneblaj argumentoj, por ruinigi la bonan komencon. --Surfo (diskuto) 21:28, 4 Mar. 2012 (UTC)
Ho, finfine alvenis la tago, kiam Surfo akceptas ion, faritan de Ĉiuĵaŭde :) Do, eble oni subtaksis evolukapablon de Ĉiuĵaŭde. Narvalo (diskuto) 21:37, 4 Mar. 2012 (UTC)
Jes. Kompense, ĝi alvenas ke mi faris erarojn, sed mi plibonigas min de miaj eraroj. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 21:40, 4 Mar. 2012 (UTC)
Ni devus scii ke DidiWeidmann ankaŭ helpis por solvi problemon. Por mia parto, mi korektis la miskorektitajn titolojn (kiuj Kwamikagami miskorektis). Estas bona laboro kun bona fino. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 21:34, 4 Mar. 2012 (UTC)
Karaj mi fakte ne estas tiom senerara kaj genia, kiel Ĉiuĵaŭde min volas prezenti. En la konkreta kazo temas pri lingva konflikto.DidiWeidmann (diskuto) 21:50, 4 Mar. 2012 (UTC)
La diskuto jam okazis antaŭ tri jaroj "Listo de" aŭ "listo da" urboj, prezidantoj ktp.. Post baloto estis 9 voĉoj por "listo de" kontraŭ 1 por "listo da". --Arno Lagrange @ 21:52, 4 Mar. 2012 (UTC)
Dankon Arno, fakte do ne indas remalfermi la diskuton. DidiWeidmann (diskuto) 21:56, 4 Mar. 2012 (UTC)
Mi ĵus konstatis, ke en la diskuto antaŭ kelkaj jaroj Kwamikagami tre aktive partoprenis, kaj ke li tial bone konis la verdikton por "listo de". Mi nun admonis lin, ke li ĉesu tian aktivecon, modifi "listo de" al "listo da", klarigante, ke li riskas blokon. Mi observas nun, kaj se li daŭrigas, mi paŝos al forbaro de 24 horoj! Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:12, 4 Mar. 2012 (UTC)
Mi havas demandeton: Kion ni faru pri la multnombraj artikoloj ankoraŭ uzantaj "listo da"? Ĉu, laŭ la decido de la antaŭa baloto, oni ŝanĝu ilin ĉiujn al "listo de"? Tempodivalse (diskuto) 23:21, 4 Mar. 2012 (UTC)

Kompreneble oni korektu la erarajn "da". Tamen ankaŭ la esprimo "listo de" eblas, sed estas alisignifa kaj ne tre probable aperas en enciklopedio.

Jam rigardeto en la liston de Tempodivalse montras, kiom malkompetenta estas Kwamigakami. Tuj komence de la listo, atenton kaptas ekz. la artikolo Listo de kreolaj lingvoj, kies unuaj frazoj estis "Ĉi tie estiĝas listo de kreolaj lingvoj, kio estas partita laŭ deveno de la vortaro. La partitado laŭ deveno de vortaro estas tre problemata ĉe multaj lingvoj, ĉar la vortaro simplege povas ŝanĝi dum lingva kompletigo." Tiun galimation, kiu kriegas petante reverkadon, Kwamikagami "korektis" ŝanĝante la vorton "de" (unu el la malmultaj bone elektitaj vortoj en tiu peco) al "da". Jam pli frue Kwamikagami kontribuis al ruinigo de artikoloj pri lingvaj familioj, kiuj devus esti aparte bonaj en la Esperanta Vikipedio.

Unu el la malesperigaj kaj mallaboremigaj ecoj de nia Vikipedio estas tio, ke ĉi tie ne sufiĉas korekti malĝustaĵojn kaj skribi senerp lingvon. Oni devas ankaŭ daŭre motivi elementajn gramatikaĵojn kaj argumenti kaj kvereli kun obstinuloj, kiuj postulas klarigon, se oni korektas "ĝi estas bonan" al "ĝi estas bona". --Surfo (diskuto) 07:41, 5 Mar. 2012 (UTC)

Mi ĝiskorfunde kompatas.
Esperante esti skribinta senriproĉan Esperanton,
via --  PEJNO Simono  12:11, 5 Mar. 2012 (UTC) (PS: Aŭ eble skribinte? :)
Dankon, Simono. Via kompato igis la sunon brili al mi en ĉi tiu malvarma tago! --Surfo (diskuto) 14:41, 5 Mar. 2012 (UTC)
Mi havas demandeton: Kion ni faru pri la multnombraj artikoloj ankoraŭ uzantaj "listo da"? Ĉu, laŭ la decido de la antaŭa baloto, oni ŝanĝu ilin ĉiujn al "listo de"? de Tempodivalse 23:21, 4 Mar. 2012 (UTC)

Kara Tempodivalse, jes ni devas ŝanĝi la miskorektitajn titolojn. Mi ĵus korektis la titolojn kiujn estis miskorektita. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 13:01, 5 Mar. 2012 (UTC)

Kara Ĉiuĵaŭde. Mi ĵus korektis la titolojn kiujN (forigu) estis miskorektitaJ (aldonu). Mi petas vin legi en PMEG ĉion, kion ĝi klarigas pri la rolmontrilo N. Bedaŭrinde, via misuzo aŭ neuzo de la finaĵo ĉiam denove kripligas vian Esperanton.
Aliflanke. vi tute ĝuste metis tiun rolmontrilon en tekston de mi. Fakte sen -N ne estis malĝuste, simple temis pri iomete alia signifo &#151; do orbiti (vojaĝante) ĉirkaŭ la Teron kontraŭ orbiti (en la spaco) ĉirkaŭ la Tero. Tamen mi lasis vian ŝanĝon. Sed verdire, se iel ajn vi lingve fuŝas, ĉiam temas pri la damna finaĵo -N &#151; alinome akuzativo.
Mi tre afable kaj amike konsilas tion, ĉar tio estas io, kio certe ĝiskreve agacas viajn legantojn.
Fakte viaj akuzativoj estas kiel ĉe Guglo - nome laŭhazardaj. (Jen la enkonstruita malforto de statistika tradukilo.)
Mi sincere esperas, ke vi ne skribas ĉion Franclingve kaj tiam Gugle ... --  PEJNO Simono  13:56, 5 Mar. 2012 (UTC)
Estas nevolaj forgesoj de mi. Ĉar guglo donas katastrofajn rezultojn, mi uzas francan vikivortaron kaj lernu!. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 14:14, 5 Mar. 2012 (UTC)

Enketo redakti

I'm so sorry I must write in English. If I spoke your language, I would not need to ask for your help. :)

The Wikimedia Foundation is preparing to launch a survey that it hopes will be helpful in discussing the future of how projects are funded on Wikipedia and sister sites. (More information about this can be read at meta:Fundraising and Funds Dissemination/Resource list and meta:Fundraising and Funds Dissemination/Recommendations, but you don't need to read it to help out here. :)) We would like input from as many people as possible, but the survey translations are not yet completed in many languages, including yours. The English version of the survey is at meta:Survey of how money should be spent/Questions/en. The Esperanto version, currently 14% complete, is at meta:Survey of how money should be spent/Questions/eo. If you can help, you would be very welcome!

Translations are done using the "translation tool". If you go to this special page, all you have to do is select your language from the pull-down menu and click "fetch". It will bring up a table. You can easily see what has been translated and what has not. Click on the blue text in the left column next to content that has not been translated to open up an editing box. Above the box, the English version is shown, and you can simply enter in your language translation beneath it.

The survey is pretty short, so I hope we can get it completed in time to send it to Esperanto editors in their own language. Thanks for any help you can offer! And, again, I'm very sorry for the English. --Mdennis (WMF) (diskuto) 15:20, 5 Mar. 2012 (UTC)

Konciza traduko: Vikimedia Fondaĵo pretigas enketon kies Esperanta versio ne jam estas preta. bonvolu helpi traduki ! Enketo pri kiel la mono estu uzata/Demandoj. Tradukon oni faru per jena ilo. --Arno Lagrange @ 17:22, 5 Mar. 2012 (UTC)
Mi fintradukis la mesaĝojn: bonvolu provlegi ilin. Dankas AL @ 18:46, 5 Mar. 2012 (UTC)
Ĉio aspektas bone kaj senerare al mi. Egan dankon! Tempodivalse (diskuto) 19:00, 5 Mar. 2012 (UTC)

Peto pri forigo de ŝablonoj redakti

Mi petas al iu rajtanta pri tio forigi Ŝablono:celo kaj Ŝablono:celen.

Mi nun uzas Ŝablono:Enhaven - vidu: Satelita televido, Literofteco, Johann Wolfgang von Goethe.

Kaj tie ĉi: {{Enhaven}}

--  PEJNO Simono  18:22, 5 Mar. 2012 (UTC)

Enhaven redakti

La ŝablono Ŝablono:Enhaven montriĝas tre praktika afero. Mi per ĝi jam enpenetris kelkajn virge senkulpajn artikolegojn. Do se iu volas etendi aŭ beligi tiun teĥnike ege kompleksan, apenaŭ ankoraŭ per homa mensa forto kompreneblan ŝablonon, ek ek ek kaj bonvenon! --  PEJNO Simono  08:13, 6 Mar. 2012 (UTC)

Enhaven estas lingva fuŝaĵo kaj se iu diros, ke ne, mi diras ke tio estas Esperantaĉo. Ĉu oni povas diri: Mi iras domen, konstruaĵen. Venu ĉambren.? Absolutaj sensencaĵoj. Eble unusola tia vorto estas hejmen (Mi iras hejmen.), sed oni ne povas laŭ tio krei similajn vortojn, kiujn eblas diri alimaniere. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:39, 6 Mar. 2012 (UTC)
Mi aprobas la ŝablonon, sed ne la titolo(n) ! Mi proponas titoli la ŝablonon Enhavo, sed marki en ŝablono Reiru enhaven (malgraŭ ke Reiru al Enhavo estas ankaŭ korekta). Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 13:46, 6 Mar. 2012 (UTC)
La foriga propono en la ŝablono {{Enhaven}} kaŭzas fuŝojn en artikoloj. Tial urĝe necesas meti la ŝablonon {{forigu}} kiel ĉe ĉiuj ŝablonoj inter <noinclude> kaj </noinclude>, eĉ se temas pri alidirektilo. Tiam nur aperas la kategorio. - Krome la dokumentado ankoraŭ havis la malnovan titolon. Mi ĵus korektis tion. Do bonvolu labori pli atente. --Tlustulimu (diskuto) 16:00, 6 Mar. 2012 (UTC)
Mi intence faris tion, ĉar kvar aŭ kvin artikoloj, kie tio aperis, estis korektitaj, antaŭ ol vi dirus hop. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:03, 6 Mar. 2012 (UTC)
Evidente iuj tie ĉi ne legas multe. Do: ien, kien, tien, hejmen, foren, suben, supren, antaŭen, malantaŭen, Anglen, Esperanten, ĝardenen, ĉiuloken, miadomen, celen, ktp. Eĉ postaĵtruen kaj vaginen estus ĉi-rilate menciindaj.
Ene de paĝo oni povas kompreni la vorton Enhavo kiel lokon, kien salti, kaj ne kiel tion, kio Enhavo fakte estas. Temas de programista vidpunko ĉi-aplike pri la nomo de ejo. Evidente, ankaŭ akuzativo eblus laŭ la modelo: Londonon, Frankfurton, ktp. Tamen iomete neklara afero. Do kial konsideri en tiu tre speciala okazo Enhaven fuŝa mi vere ne ekkonas. Cetere, ankaŭ fuŝen eblus. :) Sed evidente Al Enhavo ankaŭ eblas.
Mi kredas, ke la problemo tute ne rilatas al la nomo. Mi estas firme konvinkita, ke en vero temas pri la komplekso de la ŝablono, kiun sendube ne ĉiu kapablas kompreni. Do jen nur la pura envio je la mensa forto staranta malantaŭ tiu ĉi brila pintaĵo.! Konfesu! :) --  PEJNO Simono  17:36, 6 Mar. 2012 (UTC)
Ien, kien, tien, hejmen, foren, suben, supren, antaŭen, malantaŭen, suben estas ekzemploj, kie -n markas direkton. Kien vi iras? Tien. Kie vi estis? Tie. Sed ĉu eblas respondi je Kien vi iras? Pugen. Ĉambren. Laborejen. Ejen. Ridindaĵoj, kiujn eblas diri pli saĝe. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:04, 7 Mar. 2012 (UTC)
Eble iuj parolas tiel hejme. Sed konsciu, ke tio estas enciklopedio, kie ne eblas enmeti ĉion el la hejma parolo. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:09, 7 Mar. 2012 (UTC)
Oni ne ofte parolas tiel hodiaŭ, jes; sed laŭ la fundamentaj reguloj de Esperanto tia uzado de la akuzativo tute permeseblas, ĉu ne? Mi kelkfoje rimarkis similajn uzojn en seriozaj Esperantaj tekstoj (ekz. iri surmaren, surteren, ktp), kaj mi ĉiam komprenis ilin senprobleme. "Enhaven" havas klaran sencon al mi. La gramatika fleksebleco de Esperanto belas. (Samtempe mi diru, ke "al enhavo" ja estas pli natura al miaj oreloj; eble por ŝablonoj oni uzu la plej oftuzatan gramatikon. Mi neniel plendas pri la alinomigo de ĉi tiu ŝablono.) Tempodivalse (diskuto) 16:56, 7 Mar. 2012 (UTC)
Mi rekomendas al ĉiuj foje legi la libron "Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo" de Daniel Moirand. Ĝi mencias tri grupojn de la uzado de la akuzativo, nome:
  • rekta komplemento
  • precizigcela post prepozicio
  • anstataŭa: celmontra, mezura, maniera.
Krome la libro enhavas amason da ekzemploj el la esperanta literaturo. Do la aŭtoro analizis la uzadon.
Mi pensas, ke "enhaven" estas ekzemplo por la celmontra varianto. Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:09, 7 Mar. 2012 (UTC)

Nu, eble mi tro hastis rilate al vorto enhaven, sed oni devas konfesi, ke tiaj vortoj estas nekutimaj, nekonataj, apenaŭ uzataj, mi kuraĝus kompari tiajn vortojn kun provoj de naciaj renaskiĝintoj, kiuj elpensadis novajn naciajn vortojn (Piano = Frappalpebla klavaro). Povis ekmemori min, ke Pejno elpensas nekutimajn vikipediajn aspektojn de paĝoj. Sed senĉese mi asertas, ke ne eblas krei ilin laŭplaĉe. Ekz. frazo Pendigu mantelon en ŝrankon. sonus tre strange, se iu dirus ĝin Pendigu mantelon ŝranken. Eble ĝi estus uzebla kiel rekta traduko de iu indiana dialekto aŭ eble ĝi estus uzebla en dialogo en libro, kie kun la kunteksto ĝi estus komprenebla. Sed starante memstare tiaj vortoj impresas nekompreneble, kvazaŭ parolinto, skribinto ne estrus bone Esperanton. Kaj rilate al gramatika vidpunkto tiaj vortoj eble povus ekzisti, sed kie estas fino de tia kreado? Ĉu oni povas laŭplaĉe aldoni sufikson post sufikso? Poste laŭ iuj eblus mi skribumematadas (skrib-um-em-at-ad-as). Kvazaŭ tia vorto ne rilatas al enhaven, ĉu eblas laŭplaĉe aldoni la direktan -n kaj poste agrumenti, ke tio estas ejo, loko? Ĉu eblas aldoni ĝin al abstraktaĵoj? Ĉu eblas anglen, germanen...? Ĉu tio estas en anglon, en germanon...? Petr Tomasovsky (diskuto) 05:45, 8 Mar. 2012 (UTC)

Ankoraŭ malgranda aldono: Se supre de la paĝoj estus "vojkruciĝo" de diversaj aspektoj de vikipediaj paĝoj nomata eblecoj de legado, ĉu eblus krei vorton eblen kun la sama signifo kiel enhaven? Ĉu eblo ĉiloke estus ejo, kie oni povus elekti manieron de legado? Petr Tomasovsky (diskuto) 05:55, 8 Mar. 2012 (UTC)
Nu, mi tre ĝojas, ke oni intertempe komune konstatis, ke Enhaven estas perfekta Esperanto, kaj tute ne iuspeca Esperantaĉo. Kontraŭdirekte, mi nun atentigas, ke la ŝanĝita nomo &#151; nun: Al enhavo &#151; fakte estas speco de mis-Esperanto. Se oni volas uzi al ie ajn, la naviglo kondukas alen al Enhavo kaj tute ne alen al enhavo. Do mi petas korekti la nomon al la signife ĝusta: Al Enhavo.
Rilate sufiksojn mi aldonu, ke fakte mia Enhaven laŭ la kutima E-difino tute ne havis sufikson, temas pri adverba akuzativo de direkto. Krom tio mi simple menciu malsanulejestrino. Ĉu iu vere kontestas, ke jen ne nur Fundamenta kaj pefekta, sed ankaŭ eĉ pefekte komprenebla Esperanto?
Aldone mi inklinas atentigi, ke mia Esperanto estas not bad, kiel diras la Angloj. Memkompreneble ankaŭ mi ne estas plene senpeka kaj skribas iam kaj iam mistajpon aŭ eĉ forgesas aŭ mismetas miaj akuzativoj - kiel ni ĉiuj. Sed en nomo por ŝablono tio ne estas tre verŝajna.
Lastvice ankaŭ mia elekto de la koloro cidonie verda estas de ergonomia kaj utileca aspekto tute defendebla. Intertempe mi aldonis parametron koloro. Do tiuj aŭtoroj, kiuj nepre volas grizi, nun povas tute laŭplaĉe grizi. --  PEJNO Simono  08:25, 8 Mar. 2012 (UTC)
Ankaŭ mi ĝojas, ke anglo konas vorton malsanulejestrino. Ĉi tie okazis en aliaj lokoj grandaj diskutoj, kie oni konstatis, ke fakte virino estas kantisto, instruisto... kaj provu diveni, kiu parolis tiel. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:32, 8 Mar. 2012 (UTC)
Kiu parolas tiel? Evidente nur iĉistiĉoj kaj iĉistinoj. --  PEJNO Simono  09:23, 8 Mar. 2012 (UTC)

Forpaso de Rick Miller, Usona Esperantisto redakti

Bedaŭrinde, mi ĵus lernis pri la subita forpaso de Rik' Miller, usona Esperantisto kaj Vikipediisto. Li laboris en Vikipedio kiel Uzanto:Rick MILLER. Rik ankaŭ laboris multe ĉe la Lernu!-komunumo. -- Yekrats (diskuto) 13:49, 6 Mar. 2012 (UTC)

Miaj kondoleancoj por la forpaso. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 13:51, 6 Mar. 2012 (UTC)
@Yekrats. Bonvolu transdoni mian kondolencon al liaj familianoj, se eblas. Bedaŭrinde mi ne havis la okazon rekte koni lin. --Tlustulimu (diskuto) 15:46, 6 Mar. 2012 (UTC)
Koraj sinceraj kondoleancoj al lia familio. --Jean-François Clet (diskuto) 22:49, 6 Mar. 2012 (UTC)

Vidu la novaĵon en lernu! ĉi tie. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 22:51, 6 Mar. 2012 (UTC)

Mi enmetis la malgajan novaĵon en la aktualaĵojn. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 13:54, 6 Mar. 2012 (UTC)

Kun bedaŭro mi legis pri la forpaso de RIK. Por konservi lian memoron mi protektis lian vikipediistan paĝon kontraŭ modifoj por ĉiam - laŭ la vikipedia tradicio en kazo de forpaso. Amike DidiWeidmann (diskuto) 18:23, 15 Apr. 2012 (UTC)

Wągrowiec, Malbork, Szczecin, Ełk kaj Gdynia redakti

Por ne refari miajn erarojn, mi deziras ke iu kontrolu la paĝojn, ĉar mi ne estas certa ĉu la aldonoj estas ĝustaj informoj. Dankon, Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 17:21, 6 Mar. 2012 (UTC)

Mi sugestas traduki la supran frazon al «Por ne refari miajn erarojn, mi deziras ke iu kontrolu la paĝon, ĉar mi ne estas certa ĉu la aldonoj estas ĝustaj informoj.» Se mi ne perfidis la celon de la subskribinto, la sugestita refrazigo ŝajnas al mi pli komprenebla AL @ 17:59, 6 Mar. 2012 (UTC)

Redakta nombro redakti

La ligilo al redakto nobrilo en paĝo Mia kontribuoj ne funkcias. Por korekti la ligilo oni necesas ŝangi /~soxred93/ al /~tparis/ (ek. [1]). Ĉu iu administranto ĝin farus? --Maximkaaa (diskuto) 17:31, 7 Mar. 2012 (UTC)

  Farite mi ŝanĝis la koncernan sisteman mesaĝon --Arno Lagrange @ 21:44, 8 Mar. 2012 (UTC)

Al Enhavo redakti

Mi petas al iu, kiu rajtas pri tio, modifi la nomon de la ŝablono de Al enhavo al Al Enhavo. Dankon. Fakte ĝi ne saltas al la enhavo, ĝi saltas al la Enhavo. Du malsamaj aferoj. Pro tio supozeble ne necesiĝos modifi iujn alvokojn en la artikoloj. Aparte de tio, mi aldonis parametron por la fona koloro. --  PEJNO Simono  18:18, 7 Mar. 2012 (UTC)

Mi mem ŝanĝis. Ial, iel, nun aktiviĝis eblo fari tion. --  PEJNO Simono  10:35, 8 Mar. 2012 (UTC)
Ĉar laŭŝajne koloro principe ne plaĉas al ĉiu, kaj pro tio, ke, se oni havas parametron por koloro estas pli logike ne havi koloron, se la parametro malĉeestas, la antaŭdonita koloro de  Saltu al Enhavo  estas nun hele griza. --  PEJNO Simono  16:29, 8 Mar. 2012 (UTC)

Survey invitation redakti

First, I apologize that part of this message is in English. If you can assist by translating it for your local community, I would greatly appreciate it.

La Vikimedia Fondaĵo ŝatus inviti vin por preni parton en mallonga survey.

Dankon pro preni iom el via tempo por plenigi la 2012-jaran Enketon pri Prioritatigo de la Disdonado de Monrimedoj. Per tiu enketo, la Fondaĵo esperas ekscii kiujn rimedojn Vikimediistoj deziras kaj bezonas (iuj povus necesigi monprovizadon), kaj kiel prioratatigi ilin. Ne ĉiuj programoj de la Fondaĵo aperos ĉi tie (bazaj operacioj estas precipe eksigitaj) - nur rimedoj kiujn individuaj kontribuantoj aŭ organizaĵoj ligitaj al Vikimedio kiaj landaj asocioj povus peti.

La celo ĉi tie estas ekkoni pri kio VI (aŭ grupoj kiaj landaj asocioj aŭ kluboj) povus interesiĝi, ordigante la opciojn laŭ prefero. Ni ne enmetis en ĉi tiun liston aferojn kiaj "zorgi ke serviloj funkciu" ĉar ne temas pri respondeco de la individuaj kontribuantoj aŭ de volontulaj organizaĵoj. Ĉi tiu enketo celas informi nin pri kiuj monprovizprioritatoj kontribuantoj konsentas aŭ malkonsentas.

Unfortunately we’ve discovered that the people who make the survey software have not yet enabled it for Esperanto. They plan to add this soon, but not in time for you to take this particular survey in your native language.

However, the Esperanto. version of the questions has been made available by volunteers. I do apologize greatly for the inconvenience, but if you would like, you can fill in the form in English on the survey website and read the Esperanto questions on the Meta website.

This invitation is being sent only to those projects where the survey has been translated into your language (even though we can’t get Esperanto into the actual software). It is, however, open to any contributor from any project. Please feel free to share the link with other Wikimedians and to invite their participation.

The survey is open until Friday, March 9th.

If you have any questions for me, please address them to my talk page, since I won’t be able to keep an eye at every point where I place the notice.

Again, I apologize for the lack of capacity of the software to accommodate Esperanto. They assure us that this will be fixed.

Thank you! --Mdennis (WMF) (diskuto) 18:57, 7 Mar. 2012 (UTC)

I apologize that this is in English, but an Esperanto translation of the survey is available now. Thanks! Slaporte (WMF) (diskuto) 21:59, 7 Mar. 2012 (UTC)
(Mallonga traduketo: Ni invitas vin partopreni en la enketo pri la prioritatigo de la disdonado de monrimedoj. La enketo estos malferma ĝis la 9-a de marto. Vidu la Esperantan version ĉi tie.) Tempodivalse (diskuto) 23:16, 7 Mar. 2012 (UTC)
Fakte vi estas invitita respondi la demandaron. Esperantoversio de la demandoj estas haveblaj sed ne en la demandaro mem sed aparte en alia retejo. Oni pardonpetas pro la maltaŭgeco kaj promesas ke estos baldaŭ riparita. La ebleco respondi la demandojn finiĝos morgaŭ! Ĉu en tiaj kondiĉoj valoras peni provizi Esperantan version ? --Arno Lagrange @ 20:18, 8 Mar. 2012 (UTC)
Intertempe duone funkcias la Esperantoversio. Do ne tiom aĉe ! --Arno Lagrange @ 21:52, 8 Mar. 2012 (UTC)

Aspektaj aspektoj redakti

Iu skribis: Povis ekmemori min, ke Pejno elpensas nekutimajn vikipediajn aspektojn de paĝoj.

Mi emas atentigi, ke la aspekto kaj aranĝo de tipa Vikipedia paĝo vere estas nek laŭmodaj, nek ĝisdataj, nek iel ajn ĉi-epokaj. Nek la fasono (layout) nek la fasado (user surface) estas laŭ la estetika kaj ergonomia niveloj, kiuj hodiaŭ regas, kaj, kiujn liveras tipaj fasonaj programoj aŭ kiuj estas aliloke Vebe videblaj.

Pro tio apenaŭ surprizu, ke mi klopodas plibonigi kaj la fasonon, kaj la fasadon. Ili simple ne estas laŭ la niveloj, al kiuj mi jam delonge alkutimiĝis. Miakrede, al bona artikolo apartenas ankaŭ bona aranĝo kaj bona aspekto.

La kialoj por la antikva aspekto estas klaraj. Vikipedio simple ne estas kokide freŝa afero. Ĝi jam iomete kolektadis araneaĵojn. Parte, mi kuraĝus aserti, ke Vikipedio estas eĉ pli simila al jam ne plu manĝebla ovo, ol al ĵusnaskita ĝoje pepanta kokido. La tuta redaktada afero &#151; la iloj mem kaj la plena manko de vidate-vidote (WYSIWYG) estas komputike ŝtonepokaj.

Aliflanke, ne miskomprenu min, mi ne proponas iujn renversajn revoluciojn aŭ iujn inversigojn kap-kalkanen. Sed ie kaj ie, iam kaj iam, eta bonigo vere ne damaĝos kaj certe ne ĝenos.

Sed kiam mi vidas kelkajn reagojn kaj protestojn tie ĉi, plume de kelkaj tradiciistoj, mi apenaŭ povas reelmiriĝi kaj, tute honeste, mia buŝo preskaŭ kojnumiĝas pro jam kronika gapado. Aferetoj miaj kiel ParentezeAl EnhavoLinio ne alsonorigas la falon de la tuta sistemo Vikipedio, aŭ eĉ la kolapson de la tutmonda civilizo. Temas pri tekstaranĝaj kaj navigadaj memkompreneblaĵoj, kiuj jam ege longe mankas, kaj, kiuj fakte ne eĉ sufiĉas por nur minimume modernigi la tuton.

Kaj kiam mi memoras pri la diskuto pri mia Pejnejo ... Iu eĉ laboregadis por reforigi ĉiujn alvokojn kaj enmeti rektajn urlojn. Tiam oni nepre volis aldoni SUBST - ĝis iel tamen klariĝis por kio entute la ŝablono servu. La sufiĉe klara dokumentado evidente ne estis sufiĉinta.

Simile, iu en la Germana Vikio volis malpermesi al mi meti ŝablonon en mian subskribon - pro la ŝarĝo sur la aparataro. Ĝis mi klarigis al li, ke ĝuste en subskriboj la sistemo plene aŭtomate aldonas ANSTAT al ĉiuj ŝablonoj.

Nur mia Retarkivo &#151; fakte nur one mia &#151; mi bezonis tiam multe da helpo &#151; senkomente akceptiĝis, se mi ĝuste memoras. Fakte mi streĉite atendas ĉiun tagon, ke iu malfermos la artikolon Literofteco kaj krozos ĝis la sekcio Aldonaĵo kaj malkovros ... :)

Ho ve, ho ve! Herezo! Brulŝtiparen!

--  PEJNO Simono  12:52, 8 Mar. 2012 (UTC)

Fona koloro de ĉiuj paĝoj redakti

Ĉiuj paĝoj havas nun ne plu blankan, sed verdetan fonon. Kial? Tiel oni ne povas estetike fasoni ion ajn, se iu modifas la fonan koloron en ĉiuj paĝoj. --  PEJNO Simono  14:36, 8 Mar. 2012 (UTC)

Eble estas via komputilo, ĉar mi ne havas ĉi tiun problemon (mia tekokomputilo 1 jaron aĝas). Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 14:51, 8 Mar. 2012 (UTC)
Tiel estas. Mia komputilo ĵus enkakiĝas. --  PEJNO Simono  14:59, 8 Mar. 2012 (UTC)
Damne! Mi ekhavis plurajn problemojn samtempe. Problemo ĉe la malantaŭa lampo de la komputila ekrano &#151; la gamma ne plu validis &#151; kaj aldone, tute hazarde, UV de la suno tra la fenestro verdigis miajn okulvitrajn lensojn. --  PEJNO Simono  16:24, 8 Mar. 2012 (UTC)

Mi proponas tiun artikolon kiel Artikolo de la semajno. --  PEJNO Simono  13:51, 9 Mar. 2012 (UTC)

Diskutindaj artikoloj redakti

Ekde pli ol unu semajno, la listo de la Diskutindaj artikoloj ne estis ŝanĝita. Kiu ŝanĝos la liston ? Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 01:38, 10 Mar. 2012 (UTC)

Hieraŭ, ni malkovris ke Haistakaa! estas forbarita por ĉiam en la finna kaj sveda vikipedioj pro vandalismo. Li uzas ankaŭ la nomon Lito (en la Finna Vikipedio) kaj Jaakko Leinonen (en la Sveda). Ankaŭ la kontribuoj de tiuj uzantoj estas problemaj, kaj Lito estis foje forbarita. Mi citas kion Surfo skribis en la diskutpaĝo de la concernata uzanto:

Li ŝajnas ne kompreni, ke malseriozaj, ĉikanaj redaktoj estas tute malpermesitaj, kaj imagas, ke li rajtas fari tiajn, se li iam faras ankaŭ aprobindajn redaktojn

. Do, se vi trovas plian vandalaĵon de Haistakaa!, avertu nin kaj ni proponos tuj forbaron por ĉiam. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 12:09, 10 Mar. 2012 (UTC)

Saluton al ĉiuj. Laste, Haistakaa! kreis artikolon Peter Kreeft kaj en momento de kreado ni konstatis SEP erarojn. La eraroj estis korektitaj nun, sed kion vi pensas ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 13:22, 18 Mar. 2012 (UTC)

Mi pretigis ŝablonon Ŝablono:Rulfenestro. Ĉio legebla en la dokumentado. Ekzemploj de uzado troviĝas fine de Satelita televido kaj fine de Literofteco. --  PEJNO Simono  17:27, 10 Mar. 2012 (UTC)

Interesa. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 17:28, 10 Mar. 2012 (UTC)

Ni invitas vin traduki la paĝon (menciita je titolo). Dankon frue. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:39, 10 Mar. 2012 (UTC)

Dankon pro la atentigo; mi penos traduki kelkan enhavon Esperanten tie. Ĉu iu el la EO-Vikimediistoj intencas veturi Vaŝingtonen por Vikimanio? Tempodivalse (diskuto) 02:32, 11 Mar. 2012 (UTC)
Tabulo
 
Se iu nepre bezonas tabulon, jen ĝi. Laŭe ampleksa dokumentado troviĝas tie, kie oni devus supozi tion. Ĝi ŝajnas bone funkcii.
--  PEJNO Simono  16:23, 11 Mar. 2012 (UTC)


Mi difinis kolorpaletron por palaj fon-taŭgaj koloroj. Mi uzas ĝin ĝisdate en la ŝablonoj Tabulo, Papero, Al Enhavo, Rulfenestro.

Oni povas ignori la internan paletron - kaj uzi normalajn HTML-ajn kolornomojn kaj kodojn - aŭ per r, g, b, p, c, y, o, x, R, G, B, P, C, Y, O, X elekti koloron el la interna paletro. Jen mia normala enmetaĵo en la dokumentaĵo de ŝablonoj, kiuj interne subtenas la paletron.

Tiu ŝablono uzas &#151; tute aparte de ĉiuj normalaj HTML-difinoj kaj HTML-nomoj por koloroj &#151; interne ankaŭ la ŝablonon Paletro pala. Tiu generas aron de palaj koloroj konvenaj por fonoj kaj, se oni tute ne donas koloron, generas la koloron pale griza. Ĉiuj koloroj en la paletro estas tiel elektitaj, ke eblas bone legi nigra-inkan skribon kontraŭ la koloro el la paletro.

Por alvoki tian koloron el la paletro oni uzu aŭ majuskle aŭ minuskle la unuan literon de la Esperanta nomo. Minuskle estas pala, majuskle estas iomete malpli pala, do pli forta. Tiujn oni povas uzi kiel parametron ĉie tie, kie temas pri fona koloro kiel parametro de alia ŝablono.

Bonvolu noti, ke la montrataj koloroj estas paligoj de bazaj puraj koloroj. Evidente normalokaze oni donus la rezultojn aliajn nomojn, ekz paligita ruĝo nomiĝus roza.

Jen la disponeblaj koloroj:

Palaj
koloroj:
ruĝa verda blua magenta cejana flava oranĝa griza helgriza
Malpli palaj
koloroj:
Ruĝa Verda Blua Magenta Cejana Flava Oranĝa Griza Helgriza

Memkompreneble, ĉiuj normalaj HTML-aj koloroj &#151; red, green, #ff8094. ktp funkcias plu. La ŝablono akceptas ilin kaj redonis ilin senŝange kiel rezulton. Nur la specialaj unu-literaj mallongigoj por la kolornomoj elektas koloron el la paletro. Aldone ĝi pludonas la parametron al Ŝablono:E-koloroj, kiu komprenas ĉiujn Esperantajn kolornomojn por la laŭnormaj TTT-aj koloroj kaj pludonas ilin en la Angla. Se oni alvokas la ŝablonon sen parametro aŭ kun malplena parametro ĝi redonas la koloron g, do pale griza.

Vidu ankaŭ: Koloroj por TTT
Ĉu mi eble Esperantigu al: ruĝa, verda, blua, purpura, cejana, flava, oranĝkolora, griza? --  PEJNO Simono  18:39, 13 Mar. 2012 (UTC)

Dokumentado redakti

Kiu volas per normigita priskribo dokumenti la egalsignan problemon ene de parametro, tiu povos uzi mian pordokumentaĵan ŝablonon Pri egalsigno. Jen ĝi.

Se la enŝovota teksto por ne nomita parametro entenas la simbolon: "=", oni substituu al ĝi la ŝabloneton: "{{=}}". Tio ne rilatas al la strukturigaj "==", "===", ktp. Same tio ne rilatas al egalsignoj ene de alvokoj de ŝablonoj. Tiuj ne ĝenas. Plej ofte problemo okzazas en urloj aŭ en HTML-etikedoj.

Speciala kazo estas la referenca mekanismo kun formulo kiel "<references group=IoAjn />". Ĝuste tiu ĉi "=" ne estu anstataŭigata. Tio rilatas al la vicordo de la prilaborado fare de la redaktada sistemo. Ĝi laŭŝajne tuj kaj rekte plenumas referencojn antaŭ ol okupiĝi pri ŝablonoj.

Se oni havas multe da egalsignoj en la teksto, estas pli konvene konscii, ke la problemo rilatas nur al ne nomitaj parametroj. Do oni simple nomu ĝin. Okaze de la unua nenomita parametro, jen la interna nomo "1", la dua interne nomiĝas "2", ktp.

Jen du ekzemploj baze de la ŝablono Parenteze, kiu akceptas enparentezigotan tekston en sia unua ne nomita parametro kaj kie la teksto "2 + 2 = 4" entenas egalsignon.

{{Parenteze|2 + 2 {{=}} 4}}

{{Parenteze|1=2 + 2 = 4}}

Ambaŭ metodoj donas:

2 + 2 = 4
&#151; sennome kun apliko de {{=}}
2 + 2 = 4
&#151; kun apliko de la nomo 1=

Do la truko estas uzi &#151; ĉi-kaze &#151; la nomon 1= por alparoli nun per nomo la unuan ne nomitan parametron.

Specife, se oni forgesas substitui al "=", kiam tio estas necesa, la tipa reago estas montri la nomon de la parametro, kie la egalsigno okazis, ekzemple "{{{1}}}", anstataŭ la dezirata teksto jam en la antaŭvidaĵo. Tio signifas, ke ekzemple la unua parametro &#151; nome en ĉi-specaj ŝablonoj jen la teksto &#151; de la vidpunkto de ŝablono estas iel ne en ordo.

--  PEJNO Simono  15:42, 13 Mar. 2012 (UTC)

Pejnaĵoj redakti

Ĉu eble iu duondotito ĵus blokis mian ŝablonon Ŝablono:Pejnaĵoj, kiun mi uzas por dinamikigi mian dokumentadon de aliaj ŝablonoj? Mi bezonas tiun, ĉar miaj ŝablonoj dependas unu de la alia. La sistemo de parametroj kaj ties nomoj, alvokaj, ekz estas kvazaŭ laŭnormaj. Aparte de tio, Aranĝo alvokas Aranĝoĉenon, Tabulo vokas Paletron palan kaj Aranĝoĉenon, ktp, ktp. Pro tio mi bezonas DINAMIKAN liston de ĉiuj miaj ŝablonoj en la dokumentado de ĉiu mia ŝablono. Nur tiel oni povos ekkoni, ke ili estas parencaj kaj interdependaj kaj fremda uzanto same nur povos tiel ekkoni la parencecon. La listo longiĝas de tago al tapo, pro tio ĝi estu dinamika. Iu stara listo utilus absolute nenion. Se la listo estus statika, ĉiun fojon ke mi aldonos solan plian ŝablonon, mi devus modifi la dokemuntadon de 30 aliaj ŝablonoj. Ĉu eble iu tie ĉi ne komprenas tion? --  PEJNO Simono  23:10, 14 Mar. 2012 (UTC)

La problemo magie remalaperis. Fakte oni substituis la enhavon de la ŝablono al la alvoko de la ŝablono en mia dokumentado. Hmm. Aŭ ĉu mi jam en-gaga-iĝas kaj la tuto estis fatamorgano? --  PEJNO Simono  08:55, 15 Mar. 2012 (UTC)
Mi solvis la ec-an problemon en mia ŝablonfamilio. --  PEJNO Simono  12:10, 15 Mar. 2012 (UTC)

Ŝablono:Pejnaĵoj
--  PEJNO Simono  09:35, 16 Mar. 2012 (UTC)

Mi trovis la substituan sintenon &#151; fakte interesa fenomeno rilate al enŝovo de

== Bla bla ==

per ŝablono. Sed ĉar neniu komentis la aferon, mi rezignos klopodi klarigi ĝin. --  PEJNO Simono  00:03, 17 Mar. 2012 (UTC)

Mia aldono en Prosper Grech redakti

Ĝuste averti ĉiuj por diri ke ne estas vandalaĵo kiu mi faris, sed mi male/fuŝe legis la francan artikolon. Mi sincere pardonpetas. Unu nokto de dormo solvos problemon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:49, 16 Mar. 2012 (UTC)

Eraroj ne gravas en Vikipedio. La estimata kardinalo Grech jam revivas. La 18-an de februaro 2012 li ne mortis sed fariĝis kardinalo. --Arno Lagrange @ 07:12, 17 Mar. 2012 (UTC)
Ĉu anĝeliĝo, ĉu kardinaliĝo, ĉu tio ne estas principe la sama afero? --  PEJNO Simono  Diskuto  07:14, 18 Mar. 2012 (UTC)

Ekzistas 2 vikipedio-paĝojn por testo. Normale, devus havi sur Vikipedio nur 1 paĝo. Kia paĝo mi devus alidirektili al alia ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 13:51, 17 Mar. 2012 (UTC)

Alidirirektilo   Farite: Vikipedio:Testejo → Vikipedio:Provejo --Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 21:17, 18 Mar. 2012 (UTC)

Triopo de ŝablonoj redakti

Saluton. Pejno hieraŭ atentigis min pri tri eraraj titoloj. Tial mi ĵus alinomigis triopon de ŝablonoj al la jenaj novaj titoloj.

Krome mi korektis la ŝablonajn parametrojn, la paĝojn, en kiuj ili estas uzataj kaj la alilingvajn intervikiajn ligilojn. Espereble ĉio estas nun en ordo. Se ne, bonvolu atentigi min/nin ĉi tie pri tio, se eblas kun ligilo al la problema paĝo. Mi ankaŭ forigis la alidirektilojn, kiuj estiĝis el la malnovaj titoloj, ĉar ili ja superfluas. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:03, 18 Mar. 2012 (UTC)

Saluton. Kial ni uzas la PIV, la plej dikaĉan Esperanto-vortaron, por decidi la nomojn de artikoloj? Zamenhof volis ke la lingvo estu simpla, kaj la PIV 2005 estas plena je superfluaj, sentaŭgaj kaj malbone formataj fuŝradikoj. Mi proponas, ke ni anstataŭe sekvi la Akademian Vortaron kaj la Bonan Lingvon: http://www.bonalingvo.org/index.php/%C4%88efpa%C4%9Do Kraŭs (diskuto) 03:11, 21 Mar. 2012 (UTC)

Krome, tial ke la PIV estas eldonata de maldekstra organizo, uzi la PIV-on eble pekas je la Vikipedio Protokolo de Neŭtraleco. Kraŭs (diskuto) 03:16, 21 Mar. 2012 (UTC)
Mi dirus, ke la kialo estas evidenta. Nome, neniu alia vortaro de Esperanto entenas sufiĉe da terminoj kaj klarigoj je la tie ĉi reganta &#151; aŭ almenaŭ je la tie ĉi celata &#151; nivelo por esti iel ajn utila. Kaj por multaj fakaj aferoj eĉ pivo ne sufiĉas. Ekz. kiel oni nomu en Esperanto:
  • transponder
  • transceiver
  • transputer
  • transducer
  • transductor
Sed kia precize nun estas via problemo? Ĉu vi havas specifan alian ne-pivan opinion pri iu specifa termino? --  PEJNO Simono  Diskuto  15:45, 21 Mar. 2012 (UTC)
La artikolo Snajpero uzas la PIV-an radikon "snajpero" kiu estas, laŭ mi, fuŝa kaj malinternaciega. Mi proponas kaŝpafiston aŭ almenaŭ snajpisto. Kraŭs (diskuto) 23:00, 22 Mar. 2012 (UTC)
Kaŝpafiston ŝatas mi (Snajpero ŝajnas tro angla), sed ververe ni ne povas krei novajn vortojn, ni ne rajtas fari tion, krome, PIV estas vaste uzata en esperantujo, povus esti ne 100% neŭtrala, sed tion dependas de la vidpunkto, mi proponas tion: Ni daŭrigu uzante PIV-n, sed kiam la nomo de la artikolo aŭ vorto estu ne neŭtrala aŭ okazu iu problemo kun ĝi, ni konsultu la akademian vortaron. Kion vi pensas? --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  23:44, 22 Mar. 2012 (UTC)
Mi respekte demandas: kial precize la vikipediistaro ne rajtas krei novajn vortojn? Ĉu ĉeestas kontraŭanta regulo? (Mi ne tute konas la vikipedian regularon ankoraŭ.) Esperantistoj de la tutmondo oftofte, eble eĉ ĉiutage kunigas ĉiajn afiksojn kaj radikojn por esprimi signifon pli ĝuste aŭ mallonge. Jen la beleco de Esperanto, laŭ mi. Mi opinius, ke ĉi tie ni simile povus elpensi vortojn kunigitajn laŭbezone, almenaŭ tiel longe kiel ili estas tuje kompreneblaj. Amike - Tempodivalse (diskuto) 02:16, 23 Mar. 2012 (UTC)
Eble tio en via propono estas nur sensignifa vortumero, sed: kial ne komenci per Akademia Vortaro? Akademia Vortaro ne devigas onin uzi nur la radikojn el ĝi. --AVRS (diskuto) 17:58, 23 Mar. 2012 (UTC)
Ni ne rajtas krei novajn vortojn, ĉar ni, kiel vikipedistoj, havas povon, multaj personoj eble rigardos Vikipedion kaj kiam ili vidos la artikolan nomon ili kredos ke tiaj vortoj estas kutimaj en esperantujo, memorigu:"Kun granda povo alvenas grandan respondecon". Vikipedio estas eble la plej granda enciklopedio en nia lingvo, kaj pro tio ĝi influas sur la legantaron (aŭ influos, ĉar ververe mi ne pensas ke iu knabo prenas informon de la Vikipedio por siaj lernejaj taskoj) --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  04:13, 23 Mar. 2012 (UTC)
Vereble vi pravas - mi momente forgesis pri ĉi tio. Samtempe mi ne kapablas kompreni kial (interalie) "snajpero" konsideratas pli uzinde ol "precizpafisto" aŭ "kaŝpafisto", kiam la malantaŭaj evidente multe pli internacie kompreneblas. En ĉi-tiaj okazoj mi ne vidas pli bonan solvon ol uzi la logikan aglutinativan karakterizon de nia lingvo je nia avantaĝo. Tempodivalse (diskuto) 15:08, 23 Mar. 2012 (UTC)
Fakte, la retejo "bona lingvo" ŝajnas kopio de Esperanta Vikipedio.
Por resti subjekte(n), La Bona lingvo ne ŝajnas findinda gramatike por mi.
Mi kredas ke la PIV estas LA votaro de Esperanto. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:30, 21 Mar. 2012 (UTC)
La retejo "bona lingvo" estas redaktata de ĝiaj du posedantoj post konsidero de publika diskuto en speciala diskutejo. Krom tio, PIV estas malliberaĵo — ĉu Esperanto forte dependu de malliberaĵo? Kaj kion signifas «Por resti subjekte(n)»? --AVRS (diskuto) 17:06, 21 Mar. 2012 (UTC)
Mi ne havas problemon kun PIV, sed eble ni povas uzi pli ol unu vortaro por decidi la nomojn de artikoloj, ĉu? Ju pli vortaroj ni uzu des pli bone! La Akademia Vortaro povus esti alia vortaro por konsulti (tiu "Bonan Lingvon" ne taŭgas laŭ mi), sed certe laŭ mi PIV estas bonega vortaro. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  18:43, 22 Mar. 2012 (UTC)
Fakte mi ofte ĉagreniĝas kiam mi trovas neologismojn en niaj artikoloj. Mi akceptas, ke ekzistas multe da teĥnikaj terminoj kiuj ne havas facilan aŭ tujevidentan esperantigon; sed ni laŭeble uzu la plej simplan vorton. (Ekzemple mi alinomigus la artikolon "trajno" al "vagonaro", "snajpero" al "precizpafisto" ktp. Kial enigi nebezonatajn vortojn en Esperanton? Ĉu tio ne kontraŭas rekte la ĉefcelon?)
Eble preferindas ne konfidi je nur unu vortaro, ĉar nenia vortaro estos tute senkulpa. Mi proponus ke ni decidu la titolojn de artikoloj individue, kiam ekestas disputoj aŭ problemoj de kompreno. Tiam ni povus analizi plurajn vortarojn por elekti la plej bonan terminon. Kore - Tempodivalse (diskuto) 02:16, 23 Mar. 2012 (UTC)
Kaj tuj poste oni renomu aŭto al senĉevala kaleŝo. :) Trovi la ĝustan limon estas iam kaj iam malfacile. Mi citu nur la ekzemplon flugmaŝino. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:40, 24 Mar. 2012 (UTC)
Mi apogas la proponon de Tempodivalse, preferindas ke ni elektu la titolon kiam ili estas disputitaj. Verdire snajpero estas anglaĵo! --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 03:52, 23 Mar. 2012 (UTC)
Se ĝi estus Anglaĵo, ĝi ne estus en pivo! Evidente, ke temas pri Anglismo mi ne kontestas. Sed ĉu jen valida argumento kontraŭ io ajn? Se ĝi estus Francismo, Germanismo, Rusismo, ktp, ĉu bone? --  PEJNO Simono  Diskuto  11:35, 24 Mar. 2012 (UTC)
Mi devas noti, ke mi ne scias, ĉu la Akademia Vortaro estas libera (kaj kiel plena efektive estas la reta versio). Verŝajne oni simple ne zorgis pri indiko de tio, same kiel ĉe La Bona Lingvo ĝis antaŭ nelonge. --AVRS (diskuto) 18:10, 23 Mar. 2012 (UTC)
Ĉiuĵaŭde, la retpaĝaro «La Bona Lingvo» funkcias per la sama programo kiel Vikipedio — MediaWiki’o, tial ĝi aspektas simile. --AVRS (diskuto) 17:58, 23 Mar. 2012 (UTC)
Vikipedio respegulu la realan uzon de esperantistoj. Punkto. Alporti tien ĉi la eternan debaton pri "bona aŭ mava lingvo" [2] estas tute sensence. Do, ni vidu kion nunaj esperantistoj ĝenerale uzas, ĉu "snajpero" ĉu "kaŝpafisto", kaj ni utiligu ĝin, sed ne decidu en Vikipedio kio estas la ĝusta Esperanto. Via aserto ke Zamenhof preferis simplajn vortojn, nur kun radikoj, estas simpla mito: li enkondukis centojn da novaj radikoj kiam li konsideris tion oportuna, kaj eĉ tion permesis en la bazaj 16 reguloj. Miaopinie, Esperanto estas jam "normala lingvo" [3], kaj la uzo de nomo "bona lingvo" nur por unu varianto de stilo estas tute kaprica memnomado. --Tonyo (diskuto) 10:37, 25 Mar. 2012 (UTC)
Mi nur nun malkovris ĉi tiun diskuton. Por respondi rekte al Kraŭs, mi unue emfazus ke ne estas tiel ke ni ĝenerale uzas PIV-on ĉi tie. Simple estas tiel ke unuopa Vikipediisto nomis la artikolon Snajpero laŭ PIV kaj ĝis antaŭnelonge tiu decido ne estis serioze kritkata. La sola regulo kiun ni havas pri la elekto de vortoj estas jena parto de Vikipedio:Lingvaĵo:
  • Vortprovizo — La Universala Vortaro kun la oficialaj aldonoj unuflanke kaj PV kaj PIV (1970) aliflanke bone raportas tion, kiuj vortoj estas tradicie prestiĝaj. Por ĝisdatigite moderna vortprovizo funkcias NPIV kaj ReVo. Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara. Oni ĉiam povas ankaŭ konsideri aliajn argumentojn (ekzemple, ĉu unu estas pli facile komprenebla, aŭ pli klare trafas la celatan signifon, ĉu unu pli logike sekvas la ĝeneralajn regulojn pri vortfarado ktp).
Se estus tiel ke la PIV-a esprimo "snajpero" estus kutima Esperanta vorto tute enradikiĝinta en la lingvon, ni kompreneble devus uzi ĝin kaj ne ion alian. Sed ĉar tiel ne estas, ni rajtas konsideri aliajn argumentojn. Kaj laŭ mi estas tute bone uzi "kaŝpafisto" anstataŭe.
Ĝenerale la paraktiko estas, ke tiu, kiu kreas artikolon, elektas la titolon. Se poste iu volas ŝanĝi ĝin kaj ne temas pri klara eraro, oni prefere unue proponu tion sur la diskutpaĝo. Se respondas aliaj tie, oni provu veni al komuna decido. Se estas nesuperigeblaj malkonsentoj, devas decidi la plejmulto. Kompreneble oni ĉiam povas mencii la diskuton ĉi tie en la diskutejo por altiri pli da atento al ĝi. Se oni ne bone regas Esperanton, oni prefere ne partoprenu en tiaj priterminaj diskutoj. (Min ekzemple ege ĝenas ke Ĉiuĵaŭde daŭre enmiksiĝas en lingvajn diskutojn malgraŭ tio ke li mem faras averaĝe pli ol du lingvajn erarojn en ĉiu frazo kaj estas oftege atentigata pri siaj lingvaj eraroj.) Marcos (diskuto) 14:27, 11 Apr. 2012 (UTC)

Pri la rajto krei novajn vortojn redakti

Ni ja rajtas pri tio - se la termino simple ankoraŭ ne ekzistas en pivo. Mi mem ĵus spertis tiun problemon rilate la Anglan vorton &#151; fakte jen plene malĝusta sed tre bedaŭrinde disvastiĝinta termino &#151; transponder. Vidu mian parentezaĵon en Satelita televido#Transponiloj. Simile statas pri etbrua konvertilo &#151; same nepiva. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:48, 24 Mar. 2012 (UTC)

Vortaro CEED indikas: transponder, respondosendilo [cp "transceiver"] - tamen post lego de koncerna paragrafo, mi komprenis ke fakte temas pri iaspeca plusenda frekvenco-konvertilo? --Dominik (diskuto) 20:36, 24 Mar. 2012 (UTC)
Jes, tiel estas. Ĝi ricevas signalon de la alŝutstacio, transponas la frekvencon, - fakte frekvencbloke kaj suben - amplifas, kaj fine dissendas la ricevitan programon ree al Tero - nome al specifa celareo.
Transpondero - normalokaze - ĉiam resendas al la sendilo mem. Alivorte ĝi respondas al la voko de la sendilo. Kial tiu ĉi termino enuziĝis por televidaj satelitoj mi vere ne povas imagi. Ĉe flugmaŝinoj oni tre precize aplikas ĝin. Jen vere tre precize la ĝusta apliko. Radarfasko atingas la flugmaŝinon, la transpondero rimarkas tion, kaj laŭ tipo (klaso), respondas - aŭ relative stulte, simple per amplifita radarsignalo, aŭ tre inteligente per mesaĝo entenanta datumojn pri la alto kaj identigilo de la aviadilo. Simile statas pri aliaj specoj de transponderoj. Jen vera responda mesaĝo. Sed satelite?
Fakte por Esperantigi transponder mi eble uzus respondilo. Tiu termino plene sufiĉus. Se ne, nu, transpondilo kaj kakon pri la verbo. :) --  PEJNO Simono  Diskuto  08:32, 25 Mar. 2012 (UTC)

Snajpero redakti

Jen mia afiŝo en la diskutejo de Snajpero.

Kiel oni tre rapide lernas, sniper venas de snipe, jen galinago, speco de birdo, kiu tre neatendate reagas, flugas zig-zage kaj estas pro tio, malbone ĉasebla. Do la birdnomo kondukis al nomo por tre lerta ĉasisto, eĉ tiom lerta, ke li povas sukcese paftrafi snipe-ojn. El sniper en la posta militista siginfo venas, pluderive, la Angla verbo to snipe, nun eĉ pli fore de la galinago.

En diversaj lingvoj oni ekuzis fakte la Anglan militistan sniper, sed neniu alprenis ankaŭ la verbon. Do pivo ne plene malpravis akceptante nur la substantivon snajpero, sed ne la verbon snajpi, el kiu oni povus plu fari snajpisto.

La evidenta tre baza demando estas, ĉu oni entute bezonas la terminon snajpero, ĉar ankaŭ laŭ mia opinio kaŝpafisto kaj gvatpafisto ambaŭ sufiĉe bone trafas la ideon.

Aliflanke, la onidire Zamenhofa vorto tiraljoro estas plene freneza.

Sed ĉio ĉi estas tipa por la situacio de Esperanto. Sen popolo nenio povas populariĝi sufiĉe por decidi pri la ĝenerala envortariginda termino.

Fronte al la hidaĵon snajpero, ankaŭ mi pledus ignori la pivaĵon kaj uzi kaŝpafisto. Do oni ŝovu la tutan artikolon al kaŝpafisto kaj meti snajpero redirektile.

--  PEJNO Simono  Diskuto  11:27, 24 Mar. 2012 (UTC)

Mi subtenas "kaŝpafisto" (kiel en Kondratjev-vortaro eo-rusa) aŭ "majstropafisto" (samloke), "celpafisto" (Bokare-vortaro), sed ne snajpero - stranga vorto, kvankam en la rusa oni diras nome tiel.--RG72 (diskuto) 14:38, 24 Mar. 2012 (UTC)
"Sniper" t.e. snajpero ankaŭ uzatas en la franca lingvo depost la milito en Jugoslavio, sed ĝi sonas iom pejorative. --Dominik (diskuto) 16:07, 24 Mar. 2012 (UTC)
Aliflanke Rusa-Esperanta Vortaro de Bokarev (1966) indikas: "снайпер paflertulo". --Dominik (diskuto) 16:16, 24 Mar. 2012 (UTC)
Do, fine mi apogas la formon kaŝpafisto. Tio bone respegulas :) la malhelan flankon de la profesio.Narvalo (diskuto) 17:19, 24 Mar. 2012 (UTC)
Mi pensas ke "precizpafisto" estas pli "preciza" vorto ;), ĉar ne ĉiuj la precizpafistoj kaŝas sin kiam ili pafas. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  06:37, 25 Mar. 2012 (UTC)
Kaŝpafisto povas esti ankaŭ kaŝita arbarĉasisto, kiu kaŝinte atendas bestojn aŭ por pafmortigi ilin aŭ nur fotografi ilin per fotopafilo. Se oni volas pafmortigi apron, oni ne invitos por tio snajperon. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:38, 25 Mar. 2012 (UTC)
Eble estas eraro ĉiam voli esprimi vere ĉion per nur unu vorto. Aparte de tio, en milita kunteksto estus klare, ke kaŝpafisto en Sirio ne kaŝas sin por ĉasi aprojn. Simile klarus, ke precizpafisto en Sirio ne simple volas publike elmontri sian majstran paflerton por gajni premion. Ankaŭ gvatpafisto ne estus malbona, jen la propono de Pokrovskij. Sed akceptante specifan gradon de signifa ambiguo, mi subtenus kaŝpafisto. Se mi bezonus pli, mi dirus precizbira kaŝpafisto aŭ simile. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:46, 25 Mar. 2012 (UTC)
Ankaŭ eblas diri, ke li estas armea specialigita pafisto ekzercita por pafmortigi homojn al granda distanco kaj tiuokaze estos indiferente, ĉu li agados en Sirio aŭ Patagonio. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:52, 25 Mar. 2012 (UTC)

Kri-i-i-i-i-i-ĉ! Mi ĵus ekrigardis la artikolon Snajpero. Ĉielon! Do pri kio ni malŝparas nian tempon tie ĉi? La artikolo estas praktike plene malplena. Do ni priparolas specon de blufo pri io neekzista. Do estas plene egale, ĉu ĝi nomiĝu Snajpero, aŭ Mi estas malplena paĝo, aŭ Ne furzu publike sur urbaj stratoj kaj placoj.

Aldone mi atentigas, ke oni ne edukas kaŝpafistojn, oni klerigas kaj trejnas ilin. Edukado estas mora kaj morala afero, do io tute alia. Gepatroj &#151; kaj eble aldonhelpe iuspeca pastro &#151; edukas infanojn. Jam la lerneja instruisto ne plu - li klerigas. Duoble kriĉ'! --  PEJNO Simono  Diskuto  17:36, 25 Mar. 2012 (UTC)

Nu, la artikolo povus esti malbona, sed la temo pri la nomoj de artikolo estas serioza afero, eble ni devas redakti kaj voĉdoni novan politikon pri tiu ĉi afero, la problemo ne estas ĉu la plej taŭga vorto estas snajpero aŭ kaŝpafisto ktp, la problemo estas kiel ni devas daurigi nomigi la artikolajn nomojn aŭ vortoj kaj titoloj kiam ekzistu ambigueco. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  21:49, 25 Mar. 2012 (UTC)
Paf! --Dominik (diskuto) 01:46, 26 Mar. 2012 (UTC)
La problemo pri elekto estas &#151; mi vidis tion okaze de la elekto pri elstaraj artikoloj &#151; ke la nombro da voĉdonantoj estas tiom malgranda, ke oni ne plu povas paroli pri popola decido. Se ni samtempe kuraĝe (kaj eble aroge} forstrekus ĉiujn voĉdonontojn, kiuj ne vere almenaŭ dutrione regas la lingvon &#151; ja temas ĉi-okaze baze pri lingvaĵa decido &#151; la nombro plene ftizus.
Alivorte, mi iomete timas, ke elekto kondukus al statistike plene nereprezentema rezulto, kiu fakte baziĝus pli aŭ malpli sur hazardo - almenaŭ rilate la hazardan ĉeeston de iuj, kiuj entute vidus &#151; "Ho, jen baloto!".
Ĉar fronte al la situacio tie ĉi, vere bona decidmetodo ne estas, eble oni simple decidu de okazo al okazo. Okaze de Snajpero oni ŝovu la malmulton, kio estas, simple al Kaŝpafisto kaj redirektu laŭe de ĉiuj aliaj variantoj. Cetere, precizpafisto mi Angligus kiel sharp-shooter kaj ne kiel sniper.
Aliflanke, decidi ion ajn tie ĉi estas apenaŭ eble. Ekzemple mi volis korekti, kaj fakte korektis, Milito kontraŭ la drogoj al Batalo kontraŭ nakotaĵoj, ĉar temas nek pri milito nek pri drogoj. Kiam mi volis post iom da pensado substitui Lukto al Batalo, aliulo jam estis reŝanĝinta al Milito kontraŭ la drogoj. Fakte ankaŭ tiu ĉi artikolo estas preskaŭ senvalora, do mi konkludis, ke ne valorus la Pejnon tre longdaŭre batali pri lingvaĵe ĝusta titolo. Ankaŭ la atentigo, ke drogo en la senco do narko estas pive evitinda kaj ke milito estas jura interpopola stato neniel ajn helpis.
Ĉiuokaze, mi subtenas la terminon kaŝpafisto. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:53, 26 Mar. 2012 (UTC)
Kial vortoj Angla kaj derivaĵoj meze de frazoj aperas ĉi tie kun majusklo A? Petr Tomasovsky (diskuto) 09:22, 26 Mar. 2012 (UTC)
Jen la malĝusta demando. Oni demandu prefere &#151; kial la radikoj Anglo kaj Anglujo subite skribiĝu minuskle, se temas pri la laŭa derivata a-vorto aŭ e-vorto? Tre logika tio ne estas, ĉu ne? Fakte temas pri pure Eŭropeca kutimo transprenita de kelkaj Eŭropaj etnaj lingvoj. Aldone ĝi iam kaj iam tre ĝenas. Ekz. se mi skribus pri mia uzinga vivepoko, ĉiu tuj serĉus en Pivo pri la nekonata radiko uzing'o. Se mi skribus mia Uzinga vivepoko estus tuj klare, ke Uzinga rilatas al iuspeca nomo, supozeble la nomo de loko. Do ne plu necesas riproĉi al si, ke oni ne konas la ĝis tiam neniam vidatan radikon uzing'o. Verdire, jen heredaĵo de la Analiza Skolo de Ŝulco Rikardo. Mi trovis liajn argumentojn ĉi-okaze simple pli bonaj. Evidente, ankaŭ mia nomo devenas de la sama fonto. Do simple rigardu mian uzon kiel mian personan stilon. Stilo, kiu fakte neniel ajn ĝenas la komprenadon. Tute male. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:14, 26 Mar. 2012 (UTC)
Pejno, jen la malĝusta respondo. Kial skribi Angla lingvo, kaj subite franca, bulgara ... teritorio? Vi subtenas alinomigon de laŭpiva vorto kaj vi mem uzas malĝuste aliajn vortojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:10, 26 Mar. 2012 (UTC)
Tion mi neniam ajn faras. Do kial vi demandas tion specife al mi? Mi skribas ĉiujn nomojn &#151; kun egale iu finaĵo &#151; principe kun majuskla unua litero. Tio, kion vi priskribas, estas eĉ pli freneza ol la tradicia skribmaniero. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:31, 26 Mar. 2012 (UTC)
Cetere, precizpafisto mi Angligus kiel sharp-shooter kaj ne kiel sniper.
Pejno Simono
Jen precize tio, kion mi diris. Mi skribas nomojn de personoj, de lokoj, de landoj, ktp. principe kun majuskla unua litero. Do kial vi citas min? Eĉ orkolore! La radiko Angl' estas majuskla &#151; Anglo, Anglino, Anglujo, Anglujano, Angla, Anglalingve, Angluja, Angleco, Angligi, mis-Angligi, duon-Anglo, el-Angligi, Anglismo, Anglaĵo, ... --  PEJNO Simono  Diskuto  12:20, 26 Mar. 2012 (UTC)
Kun majusklo oni skribas nomojn de landoj, ŝtatoj, sed loĝantojn de tiuj landoj oni skribas kun minuskloj, same kiel adjektivojn, adverbojn kaj aliajn derivaĵojn. Do, se vortoj Anglo, Anglino, Anglujo, Anglujano, Angla, Anglalingve, Angluja, Angleco, Angligi, mis-Angligi, duon-Anglo, el-Angligi, Anglismo, Anglaĵo staras meze de frazo, ili estas gramatikaj eraroj. Tio ne estas propraj nomoj. Kaj, mis-Angligi, duon-Anglo, el-Angligi estas jam perfektaj gramatikaj eraroj. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:40, 26 Mar. 2012 (UTC)

Ne, tute ne. Se entute io ajn, temus ne pri gramatikaj eraroj, sed pri ortografiaj eraroj. Sed eĉ tiel la afero ne statas. Jen citaĵo el Pomego:

 
 35.5. Majuskloj ĉe propraj nomoj

Pri majuskloj (grandaj literoj, ĉefliteroj) kaj minuskloj (malgrandaj literoj) ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Majusklado povas helpi al klareco, sed estas cetere sufiĉe malgrava afero.

Oni skribas ĉiujn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Elizabeto, Parizo, Hindujo, Nov-Zelando, Esperanto. Tio estas ĝenerala regulo, kiun sekvas pli-malpli ĉiuj.

Se nomo konsistas el pluraj vortoj, oni plej ofte majuskligas ĉiun el tiuj vortoj: Sankta Petro, la Nobla Korano, Nova Zelando (pli ofte Nov-Zelando).

Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, oni normale konservas la majusklon (ĉar la propranoma parto de la vorto restas propra nomo), sed oni ankaŭ povas minuskligi (ĉar la tuto ne plu estas propra nomo). La kutimoj estas tre diversaj: kaj sekvas pluraj ekzemploj

Do mi troviĝas &#151; almenaŭ rilate al mia majuskligo aŭ ne-majuskligo &#151; plene ene de la akceptata maniero skribi Esperanton. Mi citu plu:

 
 Majuskloj en la Fundamento

Iafoje oni legas asertojn, ke tia aŭ alia uzo de majuskloj ĉe popolnomoj k.s. estus “kontraŭ-Fundamenta”. La uzo en la Fundamento estas tamen varia, kaj troviĝas ekzemploj de diversspecaj uzoj de majuskloj kaj minuskloj ĉe tiaj ĉi vortoj. La Fundamento simple ne instruas ion klaran pri majuskloj ĉe tiaj ĉi vortoj. 

Aldone oni laŭpove ne konfuzu "oni" kun si mem. Fakte mankas ankoraŭ nun via logika klarigo pri tio, kial &#151; je dudek du dronantaj didoj &#151; oni subite minuskligu, se propranoma substantivo hazarde adjektiviĝas.

Paf! --  PEJNO Simono  Diskuto  14:38, 26 Mar. 2012 (UTC)

Unu demando: Kiel estas kaŝita snajpero, kiu duongenuante embuskas nur tiel el tegmento de konstruaĵo, kiu estas 100 metroj de trafota celo? Petr Tomasovsky (diskuto) 09:36, 26 Mar. 2012 (UTC)
Same kaŝpafisto. Evidente, por la viktimo li restas kaŝata - pro la distanco. Cetere, same pri kaŝpafo el aviadilo tre tre alta.
Iel ŝajnas regi la miskompreno, ke termino devas esti centelcente trafa. Tiel tute ne estas. Ekzemple &#151; Dum la parado la nova trupo de kaŝpafistoj marĉis fiere pase la tribunon. Estas evidente, ke kaŝpafisto ne ĉiam kaŝas sin. Termino devas nur bone trafi la kernon, la esencon de afero. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:58, 26 Mar. 2012 (UTC)

Fakte la respondo al la demando, kial ni uzu PIV estas tre simpla: Unue simple fanfaroni, ke tiu vortaro estas dikaĉa estas tre malrespekta eldiro, kiu fakte nur ion diras pri la diranto sed ne pri PIV, kiu estas grava majstroverko. Iomete da modesteco mi petas! Unua bazo de vikipedio nature estas la Fundamento de Esperanto, sed ĉar la Fundamento evidente ne estas sufiĉe ampleksa la dua referenca verko estas PIV, dum ne aperas pli taŭga referenca verko. Certe estas kelkaj eraretoj en PIV (ne surpriza konsiderante la amplekson de la laboro kaj la volontuleco de ĝiaj verkintoj), tamen tiuj eraretoj malmultas, kaj la verko estas nemalhavebla. Se ni ne volas pri ĉiu vorte eterne diskutadi (kaj tiel malkapabli progresigi Vikipedion), tiam ni simple devas esti kontentaj, ke ni havu referencverkon. La interkonsento, ke ni la referencverkon ne disputas, estas granda helpo al nia komunumo kaj pragmatike garantias al ni, ke ni entute povas verki en Vikipedio sen perdiĝi en eternaj diskutoj pri terminologio. Ĉu tio estas sufiĉe konvinka argumento, kial ni baziĝu sur PIV?DidiWeidmann (diskuto) 17:27, 9 Apr. 2012 (UTC)

Ĉar ni baziĝas sur PIV kaj Fundamento de Esperanto, tiuj-ĉi permesas havi plej ĝustan vortrezoron en artikoloj. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 17:41, 9 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, ĉu iu orientiĝas en geografio de Rumanio? Uzanto:Zetey skribis, ke:

Turda estas urbo en Rumanio ĉe la orienta piedo de la montaro de Gilău laŭ la rivero Arieş, flankrivero de Mureş, sudoriente de Cluj-Napoca. Proksime de ĝi troviĝas Cheile Turzii, teritorio defendata pro siaj geologiaj formaĵoj kaj faŭno. Oni aligis al ĝi Poiana, Oprişani, Turda Nouă.

Sed laŭ Vikipedio (ankaŭ laŭ Zetey) Gilău ne estas montaro kaj Poiana (laŭ Vikipedio Poiana (Turda)), Oprişani, Turda Nouă laŭ Vikipedio estas vilaĝo kaj komunumoj, sed bedaŭrinde ili estas netroveblaj sur mapoj. Ĉu mistifiko? Petr Tomasovsky (diskuto) 06:47, 22 Mar. 2012 (UTC)

Simpla rigardo sur mapon montras, ke en la urbo Turda troviĝas ekz. la tombejoj Cimitirul din Poiana, Cimitirul Oprişani, Cimitirul Oprisani 1, Cimitirul Turda Noua, kaj ekzistas nenia kialo dubi pri tio, ke Zetey ĝuste indikis iaman aligon de tianomaj (eble iam sendependaj) vilaĝoj aŭ komunumoj al Turda. Facile troveblas ankaŭ indiko pri tio, ke la montoj Gilău estas parto de la montaro Munţii Apuseni.
Apenaŭ indas eĉ respondi tiajn demandojn de P Tomasovsky, kies ŝatata okupo estas miksi sin en redaktojn de aliaj, en aferoj pri kiuj li ŝajne nenion komprenas, kaj ĝene malhelpi redaktadon de bonaj artikoloj. Li ankaŭ ŝajnas kredi, ke ĉie validas liaj ĉeĥaj-slovakaj difinoj por, ekzemple, urbovilaĝokomunumo, dum fakte temas pri malfacila terminologia demando, kiun oni atentu verkante por tia internacie konsultata enciklopedio, kia estas la Esperanta Vikipedio. – Almenaŭ unu artikolon mi ĝis nun simple ĉesis plu verki pro lia malutila interveno.
Plej harstarige estas, ke Tomasovsky jam aŭdacis meti forigoproponon kaj averton pri "mistifiko" sur tri paĝojn redaktitajn de Zetey. --Surfo (diskuto) 08:31, 22 Mar. 2012 (UTC)
Saluton anonimulo, nomanta sin ĉi tie Surfo. Unue, prezentu vin, kiu vi estas, ke vi tiel "saĝe" disdonas prudentojn. Ĉu vi hontas prezenti vin aŭ ĉu vi timas malkaŝi vian identecon? Due, vi plej verŝajne ne komprenis, pri kio temas. Mi citos el la paĝoj de Zetey: Turda estas urbo en Rumanio ĉe la orienta piedo de la montaro de Gilău... (Laŭ tiu sciigo mi komprenas, ke Gilău estas montaro.) Sed en la paĝo pri Gilău Zetey informas leganton, ke Gilău estas komunumo. Zetey skribas, ke Poiana (Turda) estas komunumo sudoriente de Turda. (Plie, ĝi estas en kategorio Vilaĝoj de Rumanio.) Laŭ ESTAS KOMUNUMO mi komprenas, ke se tio estas komunumo, ĝi senĉese ekzistas. Rigardinte mapojn de Guglo mi ne trovis ĝin. Nur mi trovis, kiel vi skribas Cimitirul din Poiana. Sude ĉirkaŭ ĝi estas dezerta loko ĝis Cimitirul Oprişani. Neniaj konstruaĵoj, nenio. En la paĝo pri Oprişani mi legas, ke : Oprişani (opriŝanj) estas komunumo en Rumanio sude de Turda. En 1910 ĝi havis 556 loĝantojn (rumanoj, hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1288. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Aranyos-Torda vármegye). Ĝi estis en 1950 aligita al Turda. Denove ĝi ESTAS KOMUNUMO (troviĝanta ŝerce en la kategorio Vilaĝoj de Rumanio). Estas komunumo signifas, ke ĝi ekzistas. Zetey ankaŭ skribas: Turda Nouă (hungare Újtorda) estis vilaĝo en Rumanio, kiu kuniĝis kun urbo Turda. Jen ĉio. Foriginda unufrazaĵo. Se tio ESTIS VILAĜO, kio ĝi estas hodiaŭ? Ĉu ankaŭ TOMBEJO kiel Oprişani kaj Poiana? Se tio estas tombejoj, Zetey devintus komenci, ke Oprişani estas tombejo, kie estas sepultitaj..... Kaj trie, estimata sinjoro anonimulo, vi mem skribis al mi, ke en Vikipedio
Estas multaj malaktualaĵoj kaj misaj ligiloj en la artikoloj pri Finnlando kaj pri multego alia en Vikipedio. Kial vi miras? Mi pensis, ke vi jam konas la kvaliton de Vikipedio. --Surfo 19:39, 1 Feb. 2012 (UTC)
Se mi postulas klarigon pri la kvalito aŭ vereco de paĝoj, mi estas laŭ Vi tiu malbona. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:32, 25 Mar. 2012 (UTC)
Ho, estas bele, ke vi fakte kapablas trovi erarojn en Vikipedio! Mi pensis, ke vi kapablas nur krei tiujn. Kaj trovinte ion, kio laŭ vi estas eraro, vi rapidas aldoni al la paĝo noton "Oni petas forigi ĉi tiun artikolon ĉar tio estas mistifiko". Notu bone, Oni, ne P Tomasovsky petas tion kaj tiel kalumnie nomas laboreman vikipediiston "mistifikanto".
Ĉu estas tiu sama Tomasovsky, kiu misutiligas sian potencon de administranto por decidi aferon de malkonsento inter si mem kaj ordinara vikipediisto? Ĉu estas tiu sama Tomasovsky, kiu hieraŭ vandalis la artikolon Eŭropa Unio aldonante en la unuan alineon, pri la Unio, la frazon "Fakte tio estas ruiniganto de ĉio bona, kion konstruis la popoloj ene de siaj landoj".? --Surfo (diskuto) 15:18, 27 Mar. 2012 (UTC)

Salut'. Estas averti ĉiujn ke vi ĉiuj devu konsideri ke mi ĝuste kontrolis miajn ŝanĝojn kaj ne kontrolis ŝanĝojn de Kraŭs (malgraŭ kio aperas). Do, se vi trovas vandalaĵon aŭ fuŝaĵon, estas Kraŭs kiu havas respondecon pri tio.

Estas grava komuniki aŭ ni povas havi problrmojn, ĉu ?

Ĝis baldaŭ (mi ne estas sur Vikipedio inter 23-a kaj 31-a de marto (Kebekia horzono)), Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 00:27, 23 Mar. 2012 (UTC) Noto: Kraŭs, ne prenu tion male.

Tute honeste, la tuta artikolo - inkluzive de la titolo - estas tiugrade mizera, ke ne valoras apliki eĉ nur unu minuton pri ĝi. Kiom kaj kion utilas enmeti artikolojn tiukvalitajn? Ĉu nur por nombriĝi? Aparte de tio, kiel mi jam atentigis, termine temas nek pri milito, nek pri drogoj. Kaj se oni entute volas enmeti tiaĵon, kial oni ne prenis la ampleksan Anglan artikolon kiel fontaĵon? --  PEJNO Simono  Diskuto  16:25, 23 Mar. 2012 (UTC)
Fakte mi ne kredas ke la paĝo tiom aĉas. Jes, ĝi estas mallonga kaj bezonas plivastigon, sendube - sed ekzistas ĉi tie ankoraŭ artikoloj eĉ pli sendetalaj aŭ malbonstile skribitaj. Laŭ mia elkora opinio, preferindus ke ni mem penu malmizerigi artikolojn antaŭ ol tiel forte kritiki ilin. Amike - Tempodivalse (diskuto) 17:19, 23 Mar. 2012 (UTC)
Mi kredas, ke ĉiu tie ĉi havas iun sperton pri almenaŭ io ajn. Do ĉiu el ni laŭ mi prefere skribu eble eĉ nur unusolan vere bonkvalitan kaj sufiĉe ampleksan artikolon, ol enŝovi dekojn kaj dekojn da mizeraĵoj. Mi jam iam antaŭe argumentis, ke E-Vikio utilas nur, se ĝi estas pli bona ol la Angla Vikio. Se ne, oni povas kiel konsultemonto tuj viziti la Anglan Vikion por informiĝi pri iu afero. Serioze serĉi pri io tie ĉe estus - fronte al nur mizeraĵoj - nenio krom malŝparo de tempo.
Evidente, se oni rilate la E-Vikion ne vere celas starigi utilan Vikion kaj ĝi servu nur primitivpropagande por iel prestiĝe publike nombri artikolojn ...
... ju pli mallongaj des pli bone. :)
Mi ne vere kredas, ke mi ĉe tio troigas aŭ tro rigoras. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:15, 24 Mar. 2012 (UTC)
Vian vidpunkton mi komprenas, sed respekte mi malkonsentus je vi. Unue, ne ĉiuj el nia legantaro regas la anglan sufiĉe flue por legi tiulingvan Vikipedion (kaj A-Vikio simile ofte nebonstile skribitas). Do mi ne opinius, ke ekzistas la bezono (aŭ eĉ la povo) konkurenci tiumaniere. Due, ĉu iomete da informo ja estas malpli havinda ol nenia informo? Kvankam ni ne allogos multajn homojn per mallonga artikolo, ni certe ne interesos iun ajn per neekzistanta artikolo. Sendube ni ĉiam penu plivastigi kaj plibonigi nian projekton, sed oni ne forgesu, ke preskaŭ ĉiuj el niaj artikoloj unufoje estis nur ĝermoj. Vikioj laŭnature evoluas grade. Amike - Tempodivalse (diskuto) 16:18, 27 Mar. 2012 (UTC)
Mi ne kredas, ke artikoloj evoluas nature. Aliflanke mi ne kontestas tion, ĉar mi simple ankoraŭ ne kontrolis tion. Mi kredas, ke la normala okazo estas, ke sola aŭtoro skribas artikolon. Post tio iuj aldonos eble iujn bagatelaĵojn. Iu prezentis eĉ specon de naturleĝo. Se artikolo estas vere bonega, ĉiu, kiu aldonos ion, povos nur malaltigi la ĝistiaman kvaliton. Ĉu jen ne la Leĝo de Surfo? :) --  PEJNO Simono  Diskuto  17:36, 27 Mar. 2012 (UTC)

Anonima misrekorektado ĉe Seattle#Pacfostoj redakti

Iu(j) anonimulo(j), verŝajne polo(j), lastatempe aldonis informojn pri "Partneraj urboj de Seatlo", interese kvankam iom malbele. Mi korektis/poluris iomete dum atendi pli da informoj, kaj nun iu el ili remalbeletigis ĝin. Kiel oni traktas tiajn situaciojn?--Haruo (diskuto) 03:23, 24 Mar. 2012 (UTC)

Post analizo, mi konstatis ke IP-ulo el Warszawa (Varsovio) provis --mallerte-- restarigi 2 esperantigitajn nomojn al sia originala formo. --Dominik (diskuto) 05:57, 24 Mar. 2012 (UTC)
Jes, tute mallerte. Se oni sekvas la ligilon Gdinio oni aŭtomate alvenas al Gdynia... Dankon pro la kontrolado, Dominik. --Haruo (diskuto) 06:01, 24 Mar. 2012 (UTC)

Episkopejo aŭ Episkopujo (aŭ Diocezo) redakti

Sal al ĉiuj,

mi volas skribi paĝon pri la Episkopujo de Mazara del Vallo, sed mi ne trovis iun jan regulecon en paĝtitoloj. Kelkaj estas "episkopejo de [..]", aliaj "episkopujo de [..]", aliaj eĉ "diocezo de [..]". Honeste, mi preferas episkop-* (ĝi ŝajnas pli "esperanta"). La kategorio por tiuj nomiĝas "Episkopujoj".

Alia problemo estas: ĉu ni preferas "Episkopujo DE Nomo", aŭ "Episkopujo Nomo"? Mi preferas la "de"-version :)

Mi proponas alinomigi ĉiujn paĝojn kiel '(ĉef)episkopujo de [..]' (ĝi ŝajnas pli korekta ol "episkopejo"). Mi mem povas fari tiun, se ekzistas konsenton. Kiun vi pensas?

Amike, --dapal(skribu @) 16:42, 24 Mar. 2012 (UTC)

Laŭ mia kompreno, la lando kiu apartenas al unu episkopo estas la episkopujo. La vorto episkopejo (kvankam ofte misuzata en la senco de episkopujo) pli trafe estu uzata por la loko (oficejo, konstruaĵo) kie rezidas la episkopo. Do la princepiskopejo Monastero prefere nomiĝu princepiskopujo, ktp. - Moldur (diskuto) 21:16, 24 Mar. 2012 (UTC)
Mi laŭ ventrosento tuj emas konsenti kun tia kompreno de la esprimoj espiskopejo kaj episkopujo. Analogie ja uzatas la vorto senjorujo, tamen ekzistas la vaste uzata esprimo grafejo, kvankam grafo ja fakte estas samkategoria esprimo kiel episkopo: la esprimon grafujo mi ĝis nun ne vidis ... DidiWeidmann (diskuto) 18:48, 15 Apr. 2012 (UTC)
Pri diocezo estas artikolo, pri la ceteraj ne.--Crosstor (diskuto) 05:41, 25 Mar. 2012 (UTC)
El diocezo: «En kristanaj eklezioj, diocezo (greklingve διοίκησις) (preferata episkopujo), [..]». Moldur pensas kiel mi: -ejo estas la oficejo/konstruaĵo kie rezidas la episkopo, diocezoj estas episkopujoj. Cetere, ne gravas ke diocezo ekzistas, kaj episkopujo direktas tie. Ŝajnas al mi ke la eo-vikipedio ne havas bonan organizon (mi estas itala vikipediisto, kaj tie ni havas multajn regulojn pri multaj aferoj -- alia ekzemplo estas la ekzisto de multaj duoblaj ŝablonoj), do iu ajn eble kreis tiun artikolon, sen pensi ĉu "diocezo" aŭ "episkopujo" plikorektas. Laŭ mi, ni devus "konsekvencigi" eo-vikipedion :) (fakte, mi jam aldonis la ŝablonon kunigu al kelkaj paĝoj). --dapal(skribu @) 13:48, 25 Mar. 2012 (UTC)
Episkopujo de aŭ ne de. Ŝajnas al mi esti du subtile malsamaj aferoj. Se oni skribas de, oni montras, ke la nomo de la episkopujo fakte estas la nomo de io alia - aŭ loknomo, aŭ eble la nomo de sanktulo. Ekzemple, se ekzistus Episkopujo de Norda Frankfurto oni klare montrus, ke Norda Frankfurto ekzistas, aŭ ekzistus, eĉ sen episkopujo. Do temas pri prunteprenata nomo. Se mi skribus Episkopujo Halelujo oni povus supozi, ke loko Halelujo ne ekzistas, kaj jen nur la nomo specife nur de la episkopujo. Aŭ ĉu mi nun jam tro subtilumas? --  PEJNO Simono  Diskuto  08:05, 27 Mar. 2012 (UTC)
Via subtilumo ja estas ĝusta, kaj laŭeble oni povas apliki ĝin ĉi tie. Sed, aliflanke ĝi estas troa, ĉar ĝi certe inspiras la ĉiamajn harfendajn "konsekvencigistojn" ekfervori kaj fari en la artikoloj amasajn ŝanĝojn, laŭ sia tiumomenta prefero. Estas simpla lingva fakto, ke ambaŭ nomtipoj ekzistas, kaj ne estas klarege diferencigeblaj kaj neniel necesas ilin nepre diferencigi. Certa varieco esta esenca trajto de Esperanto, kaj oni ne detruu ĝin per lingvoteknikaj decidoj.
Cetere, diocezo estas precipe katolika termino (ankaŭ anglikana, laŭ mia scio). La ortodoksa vorto, almenaŭ en Rusujo, estas "eparĥio/eparkio" (laŭ PIV) kaj en Grekujo oni nomas la episkopujojn per vorto simila al "metropolio". Aliaj religiaj kultursferoj havas alitipajn nomojn. "Diocezo" estas neniel universala, nek preferinda formo. Ĉiujn ĉi vortojn oni povas trakti, en konkordo, en pure Esperante titolita artikolo "episkopujo". Aŭ verki pli ĝeneralan artikolon, ekz. "Ekleziaj distriktoj". --Surfo (diskuto) 08:55, 27 Mar. 2012 (UTC)
Iom strange, la vorto Episkopujo resendas al Diocezo, dum la nomo de la ŝablono plu restas "Informkesto episkopujo" - Cetere, tiu ŝablono tre malbone funkcias por la Anglikana Eklezio, vidu ekzemple: Diocezo de Monmouth. --Dominik (diskuto) 16:32, 27 Mar. 2012 (UTC)
Fakte, vi eraris :). "Episkopo" estas homo (Dominic Walker), ne la ĉefurbo de la episkopujo; "eklezia regiono" estas la angla "Ecclesiastical province" (i.e. nur Kimrio); "liturgia rito" povas esti latina, anglikana, greka, ktp.; "katedralo" devus esti la nomo de la katedralo, t.e. ĉikaze "Katedralo de St. Woolos". Bonvolu skribi en mia/la ŝablona diskutpaĝo se iu ne klaras :) --dapal(skribu @) 20:57, 27 Mar. 2012 (UTC)

Ĉina ŝako redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la leginda artikolo Ĉina ŝako ankoraŭ ne estas reviziita. Mi mem farus tion, se mi konus la ludon. Ĉu iu, kiu konas ĝin, povus revizii la artikolojn? Estas iomete strange, ke leginda artikolo, povas esti entute neniam reviziita. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:18, 25 Mar. 2012 (UTC)

Saluton Tlustulimu! Mi antaŭ tre longe ludis ĉinan ŝakon kun mia patro. Espereble mi havos tempon revizii ĉi tiun artikolon poste. --Dominik (diskuto) 14:39, 25 Mar. 2012 (UTC)
  Farite Mi jam reviziis ĉi tiun artikolon. --Dominik (diskuto) 15:53, 25 Mar. 2012 (UTC)

Helpon pri Latina lingvo redakti

Saluton! ĉu Latinisto povus helpi min traduki jenan frazon: "non atrocitate, non clementia mutabatur" kiu estas tradukata diverslingve.

  • angle: "changed neither by cruelty nor by clemency" aŭ "you would be changed by neither cruelty nor clemency"
  • hispane: "A cambio de vuestra atrocidad, no habrá clemencia"

Tiu diraĵo estas trovebla en artikolo Siluroj. Antaŭdankon! --Dominik (diskuto) 13:00, 26 Mar. 2012 (UTC)

Nu, mi ne estas Latinisto, sed temas pri la Silura gento &#151; ŝanĝita nek per kruelego, nek per kompato &#151; ...
(Oni supozeble povus reformuli &#151; gento rezistinta kontraŭ kaj kruelego kaj kompato &#151; ...)
La problemo estas la precizaj signifoj de la du substantivoj kaj kiel ties signifokampoj respondu al Esperantaj substantivoj kun similaj signifoj.
Alia ebla traduko estus:
Silura gento &#151; kiun remuldis nek hororo nek favoro &#151; ...
Plej poezia estas certe tiu ĉi lastvica traduko.
--  PEJNO Simono  Diskuto  13:44, 26 Mar. 2012 (UTC)
Dankon Simono pro via rapida reago! Kio kaŭzas al mi problemon estas la verbo "mutabatur": en kiu modo/tempo/persono/singularo/pluralo ktp? Malgraŭ 2/3 studjaroj en liceo kaj 1 studjaro je universitata nivelo por komencantoj, mi absolute ĉion forgesis (dankon S-ro Al Chajmero!). --Dominik (diskuto) 14:10, 26 Mar. 2012 (UTC)
Temas laŭ mia anazilo pri la 3a persono, imperfekta, pasiva, indikativa de la A-konjugacio. Do estis ŝanĝata &#151; kaj, abrakadabre, subite ni troviĝas mezmeze de la fama ata-ita diskuto! Sed mi vere ne estas granda Latinisto, ankaŭ miaflanke pasis kelkaj jaroj, kaj sekve mi ĉerpas mian nunan scion rekte el iu Interreta Latinejo. Aldone estas relative klare, kion la bonulo Tacito volis diri. Oni povis la damnajn Silurojn aŭ vipi aŭ kisi &#151; estis plene egale &#151; ili restis ĉiam samgrade obstinaj. Tja, jen la Kimroj, kredu min, tion diras Anglo. :) --  PEJNO Simono  Diskuto  15:03, 26 Mar. 2012 (UTC)

Portalo:Ludoj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Petr alinomigis portalon al gramatike ĝusta titolo Portalo:Ludoj. Mi proponas, ke ni forigu la lingvan fuŝaĵon Portalo:Ludojpedio. Ĝi ja nur estas alidirektilo. Plurala finaĵo meze en kunmetita vorto aspektas tre strange kaj mi pensas, ke tio estas eĉ lingve malĝusta. Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:16, 26 Mar. 2012 (UTC)

Prave! For la rubaĵon! --  PEJNO Simono  Diskuto  18:05, 26 Mar. 2012 (UTC)
  Farite Petr Tomasovsky (diskuto) 12:58, 27 Mar. 2012 (UTC)

Simple pro tio, ke ĝi mankis, mi aldonis al mia kolekto de ŝablonoj nun   Ŝablono:Skribo  . Sed oni bone legu la enkondukon - specife la grizaĵon. Tie ĉi mi evidente nun nur demonstracie tipare troigas. Min interesus, ĉu nun la ĉi-tie uzata tiparo=Comic ĉie funkcias &#151; nome rilate la fifaman eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde. Vindoze kaj Makintoŝe, certe. Sed ĉu ankaŭ Linukse kaj Unikse? --  PEJNO Simono  Diskuto  14:19, 28 Mar. 2012 (UTC)

Jes, ĝi funkcias ankaŭ Linukse. Sed mi volus peti al vi... kie tiu ŝablono estas uzebla? Ĉu eble nur en uzanto-paĝoj? Mi ne volus ke uzantoj ekuzis ĝin en "oficialaj" artikoloj... --dapal(skribu @) 11:10, 30 Mar. 2012 (UTC)
La simpla respondo estas, ke la ŝablono estas nenie kaj neniam uzinda. Sed aliflanke ĝi estas uzebla kaj ni ja havas ĝin! :) Evidente, eble en iu persona uzanto-paĝo ... --  PEJNO Simono  Diskuto  08:23, 31 Mar. 2012 (UTC)

Esperantigi nomojn redakti

Sal al ĉiuj,

mi proponas ke artikoloj pri urboj/insuloj/ktp. nomiĝas laŭ esperantaj nomoj. Ekzemple, Asindo aldirektas Essen-n, sed mi preferus ke la ĉefartikolo nomiĝas Asindo (kaj eventuale Essen estus aldirektilo). Tio estas la maniero ke aliaj vikipedioj uzas kiam ilia lingvo havas tradukon: vidu la:Assindia, li:Esse, lt:Esenas, lv:Esene, ug:Ésén, ktp. Tio ne estas la sola paĝo, alia ekzemplo estas Frajburgo, kiu aldirektas Freiburg-n, kaj mi suspektas multaj ekzistas. Tio estas tre granda afero por unu uzanto, do mi proponas krei "taskotrupon", aŭ eble projekton, por esperantigi la artikolnomojn. Kiun vi pensas pri tio?

--dapal(skribu @) 10:42, 30 Mar. 2012 (UTC)

La problemo ĉe tiu propono estas tio, ke ne ĉiu urbo havas unusolan ĝenerale akceptitan Esperantan nomon. Tio estas eĉ tiel rilate relative grandajn urbojn. Ekzemple tiel statas pri la Germana urbo Leipzig. Ekzistas: Lepciko kaj Lajpcigo &#151; kaj, se mi ĝuste memoras, ankaŭ Lejpcio. Do kiun oni prenu? Cetere. Sorabe ĝi nomiĝas Lipsk kaj ĝuste de tiu ĉi Soraba nomo la hodiaŭa Germanlingva nomo venas. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:26, 30 Mar. 2012 (UTC)
Ni uzu unu el tiuj, kaj kreu aldirektilajn paĝojn por aliaj nomoj. Ĉu tio ne bonas? :) --dapal(skribu @) 12:06, 30 Mar. 2012 (UTC)

1.Laŭeble neniu faru taskojn al aliaj, precipe al taskotrupo (kiu mankas en Vp)!

2.Ĝenerale nur la ĉefurboj kaj iom da urboj rilataj Esperantajn gravecojn prenis o-finaĵojn (ĝis tiam). Ankaŭ ili kaŭzis diskutojn, problemojn, mi ĝojas, ke tiu problemo dormas. --Crosstor (diskuto) 12:38, 30 Mar. 2012 (UTC)

La taskotrupo estus nur libervola, kaj mi proponis nur uzi tiujn esperantajn nomojn, kiuj ekzistas. --dapal(skribu @) 13:26, 30 Mar. 2012 (UTC)
Mia urbo hispanlingve nomiĝas Cali, oni esperantigas ĝin kiel Kalio, sed Kalio estas ĥemia elemento! --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 04:18, 31 Mar. 2012 (UTC)
Mi pensas ke esperantigi la artikolajn nomojn de urboj ne estas bona ideo, ĉefe ĉar multaj urboj ne havas oficialajn esperantajn nomojn. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  05:44, 31 Mar. 2012 (UTC)
Mi ne proponis esperantigi ĉiujn, sed nur tiuj kiu havas nomon. "Kalio" ne estas problemo -- tiu povus esti apartigila paĝo, kiu aldirektas "Kalio (urbo)"-n kaj "Kalio (ĥemio)"-n. Tio "problemo" ekzistas en multaj vikipedioj, kaj ĉiuj rezolvas tiel. Cetere, mi ne proponis inventi novajn vortojn, sed uzi nomojn kiuj jam ekzistas. --dapal(skribu @) 06:51, 31 Mar. 2012 (UTC)
Saluton. Jam kelkfoje okazis diskutoj pri la esperantigo de nomoj kaj iel rilataj temoj. Tio bone legeblas en la arkivaj paĝoj Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 1#Esperantigi nomojn, Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 5#Uzo de esperantigitaj urbaj nomoj kiel kapvortoj ktp. Kiu emas legi la kelkfojajn ripetojn de tia, pli malpli ne tre fruktodona diskutado, povas uzi jenan ligilon:[4] Sed prefere ni redaktu artikolojn, ĉar vikipedio estu enciklopedio, ne iu diskutejo aŭ forumo pri lingvaj problemoj. Krome la vikipedio montru la nunan lingvouzadon en esperanto, sed ne iniciatu aŭ kreu novan. --Tlustulimu (diskuto) 14:49, 31 Mar. 2012 (UTC)
Fakte ankoraŭ mi ne tute komprenas kial kelkaj nomoj (ne nur urbnomoj) esperantigitas ĉi-vikie, sed aliaj restas tiel kiel en siaj lingvoj originalaj. Ekzemple: la artikolojn Alfred Ŝnitke kaj Leonid Gajdaj (interalie) oni esperantigas, sed ne Antonín DvořákJohann Strauß. Ĉu eĉ ekzistas logiko aŭ reguloj plenaj pri tia literumo? Eĉ nun, skribinte plurajn artikolojn dum kelkaj monatoj, mi de tempo al tempo konfuziĝas pro ĉi tio. Eble ni ekspliku la kutimon pli klare al novuloj por ke ne ekestu problemoj. Tempodivalse (diskuto) 17:49, 1 Apr. 2012 (UTC)
Pri la du koncernataj personoj estis aplikata la esperantigo de la rusaj nomoj ... Pri ĝusteco de la unua persono, mi ne certas, ĉar li vivis pli longtempe ekster Rusio kaj tie famiĝis sub la germana nomo. Narvalo (diskuto) 18:03, 1 Apr. 2012 (UTC)
Do ĉu rusaj (kaj slavaj?) nomoj esperantigitu, sed permeseblas ne ŝanĝi okcidentajn nomojn? Mi penas trovi la logikon ĉi tie. La nuna sistemo al mi ne ŝajnas ĉiel logika. Tempodivalse (diskuto) 23:59, 1 Apr. 2012 (UTC)
La artikoloj Alfred Ŝnitke kaj Leonid Gajdaj menciitaj de vi ne havas plene Esperantigitajn titolojn, sed nur transskribitajn. Tio estas grava diferenco: Ĉe plena Esperantigo oni ĉiam aldonas O-finaĵon, oni ĉe ili evitas sonkombinojn nektuimajn por Esperanto, kaj oni legas ilin ĉiam kun akcento sur la antaŭlasta silabo. Transskribitaj nomoj nur estas skribitaj per la Esperanta alfabeto anstataŭ la origina alfabeto, kio samtempe nepre signifas ke oni devas limiĝi al Esperantaj sonoj, sed kio ne signifas ke oni bezonas O-finaĵon kaj Esperantan akcenton.
Ankaŭ eblas transskribi al Esperanta alfabeto origine latinliterajn nomojn. Ekzemple, mi ekde pasintjare kutime skribas mian nomon kiel "Markos Kramer" en Esperantujo (sed ankoraŭ ne ŝanĝis mian uzantnomon ĉi tie). Tio ne estas plena Esperantigo, sed nur transskribo, kiu ebligas ke oni povu prononci mian nomon laŭ la kutimaj reguloj por prononci Esperantajn literojn. Tamen, ĉar la Esperanta alfabeto estas variaĵo de la latina alfabeto, kaj ĉar transskribado de nomoj inter diversaj latinalfabetaj lingvoj jam delonge iĝis nekutimaĵo, ne estas tre kutime transskribi nomojn el latinaj alfabetoj, dum el aliaj alfabetoj oni preskaŭ ĉiam transskribas. Tiun kutimon ni ankaŭ sekvas ĉi tie. Ni ankaŭ havas kelkajn regulojn pri tio, kiujn vi povas legi sur Vikipedio:Titoloj de artikoloj, en la sekcioj Transliterumo kaj Esperantigado de nomoj. Marcos (diskuto) 15:06, 11 Apr. 2012 (UTC)

Mi trovis ion kiun Tlustulimu skribis en Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 5#Uzo de esperantigitaj urbaj nomoj kiel kapvortoj kaj estas interesa:

Saluton. Mi subtenas la esperantigon de la urbonomoj, kiel menciis Algoviano. Krome li pravas, ke la esperanta vikipedio estu tutmonde uzebla, ne nur eŭrope. Ni kuraĝu esperantigi la nomojn kiel faras la litovoj en sia lingvo. La germana nomo Schwerin (esperante Ŝverino) tie estas Šverinas (genitive Šverino) kiel mi hieraŭ trovis per Guglo. La ideo, ke oni nur esperantigu ofte uzatajn nomoj, laŭ mi nur estas preteksto por lasi la nacian formon. Ĉu niaj pranepoj post 40 jaroj devu esperantigi la neadaptitajn formojn, nur ĉar ni nun ne "kuraĝas" fari tiel? Krome mi proponas, ke ni serĉu esperantigojn por la artikoloj, kiujn enŝutas uzanto Zetey pri lokoj en Rumanio. Kore --Tlustulimu 08:00, 3. Jul 2007 (UTC)

Mi trovis ankaŭ ĉi tion en Vikipedio:Diskutejo/ProprajNomojMevo kiun ArnoLagrange skribis:

Jam okazadis multaj diskutoj pri la temo : vidpunktoj diversas, sed la ĝis nun valida regulo estas esperantigi nur monde gravegajn urbnomojn (Parizo, Novjorko, Londono, ktp) kaj ne ĉiun unuopan vilaĝeton. Pri titolo de verko en iu nacia lingvo : esperantigo povas esti diskutata dum simpla mencio de la nacilingva titolo estas nediskutebla. Arno Lagrange ✉ 06:54, 21. Jun 2007 (UTC)

Marco skribis en sama paĝo:

... La kialo, pro kiu ni Esperantigas nomojn de gravaj urboj, sed ne nomojn de malgrandaj urbetoj aŭ vilaĝoj estas ke tio estas la kutimo ankaŭ en la ekster-Vikipedia Esperantujo. Oni preskaŭ ĉiam Esperantigas la nomojn de Londono kaj Parizo, sed kutime ne Esperantigas urbet-nomojn kiel Maulbronn aŭ Cefalù. Ni do simple sekvas la ĝeneralan kutimon. Se ni Esperantigus ĉiujn nomojn, ni devus enkonduki multajn tute novajn formojn en la Vikipedion. Tio kontraŭas la bazan principon, ke ni ne enkonduku novan lingvaĵon. ...

Marcos 18:47, 21. Jun 2007 (UTC)

Por pli vidi, alklaku en ĉi-supraj ligiloj.

Kion vi pensas ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 00:20, 2 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu ni povus uzi Vikiversitaton kiel la fonton de artikoloj? Vikiversitato estas fondita sur la ideo de kunlaborema enketo kaj ja ne simple sekvado de kutimoj. Ni povus enketi la esperantigadon de urbnomoj tie. Poste, ni povus ŝanĝi la nomojn ĉe Vikipedio. Mi pensas, ke ĉi tio estas la kialo mem por havi Vikiversitaton. Kraŭs (diskuto) 02:11, 2 Apr. 2012 (UTC)
Mi kreis novan paĝon ĉe Vikiversitato por enketo de la esperantigado de diversaj propraj nomoj. Jen: [5]

Kiuj Citiloj? redakti

Saluton al ĉiuj vikipedianoj!

Ne ekzistas iu regulo por la uzado de iu speciala citilo laŭ la fundamenta esperanta ortografio, do ofte oni renkontas ĉi tie "tiujn ĉi" citilojn. Ĉu la vikipedia komunumo eble jam decidis pri plej bonaj citiloj aŭ ĉu tio nur estas senfina diskuto? Mi ankaŭ vidis jam tiujn citilojn:

 
 Ekzempla citaĵo 

kaj tiujn:

Ekzempla citaĵo

Informant.22 (diskuto) 17:00, 29 Mar. 2012 (UTC)

Ĉu do al vi kaŭzis miskomprenojn aŭ gravajn malfacilaĵojn la citilo-diverseco? --Surfo (diskuto) 20:10, 29 Mar. 2012 (UTC)
Mi ne havis malfacilaĵojn, sed estas tre strange jen vidi (aŭ skribi) anglajn, jen francajn citilojn, jen aliajn, jen eĉ "tiujn". Ordo kondukas al pli bona konscio pri la graveco de la afero. Krome, se oni havas regulon (aŭ almenaŭ rekomendatecon), kiun citilon oni uzu, neniu ŝanĝas aliajn citilojn al tiaj de sia denaska lingvo. Imagu, se japanoj uzus nur 「japanajn citilojn」, germanoj nur uzus „germanajn“, angloj nur uzus “anglajn”, francoj nur uzus « francajn » kaj tiel plu. Mi tute ne volas insulti anarkiistojn, sed mi ne kredas, ke estu uzata iu ajn citilo laŭ la propra gusto. Oni ja ankaŭ decidis jam pri la majuskligo de familiaj nomoj ĉe artikoloj pri personoj. Eble oni povas do ankaŭ komenci voĉdonon. – Informant.22 (diskuto) 15:21, 30 Mar. 2012 (UTC)
  1.   Por: Ni devus decidi stilon kaj regulojn pri multaj aĵoj! Fakte, mi estas provanta konkurdigi multajn aferojn en ĉi tio vikipedio. Citŝablonoj est{a,i}s inter tiuj :). Krome, mi ne komprenas kial ni devus esti anarkiistoj (aŭ ankaŭ zorgi pri ili): iu vikipedio bone funkcias se ĝi havas regulojn. Miaj 2 cendoj, --dapal(skribu @) 15:34, 30 Mar. 2012 (UTC)
Se tiu ĉi Vikipedia havas iun problemon, tiu certe ne estas la uzo de du malsamstilaj citiloj. Kio vere mankas, tio estas bonaj artikoloj. Do eble oni donu unue prioritaton al tio. Cetere, same pri la nomoj Esperantigitaj aŭ ne de urboj. Starigi regularon havas nur sencon, se estas entute io ajn por esti reguligata. Aparte de tio, ĉu ne estas tiel, ke la du simboloj havas du malsamajn signifojn? Ĉu ne unue normala citaĵo de ie ajn kaj due citaĵo el Vikifonto aŭ Vikicito aŭ Viki-io-ajn? --  PEJNO Simono  Diskuto  16:11, 30 Mar. 2012 (UTC)
Ŝajnas al mi ke vi ne komprenis miajn intencojn. Certe, ni devus skribi artikolojn, sed helpas havi certajn regulojn kaj iloj por plibone skribi tiujn. Mi skribis iujn artikolojn pri preĝejoj: mi perdis multe da tempo serĉanta kiun ŝablonon mi devis uzi, inter kirko, preĝejo, religia konstruaĵo. La samo okazis kun aliaj ŝablonoj, kiujn nun mi ne memoras. Fakte, antaŭ skribi artikolon, mi multe serĉas adaptajn ŝablonojn -- tiun tempon mi povus uzi por vere skribi. Laŭ mi, tio multe gravas. --dapal(skribu @) 16:51, 30 Mar. 2012 (UTC)
  1.   Por: Mi vidis la saman problemon kun la citiloj antaŭe, certe mi pensas ke estus bone se ni decidas stilon por tiaj aferoj. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  16:41, 30 Mar. 2012 (UTC)
Informant.22 forgesis mencii kelkajn interesajn tipografiajn tradiciojn de citado, fakte uzatajn en la mondo, ekz. "ĉi tiun" kaj »ĉi tiun» kaj »ĉi tiun« (kun aŭ sen spacetoj). Krome, restis tute ekster konsidero la manieroj citi ion interne de alia citaĵo: "ĉu uzi 'ĉi tian' manieron" aŭ 'preferi "ĉi tian" tradicion', ambaŭ eblas en iu parto de la mondo, kun ĉiuj menciitaj varioj de la citiloj.
Se oni havas absolute nenion utilan por kontribui al la Esperanta Vikipedio, oni ja povas okupiĝi ankaŭ pri ĉi tiaj aferoj. Tre longe, en Esperantujo, preskaŭ decidiga por la tipografio de citiloj estis la tradicio de la lando de la presejo. Kaj ĝis nun mi vidis nenian plendon pri tio. Nun la situacio jam iomete ŝanĝiĝis, ĉar, iusence, ĉiu estas sia propra kompostisto kaj presisto. Oni povas diri, ke en Esperanto la kerna eco de tipografio estas ĝia varieco. Tio estas esenca parto de nia kulturo, kaj esenca kapablo de kompetenta esperantisto estas konscii pri tio kaj aprezi la ĉarman variecon.
Ni supozu por momento, ke ekestos diskutado (mi antaŭvidas longegan kaj zigzagan) pri ĉi tio, kaj ni eĉ atingos voĉdonan decidon pri la Oficiala Citila Normo. Post tio ni bezonos specialajn Citilo-Policistojn por gardi nin kontraŭ rompoj de la regulo. Memoru, ke la plej multaj homoj eĉ ne vere konscias pri ekzisto de malsamformaj (kaj ĉu kaj kiusence ili vere estas malsamaj?) citiloj, kaj la plejmulto ekster la ĝisostaj komputmaniuloj tute ne kapablas, per sia hejma klavaro, tajpi alispecajn citilojn ol la kutimajn, kiujn ili trovas en la klavaro sub siaj fingroj.
Ankaŭ ĝenerale, oni tro fervoras pri diversaj provoj unuformigi nian Vikipedion, pli malutilante ol utilante al la enciklopedio. Prefere okupiĝu pri io fruktodona. --Surfo (diskuto) 17:32, 30 Mar. 2012 (UTC)
Kompreneble Esperanto havas en si diversecon, sed tio estas kultura, ne precipe lingva aspekto. Esperanto havas unu alfabeton, unu gramatikon, kaj ĝi havu ankaŭ kaj unu ortografion kaj unu interpunkcian regularon. Mi vere pensas, ke voĉdono – kadre de la vikipedia komunumo – estus taŭga por tia decido. – Informant.22 (diskuto) 18:00, 30 Mar. 2012 (UTC)
Ne ekzistos Citilo-Policio, kaj ne ankaŭ *-Policio ĉi tie. Kiel Informant.22 jam diris, eo.wikipedia.org estas la esperantlingva vikipedia, ne la esperantkultura. Tio estas pli klara kaj akceptita koncepto en nacilingvaj-vikipediaj: ne-centrismo (eŭropcentrismo ĉi tie) ankaŭ signifas ne-kultura-centrismo. Eĉ se tio kulturo estas esperanta -- alikulturanoj, kiuj parolas esperanton, povus legi niajn artikolojn, kaj konfuziĝi por la tro varieco en stiloj. --dapal(skribu @) 07:09, 31 Mar. 2012 (UTC)

Citiloj kaj Vikicitaro redakti

Ĉielon! Vi diskutas ion plene malĝuste. Estas precize kiel mi diris.

 
 Citaĵo el Vikicitaro 

Ŝablono:Citaĵo estas &#151; aŭ devus esti laŭ la uzata simbolo &#151; aludo al Vikicitaro, do ne temas pri simpla citaĵo.

Citaĵo de ie ajn

Ŝablono:Citaĵo1 estas simpla citaĵo.
Aldone la du citilŝablonoj havas aliajn fasonajn propraĵojn rilate centradon kaj marĝenojn (kiujn mi aranĝe ĉi-momente ĵus subpremis). Ĉiuokaze, temas pri du malsamaj citiloj por du malsamaj aplikoj kun du malsamaj signifoj.   Do ne havas iun ajn sencon baloti pri ili.  

La eraron mi faris, misuzante tie ĉi la simbolon por Vikicitaro, kiu simple estetike pli bone plaĉis al mi. Prefere estus renomi Citaĵo1 al Citaĵo kaj Citaĵo al Vikicitaĵo. Jen la problemo, se oni ne tre zorgeme elektas la nomojn por iuj ŝablonoj. Ekestas miskomprenoj.

Kion mi ne komprenas, estas kial la Vikicitara citilo ne havas parametron por ligi rekte al la citaĵo en la Vikicitaro. Vere ne estus granda problemo provizi tiaĵon. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:19, 31 Mar. 2012 (UTC)


Fakte estas tiel. En la Angla Vikio estas rilate al citado du ŝablonoj, nome quote kaj cquote.

  1. El tiuj quote estas pli aŭ malpli egala al la nuna Ŝablono:Citaĵo. Jen ŝablono, kiu permesas aldoni aŭtoron, ktp. Tamen &#151; kaj jen sufiĉe granda tameno &#151; la originalo ne misuzas la simbolon de la Vikicitaro. Ĝi fakte ne uzas iujn ajn grafikajn simbolojn, ankaŭ ne entute iujn ajn citilojn. {Por ligi al la Vikicitaro estas alia ŝablono Wikiquote, sed jen nur ligilo, ne aranĝilo.) Do en nia ŝablono estas necese, se entute, uzi alian grafikon por ja ne aludi al Vikicitaro.
  2. La alia ŝablono estas cquote &#151; jen supozeble see quote &#151; kaj ĝuste tiu uzas la konatajn grandajn grafikajn citilojn maldekstre kaj dekstre de tekstobloko. Ĉi-momente jen nia Ŝablono:Citaĵo1. Ĝuste tiu estas la nomala laŭnorma aranĝo por longaj citaĵoj.

Tja kion nun fakte fari tie ĉi? Template:quote jam estas nia Ŝablono:Citaĵo. Template:cquote estas ĉi-momente nia Ŝablono:Citaĵo1. Evidente Citaĵo1 ne estas tre konvena nomo. Pli bone estus nomi ĝin Ŝablono:"", ĉar ĝuste tion ĝi ja faras. Mi okupiĝos pri la afero. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:49, 31 Mar. 2012 (UTC)


Do mi ŝanĝis la bildon en [[Ŝablono:Citaĵo}}, nun ne plu rilate al Vikicitaro, kaj donis la novan nomon Citiloj por atingi nian version de cquote.

Jen la rezulto por la nuna Ŝablono:Citaĵo:

{{Citaĵo|teksto = Ega nubo, eta pluvo|aŭtoro = [[Ludoviko Lazaro Zamenhof]]|verko = [[Proverbaro]]}}
 
 Ega nubo, eta pluvo 
— Ludoviko Lazaro ZamenhofProverbaro

Jen la rezulto de la nuna Ŝablono:Citiloj:

{{Citiloj|Saluton Mondo!}}
Saluton Mondo!

Fakte, Ŝablono:Citiloj vere nur metas citilojn. La Angla cquote havas ankoraŭ parametrojn por aŭtoro ktp. Do la necesa laboro ankoraŭ ne estas finita. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:53, 31 Mar. 2012 (UTC)


Fakte mi intencis demandi pri neŝablonaj citiloj, kiuj aperas en la teksto, tamen dankon pro tio. Se mi ne miskomprenis vin, oni uzu la “anglajn” citilojn, se oni volas norme kaj kutime citi, kaj uzu la « francajn », se oni volas citi el vikicitaro. – Informant.22 (diskuto) 13:34, 31 Mar. 2012 (UTC)
Ne, mi proponus uzi la Anglajn &#151; simple pro tio, ke oni plej ofte vidas tiujn en la aliaj Vikioj. Sed la Ŝablono:Citaĵo tie ĉi, aŭtomate enmetas Francajn citilojn. Evidente mi povus tuj ŝanĝi tion. Mi hezitas nur, ĉar unue ne temas pri mia ŝablono, kaj due pro tio, ke mi ne vere scias kion fari. La aŭtoro de la ŝablono uzis hazarde la Francajn. Min persone tio ne vere ĝenas. Kaj iu ŝablono por citi el la Vikicitaro ni tute ne havas. Alivorte, iu devus okupiĝi pri tiu ĉi tuta citada afero kaj produkti kongruan aron de ŝablonoj &#151; do Citi nude, Citi kun fontodetaloj, Citi kun ligo al Vikicitaro, Citi el TTT, ktp. Iuj ŝablonoj jam ĉeestas. Sed unu inter la alia kongruaj ili certe ne estas.
Pri entekstaj citiloj, nu, jen same interesa demando. Ĉi-momente ĉiu agas laŭŝajne laŭ la propra beko, kio en Esperantujo ne estas speciale nekutima rilate citilojn. Ĉi-momente ankaŭ tio ne vere tre ĝenas min. Evidente, ene de unusama artikolo, oni uzu nur unusolan saman sistemon. Tiel ni jam agas ankaŭ rilate la landajn -ujojn kaj -iojn. Do se estas jam dek ­-ujoj ni ne komencas aldone enmeti samlandajn -iojn. Do rilate citilojn oni agu sammaniere.
Do iuspeca citila konvencio ĝisdate ne estas. Kaj mi vere ne scius, kiel elekti. Kiel iu jam komentis, ĉiu uzas supozeble hazarde ĝuste tion, kion li trovas ene de sia klavaro. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:07, 31 Mar. 2012 (UTC)

Mi komprenis, ke ĉio ĉi temas pri propono strikte unuformigi ĉiujn citilojn en la Esperanta Vikipedio. Se fakte temas nur pri iuj ŝablonoj, faru tute laŭplaĉe, se vi ne per tio fuŝas artikolojn verkitajn de aliaj. Ne malofte la ŝablonoj estas vera malbeno, ĉar unu ŝablono povas fuŝi mil artikolojn.

Ĝenerale pri la citila afero validas (kiel mi jam tro detale klarigis), ke ekzistas nenio mallaŭdinda en la nuna praktiko. Kaj, vi scias, se ĝi ne estas rompita, ne riparu ĝin!. Tiu konsilo helpas al vi eviti amasegon da problemoj. --Surfo (diskuto) 17:43, 31 Mar. 2012 (UTC)

Never touch a running system! :) Fakte mi nur anstataŭigis la misgvidan bildon en [Ŝablono:Citaĵo]. Tamen, la E-version de cquote oni vere devus ĝisfine programi. Eble mi faros ion, eble ankaŭ ne. Ĝis nun mi nur metis pludirektilon Ŝablono:Citiloj, ĉar fakte ĝi en sia nuna formo ne faras pli multe ol nur tion. Mi ne eĉ renomis ĝin &#151; ĉar en plena gloro &#151; do kun novaj aldonaj parametroj &#151; ĝi fakte estus ilo por citaĵoj kaj ne nur citililo. Mi esploros la aferon pli detale morgaŭ. --  PEJNO Simono  Diskuto  18:58, 31 Mar. 2012 (UTC)
La kreinto de iuj el tiuj ŝablonoj povas klarigi al vi ke multaj ŝablonoj naskiĝis kiel simpla traduko de alilingvaj ŝablonoj, ĉar tradukante iun artikolon, mi ofte tradukis ankaŭ la ŝablonojn kiuj tie troviĝas, kiam ili ne jam ekzistas. Tial mi preferus ke vi alinomu la ŝablonon anstataŭ krei al ĝi redirektilon por ne perdi ties historion en kiu vi povas rimarki ke ArnoLagrange kreis la ŝablonon :
22:38, 8 Jan. 2008‎ ArnoLagrange (1 292 bitokoj) (+1 292)‎ . . (laŭ en:Template:Cquote)
tiaj sciigoj povas esti utilaj por orientiĝi rilate al la punktoj kiujn vi supre detale diskutas. {{Citaĵo1}} do naskiĝis en januaro 2008 kiel traduko de en:Template:Cquote tia kia ĝi tiam estis -intertempe tiu lasta tre verŝajne evoluis-. --Arno Lagrange @ 19:30, 31 Mar. 2012 (UTC)
Saluton Arno. Mi jam vidis tion. Mi memoras ankaŭ, ke estis disputo, ĉar aliulo &#151; speciala amiko de mi :) &#151; jam akaparis la nomon Citaĵo kaj tre afable simple forigis vian tutan laboron.
Fakte mi lasis vian ŝablonon en paco kaj metis provizore nur pludirektilon de kvazaŭ nova Citiloj al via ĝisnuna Citaĵo1. Do Citaĵo1 estas neŝanĝita.
Mia kritiko ekestis kure de la citila debato tie ĉi, ke rilate Citaĵo1 ne temas pri ŝablono por citaĵo, temas nur pri ŝablono por pentri citiloj. Por esti ilo por citaĵo ĝi devus proponi pli ol nur iujn belajn citilojn &#151; nome parametrojn por aŭtoro, verko, ktp. Sed fakte la citaĵa ĥaoso estas jam estiĝinta en la Angla Vikio.
Verdire mi ne vere ŝatas modifi ŝablonon de aliulo, specife se ĝi jam uziĝas. Se mi persone ĝuste bezonus ŝablonon por citaĵo aŭ citiloj mi supozeble skribis ĝin mem por eviti ĉiujn problemojn.
Sed malgraŭ tio, mi taksas tion bona ideo pluevoluigi la ŝablonon por akomodi fontoparametrojn. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:06, 1 Apr. 2012 (UTC)
La problemo ne vere gravas, kaj fakte ĝis nun neniam iu eĉ ĝin perceptis kiel problemo, dum jam dekjara kunlaboro. Se entute ni alstrebas citilan unuecon, tiam mi fakte proponas pragmatikan solvon: Ni utiligu la plej simplajn "citilojn", ĉar ilin ĉiu skribosistemo posedas! Amike DidiWeidmann (diskuto) 18:54, 15 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu la Vikipedia komunaga ideo fiaskas? redakti

Mi mem plurfoje rimarkis, ke en la praktiko la ideo komune pretigi artikolojn kaj ŝablonojn fiaskis. Unue rilate artikolojn, la bonaj estas preskaŭ ĉiam plume de unusola aŭtoro. Rilate ŝablonojn estas tiel, ke almenaŭ iam ajn la praaŭtoro komprenis sian ŝablonon. Ĉu alia ekvide kaj ekage faras tion estas pli ol nur dubinde. :) Fakte al mi iam kaj iam enkapiĝas, ke, se &#151; sufiĉe maloftokaze &#151; aŭtoro liveras iun ajn bonaĵon, jam embuske atendas almenaŭ dek fuŝuloj, kies sola ŝatokupo estas elsarki la malmultajn bonaĵojn por tuj maksimume kaj ĝisfunde alfuŝi ilin. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:06, 1 Apr. 2012 (UTC)

Misĉapelado en urlo redakti

Mi volas aldoni ligilon al YouTube-video "LEARN IN 4 MINUTES. Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch" en la artikolo pri la tiunoma kimra vilaĝo, Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch, sed la urlo http://www.youtube.com/watch?v=DĴj86ZckQg enhavas la literojn J X (sen interspaco) kaj tio rezultigas aŭtomatan eraron en la urlo. Ĉu estas eble afiŝi urlojn (aŭ aliajn vortojn) kun tiaj literparoj? --Haruo (diskuto) 18:31, 30 Mar. 2012 (UTC)1

http://www.youtube.com/watch?v=DJXj86ZckQg ŝajnas bone funkcii. Do, skribu ekstran ikson post la problema ikso, tio nuligas la efikon de la antaŭa. --Surfo (diskuto) 18:41, 30 Mar. 2012 (UTC)
Tio ne sukcesis por mi ("skribu ekstran ikson post la problema ikso"), ĉar ĝi rezultigis "Ĵx", kio ankoraŭ difektis la urlon, sed meti ekstran ikson inter la J kaj la x ŝajne sukcesis. Dankon. --Haruo (diskuto) 20:34, 30 Mar. 2012 (UTC)
Do, J x x x rezultigas 'Ĵx', sed J x x korektas: 'Jx'. --dapal(skribu @) 20:37, 30 Mar. 2012 (UTC)

Korektenda mapo redakti

Vidu mian peton/plendon ĉe commons:File_talk:Mali_Regions.png#Typo_needs_correcting. La mapo en nia Vikipedio misliterumas la regionnomon Tombouctou. La angla Vikipedio havas korektitan mapon, sed ĝia urlo estas stranga /0/0/x.png/360px-x.png... kaj mi ne vidas, kiel uzi ĝin ĉi tie. --Haruo (diskuto) 20:03, 31 Mar. 2012 (UTC)

Ĉu ĉi tiu mapo estas kontentiga: commons:File:Mali_regions_named.png ? Al mi ĝi ŝajnas grafike pli bona kaj mankas la Tombouctou-eraro. --Surfo (diskuto) 20:29, 31 Mar. 2012 (UTC)