Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 5


Ordinaraj mallongigoj redakti

Ĉu vere estas vikipedia regulo kontraŭ oftaj mallongigoj kiaj: ekz., t.e., ktp, k.t.p., Z, PIV, eo, en, es, fr, it, ja, ru, ĉ(irkaŭ), n(naskiĝis), m(ortis)? Aŭ ĉu iuj estas aprobitaj, kaj aliaj ne? Kiuj? Ĉu estas oficiala listo? Bill O'Ryan 19:53, 26. Maj 2007 (UTC)

Mi kredas, ke ni ne havas iun oficialan liston de permesataj mallongigoj. Tamen mi proponus uzi nur oftege uzatajn mallongigojn kiel "ekz-e"/"ekz.", "ktp" kaj eble "PIV" (sed jam ĉe "PIV" mi preferus uzi "Plena Ilustrita Vortaro" en Vikipediaj artikoloj). La mallongigojn t.e., Z, eo, en, es, fr, it, ja, ru, ĉ, n kaj m mi tute evitus en Vikipediaj artikoloj, kaj longigus ilin se mi vidus ke aliaj uzas ilin. Kion opinias la aliaj? Marcos 19:28, 27. Maj 2007 (UTC)
Mi mem neniel timas uzi na PIV, sed ĉiam enmetas kun ĝin samtempe ligilon al artikolo (kiel ĵus mi faris ĉi tie) - laŭ mi tia uzo tute ĝustas kaj precize sekvas la filozofion de hiperteksto. Kutimajn ĝeneralajn lingvajn mallongigojn kiel "ktp" mi ankaŭ ne kontraŭas, sed jam mallongigojn fakajn mi kontraŭas - des pli tiujn rilatajn iel al la movado - ekzemple "Z" por "Zamenhof" (aŭ ankaŭ "E" por "Esperanto") estas certe evitinda - tiel skribi oni konsideris racia nur en la Enciklopedio de Esperanto, kiu ja estis enciklopedio unuavice pri la esperanto-movado, do esence facile pravigebla. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:48, 27. Maj 2007 (UTC)
Kara Blahma, kiam vi diras "sed ĉiam enmetas kun ĝin" mi supozas ke vi celas diri : "sed ĉiam enmetas kun na ĝi" ;-)
Pli serioze: Certe malfacilas trovu rigoran regulon, sed laŭ mi, oni uzu mallongilon kiam ili estas pli facile legeblaj ol la longaj skriboj. Por mi, Ktp (aŭ k.t.p.) estas pli facile legebla (tuj rekonebla) ol "kaj tiel plu". Same por PIV kiu tuj kompreneblas male al "plena ilustrita vortaro". Same por ekz. t.e. ĉ. Z (kion mi pli volonte mallongigas al Zaza;-) eo (sed ne E). Male mi devas cerbumi por aferoj kiel n(naskiĝis), m(ortis). Resume: uzi mallongigoj nur kiam ili pli efikas ol la mal-mallongigoj...kio ne egale valoras por ĉiuj...--Ssire 02:04, 28. Maj 2007 (UTC)
En aliaj vikipedioj (almenaŭ en la rusa) uzo de mallongigoj (krom eble mezur-unuoj km, kg ka.) estas evitinda: kaj eĉ la aŭtomata formatigilo (vikifikator) deĉifras la plej uzatajn al ilia plena formo. Vikipedio ne estas papera enciklopedio, tute ne estas problemo pri ŝparo de papera surfaco ĉi tie. Slavik IVANOV 23:30, 28. Maj 2007 (UTC)
Tiklas min tiu "eble" en la frazo "krom eble mezur-unuoj". Al mi tio aperus monstre, ke oni ne uzu oficialajn mallongigojn de unuoj kun nombroj skribitaj cifere (Alias kiam la unuo aperas sen nombro aŭ kun nombro litere skribita). Mallongigo ne rilatas al ŝparo de papero, laŭ mi, nur de legebleco. Cetere, kia estas via pozicio pri sigloj, ankaŭ ili estas mallongigoj. Ĉu vi sisteme ŝanĝus NATO al Nord-Atlantika Traktat-Organizo ? Mi supozas ke se oni tion farus malpli da homoj tuj komprenus pri kio temas. Tio samas laŭ mi por pli "laikaj" esprimoj kiel ktp, PIV, ekz Ĉar oni komparas kun la aliaj Vikipedioj, ĉe la franca, mi povas veti sen kontroli ke oni ĉiam trovos "etc" kaj neniam "et cetera" (krom eventuale en artikolo por klarigi ĝin) Ĉiu homo, eĉ de tre kruda kulturo ja konas tiun "etc" kaj ĝin legas senhezite (ja foje mise "ekcetera" anstataŭ "etcetera") sed se ĝi estas skribite "et cetera" multaj stumblos, eĉ inter kleruloj - nur pro ne kutimo. --Ssire 03:42, 29. Maj 2007 (UTC)

Propono malpermesi duliniajn apartigilojn redakti

Mi proponas malpermesi duliniajn apartigilojn, ĉar tio tute malkutimas en aliaj vikipedioj kaj ne havas sencon, ĉefe ĉe gravaj personoj.

En aliaj vikipedioj, oni mencias aŭ supre la apartigilon (se ekzistas pluraj sencoj de iu vorto) aŭ alian personon, aĵon (se temas nur pri unu alia afero). Bedaŭrinde, ni ne havas ĉi tie interkonsenton pri tiu stila afero.

Ekz. Delfim Moreira kiel prezidanto de Brazilo aperas sub tiu titolo en la portugala , alia samnoma loko - direktilo al ĝi - estas menciita supre.

Kial grandigi nombron de paĝoj per tiaj trikoj? Narvalo 16:53, 28. Maj 2007 (UTC)

Tamen en la franca estas la dulinia apartigilo por la afero fr:Delfim_Moreira Maksim 17:21, 28. Maj 2007 (UTC)
Mi vidas neniun kialon por malpermesi tiajn duliniajn apartigilojn. En multaj kazoj dulinia apartigilo estas la plej bona solvo. Marcos 17:54, 28. Maj 2007 (UTC)
Apartigiloj laŭ mia memoro ne estas kalkulataj en la statistiko, do ne estas vere triko por grandigi nombron de artikoloj. :) Ne indas malpermesi, sed eble, jes, estas bona ideo malkuraĝiĝi tian uzon de malambiguiloj. Slavik IVANOV 23:22, 28. Maj 2007 (UTC)
Vere, apartigiloj ja estas kalkulataj kiel artikoloj. (Tamen, alidirektiloj ne estas kalkulataj.) Tial, ni havas grandan iom da "ĝermecaj" artikoloj kiuj estas nur apartigiloj. Vidu: Specialaĵo:Shortpages. Laŭ mia opinio, dulinia apartigilo estas pli bone anstataŭiĝis de la "pli ĉefa" artikolo ĉe la "malpli ĉefa". Se ni havas du artikoloj "Nomo de persono (persono)" kaj "Nomo de persono (urbo)", kaj la urbo estis nomata pro la persono, ŝajnas ke la persono okupu la ĉefan artikolon, kun ligilo al la urbo. -- Yekrats 12:04, 29. Maj 2007 (UTC)
Tio surprizas. Ĵusa kontrolo ĉe la anglalingva wikipedia montris ke la samo validas en la angla vikipedio. Ĉu eblas ŝanĝi la ŝablonon {{apartigilo}} tiel ke ĝi malebligos enkalkuladon de la koncerna paĝo? Bill O'Ryan 14:55, 29. Maj 2007 (UTC)
Sajne ĉi tio teknike ne eblas. Maksim 20:57, 30. Maj 2007 (UTC)
Dankon. Alia maniero aliri similan rezulton: Ĉu ekzistas aŭ verkeblas funkcio kiu redonus la nombron da artikoloj en donita kategorio? Se jes, la ŝablono {{Apartigilo}} kaj eble la ŝablono {{ĝermo}} povus enkategorigi la koncernajn artikolojn en ian [kategorion:Subtrahu-min]. Kaj ĉie kie ni nun montras la artikol-nombron, ni unue subtrahu la "pakmaterialon". Tiam ni povos fanfaroni ke nur ni, Esperantistoj, honeste raportas veran nepufigitan netan artikol-kvanton! --Bill O'Ryan 23:32, 30. Maj 2007 (UTC)
Ŝajne ankaŭ ĉi tio ne eblas. Maksim 19:09, 31. Maj 2007 (UTC)
Vivis kaj vivas multaj personoj (po du kun la samaj familiaj nomoj - neparencoj), sed kiel oni distingu, kiu estas tiu "pli ĉefa, grava, konata"? Ĉiu konas ekz, nur unu el tiuj du personoj kaj pri alia kun la sama familia nomo ili scias nenion. Mia ekzemplo: Jan Zemek. Mi sciis pri soldato, sed mi ne sciis pri esperantisto. Aliaj konis esperantiston Jan Zemek (eble por ili tiu esperantisto estas pli grava). Kaj tio validas pri ĉiuj ceteraj personoj kun la sama familia nomo. Do ĝenerale, ĉiu serĉas "sian" personon. Sed tio ne rilatas nur al personoj. Estas ĉi tie multaj paĝoj kun precizigo en krampoj. Se mi serĉas poste "ian bazan nomon" sen krampoj, mi bedaŭrinde ne trovas tian paĝon, ĉar ĝi ne ekzistas kaj ekzistas eĉ ne apartigilo, kiu klarigus al mi aliajn signifojn de la konkreta vorto. --Petr Tomasovsky 16:44, 30. Maj 2007 (UTC)
Mi proponas ĉi tiun varianton:
  • Se estas iu ajn kvanto da samtitolaj artikoloj, el kiu unu rilatas al multe pli konata aĵo, do la artikolo pri la pli konata aĵo havu nomon sen "()" (Kiu estas "multe pli konata" estas malfacile decido. Por setlejoj - pli ol 10-oble pli granda loĝantaro.)
    • Se en ĉi tiu okazo estas nur du artikoloj, la dua havu nomon kun "()" kaj estu ligo de la unua al la dua en la komenco per ŝablono:apartigila paĝo
    • Se en ĉi tiu okazo estas tri aŭ pli multaj artikoloj, ĉiuj krom la unua havu nomojn kun "()". Ankaŭ estu apartigila paĝo kun nomo finiĝanta je " (apartigilo)" kun ligoj al ĉiuj artikoloj. Kaj estu ligo de la unua paĝo al la apartigilo en la komenco per ŝablono:apartigila paĝo
  • Se estas iu ajn kvanto da samtitolaj artikoloj, kiuj rilatas al proksimume same konataj aĵoj, do la ĉiuj artikoloj havu nomojn kun "()" (Por setlejoj - malpli ol 10 foja diferenco de loĝantaro.). Estu apartigila paĝo kun nomo kun nomo sen "()" kun ligoj al ĉiuj artikoloj.
Maksim 20:57, 30. Maj 2007 (UTC)
Mi konsentas kun ĉi tiu propono de Maksim kaj opinias ke ni ĝenerale sekvu ĝin. Se aliaj ankaŭ konstentas, ni igu ĝin oficialan regulon de la Vikipedio. Marcos 09:28, 31. Maj 2007 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas kun tiu ĉi propono. Thomas Guibal 16:56, 31. Maj 2007 (UTC)
Mi ne komprenas ĉu tio malsamas de la nuna kutimo? Eble ekzemploj helpus klarigi.
Tamen, la precizigo 10-obleco (kredeble 10-homeco ne celatis) estas logika, subteninda, kaj eble iom pliigos la uzon de apartaj apartigaj paĝoj kun ŝablono:apartigilo, ĉu ne?
Kiom grava estas la problemo? Ĉu ekzistas aŭ verkeblas funkcio kiu redonus la nombron da artikoloj en donita kategorio? (ekz. tiuj de ŝablono:apartigiloŝablono:ĝermo? Se tia funkcio nuntempe neniel eblas, ni proponu/petu ĝin en ĝenerala tut-Wikia diskutejo.
Kion fari kiam estas nur du samtitolaj artikoloj kaj ili estas malsamfakaj sen ia rilato unu al la alia? Al mi malplaĉas konstati ke iu decidis ke "ties" fako pli gravas ol la "mia".
--Bill O'Ryan 18:37, 31. Maj 2007 (UTC)
Se artikoloj estas malsamfakaj kaj ne unu el la aferoj heredas de la alia ŝajne indas opinii ke la artikoloj estas same gravaj.
Tamen ofte okazas ke la aferoj estas malsamfakaj sed unu el ili estas nomita omaĝe de la alia (ekz. homo kaj ŝipo, rivero kaj urbo). Kion tiam fari mi ne certas.
Maksim 19:09, 31. Maj 2007 (UTC)

Ŝajne plejparto de partoprenantoj konsentas kun ekzisto de dueraj apartigiloj, se la eroj estas proksimume same gravaj.

Do mi planas baldaŭ daŭrigi alinomi artikolojn por ebligi kreon de la apartigiloj. Maksim 08:59, 3. Jun 2007 (UTC)

Lando de la semajno (aŭ de la monato) redakti

Mi jam komentis en aliaj momentoj mian zorgon pri la (eble tro) granda kvanto da artikoloj pri malgrandaj vilaĝoj en eŭropaj landoj [1]. Zorgigas min ĉefe la malekvilibro, ĉar male la artikolaro pri aliaj partoj de la mondo estas multege pli magra, kaj tio ne tre sencas en lingvo kiu devus esti universala.

Do, cerbumante pri la maniero solvi tiun problemon, mi alvenis al iniciato ekzistanta en la hispanlingva vikipedio: la elekto ĉiun semajnon de unu lando, sur kiu oni povas labori: vidu [2]. En ĝi oni voĉdonas por lando, pri kiu estas malpli da informoj, aŭ kiu estos speciale grava dum tiu semajno pro aparta kialo, kaj oni plibonigas la artikolon. Oni povus selekti ankaŭ aliajn artikolojn rilatajn kun ĝi (urboj, regionoj, historio, gravuloj, ktp), por ke diversaj homoj laboru aparte pri diversaj tekstoj. Ĝi estus kvazaŭ Kunlaboraĵo de la semajno, sed kun diversaj malsamaj artikoloj.

Mi jam vidas la ĉefan problemon: ke eble homoj voĉdonus por landoj, sed poste forgesos helpi (tio jam okazas nun ĉe la Kunlaboraĵo de la semajno), sed eble ni povas provi. Ni eĉ povus komenci la projekton ne per ĉiusemajna elekto, sed per duonmonata aŭ eĉ monata. Ni ankaŭ aldonus tion al la nuna ŝablono pri dezirataj artikoloj kiu aperas en la paĝo de Lastaj ŝanĝoj.

Kion vi opinias? Tonyo 21:44, 28. Maj 2007 (UTC)

Laŭ mi estas bona ideo. Sed mi pensas ke nuntempe ni komencu kun "lando de la monato", ĉar dum unu semajno verŝajne ne multe pliboniĝos la situacio, kaj eĉ duonmonato verŝajne ne alportos la deziratan pliboniĝon. Ni povus eĉ mencii la landon de la semajno en la ĉefpaĝo, ĉar sub la Kunlaboraĵo de la semajno nuntempe ofte estas libera spaco. Marcos 22:20, 28. Maj 2007 (UTC)
Estas bona ideo. Mi proponas, ke estu lando de monato por ke ĉiuj havu tempon profundiĝi en la temon. Eventuale povus temi ankaŭ pri regionoj: ekzemple, Jakutio (3 mln. kv. km) estas tute taŭga por prilabori temojn, kiuj rilatas al ĝi, dum plena monato. Sed certe ni komencu de landoj en la senco de ŝtatoj. Mi kun plezuro aliĝos al la projekto. Slavik IVANOV 23:25, 28. Maj 2007 (UTC)
Ni vidu ĉu aliaj samopinias. Mi ne volus ke temu pri bona propono... kiun neniu sekvas.
Mi pensas ke temus pri ŝtatoj, sed atentu: la ideo ne estas nur plibonigi la ĉefan artikolon, sed ankaŭ multajn aliajn ĉirkaŭ ĝi: regionojn, homojn, esperanto-movadon, ktp.
Mi eĉ havas jam la unuajn proponojn de landoj kies informoj estas tre magraj: Barato (estas iom hontige ke eĉ ne estas artikoloj pri ĉiuj barataj ŝtatoj, nek pri la E-movado de la lando el kie venas tiu kiu verŝajne estos la venonta prezidanto de UEA), Venezuelo, Tanzanio, kaj multaj aliaj.
Kaj, jes, eble ni komencu per monata propono. Tonyo 22:28, 30. Maj 2007 (UTC)
Plaĉas al mi la ideo. Se ni komencus ekzemple per Barato, mi aparte atentus atikolojn pri lingvoj tie parolataj. Bill O'Ryan 23:14, 30. Maj 2007 (UTC)

La ideo de Lando de la monato tre allogas min; certe indas enkonduki tion. Ankaŭ estas tre bona ideo komenci per Barato. Yves Nevelsteen 18:29, 4. Jun 2007 (UTC)

Do, jam estas pli ol du dezirantoj aliĝi al la projekto. Mi pensas, ke estas jam tempo krei apartan paĝon por ĝi (la projekto). Ni eĉ jam havas tri landojn por la venontaj tri monatoj. :) - Slavik IVANOV 20:32, 7. Jun 2007 (UTC)

Do ek, ĉu ne? Ĉu necesas ia proceduro por ekirigi la aferon? Ĉu la administrantoj devas fari ion? Mi ne tre kompetentas pri programadaj laboroj, kaj do eble iu pli kompetenta povas ekkrei la vikipediajn paĝojn kaj ŝablonojn (mi supozas ke komence ili povus esti similaj al tiuj de la Kunlaboraĵo de la semajno). Kompreneble, ni devus elekti la unuan landon: mia proponoj estis nur tio: proponoj. Ĉu ni komencu dum tiu ĉi monato junio aŭ ĉu ni atendu ĝis venonta? (mia propono estas ke junio estas bona monato). Tonyo 15:17, 8. Jun 2007 (UTC)

Ĉar ja estis tuta konsento pri la ideo, mi nun efektivigis ĝin per kreo de Vikipedio:Lando de la monato kaj enmeto de nova kadro en la ĉefpaĝon. Mi jam igis Baraton la lando de la monato de junio, ĉar ŝajne estis jam konsento pri tio. Postaj landoj de la monatoj estos formale elektitaj sur Vikipedio:Lando de la monato. Ĉu en ordo tiel? Marcos 21:39, 8. Jun 2007 (UTC)
Jenaj artikoloj troviĝas en la angla WP. Koncerne lingvoj, ŝajnas plej bone se mi traktos ilin unue.
milionoj ... lingvo
--Bill O'Ryan 04:20, 10. Jun 2007 (UTC)
La diskuto pri lingvoj de la lando de la monato transiris al la diskutpaĝo de Maksim. Pli da informo pri tiaj faritiaĵoj troviĝas nun en mia diskutpaĝo. Bill O'Ryan 22:29, 25. Jun 2007 (UTC)
En la paĝo Vikipedio:Lando de la monato, mi enmetis artikolojn rilatajn al Barato kiuj mankas aŭ estas kompletigindaj. Do, jam estas laboro por fari. Krome, oni jam proponis tie novajn postajn landojn.
Tonyo 15:04, 10. Jun 2007 (UTC)

Lastaj ŝanĝoj redakti

Mi sekciigas pro malsameco de temo. Bill O'Ryan 20:27, 10. Jun 2007 (UTC)


Ankaŭ en la ŝablono troviĝanta en Lastaj ŝanĝoj jam aperas la mencio al la Lando de la Monato. Pri tio, mi havas specifan komenton: en tiu paĝo estas jam tro da teksto antaŭ la veraj Lastaj ŝanĝoj. Mi sugestas ke oni ŝovu tiun enkondukan tekston en la suban parton de la paĝo.
Tonyo 15:04, 10. Jun 2007 (UTC)
Anstataŭ ŝovi la tutan enkondukan tekston sur Lastaj ŝanĝoj suben, mi proponus simple mallongigi tiun tekston iom:
  • La paragrafo pri kopirajto ne bezonas esti sur tiu paĝo; ĝi povus esti ŝovita al Vikipedio:Bonvenon al la Vikipedio, kaj estu io pri kopirajto sur Vikipedio:Oftaj demandoj.
  • La nombro de "DEZIRATAJ ARTIKOLOJ" kaj "MATURIGINDAJ ĜERMOJ" estu iom malpli, por ke ankaŭ sur pli malgrandaj ekranoj (kiel la mia) ili aperu en unu linio (kaj la ligilo "redaktu" ankaŭ aperu en la sama linio).
  • La linio "85 000 artikoloj pasis! Nun estas 85 050 artikoloj. Ek al 100 000. Kuraĝon al ĉiuj ! " povus esti forigata.
  • La reklamo por informado pri aktualaĵoj povus esti forigata.
Kion opinias la aliaj pri ĉi tiuj proponoj pri mallongigo de la enkonduka teksto sur Lastaj ŝanĝoj? Marcos 18:05, 10. Jun 2007 (UTC)


Mi ne kontraŭas iajn mallongigojn kiajn mencias Marcos. Tamen mi proponas jenan reordigon spirite laŭ Tonyo:

Bonvenon ...

bela skatolo entenanta ligilon al la paĝo-subo diranta: Partoprenindaj projektoj

Lastaj ŝanĝoj en aliaj lingvoj

Jen la plej lastaj 100 ...
Montru 50 ...
Kaŝu ...
Montru novajn ...
Nomspaco

en bela skatolo: [[Helpo: Mallongigoj: N= ... M=... redaktu...

==Lastaj ŝanĝoj== redakti

la listo

==Partoprenindaj projektoj== redakti

DEZIRATAJ
MATUIGINDAJ
DISKTINDAJ

Ĉu okazis nuntempe iu grava evento en via lando aŭ en la mondo? Venu kaj informu pri tio, vi povas aldoni la aktualaĵojn tie ĉi.

Ankaŭ vidu la lastatempan pri-vikipedian diskuton (plurlingve). Helpu korektigi la ligilojn en la apartigilaj paĝoj listigitaj ĉe Vikipedio:Apartigiloj.

Aliaj projektoj: metavikipedio | Vikifontoj | Vikilibroj | Vikivortaro | OmegaWiki | Ekopedio

==Averto== redakti

Se vi volas, ke la Vikipedio sukcesu, tre gravas ke vi ne aldonu materialojn, kiujn oni ne laŭleĝe rajtas aldoni pro kopirajto. La leĝa respondeco vere povus malhelpi la projekton, do bonvolu ne fari tion.

==Huraaj devizoj== redakti

  • 85 000 artikoloj pasis! Nun estas 85 053 artikoloj. Ek al 100 000. Kuraĝon al ĉiuj !
  • ...

Bill O'Ryan 20:27, 10. Jun 2007 (UTC)

Aperis artikolo en Libera Folio pri Vikipedio redakti

http://www.liberafolio.org/2007/antverpenviki/

Zamenhof/Esperanto Objektoj redakti

La tuta diskuto estas translokita al Diskuto:Listo de ZEO-j. Bonvenon al ĉiu, kiu volas kunlabori ! NicoRay 15:37, 6. Jun 2007 (UTC)

Ekopedio redakti

De februaro 2007, Ekopedio havas esperantan version. Interesiĝantoj bonvolu helpi plibonigi ĝin ! Arno Lagrange  13:13, 4. Jun 2007 (UTC)

Estas nur 11 enskribitaj uzuloj en Ekopedio kaj inter ili troviĝas malmultaj spertaj esperantistoj. Ekopedio komenciĝis nur enla franca kaj en lasta februaro kreiĝis angla kaj esperanta versioj. Sed la esperanta versio terure dormas : estas nur ses "artikoloj" kaj ne ĉiuj bone redaktitaj ! Mi opinias ke Ekopedio en esperanto flegindas AL @ 09:30, 5. Jun 2007 (UTC)

OmegaWiki redakti

Mi atentigas vin pri projekto OmegaWiki : ĝi estas la plej matura formo de Vikivortaro konstruita sur rilata datumbazo. Bonvolu helpi plu riĉigi la esperantan vortprovizon redaktante difinojn, aldonante tradukojn kaj esperantigante helppaĝojn. Vidu OmegaWiki Arno Lagrange  07:35, 9. Jun 2007 (UTC)

Mi aniĝis, sed mi nur trovas paĝojn protektatajn kontraŭ redaktoj, eĉ post ensaluto. --Raoni Sousa 02:26, 15. Jun 2007 (UTC)
Povas redakti momente nur uzuloj kun administraj rajtoj. Bonvolu peti tiun rajton se vi volas kontribui AL @ 09:01, 15. Jun 2007 (UTC)
Ŝajne necesas konfirmi retpoŝtadreson post registriĝo. Mi faris tion kaj povas redakti nun. --Raoni Sousa 16:38, 15. Jun 2007 (UTC)

Italaj provincoj redakti

Mi lasis komenton en Diskuto:Regionoj_kaj_provincoj_de_Italio pri la neceso renomi la paĝojn pri italaj provincoj, kiel Provinco de XXX, anstataŭ ol la nuna Provinco XXX. Bonvolu diskuti pri ĝin, ĉar temas pri ega renomado kaj mi ne volas eklabori sen iu ajn via opinio. Dankon!,

--WinstonSmith 15:31, 14. Jun 2007 (UTC)

Helpon petita koncerne portugalan/anglan redakteton redakti

Al la artikolo Fizika relativeco aninomulo aldonis la jenan misteran aleksteran ligilon:

La "artikolo" (ŝajne vere ia babilejo) estas en la portugala (tute en ordo!), sed la komenta "klarigo" estas en la angla (mia traduko: La spertaĵoj de Sobral kaj Prins ripetiĝos en la spaco), kaj la portugala! Kiuj estas tiuj Sobral kaj Prince, pri kiaj "experiences" temas, kaj pri kia spaco?

Supozante ĝin ia spamo, mi forigis, sed tiu aninomulo remetis. Nu, povas esti ke mi eraris. Ĉu iu scipovanta la portugalan bonvolus kontroli, mi petes. Kaj se la ligilo fakte montriĝos taŭga, mi petas pli sencohavan komenton kiu montros la rilaton al "Fizika relativeco"? Bill O'Ryan 18:34, 17. Jun 2007 (UTC)

Ŝajnas al mi babilejo pri fama eksperienco de Einstein pri la stelo en la eklipso en komenco de 20-a jarcento. La eklipso estis fotografiita en Sobral, brazila municipo. Ili diskutas ĉu la eksperienco estis fraŭdo aŭ ne.Roberto 19:27, 17. Jun 2007 (UTC)
Dankon. Mi iom dubas pri longdaŭra utilo de ligilo al babilejo, sed mi redaktis la komenton laŭ via klarigo. Bill O'Ryan 17:39, 20. Jun 2007 (UTC)

Sitenotice update redakti

Please update MediaWiki:Sitenotice to include m:Board elections/2007/Endorsement. Now we are accepting endorsements to the candidates from the whole Wikimedia community. --Aphaia 01:19, 21. Jun 2007 (UTC)

Farite / done Arno Lagrange  06:54, 21. Jun 2007 (UTC)

Wikimedia Balotinformilo redakti

If you are able, please translate this notice to as many possible languages and post it anywhere applicable.

The Wikimedia Election Committee is accepting candidates for the 2007 Wikimedia Foundation Board of Trustees election. Please see [3] for more information. There is still time for a new candidate to be considered for election, and you may now endorse the candidate of your choice (up to 3 candidates) on the endorsements page, [4]. Please read the instructions carefully prior to endorsing. If you can translate the instructions, please do. If you have any questions, please contact any member of the election committee, who are listed here [5]. Posted on behalf of the Election Committee,
Philippe

La Vikimedia balotkomitato nun akceptas kandidatiĝojn por la baloto por la estraro de Wikimedia Fondaĵo. Bonvolu rigardi m:Board_elections/2007/eo poçr pli da informoj.

Ankoraŭ estas tempo kandidatiĝi kaj vi povas nun aprobi ĝis tri de vi preferita(j)n kandidato(j)n sur la aprobpaĝo. Bonvolu atente legi la instrukciojn antaŭ ol aprobi. Bonvolu traduki ĉi instrukciojn, se vi kapablas.

Por ĉiaj demandoj bonvolu kontakti iun ajn el la baltokomitatanoj listigitaj je m:Board_elections/2007/Committee/en.

Publikigita nome de la balotkomitato de ,
Philippe tradukis AL @ 06:54, 21. Jun 2007 (UTC)

Ĉu eble ni revenu al la diskuto pri la propraj nomoj? redakti

La diskuto estis translokita al la arkiva paĝo: Propraj nomoj, Opinio de Mevo Bonvolu daŭrigi la diskuton tie, se eblas. Mia lasta kontribuo aperos sur ambaŭ paĝoj...

Ĉar la diskuto minacas fariĝi komprenebla nur por unuopuloj mi havas jenan proponon:
1. Ni dume faru neniujn amasajn renomigojn!
2. Mi proponas al Mevo kompili la liston, mi diru, de 100 E-igitaj nomoj por propraj nomoj kaj toponimoj kaj tiel plu, kaj poste prezenti la liston al la komunumo.
3. Se la tiuj E-igitaj nomoj estas bonaj kaj trafaj (mi tion povas diri nur post vidi ilin en tiu formo), ni povas konsideri jenan strategion:

1a etapo: Ni aldonu E-nomojn al ĉiuj artikoloj, sen movi la artikolojn, kaj vidu, ĉu ili estas akceptataj.
2a etapo: Ni aldonu redirektilojn al nuntempaj artikoloj sub E-nomoj.
3a etapo (se la unua pasos bone): ni movos la artikolojn al tiuj novaj nomoj, kaj la antaŭaj nomoj restu redirektiloj.

Amike, Alaŭdo ۩ 15:15, 29. Jun 2007 (UTC)

Pluredroj redakti

Mi proponas kaj planas krei artikolojn pri pluredroj. Ekzemploj: kvar-duon-sesedro, uniforma granda rombokub-okedro. Estos tradukitaj artikoloj uzantaj ŝablonojn el en:Category:Polyhedra templates, por komenco ŝajne kun en:Template:Infobox Polyhedron. Maksim 12:54, 22. Jun 2007 (UTC)

Maksim, mi bonvenigus tiajn artikolojn, sed se vi alŝutos bildojn, bonvolu uzi ĉe ili nomojn en Esperanto. Vidu Kategorio:Bildoj de pluredroj kaj la bildoj kun Esperantaj nomoj. Tie estas ankaŭ subkategorio Kategorio:Bildoj de steligaj diagramoj kun anglaj nomoj, kiuj estas Esperantigeblaj. --Petr Tomasovsky 13:57, 22. Jun 2007 (UTC)
Mi ne volus alinomi bildojn dum realŝuto, ĉar:
  • Mi esperas ke iam la samaj bildoj de diversaj lingvoj estos kunigitaj, kaj tiam sameco de la nomoj certe helpos. (Antaŭe mi mem alŝutis en la komunejon, sed bedaŭrinde oni tie malbonvenigis mian agadon [6] (tie estas skribita ruslingve ke oni forbaros min)).
  • La nomon de bildo uzantoj preskaŭ ne vidas, sed alinomigo donas aldonan laboron kaj tekniukajn problemojn.
Maksim 07:17, 23. Jun 2007 (UTC)


Jam ekzistas artikolo (fakte, ĝermo + ligillisto/ĝermlisto/tajttabelo) Geometria figuro. Eble, se ve enplektus la tiean informon, ni povus forigi ĝin. Bill O'Ryan 16:45, 22. Jun 2007 (UTC)
Eĉ se oni enplektos la informojn en Geometria figuro en aliajn artikolojn, mi tamen ne konsideras tiun artikolon forigenda. Havi tian superrigardan tabelon kiel en Geometria figuro estas tre utile, kaj ankaŭ la teksta parto de la artikolo estas pliampleksigebla, kiel pruvas la alilingvaj versioj de la artikolo. Marcos 18:37, 22. Jun 2007 (UTC)

Telefono redakti

Tie vi trovos "kampa telefono" ruĝe, ja ne trovas la artikolon. Se mi uzas "serĉu" en la 2a loko trovas, kiel Batalkampa telefono. Kiu povas nuligi la vorton Batal?--Crosstor 13:29, 22. Jun 2007 (UTC)

Induktoro redakti

Hieraŭ mi verkis artikoleton pri Induktoro. Hodiaŭ mi vidas tie ankaŭ foton, sed BEDAŬRINDE tio ne estas induktoro, sed eble bobenoj. --Crosstor 09:45, 23. Jun 2007 (UTC)

Tamen la titola vorto Induktoro signifas ĝuste tion, kio estas montrita sur la bildo. Por aparato kiun vi priskribas necesas alia nomo. Mi proponas varianton permana elektra generilo. Por induktoro mi verkis la novan artikoleton.
Bonvolu ankaŭ aldoni ligon al permana elektra generilo en artikolon kampa telefono. Mi mem ne certas kien ĝuste meti la ligon, ĉar la kampa telefono povas enhavi ankaŭ induktoron en senco de "ilo por fari induktancon". Maksim 10:30, 23. Jun 2007 (UTC)

redakto sur bildo redakti

Ĉu estas iu, kiu povas enmeti teksteton aŭ montrilon SUR FOTO mia?

Ĉu estas iu, kiu povas ŝanĝi (plibonigi) fonon de mia foto?

Ĉu estas iu, kiu povas nuligi la ruĝajn ciferojn el sur mia foto? --Crosstor 13:59, 24. Jun 2007 (UTC)

mi ja povas tion fari. Donu la detalojn sur mia diskut-paĝo. --Ssire 16:10, 24. Jun 2007 (UTC)
Vi povas montri ion sur bildo jam en vikipedia artikolo, ne redaktante la bildon mem, per Ŝablono:marko sur bildo. Maksim 19:28, 26. Jun 2007 (UTC)

Bildo-plibonigo redakti

Mi faris almenaŭ 40 fotojn. Grandparte estas ili en mia komputilo, ĉar sen plibonigo de fono ktp mi ne volas elŝuti. Kelkaj estas en Vikiejo : Dosiero:Integra mura telefono.jpg. ĵus elŝutita

                                 la fono malbonas
            Pseŭdotelefono.   estas metita el Fiksaj telefonoj
                 supre dekstre as ruĝaj ciferoj

--Crosstor 18:35, 24. Jun 2007 (UTC)

Forbarinda redakti

Vikipediisto:Fickerix estas agresema vandalo. -- Bill O'Ryan

Ĉu oni uzu simboletojn por signi naskiĝon kaj morton? redakti

Oni uzis * kaj † en Johann Nepomuk Hummel kaj aliaj artikoloj por signi la datojn de naskiĝo kaj morto. Ĉu tio estis diskutata jam? Miaopinie ne necesas simboloj, ĉar evidentas pri kio temas ĉiu dato laŭ la sinsekvo, kaj † estas kristana simbolo, ĉu ne? --Raoni Sousa 18:04, 26. Jun 2007 (UTC)
Efektive tiaj simboloj estas evitindaj ĉar ne neŭtralaj. Jes ja eblas uzi ŝablonon kiel {{daton|27|julio|1949}}
Yves Nevelsteen 18:13, 26. Jun 2007 (UTC)

Mi tute konsentas kun Yves. La kruco-simbolo estas neneŭtrala, kaj tial evitenda. Mi uzas la simiplajn mallongigojn "n." kaj "m." -- Yekrats 18:25, 26. Jun 2007 (UTC)
Krom se ili eble iam travivis tradukon mi dubas ke mi iam uzis la suprajn neneŭtralajn simbolojn. Tradukante, me ja eble ŝanĝis "b." kaj "d." al "n." kaj "m." Sed bedaŭrinde "n." kaj "m." ĝene intersimilas laŭ aspekto. Plaĉas al mi ĝenerale la uzadon de tiaj simboloj (kondiĉe, ke ili ne malneŭtralas. Fakte, la uzo de 'vinjetoj' en PIV estas por mi unu el la tre allogaj trajtoj de tiu verko). Do mi proponu la uzon de la egiptaj hieroglifoj por nask(iĝ)o kaj morto,
B3
kaj
A54
, respektive. Spite al tio ke per hiero ni diras "sankta", mi esperas ke tiaj simboloj ne nuntempe estas malneŭtralaj. Bill O'Ryan 20:53, 26. Jun 2007 (UTC)
Nu, tiaj simboloj estas ja neŭtralaj sed ne tre kompreneblaj por la legantoj, kiuj ne interesiĝas pri egiptologio, ĉu ne ? Ili estus plie iom embarasaj ene de la teksto, precipe la vertikala mort-bildo. Mi multe pli favoras la simplan uzadon de "naskiĝis-mortis" aŭ "n-m". Kion vi opinias ? Thomas Guibal 06:27, 27. Jun 2007 (UTC)
Mi taksas pli neta la uzon de nenio krom streketo inter la datoj. Same kiel oni signas daton de publikigo de iu verko parenteze kaj komprenas tion klare, la signifo de du datoj post homa nomo estas tuj elrezonebla (se necese). --Raoni Sousa 09:09, 27. Jun 2007 (UTC)
Mi konsentas ke la uzo de † ne estas neŭtrala, kaj ke la uzo de hieroglifoj ne estu tre klara, kaj aspektus strange.
Mi nun komparis la uzon en pluraj artikoloj pri mortintoj, kaj trovis ke nuntempe la Vikipedio uzas diversajn sistemojn:
Mi ĝenerale ŝatas unuecon en la Vikipedio, sed verŝajne estos iom malfacile unuecigi ĉi tiun aspekton, kaj eble ne aparte indas.
La streket-sistemo belas pro ĝi koncizeco, kaj laŭ mi estas sufiĉe klara. Sed ĝi ne vere taŭgas, kiam oni volas kune kun la datoj mencii la lokojn de naskiĝo kaj morto. Tiam preferindas unu la aliaj sistemoj.
Ni antaŭnelonge havis diskuton pri mallongigoj, kaj la plej multaj konsentis ke ni nur uzu mallongigojn tre kutimajn (kaj tial konatajn de multaj). "n." kaj "m." ne estas tre multe uzataj kaj do ne tre konataj, kaj pro tio evitindaj. Marcos 16:16, 28. Jun 2007 (UTC)
Mi konsentas kun Raoni. Interkrampoj kun streketo, aliaj simboloj kiaj "n." kaj m." ktp redundas. (La hieroglifojn mi proponis duonŝerce. Ili tre maloportumas pro siaj formaj-grandaj nekongruecoj kun la tekstolinio, sed laŭ mi nur pro tio. Pri la plendo neklareco mi tute ne konsentas. Simbolojn aŭ vinjetojn oni devas lerni ĝuste kiel oni devas lernni vortojn. Kaj bildetoj pri virino naskanta elvenantan bebon ekflanke, kaj pri kuŝanta kadavro finflanke estas miaopine neforgeseblaj post kiam oni unuafoje komprenas. ;-))
Sola nekonsento kun Raoni: Mi iom dubas pri elrezonateco de datoj en krampoj — temas pri simbola aranĝo kiun, laŭ mia supozo, ni ĉiuj lernes antaŭ nememoreblaj jaroj en la denaskaj lingvoj. Se mi pravas en tio, la kutimo konsidereblas kiel internacia.
Tamen unueca sinteno ne malfacilas elpensi: Ni ĉiam uzu streketon kun ciferaj datoj en rondaj krampoj (post nomo) krom kiam ni bezonas uzi la daton en frazo. Ebla escepto estus kiam ni volas literumi la monat-nomojn kiel ĉe L. L. Zamenhof. Sed tie pli konsekvence ankaŭ eblus strekego: ZAMENHOF (la 3-an/15-an de decembro 1859 en Bjalistoko — la 14-an de aprilo 1917)
Bill O'Ryan 06:08, 29. Jun 2007 (UTC)
La streketsistemo ege malbelas kiam oni uzas la nomojn de monatoj kiel ĉe (20-a de aprilo, 188930-a de aprilo, 1945), prefereblas uzi la klasikan formon (naskiĝis la 20-an de aprilo, 1889 en Braunau am Inn, Aŭstrio; mortis la 30-an de aprilo, 1945 en Berlino, Germanio). Uzante streketojn ni uzu ciferajn monatojn, ekzemple (1889.04.20-19945.04.30), la ŝablono "dato-tab" faras tion, sed revenas al nova linio je la fino, vidu 1889-04-20. Bea 12:46, 29. Jun 2007 (UTC)
Laŭ mi la streketsistemo kun monatnomoj (kiel sur Gottlob Frege kaj Adolf Hitler) ne malbelas. Vi nur malbeligis ĝin per uzado de nenecesaj komoj. Sed mi ja opinias, ke la streketsistemo malbelas kaj iom malklaras, kiam oni mencias la lokojn de naskiĝo kaj morto kune kun la datoj: (20-a de aprilo 1889, Braunau am Inn, Aŭstrio30-a de aprilo 1945, Berlino, Germanio). Marcos 20:03, 29. Jun 2007 (UTC)
Do, kiam la informo tiom multas ke bezoniĝas komoj tiam jam oni uzu frazojn. Ĉu laŭ vi la jeno malbelas: (20-a de aprilo 1889 en Parizo30-a de aprilo 1945 en Berlino)? Ankaŭ mi rimarkas ke la Frege-a artikolo ne uzas komojn, dum la Hitlera ja uzas. Inter la du, kiam temas pri streketoj, laŭ mi ni preferu la Frege-an. Bill O'Ryan 21:29, 29. Jun 2007 (UTC)

Fonetika ŝoko redakti

Mi rimarkas ke la nuna lando de la monato, Venezuelo literumiĝas per kvin plenaj vokaloj, do per kvin silaboj. Ĉu ekzistas iu ajn kiu rutine sen buŝa gimnaskikado prononcas tiun "u" egallonge kiel vera egalrajta silabo??? Ĉu tiu kapablas fari tion rapide en dekfoja serio? Se jes, mi tre deziras aŭdi tion. Bonvolu fari sonregistraĵon, ke oni povu elŝuti kaj studi. Konvenus ankaŭ fari ligilon en la artikolo Venezuelo ke ĉiuj povu studi la "ĝustan" Esperasntan 5-silaban prononcon. Se oni fakte prononcas per kvar silaboj, mi antaŭvidas tri eblaĵojn:

  • per duonsilaba u, do per la duonvokalo ŭ antaŭ vokalo: VenezŭElo
  • per la norma tradicia misformigo "v", VenezvElo (kio laŭ mi estas vera monstraĵo - ne kiel sono, sed kiel nenepra misformigo de la landonomo),
  • per elizio de "u", VenezElo (kio laŭ mi egale estas monstraĵo).

Kiel ajn, la finaĵo "-o" implicas pretendo de plena Esperantigo. Kaj tiakaze literumo spegulu la prononcon, kaj inverse, ĉu ne? Alie temas minimume pri spirita kontraŭEsperantismo, por ne paroli pri la Fundamento, laŭ mi. Afable Bill O'Ryan 20:18, 2. Jul 2007 (UTC)

Mi elparolas la u-on kiel veran egalrajtan silabon (sen buŝa gimnastikado). Ĝi estas ĉe mi samlonga kiel la aliaj ne-akcentitaj silaboj. Nur la e estas pli longa, ĉar estas kutimo en Esperanto longigi la akcentitan silabon.
Tio estas la norma elparolo, kaj mi ne povas memori esti aŭdinta ĝin kvarsilabe en Esperanto (kvankam verdire mi malofte aŭdis la nomon en Esperanto - pli ofte legis).
Ĉiuokaze, eĉ se pli da homoj prononcus ĝin kiel "Venezŭelo" ol kiel "Venezuelo", tio tamen ne estus argumento por ŝanĝi la literumadon en la Vikipedio. Simile oni povus argumenti por la literumoj "egzemple" kaj "regjono", sed ni ne enkonduku tiajn ŝanĝojn al la lingvo. Ni uzu la norman skriban Esperanton. Marcos 21:40, 2. Jul 2007 (UTC)
Bonvolu do fari la sonregistaĵon kun la rapide parolataj sinsekvaj elparoloj, plus unu aŭ du izolitaj kaj zorgaj. Mi, kaj kredeble unu aŭ du aliaj, bezonas studi. (kaj kredi: se iu havas osciloskopon, ni eble povos trafi ne prisie subjetivan fakan pruvon) Bill O'Ryan 22:20, 2. Jul 2007 (UTC)
Marcos, via komparo al regiono/"regjono" estas tre interesa, pro ĝia fonetika analogeco. Mi demendadis de mi, kial mi neniam sentis problemon tie, kaj kial mi sentas diferencon en tiu paro kiam mi elparolas ĝin. Unue, mi konjekis ke la ĉirkauaj silaboj havas efekton, do mi provis la sonsinsekvojn venezielo/venezjelo. En tiu paro mi daŭre pensas facile fari distingon dum mi elparolas kun tia celo. Ĉu aliaj aŭdos tiuj distingon en mia elparolo, mi ne povas konjekti. Do, por kontroli ĉu antaŭeco de la vokalo en la antaŭa silabo havas influon mi provis 'vanazuelo/vanazŭelo", "vonozuelo/vonozŭelo". Mi imagis komenci senti pli facilan distingon. Do por esti kompleta mi provis: "rugiono/rugjono" kaj "reguelo/regŭelo". Ambaŭ min impresas facilaj kaj memsubjetive klaraj, inkluzive la lastan!! Do mi provis la 10-fojteston al "reguelo". Daŭre mi pensas percepti diferencon, kiu emas rapide malaperi ĉe venezuelo/venezŭelo. Multan dankon pro la mencio de regiono. Tre pensinstiga. Kaj iom enigma. Mi pli ol iam esperas aŭdi 10-fojteston de "venezuelo". Bill O'Ryan 23:23, 2. Jul 2007 (UTC)
Mi tutege ne komprenas la problemon. La vorto Venezuelo estas tute normala vorto, aperas en NPIV kaj estas eĉ prezentita tie kiel oficiala (la 8a OA). Pri kio oni diskutas? Mevo 05:28, 5. Jul 2007 (UTC)

Uzo de esperantigitaj urbaj nomoj kiel kapvortoj redakti

Mi trovis kelkajn artikolojn pri eŭropaj urboj kun ne-esperantigitaj kapvortoj, kvankam esperantigitaj nomoj ekzistas. Kiam mi alinomis la artikolojn pri Koblenco, Ŝverino, kaj Vizbadeno al la esperanta nomo, Ulrich Matthias senprokraste nuligis miajn ŝanĝojn, ĉar li kontraŭas al esperantigitaj urbnomaj kapvortoj !

Mi tute ne komprenas tion, ĉar ĉi-tie estas la Esperanto-Vikipedio, nek la germana Vikipedio nek la "Esperanto-Vikipedio nur por eŭropanoj". Vikipediistoj de ĉiuj kontinentoj legas tiun Vikipedion, kaj multaj ne-eŭropaj personoj ne konas la lokajn nomojn de eŭropaj urboj (ekz. ĉinoj konas la urbon Koblenco nur kiel 科布倫茨). Kial artikolo pri urbo ne rajtas havi sian esperantan kapvorton ? Nur ĉar kelkaj eŭropocentrecaj eŭropanoj (precipe germanoj, vidu suben) preferas vidi sian propran skribmanieron ol la esperantigita formo ?

Mi sampladis nun 137 artikolojn pri bone konataj eŭropaj urboj, kiuj havas esperantan nomon (laŭ la PIV aŭ laŭ la nova Granda Vortaro Germana - Esperanto de Krause, 2007 Buske Hamburg) - entute 30 germanaj urboj kaj 107 ne-germanaj urboj.

Artikoloj kun esperantigita kapvorto:

Artikoloj kun ne-esperantigita kapvorto, diferenca al la esperanta formo:

Resulto: De la samplitaj 137 urboj, 111 artikoloj portas esperantan kapvorton (81%), 26 artikoloj portas ne-esperantigitan kapvorton (19%) -
okulfrape 26,7% de tiuj artikoloj pri germanaj urboj, sed nur 16,8% de tiuj artikoloj pri ne-germanaj eŭropaj urboj portas ne-esperantigitajn kapvortojn.

Mi proponas alinomi la artikolojn kun ne-esperantigitaj kapvortoj (la germanajn kaj la ne-germanajn), se la urbo posedas esperantigitan nomon, laŭ unu de la grandaj esperantaj vortaroj. Kion vi pensas ? --Algoviano 00:41, 3. Jul 2007 (UTC)

Mi havas nur PIV (1970), ne PIV2, nek la germanan vortaron kiu ĝis nun ne utilis al mi. Ĉu vi rekomendas ke mi aĉetu ĝin? Tamen, intertempe me aŭtomate akceptas kapvortojn kiuj laŭas kiun ajn PIV. Mi ankaŭ akceptos nomojn de germanaj urboj en de la germana vortaro, se vi kredas ilin bonaj KAJ ne ridigaj al germanaj komencantoj, KAJ, se mi dirus ĝin (kredeble senfinaĵe) al ne-Esperantista germano, tiu verŝajne povos diveni kion mi celas. La artikolo nepre havu prononcindikon. Bill O'Ryan 01:05, 3. Jul 2007 (UTC)
Saluton. Mi subtenas la esperantigon de la urbonomoj, kiel menciis Algoviano. Krome li pravas, ke la esperanta vikipedio estu tutmonde uzebla, ne nur eŭrope. Ni kuraĝu esperantigi la nomojn kiel faras la litovoj en sia lingvo. La germana nomo Schwerin (esperante Ŝverino) tie estas Šverinas (genitive Šverino) kiel mi hieraŭ trovis per Guglo. La ideo, ke oni nur esperantigu ofte uzatajn nomoj, laŭ mi nur estas preteksto por lasi la nacian formon. Ĉu niaj pranepoj post 40 jaroj devu esperantigi la neadaptitajn formojn, nur ĉar ni nun ne "kuraĝas" fari tiel? Krome mi proponas, ke ni serĉu esperantigojn por la artikoloj, kiujn enŝutas uzanto Zetey pri lokoj en Rumanio. Kore --Tlustulimu 08:00, 3. Jul 2007 (UTC)
Mi ŝatas atentigi la aliajn Vikipediistojn pri la diskuto Vikipedio:Diskutejo/ProprajNomojMevo. Ĝi komenciĝis en ĉi tiu diskutejo antaŭnelonge, sed pro ĝia longeco estis movita al alia paĝo. Ĝi temas pri Esperantigo de propraj nomoj, inkluzive de urbo-nomoj. En ĝi prezentiĝas bonaj argumentoj por ambaŭ flankoj de la diskuto.
Ulrich Matthias agas laŭ la nunaj reguloj, se li forigas Esperantigojn kiuj estas uzataj malpli ol la originaj nomoj en ekster-Vikipediaj Esperantaj tekstoj. Tamen nun ŝajne estas pluraj Vikipediistoj, kiuj volas ke tiuj reguloj ŝanĝiĝu.
En tiu diskuto mi proponis kompromisan solvon, kiu permesus al la ĉefa verkinto de artikolo decidi ĉu uzi Esperantigon aŭ ne en multaj kazoj, sed devigus uzon de Esperantigoj ofte uzataj aŭ troveblaj en almenaŭ du vortaroj. Per tiu kompromisa propono mi jam iris tre for de mia persona vidpunkto (kontraŭ novaj kaj malofte uzataj Esperantigoj), sed mi esperas, ke tiel ni havos pacon en la Vikipedio.
Bonvolu komenti tie aŭ ĉi tie, kion vi opinias pri mia kompromisa solvo (bonvolu esti iom akceptema, eĉ se la solvo malsamas al viaj personaj viduponktoj, ĉar ĝi ja estas kompromiso celanta restarigi pacon en la Vikipedio, kaj do devas troviĝi ie inter la ekstremaj vidpunktoj). Marcos 12:37, 3. Jul 2007 (UTC)
Mi nur parte konsentas pri la kompromiso. Ĉiukaze mi akceptas vaste uzatajn esperantigojn kiel KolonjoMunkeno ankaŭ kiel kapvortojn. Malplaĉis al mi precipe la formo Vizbadeno, kiu eĉ ne troveblas en la arkivo de Esperanto-Grupo Wiesbaden (kiu foje nomis sin ankaŭ Esperanto-Grupo Visbadeno), kaj kiu miaopinie estas fuŝa, ĉar, kaj laŭ skribo kaj laŭ prononco de Wiesbaden, Visbadeno pli taŭgus ol Vizbadeno. Per nacilingva formo eblas eviti diskuton pri la "ĝusta" esperantigo. Ankaŭ mi estas pli tolerema, kiam ĉefa verkinto de artikolo uzas iun malpli ofte uzatan formon. Tiel mi kondutas ankaŭ rilate al landnomoj kun "-ujo", kiujn mi ĝenerale toleras. Sed mi tuj reagis, kiam iu vikipediisto redaktis artikolon verkitan de mi nur por ŝanĝi tie "Germanio" al "Germanujo"... En la kompromiso mi forstrekus la vortojn aŭ troveblajn en almenaŭ du vortaroj, ĉar ekzistas multegaj vortaroj en la mondo, el kiuj kelkaj enhavas, miaopinie, tro da esperantigitaj formoj. (Ĉe la pinto staras iu ridinda vortaro de propraj nomoj verkita de Rikardo Ŝulco.) - Ulrich Matthias 17:38, 3. Jul 2007 (UTC)
Por mi ne gravas, ĉu oni uzas la varianton "Visbadeno" aŭ "Vizbadeno", por mi gravas ke oni uzas esperantigitan formon se iel eble, kaj ne la nacilingvan formon skribitan laŭ la fonetikaj reguloj de iu ajn nacia lingvo. Ni eŭropanoj ofte skribas alilandajn urbnomojn en la originala skribmaniero (se estas latina skribo), kaj ni konsideras nur homojn kiel kleraj aŭ "civilizitaj", se ili scias ke oni legas "Bordeaux" kiel [bor-dó] kaj ne kiel [bor-de-auks]. Tia kutimo ne taŭgas por la tuta mondo - do ne taŭgas por Esperanto. La baza ideo de Esperanto estas la estigo de ilo por komunikado inter homoj de la tuta mondo - inkluzive de tiuj, kiuj ne lernis aliajn eŭropajn lingvojn, kiuj skribas ekz. "Bordeaux" kutime kiel "波尔多". Kiu insistas legi artikolon kun la kapvorto "Wiesbaden" iru al la germana Vikipedio, kiu volas legi esperantajn artikolojn, akceptu ankaŭ esperantigitajn formojn de urbaj nomoj - alie tio iĝas "Vikipedio por kleraj eŭropanoj". Tiuokaze kial ne uzi ankaŭ cirilajn kapvortojn por rusaj urboj, kaj ĉinaj kapvortoj por ĉinaj urboj ? Vere kleraj homoj povas legi tion.
La "kompromiso" ne plaĉas al mi, ni bezonas klaran kriterion kiam ni uzu la esperantigitan formon kaj kiam ne. Mi ne povas kompreni kial "Majenco" estas esperantigita kaj "Wiesbaden" ne. Tiu kompromiso ne estas la stilo de bona enciklopedio, sed podio por persona "aŭtorokrata" arbitreco.
--Algoviano 23:55, 3. Jul 2007 (UTC)
Mi nun iomete modifis mian proponon; la nova versio ankaŭ estas legeblo sur Vikipedio:Diskutejo/ProprajNomojMevo.
Responde al Algoviano: Ankaŭ mi preferus klarajn kriteriojn pri kiam ni uzu la esperantigitan formon kaj kiam ne. Sed la problemo estas, ke ni havas unuflanke kontribuantojn kiel Mevo, kiuj ŝatas ĉiam Esperantigi, kaj aliflanke kontribuantojn kiel mi, kiuj ŝatas eviti uzon de novaj aŭ ne-kutimaj Esperantigoj. Mi ne vidis alian eblecon por krei pac-restarigan kompromison ol lasi al la ĉefaj verkintoj de artikoloj decidi en dubaj kazoj. Ĉiuokaze, la kompromiso ja entenas longan liston de ĉiam uzendaj Esperantigoj, kaj aldonan rekomendon sekvi PIV-ajn Esperantojn. Do la ĉefa verkinto ne tre ofte havas la povon decidi.
Se vi havas ideon pri kiel ni povus atingi kompromison sen aparta decid-povo por ĉefaj verkintoj, tiam precizigu vian proponon. Marcos 13:19, 4. Jul 2007 (UTC)
Mi vidas nenian kialon kompromisi, t.e. cedi antaŭ la amataj ĉevaletoj de kelkaj esperantigo-megalomaniuloj. Tiuj laŭplaĉe ekzercu sin ekz. sisteme esperantigante diversajn listojn de propraj nomoj. Komencu per listoj Transilvanio-rilataj, ekz. en la artikoloj Komunumoj en distrikto Braŝovo kaj Listo de renomaj personoj de Cluj-Napoca – plia furaĝo facile troveblas. Prefere faru tion en iu sablokesto ekster Vikipedio. Ĉi tion mi rekomendas ankaŭ al la tiuideanoj diskutantaj en Vikipedio:Diskutejo/ProprajNomojMevo.
Bonaj, akceptitaj, efektive uzataj propraj nomoj Esperantaj daŭre naskiĝas. Sed tio estas kultura proceso longedaŭra, kiu laŭiras la paŝo-post-paŝan alproprigon de la nomotaj aĵoj fare de la Esperanta kulturo, kaj ĝin nepre partoprenas pli vasta grupo de lingvanoj ol kelkaj viki-nerdoj (ĉu vi observis, kiel longe nia kulturo akuŝadis Baraton?). Ni ĝoje akceptu rezultojn de tia kultura prilaboriĝado, sed evitu pli senutiligi Vikipedion aldonante ekstran nom-ĥaoson. Ni havas miloble pli gravajn problemojn en la enhavo de la Esperanta Vikio ol estas la nomformoj uzataj.
Necesas certigi, ke la artikoloj estas facile troveblaj. Nian enciklopedion oni ne foliumas laŭalfabete, oni alvenas al la artikoloj de ie en la hiperteksta mondo, plej ofte per serĉiloj interretaj, iam eble ankaŭ per la en-Vikipedia serĉo-funkcio. En tio gravas, ke la artikoloj enhavas tiajn nomformojn, kiujn oni konas kaj kiujn oni kapablas entajpi per sia klavaro en la tekstokampon de la uzata serĉilo.
Estas bone, ke Tiberiadon oni trovas ankaŭ per la serĉvortoj טבריה ; Tverja ; طبرية ; Tibériade kaj Tiberias – eble pliaj utilus (mankas almenaŭ ia latinigo de la araba nomo). Notindas la detalo, ke la serĉvortoj estu ankaŭ tajpeblaj, se ne ĉie, tamen kiel eble plej ĉie. Tial estas nekonsilinde havi artikolon kun tia sola serĉebla nomo kiel GießenÁrni Böðvarsson. Feliĉe, por Gießen troviĝas alidirektilo el Giessen, konata alia skribmaniero. Böðvarsson estas iom pli problema: la interna serĉilo de Vikipedio ne tre facile trovas lin se mi ne memoras aŭ kapablas ĝuste skribi la islandan specialaĵon "ð" – jes, troviĝas alidirektilo el Árni BÖDVARSSON, sed tio ne tre multe helpas. Kaj apenaŭ helpus iu nekonata esperantigo, des malpli unu el pluraj alternativaj esperantigoj.
Bonvolu direkti vian energion al io alia ol en-Vikipedia esperantigo de propraj nomoj. Se vi trovas la taskon nerezisteble alloga, praktiku tiun arton ekster Vikipedio, kaj prefere nur pri nomoj, pri kiuj vi ankaŭ ion scias, kiuj apartenas al via kultura sfero, Tiu lasta afero pri via kultura sfero ne estas tro limiga, ĉar por esperantisto la kulturo ja estas tutmonda. Sed Vikio ne estu (kvankam estas ankaŭ) lingva ludejo. --Surfo 16:11, 4. Jul 2007 (UTC)
Estas ĝojo vidi, ke mi ne estas sola, kiu komprenas la problemon pri la Esperantaj propraj nomoj. Mi ne multe parolos nun - ĉiu, kiu interesiĝas, rigardu tion kaj mian prezentopaĝon. Mi certas, ke per la nuna evitado de la problemo ni tute ne forigas ĝis - ĝi konstante reaperados ĝis la esperantistaro (kaj ankaŭ vikipediistaro) ne venos al la sola ĝusta solvo, kiu estas ĝuste Esperantigo de la propraj nomoj.
Mi nur volus rimarki al Surfo, ke mi energie rifuzas ĝoji, vidante la vorton Barato. Pro kio mi ĝoju? Ĉu pro tio, ke anstataŭ la Fundamenta kaj internacie klara vorto Hindujo/Hindio ni ricevis nekompreneblan monstron, kiu estu akceptita nur pro tio, ke ĝi plaĉas al hindoj? Ĉu Germanio iĝu Dojĉlando? Ĉu Hispanio iĝu España-o? Ĉu Ukrainio iĝu Україна-o por plene plaĉi al la ukrainoj? Antaŭ ol kulpigi la aliajn pri havo de amataj ĉevaletoj, bonvolu iom bridi viajn proprajn ĉevaletojn. Mevo 05:56, 5. Jul 2007 (UTC)
Ne, dankon, via propono atenti pri tio ne nun allogas min. Tie estas nur la kutima parazita bruado, kian mi jam pli-ol-kelk-foje legis. Feliĉe tie partoprenas ankaŭ sufiĉe sobraj homoj, kiuj komprenas ion pri enciklopediado.
Estas interese rimarki vian "energian rifuzon" ĝoji pri "Barato" (mi diris nenion pri boneco aŭ malboneco de tiu vorto), kiun oni akuŝadis dum jardekoj. Vi certe kredas, ke la tuta cetera mondo "energie konsentos" priĝoji kaj aklami la esperantigitajn vortlistojn, kiujn vi evidente baldaŭ provizos al ni, kaj ke ĝi tuj ĉesos mem pensi.
Eble vi vere pensas, ke Vikipedion kaj Esperanton savos viaj listoj. Eble vi tute ne konscias, kiel la hiperteksta universo funkcias, kiel la scio-serĉantoj veturas en la cifereca oceano de informoj, kie ili trovas la vortojn, pri kiuj ili volas pli scii. La aferoj, objektoj kaj fenomenoj, troviĝas ekster-Vikie kaj la ekstera mondo ankaŭ decidas pri iliaj nomoj. Se temas pri Esperantaj nomoj, ili evoluas inter la esperantistaro, kelkfoje rapide asimiliĝante, alifoje ne. Vikipedio rajtas partopreni en tio, sed nur laŭ ĝusta mezuro. --Surfo 17:07, 6. Jul 2007 (UTC)
Tiun mian ĉi-supran noton Mevo respondis sur mia diskutpaĝo. Mi hodiaŭ aldonis tie respondeton. --Surfo 14:38, 9. Jul 2007 (UTC)
Mi legas ĉi-tie, ke ekzistas esperantistoj kiuj ne volas troofte esperantigi "proprajn nomojn". Se temas pri nomoj de personoj, mi samopinias. Persono, kiu ne esperantigas sian nomon aŭ eĉ insistas en la originala skribmaniero, estu skribita originale kaj prononcita laŭ la Esperanta legmaniero de sia skribmaniero. Persono, kiu volas ke sia nomo en Esperanto similas al originala legmaniero, eble devas esperantigi sian nomon. La decido pri tio estu persona decido de tiu persono, se estas ankoraŭ viva.
Aliflanke se temas pri urbaj nomoj, mi forte kontraŭas al tiu ideo ! Urbo kaj sia nomo ne estas persona afero, sed publika afero, kaj se ni ne esperantigas sian nomon, ni ne povos paroli pri tiu urbo en Esperanto. Se oni uzas la nacilingvan skribmanieron kaj la nacilingvan prononcon, nur membroj de la sama kultursfero komprenos. Se ni volas havi enciklopedion en Esperanto, ni DEVAS esperantigi la mondon, kaj ankaŭ ĉiujn urbnomojn. Esperanta Vikipedio kun nacilingvaj kapvortoj estas ridinda afero.
  • Jen la ideo de Marcos kiu volas lasi la decidon pri la esperantigo de urba nomo en la mano de iu "ĉefa verkinto" - sed miaopinie ne ekzistas "ĉefa verkinto" ĉar la Vikipedio estas kunlabora sistemo en kies artikoloj multaj homoj kontribuas, kaj ofte ne eblas decidi kies kontribuo estas pli grava ol la aliaj. Ĉu ni havas sistemon por decidi kiu estas la "ĉefa verkinto" ? Se mi ŝanĝas 100 komojn en la artikolo, ĉu mi iĝas "ĉefa verkinto" ?
  • Jen la iomete simila ideo de Ulrich Matthias kiu preferas decidi li mem, anstataŭ lasi la decidon al fikcia "ĉefa verkinto": ekz. la loka Esperanto-grupo de Ŝverino (germane: Schwerin) uzas tiun esperantigon ekde longa tempo (vidu ĉi-tie), la plej granda germana-esperanta vortaro (de Krause) uzas tiun esperantigon, mi uzas tiun esperantigon, miaj konatuloj uzas tiun esperantigon, sed Ulrich Matthias deklaris tiun esperantigon "fuŝita" kaj nuligis mian alinomadon de la artikolo pri "Schwerin" je la 1-a de julio. Nun dum unu semajno krom mi nur Tlustulimu kontraŭis al Ulrich Matthias kaj subtenis la esperantigon "Ŝverino", la plimulto de la ĉi-tieaj kontribuantoj ŝajnas subteni aŭ aprobi la decidon de Ulrich Matthias pri la nekutimeco de la esperantigo "Ŝverino".
Mi vomemas. Ne surprizu se mi ne kontribuos plu en tiu "anti-esperantiga Esperanto-Vikipedio". --Algoviano 13:31, 7. Jul 2007 (UTC)
Surprizas min, ke vi nomis la Vikipedion kontraŭ-Esperantiga tuj post kiam la regularo pri propraj nomoj ŝanĝiĝis favore al Esperantigoj. Nun Esperantigoj povas pli facile eniri la Vikipedion ol la plej multajn Esperanto-gazetojn. Do havus pli da senco nomi ĝin "Esperantig-subtena" ol "kontraŭ-Esperantiga".
Vi skribi ke mi volas lasi la decidon pri la esperantigo al la ĉefa verkinto. Sed ne estas tiel. Mi preferus, se ni konservus la antaŭan regularon pri Esperantigoj, kiu permesis Esperantigon nur en la kazo de kutime uzataj Esperantigoj, kaj ne lasis decid-eblecon al la ĉefa verkinto.
Sed post longaj diskutoj sur Vikipedio:Diskutejo/ProprajNomojMevo klaris, ke ni ne povas havi pacon en la Vikipedio se ni aplikas tiun malnovan regularon. Unuj ne volas verki kun nov-inventitaj Esperantigoj, la aliaj ne volas verki sen ili. Estas malfacile devigi homojn al io, kiam tiuj homoj volontule kunlaboras. Tial mi verkis tiun kompromisan solvon, kiu rajtigas al la verkantoj en iuj kazoj mem decidi ĉu uzi Esperantigon aŭ ne. Sed por eviti redakto-militojn, ni ne povas rajtigi al ĉiu Vikipediisto ŝanĝi la uzon de Esperantigo; tial mi enmetis la regulon pri la ĉefa verkinto.
Mi konsentas, ke ĉi tiu regulo ne estas perfekta, kaj ke ofte malfacilas decidi, kiu estas la "ĉefa verkinto". En la kazo de Schwerin, mi post mallonga esplorado de la historio dirus ke Unukorno estas la ĉefa verkinto, ĉar post lia versio de 2003-10-11 (kies enhavon li estis verkinta sola), neniu registrita uzanto aldonis signifan kvanton da enhavo.
Sed kiel mi jam skribis supre, mi nun ne vidas alternativon por restarigi pacon en la Vikipedio. Mi, kaj multaj aliaj Vikipediistoj, ne volas esti devigataj uzi Esperantigojn, kiam ni skribas pri iuj urbetoj, kies nomoj neniam estis Esperantigitaj. Aliaj Vikipediistoj nepre volas Esperantigi ĉiuj urbo-nomojn. Se vi farus iun alternativan proponon, kiel solvi la konflikton, tio estus tre bone. Sed simple diri ke ĉiuj Vikipediistoj verku laŭ via preferata maniero (ĉiama Esperantigo de urbo-nomoj) ne estas kompromisa solvo kiu povas solvi la konflikton.
Pri Schwerin: Estas 371 guglotrafoj por 'Schwerin kaj estas -wikipedia', dum estas nur unu guglotrafo por 'Ŝverino kaj estas -wikipedia'. Estas tri uzoj de "Schwerin" en la Tekstaro de Esperanto, kaj neniu uzo de "Ŝverino". Do nuntempe la Vikipedio sekvas la klare pli kutiman uzon. Eĉ la de Schwerin salutas nin per la vortoj "Esperanto en Schwerin". Do kial vi kulpigas nur la Vikipedion pro ĝia kontraŭ-Esperantigeco, kaj ne pli ĝenerale la tutan Esperantujon?
Vi skribas: "se ni ne esperantigas ĝian nomon, ni ne povos paroli pri tiu urbo en Esperanto". Tio estas malvero. Mi ofte parolas Esperante pri urboj sen Esperantigi iliajn nomojn. Tio eĉ povas helpi al la interkompreno: Por la urbo kie mi loĝas (Leipzig), ekzistas la esperantigo "Lepsiko", kiun ankaŭ mi foje uzas. Sed ofte uzo de la Esperantigo povas kaŭzi nekomprenon, dum uzo de la originalo ne kaŭzas tion. Mi scias ke Esperantigo povas ankaŭ plifaciligi la paroladon pri la urbo: Ĝi ebligas adjektivigon kaj plifaciligas akuzativigon. Sed tamen certe eblas paroli pri urbo sen Esperantigi ĝian nomon.
Mi bonvenigas, se vi kritikas la nunan regularon, kiu estiĝis pro kompromisa solvo, kiun mi elpensis. Sed se vi ripetos vian kritikon, mi petas al vi proponi alternativan kompromison, kiu povus anstataŭigi la nunan regularon. Se vi nur kritikas sen proponi alternativan kompromison, vi nur endanĝerigas la pacon en la Vikipedia komunumo. Marcos 15:47, 7. Jul 2007 (UTC)

Navigŝablonoj redakti

Ĉi tio iom ĥaosas. Ekzistas kaj {{navigacipanelo}} kaj {{navigilo}}. Al mi ili ŝajnas egalaj, krom en tio, ke la dua havas priskribon kaj intervikiligon. Mi petas al la spertuloj pri kodoj, ke laŭeble ili kunigu ambaŭ ŝablonojn kaj verku instrusekcion, ĉar tia ŝablono estas preskaŭ ĉie uzebla. Krome, ne estas klara al mi ĉu ilin uzante oni povas elekti malsaman fonkoloron, nek ĉu eblas aldoni bildon, nek ĉu la montra-kaŝa funkcio estas opcia. Ĉu eblus aldoni (aŭ klarigi) tiujn opciojn? --Raoni Sousa 16:42, 3. Jul 2007 (UTC)

Saluton Raoni Sousa. Ekzistas eĉ tria ŝablono {{Kaŝskatolo}}, kiu laŭ sia dokumentado estas la plej flekseble alĝustigebla ŝablono el la triopo. Ĉu eblus meti transdonotrukojn de la de vi menciitaj ŝablonoj al {{Kaŝskatolo}}? Ĉilasta laŭ sia dokumentado havas la plej multajn parametrojn. Mi ĵus kontrolis la parametrojn, kiuj bedaŭrinde estas tute malsamaj:
  • {{navigacipanelo}} havas tri parametrojn:
    • titolo, enhavo, bild
  • {{navigilo}} havas ankaŭ tri parametrojn, sed egliterajn:
    • TITOLO, ENHAVO, BILDO
  • {{Kaŝskatolo}} havas du devigajn parametrojn:
Mi proponas, se ne estas aliaj proponoj, ke ni kunfandigu ilin laŭ la plej granda (do {{Kaŝskatolo}}), sed kun ŝanĝo de la dua deviga parametro al enhavo, ĉar tio pli taŭgas. Do la devigaj parametroj tiam estus: titolo, enhavo kaj la nedevigaj povus resti. Kaj poste ni nur uzu en novaj artikoloj ĉi tiun ŝablonon pro ĝia alĝustigeblo. Mi povas imagi, ke novaj versioj de {{navigacipanelo}} kaj {{navigilo}} ne plu memstare "laboras", sed transdonas la funkcion al la enplektenda {{Kaŝskatolo}}, kiu siavice ankaŭ sole funkciu. Mi esperas, ke miaj ideoj ne estus tro komplikaj. Kore --Tlustulimu 18:28, 5. Jul 2007 (UTC)
Jen plia klarigo pri la transdonotruko de mi:
{{navigilo|{{kaŝskatolo|titolo={{{titolo|}}}|enhavo={{{enhavo|}}} }} }}
. Mi esperas, ke mi ne tajpis tro da stultaĵoj ;-). Krome la maniero jam estas aplikata en {{Babel}}. Kore --Tlustulimu 19:16, 5. Jul 2007 (UTC)

Alinomada mesaĝo redakti

En la mesaĝo

  Alinomu paĝon
  El Vikipedio
  Sukcesis la alinomado
  Saltu al: navigado, serĉo
  "Malnova nomo" has been moved to "Nova nomo"

ĉu eblas Esperantigi la vortojn has been moved to (eble al estas alinomita)? Bill O'Ryan 07:18, 4. Jul 2007 (UTC)

Mi nun ŝanĝi tiun mesaĝo laŭ via propono. Laŭ mia persona lingvosento, mi tamen preferus "estis alinomita". Ĉu vi povus klarigi, kial vi preferas "estas alinomita"? Marcos 09:30, 4. Jul 2007 (UTC)
Mi dirus "La artikolo XXX nun havas la nomon YYY". Alaŭdo ۩ 10:26, 4. Jul 2007 (UTC)
"Estis alinomita XXX" ŝajnas al mi, ke la nomo ne plu estas XXX. --Raoni Sousa 13:36, 4. Jul 2007 (UTC)
Laŭ mi ambaŭ formoj estas ĝustaj (ankaŭ kompreneble ĝusta estas la dirutaĵo de Alaŭdo.), tamen mi konsentas kun Raoni. La formo "estas alinomita" ekspicite diras ke la nova nomo nun validas, dum "estis alinomita" ne estas tiamaniere eksplicita; ĝi anstataŭe aludetas aŭ ŝajnigas, ke poste eble okazis ankoraŭ alia alinomado. Alivorte (kaj iomete elipte): Por ĉiu X,Y ((estas alinomitaestis alinomita) KAJ NE(estis alinomitaestas alinomita)) estas, miasente, kaj konsekvenca kaj vera diro. Bill O'Ryan 20:11, 4. Jul 2007 (UTC)
Jes, ĝuste tion mi pensas, dankon pro la detala priskribo. :) --Raoni Sousa 21:02, 4. Jul 2007 (UTC)

No higher resolution available - tradukpeto redakti

Saluton,

sub pluraj dosieroj en Vikipedio, ekzemple http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:LK1907.JPG , aperas la teksto No higher resolution available. Ĉu administranto povas tion ĉi traduki?

Danke,

Yves Nevelsteen 12:48, 5. Jul 2007 (UTC)

Farite! Alaŭdo ۩ 14:16, 5. Jul 2007 (UTC)
Alaŭdo tradukis ĝin per "Maksimuma rastrumo de la bildo". Sed laŭ KompLeks kaj Komputeko, "resolution" estu "distingivo", dum "rastrumo" estas "bit map". Mi do proponas la anstataŭan tradukon "Ne haveblas pli alta distingivo". Kion opinias la aliaj? Marcos 14:41, 5. Jul 2007 (UTC)
Mi konsentas kun Marcos. "Ne haveblas pli alta distingivo" estas ĝusta kaj samtempe pli klara. Bill O'Ryan 15:08, 5. Jul 2007 (UTC)
Mi kontraŭas! Plej unue, miaopinie, la frazoj kun "Ne haveblas ..." (senpersonaj) sonas multe pli komplike ol simple "maksimuma ....", precipe tiu "ne haveblas", kiu sonas por mi tute monstre. Due, mi ne havas NPIV ĉemane, sed "rastrumo" difinitive estas vorto en ĝi. "Distingivo" estas por mi "kapablo distingi inter du punktoj" (do, tiel nomata "optical resolution" en la angla), sed NENIUOKAZE la kvanto de punktoj de iu bildo. Rekta traduko, miaopinie, estas ĉi-tie misa. Alaŭdo ۩ 09:19, 6. Jul 2007 (UTC)
Se oni ne ŝatas "rastrumon", mi povas proponi plian tradukon "kvalito" ("Maksimuma kvalito de la bildo"). Sed mi forte kontestas la uzon de neoficiala mistraduko "distingivo" ĉi-sence. Alaŭdo ۩ 09:28, 6. Jul 2007 (UTC)

Tre interese! Dankon.

(Flanke, ĉu la samsignifa, kaj same "senpersonaj" Mankas ankaŭ sonas al vi komplika? Nu, mi ne havas NPIVon, sed jes havas la iomete pli pleban PIV. En tiu vortaro rastro signifas Fosilo kun triangula ferplato, fiksita akutangule al la tenilo. Tamen, mi neniel malŝatas la vorton rastrumo, kaj deziras vidi la NPIVan difinon antaŭ ol komenti pri ĝi mem. Sed, se temas pri -um-vorto por kies ĝusta kompreno oni bezonas iom finance elitan vortaron ... Aldone, se rastrumo signifas bit map tio estas diĝitaĵo, kaj koncepte ne grada afero. Se mi ne eraras, koncepte io povas esti diĝita kaj rastruma, aŭ nediĝita (do analoga) kaj nerastruma, sed ne pli aŭ malpli diĝita aŭ rastruma.)

Nun por la interesaĵo. Klare kaj nepre jes, la signifo de distingivo estas kapablo distingi inter du punktoj. Nuancoj #1,3 ĉe "distingi" en PIV tion subtenas. Mi devis cerbumi dum iom da tempo por kompreni kial vi diras ke tio ne kongruas kun "kvanto de punktoj de iu bildo". Kaj jes vi tute pravas: ju pli da punktoj en bildo, des malpli bone oni kapablas distingi inter du punktoj! Tio eĉ estas la celo. Verŝajne, koncerne tiuj logikaj punktoj vi montris pli da distingivo ol mi montris.;-) Mi do tute konsentas ke praktike la vorto distingivo malutilas ĉi tie, dirante (evitante la vortojn ne haveblas), ke la vortumo Mankas malpli alta distingivo. estus pli logike trafa. :-)

(Dua flankiĝo: Surbaze de la nuanco #2 en PIV Apartigi, meti diferencon inter pli-malpli similaj aferoj, mi diras ke la formulo de Marcos Ne haveblas (aŭ Mankas) pli alta distingivo ja estas samtempe ĝusta kaj logika! La demando turniĝas sur tio, pri kies punktoj ni parolas kaj kie/kiam/kiu-fraz-parte. Ŝajnas al mi, ke ju pli da punktoj havas bildo, despli ĝi "kapablas" "apartigi, meti diferencon inter pli-malpli similaj aferoj" aŭ inter la matematikaj punktoj de la bildigita realmonda afero. La programo devas kaj povas raporti nur pri trajtoj de la bildo, neniel komenti pri la psĥologiaj trajtoj de hazardaj uzantoj! Sed mi jam konsentas ke uzi la vorton "distingivo" ĉi tie malutilas, pro plurvoĉeco.)

Re al la afero. Mi trovas la simplan vorton kvalito tro svaga. Estas multaj manieroj esti kvalita, ne ĉiuj el kiuj koncernas nombron de punktoj. Mi nun proponas ĉi tiujn, iu el kiuj eble placos:

  • Jen la maksimume detala/fajna/ereta punkteco de la bildo
  • Mankas pli detala/fajna/ereta punkteco por la bildo

Anstataŭ punkteco, laŭ mi, ankaŭ eble bonas (eble pli bonas - mi ne scias) rastrumo kondiĉe ke ĝin modifas vorto kia detala, fajna, ereta, punktoza (ankaŭ neoficiala vorto). Afable, Bill O'Ryan 21:10, 6. Jul 2007 (UTC)

Mankas sonas por mi tute en ordo, ĝuste tiu vorto "mankis" al mi dum mi legis pri "ne haveblas". "Ne haveblas" entute sonas iel strange, ĉar ĝi implicas "ne eblas havi ion", kaj la kialoj por tiu neeblo restas por mi tute svagaj. Se temus pri iu deponejo, tiam, certe, estis tuj klare "ne eblas havi tion en nia deponejo". Kvankam bildoj en Vikipedio ankaŭ troviĝas en iu "deponejo", la vorto "havi" iel tro malelegante sonas por mi.
Jen petita gloso el NPIV2005 "Rastrumi (teknika) Skani (surfacon) laŭ paralelaj linioj kun egalaj interspacoj: rastruma skanado, ~ ekrano, ~ presilo... Rastrumo (komputila)_ Bitbildo. (Kaj, grave!! -- Alaŭdo) Rastrumero (komputila) -- Bildero". Do, "rastrumero" oni laŭ NPIV uzu por la angla "pixel". Kvankam, vere, "rastrumo" ne havas la sencon de "kvanto de punktoj en bildo" dekomence, laŭ inversa vortfarado oni povas implici tiun sencon.
Fakte "distingivo" estas trovebla enrete, sed eĉ ĉe oficiala E-traduko de Debian oni kun granda singardo uzas tiun vorton, skribante jenon: ""La distingivo, t.e. kvalito de via ekrano, elektu tiun, kiu plej bone taugas."
Aliflanke, la vorto fontas el la komputada leksikono de Pokrovskij, kiu tute aŭdace enkondukas la vortojn "kolorivo" (=color depth) kaj distingivo (=resolution). Tamen, se oni pli detale traktas la artikolon en lia vortaro, oni vidas, ke la tradukoj, kiun li donas por aliaj lingvoj, enhavas ne nur celatan de ni "kvanton de rastrumeroj", sed ankaŭ la veras kapablon distingi inter du punktoj (por la angla li havas "resolution, discrimination", por la germana "Auflösung, Auflösungsvermögen).
Do, mi ne plu estas same kontraŭa al "distingivo", kiu kune kun "kolorivo" povus esti, tamen, sufiĉe interesa solvo. Sed, ve, ĝi restas nekomprenebla por nefakulo... Alaŭdo ۩ 09:45, 7. Jul 2007 (UTC)
"Rastrumo" ne estas pli komprenebla por nefakuloj ol "distingivo". Sed "distingivo" estas jam enradikiĝanta fakvorto por "resolution": Ĝin mencias KompLeks kaj la Pekoteko, kaj ĝin uzas la Debian-traduko kaj la baldaŭ aperonta traduko de OpenOffice.org. Do almenaŭ nefakulo povas facile eltrovi ĝian signifon serĉante en KompLeks aŭ Komputeko. Aliflanke, "rastrumo" jam havas la signifon de "bit map", kaj laŭ mi estus tre malsaĝe miksi la signifojn de "rastrumo" kaj "distingivo".
Sub "dua flankiĝo", Bill jam klarigis, kial "distingivo" ja estas logika. Laŭ mi ĉi-kaze ne estas sufiĉe bonaj kialoj por iri kontraŭ la fakvortaroj (kio kaŭzos pli da konfuzo ol ĝi solvos).
Mi tamen konsentas, ke "mankas" pli klaras ol la pli rekta traduko "ne haveblas".
Mi nun ŝanĝis la tradukon al "Mankas pli alta distingivo de la bildo". La aldonaĵo "de la bildo" espereble plifaciligas al homo, kiu ne konas la vorton "distingivo", diveni la intencon de la mesaĝo. Marcos 14:58, 7. Jul 2007 (UTC)
Tamen tiu frazo sonas por mi kvazaŭ estas iu problemo (manko de pli alta distingivo) en Vikipedio, kiun oni devas iel solvi. Aŭ estas iu eraro. Mi skribus "La bildo havas maksimuman distingivon". Alaŭdo ۩ 09:51, 8. Jul 2007 (UTC)
Tiu sonas al mi iomete kokete kobolda; legante ĝin mi reagus per: Do kial vi ne montras ĝin!? Kio pri Jen la maksimuma distingivo de la bildo. ? Aŭ Jen supre la ..., ĉar la mesaĝo aperas sube? Afable, Bill O'Ryan 18:01, 8. Jul 2007 (UTC)
Malfacilas imagi al mi, kio estas "kokete kobolda", tamen "Jen estas la maksimuma distingivo de la supra bildo" ŝajnas por mi plej bone momente, ĉar ĝi klarigas ĉion ŝajne senprobleme kaj kompreneble. Alaŭdo ۩ 22:19, 8. Jul 2007 (UTC)
Laŭ mi, tre bona! Marcos?
Mi forgesis danki pro la gloso el NPIV2005. Dankon.
Tutflanke: mi komprenas ke kokete kobolda ne ŝajnas perfekte PIV-kongrua, kaj ŝajnas iom amuze karambola:-) Tamen, kokete ĉar ĝi ŝajnas aludi ke "maksimuma" pli bela montaĵo senpacience pretas, sed kobolda, ĉar ĝi tamen finfine kaj frustrige ĝin ne montros!;-)
Bill O'Ryan 00:06, 9. Jul 2007 (UTC) p.s. Mi korektetis mian antaŭan mesaĝon.
Mi konsentas, ke "Jen estas la maksimuma distingivo de la supra bildo" estas la plej klara versio ĝis nun menciita ĉi tie. Mi tial nun ŝanĝis la mesaĝon al tio. Marcos 10:41, 9. Jul 2007 (UTC)

Baloto por la Estraranoj de Wikimedia finiĝas la 7-an de julio. redakti

Bonvolu baloti antaŭ la limdato ! Arno Lagrange  07:10, 6. Jul 2007 (UTC)

Ĝis nun balotis el la esperanta vikipedio nur 5 administrantoj kaj neniu alia uzulo. AL @
Mi ne konas ilin. Bezonas rekomendon. Bill O'Ryan 08:01, 6. Jul 2007 (UTC)
Mi sentas same, ĉu iu el ili konas esperanton?--Denizo 09:41, 6. Jul 2007 (UTC)
De kie vi scias, kiuj balotis? Alaŭdo ۩ 09:29, 6. Jul 2007 (UTC)
Verŝajne de la enkriptitaj balotdatumoj.--Denizo 09:41, 6. Jul 2007 (UTC)
Irante por voĉdoni oni havas la oportunon klaki "List votes to date". Tie troviĝas listo de voĉdonintaj uzantoj en la formo: ArnoLagrange@eowiki
Bill O'Ryan 18:47, 6. Jul 2007 (UTC)
Klakinte "Quick view of condidates" ŝajnis al mi ke sole User:Oscar mencias kodon "eo" en sia fanfarolisto. Tamen Esperanto ne menciiĝes en lia prezentopaĝo angla, nek verŝajne havas li konton ĉi tie. Bill O'Ryan 18:59, 6. Jul 2007 (UTC)
Unu enigmo: Hieraŭ nokte mi senprobleme trafis la voĉdonejon de ĉi tie. Sed hodiaŭ tio ekkomencis montriĝi neakceptebla. La programo ekpostulis ke mi kreu novan konton ĉe wikimedia, kion mi tiam faris senprobleme. Bill O'Ryan 18:59, 6. Jul 2007 (UTC)

Denova anglalingva trudplanto redakti

Nuntempe pro kialo kiun mi ne komprenas, mi devas de tempo al tempo reensaluti. Se mi faras tion klakinte ĉe la supradekstro de la paĝo, mi poste ricevas la jenan mesaĝon, kies lasta vorto aperas angle:

Ensalutado sukcesis
El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vi nun estas en la Vikipedio kiel uzanto "Oryanw".

Revenu al Speciala:Watchlist.

Bill O'Ryan 01:07, 7. Jul 2007 (UTC)

Laŭ mia kompreno, tiu "Watchlist" aperas, ĉar la atentaro troviĝas ĉe la retpaĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Watchlist. En antaŭaj versioj de la programaro ne eblis traduki tiun "Watchlist" en la retadreso de la paĝo, sed nun tio ja eblas (kiel pruvas la uzo de "http://de.wikipedia.org/wiki/Spezial:Beobachtungsliste" en la germana Vikipedio).
Mi tamen ne scias kiel efektivigi tiun tradukon. Ĉu iu alia administranto scias tion? Marcos 15:10, 7. Jul 2007 (UTC)
Saluton Marcos kaj Bill. Ĉu mi demandu la uzanton Michawiki, kiu helpis ĉe la aranĝo de suprasoraba interfaco kaj tial tie la "refala" lingvo estas la germana, ĉar oni pensas, ke ĉiuj soraboj ankaŭ komprenas la germanan lingvon? T.e. la menciita speciala paĝo tie nomiĝas Specialnje:Beobachtungsliste kun iom stranga lingvomikso (prefikso suprasorabe kaj la nomo en la germana). Mi supozas, ke ĉi tie eblus Speciala:Atentaro. Kore --Tlustulimu 17:10, 7. Jul 2007 (UTC)
Jes, estus bone se vi demandos lin. Marcos 18:37, 7. Jul 2007 (UTC)
Saluton. Mi ĵus demandis lin, sed mi ne scias, kiom ofte li survojas en la vikipedioj. Kore --Tlustulimu 08:36, 8. Jul 2007 (UTC)

Saluton al ĉiuj. Mi komparis la dosierojn MessegesEn.php kaj MessagesEo.php, kiuj difinas la tekstojn por la interfaco. Ili estas de iomete pli malnova versio de Mediawiki (1.9.0), sed mi pensas, ke ili ankoraŭ estas validaj. En la angla MessagesEn.php estas la sekvonta aldona sekcio:

/**
 * Alternate names of special pages. All names are case-insensitive. The first
 * listed alias will be used as the default. Aliases from the fallback 
 * localisation (usually English) will be included by default. 
 * 
 * This array may be altered at runtime using the LangugeGetSpecialPageAliases 
 * hook. 
 */
$specialPageAliases = array(
	'DoubleRedirects'           => array( 'DoubleRedirects' ),
	'BrokenRedirects'           => array( 'BrokenRedirects' ),
	'Disambiguations'           => array( 'Disambiguations' ),
	'Userlogin'                 => array( 'Userlogin' ),
	'Userlogout'                => array( 'Userlogout' ),
	'Preferences'               => array( 'Preferences' ),
	'Watchlist'                 => array( 'Watchlist' ),
	'Recentchanges'             => array( 'Recentchanges' ),
	'Upload'                    => array( 'Upload' ),
	'Imagelist'                 => array( 'Imagelist' ),
	'Newimages'                 => array( 'Newimages' ),
	'Listusers'                 => array( 'Listusers', 'Userlist' ),
	'Statistics'                => array( 'Statistics' ),
	'Randompage'                => array( 'Random', 'Randompage' ),
	'Lonelypages'               => array( 'Lonelypages' ),
	'Uncategorizedpages'        => array( 'Uncategorizedpages' ),
	'Uncategorizedcategories'   => array( 'Uncategorizedcategories' ),
	'Uncategorizedimages'       => array( 'Uncategorizedimages' ),
	'Unusedcategories'          => array( 'Unusedcategories' ),
	'Unusedimages'              => array( 'Unusedimages' ),
	'Wantedpages'               => array( 'Wantedpages' ),
	'Wantedcategories'          => array( 'Wantedcategories' ),
	'Mostlinked'                => array( 'Mostlinked' ),
	'Mostlinkedcategories'      => array( 'Mostlinkedcategories' ),
	'Mostcategories'            => array( 'Mostcategories' ),
	'Mostimages'                => array( 'Mostimages' ),
	'Mostrevisions'             => array( 'Mostrevisions' ),
	'Shortpages'                => array( 'Shortpages' ),
	'Longpages'                 => array( 'Longpages' ),
	'Newpages'                  => array( 'Newpages' ),
	'Ancientpages'              => array( 'Ancientpages' ),
	'Deadendpages'              => array( 'Deadendpages' ),
	'Allpages'                  => array( 'Allpages' ),
	'Prefixindex'               => array( 'Prefixindex' ) ,
	'Ipblocklist'               => array( 'Ipblocklist' ),
	'Specialpages'              => array( 'Specialpages' ),
	'Contributions'             => array( 'Contributions' ),
	'Emailuser'                 => array( 'Emailuser' ),
	'Whatlinkshere'             => array( 'Whatlinkshere' ),
	'Recentchangeslinked'       => array( 'Recentchangeslinked' ),
	'Movepage'                  => array( 'Movepage' ),
	'Blockme'                   => array( 'Blockme' ),
	'Booksources'               => array( 'Booksources' ),
	'Categories'                => array( 'Categories' ),
	'Export'                    => array( 'Export' ),
	'Version'                   => array( 'Version' ),
	'Allmessages'               => array( 'Allmessages' ),
	'Log'                       => array( 'Log', 'Logs' ),
	'Blockip'                   => array( 'Blockip' ),
	'Undelete'                  => array( 'Undelete' ),
	'Import'                    => array( 'Import' ),
	'Lockdb'                    => array( 'Lockdb' ),
	'Unlockdb'                  => array( 'Unlockdb' ),
	'Userrights'                => array( 'Userrights' ),
	'MIMEsearch'                => array( 'MIMEsearch' ),
	'Unwatchedpages'            => array( 'Unwatchedpages' ),
	'Listredirects'             => array( 'Listredirects' ),
	'Listinterwikis'            => array( 'Listinterwikis' ),
	'Revisiondelete'            => array( 'Revisiondelete' ),
	'Unusedtemplates'           => array( 'Unusedtemplates' ),
	'Randomredirect'            => array( 'Randomredirect' ),
	'Mypage'                    => array( 'Mypage' ),
	'Mytalk'                    => array( 'Mytalk' ),
	'Mycontributions'           => array( 'Mycontributions' ),
	'Listadmins'                => array( 'Listadmins' ),
	'Popularpages'              => array( 'Popularpages' ),
	'Search'                    => array( 'Search' ),
	'Resetpass'                 => array( 'Resetpass' ),
);

La vortoj inter la krampoj devas esti tradukataj. Laŭ la angla komentario supre, la fallback-lingvo estas uzata, se ĉi tiu sekcio mankas. Tio estas ĝusta en la MessagesEo.php de versio MW 1.9.0. En dewp oni tradukis kaj uzas tion, tial la nomoj de specialaj paĝoj estas germanlingve tie. Iu devus ankaŭ kontroli, ĉu intertempe aldonaj ŝanĝoj estu farataj, se en eowp estas pli aktuala versio ol MW 1.9.0. Korajn salutojn, --Michawiki 11:33, 8. Jul 2007 (UTC)

Saluton. En la vikipedioj momente estas uzata la versio 1.11. Mi ĵus rigardis en la dosieron MessagesEo.php de la versio 1.10, kiun mi instalis sur mia hejma komputilo kiel testejo. Tie mankas la de vi menciitaj difinoj "$specialPageAliases" kaj tial efikas la "refala" lingvo. La versio por la angla lingvo havas la jenan enhavon en versio 1.10:
/**
 * Alternate names of special pages. All names are case-insensitive. The first
 * listed alias will be used as the default. Aliases from the fallback 
 * localisation (usually English) will be included by default. 
 * 
 * This array may be altered at runtime using the LangugeGetSpecialPageAliases 
 * hook. 
 */
$specialPageAliases = array(
	'DoubleRedirects'           => array( 'DoubleRedirects' ),
	'BrokenRedirects'           => array( 'BrokenRedirects' ),
	'Disambiguations'           => array( 'Disambiguations' ),
	'Userlogin'                 => array( 'Userlogin' ),
	'Userlogout'                => array( 'Userlogout' ),
	'Preferences'               => array( 'Preferences' ),
	'Watchlist'                 => array( 'Watchlist' ),
	'Recentchanges'             => array( 'Recentchanges' ),
	'Upload'                    => array( 'Upload' ),
	'Imagelist'                 => array( 'Imagelist' ),
	'Newimages'                 => array( 'Newimages' ),
	'Listusers'                 => array( 'Listusers', 'Userlist' ),
	'Statistics'                => array( 'Statistics' ),
	'Randompage'                => array( 'Random', 'Randompage' ),
	'Lonelypages'               => array( 'Lonelypages' ),
	'Uncategorizedpages'        => array( 'Uncategorizedpages' ),
	'Uncategorizedcategories'   => array( 'Uncategorizedcategories' ),
	'Uncategorizedimages'       => array( 'Uncategorizedimages' ),
	'Unusedcategories'          => array( 'Unusedcategories' ),
	'Unusedimages'              => array( 'Unusedimages' ),
	'Wantedpages'               => array( 'Wantedpages' ),
	'Wantedcategories'          => array( 'Wantedcategories' ),
	'Mostlinked'                => array( 'Mostlinked' ),
	'Mostlinkedcategories'      => array( 'Mostlinkedcategories' ),
	'Mostcategories'            => array( 'Mostcategories' ),
	'Mostimages'                => array( 'Mostimages' ),
	'Mostrevisions'             => array( 'Mostrevisions' ),
	'Fewestrevisions'           => array( 'Fewestrevisions' ),
	'Shortpages'                => array( 'Shortpages' ),
	'Longpages'                 => array( 'Longpages' ),
	'Newpages'                  => array( 'Newpages' ),
	'Ancientpages'              => array( 'Ancientpages' ),
	'Deadendpages'              => array( 'Deadendpages' ),
	'Protectedpages'            => array( 'Protectedpages' ),
	'Allpages'                  => array( 'Allpages' ),
	'Prefixindex'               => array( 'Prefixindex' ) ,
	'Ipblocklist'               => array( 'Ipblocklist' ),
	'Specialpages'              => array( 'Specialpages' ),
	'Contributions'             => array( 'Contributions' ),
	'Emailuser'                 => array( 'Emailuser' ),
	'Whatlinkshere'             => array( 'Whatlinkshere' ),
	'Recentchangeslinked'       => array( 'Recentchangeslinked' ),
	'Movepage'                  => array( 'Movepage' ),
	'Blockme'                   => array( 'Blockme' ),
	'Booksources'               => array( 'Booksources' ),
	'Categories'                => array( 'Categories' ),
	'Export'                    => array( 'Export' ),
	'Version'                   => array( 'Version' ),
	'Allmessages'               => array( 'Allmessages' ),
	'Log'                       => array( 'Log', 'Logs' ),
	'Blockip'                   => array( 'Blockip' ),
	'Undelete'                  => array( 'Undelete' ),
	'Import'                    => array( 'Import' ),
	'Lockdb'                    => array( 'Lockdb' ),
	'Unlockdb'                  => array( 'Unlockdb' ),
	'Userrights'                => array( 'Userrights' ),
	'MIMEsearch'                => array( 'MIMEsearch' ),
	'Unwatchedpages'            => array( 'Unwatchedpages' ),
	'Listredirects'             => array( 'Listredirects' ),
	'Revisiondelete'            => array( 'Revisiondelete' ),
	'Unusedtemplates'           => array( 'Unusedtemplates' ),
	'Randomredirect'            => array( 'Randomredirect' ),
	'Mypage'                    => array( 'Mypage' ),
	'Mytalk'                    => array( 'Mytalk' ),
	'Mycontributions'           => array( 'Mycontributions' ),
	'Listadmins'                => array( 'Listadmins' ),
	'Popularpages'              => array( 'Popularpages' ),
	'Search'                    => array( 'Search' ),
	'Resetpass'                 => array( 'Resetpass' ),
	'Withoutinterwiki'          => array( 'Withoutinterwiki' ),
);

Ĉu vi scias, kiu okupiĝas pri la dosiero por Esperanto inter la programistoj? Kore --Tlustulimu 12:19, 8. Jul 2007 (UTC)

Verŝajne Brion Vibber povas helpi. Yves Nevelsteen 08:31, 11. Jul 2007 (UTC)

Plurvortaj/plurradikaj lingvonomoj redakti

Lastatempe sur la paĝo Vikipedio:Lando de la monato iuj faris la jenajn valorajn ŝanĝojn, por kiuj mi dankas:

Sed tio iom pligravias al mi demandeto kiu min jam de tempo perpleksas: Ĉu ĝenerale uzi apartajn vortojn en lingvo-nomojn aŭ ĉu prefere uzi streketojn? Kredeble la respondo eble dependas de aferoj kiaj radika karaktero kaj radika longo? Jen konkretaĵoj:

Ĉu pli bonas ekzemple "Andalus-araba lingvo"? Mi ŝatus skribi "altgermana" analoge al "platgermana", sed ĉu mi tiam devus ankaŭ skribi "antikvgreka" (kion mi povas prononci, sed pri kiu mi ankaŭ povas imagi protestojn)? Se oni preferas (sen malkonsentoj) iajn tiajn mallongigojn, mi volonte faros la koncernajn redaktojn. Multe pli bone de nun mi sekvu preferaĵon en ĉi tio ol krei nenecesan postan laboron. Afable, Bill O'Ryan 21:31, 11. Jul 2007 (UTC)

Ŝajne, ne ekzistas iu regulo pri tio, sed mi persone opinias, ke la "kunglua" maniero (uzante la streketon) estas preferinda, almenaŭ por la vivaj kaj pli-malpli grandaj lingvoj. Ajnokaze la du vortoj kungluiĝos dum la pluformado (anst., ekz., "paroli andaluse arabe" mi preferus "paroli andalus-arabe"). Mi uzis tiun manieron por la artikolo pri la krime-tatara lingvo - antaŭe iu uzis la formon "krimea tatara lingvo", kio estas kaj neoportuna, kaj (ĉi-foje!) eĉ misgvida, ĉar ja en Krimeo povas ekzisti iu loka variaĵo de la tatara lingvo, dum la priparolata lingvo tute ne estas iu versio de la tatara. Do, mi persone estas por la kuntena skribo. Cetere por la antikvagreka lingvo oni povas uzi la vortojn helena lingvo. Mevo 05:43, 12. Jul 2007 (UTC)
Laŭ mi ni ne bezonas striktajn regulojn ĉi-rilate. En la kazo de radikoj, kiuj signas lokon, mi ankaŭ preferas kunglui ilin al la lingvonomo (ekzemple "andalus-araba" kaj "krime-tatara"), ĉar tio precizigas ke temas pri aparte lingvo kaj ne simple pri varianto de lingvo parolata en certa loko. Ankaŭ en la kazo de la "altgermana" mi preferas la kungluadon, verŝajne nur ĉar ĝi estas malpli peza kaj ekstervikipedie pli kutima ol "alta germana".
Sed en la kazo de "antikva greka lingvo" mi preferas ne kunglui la nomon. Kungluado ne ŝajnas al mi tre logika ĉi-kaze. Ne temas pri prononceblo, ĉar mi same evitus pli facile prononceblajn kungluojn kiel "antikvaraba". Simple temas pri tio, ke la adjektivo "antikva" priskribas la tutan lingvonomon, kaj ne la etnonomon. Marcos 13:59, 12. Jul 2007 (UTC)
Ĉar mi devas korekti idiotan fuŝtajpon mian, mi eble ankaŭ aldonu (tro frue?) kelkajn komentojn/demandojn:
  • Ŝajne aperas interkonsento ke kiam temas pri aparta etno mi uzu kungluan fromon; do Andalus-araba, Krime-tatara, Altgermana, Platgermana, malalt-saksa, orient-frisa. Ĉu tio validus por Aŭstra-germana, Uson-angla, Hindi-angla?
  • Je alia ekstremo estas la variantoj. Nu, la distingo inter lingvo kaj dialekto estas tre svaga kaj tro politike influata demando. Tamen, ĉu Moskva-rusa, London-angla, Reĝin-angla, Bonaer-hispana restu plurvortaj :Moskva rusa, Londona angla, ...?
  • Dankon pro la memorigo pri helena, kiun mi momente flankenlasu. Mi ne vidas klaran samsentecon pri Antikva greka. Mevo kuntajpis (hazarde?) la vortojn. Sed venas al mi en la kapon, ke ĉi-esprime temas nek pri aparta "etno", nek pri regiona varianto, sed jes pri tempetapa varianto. Do, mi nun komparus ĝin kun formoj kiaj Moderna angla, Meza angla, Malnova angla, Frua X, Nova Z. Supozeble ĉi tie mi evitu kungluon: *Modernangla, ktp.?
  • Ĉu do por la supre antaŭlasta oni preferas: Frunova altgermana lingvo?
  • Ĉu, spite al ĉio supre, en kazoj kia Orienta platagermana lingvo mi konservu la spacon, ke la radikoj ne malbele kaj konfuze amasiĝu?
Bill O'Ryan 20:34, 12. Jul 2007 (UTC)
Mi ĵus renomis 3 artikolojn kiel indikate supre. La Antikvan Grekan mi ne tuŝis, car la Angla wp ŝajne havas apartajn artikolojn por la Antikva Greka kaj la Helena, kaj mi deziras iom pli studi la kialon. La du lastajn mi ne tuŝis, ĉar ŝajne ili jam kontentas. Ĉu bone? Bill O'Ryan 06:23, 16. Jul 2007 (UTC)

Kandidatiĝo redakti

Sekve de lastatempa sugesto de Marcos ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj antaŭduonjara sugesto de Arno mi min proponis ĉe Vikipedia diskuto:Administrantoj. Tion mi mencias ĉi tie, ĉar mi supozas, ke la plejmulto de vikipediistoj eble ne kutimas rigardi tiun paĝon (mi mem nur lastatempe ekscias prie), kaj gravas, ke ĉiuj havu oportunon sin esprimi, aparte tiuj kiuj eble kontraŭas. Bill O'Ryan 00:21, 12. Jul 2007 (UTC)