Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2018/12

Diversejo redakti

New Wikimedia password policy and requirements redakti

CKoerner (WMF) (talk) 20:02, 6 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Ilo por facila liberigado - bv. subteni monpeton! redakti

En la Vikimedia movado ni ree kaj ree alfrontas la saman problemon: kutimaj verkoj estas protektataj per aŭtoraj rajtoj kaj pro tio ni ne povas ilin uzi en Vikimediaj projektoj. La problemo eĉ pligrandiĝas, se la aŭtoro forpasas kaj ties familio ne estas konata aŭ ne pretas cedi pri (hereditaj) aŭtoraj rajtoj.

Okazis, ekzemple, ke slovaka amatora Esperanta verkisto forpasis kaj lia familio postulis tre grandan sumon kontraŭ liaj poemoj. Slovakoj ne povis tiom pagi kaj la granda poemaro ŝajne estas poreterne pereita. Ĉu la verkisto volus disvastigi siajn poemojn, ekz. en Vikifontaro? Nu, mi ne scias. Sed ĉar li ne liberigis ilin, ni ŝajne neniam plu pvos tion fari.

Aliflanke, ankoraŭ vivas multaj kapablaj kaj kreemaj homoj, kiuj volonte provizos siajn librojn, filmojn aŭ muzikon por Vikifontaro aŭ Komunejo. Se nur se tio estos sufiĉe facila. Kun ties bonvolo povos niaj projektoj tre kreski!

Tial E@I (konata pro lernu.net, Somera Esperanto-Studado, sed ankaŭ diversa Vikimedia agado kaj simile) monpetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio por projekto por plifaciligi liberigadon de propraj verkoj (kiu estos eĉ pli kapabla ol OTRS). Se vi kredas je la projekto, bonvolu subskribiĝu ĉe la ligita paĝo en la sekcio "Endorsements", eventuale komentu ĉi tie aŭ en ties diskutpaĝo.

meta:Grants:Project/E@I/Testamentu#Endorsements

Antaŭdankon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 11:38, 15 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Teknikejo redakti

Vjetnama anonimulo redakti

Saluton. Iu neregistrita Đông Minh amase faras teknikajn ŝanĝojn, ĉefe forviŝas. Mi rigardis kelkajn kaj ne kapablas kompreni ĉu tio estas bonintencaj faroj aŭ vandalismo.--kani (diskuto) 09:55, 14 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi inspektis kelkajn liajn redaktojn (en Bitmono kaj en Berberiso), kaj tiuj aspektas por mi bonaj - fakte korektoj de eraroj. Mi kredas ke pli verŝajne bonintenca ulo ol vandalo. - Moldur (diskuto) 10:44, 14 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Ne zorgu, karaj, tiu uzanto redaktis ligilojn, forviŝinte troaĵojn sen perdi la enhavon. Li korektis kaj kompaktigis ilin teknike, do nur plibonigis.RG72 (diskuto)
Bonege. Dankon al ĉiuj.--kani (diskuto) 20:14, 18 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Kopirajto de logotipo redakti

Saluton!

Mi jam metis tiun demandon en la Diversejo, sen ricevi respondon; mi ankaŭ petis en Commons, sed oni respondis al mi, ke mi devis peti en la Esperantan Vikipedion mem. Eble mi uzis unue la malbonan fadenon, do mi reprovas en la Teknikejo.

Mi estas verkanta la artikolon Fédération Syndicale Unitaire (franca sindikato). En la Franclingva artikolo, la logotipo de la federacio aperas. Mi bone scias ke logotipojn oni ne povas alŝuti al Commons, sed ke estas en multaj Vikipedioj apartaj reguloj por ili, permesante al la uzantoj alŝuti rekte la logotipojn al la Vikipedio, sen uzi Commons. Ĉu tio estas permesata en la Esperantlingva Vikipedio, kaj se jes, kiel oni faras tion?

Dankon!
Theomanou (diskuto) 08:34, 22 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Fakte, nur kelkajn minutojn post la publikigo de tiu mesaĝo, mi trovis tion.  Ŝajnas, laŭ tio, kion mi legis en ĝi, ke mi povas uzi ĝin laŭ la reguloj de la justa uzo; mi faros tion. Ne hezitu forviŝi la dosieron se ĝi ne respektas la regulojn de Vikipedio. --Theomanou (diskuto) 08:39, 22 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Farite. --Theomanou (diskuto) 08:48, 22 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Administrejo redakti

Faŝisto redakti

Saluton. De antaŭ nelonge agadas nova vikipediisto kiu metas novajn artikolojn. Ĝis tie neniu problemo. Ankaŭ la enhavo de la artikoloj ne estas problemiga, kvankam plej partoj temas pri naziistoj aŭ kontraŭjudaj temoj. La ankoraŭ neregistrita vikipediista nomo estas BoiaChiMolla1492. Boia Chi Molla estas slogano uzata lastatempe ege provoke fare de novfaŝistoj kaj 1492 estas la jaro kiam oni forpelis la judojn el Hispanio. Do, mi ne scias ĉu iu vidas tialojn por almenaŭ esti atentemaj pri la agado de tiu kiu iel fanfaronas kiel novfaŝisto. Mi komprenas, ke fanfaronado de tro radikalaj kaj eĉ perfortemaj idearoj iras iel kontraŭ la spirito de Vikipedio, sed mi ripetas: ĝis nun neniu problemo pri la enhavo.--kani (diskuto) 22:51, 24 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi sekvas la kontribuojn de tiu vikipediisto kaj ĝis nun estas nenio problemiga en la enhavo de la artikoloj.--kani (diskuto) 19:41, 3 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

New Wikimedia password policy and requirements redakti

CKoerner (WMF) (talk) 21:21, 6 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Sama artikolo redakti

János Józsa (hidrologo) kaj János Balázs Józsa temas pri la sama persono. Ili ambaŭ estas miaj kreaĵoj, do mia eraro. Bonvolu fari la kutiman necesan procezon, aŭ alinomi aŭ forstreki iun.--Crosstor (diskuto) 14:25, 10 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, kara. Vi petis unuigon de tiu artikolo János Balázs Józsa kun János Józsa (hidrologo), ĉar temas pri la sama persono. Mi povas fari tion rapide, sed mi preferas informi al vi, ke certe ankaŭ vi mem povas fari ĝin. Se ne, memorigu tion al mi kaj mi faros. La procedo estas jena: 1 decidu la artikolon savotan, 2 prenu la detalojn de la alia (nesavota) kiuj mankas en savota kaj kopiu ilin tien, 3 malfermu la redaktopaĝon de la nesavota artikolo, tie forviŝu la enhavon kaj kiam la paĝo estu blanka per Pliaj iloj estas sageto kiu indikas dekstren, fakte plej dekstre inter la bildo por Tabelo kaj la bildo por Bilda galerio, klaku tie kaj en la spaco metu la titolon de la savita artikolo, 4 publikigu kaj la nesavita titolo restos alidirektilo al la savita. Mi esperas, ke mi bone klarigis, sed mi ripetas: se okazos malsukceso, diru kaj mi faru.--kani (diskuto) 11:07, 13 dec. 2018 (UTC)[Respondi]
Laŭ via deziro. Mi lasis János Józsa (hidrologo) kiel plej kompleta. La alia restos kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 11:57, 13 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

ArnoLagrange redakti

Saluton. Aperis artikolo Arik Einstein kreita de TMLN123 kun unura redakto (nome la krea) kaj en la artikolo aperas averto ke Ĉi tiu artikolo estas redaktata de ArnoLagrange. Mi supozas, ke temas pri eraro, sed mi ne avertis TMLN123 ĉar ŝajne estas novulo, kiu ankoraŭ ne uzis sian diskutpaĝon.--kani (diskuto) 11:11, 13 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Azia jaro redakti

Mi deklaras tiu ĉi jaron Azia jaro, ĉar nekonata japano kreas amase strangajn artikolojn sen kategorio, sen lingva ligilo, sen, sen sen... Ŝajnas, ĉiuj administroj kaŝiĝis, vivu la Azia jaro!--Crosstor (diskuto) 05:33, 12 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

La artikoloj kiujn li kreas estas amaso da ĝermetoj, aŭ nur vandalismo. Ĉu ni blokos lin?--Salatonbv (diskuto) 04:10, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Tio ne estas mia kompetenteco, tamen estus bona admoni lin tuj fari eblajn lingvajn ligilojn, kategoriojn, enkondukajn frazojn, referencojn. Se li ne faras tion, bloku lin!--Crosstor (diskuto) 07:29, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Dum oni trovas solvon, mi klopodos iom organizi la enhavon en malpli da artikoloj kaj konverti tiujn strangajn artikolojn en alidirektiloj, se eblas, kvankam mi nek estas fakulo pria nek komprenas la intencon de la aŭtoro. Mi kutime lunde revizias la strangaĵojn de la semajno kaj, kiam mi alvenos tien, mi esploros solvon. Krome mi apogas la nepran forbaron, ĝis oni povos kontakti kun tiu kaj montri la ĝustan vojon.--kani (diskuto) 11:50, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Post tio mi vidis ke Salatonbv jam kontaktis la aŭtoron kaj ke li forigos la tutan artikolaron. Do, mi faros nenion.--kani (diskuto) 12:49, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes, mi ne forbaros lin, sed forigos la artikolojn kiam mi havos tempon. Atendu min.--Salatonbv (diskuto) 10:08, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]