Esperanto-Grupo Wiesbaden

Esperanto-Grupo Wiesbaden estas loka grupo de Germana Esperanto-Asocio en Wiesbaden, Hesio. Ĝi fondiĝis verŝajne en 1906, sed plej malfrue en 1909, ĉar la 1-an de marto de tiu jaro "Esperantistengruppe Wiesbaden" aperigis anonceton pri Esperanto-kurso en la loka gazeto Wiesbadener Tagblatt.

Esperantistoj el Wiesbaden kaj apudaj urboj dum la 4-a Visbadena Esperanto-Tago, 2008-08-17

De 1914 ĝis 1979 la ĉefa aktivulo de la grupo estis Kurt Schönrich, kiu prezidis ĝin de ĉirkaŭ 1920 ĝis 1936 (kiam ĝi devis malfondiĝi) kaj denove de 1946 ĝis sia morto. Sekvis lin en tiu posteno Walter Wichmann (1929-2021), Paul Sikora (1930-), denove Walter Wichmann kaj ekde novembro 1999 Ulrich Matthias (1966-).

Jam de multaj jardekoj la grupo kutimas kunveni unufoje monate; ĝi nuntempe havas ĉirkaŭ 10 pagantajn membrojn. Ĝia plej nova statuto estas de 1927, kaj ĝiaj formalaj membrokunvenoj okazas nur laŭbezone (lastfoje en 1999).

Ekde aprilo 2005 la nomo de la grupo legeblas sur pavimŝtono ("Bürgerstein") sur la plej centra placo de la urbo, la "Schlossplatz" ("Kastela Placo"), inter la Hesa Parlamento kaj la urbodomo. La ŝtono estas parto de protektita monumento; la grupo pagis por ĝi 1000 okaze de kampanjo "ŝtono por eterno", per kiu la urbo celis financi la renovigon de la placo.

La ĉefa aranĝo de la grupo estis dum kelkaj jaroj la Visbadena Esperanto-Tago kun prelegetoj kaj ekskurso. En 2008 partoprenis ĝin 22 homoj el Germanio, Britio, Rusio, Bulgario, Rumanio kaj Ĉinio, ĉiuj loĝantaj en Wiesbaden aŭ en apudaj urboj.

En Wiesbaden okazis gravaj Esperanto-aranĝoj - tamen malpli pro la loka Esperanto-grupo ol pro la ekzisto de junulargastejo, kiu ofertis favorajn kondiĉojn por aranĝoj kun ĉ. 200 - 300 homoj. Menciindas la Internacia Junulara Kongreso 2015 kaj la Novjaraj Renkontiĝoj je la jarŝanĝoj 2018/2019 kaj 2019/2020.

Pavimŝtono ("Bürgerstein") de Esperanto-Grupo Wiesbaden

Politika agado redakti

En la germana kaj internacia Esperanto-movado, la grupo vekis atenton pro politika agado por Esperanto. Kelkaj membroj de la grupo kunfondis en Wiesbaden la germanan sekcion de EDE (Europa - Demokratie - Esperanto) en 2008, la tutmondan esperantistan partion UNU MONDO en 2009 kaj ties germanan sekcion Eine-Welt-Partei en 2010.

Eksteraj ligiloj redakti