Kurt Schönrich

germana esperantisto

Kurt SCHÖNRICH, naskiĝis la 4-an de novembro 1885, mortis la 10-an de majo 1979 inter Visbadeno (Wiesbaden) kaj Majenco, estis germana instruisto kaj esperantisto, kiu dum jardekoj agadis sur loka kaj regiona nivelo.

Kurt Schönrich
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1885 (1885-11-04)
Morto 10-an de majo 1979 (1979-05-10) (93-jaraĝa)
Mortokialo drono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kiel juna instruisto en Offenbach, li konatiĝis kun Esperanto. En 1914 li translokiĝis al Wiesbaden, membriĝis en la tiea Esperanto-grupo kaj fariĝis ties ĉefa aktivulo. Li prezidis Esperanto-Grupon Wiesbaden de 1925 ĝis 1936 (kiam ĝi devis malfondiĝi) kaj denove de 1946 ĝis sia morto. Fine de la 1920-aj jaroj li ankaŭ prezidis la iaman Sudokcident-germanan Esperanto-Ligon (SOL), al kiu Visbadeno apartenis, kaj ekz. organizis ties ĉefkunvenon en Darmstadt je la 28-a de septembro 1930 (detalojn vd. en Germana Esperantisto 1930, p. 163) aŭ zorgis pri la Esperanto-Adresaro 1932/33 de SOL (vd. Heroldon de Esperanto 1932 n-ro 25 (678), p. 3), ktp.

En 1933 li forlasis la lernejon por ne instrui laŭ nazia doktrino.

Dum multaj jardekoj li gvidis Esperanto-kursojn ekzemple ĉe la loka popola altlernejo. Li tradukis informan broŝuron "Esperanto: lingvo por ĉiuj" en la germanan (ĉ. 1960, 8 p.). Schönrich aktivis ankaŭ en la germana sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Laŭ propono de la ĉefministro de Hesio, la germana prezidento distingis lin per la Federacia Meritkruco. Tiun ĉi ordenon transdonis al li la urbestro de Wiesbaden, Georg Buch, la 15-an de februaro 1966.

En alta aĝo Kürt Schönrich malesperis pri la estonto de Esperanto. Li mortis dronante en la Rejno, oficiale pro memmortigo, tamen kelkaj el liaj esperantistaj amikoj pridubis tion.

Li estis honora membro de Germana Esperanto-Asocio ekde 1959. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas en arbaro apud Wiesbaden (urboparto Naurod) la kabano "Kurt-Schönrich-Hütte" konstruita post lia morto de la naturamikoj, por kiuj li ankaŭ aktivis.

Eksteraj ligiloj redakti