Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 2


Komunumoj - ĉu indas? redakti

En interreto troveblas informo pri multaj komunumoj de kelkaj ŝtatoj. Ĝin eblas preni kaj enigi en vikipedion. La permesilo estas taŭga. Ekzemple informo pri francaj komunumoj (ĉirkaŭ 35000) estas nun en it: kaj pl:. Projekto pri la afero: it:Wikipedia:WikiProject/Geografia/Antropica/Comuni francesi.

Ekzemploj:

Kion vi opinias, ĉu indas enigi ĉi ĉion en la esperantan vikipedion? Maksim 14:03, 19. Jan 2006 (UTC)

Mi opinias ke jes, ĉar estas informado, mi mem komencis enigi la komunumojn de Nederlando ĉ. 500 estas konsilinda uzi ian sistemon por enrubrikigi la informojn. Se vi volas vi povas vidi ekzemplon sub Bedum (komunumo en provinco Groningen Nederlando).Verdulo 20:00, 19. Jan 2006 (UTC)
Ĉu eblas trovi tiel grandan kvanton da informo? Ankaŭ laŭ mi endas ĉiam skribi tempon, al kiu apartenas la informo, ja ĝi malnoviĝas. Maksim 10:04, 20. Jan 2006 (UTC)
Alia ebla varianto - fari malpli grandan kvanton da artikoloj, ekzemple po unuon por provinco, regiono, distrikto ktp, kaj en ili listigi inforomon pri komunumoj en tabeloj. Maksim 10:04, 20. Jan 2006 (UTC)

Mi intencas envikipediigi unue datumojn pri la italiajn komunumojn. Ili estos entute ĉ. 8000. Mi planas fari po 25 komunumojn en unu artikolo. Estos ĉ. 350 artikoloj, ĉiu ĉ. 25 kb longa. La fonta informo estas ĉi tie: it:Wikipedia:Data.

Fari eternajn ĝermojn pri komunumoj, en multaj el kiuj loĝas po 150 homoj mi apenaŭ volas.

Tamen estas problemo - kiel fari intervikiajn ligojn por grupaj artikoloj? Maksim 07:03, 23. Jan 2006 (UTC)

Ĉu ne estus pli bone krei ĉiun komunumon en memstara paĝo?

En multaj vikipedioj oni tiel faris. Poste pro tio aperis eternaj ĝermoj. Kaj kutime tiaj multegaj paĝoj estas simple ridindaj, ekzemple se trovadi ilin per ilo "Hazarda paĝo". (Antaŭ nelonge en diskutejo de la rusa vikipedio oni ridis pro la serba vikipedio, kien oni alŝutis urbojn de Francio)
Pro tio mi elpensis ĉi tiun grupan sistemon, kaj anonsis ĝin en nia diskutejo (kie neniu kontraŭis).
Tamen vere grupa sistemo havas malavantaĝojn:
1. Malfacilas renomigi komunumojn;
2. Ne eblas fari intervikiajn ligojn;
Jes ja ! sufiĉas uzi # inter la paĝtitolo kaj la subtitolo: sub formo tia "xx:regiono#urbo".--Ssire 17:48, 30. Jan 2006 (UTC)
3. Ĉiuokaze necesas fari alidirektilojn por ĉiuj komunumoj (tamen alidirektiloj ne videblas per ilo "Hazarda paĝo").
Mi pretas fari ĉia maniere, laŭ decido de vikipediistoj. Maksim 15:35, 30. Jan 2006 (UTC)
Maksim, vidu ankoraŭ [1]. Mi volas entrudi al vi nenian sistemon pri komunumoj, sed mi farus tion iel simile, kiel ĉe distriktoj de Ĉeĥio. En unu paĝo ĉiuj distriktoj kaj poste ĉiu distrikto en memstara paĝo, kie ĉiu distrikto povas esti plu redaktata kaj aldonataj informoj. Memkompreneble, ke vi povas krei alian ŝablonon kun aliaj koloroj, tio dependas de vi, sed vi povas trankvile kopii la ŝablonon, kiu mi kreis por la distriktoj. Petro 30. Jan 2006 16:52 (UTC)

Fakto estas ke la paĝoj pri komunumoj de Abruzo havas du malavantaĝojn : ekzistas kvar arbitraj partoj kaj tamen ĉiu unuopa paĝo estas pezega kio igas ilin tute malirebla kiam la servilo malrapidas (kiel nun ekzemple). Mi opinias pli oportune ke ĉiu komunumo troviĝu sur aparta paĝo -- eĉ se tio ŝajnas momente "ĝerma"-- kaj ke ili simple estu ordigitaj en taŭgan kategorion. Se necese esttos facile ŝanĝi la nomon de unuopa komunumo : estas nenia malhelpo al tio. Oni tre facile povas intervikie ligi de kategorio al kategorio. Arno Lagrange  17:52, 30. Jan 2006 (UTC)

Mi tute konsentas kun Arno. Por mi estas la natura solvo havi apartan artikolon por ĉiu komunumo. Multaj certe restos ĝermoj, sed ne multe gravas. Certe oni kelkajn pluredaktos. La nura kialo, kiu estis menciita kontraŭ apartaj artikoloj estis la funkcio "Hazarda paĝo". Laŭ mi, tio ne estas bona argumento. Eble anstataŭe oni provu konvinki la programistojn de MediaWiki ke indas havi funkcion de hazardaj ne-ĝermaj artikoloj. Marcos 18:59, 30. Jan 2006 (UTC)
Bone, estos apartaj artikoloj. Ankaŭ ideo pri ŝanĝo de MediaWiki estas interesa. Sed ĉu meti ŝablonon Ŝablono:ĜermoŜablono:Ĝermo-geografio en ĉi tiujn artikolojn? Eble fari aparton ŝablonon Ŝablono:Ĝermo-Italio ekzemple? Maksim 06:22, 31. Jan 2006 (UTC)

Faeto kaj kelkaj aliaj artikoloj pri komunumoj en Italio nun aspektas fuŝaj. Ĉu vi riparos tion, Maksim? -- Robert Weemeyer 13:41, 1. Feb 2006 (UTC)

Ĉu la "navigado-linio" nun ne estas bezona? redakti

Foje, ni volis fari nepre navigado-linion en ĉiu artikolo, por helpi pri navigado inter artikoloj. Mi opinias, ke pro aliaj rimedoj de navigado (kategorioj, kadro-ŝablonoj, ktp) nun ekzistas, la navigado-linio nun ne necesas. Ĉu mi pravas? Mi demandas al la komunumo, pro mi kreis artikolon sen ĉi tia linio, kaj anonimulo poste aldonis navigado-linion. Ĉu ni nun forigu ĉi tiajn liniojn el artikoloj? -- Yekrats 14:01, 31. Jan 2006 (UTC)

Mi kontraŭ forigi la liniojn de tie kie ili jam ekzistas, kvankam laŭ mi nun oni jam povas krei artikolojn sen ili. Maksim 14:36, 31. Jan 2006 (UTC)
Mi ĉiam miris pri tiuj ĉi "strangaj" navigado-linio (finfine el tiu ĉi diskutkontribuo mi eksciis, kiel oni nomas tion). Amiko esperantisto, kiu estas administranto ĉe cs: eĉ foje diris al mi, ke li ne emas redakti artikolojn ĉi tie ĉe eo:, ĉar ni "havas ĉi tie la strangan kategorian sistemon, kiun mi neniam povas kompreni" - videble li celis ne kategoriojn, sed ĝuste tiujn navigado-liniojn, kiujn oni laŭ mia opinio (tamen nekonfirmita) kreadis ĉefe antaŭ ol oni enkondukis verajn kategoriojn. Fojfoje, reverkante artikolon, mi eĉ decidas forigi tiujn liniojn, ĉar ili ĝenas laŭ mi kaj tute ne bezonatas. Malkiel ĉe kategorioj, ne ekzistas ajna oficiala hierarĥio por ili, kiun oni povus sekvi kreante novan artikolon (do kiel mi divenu, kion enmeti tien?), plie tiaj ligiloj arte "malpurigas" la liston "Ligiloj ĉi tien" ĉe la koncernaj artikoloj (kvankam eble ĝuste tio antaŭe estis la maniero kiel trovi similtemajn artikolojn) kaj laste mi spektis tian uzon ĉe neniu alia vikipedio kaj ĝi kontraŭas la ĝeneralan konsenton pri tio, ke la komencaj literoj de artikolteksto estu enkonduko alineo kun la unua grasa teksto estanta titolo de la artikolo (kio cetere, se estas tiel, multe povas ŝpari laboron al robotoj ktp.). Mi jam longe opiniis tiun ĉi aĵon arĥaiĝinta kaj fakte eĉ miris hodiaŭ ekscii, ke ankoraŭ estas homoj, kiuj defendas ĝin, se jam ekzistas kategorioj. Foje mi planis meti tiun ĉi aferon en diskuton, sed vi jam ekis, nu: Mi proponas ke oni iam forigu ĉiujn la "navigado-liniojn". Tamen (kaj eble ĝuste tio estis la kialo de Maksim por ankoraŭ defendi ilin), oni devas antaŭ ol forigi tiujn liniojn unue transformi ilin en kategoriojn tie, kie kategorioj ankoraŭ ne estas uzataj kaj anstataŭe oni uzas nur tiun malnovan sistemon. Kion vi ĉiuj opinias pri tiu ĉi propono? Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:40, 31. Jan 2006 (UTC)
Mi tute konsentas kun la opinio kaj la propono de Marek. Mi pensas ke la proponon (anstataŭigi la navigado-liniojn per kategorioj) bone povus plenumi roboto, ĉu ne? Marcos 21:11, 31. Jan 2006 (UTC)
Mi konsentas kun la lastaj vortoj de Marek kaj de Marcos. Fakte jes tiuj navigadlinioj estas spuroj de pratempo kiam kategorioj ne jam ekzistis. Forigendaj ili estas nur se ili estas anstataŭitaj de ĝusta enkategoriado. Povas helpi roboto. Tamen kontrolenda estus ke oni ne kreus du apartajn kategoriojn (ekzemple pluralo/singularo) kiam devus esti nur unu. tion nepre homa redaktanto priatentu. Arno Lagrange  06:44, 1. Feb 2006 (UTC)

Mi konsentas kun Marek, Marcos kaj Arno. Daŭrigo de tiuj linioj estus duobla laboro, ĉar ekzistas kategorioj. Ankaŭ ne estus sence, se nur malnovaj artikoloj havus tiajn liniojn. -- Robert Weemeyer 13:51, 1. Feb 2006 (UTC)

Se forigadi liniojn ankaŭ necesas kontroli ĉu ni ne perdos gravajn ligojn de la artikolo. Ekzemple se "Abcdef" estas urbo en Ukrainio, kaj estas la linio

Ukrainio > Abcdef < Urbo

necesas post forigo de la linio ien en la artikolon enmeti ligojn "Ukrainio" kaj "Urbo". Maksim 09:07, 1. Feb 2006 (UTC)

Pri Ukrainio vi tute pravas, sed ligilon al urbo mi ne metus. Urbo estas tre baza vorto, kaj ĉiu pli-malpli scias ĝian signifon. Ne estas malverŝajne, ke oni post legado de artikolo pri urbo Abcdef en Ukrainio volas ekscii iom pli pri Ukrainio. Ke oni pro la artikolo volas ekscii pli pri urboj ĝenerale, ne verŝajnas. -- Robert Weemeyer 13:51, 1. Feb 2006 (UTC)
Nu, eble estas ne la plej bona ekzemplo, sed ja la problemo ekzistas. Mi estas kontraŭ forigo de la navigolinioj tie, kie ili jam estas. Ili restu pro multego da kialoj:
  • ĉar estas bele;
  • ĉar estas rememorigo pri antikveco de nia Vikipedio;
  • ĉar foje estas vere oportune;
  • ĉar ili multe plibonigas nian statistikon.
Pri la lasta listero: ekzistas statistiko pri averaĝo kvanto de ligiloj en averaĝa artikolo; la nia povas fali post forgio de la navigolinioj. Estus tutegale, se temus pri nacilingva vikipedio, sed ni eble ne devas forgesi pri la signifo de Esperanta vikipedio en disvastigo de Esperanto... Ktp. - Slavik IVANOV 03:11, 6. Feb 2006 (UTC)

Interlingvaj ligoj redakti

Mi translokis ĉi tiun diskuton al Vikipedio:Laboro por robotoj#Interlingvaj ligoj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:39, 1. Feb 2006 (UTC)

Nova aspekto de la ĉefpaĝo redakti

Mi volas atendigi la aliajn, ke okazas diskuto pri ebla nova aspekto de la ĉefpaĝo ĉe Diskuto:Ĉefpaĝo. La nova propono aperas ĉe Diskuto:Ĉefpaĝo/Provo. Marcos 16:33, 1. Feb 2006 (UTC)


Igi la vikipedion pli amuza redakti

movita el diskutpaĝo de Arno Lagrange

Saluton Arno, mi rimarkis tiun ĉi sekcion en via diskutpaĝo kaj mi devas aldoni ankaŭ ion. Vikipedio fariĝus pli amuza, se oni pagus al vikipediistoj, kiuj volas dediĉi sin al Vikipedio serioze kaj daŭre kiel pagataj redaktistoj. Ja en vorto vikipediisto ni havas sufikson -isto, kiu signifas profesion. Ĉiuj, eĉ pli fervoraj redaktantoj, post ioma tempo forlasos la redaktadon, ĉar mankas la motivado. Kial ni estus serĉontaj senĉese senpage temojn, traduki ilin el aliaj lingvoj aŭ krei tute novajn artikolojn, kiuj ankoraŭ estas en nenia lingvo? Tio ja kostas nin redaktantojn tempon! Se estas monkolektoj por Vikipedio, certe trovus ankaŭ iom da mono por pagi nin. Se iu ("tie supre") volas, por ke Vikipedio estu senĉese pli granda enciklopedio, tiu enpensiĝu, ĉu ni devas labori senpage. Tiam Vikipedio kreskus pli rapide kaj miaopinie ankaŭ artikoloj havus ian nivelon. Sincere kaj serioze Petro 2. Feb 2006 08:54 (UTC)
Petro, eble vi tiam interesiĝu pri alia komercema projekto, kiel Digital Universe. Jes estus certe bela ideo, se oni pagus al la redaktantoj pro redakti vikipedion (sed jam estas demando laŭ kio oni elektu la pagutojn), tamen tia aĵo bedaŭrinde tute malkongruas kun la ĝenerale vikipedia ideo, do mi opinias ĝin neniam enkondukebla. Vi vidas, ke se oni faras monkolektojn, tio sufiĉas apenaŭ por vivteni la projekto teĥnikflanke, ĉar ĝi estas tiom sukcesa kaj estas tiom granda intereso pri ĝi de la ekstera mondo. Digital Universe estas kreata de homo kiu forlasis la originalan kreantogrupon kaj volas krei alternativan vikipedion, kie profesiuloj kontrolos la enhavojn de la artikoloj, sed mi vere dubas, ĉu tio povos sukcesi (ja tiujn profesiulojn oni devos pagi kaj en tiu kazo ĝi fariĝos nur alia pagenda enciklopedio, kiel ekzemple Encarta). Almenaŭ mi trovas kontentigon kaj motivigon pri la vikipedio simple jam en tio, ke mi kreas aŭ redaktas paĝon kaj poste en la atentaro rigardas, kiel aliaj pluevoluas ĝin kaj mia laboro fariĝas bazo por laboro de aliuloj, kaj sekve utila. Rigardu ke ekzemple la angla vikipedio daŭre senprobleme funkcias kaj klarvideble ne estas en ĝi manko de redaktoroj. Jes, certe nia vikipedio havas iom aliajn kondiĉojn kaj multaj aferoj malsamas inter ĝi, tamen la ideo pri pagado de vikipediistoj verŝajne neniam okazas en ĉi tiu projekto (kaj se jes ĝi okazus, pensu - se legantoj donacus monon, do al kiu? - sincere dirite, ne al ni esperantistaj redaktantoj, ĉar la plejmulto de la donacantoj ja legas alilingvajn vikipediojn, do ili ne volus donaci monan al iu por ili neutila vikipedio esperanta; tial mi opinias, ke se jam io tia povas okazi, tiam maksimume nur kaze de la angla aŭ eble ankoraŭ kelkaj pliaj grandaj lingvoj - cetere ankaŭ tiu Digital Universe aŭ ajna alia similcela projekto eĉ neniam havos esperanto-version, des malpli kun ebleco esti pagita pro kontribuado al ĝi). Jes, tiel estas la vivo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:51, 2. Feb 2006 (UTC)
Poste mi devas demandi: Kiel longan ni havas labortagon? Pluraj redaktas matene, posttagmeze kaj eĉ nokte. El tio rezultas, ke se iuj estas okupitaj en firmaoj, ili devas redakti dum sia labortago en la firmao kaj kion ili poste faras tie? Ĉu ili estas pagataj por tio, ke ili helpas Vikipedion? Petro 2. Feb 2006 11:07 (UTC)

Ke la laboro de la esperantaj vikipediistoj estu dankata, mi jam priopensis kaj ekesploris tion. Mia revo estis ke la esperanto-movado helpu la Vikipedion progresi ĉar ĝi estas la plej brila pruvo de la valoro de eo. Arno Lagrange  18:42, 3. Feb 2006 (UTC)

Donacintoj de la mono kaj pagata redaktado redakti

Ĉu estas ie legebla listo pri la donacintoj de la mono por Vikipedio el la monkolektoj? Estus interese tralegi, kiu kaj kiom da mono donacis por Vikipedio. Se la donacintoj volas, ke Vikipedio ekzistu, estus ankaŭ bone, se estus pagataj vikipediistoj. Tempo estas nomo, ankaŭ por ni, ĉu ni devas labori senĉese senpage? Kial ni laboru senpage nur pro tio, ke iu deziras, ke ekzistu ia Vikipedio? Mi scias, ke tiu ĉi demando restos eble neniam respondita far de kompetentaj personoj, sed kie ni demandu pri la afero? Ĉu iu scias? Petro 4. Feb 2006 14:18 (UTC)

Jen bonega ideo! Sed oni devas iri iom pli profunden: mi aŭdis ke kelkaj homoj trovas kontentigon, eĉ plezuron skribi ion, kion legos aliulojn. Plezuro ne estu senkosta. Mi sugestas ekzemple, ke por rajti skribi unu linion, (kiu ajn vi estas) tio kostu unu eŭron. Tio konsistigos monrezervon, el kiu oni povos pagi la kontribuantojn (kiuj ajn ili estas), sur bazo de - ni diru - unu eŭro por unu linio...interesa, ĉu ne ? --Ssire 20:42, 4. Feb 2006 (UTC)
Estas interese, ke se iu subtenas per mono tiun grandan projekton kiel Vikipedio estas, ke li volas esti "nevidebla". Ĉiuj sponsoroj volas esti notitaj ie en sia sponsorita afero kaj kie ni povas trovi en Vikipedio informojn pri sponsorintoj? Ankoraŭ nenie mi legis en Vikipedio, ke Vikipedion sponsoris en la monkolektoj firmao xy, xz, ktp. Petro 4. Feb 2006 20:52 (UTC)
Estas vaste konata fakto, ke, ekz., Yahoo! multe subtenis Vikipedion per livero de siaj serviloj por neimageble grandaj bezonoj de Vikipedio. Responde al via ideo pri pagata redakto, necesas diri, ke ekzistas nur unusola pagata vikipediisto — estas Brion VIBBER, programisto. Mi scias pri memstaraj provoj pripagi redaktojn en kelkaj (ĉefe malpli grandaj) Vikipedioj: ekzemple, por la oseta ni, osetaj vikipediistoj kaj lingvoprotektaj aktivistoj, kolektadis monon por pripagi grandajn artikolojn, kiujn verkis instruistinoj de la oseta lingvo el malriĉa urbo Cĥinvalo -- tiel estiĝis, ekz., artikolo pri eminenta moderna verkisto Nafi Ĝusojti kaj kelkaj aliaj. - Slavik IVANOV 03:04, 6. Feb 2006 (UTC)

40000-a pasis redakti

Hodiaŭ mi kun granda surprizo rimarkis, ke subite kaj verŝajne sen ajna granda pompo pasis hodiaŭ la 40000-a artikolo en la Vikipedio en Esperanto. Nun estas en la Vikipedio jam 40097 artikoloj. Laŭ miaj kalkuloj, la jubilea 40000-a estis Sorgà, kreita de Vikipediisto:Maksim-bot la 5-an de februaro 2006 je 09:11:51 UTC. Verŝajne kulpas pro la subita kresko ĉefe la amasa alŝutado de komunumoj de Italio, sed certe jam sentebligis ankaŭ la efiko de la promeso verki po 3 artikolojn tage, kiu jam per 124 artikoloj pliriĉigis la enciklopedion. Mi petas la administrantojn, ke ili bonvolu ŝanĝi la tekston ĉe Lastaj ŝanĝoj kaj ankaŭ ĉe la Ĉefpaĝo. Kaj, gratulon al ni ĉiuj fidelaj vikipediistoj! Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:40, 5. Feb 2006 (UTC)

Gratulon al vikipediistoj, kiuj pli fervore laboras ol mi. Kvankam mi aldonu kritikon: Bedaŭrinde, kompare al germanaj aŭ anglaj vik-ejoj, la esperanta vikipedio enhavas multe da sentaŭgaj ĝermoj. La promesantoj certe rajtas ampleksigi Ĝermojn anstataŭ verki tute novan artikolon, ĉu? Salutas Helen Sara
Eble kio estas utila al angloj aŭ germanoj ne estas nepre utila al esperantistoj. Sed nia kara Helen pravas, ni havas tro da ĝermoj. Bedaŭrinde ni ne faris kunlaboraĵo al grandega 40000... Ni nepre ne perdu la grandegan 50000!Roberto 23:50, 5. Feb 2006 (UTC)
Se skribi pri kion indus fari, mi skribos tion: Ni havas relative tro multajn artikolojn pri geografio. Se iel fari ankaŭ multajn pri la aliaj temoj... Maksim 12:18, 6. Feb 2006 (UTC)

Kiom grandas Vikipedio redakti

Ĉi tie vi povas legi, ke tuta enhavo de nia Vikipedio estas 60-70 MB. Ĉu tio eblas teknike? Kelkaj fotoj grandas eĉ 0,3 MB! Narvalo 19:35, 6. Feb 2006 (UTC)

Aŭ 6.000 MB? (These dumps can be *very* large, uncompressing up to 20-100 times the archive download size). Tio estas ja sufeĉe multa por skribi ĝin je unu KD. Narvalo 19:37, 6. Feb 2006 (UTC)

Laŭ ĉi tiu ligo rigardu unue la sekvaj liniojn:
# 2006-01-30 14:59:05 done All pages, current versions only.
   * Discussion and user pages are included in this complete archive. Most mirrors won't want this extra material.
   * pages-meta-current.xml.bz2 22.0 MB
# 2006-01-30 14:56:58 done Articles, templates, image descriptions, and primary meta-pages.
   * This contains current versions of article content, and is the archive most mirror sites will probably want.
   * pages-articles.xml.bz2 18.5 MB
La unuaj estas artikoloj kaj diskutoj.
La sekvaj estas artikoloj sen diskutoj.
De bildoj ĉi tie estas nur priskriboj, kie trovi la bildojn mem mi ne scias sed antaŭe la ebleco elŝuti ilin kiel unu granda dosiero estis.
Tiujn 70 Mb pezas artikoloj kun historio de redaktado. Maksim 06:39, 7. Feb 2006 (UTC)

Ĉu taŭgas kafobildo? redakti

Mi ne tute komprenas la funkciadon de vikipedio. Jen mi trovas en la "diskuto"-paĝo diskutadon pri forigo de la kafo-bildo el la diskutejo, ĉar ĝi ne nomiĝas kafejo kaj tute ne rilatas al la diskutejo. Ĉiuj konsentas pri la forigo, sed ĝis nun neniu forigis ĝin... Ĉu necesas voĉdoni? Ĉu mi forprenu ĝin? Amike, --Bea 14:35, 10. Feb 2006 (UTC)

Mi forviŝis la bildon. -- Yekrats 19:49, 10. Feb 2006 (UTC)
Dankon al vi! --Bea 21:19, 10. Feb 2006 (UTC)

Steleto por esceptaj artikoloj redakti

Mi proponas por marki escept-kvalitajn artikolojn en aliaj lingvoj uzi ne "defaŭltan" steleton (oranĝ-flavan), sed verdan Esperanto-steleton (aliaj nacilingvaj vikipedioj foje ankaŭ ŝanĝas tiun ŝablonan steleton en la listo de alilingvaj versioj de artikolo al "siaj" naciaj steloj, vidu la ruslingvan vikipedion, ekzemple). Jen la verda steleto por ŝanĝi la nunan ŝablonon en E-Vikipedio: Dosiero:629px-Esperanto star.pngOleg326756 09:23, 14. Feb 2006 (UTC)

Mi ne subtenas la proponoon de Oleg. La verda stelo tro pensigas pri esperanto kaj estas konfuzige , ĉar ĉar anstataŭ kompreni ke temas pri iu elstara nacilingva artikolo oni povus iel supozi ke rilatas al esperanto. Arno Lagrange  10:21, 14. Feb 2006 (UTC)
Mi konsentas kun Arno. Marcos 11:56, 14. Feb 2006 (UTC)
Tamen, se oni ĝenerale komprenas tiun sistemon kun listo de alilingvaj artikoloj kaj steletoj indikantaj elstarajn artikolojn, oni ja ne konfuziĝos pri la nova aspekto de la steleto - ja la funkcio mem neniel ŝanĝiĝas… — Oleg326756 12:04, 14. Feb 2006 (UTC)
mi konsentas kun Arno (kaj do ankaŭ kun Marcos)--Ssire 19:24, 14. Feb 2006 (UTC)


La fantomo revenas redakti

Mi atentigas, ke la franca "fantomo" kiu ŝajnas esti furiozulo pri esperantigo revenis post iom da tempo de silento en nian vikipedion kaj ĵus denove redaktis sub similaj IP-adresoj, interalie kiel Vikipediisto:86.199.2.126 (jen kontribuoj). Almenaŭ liaj redaktoj nun jam plejparte estas nuraj aldonoj de esperantigoj de nacilingvaj nomoj (kvankam mi dubas ĉu por la plejmulto oni povas trovi fonton pruvantan ĝian uzon de iu ajn alia ol la elpensinto kaj enmetinto en unu persono) kaj eĉ kelkfoje li korektis mistajpaĵojn (pri francaj nomoj, cetere). Liaj kontribuoj rekoneblas denove per redaktaj komentoj "(nova versio)". Kelkfoje li jam denove faris aferojn senkialigitajn - ekz. ŝanĝis elparolon de James BOND al la jam fifamiĝinta "ĝems" (komparu kun "ĝejms") aŭ eĉ forigis senkiale informojn el artikoloj (laŭ lia aserto, sed sen montro de ajna pruvo, li forigis unu el la esperantigoj de la nomo Sherlock HOLMES el la koncernata artikolo). Tial mi alvokas ĉiujn al denove eksterordinara atentemo pri ĉiuj redaktoj okazigitaj de anonimuloj kun IP adresoj komenciĝantaj per "86.". Bedaŭrinde kun nia "fantomo" preskaŭ ne eblas babili, kvankam oni jam sukcesis ie per kelketaj frazoj al kiuj li per sammalmulte kaj ne tro klare reagis, tamen verŝajne li ne tro emas ne nur komenti kaj kialigi siajn ŝanĝojn, sed ankaŭ diskuti ĝenerale - pri registriĝo kaj tiela minimuma malanonimiĝo mi eĉ ne parolu. Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:42, 17. Feb 2006 (UTC)