Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2016/9

Diversejo redakti

originala esplorado redakti

Ĉu oni povas aldoni esperantlingvan titolon de filmo, libro ktp. al esperantlingva vikipedio, se tiu titolo neniu naniam estis tradukita ekster Vikipedio al Esperanto? Mi pensas ke tio estas kontraŭ Vikipedio:Ne faru originalan esploradon kaj Vikipedio:Kontrolebleco sed ekzemple Uzanto:Oldaru ne konsentas. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:10, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi opinias, ke oni povas aldoni esperantlingvan titolon, se tio helpas kompreni la originalan titolon - supozeble, traduko ne estas originala esplorado. --Dominik (diskuto) 11:29, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Mia solvo ne estas unuvoĉa.
  • Estas precipe titoloj en angla, germana, itala ktp, tiam laŭeble restu la origina titolo.
  • Estas titoloj en la hungara, finna, japana, araba ktp, tiam laŭeble traduku la titolon.

En la dua kazo la origina titolo donas neniun impreson, eĉ falsan impreson, la akcento estas malbona. Ne faru originalan ...: Kial oni faru la debutan tradukon ie en kluba periodaĵo kaj kiel ne faru en Vp, kiu estas tutmonde atingebla eĉ kaze de malbona traduko facile korektebla. Venis al mia kapon taktiko ofte uzata en diktaturo. La oficiala radio volis prezenti novaĵon supozeble falsan, sed sen respondeco. Tiam unue la novaĵo aperis en bagatela gazeto (fare sekrete de la radio), poste la radio dissendis ĝin, sed kiel novaĵo de la gazeto.--Crosstor (diskuto) 11:43, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ankaŭ opinias ke, sen inteligenteco, aŭtomata uzo de "originala esplorado" estus malbona afero por nia vikipedio. "originala esplorado" estas ilo por eviti misuzojn ne sakra principo. Plue oni ne konfuzu lingvon aferon kaj prezenton de teorio. --pino (diskuto) 13:14, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Crosstor: Kio estas la malsamoj inter la itala kaj finna aŭ inter la angla kaj hungara? Kio pri la franca, pola, vjetnama, ka? Ĉioj estas skribataj en latina alfabeto, ĉu ne? Ne-latinliteraj titoloj estu transskribitaj al latinliteroj en E-vikipedio, sed traduko kaj transskribo estas malsamaj.--Salatonbv (diskuto) 07:18, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi konsekvence uzas la latinan alfabeton, en aliaj lingvoj la transskribon. Povas okazi, ke mi eraras.--Crosstor (diskuto) 07:27, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Bone, vi ne alimonus hungaran nomon ekz Sándor Mágócsy-Dietz al Ŝandor Magoĉi-Dic.--Salatonbv (diskuto) 07:33, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ne faris tion, sed mi aldonis la prononcon. --Crosstor (diskuto) 08:25, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Additional machine translation support to be enabled soon for Content Translation redakti

Please help translate to your language

Hello, I wanted to give you a heads up that machine translation support for Esperanto is now ready to be extended to Content Translation (beta feature) using Yandex. It is scheduled to be made active on this Wikipedia on September 14, 2016. This service can be used when translating Wikipedia articles into Esperanto with Content Translation. To start using this service, please choose ‘’Yandex.Translate’’ from the ‘’Automatic Translation’’ dropdown menu that you see on the sidebar after you start translating an article. Please note, machine translation is available from all the languages that are supported by Yandex.Translate, but Content Translation can still be used in the usual manner for translating from all languages, with or without machine translation support. For more information, we request you to kindly take a look at the details about machine translation services in Content Translation and about Yandex translation services, including a summary of the legal contract. Please note, the translations made using Content Translation are also used to improve machine translation services.


We look forward to your feedback. You can reach us using the Project Talk page or phabricator ticket. This message could only be written in English and we will really appreciate if it can be translated into Esperanto for other users of this Wikipedia. Thank you. On behalf of WMF Language team: --Runa Bhattacharjee (diskuto) 13:38, 8 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

"This message could only be written in English" - ĉu Yandex ankoraŭ ne kapablas traduki ĝin? :-(( --Dominik (diskuto) 13:44, 8 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Hello, I could read your message using Yandex so it works, but at the moment we do not have anyone on the WMF Language team who could have verified if the message translated in Esperanto was correctly done. Hope this helps. Thanks. --Runa Bhattacharjee (diskuto) 19:32, 15 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Request for Comment on cross-wiki search results redakti

The Discovery Search Team wants to enable search results that will include articles across all wiki projects – within the same language.

We'd like your feedback on the specifics of how this new functionality might work, and feedback or alternative ideas for the possible design options.

Thank you for your time.

Please help translate to your language Dankon! DTankersley (WMF) (diskuto) 17:22, 8 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

RevisionSlider redakti

Birgit Müller (WMDE) 14:56, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Necesa bilanco redakti

KuboF iniciati du utilajn projektojn :

  • traduko konkurso,
  • malŝalto de la aŭtomata konvertado al kaj el la X-sistemo.

Restas problemojn, bilanco estas nepra. --pino (diskuto) 17:29, 12 sep. 2016 (UTC) Por la konkurso[Respondi]

  • Kie estas la rezultoj ?
  • Kien devenis la premioj ?

Por la malŝato

  • Ĉu Universalan Lingvo-Elektilon funkcias ?

Ni devis povi daŭrigi la laboron kun ŝalto la novan x-konvertadon per Universala LingvoElektilo, ĉu estas vero ? Alaŭdo diri la sistemo ne funkcias kun wiki edit. Ĉu aliaj kolegoj havas problemon ? La malnove metodo funkciis bone kun Android en modo tabeleto. Nun la x-sistemo ne plu funkcias. Ĉu aliaj kolegoj faris provojn ? (la peto estas antaŭ ĉio, ĉu estas la x-sistemo funkcias ? Nun ne temas proponi aliaj eksteraj metodojn, aŭ pezaj internaj metodoj kun la uzo de tabeletojn de Wikiedit). --pino (diskuto) 20:01, 14 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Additional machine translation support enabled today for Content Translation redakti

Please help translate to your language

Hello, additional machine translation support for Content Translation (beta feature) has now been enabled for users of Esperanto Wikipedia using Yandex. It can be used when translating Wikipedia articles into Esperanto with Content Translation. To start using this service, please choose ‘’Yandex.Translate’’ from the ‘’Automatic Translation’’ dropdown menu that you see on the sidebar after you start translating an article. Please note, machine translation is available from all the languages that are supported by Yandex.Translate, but Content Translation can still be used in the usual manner for translating from all languages, with or without machine translation support using any of the available machine translation services.

Wikimedia Foundation’s Legal team and Yandex had collaborated earlier to work out an agreement that allows the use of Yandex.Translate without compromising Wikipedia’s policy of attribution of rights, privacy of our users and brand representation. Since November 2015, Yandex machine translation has been used for articles translated for Wikipedias in many languages. For more information, we request you to kindly take a look at the details about machine translation services in Content Translation and about Yandex translation services, including a summary of the legal contract. Please note, translations made using Content Translation are also used to improve machine translation services.


We have tested the service for use on the Esperanto Wikipedia, but there could be unknown problems that we are not aware of yet. Please do let us know on our Project Talk page or phabricator if you face any problems using Content Translation. This message is only in English and we will be very grateful if it could be translated into Esperanto for other users of this Wikipedia. Thank you. On behalf of WMF Language team: --Runa Bhattacharjee (diskuto) 19:33, 15 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Novaj mallongaj artikoloj redakti

Estimataj kolegoj! Foje iuj novaj artikoloj estas netolereble mallongaj.

  • Se vi povas kaj deziras plikompletigi tian artikolon, bonvolu fari tion.
  • Se vi ne povas aŭ ne deziras propramane plikompletigi netolereble mallongan novan artikolon, bonvolu ne preteriri, sed meti en la supron de tia artikolo la koderon {{subst:pf}} (vidu priskribon ĉe {{prokrastita forigo}}) kaj sciigon en la diskutpaĝon de la aŭtoro de tiu artikolo (se la aŭtoro de tiu artikolo estas registrita uzanto, aŭ neregistrito kiu plu uzas IP-adreson).
  • Oni povas trovi artikolojn, markitajn tiamaniere, en la kategorio Vikipedio:Prokrastita forigo. Artikolo restas tie maksimume dum semajno, post kio, se ne estas plikompletigita, aŭtomate transiras al tujforigendaj artikoloj.

Gamliel Fiŝkin 02:32, 16 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi pensas ke estu tia regulo kia unu aŭ du fraza artikolo estu tujforigebla se ĝi ne ligas al vikidatumo kun alilingvaj vikipedioj.--Salatonbv (diskuto) 03:29, 16 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Necesas doni al la artikolo ŝancon. Ĝuste por tio necesas semajna prokrasto: la aŭtoro estas sciigata, kaj ceteraj uzantoj povas trovi la artikoleton en zorga kategorio. Gamliel Fiŝkin 05:14, 16 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ni ne devas rapide forigi Rafael Betancourt ĉar tio estu menciinda kaj ligas al vikidatumo. Sed se oni kreadus tiajn ĝermetojn, li ricevus atenton.--Salatonbv (diskuto) 06:50, 16 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Artikolo rajtas ekzisti se ĝi plenumas du kondiĉojn: la temo de la artikolo estas menciinda kaj la artikolo estas ne tro malbonkvalita. Estas menciinda persono, sed la artikolo estas malplena. Gamliel Fiŝkin 03:46, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Oni bezonas administranton por forigu artikolon sed ne estas la rolo de la administranto en esperanta vikipedio cxasi metode la forigindajn artikololojn. Estas dangxera metodo. Admininistantoj se ebla devas resti modestaj. Ligo al vikidatumo estas ankaux ne argumento. Ni havas en nia vikipedio multaj artikolojn markitajn {{unue}}. Ankaux Rafael Betancourt estas bona ekzemplo. --pino (diskuto) 07:38, 16 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ni ankaŭ devas zorgi, ke unuaj artikoloj sen taŭgaj fontoj ofte havas eblecon de propagando aŭ malico. Nemarkitaj ĝermoj al pornografio aŭ Fejsbuko vundus Vikipedion.--Salatonbv (diskuto) 07:58, 16 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, ciuj uzantoj atentigu. --pino (diskuto) 08:20, 16 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Kelkaj paĝoj estas forigindaj. Trovado de tiaj paĝoj estas unu el la taskoj de administrantoj; ankaŭ ne-administrantoj estas bonvenaj faradi tion. Rilate la ŝablonon {{unua}}, mi ne vidis en aliaj lingvaj sekcioj de Vikipedio ion similspecan: kvankam ili enhavas multajn artikolojn komence verkitajn en koncerna lingvo, ili ne konsideras necesa speciale fieri pri tio; foresto de intervikioj pruvas nenion, sed ofte estas alarmsignalo. Gamliel Fiŝkin 03:46, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
La celo estas plibonigi artikolojn kaj pliigi uzantojn. Se oni tujforigus ĝermetojn, komencantoj forirus. Sed samtempe, ĝermetoj ne estu en enciklopedio. Laŭ mi en multaj kazoj oni povus kunigi ĝermetojn kaj alidirektigi la paĝon al la pligranda.--Salatonbv (diskuto) 04:03, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĝuste tial necesas prokrastita forigo: kreanto de unuliniaj artikoloj estas atentigata, ke necesas plikvalitigi siajn fuŝfaraĵojn. Ja iuj kreas unuliniajn ĝermetojn kun espero, ke iu fakte kreos la apenaŭkomencitajn de ili artikolojn. Gamliel Fiŝkin 04:30, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Strangaj titoloj de stacidomoj en Moskvo redakti

Saluton. Multaj artikoloj pri stacioj sub Kategorio:Stacioj_de_Moskva_metroo havas strangan kutimon pri la titoloj. Ekzemple,

  1. Ĉu estas Kolomenskaja (stacio de Sankt-Peterburga metroo)Kolomenskaja (stacio de Moskva aŭtobuso) en la mondo? -- Ne. Do, (Moskva metroo) estas superflua.
  2. Ĉu estas Kolomenskaja (lando)Kolomenskaja (frukto) en la mondo? -- Ne. Do, (stacio) ankaŭ estas superflua.

"Kolomenskaja" estas sufiĉa kaj taŭga (la problemo estas la manko de alidirektilo). Tio ne estas urĝa problemo kiel insulti personon. Sed mi pensas, ke la kutimo estas stranga.--Salatonbv (diskuto) 03:32, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

La vorto «Kolomenskaja» estas rusa adjektivo por la urbo Kolomna. «Kolomenskaja (stacio)» estus sufiĉa, ĉar ne ekzistas aliaj samnomaj metroaj kaj fervojaj stacioj. Pri simple «Kolomenskaja» (sen precizigo) mi dubas, ĉar Kolomenskaja strato (ruse Коломенская улица, aŭ Kolomensjka strato [ukraine Коломенська вулиця]) ekzistas en pluraj urboj: almenaŭ en sep rusiaj kaj tri ukrainiaj. Gamliel Fiŝkin 04:11, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu almenaŭ unu el Kolomenskajaj stratoj estus sole menciinda kiel Vikipedia artikolo estonte?--Salatonbv (diskuto) 04:32, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi pensas, ke mi estas unualoke koncernata de tiu diskuto. Miascie, mi estas la sola kontribuanto hodiaŭ, kiu redaktas artikolojn (pri linioj, metrostacioj, ktp) de Metroo de Moskvo. Ekzistas ŝablono {{Mosmet}} kiu prizorgas tiujn "strangajn titolojn", tiel ke en normala teksto aperas nur la nomoj de metrostacioj. --Dominik (diskuto) 04:37, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Sed por kio necesas tiom longa titolo? Gamliel Fiŝkin 05:07, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
"Sed por kio necesas tiom longa titolo?" jen interesa demando. Ili estas hereditaj de la unua(j) kontribuinto(j) al artikoloj de Metroo de Moskvo. Hodiaŭ ili estas sufiĉe koheraj. Komparu titolojn en alilingvaj Vikipedioj, ekzistas plena ĥaoso en iuj el ili. Eble Kolomenskaja ne estis trafa ekzemplo. Prefere tajpu "Kijevskaja" en la serĉilo de Vikipedio. --Dominik (diskuto) 05:43, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas, ke ekzistas nur unu stacio Kolomenskaja. Sed Kijevsaja-j estas tri metrostacioj en Moskvo, metrostacio en Ĥarkovo kaj vilaĝo en Vologda provinco (kaj krome estas pli ol kvardek Kijevskaja stratoj en urboj de Belorusio, Kazaĥio, Rusio kaj Ukrainio). Gamliel Fiŝkin 06:02, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
La ruslingva Vikipedio jam enhavas artikolojn pri la moskva kaj peterburga stratoj (kaj la apartigilo ruĝe ligas al kelkaj pliaj), la ukrainlingva pri la ĥarkova, poltava kaj tiu en Uman. Krome en Moskvo estas Kolomenskaja kajo (ruse Коломенская набережная). Cetere, ĉiuj menciitaj artikoloj estas sen intervikioj, dum la artikolo pri la metrostacio ekzistas en dek kvar lingvoj. Do, similas ke la metrostacio estas ĉefa signifo, des pli ke nomo de apartigilo estus kun la vorto «strato». Gamliel Fiŝkin 05:07, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
"Kolomenskaja" ja estas stacio de Moskva metroo. Tio ne estas mensogo. Tamen, oni ne titoligus "L. L. Zamenhof (inventinto de Esperanto)" aŭ Gitaro (muzikilo) aŭ "Akvo (likvo)" kun krampoj. Ne estos tro malfrue aldoni (stacio) al la titolo kiam oni kreos alia artikolo pri strato de "Kolomenskaja". Pri "Kijevskaja":
--Salatonbv (diskuto) 06:20, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
:Kiel mi diris, tiuj titoloj de metrostacioj estas hereditaj de la unua(j) kontribuinto(j) al artikoloj de la Metroo de Moskvo, mi ne kritikas tion. Hodiaŭ, oni faras pli simple, vidu ekzemple la titolojn de stacioj de ĵus malfermita Centra ringo de Moskvo. --Dominik (diskuto) 06:33, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
@Dominik: Dankon pro ekŝanĝi la nomojn. Ĉu ni petos al roboto por amasa ŝanĝo per krei liston?--Salatonbv (diskuto) 05:24, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
@Salatonbv: Mi preferus mem fari, sen uzo de roboto. Mi bonege konas la tutan strukturon de Metroo de Moskvo kaj povas labori iom post iom, kontrolante ĉion, inkluzive Viki-datumojn. Dankon pro la propono. --Dominik (diskuto) 05:35, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
  • @Gamliel Fishkin:, mi pensas ke tio estas alia situacio. Klare estas ke lando ekde 1989 estas ĉefa senco de vorto "Pollando" sed tio estas escepto. Ĝenerale rekonebleco ne estas klara eco. Vi skribis "La artikoloj en la angla kaj germana nomas la parkon per la vorto Kabaty." Mi vidas ke ne. Oni ekzistas: kaj de:Kabaty-Wald. En la pola lingvo ankaŭ ekzistas nomo "Las kabacki" ("kabacki estas adjektivo ekde "Kabaty"). Sed ne ekzistas "Kabaty" kiel nomo de la parko. Vidu ke ekzistas pl:Kabaty kiel apartigilo. Do mi pensas ke unue devas pensi kie estus en la apartigiloj kaj poste oni povas decidi pri nome de artikolo. Se ekzistus libro pri titolo "Kolomenskaja" do nie bezonus artikolojn: "Kolomenskaja (metrostacio)" kaj "Kolomenskaja (libro)" sed se ekzistus metrostacio en Petersburgo pri nomo "Kolomenskaja" do ni bezonus artikolojn "Kolomenskaja (metrostacio en Moskvo)" kaj "Kolomenskaja (metrostacio en Petersburgo)" ktp. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:05, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
  • Grava postulo al artikoloj estas enciklopedieco. Al redirektiloj, apartigiloj kaj artikolaj titoloj estas alia postulo: ili devas plej bone helpi leganton trovi serĉatan artikolon. Tial, se kelkaj menciindaj objektoj aŭ personoj estas same titolataj, la demando estas, ĉu unu el ili estas ege pli rekonebla ol ĉiuj ceteraj. Gamliel Fiŝkin 01:05, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Titoloj de stacidomoj en Moskvo ne estas tiom strangaj " (stacio de Moskva metroo)" kiom foje longaj. Post multa strebado mi sukcesis korekti tion. Necesas emfazi, ke la esperanta artikolaro pri Metroo de Moskvo estas la plej akurata el ĉiulingvaj vikipedioj, krom la rusa. Nu, kio estas la malfacilaĵo pri tiu metroa sistemo kompare kun aliaj? - la fakto, ke troviĝas samnomaj stacioj sur malsamaj linioj. Konsekvence, oni ne povis titoli ĉiujn staciojn " (stacio de Moskva metroo)". Aliflanke, necesis elturniĝi por ke artikoloj ne estu tro malfacile redakteblaj. Pro tio estas uzata ŝablono {{Mosmet}}, kiu solvas la problemon. --Dominik (diskuto) 06:07, 29 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigo redakti

Bonvolu forigi Katalogo de Fondaĵo Vanbiervliet (gazetoj). Mi kreis ĝin pro distriteco. Bonvolu senkulpigi min. --Forstbirdo (diskuto) 14:53, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

  Farite. Vi povis meti en la supron de la foriginda paĝo la koderon {{forigu tuj|Ĝ2|~~~~}} — tio estus sufiĉa. Gamliel Fiŝkin 15:07, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Helpu informi pri Esperanto tutmonde - per Vikipedio! redakti

 
Provizor emblemo de la projekto

Ĉu vi jam pripensis kian efikon havas bona disponeblo de bonkvalitaj informoj pri Esperanto en naciaj lingvoj al informado pri Esperanto? En la slovaklingva Vikipedio ni prilaboris la artikolon "Esperanto" al elstara kaj sekve ĝi estis dum 1 monto montrita en la ĉefpaĝo. Rezulto estis tuj videbla - vendado de Esperanto-lernolibroj en Slovakio 10-obliĝis dum tiu monato! Imagu, se ni povus tion fari en pluraj lingvoj!

Tial mi, enkadre de mia volontulado en TEJO, laboras pri la projekto Esperanto125, kiu celas ĝuste tion. Nuntempe la projekto estas en preparo kaj bezonas ankaŭ vian helpon!

La projekto estas dispartigita al 3 fazoj, laŭ prioritato. La plej alta prioritato estas por 2 plej gravaj artikoloj: Esperanto kaj Zamenhof. En la 2a fazo ni dume preparas liston de tre gravaj artikoloj rekte temantaj pri Esperanto. Kaj tie ni bezonas viajn konsulton kaj opinion! Bonvolu rigardi la nuntempan liston de artikoloj (Prioritato 2) kaj aldoni aliajn artikolojn pri gravaj temoj (aŭ forigu artikolojn pri malgravaj temoj). Ni komencu per viki-maniero kaj komune atingo bonegan reprezentan liston.

(Mi aldone atentigas, ke tiuj ĉi artikoloj ne nepre estas preparitaj por traduko - nun tio estas nura, provizora listigo. Poste ni bezonos kontroli kaj plibonigi kvaliton kaj nur poste ilin tradukadi al aliaj lingvoj.)

Antaŭdankon pro via helpo pri tiu ĉi granda informa poresperanta projekto! --KuboF (diskuto) 11:09, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi tre dubas ĉu internaferaj artikoloj pri esperanto kiaj ekz. "Raŭmismo" povas iel veki intereson de la ĝenerala publiko. Eĉ mi kiu flue parolas la lingvon tute prifajfas tiajn deklarojn. --Dominik (diskuto) 11:30, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
@Dominik: Ĝuste por kolekti tiajn ĉi opiniojn mi faras la komunuman konsulton   Dankon! Ĉu vi povus en tiea diskutpaĝo listigi aliajn dubajn kazojn (aŭ mem redakti la liston)? --KuboF (diskuto) 12:24, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Grants to improve your project redakti

Please help translate to your language:

Greetings! The Project Grants program is currently accepting proposals for funding. There is just over a week left to submit before the October 11 deadline. If you have ideas for software, offline outreach, research, online community organizing, or other projects that enhance the work of Wikimedia volunteers, start your proposal today! Please encourage others who have great ideas to apply as well. Support is available if you want help turning your idea into a grant request.

I JethroBT (WMF) (talk) 20:11, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Lingvejo redakti

Kategorioj kun fina "laŭ alfabeto" redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke neesperantisto (Мастер теней (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)) kreas novajn kategoriojn kun fina "laŭ alfabeto". Sed mi dubas, ke tiaj kategorioj estas utilaj, ĉar la artikolaj titoloj tiam devus centprocente esti esperantigitaj. Ĉar tio apenaŭ okazas kaj ne ĉiam eblas, tiaj kategorioj ne povas sence enhavi bone ordigitajn artikolojn, sed fakte pli malpli konfuzan ĥaoson. Mi pensas, ke jam foje okazis diskuto pri tio, sed ne scias, kie.

Do, mi proponas, ke ni malkreu la kategoriojn, ĉar ili estas ne utilaj. --Tlustulimu (diskuto) 13:11, 20 Mar. 2016 (UTC)

Temas pri kategorioj kiel Lagoj laŭ alfabeto‎ kaj Riveroj laŭ alfabeto‎, ĉar ne ĉiuj lagoj kaj riveroj havas esperantigitajn nomojn. --Tlustulimu (diskuto) 13:28, 20 Mar. 2016 (UTC)

Forigo de tiaj kategorioj redakti

  1.   Por: --Tlustulimu (diskuto) 13:11, 20 Mar. 2016 (UTC)
  2.   Por: kiel klarigita de Tlustulimu.--Salatonbv (diskuto) 22:04, 20 Mar. 2016 (UTC)--Salatonbv (diskuto) 22:04, 20 Mar. 2016 (UTC)
  3.   Por: Ne utilas. --pino (diskuto) 22:24, 20 Mar. 2016 (UTC)
  4.   Por: CasteloBrancodiskuto 23:48, 29 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
  5.   Por: Yekrats (diskuto) 14:38, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Konservo de tiaj kategorioj redakti

  1.   Kontraŭ: --Tlustulimu (diskuto) 13:11, 20 Mar. 2016 (UTC)
  2.   Kontraŭ: --Ochilov (diskuto) 10:27, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Aliaj proponoj redakti

  • La estimata kolego Мастер теней estas ne iu nesperta novulo, sed administranto de la ruslingva Vikipedio (tutvikiaj informoj pri li). Kvankam la du kreitaj de li kategorioj estas nomitaj «… laŭ alfabeto» (eble pli bone estus «alfabete», «laŭ alfabeto» ŝajnas al mi rusismo), ili ne havas specialan rilaton al alfabeto (ja ĉiuj kategorioj estas alfabete ordigataj). La ideo de tiaj kategorioj estas alia. Iu kategorio enhavas multajn artikolojn pri iu vasta aro de personoj, aliaj estaĵoj aŭ nocioj; ili plejparte estas klasifikitaj per plurnivela branĉo de subkategorioj. Kaj krome tiu kategorio havas subkategorion, kiu enhavas ĉiujn tiujn artikolojn senpere, sen klasifiko. Jen ekzemplo:
rusa titolo esperanta traduko nombro de
kategorioj paĝoj dosieroj
Категория:Скульпторы Kategorio:Skulptistoj 14 1
• Категория:Скульпторы по алфавиту • Kategorio:Skulptistoj alfabete ‎ – 827
• Категория:Скульпторы по векам‎ • Kategorio:Skulptistoj laŭ jarcentoj 9
• Категория:Скульпторы по городам‎ • Kategorio:Skulptistoj laŭ urboj 2
• Категория:Скульпторы по направлениям‎ • Kategorio:Skulptistoj laŭ direktoj (stiloj) 3
• Категория:Скульпторы по странам ‎• Kategorio:Skulptistoj laŭ landoj 67
• Категория:Скульпторы по эпохам • Kategorio:Skulptistoj‎ laŭ epokoj 3
• Категория:Вымышленные скульпторы‎ • Kategorio:Elpensitaj skulptistoj 2
• Категория:Женщины-скульпторы • Kategorio:Skulptistinoj 55
• Категория:Изображения:Скульпторы • Kategorio:Bildoj:Skulptistoj‎ –‎ 19
• Категория:Незавершённые статьи о скульпторах • Kategorio:Nefinitaj artikoloj pri skulptistoj‎ –‎ 137
• Категория:Резчики по дереву • Kategorio:Lignoĉizistoj 1 13
• Категория:Резчики по камню‎ • Kategorio:Ŝtonĉizistoj‎ –‎ 5
• Категория:Скульпторы-монументалисты • Kategorio:Skulptistoj‎-monumentistoj 2 1
• Категория:Творческие объединения скульпторов • Kategorio:Kreaj unuiĝoj de skulptistoj 1 2
(atentu la kategorion Skulptistoj alfabete). Do, mi pensas ke tiaj kategorioj estas utilaj, sed mi dubas ĉu alfabetrilataj titoloj estas trafaj por ili. Kaj mi oponas la ideon fari voĉdonon: oni faru decidon en Vikipedio ne per kalkulado de voĉoj, sed per analizado de argumentoj. Gamliel Fiŝkin 04:01, 15 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Rezulto redakti

  Farite ĉar la uzanto foriris antaŭ duonjaro kaj neniu alia plibonigis tiajn kategoriojn. En nia malgranda vikipedio, tia kategoria sistemo laŭ alfabeto ne taŭgas. Mi ĵus forigis la kategorion, do bonvolu ne plu krei tian kategorion.--Salatonbv (diskuto) 12:14, 29 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Lingva nivelo de la Artikolo de la semajno redakti

La ĉi-semajna Artikolo de la semajno, Diandlo, havas tre malaltan lingvan nivelon. Ĉe atenta legado, mi tuj rimarkis la problemon: Ĝi evidente estas maŝintradukita, kaj estis tute nesufiĉe polurita post la maŝintradukado. Rimarkinte tion, mi kontrolis ĉe WikiTrans, kaj efektive la artikolteksto preskaŭ egalas al la maŝintraduko de WikiTrans: Estis faritaj nur malmultaj poluroj, tute nesufiĉaj por igi la artikolon komprenebla, des malpli por igi ĝian gramatikon kaj vortelekton ĝusta!

Mi nun ne havas la tempon por listigi ĉiujn erarojn aperantajn en la artikolo. Tralegante ĝin, mi trovis dekojn da ili, do mi suspektas ke ĉiu lingve kompetenta Esperantisto povas per atenta tralegado facile trovi multajn lingvajn erarojn en ĝi.

Mi estas vere ŝokita, ke tia artikolo povis iĝi "leginda" kaj "Artikolo de la semajno". Ŝajne tiuj, kiuj voĉdonas por legindigo de artikoloj, ne sufiĉe atentas pri la lingva nivelo. Mi trovis, ke dum la diskuto pri ĝia legindigo, Vikiano atentigis pri tio, ke ĝi bezonas poluron, kaj ke "restas kelkaj nekompreneblaj partoj" (signifa maltroigo laŭ mi, sed almenaŭ iu ekatentis pri la problemo). Vikiano ilustris sian kritikon per unu ekzemplo. Lingveno (la verkinto de la artikolo) tiam poluris la frazon cititan de Vikiano, kaj respondis al la atentigo de Vikiano per "  Farite". Tamen necesis poluri ne nur tiun frazon, sed la plej multajn frazojn post la enkonduko. Intertempe okazis kelkaj pliaj poluroj fare de aliaj vikipediistoj, sed ekde la komenco de la sekcio "Priskribo" (do en la plej granda parto de la artikolo) daŭre pli ol duono de la frazoj estas polurendaj.

Laŭ mi, parto de la problemo estas la uzado de WikiTrans. Mi mem unu- aŭ dufoje aldonis ion al nia Vikipedio surbaze de traduko de WikiTrans. Sed kiam oni faras tion, oni devas konscii pri tio, ke necesas ĉiun frazon atente tralegi, fari korektojn en preskaŭ ĉiu frazo (certe en ĉiu longa frazo), kaj foje eĉ tute reverki frazon. Se oni ne korektas preskaŭ ĉiun frazon, oni aŭ ne sufiĉe atente legis la maŝintradukon, aŭ simple ne havas sufiĉan lingvan nivelon por rimarki tiajn erarojn.

Fakte mi opinias, ke nur lingve vere spertaj homoj faru aldonojn bazitajn sur maŝintradukoj de WikiTrans. Por aliaj homoj, ĝi simple estas misgvida ilo, ĉar ĝiaj tradukoj povas al lingve nesperta homo ŝajni en ordo, kiam ili estas fakte tute eraraj.

Kaj kiam artikolo bazita sur maŝintraduko estas proponita por legindigo, oni devus aparte atentigi pri tio, ke temas pri origine maŝintradukita artikolo, por ke aliaj vikipediistoj povu aparte atenti pri la tipaj eraroj de maŝintradukoj (kiuj ja estas alispecaj ol la tipaj eraroj de lingve nesperta Esperantisto).

Mi bedaŭras, ke mi ne plu havas la tempon tiel aktive kontribui al la Vikipedio kiel ĝis antaŭ kelkaj jaroj, tiel ke mi ne povas multon fari por helpi solvi la ĉi-supre menciitajn problemojn. Mia kunlaboro en la Akademio de Esperanto simple jam forprenas de mi tro da tempo kaj energio... Tamen mi esperas, ke pli aktivaj vikipediistoj atentos miajn kritikojn kaj provos plibonigi la situacion surbaze de ili. Marcos (diskuto) 17:21, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, Marcos! Mi ege dankas vin pro via mesaĝo! Venontfoje mi estos pli atentema tradukante kaj uzante WikiTrans. --Lingveno (diskuto) 13:36, 10 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus rigardis la ĉi-semajnan artikolon de la semajno (Schuhplattler), kaj ĝi havas precize la samajn problemojn kiel Diandlo. Vere necesas fari zorgan lingvan poluradon de ĉi tiuj du artikoloj, kaj ni devas iel certigi, ke artikoloj en tia stato ne markiĝas kiel "legindaj" kaj ne iĝas artikoloj de la semajno. Marcos (diskuto) 09:13, 14 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi 100%-e konsentas kun Marcos. Kvankam mi ĝojas pri apero de bavariaj temoj, la nuna stato de la tekstoj ne akcepteblas. Mistradukoj kiel "kaduka" por "uzata, portata", "martoj" por "marŝoj" malkaŝas maŝintradukon sen sufiĉa postkontrolo. Prefere mallongaj, zorge kontrolitaj tekstoj ol longaj fuŝaj. - Sincere, Moldur (diskuto) 15:02, 14 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Estas 2 sistemoj pri parkoj: angla kaj franca sistemoj (en la franca sistemo la arboj kaj heĝoj estas tonditaj). Kiu scias apartajn vortojn pri franca kaj angla parkoj? --Crosstor (diskuto) 10:50, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Eble unu el la vidu-ankaŭ-a listo en la Parko artikolo paĝon? amuzejo, ĝardeno, nacia parko, natura rezervejo, pejzaĝa parko aux publika ĝardeno Sollupulo (diskuto) 16:54, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Fakte estas Franca ĝardeno, sed mankas artikolo aŭ nocio pri ties malo "angla ĝardeno", kie la kreskaĵoj kreskas neregule, tamen estetike.--Crosstor (diskuto) 04:59, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Traduko de la angla vorto configuration redakti

Mi pensas, ke la angla vorto settings estu tradukata kiel «agordoj», kaj la vorto configuration estu tradukata kiel «konfiguro». Kiel mi komprenas, konfiguro (angle configuration) estas io pli vasta kaj ĝenerala ol agordoj (settings). Ĉu estas aliaj opinioj? Gamliel Fiŝkin 00:51, 13 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Se estas bezono distingi ... Konfiguro estas kie agordoj agordigi. Ĝi povas esti pli vasta, sed ne nepre. Kunteksto determinus ĝin. Certe, vi ne eraras kun via kompreno. Sollupulo (diskuto) 15:20, 13 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Gamliel Fiŝkin: Kredas mi, ke pravas Sollupulo. —LLarson (dirita & farita) 14:19, 15 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Temas pri tradukado de la frazo «Failed to load the configuration for file uploads to the foreign file repository» en la Tradukvikio. La estimata kolego Psychoslave antaŭ tri monatoj tradukis tiun frazon kiel «La ŝarĝado de agordo pri dosieran alŝuton malsukcesis por la fora dosiera deponejo». Antaŭ kelkaj tagoj mi ŝanĝis tiun tradukon al «Malsukcesis ŝarĝi la konfiguron por dosier-alŝutoj al ekstera dosier-deponejo» (diferencoj estas kursivaj). Baldaŭ post tio la estimata kolego Psychoslave korektis mian tradukon al «Malsukcesis ŝargi la agordon por dosier-alŝutoj al ekstera dosier-deponejo» kaj skribis al mi sur mia tiea diskutpaĝo (mi respondis kun invito ĉi tien). Kiu pravas? Mia gepatra lingvo estas la rusa, kaj la gepatra lingvo de la estimata kolego Psychoslave, malgraŭ la aserto en lia uzantopaĝo en la Tradukvikio, estas la franca. Estimataj kolegoj Sollupulo kaj LLarson, mi supozas ke vi scias pli bone, ĉar vi estas anglalingvanoj. Gamliel Fiŝkin 20:01, 15 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Miaopinie, en ĉi tiu kazo, mi elektus «Malsukcesis ŝarĝi la konfiguron por dosier-alŝutoj al ekstera dosier-deponejo». Aŭ en miaj propraj vortoj «Malsukcesis ŝargi la konfiguron por alŝutitaj dosieroj al la fremdaj dosierujo». Sole nur opinio, mi ne estas sperta.—La komenton aldonis, sen subskribo, Sollupulo (diskuto • kontribuoj) 14:07, 16 sep. 2016‎
- En Komputeko, la vortoj agordo kaj konfiguro estas sinonimaj., Tamen la PIV ne havas vorton konfiguri/konfiguro. Kie estas "konfiguro" ankaŭ uzata? -- Yekrats (diskuto) 13:41, 17 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
(Pingon mi ial ne ricevis.) Kiam estas tiel ampleksega tasko kiel listigi ĉiujn vortojn de moderna vivanta lingvo, kia estas ankaŭ Esperanto, oni povas ion preteratenti. La vorto «konfiguro» renkonteblas en Vikipedio, kaj ankaŭ en dokumentaro pri la Linuksa distribuaĵo Mageia (angla artikolo) kaj dokumentaro pri la retforuma programo Simple Machines Forum (artikolo). Ĉu estas diferenco inter la anglaj vortoj «setting», «settings» kaj «configuration»? Gamliel Fiŝkin 00:47, 18 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Estas malgranda diferenco. «configuration» enhavas «settings». «settings» estas la rimedoj por fari «configuration». Vi povas diri «settings» por signifi la sama kiel «configuration» en plej kuntekstoj, sed «setting» ne farus tion. Sollupulo (diskuto) 17:40, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dankon al Gamliel Fishkin, li pravas demandi pli vasta opinio, kaj demandi al Angla denaskuloj estas mirinda ideo. Li egale pravas ke franca estas mia denaska lingvo, dankon por la rimarko pri la erara aserto, mi korektis ĝin. Nu pri la tradukproblemo, mi kontrolis en mia "Lexique des termes scientifiques, Mathématique Physique Informatique Français - Espéranto". Francie oni povas paroli pri configuration. Tiu libro tradukas ĝin per "(inf) konfiguro (FE, KL)", kie "inf" signifas informadiko (aliaj tradukoj estas provizita por aliaj kontekstoj), "FE" signifas "Grand dictionnaire Français-Éspéranto" kaj "KL" signifas "Komputika leksikono". Do laŭ tio, "konfiguro" bone taŭgas. Por "settings", mi tradukus tiun kiel "paramètre" aŭ "paramétrage" depende de la konteksto (Komputeko egale proponas tiujn, kaj egale proponas "réglages", kiu signifas "regulo"). La sama libro proponas "parametro" kaj "parametrado" kiel tradukoj je "paramètre" kaj "paramétrage". Sed ŝajnas ke pli kutime estas uzi "agordo". --Psychoslave (diskuto) 12:30, 23 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Cetere, post kontrolo, "load" estas ŝargi, kaj ne estas ŝarĝi kiel mi antaŭe skribis. Bonovolu ne kopii miajn erarojn. :P --Psychoslave (diskuto) 12:38, 23 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

La vorto «mirinda» ĉi-kuntekste povas esti komprenata diverse: kiel «bonega» aŭ kiel «stranga».  Do, vi agnoskas, ke en la lingvo Esperanto ekzistas la vorto «konfiguro»; kaj tiu vorto, laŭ via diro, bone taŭgas. Mi pensas, ke estas nuanco inter la anglaj vortoj «setting» kaj «configuration», kaj tradukado de «configuration» per «agordo» perdigas tiun nuancon. Gamliel Fiŝkin 14:29, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Certe vi uzas ne ekskluzivan disjunkcion, do oni povas kompreni bonega kaj stranga.   Alie, mi konsentas kun via analizo. --Psychoslave (diskuto) 09:05, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Se vi konsentas kun mia analizo, kial vi ne anstataŭis en la pritemata paĝo la vorton «agordon» per la vorto «konfiguron»? Gamliel Fiŝkin 11:13, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi estas simpla homo kaj ne povas fari ĉiun samtempe @Gamliel Fishkin:. Frue mi laboris modulojn kaj ŝablonojn por la franca vikifontaro. Mi egale havas tradukprojekton je la programlingvo Lua, nomita Lupa, do espere ni povos krei vikimoduloj tute esperante. Plie mia unua filino ĵus naskiĝis lastsemajnon, kaj mi certe volas doni tempon kaj mensforton al nia komunumo, sed kompreneble egale al mia familio.   --Psychoslave (diskuto) 15:29, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Antaŭ ĉio mi gratulas vin! Cetere, mi ĝojus pli ofte vidi viajn novajn kontribuojn al Vikipedio en Esperanto. Kaj anstataŭi unu vorton ne estus tre temporabe (se tion farus mi, en ies okuloj tio povus aspekti kiel redaktomilito). Gamliel Fiŝkin 17:36, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Teknikejo redakti

Saluton. Mi ne komprenas kiel tiu artikolo Aŭstralia lingvaro povas esti rilata kaj al en:Languages of Australia kaj al en:Australian Aboriginal languages. Laŭ mi ĝi devus esti ligata nur al tiu lasta kaj lasi la alian por ligi ĝin al farota (mi farus) Lingvoj de Aŭstralio.--kani (diskuto) 20:17, 1 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

La korekta intervikio estas en Vikidatumoj, la erara estis en artikolo mem; mi ĵus forigis la eraran intervikion. Gamliel Fiŝkin 06:55, 2 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Longe estas atentigilo en Kategorio:Viroj, kiu nun jam malaktualiĝis, ja poste jam estas pliaj kategorioj. Laŭ mi tiu kategorio robote estu forigota. --Crosstor (diskuto) 04:58, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

EnhavTradukado: Eraro dum publikigo de la traduko redakti

Karaj, ĉu iu spertulo pri komputilado povas klarigi? Mi fintradukis la anglan paĝon en:Mahavira per tiu geniala ilo VP:EnhavTradukado, sed kiam mi klakis sur "publikigi tradukon", venis la anonco:

Okazis eraro dum publikigo de la traduko. Bonvolu reprovi publikigi la paĝon. Eraro: docserver-http: HTTP 400

Mi reprovis plurfoje, ankaŭ du tagojn poste (nome hodiaŭ), sed ree aperis la sama anonco. Kion ĝi signifas? Kion mi povas fari por eviti tiun eraron?

Antaŭdankon.--KEO144000 (diskuto) 13:39, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Malkovru al mi teruran sekreton: kiun avantaĝon donas al vi tiu ilo EnhavTradukado kompare al tajpado de traduko en tekstujon? Mi ofte tradukas artikolojn, sed mi neniam uzas tiun ilon (kiam artikolo estas mallonga kaj mi havas sufiĉan tempon, mi kreas artikolon per unu redakto; kiam artikolo estas longa aŭ mi disponas malmultan tempon, mi ektradukas artikolon en mia persona spaco kaj poste poiome aldonas, kaj poste transmetas finitan artikolon al la ĉefa spaco) — eble, pro tio mi neniam alfrontas la priskribitan de vi problemon. Gamliel Fiŝkin 14:53, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Administrejo redakti

Neaktiva administranto Thomas Guibal redakti

Nia kolego Thomas Guibal (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ne redaktis post la 3-a de januaro 2015 kaj ne administris post la 14-a de aŭgusto 2014. La 7-an de septembro mi atentigis lin pri lia neaktiveco; ankaŭ post tio li neniel aktivis en Vikipedio. Gamliel Fiŝkin 11:34, 14 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Rezulto redakti

Laŭ mia peto stevardo maladministrantigis la kolegon Thomas Guibal. Gamliel Fiŝkin 10:21, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Ernő Király redakti

Mi faris alinomadon pri Ernő Király, ĉar mi volas fari apartigilon pri Ernő Király. Bonvolu forviŝi la artikolon Ernő Király, poste mi povas fari la apartigilon por 3 personoj.--Crosstor (diskuto) 05:31, 17 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi pensas, ke vi povas redakti la paĝon sen forviŝo. Redaktu. --Salatonbv (diskuto) 05:47, 17 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ne povas fari la apartigilon antaŭ la forviŝo, mi provis tion.--Crosstor (diskuto) 07:04, 17 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, vi povas. Mi komencis redakton, do bonvolu plibonigi ĝin.--Salatonbv (diskuto) 07:29, 17 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon,   Farite --Crosstor (diskuto) 08:52, 17 sep. 2016 (UTC)[Respondi]