Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2011/10

Faltmontaro/Faldmontaro redakti

La geologia termino estas "Faltmontaro" kaj tiel aperas plurfoje en la artikolo, sed la titolo estas "Faldmontaro", kiel cetere ankaŭ por la kapvortoj de Geologio, kial? --Riŝo 19:23, 28 Sep. 2011 (UTC)

En Esperanto ekzistas du apartaj radikoj: La Fundamenta "fald/i" kaj la neoficiala "falt/o" (kiu laŭ ReVo signifas "haŭtsulketo", kaj laŭ la Vikipedia artikolo falto ankaŭ havas geologian signifon). Se oni ne volas daŭre malfaciligi Esperanton per la enkonduko kaj firmigo de novradikoj, oni prefere uzu neoficialajn radikojn nur kiam ili estas vere bezonataj. Mi forte dubas pri la bezono de "falto" (por la ĉefa signifo mi dirus "haŭtosulko" aŭ simple "sulko"; por la geologia signifo supozeble sufiĉas "faldaĵo" (kun laŭbezona precizigo per "terkrusta" aŭ "geologia"), sed mi volonte aŭskultos komentojn de fakuloj pri tio). Por la pridiskutata speco de montaroj laŭ mi tute sufiĉas la esprimo "faldmontaro". Ĝi ja estas difinita per la uzo de la vorto "faldi" kaj ne per la uzo de la vorto "falto". Do mi forte pledas por la uzo de "faldmontaro" ankaŭ en la artikolteksto. Marcos 14:03, 5 Okt. 2011 (UTC)

Mi ne povas konsenti pri tio. Bonvolu legi la difinojn de faldi kaj falto en PIV 2005. Oni faldas ekzemple paperon, sed falto en la montaro pli similas al haŭta falto ol al papera faldo. Cetere falto estas la kutima formo en la fakliteraturo, ekz. en: Endre Dudich, Ĉu vi konas la teron?, Budapest 1983, paĝo 134; A. Cailleux k.a., Geologio, Paris 1965, paĝo 112. Mi pledas por falto kaj faltmontaro.--Riŝo 09:43, 28 Okt. 2011 (UTC)Riŝo

CSS-klaso "hiddenStructure" mankas en Mediawiki 1.18 redakti

Saluton. Mi ĵus legis en germana paĝo pri softvaraj novaĵoj, ke nun la CSS-klaso "hiddenStructure" ne plu estas difinita en la bazaj CSS-dosieroj de la mediavikia softvaro. Kiu emas helpi anstataŭigi ĝin per parseraj funkcioj, kiel ekzemple{{#if:? Mi jam proponis fari ĉi tiun anstataŭigon en diskuto de la ŝablona projekto. Sed nun finfine ni devos fari ion, ĉar la softvaro ne plu subtenas la malnovan klason. Amike--Tlustulimu 19:42, 29 Sep. 2011 (UTC)

(+) Mi montros al vi ekzemplon, por faciligi al vi la ŝanĝadon. Do la malnova kodo estas jena:
|- {{#if:{{{propra nomo|}}}||class="hiddenStructure noprint"}} 
! colspan="2" style="text-align: center; font-size: larger;" | ''{{{propra nomo}}}''
Laŭ mia propono tio ŝanĝendas al:
|- 
{{#if:{{{propra nomo|}}}| 
! colspan="2" style="text-align: center; font-size: larger;" {{!}} ''{{{propra nomo}}}''
}}
Mi jam aranĝis kelkajn tiajn ŝanĝojn, sed verŝajne estas ankoraŭ kelkaj farendaj. Amike --Tlustulimu 19:48, 29 Sep. 2011 (UTC)

Vi estas notita... kaj vazelino aŭ margarino redakti

Saluton. Mi havas la jenajn demandojn. Se konservinte ŝanĝojn estas necese konfirmi ankoraŭ antaŭajn ŝanĝojn, por ke versio de paĝo estu "kontrolita", aperas la jena teksto:

Viaj ŝanĝoj ankoraŭ ne estas en la stabila versio. Ekzistas antaŭaj kontrolendaj ŝanĝoj. 
Bonvolu kontroli ĉiujn jenajn ŝanĝojn por aperigi viajn redaktojn en la stabila versio. 
Notu: Vi estas notita kiel kontrolante ĉi tiujn ŝanĝojn ekde 1 Okt. 2011, 15:58.

Mi sciigas, ke mi estas notita de neniu. La frazo devus soni iom alie. Ekz.: Vi devas konservi kiel kontrolanto ĉi tiujn ŝanĝojn ekde ....Vi devas konfirmi kiel kontrolanto .... La vortkunigo Vi estas notita signifas, ke iu notis min.

Kaj ankoraŭ unu rimarko. Se ni movos per muso sur litero "B" en la redaktostrio, aperas kaŝita teksto Grasa teksto. Sed ĉu ĝi vere estas grasa? Graso estas tio, pri kio parolas artikolo graso. Ĉu la dika teksto rilatas al graso? Petr Tomasovsky16:20, 1 Okt. 2011 (UTC)

  1. Petro, sentu vin libera, plibonigi tradukojn de la interfaco en taŭgaj lokoj (preferinde en Translatewiki, foje en ĉitiea Mediawiki-nomspaco).Yekrats (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) plenumis tre grandan parton de la tradukoj. Kiel anglalingvano, li certe pli facile komprenas la anglalingvajn mesaĝojn, sed li foje mistradukas. Ni ĉiuj rajtas plibonigi tiujn tradukojn. Mi foje faras tion kiam mi trafas ion kio ĝenas min. Bonvolu same fari. Vikie kuraĝe agu!
    1. Por trovi « Vi estas notita kiel kontrolante ĉi tiujn ŝanĝojn » en Translatewiki simple enigu tiun vortsinsekvon en la [1] kaj vi trovos MediaWiki:Revreview-adv-reviewing-c/eo kiun vi povas libere vikie redakti.
  2. Pri dika NPIV mencias « 4 [tipografarato] Grasa. » Sekve almenaŭ NPIV agnoskas ambaŭ vortojn por nomi tiaspecan formon de literoj.AL @ 10:10, 2 Okt. 2011 (UTC)
Dankon Arno, por la klarigoj. Mi fakte ne sciis, kie oni korektas la rilatan tekston. 07:50, 3 Okt. 2011 (UTC) Petro@diskkont
Por redakti en Translatewiki, ŝajnas al mi ke sufiĉas krei por si konton kaj ensaluti. Ĝi estas ŝlosita nur kontraŭ neensalutintoj. AL @09:23, 4 Okt. 2011 (UTC)
La paĝon MediaWiki:Revreview-adv-reviewing-c/eo mi ne povas redakti, kvankam mi estas ensalutinta. Mi povas rigardi la tekston, sed mi ne povas korekti ĝin. Petr Tomasovsky 09:27, 4 Okt. 2011 (UTC) Petro@diskkont

Saluton, Petr kaj Arno. Mi ĵus vidis en la tradukejo, ke la koncerna sistema mesaĝo havas tute alian tekston. Do en la angla versio estas nunNotice: Other reviewers can see that you are reviewing these changes.. Kaj tion ni devos traduki. Do la du sistemaj variabloj malaperos el ĝi. Se mi tie redaktas, la ŝanĝo de la frazo estas eĉ tute supre menciita por helpi dum tradukado. Amike --Tlustulimu 09:38, 4 Okt. 2011 (UTC)

Mi ŝanĝis la tradukon al « Notu: aliaj reviziantoj povas vidi ke via estas revizianta ĉi tiujn ŝanĝojn. »
Jes ŝajnas ke post kreo de konto, vi devas peti rajton de tradukisto. Vidu Unuaj paŝoj. Mi faris tion antaŭ tre longa tempo kaj ne plu precize memoras la vojon, sed estas malkomplika formalaĵo AL @ 10:01, 4 Okt. 2011 (UTC)
Jes, kia stranga traaduko. Eble, espere, mi pensas ke la mesaĝo ŝanĝiĝis post mi redaktis ĝin. -- Yekrats 21:01, 4 Okt. 2011 (UTC)
Mi plu ŝanĝis ĝin al « Notu: aliaj reviziantoj povas vidi ke via estas revizianta vi revizias ĉi tiujn ŝanĝojn. » (Kun la simpla verbo anstataŭ la participo.) Ĉu bona?
La erara uzo de e-adverboj estas ofta trajto de la esperanta vikipedio. Se temus nur pri artikoloj, oni povus simple silente korekti. Sed tia uzo estas ĉiam pli ofta en la interfaco. Mi skribis pri tio antaŭ kelkaj monatoj kaj ne povas plendi, ke mia noto estis malatentita, tiam tiu eraro estis tuj korektita, sed tamen la respondo estis stranga, kun referenco al PMEG, kiu konfirmas min (estas strange, ĉu la referencinto mem ne legas, kion li skribas?) kaj due, antaŭ kelkaj tagoj en la bildo de tago estis ŝajne eĉ 2 tiaj eraroj. -Sxak 03:33, 6 Dec. 2011 (UTC)

Riparitaj robotaj fuŝaĵoj de la 27a de septembro redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus vidis, ke ГиМЦ-Д (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) riparis kelkajn robotajn fuŝaĵojn, kiuj ial okazis la 27an de septembro. Do diversaj robotoj tiam aldonis intervikiajn ligilojn, sed malaperigis la antaŭan tekstan enhavon. Ĉu iel eblas trovi pliajn tiajn artikolojn por ripari ilin? Se jes, kiel? Ekzempla artikolo estas Thomas Bloodworth. Amike --Tlustulimu 16:03, 2 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, mi vidis ke la ĉefpaĝo de ГиМЦ-Д (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) estas en unu alian lingvon (rusa ligvo ?). Ĉiuĵŭd(Diskuti) 18:53, 26 Dec. 2011 (UTC)

Itala Vikipedio fermita, minacas nuligo redakti

Grava evento okazis antaŭ nemultaj horoj en Italio, kiam pro nova leĝa projekto, limiganta la liberecon de informoj en la interetto, la administrantoj de itala Vikipedio preferis intertempe malfunkciigi la enciklopedion (kaŝi ties enhavon de la publiko) antaŭ ol estos trovita definitiva solvo de la problemo, kiu teorie eĉ povus esti entuta nuligo de la itala varianto de la enciklopedio. Pliaj detaloj nun ekaperas en gazetaro kaj klarigoj legeblas jam ankaŭ en esperanto. Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:12, 4 Okt. 2011 (UTC) P.S. Ankaŭ pri tiaj temoj eblos diskuti dum la Esperanta Vikimanio en Svitavy.

Bedaŭrinde la Esperanta traduko de la komunikaĵo de la itala Vikipedio enhavas multajn lingvajn erarojn. Mi provis redakti ĝin, sed la normala redaktofunkcio tute ne plu funkcias ĉe la itala Vikipedio. Ĉu iu scias, kiel eblas korekti la tradukon de la komunikaĵo? Marcos13:35, 5 Okt. 2011 (UTC)
« 22:17, 4 ott 2011‎ M7 (Discussione | contributi)‎ m (5.154 byte) (Ha protetto "Wikipedia:Comunicato 4 ottobre 2011/eo": Pagina ad alta visibilità ([edit=sysop] (infinito))) » La paĝo estas protektita kontraŭ redaktado. Nur administrantoj rajtas redakti ĝin. Bv provizi korektitan version kaj petu de administranto ke li/ŝi publikigu ĝin. AL @ 15:09, 6 Okt. 2011 (UTC)
Bonaŝance la itala vikipedio nun denove funkcias. Sed supre videblas sufiĉe granda mesaĝokesto. --Tlustulimu 13:48, 6 Okt. 2011 (UTC)
Jen estas raporto en Vikinovaĵoj (dankon al Remux kaj Glacio): n:Leĝprojekto en parlamento riskigas la italan Vikipedion.--AVRS 13:51, 6 Okt. 2011 (UTC)

Neĝa Maria redakti

Ĉu estas akceptebla traduko Neĝa Maria, kiu estas de:Maria Schnee, en:Dedication of Saint Mary Major kaj tie en ankaŭ aliaj lingvoj, sed eo mankas? Komparu kun la similaj Naskiĝo de Maria, Vizito de Maria...--Crosstor 13:30, 5 Okt. 2011 (UTC)

Mi opinias ĝin nebona traduko. Pri tiuj "alvoknomoj" de Maria estas tre diversaj solvoj, kaj eble iu katolikulo povas konsili pli bone, sed mi sugestas io kiel "Virgulino de la Neĝoj" aŭ "Nia Sinjorino..." aŭ "Madono...", aŭ eĉ "Dipatrino..." aŭ "Sankta Maria...". Vidu ekzemple Madono de Monto KarmeloVirgulino de FátimaNia Damo de Gvadalupo. Ĉiukaze "de la Neĝo(j)", nepre ne Neĝa. --Tonyo16:22, 7 Okt. 2011 (UTC)

Nomoj de la polaj distriktoj redakti

Estimataj, mi havus demandon: Ĉu la nomoj de polaj distriktoj estas skribitaj ĝuste? Ili konsistas el vorto en Esperanto, sed la koncerna nomo estas skribita pollingve. Estas ĉi tie ekz. Distrikto Wrocławski. Nekonanto pri la pola povus pensi, ke la distrikta urbo nomiĝas Wrocławski kaj neWrocław. Menciinte urbon Wrocław ni esperantigas ĝian nomon kiel Vroclavo, kial do la nomo de distrikto ne povas esti Distrikto Vroclavo. La samo rilatas al ĉiuj distriktoj de Pollando. Vidu ankaŭ Kategorio-Diskuto:Distriktoj de Pollando laŭ alfabeto Petr Tomasovsky 10:43, 6 Okt. 2011 (UTC)

Mi konsentas kun vi. Ŝajnas ke la unuaj versioj de la artikoloj estis faritaj de roboto, kaj neniu ŝanĝis ilin. La nomo ja povas esti Distrikto Vroclavo, Vroclava Distrikto aŭ eĉ Vroclavo (distrikto), sed ne tiu miksaĵo. --Tonyo 16:25, 7 Okt. 2011 (UTC)
La varianto Vroclava distrikto estas la laŭvorta traduko de la pola nomo, kvankam la pola lingvo metas la adjektivon al la fino. Do en laKategorio:Distriktoj de Pollando laŭ alfabeto ĉiuj nomoj havas je la fino polan adjektivon, kiu estu tradukata esperanten kaj metata antaŭen. Tio ja estas la kutima ordo de adjektivo antaŭ substantivo, ĉu ne? --Tlustulimu 17:04, 7 Okt. 2011 (UTC)
Mi proponas titolon: Distrikto kaj nominativo de la pola distrika urbo, ĉar ne ĉiuj polaj nomoj estas esperantigeblaj. Petr Tomasovsky 09:28, 11 Okt. 2011 (UTC)

Wikificator redakti

Bonan vesperon! Ĉu vi havas tian umon? ГиМЦ-Д 15:47, 8 Okt. 2011 (UTC)

Ne, ni ne havas. --Dominik 17:14, 8 Okt. 2011 (UTC)

suspektindaj novaj "uzantoj" redakti

Hodiaŭ aperis kvar novaj « uzantoj » kies nomoj (anglalingvaj maldecaĵoj kaj duonkaŝitaj minacoj) lasas antaŭvidi malican agadon:

Ĉu anticipe forbari ? --Arno Lagrange @ 09:07, 10 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus skajpe skribis kun stevardo. Li skribis, ke ili jam estas globale blokitaj. Amike --Tlustulimu 09:12, 10 Okt. 2011 (UTC)
(+) Tio videblas en tiea protokolo. --Tlustulimu 09:13, 10 Okt. 2011 (UTC)

Artikoloj de la semajno redakti

Ĉar neniu nun zorgas pri la Artikolo de la semajno, mi mem ŝanĝos ĝin morgaŭ. Tamen, mi volus antaŭe demandi ĉu ni forigu la tradukitajn pecojn en la artikolo pri Johann Wolfgang von Goethe. Ĝi estas interesa kaj bona artikolo, sed tiuj specimenoj, kiuj ne sekvas la kutimajn regulojn, damaĝas ĝin. Ĉu pli bone ili iru al Vikilibroj aŭ Vikifontoj?
Cetere, ankaŭ la Kunlaboraĵo de la semajno, kiu nun estas fakte la Lando de la Monato, bezonas ioman prizorgon. Estas klare ke tiuj ĉi kolektivaj projektoj emas ne bone funkcii en nia Vikipedio :( --Tonyo 21:00, 10 Okt. 2011 (UTC)

Ne, vi prefere ne forigu la tradukojn. Temas pri du ekzemploj famegaj inter ĉiuj Germanlingvanoj, kaj kiujn ĉiu lernejano parkere lernas. Aldone la estiĝo de "Same" estas tre interesa kaj la akompana teksto priskribas ĝuste tion. Do la du citaĵoj certe ne "damaĝas" la artikolon. Tute male! Eble oni iomete pripensu la validecon de la reguloj kaj sekve oni ĉi-aplike iomete redifinu la vorton "damaĝi". Tute aparte de tio, ke neniu scias - krom la Vikiistoj mem - pri la ekzisto de Vikifontoj. Kaj kial vi konsideras ŝovi du poemojn al Vikilibroj mi vere ne komprenas.
Ĉiuokaze, legi pri poemo Vikipedie, sed legi la poemon mem en Vikifontoj vere ne estas tre komforta afero. Evidente, se temus pri longega poemo aŭ iuspeca granda plurĉapitra verko, nu, jen status alie. La tekstego vere ĝenus la enciklopediecan karakteron de la artikolo.
Cetere, pri "Elforeĝo" mi havas la permeson de la kopirajt-tenanto de la traduko - vidu mian diskutejon - publikigi ĝin tie ĉi. --Pejno Simono 09:38, 12 Okt. 2011 (UTC)
Cetere, kiel mi ĵus konstatis, "Vikifontoj" tute ne ekzistas. Ĝi nomiĝas "Vikifontaro". Tio brile pruvas mian argumentadon pri la plena nekonateco de "Vikifontaro", kiu fakte mizeras - kaj enhave, kaj teknike.
Do se eĉ sperta Vikiisto, ne konas nur ties ĝustan nomon ... --Pejno Simono 10:48, 12 Okt. 2011 (UTC)
Plua esploro montras, ke en la Germana Vikipedio ambaŭ poemoj havas memstarajn artikolojn - kio elmontras ties gravecon. En ambaŭ artikoloj oni citas la poemojn komplete. Do estus bona ideo, se iuj Vikiistoj tie ĉi ĉesus nepre voli rilate iujn internajn regulojn esti pli papecaj ol la papo mem.
Cetere, ŝovi ion ajn al Vikilibroj estis supozeble amuzcela ŝerco. Ĝi ne havas eĉ nur ĉefpagon.--87.146.95.192 12:31, 12 Okt. 2011 (UTC)
La tradukitajn pecojn ne multe ĝenas.--pino 19:26, 12 Okt. 2011 (UTC)

Ŝablono de la semajno ;) redakti

Ŝablono:Retarkivo

--Pejno Simono 08:31, 13 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, Pejno. Dankon pro la nova ŝablono. Mi proponas, ke ni estonte aranĝu pliajn ŝablonojn de la semajno. Kiu havas ideon pri tio? Amike --Tlustulimu 09:19, 13 Okt. 2011 (UTC)

Revizio redakti

Saluton. Mi ĵus vidis la anglan frazon "You can advertise yourself as reviewing these changes to other users." en la malsupra revizia kesto. Ekzemplo videblas en Bocşiţa. Kial ne estas tradukaĵo tie? Amike --Tlustulimu 09:29, 13 Okt. 2011 (UTC)

Mi tradukis ĝin hodiaŭ. Post iom da tempo la traduko aperos anstataŭ la angla versio.
Ĉiuj tradukendaj mediawiki-mesaĝoj aperas je Lingvaj statistikoj(elektu lingvokodo = eo ). Helpemuloj bonvenaj ! AL @ 13:31, 13 Okt. 2011 (UTC)
Vi povas [mal]anonci al aliaj uzantoj ke vi revizias ĉi tiun paĝon.
Mi plue tradukis iom de la mesaĝoj (83) de la bonveniga asistilo : Asistilo por ekuzado. Restas115 tradukendaj. Dankon por helpemo ! --Arno Lagrange @ 13:37, 13 Okt. 2011 (UTC)
Io ŝajnas ne funkcii, ĉar tiu mesaĝo ankoraŭ aperas en la angla formo, kvankam pasis preskaŭ tri monatoj. Funkciis pli bone, kiam la tradukado ankoraŭ okazis ene de Vikipedio mem. – Umbert' 13:26, 8 Jan. 2012 (UTC)

Skoltado kaj espionado redakti

En la nuna ĉefpaĝo de eo.wikipedia aperas novaĵo pri Jordanio kie oni mencias "skoltado Mukabarat". Mi timas ke la vorto skoltado tie estas hasta traduko de la angla Intelligence. Ja la araba vorto Mukhabarat (kun H ) signifas, laŭ la angla Vikipedio, Espionado, Informado, aŭ Espionservo. Do la jordania organizo menciita devas esti "Espionservo Mukhabarat" priskribata ĉi tie: http://en.wikipedia.org/wiki/Dairat_al-Mukhabarat_al-Ammah.

Eble vi pravas pri tio, ke estas mistraduko, sed la Esperanto vorto estas spiono, ne "espiono".
Mi konas nur la vorton spiono. La formo espiono estas miksaĵo kun iu okcidenta latinida lingvo, ĉar tie devas esti e antaŭ sp kaj st. Do ĝi ne estas la ĝusta vorto. --Tlustulimu 15:57, 19 Okt. 2011 (UTC)
Dairat al-Muĥabarat al-Ammah, arabe دائرة المخابرات العامة [da:.irat al.ĥa:bara:t al'a:m:a], angle General Intelligence Directorate, GID, estas la sekreta servo (spiona servo) de Jordanio. Ĝi estas konsiderata inter la plej gravaj sekretaj servoj en la Proksima Oriento, kaj inter la plej profesiaj de la araba mondo. (Tiun informon mi ĉerpis ĵus el la angla kaj germana Vikipedioj.) Notu ke la "kh" en la angla ĉi tie signas la saman sonon por kiu Esperanto havas la literon "ĥ". –Moldur 18:20, 19 Okt. 2011 (UTC)

Nombro de redaktoj redakti

Saluton. Jam antaŭ pli ol semajno mi demandis sur la projekta diskutopaĝo, ĉu la necesaj 200 redaktoj validas nur por la esperanta vikipedio, ĉu por ĉiuj vikiaj projektoj de WMF kune? Bedaŭrinde neniu respondis tie. Do kio ĝustas pri la nombro? --Tlustulimu 18:17, 19 Okt. 2011 (UTC)

Tio estas ĝenerala rajto trans WMF. Kiam redaktanto atingas 200 redaktojn en la ĉefa nomspaco, la rajto 'Revizianto' estas aŭtomate donita, laŭFlagged_revisions. -- Yekrats 14:56, 21 Okt. 2011 (UTC)
Surprisingly I seem to understand more Esperanto than I expected :-)
Yes, I know, the standard rate for automatically granted flag is 200, but how about granting on special request? Axpde 13:40, 25 Okt. 2011 (UTC)
Petu la rajton ĉi tie. (Request the right, here.) -- Yekrats 14:57, 25 Okt. 2011 (UTC)

Language support group for Esperanto / Grupo por Esperantigo de la interfaco redakti

The Wikimedia Foundation has brought together a new team of developers who are dedicated to language support. This team is to support all the languages and consequently it is not realistic to expect that the team members can provide proper support for your language. It is for this reason that we are looking for volunteers who will make up a language support team.

This language support team will be asked to provide us with information about their language. Such information may need to be provided either to us or on a website that we will indicate to you. Another activity will be to test software that will likely have an effect on the running of the MediaWiki software. We are looking for people who clearly identify their ability. Formal knowledge is definitely appreciated.

As much of the activity will be concentrated on translatewiki.net, it will be a plus when team members know how to localise at translatewiki.net. Thanks, Gmeijssen 12:37, 22 Okt. 2011 (UTC)

Traduko redakti

La Vikimedia Fondaĵo kunigis novan evoluigistan teamon dediĉitan al elteno de lingvoj. La teamo devos prizorgi ĉiujn lingvojn kaj sekve ne estas realisme atendi ke la teamanoj povus taŭge prizorgi eltenon de Esperanto. Tial ni serĉas volontulojn kiuj konsistigos lingvoeltenan teamon.

Ni petos de tiu lingvoeltena teamo provizi informon pri sia lingvo. Tia informo povus devi esti provizita ĉu al ni ĉu sur retejo kiun ni mencios. Alia agado konsistos el provi programojn kiuj povus havi rezultojn sur la funkciado de la programaro Mediawiki. Ni serĉas homojn kiuj klare sciigos siajn kapablojn. Formala scio estas definitive aprezata.

Ĉar la agado estos koncentrita sur translatewiki.net, estos pluso se teamanoj scios kiel provizi interfacan tradukon ĉe translatewiki.net. Dankas Gmeijssen 12:37, 22 Okt. 2011 (UTC) Tradukis AL @ 08:27, 29 Okt. 2011 (UTC)

Ĉu Vikipediisto Zetey forigas artikolojn redakti

Mi vidis plurajn artikolojn, unuafoje verkitaj de Uzanto:Zetey, kiujn li nur anstataŭis per simpla teksto "forigo". Vidu ekzemple László Kelemenfy, kaj aliaj en Specialaĵo:Mallongaj_paĝoj. Ĉu iu povas kontakti lin por scii la motivojn? Mi lasis mesaĝon en lia diskutpaĝo, sed li ankoraŭ ne respondis. Kaj se la artikoloj vere meritas forigon, administrantoj atentu, bonvole. --Tonyo 14:42, 23 Okt. 2011 (UTC)

Jes la artikoloj meritas forigon do bonvolu forigi, dankon, sed bedaŭrinde ŝajnas ke kolego Zetey parolas al neniu. --pino 16:37, 23 Okt. 2011 (UTC)
Almenaŭ la artikolo pri László Kelemenfy nun ŝajnas troviĝi sub la titolo László Kelmenfi. Ambaŭ artikolojn skribis Zetey kaj la "forigo"-tekston li aldonis en la sama tago, kiam li faris la lastan redakton en la alia artikolo. Ŝajnas al mi, ke estas en ordo.--Surfo 18:38, 24 Okt. 2011 (UTC)

Terms of Use update / Ĝisdatigo de uzkondiĉoj redakti

I apologize that you are receiving this message in English. Please help translate it.

Hello,

The Wikimedia Foundation is discussing changes to its Terms of Use. The discussion can be found at Talk:Terms of use. Everyone is invited to join in. Because the new version of Terms of use is not in final form, we are not able to present official translations of it. Volunteers are welcome to translate it, as German volunteers have done at m:Terms of use/de, but we ask that you note at the top that the translation is unofficial and may become outdated as the English version is changed. The translation request can be found atm:Translation requests/WMF/Terms of Use 2 -- Maggie Dennis, Community Liaison 00:42, 27 Okt. 2011 (UTC)

Mi pardonpetas ke vi ricevas ĉi tiun mesaĝon en la angla lingvo. Bonvolu helpi traduki ĝin.

Saluton!

La Vikimedia Fondaĵo nun diskutas ŝanĝojn al siaj Uzkondiĉoj (Terms of Use). La diskuton vi povas trovi je Diskuto:Uzkondiĉoj. Ĉiuj estas invititaj partopreni. Ĉar la nova versio de la uzkondiĉoj ne jam estas en fina formo, ni ne povas prezenti oficialajn tradukojn de ĝi. Volontuloj estas bonvenaj por traduki ĝin, kiel jam faris la germanaj volontuloj je m:Terms of use/de, sed ni petas vin noti je la paĝosupro ke la traduko estas neoficiala kaj povus esti ĝisdatigita laŭ ŝanĝoj en la anglalingva versio. La tradukpetojn vi trovos je m:Translation requests/WMF/Terms of Use 2 -- Maggie Dennis, Community Liaison 00:42, 27 Okt. 2011 (UTC)

 Tradukis AL @ 08:13, 29 Okt. 2011 (UTC)

Politisto/politikisto redakti

En pluraj artikoloj mi legas "politisto". Ĉu estas tajperaro aŭ ĉu ekzistas signifodiferenco inter ambaŭ vortoj?--Riŝo 09:30, 28 Okt. 2011 (UTC)Riŝo.

Hola, Riŝo; almenaŭ en la vortaro Portugala - Esperanto - Portugala nur ekzistas politikisto kaj policisto, sed politisto mi ne renkontis... Conrado 11:17, 28 Okt. 2011 (UTC).

Saluton. Laŭ NPIV, paĝo 896, nur ekzistas la baza formo politiko. Dum mia 20jara esperantisteco mi neniam renkontis la vorton politisto. Tial mi proponas, ke ni anstataŭu politisto per politikisto. El kiu fonto estas la stranga formo sen la silabo ik? Ĉu pliaj uloj havas proponojn? --Tlustulimu 11:33, 28 Okt. 2011 (UTC)
Ili troviĝis nur en 6 lokoj, kiujn mi korektis jam.--Crosstor 05:44, 29 Okt. 2011 (UTC)