Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/1

Diversejo redakti

Bildo de la tago redakti

Temas pri specio, ne pri genro...--Forstbirdo (diskuto) 08:52, 3 Nov. 2012 (UTC)

Ŝanĝita, sufiĉas rigardi fonton de Ĉefaĝo, sube trovi ligilon al Ŝablono:Bildo de la Tago2/aktuala_numero kaj tiun redakti. --KuboF (diskuto) 09:49, 3 Nov. 2012 (UTC)

Mi emas sugesti, ke estonte en Esperanto-Vikipedio aperu respektive elekteblu kiel "Bildo de la tago" nur tiaj bildoj, kiujn alĵutis esperanto-parolantoj, respektive kies bilda priskribo ekzistas almenaŭ en Esperanto. Restas sufiĉe granda elekto por nia bildo de la tago. Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:16, 2 Jan. 2013 (UTC)

Elstaraj kaj legindaj artikoloj sen fontoj redakti

Mi rimarkis ke ĉ. 72 elstaraj (preciza unu kvarono) kaj 93 legindaj artikoloj (preskaŭ unu duono!) enhavas eĉ ne unu referencon pri fonto de informoj. Mi ne kuraĝis plie esplori kiom el EA kaj LA enhavas ĝis 3 referencoj. Laŭ kriterioj (EA, LA) tiaj artikoloj estu faktaj - "La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj". Tio ne donas bonan imagon pri nia Vikipedio kaj ne donas bonan ekzemplon por aliaj artikoloj. Multaj el tiuj artikoloj estas en Kategorio:Senfontaj artikoloj ekde novembro 2012, mi petas ke homoj, kiuj spertas pri tiuj temoj, aldonu almenaŭ kelkajn taŭgajn referencojn. Alikaze taŭgos malelstarigo. --KuboF (diskuto) 18:09, 13 Nov. 2012 (UTC)

Lastatempe estis proponitaj sufiĉe multaj artikoloj por forigo de elstara statuso. Ĉar la situacio longtempe stagnas mi petas elstarigemulojn helpi aldonadi fontojn al la artikoloj kaj bonus ankaŭ se balotemuloj partoprenus la baloton. --KuboF (diskuto) 21:04, 1 Dec. 2012 (UTC)
Fakte ĉiam facilas kritikadi - pli meritoplena ol kritiko estas plibonigo: Kiam mi kontrolas artikolon kaj rimarkas, ke mankas fonto, tiam mi kutime ne kritikas tion, sed aldonas la mankantajn fontojn. Tio ja estas facile farebla, simple kopiante ilin el la la alilingvaj artikoloj. Preferinde nature estas, kiam oni aldonas esperantlingvan fonton, tio tamen ne ĉiam eblas. Sed efektive, se la unika manko de elstara artikolo estas ne sufĉiaj fontoj, tiam tio ja estas ne tiom malfacile riparebla afero. Certe ne donas multe pli da laboro aldoni la mankantan referencon ol formuli la koncernan kritikon aŭ malelstarigi la artikolon.DidiWeidmann (diskuto) 13:22, 2 Jan. 2013 (UTC)
En la kazo de Nov-Orleano mi ĵus aldonis 3 referencojn, krome ja ekzsitas diversaj eksteraj ligiloj, kiuj ankaŭ estas fidindaj referencoj. Simile eblas procedi kun la aliaj tiaj aritikoloj kaj la problemo estas jam solvita.DidiWeidmann (diskuto) 17:07, 5 Jan. 2013 (UTC)
Bonus se tio estus sufiĉa, se. Sed referencoj estas uzataj por pruvigi certajn asertojn, tial ne eblas por tio utiligi Eksterajn ligilojn nek Literaturon. Transprenado de referencoj de aliaj artikoloj estas bona laboro, laŭdinda; sed ankaŭ tempovora. Facile uzeblas nur se temas pri tute tradukita artikolo; aliokaze oni bezonas diligente sekvi multan tekston kaj foje eĉ riski aldonon de referenco al fonto kiun oni ne vere kontrolis. Kaj ĉio tio nur en la kazo, ke oni interesiĝas pri la temo, alikaze oni nur malfacile trovadus taŭgajn fontojn kaj traktus ilian taŭgecon... Memoru, ke senfontaj asertoj povas esti rezulto de propra esplorado kiu estas en enciklopedioj evitenda (do nefoje eĉ forigenda!). Vidu kiel ekzemplon la paĝon Alispecano, kiu havas 20 referencojn sed tamen avertas pri du sekcioj kiuj tre nesufiĉe citas fontojn (parte, ĉar iuj referencoj ne estas nerompeble fortaj...). Mi persone juĝas, ke tio estas parte originala esplorado kaj cerbumas kiel tion eviti.
Responde al la artikolo pri Nov-Orleanso: Ĉu laŭ vi tiom da referencoj sufiĉas por ke la artikolo estu fakta (laŭ Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj)? Mi preferus averti legantojn kaj instigi kontribuantojn per {{Nesufiĉaj fontoj}} (Parenteze, ankaŭ laŭ ĝia longo kaj priskribitaj subtemoj mi la artikolon ne nomus elstara, leginda laŭ mi pli bonus).
Pardonu pro longa teksto :( --KuboF (diskuto) 18:21, 5 Jan. 2013 (UTC)

Magia bildo de la tago redakti

Plej ofte magiisto aperigas kolombojn aŭ kuniklojn antaŭ mirigita spektantaro - hodiaŭ li transformis hejman kuniklon en Lady Gaga - aplaŭdu! --Dominik (diskuto) 09:12, 15 Dec. 2012 (UTC)

Aliflanke, la bilda ŝablono estas nun protektita kontraŭ redaktado, tiel ke ne eblas renomi "Lady GaGa" al "Lady Gaga". --Dominik (diskuto) 10:58, 15 Dec. 2012 (UTC)

Bonan jaron redakti

Al ĉiuj uzantoj de la Esperantlingva Vikipedio, bonan jaron! Por la sekvanta jaro kiu estos 2013, mi deziras sanon kaj bonajn kontribuadojn al ĉiuj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 04:02, 31 Dec. 2012 (UTC)

Bonan jaron ankaŭ!--pino (diskuto) 13:10, 1 Jan. 2013 (UTC)

Feliĉan novjaron redakti

Karaj deziras mi feliĉan novjaron al ĉiuj el vi, ke 2013 estu laborplena kaj sukcesa jaro, mi esperas ke nia amata Vikipedio ade kreskiĝu dum tiu ĉi nova jaro. -  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  06:57, 1 Jan. 2013 (UTC)

Dankon, ankaŭ al vi feliĉan novjaron!--Crosstor (diskuto) 08:29, 1 Jan. 2013 (UTC)
Feliĉan novjaron, multajn malnovajn kaj novajn uzantojn! --pino (diskuto) 13:12, 1 Jan. 2013 (UTC)
Feliĉan novjaron al ĉiuj! Ĝis la Fina Venko! --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 20:32, 1 Jan. 2013 (UTC)
Dankegon. La jaro 2013 ne nur estu feliĉa kaj sukcesa, sed ankaŭ pli paca ol 2012, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 21:30, 1 Jan. 2013 (UTC)

Intervjuo kun Brion Vibber kun rakonto pri Esperanto en The Signpost redakti

En sia lasta eldono de la jaro 2012, la reta vikimedia gazeto The Signpost aperigis intervjuon kun Brion Vibber, usona esperantisto, kiu en la fruaj tempoj aldonis en Vikipedion la subtenon por la Esperantaj ĉapelitaj literoj, unikodigis pro tio la tutan Vikipedion kaj sekve fariĝis la unua dungito de Vikimedia Fondaĵo. En la intervjuo li mencias Esperanton kaj priskribas la taskon kiu staris komence de tiu ĉi lia kariero. Legu (la anglan originalon, aŭ en maŝintraduko) kaj laŭplaĉe disvastigu la informon (tekstoj el The Signpost haveblas laŭ la sama permesilo kiel vikipediaj artikoloj). Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 13:38, 2 Jan. 2013 (UTC)

Be a Wikimedia fundraising "User Experience" volunteer! redakti

Thank you to everyone who volunteered last year on the Wikimedia fundraising 'User Experience' project. We have talked to many different people in different countries and their feedback has helped us immensely in restructuring our pages. If you haven't heard of it yet, the 'User Experience' project has the goal of understanding the donation experience in different countries (outside the USA) and enhancing the localization of our donation pages.

I am (still) searching for volunteers to spend some time on a Skype chat with me, reviewing their own country's donation pages. It will be done on a 'usability' format (I will ask you to read the text and go through the donation flow) and will be asking your feedback in the meanwhile.

The only pre-requisite is for the volunteer to actually live in the country and to have access to at least one donation method that we offer for that country (mainly credit/debit card, but also real time banking like IDEAL, E-wallets, etc...) so we can do a live test and see if the donation goes through. **All volunteers will be reimbursed of the donations that eventually succeed (and they will be very low amounts, like 1-2 dollars)**

By helping us you are actually helping thousands of people to support our mission of free knowledge across the world. If you are interested (or know of anyone who could be) please email ppena@wikimedia.org. All countries needed (excepting USA)!!

Thanks!

Pats Pena
Global Fundraising Operations Manager, Wikimedia Foundation

Sent using Global message delivery, 20:49, 8 Jan. 2013 (UTC)

ADLS-aktivulo plu serĉata redakti

Dum lasta tempo mi iel sugoratis laboron de ADLS-aktivulo por kio mi minumume ĝis fino de januaro (plejprobable kelkajn semajnojn pli longe) ne havos multan tempon pro mia (nun tre intensa) studado. Estis aldonita baza priskribo kiel partopreni kiu laŭeble plaj faciligu aktivadon de nova prizoganto. Mi persone rekomendas aldoni eltiraĵon pli frue ol lunde, malkiel dum lastaj semajnoj... --KuboF (diskuto) 18:53, 16 Jan. 2013 (UTC)

Vikidatumoj progresas redakti

 
Interlingvaj konektoj inter artikoloj antaŭ Vikidatumoj
 
Interlingvaj konektoj inter artikoloj kun Vikidatumoj
rimarku ke la centra punkto meze de la stelo estas verdkolora, kvazaŭ vikidatumoj estus por la vikipedioj kiel Esperanto por la mondlingvoj

La projekto vikidatumoj post lanĉo en oktobro, jam enhavas pli ol 2 milionoj da eroj, kiuj enhavas etikedojn, priskribojn, ligilojn al vikipedia paĝo en ĝis tiom multe da lingvoj kiom vikipedio havas (285). De la 14a de januaro ĝi jam ekfunkcias en la hungara vikipedio, kie la interlingvaj ligiloj estas nun provizataj de Vikidatumoj. Ĝi baldaŭ funkcios ankaŭ en la hebrea kaj itala vikipedioj, kaj fine en ĉiuj. Mi salutas tiun finan progreson al kiu mi aspiras de jam ok jaroj ! --Arno Lagrange @ 21:45, 16 Jan. 2013 (UTC)

Bv legi
  • vikidatumoj estas bonega projekto. Kiam eo vikipedio uzos vikidatumojn? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:32, 24 Jan. 2013 (UTC)

"Citiloj" redakti

Legante la artikolon Frédéric Chopin mi rimarkis, tuj ĉe la komenco, strangan atentigon: "Tiu ĉi artikolo pri komponisto havas liston de fontoj, sed neniun, aŭ nesufiĉajn, citilojn". La vorto "citilo" aperis eĉ kvarfoje en la kadrita teksto. El la vorto "citilo" estis ligilo al la artikolo Vikipedio:Citi fontojn.

Kio estas tio? La artikolo fakte havas multajn citilojn (signojn kiel “” «» k.a.).

Al mi ŝajnas, ke temas pri referencoj, pri neceso referenci la fontojn de artikolo, kaj tute ne pri citado. Citado estas kopia ripetado de iu teksto aŭ parolo, kaj ne signifas precizan indikon pri fonto de iu eldiro. Ĉar la afero ŝajnas esti unu el la principoj de Vikipedio, mi esperas, ke kompetentuloj zorgos pri tio. Ili prefere sciu, kion signifas "citi", "citilo", "referenci", "fonto", "bibliografio" ktp. Unue oni simple forigu la ŝablonon Ŝablono:Sen citiloj --Surfo 20:44, 18 Jan. 2013 (UTC)

Vi evidente pravas pri tiu misuzo de la vorto "citiloj", jam en la nomo de la ŝablono mem {{sen citiloj}}. Bonvolu kuraĝe alinomi la ŝablonon kaj redakti ties tekston kaj dokumentadon por ke ĝi klare esprimu tion kion ĝi celas. Kiam vikipediisto rimarkas tiajn misojn, evidente tiu tuj korektu kiel eble plej taŭge; nur se estas dubo alies opinio estas bezonata. Ĉikaze estas klare ke "citiloj " ne estas la ĝusta esprimo. --Arno Lagrange @ 21:11, 18 Jan. 2013 (UTC)
Dankon por la konsilo, sed mi ne korektas ŝablonojn. Tiuj estas tro komplikaj estaĵoj por ordinara vikipediisto, kiun interesas ĉefe la enhavo, kaj mi tro ofte vidis ke per umado pri ŝablonoj oni sukcesas samtempe fuŝi dekojn da artikoloj. Krome, aferoj kiel postulado de referencoj kaj aliaj formalaĵoj estas amata ĉevaleto de certaj vikipediistoj, kiuj mem kuiru siajn regularojn. En tiaj aferoj mi nur atentigas pri eraroj. --Surfo 10:44, 19 Jan. 2013 (UTC)

Akcento redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke malofte, sed kutime subite aperanta uzanto ĵus ŝanĝis la intervikiajn ligilojn en Akcento. Ĉu la ŝanĝo estas taŭga resp. ĝusta? --Tlustulimu (diskuto) 09:31, 19 Jan. 2013 (UTC)

(+) Simila ŝanĝego okazis en la artikolo Akĉento. --Tlustulimu (diskuto) 09:35, 19 Jan. 2013 (UTC)
Almenaŭ la lasta miaopinie ne estas ĝusta, kaj mi ĝin malfaris. darkweasel94 (diskuto) 11:03, 19 Jan. 2013 (UTC)
Vidu la diskuteton sur mia uzantodiskutpaĝo. darkweasel94 (diskuto) 21:08, 19 Jan. 2013 (UTC)

Wikimedia sites to move to primary data center in Ashburn, Virginia. Read-only mode expected. redakti

(Apologies if this message isn't in your language.) Next week, the Wikimedia Foundation will transition its main technical operations to a new data center in Ashburn, Virginia, USA. This is intended to improve the technical performance and reliability of all Wikimedia sites, including this wiki. There will be some times when the site will be in read-only mode, and there may be full outages; the current target windows for the migration are January 22nd, 23rd and 24th, 2013, from 17:00 to 01:00 UTC (see other timezones on timeanddate.com). More information is available in the full announcement.

If you would like to stay informed of future technical upgrades, consider becoming a Tech ambassador and joining the ambassadors mailing list. You will be able to help your fellow Wikimedians have a voice in technical discussions and be notified of important decisions.

Thank you for your help and your understanding.

Guillaume Paumier, via the Global message delivery system (wrong page? You can fix it.). 15:12, 19 Jan. 2013 (UTC)

Picture of the Year voting round 1 open redakti

Dear Wikimedians,

Wikimedia Commons is happy to announce that the 2012 Picture of the Year competition is now open. We're interested in your opinion as to which images qualify to be the Picture of the Year for 2012. Voting is open to established Wikimedia users who meet the following criteria:

  1. Users must have an account, at any Wikimedia project, which was registered before Tue, 01 Jan 2013 00:00:00 +0000 [UTC].
  2. This user account must have more than 75 edits on any single Wikimedia project before Tue, 01 Jan 2013 00:00:00 +0000 [UTC]. Please check your account eligibility at the POTY 2012 Contest Eligibility tool.
  3. Users must vote with an account meeting the above requirements either on Commons or another SUL-related Wikimedia project (for other Wikimedia projects, the account must be attached to the user's Commons account through SUL).

Hundreds of images that have been rated Featured Pictures by the international Wikimedia Commons community in the past year are all entered in this competition. From professional animal and plant shots to breathtaking panoramas and skylines, restorations of historically relevant images, images portraying the world's best architecture, maps, emblems, diagrams created with the most modern technology, and impressive human portraits, Commons features pictures of all flavors.

For your convenience, we have sorted the images into topic categories. Two rounds of voting will be held: In the first round, you can vote for as many images as you like. The first round category winners and the top ten overall will then make it to the final. In the final round, when a limited number of images are left, you must decide on the one image that you want to become the Picture of the Year.

To see the candidate images just go to the POTY 2012 page on Wikimedia Commons.

Wikimedia Commons celebrates our featured images of 2012 with this contest. Your votes decide the Picture of the Year, so remember to vote in the first round by January 30, 2013.

Thanks,
the Wikimedia Commons Picture of the Year committee

This message was delivered based on m:Distribution list/Global message delivery. Translation fetched from: commons:Commons:Picture of the Year/2012/Translations/Village Pump/en -- Rillke (diskuto) 23:47, 22 Jan. 2013 (UTC)

Administranto redakti

Ĉu vi povas partopreni al vocdono? Antaŭdankon! --pino (diskuto) 08:01, 23 Jan. 2013 (UTC)

Sendiskutaj alinomigoj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ĝis nun nur faris sendiskutajn alinomigojn. Ĉu ni akceptu tion? Mi pensas, ke ne. En kazo de ripeto, mi proponas forbaron, ĉar la uzanto jam en la germana vikipedio estis problema kaj tial tie estis forbarita. --Tlustulimu (diskuto) 09:53, 24 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. La uzanto Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) denove sendiskute alinomigis artikolojn. Mi nun avertis lin, ke en kazo de ripeto mi forbaros lin, precipe ĉar li jam estas forbarita en la germana vikipedio. Do, li jam montriĝis problema uzanto tie. Ĉu mi malfaru ĉiujn alinomigojn aŭ ĉu hazarde "kaŝiĝis" inter ili iuj taŭgaj? Se jes, kiuj? --Tlustulimu (diskuto) 20:38, 25 Jan. 2013 (UTC)
Saluton. Ĉar la uzanto Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) jam trian fojon faris netaŭgajn alinomigojn kaj neniel reagis je mia averto, mi ĵus forbaris lin. Ĉar li jam estas forbarita en la germana vikpedio, mi difinis la plej longan daŭron, nome ĉiaman. --Tlustulimu (diskuto) 11:22, 28 Jan. 2013 (UTC)


Saluton. Hieraŭ mi kopiis la diskuton al Vikipedio:Diskutejo/Administrejo. Do, bonvolu komenti tie, se vi volas fari tion, ne ĉi tie. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 13:29, 29 Jan. 2013 (UTC)

GRAVA AVERTO: artikolo de la semajno malzorgata ! redakti

Mi hazarde konstatis ke mankas Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/05 kaj riparis tiun mankon igante ĝin alidirektilo al Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/04 por ke ne aperu nur ruĝa ligilo en la Ĉefpaĝo. Ŝajne neniu rimarkis tion kaj neniu zorgas. Mi iam trovis solvon por la Bildo de la Tago ĉar montriĝis ke ne estis ĉiutage provizata nova bildo. Mi trovis solvon en kiu ĉiutage estas montrate cikle unu el la bildoj el iu kolekto.

Se mankas homoj por akurate prizorgi Artikolon de la Semajno, ĉu ni do eltrovu tian sistemon ke kiam ne estas nova AdlS iu alia estu montrita anstataŭe ? Mi informas vin ke mi ne faros la kroman laboron kion tio necesigos, sed admonas lanĉintojn de tiaj projektoj (BdlT, AdlS, Lando de la Monato, ktp) konsekvence agi laŭ siaj planoj kaj prizorgi mem fari aŭ ke iu faru la laboron anstataŭ si, sed ke neniam aperu ruĝa ligilo en la Ĉefapĝo. --Arno Lagrange @ 20:47, 29 Jan. 2013 (UTC)

Mi elektis la ĵus pasintan ADLS-n, tamen ĝi ne estis tre taŭga ĉar ĝi bezonas poluradon, pro tio mi decidis ne elekti alian por la ĉi-semanjna ADLS. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  01:06, 30 Jan. 2013 (UTC)
La evitinda rezulto de tiu ne-decido estis nur ruĝa ligilo ene de bela kadro anoncanta "Artikolon de la Semajno". Tiu nedezirinda situacio ripetiĝos ĉiufoje kiam neniu AdlS-resumo estos akurate provizita por difinita semajno. Mi ne enprofundiĝis en la sistemon por rigardi kiel ĝi estis elpensita, sed montriĝas ke manke de sufiĉe da diligentaj prizorgantoj ĝi kaŭzas tre bedaŭrindan damaĝon en la Ĉefpaĝo de Vikipedio. La afero estas iel taŭge solvenda. --Arno Lagrange @ 06:48, 30 Jan. 2013 (UTC)
La sistemo ne estas tre komplika - montriĝas sur la ĉefpaĝo artikolo laŭ la aktualaj jaro kaj semajno. Detaloj ĉe Vikipedio:ADLS. Cetere espereble en februaro mi havos sufiĉe da tempo por fari tion ĉi, kaj eble ankaŭ ĝenerale fari iom pli por Vikipedio. darkweasel94 (diskuto) 08:18, 30 Jan. 2013 (UTC)

Averto pri kopirajto kaj muziknotoj redakti

 Mi atentigas al tiu, al kiu tio rilatas, ke, treege bedaŭrinde, ne nur la teksto de moderna popkanto estas sub kopirajto, kaj sekve oni ĝenerale ne rajtas traduki ĝin, sed ankaŭ la melodio. Same statas pri ĉiuspeca partituro, eĉ se nur unuvoĉa plus kelkaj harmoniliteroj (gitaraj akordoj). Do laŭ la regularo tiaĵo, eĉ se nur traduko Esperanten plus kelkaj muziknotoj, ne rajtas esti enmetata en iuspecan Vikion. (Aŭ ĉu mi eraras pri tio?)

Ĉiuokaze, pro similaj tialoj mi mem ne rajtas publikigi miajn pop-orgenajn aranĝojn de kelkaj popkantoj ĉe MuseScore. Do miaj aranĝoj mortos kun mi.  

Fakte la kopirajta situacio rilate muzikon estas rigora. Estas jam mirindaĵo, ke oni entute rajtas faifi hieraŭ ĵus aŭditan melodion en la propra bankuvo.

Alivorte, eĉ se oni eble emus, kiel mi iam, riski tiajn afiŝojn en la propra retejo, oni ĉi-medie prefere abstinu.

Jen plia tialo, kial mi mem ne plu laboras tie ĉi. Ĉio senchava, kion oni eble faremus kaj kio estus eble eĉ valora por la komunumo, kontraŭas la Vikiajn regulojn. Tio evidente plene senesperigas ĉiun bonulon inklinantan aŭtori ion tie ĉi. -- PEJNO Simono Diskuto  16:15, 30 Jan. 2013 (UTC)

... kaj nun? Mi ne komprenas, al kio, aŭ kiu okazaĵo en Vikipedio, tio rilatas. darkweasel94 (diskuto) 17:25, 30 Jan. 2013 (UTC)

 Bone ke vi ne komprenas. Komprenu nur la celato. Li mem okupiĝu pri sia afero. Sciu, ne estas io ajn pli koleriga, ol kiam iuj aliaj, ekz. iuj memnomitaj lupoj ktp., disimile forviŝas onian vere utilan laboron, ĉu akcidente laŭregule misan aŭ ne. Ĉiuokaze, denove jen Vikia fiasko. Iu faras ion vere utilan, ion vere artikolplibonigan, kaj nun devos laŭ la regularo forviŝi ĉion. Ĉi-medie tipa okazo. -- PEJNO Simono Diskuto  08:04, 31 Jan. 2013 (UTC)

Se komprenu nur unu celato, do kial vi metas tion en la diversejon, kiun multaj aliaj havas en sia atentaro? darkweasel94 (diskuto) 11:48, 31 Jan. 2013 (UTC)

 Plene komprenu nur la celato. Duone komprenu ĉiuj aliaj. Sed jam nur one komprenite la afiŝo valoras. Fakte, ĉi-okaze temas pri rompo de la kopirajtoj de:

 1. la komponisto 
 2. la tekstisto 
 3. la produktisto/eldonisto 
 4. la noteldonisto 
 5. supozeble 2 el la 3 citataj tradukintoj 
Do vere ideala enhavo por Vikio.   Fakte min ĉio ĉi tute nur ĝenus, ĉar la aldonita informaĵo estas utila. Kaj verdire, se oni afiŝus ĝin maljam post 70 jaroj, anstataŭ nun tuj, supozeble iuj Esperantistoj ne plu ekzistos por legi ĝin.
Do mi konkludas, ke specife la E-Vikio ne havas grandan sencon, ĉar oni ne rajtas publikigi eĉ nur la E-envortigon de iu ĉi-epoka populara kanto. Simile, kantistoj ne rajtus publike kanti alilingvan popkanton en Esperanto, eĉ se ili pagus al la loka muzikindustria aŭtorrajta organizaĵo, pro tio, ke la traduko en Esperanton estus sendube jam plene kontraŭleĝa. Evidente, ne havus iun ajn sencon peti pri permeso pri tio ĉe Sony, Universal, EMI, Warner, aŭ simile. -- PEJNO Simono Diskuto  16:39, 31 Jan. 2013 (UTC)
Dankon pro la atentigo, ja aŭtorrajtoj en Esperanta Vikipedio estas iom problema afero (kaj mi kuraĝas diri ke aŭtorrajtoj vere malrapidigas evoluon en la tuta mondo...). Similan problemon ni spertas en Vikifontaro, foje en Vikilibroj; konata estas ankaŭ por prizorgantoj de KantarVikio kaj Bretaro. Rilate al esperantistoj, ne foje okazis ke longtempa laborego perdiĝis pro aŭtorrajtoj (hereditaj al neesperantista familio) post forpaso.
Vikipedio estas libera enciklopedio - unuflanke ni povas profiti ties liberecon, duaflanke ni bezonas pri vera libereco de enhavo zorgi (kaj do ne enmetadi neliberan enhavon). --KuboF (diskuto) 10:00, 31 Jan. 2013 (UTC)

Aŭtorrajtoj dum tradukado redakti

Rilato al la temo mi atentigas pri tradukado de alilingvaj vikipediaj artikoloj. Ankaŭ ili estas aŭtorrajte protektataj, feliĉe sub libera permesilo kiu postulas ka. mencion de ĉiuj aŭtoroj. Se oni ne mencias aŭtorojn (preferata, sed ne ununura maniero, estas Ŝablono:Tradukita) oni mimacas plendojn pri rompo de aŭtorrajtoj. Tio estas des pli serioza ke oni foje eldonas Vikipedion sur DVD, do prefere precipe tiaj eldonaĵoj estus aŭtorrajte nerompeblaj. Do, mi petas ĉiuj tradukantojn uzadi la ŝablonon (aŭ similan manieron). --KuboF (diskuto) 10:00, 31 Jan. 2013 (UTC)

Help turn ideas into grants in the new IdeaLab redakti

 

I apologize if this message is not in your language. Please help translate it.

  • Do you have an idea for a project to improve this community or website?
  • Do you think you could complete your idea if only you had some funding?
  • Do you want to help other people turn their ideas into project plans or grant proposals?

Please join us in the IdeaLab, an incubator for project ideas and Individual Engagement Grant proposals.

The Wikimedia Foundation is seeking new ideas and proposals for Individual Engagement Grants. These grants fund individuals or small groups to complete projects that help improve this community. If interested, please submit a completed proposal by February 15, 2013. Please visit https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:IEG for more information.

Thanks! --Siko Bouterse, Head of Individual Engagement Grants, Wikimedia Foundation 20:19, 30 Jan. 2013 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Correct it here.)

Lingvejo redakti

Unified Modeling Language (UML) redakti

Kiel nomi la komputilan lingvon UML? Angle estas Unified Modeling Language; nuntempe estas en la artikolo uzata Unuigita Modela Lingvo sed laŭ PIV la vorto modela signifas "Inda servi kiel modelo". La lingvo estas uzata por fari modelojn ĉu do modeligamodelada? --KuboF (diskuto) 10:55, 18 Dec. 2012 (UTC)

 Unuigita Modeliga Lingvo. -- PEJNO Simono Diskuto  22:45, 18 Dec. 2012 (UTC)

Dankon! Jam ŝanĝita! --KuboF (diskuto) 20:44, 5 Jan. 2013 (UTC)

Fina solvo por usonaj administraj unuoj redakti

Jam okazis diskutoj pri tio ofte, kelkaj estas legeblaj ĉe la diskutpaĝoj. Do la subŝtatoj havas adm. unuojn, kiuj ne estas uzataj unuece: distrikto, kantono, konteo, paroĥo ktp. Ĉiuj vortoj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Oni plej ofte preferas la distrikton. Mi petas solvon, poste la alia demando estas, ĉu roboto povus ĝustigi la konvenan esprimon? --Crosstor (diskuto) 17:39, 20 Dec. 2012 (UTC)

La ĝenerale konsentita vorto estus "kantono" en ĉiuj usonaj subŝtatoj krom Luiziano, kiu dividas laŭ paroĥoj. -- Yekrats (diskuto) 15:41, 2 Jan. 2013 (UTC)
Ĉu ne Alasko havas distriktojn? darkweasel94 (diskuto) 19:23, 2 Jan. 2013 (UTC)
Mi ne sciis pri distriktoj de Alasko, ĝis nun. Nu, laŭ en:County-equivalent, la diferenco inter county kaj borough de Alasko estas preskaŭ neniom. Alaskaj distriktoj esence egalas kantonojn. Mi scivolas se ĉu ekzistas Alaskaj Esperantistojn, kaj se jes, kion ili nomigas?

-- Yekrats (diskuto) 21:43, 3 Jan. 2013 (UTC)

lingve poluretis AL @
Dankon de Yek

 Mi eble atentigu eĉ pli-plu-pedante polureme, ke la enlistigita vorto konteo laŭŝajne ankoraŭ ne ekzistas, aŭ almenaŭ Pivo ne konas ĝin. Fakte la Angla vorto county devenas de la moŝtula rango count, do grafo. Esperante temas pri grafujo.

Ankaŭ alilingve oni inklinas grafumi:

Angle
county de count
Germane
Grafschaft de Graf
France
comté de comte

Do ĉie derive de la respektiva vorto por grafo. Evidente okaze de Usono temas pri speco de sengrafujo.  

Se oni volus enkonduki ion kiel konteo, mi demandas min, ĉu eble komteo ne estus pli taŭga. Sed fakte kantono pli aŭ malpli sufiĉus jam. -- PEJNO Simono Diskuto  11:28, 4 Jan. 2013 (UTC)

Almenaŭ en la germana tamen oni ne diras Grafschaft por usonaj administraj unuoj, kvankam aliaj uzoj de county (en Anglujo ktp.) ja tradukiĝas tiel. darkweasel94 (diskuto) 12:26, 4 Jan. 2013 (UTC)

Ĉu Aŭstralo povas esti nomo de kontinento? redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke sporade aperanta uzanto ŝanĝis la titolon de artikolo al Aŭstralo. En Nova PIV ja ekzistas ties radiko, sed kiel adjektivo kun la difino: "rilata al la suda hemisfero". Mi dubas, ke tio taŭgas por distingi inter Aŭstralio kiel lando kaj la tiea kontinento. Nova PIV eĉ uzas por ambaŭ la vorton Aŭstralio. Do, el kiu fonto venas Aŭstralo kun la signifo de la kontinento? --Tlustulimu (diskuto) 08:34, 6 Jan. 2013 (UTC)

Kwamikagami (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) jam famiĝis pro sia entrudo de "da" anstataŭ "de" kaj aliaj trudaj seninterkonsentaj redaktoj. Lia sendiskuta entrudo de Aŭstralo estas same neakceptebla kaj erara. Ĉiuj liaj tiaj redaktoj estas malfarendaj. Ankoraŭ foje li iniciatas gravan lingvan ŝanĝon sen ia ajn antaŭa diskuto. Mi opinias ke ĝi estas plene erara kaj ke li laborigos nin por zorge malfari ĉiujn liajn malpravajn redaktojn. Ve ! Ni volas teni Vikipedion kiel fidinda informfonto. Vikipedio ne povas esti uzata por antaŭenigi personajn lingvajn reformproponojn. --Arno Lagrange @ 09:32, 6 Jan. 2013 (UTC)
Mi aldonis sekcion Ĉu Aŭstralo povas esti nomo de kontinento? en la diskutpaĝon de Kwamikagami. AL @ 09:40, 6 Jan. 2013 (UTC)

Kwamikagami estas praĝenulo en la E-Vikipedio. Verŝajne estas tute vane atentigi lin. Astronomiajn kaj lingvosciencajn artikolojn li jam sisteme fuŝis, precipe la terminaron. Li ne sufiĉe regas la lingvon por okupiĝi pri la lingvaĵo de artikoloj. Mi ne vidis alian eblon ol tute ĉesi okupiĝi pri artikoloj, en kiujn li ŝovas sian nazon.--Surfo 14:25, 6 Jan. 2013 (UTC)

Igor Pavlyuk redakti

Saluton. IPulo hodiaŭ kreis la lingve kaj strukture sufiĉe fuŝan artikolon Igor Pavlyuk. Ĉar en Esperanto ne ekzistas y, mi pensas, ke eĉ ĝia titolo ne estas ĝusta. Sed ĉu mi penu plu poluri ĝin, kvankam tro da frazoj resp. pseŭdofrazoj estas apenaŭ kompreneblaj? Mi preferus forigi ĝin kaj poste rekrei ĝin sub la ĝusta titolo. Kion vi pensas pri la titolo kaj la polurado aŭ rekreado? --Tlustulimu (diskuto) 13:23, 14 Jan. 2013 (UTC)

(+) Mi intertempe ŝanĝis la titolon al Igor Pavljuk kaj iomete poluris la artikolon. Sed la ĉapitro "Kreemo" ankoraŭ devos esti plibonigata. Ankaŭ la provizore kaŝita teksto en la ĉapitro "Vivo" foje devos esti tiel korektata, tiel ke oni povos reaperigi ĝin. Kiu havas proponojn por tio? --Tlustulimu (diskuto) 16:02, 14 Jan. 2013 (UTC)

en:Servite Order redakti

Ĉu servita ordeno? Ĉu servitanoj? Aŭ servista ordeno, servistanoj? --Crosstor (diskuto) 12:01, 16 Jan. 2013 (UTC)

Citiloj redakti

La diskuto estas translokita el la paĝo Vikipedia diskuto:Stilogvido#Citiloj

Ĉi tiu dokumento ne enhavas rekomendojn pri citiloj. Sed ĝi ligas al parte esperantlingva parte anglalingva teksto. Tie mi trovis rekomendon kiun mi ne nomus logika.

Kvankam tio ne estas rigida regulo, ni uzas "duoblajn citilojn" por plej multaj citaĵoj — ili estas pli facile legeblaj sur la ekrano — kaj uzas 'unuopajn citilojn' por enmetitaj citaĵoj, tio estas "citaĵoj 'ene de' citaĵoj".

Noto: se vorto aŭ frazo aperas en artikolo kun unuopaj citiloj, kiel 'abcd', la vikipedia serĉilo konsideras la unuopajn citilojn kiel parton de la vorto kaj trovos tiun vorton aŭ frazon nur se la serĉa strio ankaŭ estas ene de unuopaj citiloj. ‹…› Evito de tiu komplikaĵo estas aldona kaŭzo uzi duoblajn citilojn, por kiuj la malfacilaĵo ne estiĝas. Ĉi tio eĉ povas esti kaŭzo uzi duoblajn citilojn por citaĵoj ene de citaĵoj.

Mi proponas konsideri respektivan regulonruse de la Ruslingva Vikipedio.

En la rusa Vikipedio en la ĉefa teksto de artikolo estas permesite uzi citilojn nur de du aspektoj — angulajn, aŭ tipografiajn citilojn («tiajn») kaj ankaŭ „tiajn“ citilojn, kaj la lastaj estas uzataj tiam, kiam en la encitila teksto estas vortoj siavice ankaŭ encitiligitaj (enmetitaj citiloj). Citiloj kun la aspekto “ambaŭ supraj” aŭ "rektaj" ne estas uzataj en la tradicia rusa tipografiiko.

Do, kion oni trovos pli bona? Gamliel Fiŝkin (diskuto) 23:45, 17 Jan. 2013 (UTC)

Teknikejo redakti

Kombinitaj mapoj redakti

Saluton. Mi ĵus trovis interesan ŝablonon en la franca vikipedio, nome Modèle:Carte en coin. Ĝi aranĝas kombinitajn mapojn, do mapojn, ĉe kiuj en unu el la anguloj kuŝas pli malgranda, kutime pli ĝenerala mapo. Ĉu ni bezonos tradukon de la ŝablono? Se jes, kiun titolon ĝi havu? Ĉu eble Ŝablono:Mapo en angulo? --Tlustulimu (diskuto) 11:47, 23 Nov. 2012 (UTC)

(+) Se okazu traduko de la nomita ŝablono, ankaŭ kelkaj helpaj ŝablonoj devus esti tradukataj, nome:
Tradukoj de la jenaj ŝablonoj jam ekzistas:
Kion vi pensas? --Tlustulimu (diskuto) 14:53, 23 Nov. 2012 (UTC)
Saluton. Ĉar neniu kontraŭis, jam ekzistas la jenaj novaj ŝablonoj:
Nun estas ankoraŭ problemo sub certaj kondiĉoj. Mi testis tion sur la paĝo Ŝablono:Geolokigo de mapa kadro/testoj. Ĉu iu eble havas ideon, kiel ni povus "ripari" la lastan teston, laŭeble sen aldonoj aŭ ŝanĝoj de la koncernaj lokumiloj? Se jes, vi povas meti tion al {{Geolokigo de mapa kadro/provejo}}. Sed bonvolu uzi kiel bazon la nunan kodon, por ke la ŝablona uzado resp. sintakso ne ŝanĝiĝu subite. --Tlustulimu (diskuto) 10:32, 8 Jan. 2013 (UTC)

Pri bildoj kaj permesiloj… redakti

Saluton
Cele rapide ilustri artikolon pri la batalo apud Verdun (1916), mi uzis la kutiman mapon de ĉiuj nacilingvaj Vikipedioj (Dosiero:Verdun and Vincinity - Map.jpg), kvankam ĝia enteno estas en la angla. Poste, mi zorge esperantigis la enhavon. Ĝi jam pretas por alŝuto, sed mi ne scias kiel laŭleĝe deklari ĝin . La dosiero certe devenas de "libera fonto", tamen mi ne rajtas deklari la novan bildon kiel "personan kreitaĵon". Do, kiun ŝablonon mi uzu por alŝuti ĝin ?
Alia afero : mi havas malnovajn poŝtmarkojn, kies aŭtoroj neniu konas, simple pro tio, ke ili estis kaŝe eldonitaj en Polujo, nome en "stalagoj" aŭ "oflagoj" (1942-44), kaj de la kaŝa sindikato "Solidarność" (post 1981). Mi tute konsentas doni tiujn bildojn al VP, sed kompreneble neniam eblos trovi la rajtantoj, tiom pli ke multaj el ili verŝajne mortis de tiam. Ankaŭ pri tio, kion mi faru ?
Verdire, tiaj aferoj ne aparte interesas min, sed ĉiu devas tion trapasi, ĉu ne ? Do, mi petas solvon de vi… Antaŭdankon Zerodoto (diskuto) 08:15, 24 Dec. 2012 (UTC)

Ekzistas ilo por duon-aŭtomate deklari devenajn verkojn en la Komunejo: derivativeFX. Alie, simple skribu ĉiujn aŭtorojn (la originalajn kaj vin) kaj - plej bone - uzu la originalan permesilŝablonon {{PD-USGov-Military-Army}}. (Teorie en tiu ĉi okazo vi povus kopirajte protekti viajn ŝanĝojn al publikhavaĵa bildo, sed tio ne ŝajnas al mi tre utila; se tion vi tamen volas fari, aldonu iun liberan licencon kaj skribu, ke ĝi rilatas al viaj ŝanĝoj kaj ne al la originala bildo.)

darkweasel94 (diskuto) 08:51, 24 Dec. 2012 (UTC)

Aldono: Evidente vi aldonu, de kie la bildo devenas - uzu tiucele la ŝablonon commons:Template:Derived from. Plej bone ankaŭ en other_versions= vi skribu sur ambaŭ priskribaj paĝoj, kie trovi la alian version. darkweasel94 (diskuto) 08:57, 24 Dec. 2012 (UTC)
Malbone komenciĝas : derivativeFX evidentiĝas mortinta ligilo (Error 404). Dankon pro la ŝablonoj, sed bv. sciigi al mi en kiu ilo oni uzas ilin. Fakte, mi neniam antaŭe alŝutis bildojn. Tial mi estas ege mallerta ! Zerodoto (diskuto) 15:58, 24 Dec. 2012 (UTC)
Anstataŭigu la ŭ en la retadreso per ux, tio estis problemo de la supersignokonvertilo. Mi klarigos al vi la reston iomete poste, se vi atendas ankoraŭ dum iom da tempo ... darkweasel94 (diskuto) 16:06, 24 Dec. 2012 (UTC)
Mi korektis la adreson kaj atendas plukarigojn. Tamen, uzinstrukcioj verŝajne jam troveblas en iu VP-paĝo, ĉu ne ? Ĉu la Ŝablono:Informo_por_dosiero uzendas en Dosiera priskribo/Resumo ? Zerodoto (diskuto) 16:50, 24 Dec. 2012 (UTC)

De monato, neniu plu respondis al miaj demandoj. Ĉu mi rezignu ? Zerodoto (diskuto) 06:30, 27 Jan. 2013 (UTC)

Pardonu, mi plene forgesis pri vi. Baze, la Komuneja ŝablono "Information" havas ĉi-rilate la parametrojn "source" kaj "author". En "source" kaj eble ankaŭ "other_versions" ligu al la origina bildo kaj en "author" metu la originajn aŭtorojn plus vian propran salutnomon.
Koncerne malnovajn bildojn, notu, ke necesas, ke ilia aŭtoro (se konata aŭ eble ekkonebla) estu mortinta antaŭ 1943. Se la verko estas anonima - plej bone supozu tion nur, kie tio estas vere supozebla, ekzemple viaj poŝtmarkoj ŝajnas al mi bonaj - tiam ili devas esti publikigitaj (ne kreitaj) antaŭ 1943. Do viaj post-1981-aj bildoj supozeble ne estas akcepteblaj. darkweasel94 (diskuto) 13:07, 27 Jan. 2013 (UTC)
Dankon. Mi sukcesis alŝuti la esperantigitan mapon kaj meti ĝin en la artikolon, anstataŭ la usonan, kiun uzas ĉiuj Vikipedioj! Pri la poŝtmarkoj de Solidarność, se mi bone komprenas, ili estos akcepteblaj post 2054. Tiam mi estos mortinta, kompreneble. Neniel temas pri aŭtorrajtoj, ĉar apriore kaŝverkojn ĉiam faras kaŝverkistoj, do ties origino neniel troveblas. Tie videblas la absurdeco de harfendeme administra jurobservemo. Tutvane estus barakti kontraŭ tia stulteco. Zerodoto (diskuto) 20:13, 27 Jan. 2013 (UTC)
Pri la absurdeco de aŭtorrajtaj leĝoj mi povus senfine diskuti - sed jen temo ne konvena al la diskutejo. :) darkweasel94 (diskuto) 20:22, 27 Jan. 2013 (UTC)
Mi tute ne diskutas pri la aŭtorrajtoj ĝenerale: estus vana babilado. Mi simple diras, ke tiukaze ne taŭgas tia leĝo ĉar la aŭtoro riskis almenaŭ malliberigon pro politike malpermesita agado. Do li (ŝi ?) devis nepre verki anonime. Tial, oni ne perfidus aŭ ŝtelus ilin publikigante iliajn verkojn. Male, estus omaĝo al kuraĝo de tiuj rezistantoj, kiujn mi alte taksas.Zerodoto (diskuto) 07:18, 29 Jan. 2013 (UTC)

PostEdit redakti

Hi all, and sorry for writing in English.

I just wanted to announce that a small new feature is being rolled out here, since it was localized recently. The feature is a quick notification after you save your edit, indicating that it was saved. 27 other projects have this feature already, and it was first tested in English with new editors only. The core purpose is to make it clearer to those who are new to editing what is going on after they save.

Please let me know if you have any questions, Steven (WMF) (diskuto) 19:32, 2 Jan. 2013 (UTC)

Interesa ŝablonaro en la franca vikipedio redakti

Saluton. Mi ĵus trovis interesan ŝablonaron en la franca vikipedio, kies ĉefa ŝablono estas fr:Modèle:Pour chaque. Ĝi estas uzata por krei certajn listojn kaj tabelojn de artikoloj aŭ ŝablonoj en helpaj paĝoj. Ĉu ni eble traduki ĝin? Se jes, kiun titolo ricevu la traduko? --Tlustulimu (diskuto) 16:15, 9 Jan. 2013 (UTC)

Ni jam havas {{Iteraci}} (derivita al {{for}}). Mi ne scias ĉu vere rilatas sed estas io komuna inter tiuj ŝablonoj. Koncerne {{Iteraci}} ĝi estas tre malfacile kaj tre malmulte uzata (ekzemple en {{rq}}) kaj {{for}} montriĝis misfunkcianta, (tial ni kreis {{iteraci}}). La franca ŝablono estas prezentita kiel simila al programa instrukcio "for" kaj akceptas nur limigitan liston da parametroj (tipo). Iom komplika afero. Bv atente studi la aferon antaŭ ol dediĉi multe da tempo kaj da energio, sen ke evidentiĝos granda avantaĝo. Tio ne estas kontraŭado al importo de tia afero sed instigo al singardemo. Ĉiel ajn kuraĝon kaj gratulojn al vi Reneto por via konstanta laboremo (dum mia partopreno en Vikipedio ege malkreskis). --Arno Lagrange @ 17:54, 9 Jan. 2013 (UTC)
Saluton, Arno. La ŝablonoj {{Iteraci}} kaj {{for}} ne nur funkcias parte malsame, sed eble eĉ estas pli malfacile uzeblaj ol {{por ĉiu}}, kies funkcio nun videblas jam en la paĝo Helpo:Ŝablonoj/Punktoj. Mi devis krei nur 8 ŝablonojn por tio. Pri la dokumentado mi okupiĝos morgaŭ aŭ poste. --Tlustulimu (diskuto) 20:48, 9 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. Mi klopodas plibonigi la Kunlaboraĵon de la semajno, nome Ekvadoro, kaj metis je la fino tabelon kun ĉefaj urboj. Strange ĝi kaŝas la titolon de la venonta ĉapitro nome Ekonomio. Ĉu iu scias kiel ripari ĝin?--kani (diskuto) 20:39, 9 Jan. 2013 (UTC)

Jma iu ŝanĝis ion kaj ĉio ĝustas. Dankon.

Citgazeto redakti

Mi verkis aldonon al la dokumentado pri {{Citgazeto}}, ĉar la uzo de kelkaj parametroj ne estas facile deduktebla el iliaj nomoj. Ĉe tio frapis min la iom komplika uzo de la parametroj Alirdato (= tago+monato) kaj Alirjaro, kiu servas por konstrui ligilon al la datopaĝo. Ekzemple el "Alirdato=13-a de januaro|Alirjaro=2013" ekestas "13-a de januaro, 2013". Sed la dato, je kiu iu kontrolis la URL-on de reta kopio de la citita verko, estas ja sufiĉe arbitra, kaj apenaŭ iu interesiĝas pri tio, kio okazis tiun tagon. (Eble ni jam ie diskutis pri tio, sed mi ne trovas, kie.)

Mi tial proponas forigi la dato-ligilon el tiu ŝablono. Tio havas la aldonan avantaĝon, ke eblas meti la tutan daton en la parametron "Alirdato" (ekz. "Alirdato=2013-01-01"). Se iu tamen uzas (aŭ jam uzis) kombinon el "Alirdato" kaj "Alirjaro", tio ja plu funkcias.

Alia ideo estus enkonduki novajn (aldonajn) parametrojn kun minusklaj literoj, kiel ĉe {{Citaĵo el la reto}} kaj {{Citaĵo de libro}}. Sed tio iom kompleksigus la ŝablonon. Eble pli bone havi novan ŝablonon {{Citaĵo el gazeto}}, kun nur minusklaj parametronomoj.

Se iu el ĉi tiuj proponoj trovas konsenton, mi volonte okupiĝos pri la afero. – Umbert' (diskuto) 13:42, 13 Jan. 2013 (UTC)

Mi rekomendas postlasi la ŝablonon kaj dekomence reprilabori la tutan sistemon de niaj citŝablonoj. Pli-malpli ĉiuj estas jam eksmodaj, uzas parametrojn kies funkcio ne facile diveneblas de la nomo, diversaj ŝablonoj uzas diversajn parametrojn por la samaj funkcioj, ktp. Ŝajne la plej facila maniero estus transpreni unu metaŝablonon kaj tiun poste uzadi por krei pli specifajn ŝablonojn. Jam ŝajne estas tia provo en Ŝablono:Cito kaj Ŝablono:Citation. La avantaĝo estus ke unu ŝanĝo de komuna afero tuj estus aplikita en ĉiuj ŝablonoj, do ni ne bezonus (en sufiĉe komplika kodo) ĉiam ripeti ĉiun ŝanĝeton. Malavantaĝo estas ke ni bezonas multe pli bone projekti la metaŝablonon ĉar elde ĝi ĉio venos. Multo eblas transpreni de la angla, traduki parametrojn, ktp. Mi ion tian planas jam longe sed nun mankas tempo por ĉion kunigi (espereble fine de januaro eblos), ĉar malfacilas tion fari per malgrandaj ŝanĝetoj. Se vi volas prilabori, vi laboru, aliokaze mi faros kiam mi havos tempon. --KuboF (diskuto) 16:56, 13 Jan. 2013 (UTC)
Mi forgesis aldoni, ke post ŝanĝo de ĉiuj citŝablonoj eblos per roboto unuecigi ilian uzadon en artikoloj, simile kiel antaŭnelonge okazis pri la Ŝablono:Taksonomio. --KuboF (diskuto) 08:59, 14 Jan. 2013 (UTC)

Ŝablono:ĈefPaĝo/AliajLingvoj redakti

Saluton. Ĉu eblas iel aranĝi uzadon de iu ŝablono el la dokumentado de {{La dek plej grandaj vikipedioj}}, tiel ke Ŝablono:ĈefPaĝo/AliajLingvoj povos finfine aŭtomate aktualiĝi? Se jes, kiel oni faru tion? --Tlustulimu (diskuto) 12:10, 24 Jan. 2013 (UTC)

Jes certe estas facila solvo per {{Vikipedio laŭ artikolnombro}}. Mi pretigos tion iom pli poste. Nun mi ne havas la necesan tempon. --Arno Lagrange @ 16:09, 24 Jan. 2013 (UTC)
Jen la rezulto per {{ĈefPaĝo/AliajLingvoj/AL}} la paĝo aŭtomate ĝisdatiĝos. Nur necesos de tempo al tempo transirigi kelkajn projektojn de unu grupo al la supera. Momente mi difinis 1: 1-6; 2: 7-18; 3: 18-49. Kiam eniros 7a projekto en la unuan grupon, necesos difini tiun ĉi kiel 1: 1-7. Ankaŭ la tuton oni povus eĉ pli aŭtomatigi kaj plibonigi per iaj funkcioj kiaj por (n= 1 ĝis 50, tiam faru). Sed tio estus por mi kroma laboro. Hodiaŭ mi proponas nur tion. Plibonigu ĝin kiu volas. La limojn oni povus ankaŭ ŝanĝi se estos pli oportunaj (per {{Artikolnombrlimo}}. --Arno Lagrange @ 21:48, 24 Jan. 2013 (UTC)
Dankon, Arno, pro la aŭtomata listo. Mi ĵus aldonis ĝin al mia skizo. --Tlustulimu (diskuto) 08:40, 25 Jan. 2013 (UTC)

Ŝanĝo al HTML5 redakti

Saluton. Ekde kelkaj monatoj la vikia softvaro uzas kodigon en HTML5. Tial mi proponas, ke ni traduku germanan projektpaĝon pri tio esperanten. Sed kiun titolon ĝi havu? --Tlustulimu (diskuto) 21:09, 25 Jan. 2013 (UTC)

Ĉu eble Projekto:HTML5 ? --KuboF (diskuto) 10:06, 31 Jan. 2013 (UTC)
  Farite Mi ĵus kreis la paĝon Projekto:HTML5 kiel tradukon de la germana versio. Sed mi ŝanĝis iomete laŭ niaj kondiĉoj. Krome mi metis min mem kiel unuan partoprenanton. --Tlustulimu (diskuto) 12:45, 31 Jan. 2013 (UTC)

Administrejo redakti

Informa ŝablono pri sistemaj administrantoj kaj evoluistoj de la programaro redakti

Saluton. Mi ĵus trovis novan ŝablonon en la germana vikipedio: Vorlage:Sysadmin. Ĝi estas uzata sur la uzantopaĝoj de administrantoj, kiuj administras la vikiajn servilojn. Krome tia indiko povus eviti superfluajn demandojn, kial iu havas la statuson, sen esti elektita. Ĉu mi traduku ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 18:21, 4 Jan. 2013 (UTC)

Jes ja traduku ĝin. Sed mi dubas ĉu ĝi ofte utilos: ne tiom da tiaj administrantoj aperas en nia vikipedio, aŭ mi ne rimarkis ilin. --Arno Lagrange @ 21:03, 4 Jan. 2013 (UTC)
  Farite La ŝablono nomiĝas {{Sistemadministranto}}. --Tlustulimu (diskuto) 09:22, 5 Jan. 2013 (UTC)

Bonvolu alinomi paĝon (2) redakti

Bv alinomi:

Antaŭdankon. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 02:18, 8 Jan. 2013 (UTC)

  Farite Nun URN (apartigilo) estas apartigilo, kvankam ĝi antaŭ la alinomigo estis alidirektilo. Nun ni havas la novan artikolon URN. Sed mi ne scias, ĉu ni vere havu la mallongigon kiel titolon. En la plej multaj alilingvaj versioj estas ja uzata la kompleta angla nomo. Eble ni ja povus uzi ĝian tradukon ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 09:15, 8 Jan. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas ke titoloj estu prefere en longa formo, ne mallongigo. Kvankam, ne ĉiam tio facilas (ekz. LADSPA). --KuboF (diskuto) 10:43, 8 Jan. 2013 (UTC)
  • Dankon. Pri titolo mi havas tri konsiderojn. 1. Eble mi eraras, sed ŝajnas al mi ke por la nocioj "URI", "URL" kaj "URN" ĉefe sigloj estas uzataj, kaj la kompletan titolon oni uzas ĉefe kiam klarigas signifon (same kiel ekzemple HTML). 2. Pli aŭ malpli vaste konataj estas la anglaj terminoj "Uniform Resource Identifier", "Uniform Resource Locator" kaj "Uniform Resource Name", kaj ankaŭ iliaj sigloj. La esperantaj tradukoj de tiuj anglaj terminoj ne estas tiom vaste konataj; persono, bone komprenanta Esperanton, sed konanta tiujn tri terminojn nur en la angla, vidinte ligon al artikolo, ekzemple, "Unuforma risurca nomo", enpense retradukos la titolon al la angla lingvo kaj cerbumos, ĉu temas pri "Uniform Resource Name" aŭ ne. 3. Povas esti diversaj opinioj pri esperantigo de la tri menciitaj anglaj terminoj; ekzemple, "uniform" nun estas tradukita kiel "unuforma", sed eble iu deziros traduki ĝin kiel "unuecforma", ktp. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 21:45, 8 Jan. 2013 (UTC)

Listo de Papoj redakti

Mi bezonas meti la dosieron Nuremberg chronicles - Hilarius, Pope (ĈXVIv)(sen la cirkumflekso).jpg sed la paĝo ŝanĝas ĈXVIv al ĉapelita ĉ kaj la arkivo ne aperas. Kiel oni povas solvi tion? Ĉu iu povas helpi min?Claudio Pistilli (diskuto) 11:22, 10 Jan. 2013 (UTC)

Supozeble per (CXXXVIv) - --Dominik (diskuto) 12:44, 10 Jan. 2013 (UTC)
Ĉiukaze la dosiero Dosiero:Nuremberg chronicles - Hilarius, Pope (CXVIv).jpg ŝajne ne ekzistas --Arno Lagrange @ 20:05, 19 Jan. 2013 (UTC)
Ekzistas Dosiero:Nuremberg chronicles - Hilarius, Pope (CXXXVIv).jpg, kun tri X-oj, do necesas meti trifoje "Xx". Kaj cetere mi proponas dronigi ĉiujn, kiuj insistas uzi romiajn numerojn ☺. Estas pli humane ol ŝtonumi aŭ palisumi ilin. -- Aisano (diskuto) 21:15, 19 Jan. 2013 (UTC)

Plia burokrato redakti

Saluton. Lastatempe mi rimarkis, ke mi estas preskaŭ la sola burokrato en la esperanta vikipedio, kiu nuntempe estas aktiva. Tial mi proponas, ke ni elektu plian. Kiu emas fariĝi kandidato por tio? --Tlustulimu (diskuto) 11:57, 17 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. Sola burokrato estas malsolida do mi bonvolas iĝi burokrato. --pino (diskuto) 17:35, 19 Jan. 2013 (UTC)
Estus eble pli bone, se kandidatiĝus jama administranto. darkweasel94 (diskuto) 17:40, 19 Jan. 2013 (UTC)
Saluton. Mi pensas, ke Darkweasel94 pravas. --Tlustulimu (diskuto) 18:02, 19 Jan. 2013 (UTC)
Saluton; mi estas preta kandidati kiel burokrato, mi estas administranto de 2009. Sed mi ne vere regule kunlaboras (vidu mian redakto-historion kaj mian administran historion), kaj verŝajne neniu konas min persone. Se tio ne ĝenas, mi estas preta. – Umbert' (diskuto) 17:57, 19 Jan. 2013 (UTC)
Bone! volontulo estas. Do bone por Umbert'. Por mi, mi ne bezonas burokrato iĝi. Tlustulimu kaj Darkweasel94 remarkis ke mi ne estas administranto, jes estus bone. --pino (diskuto) 16:49, 20 Jan. 2013 (UTC)
Sed se vi deziras iĝi administranto, kio vin haltigas? Gamliel Fiŝkin (diskuto) 00:16, 21 Jan. 2013 (UTC)
Nenio do mi petas tie iĝi administranto. --pino (diskuto) 12:36, 21 Jan. 2013 (UTC)
Bv kandidatiĝi je Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj kaj sekvu la instrukciojn tie. dankas kaj gratulas --Arno Lagrange @ 01:54, 22 Jan. 2013 (UTC)
Jes dankon kaj antaŭdankon al kolegoj kiu partoprenis tie. Do vi iru al Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/pino kaj estus ankaŭ bone progresigi la kandidatigon de Umbert' kiel burokrato. --pino (diskuto) 13:32, 22 Jan. 2013 (UTC)

Umbert' jam metis sian kandidatigon sur ĉi tiun paĝon. --Tlustulimu (diskuto) 20:34, 23 Jan. 2013 (UTC)

Mi ne trovis regulon pri elektado de administrantoj kaj burokratoj. Kiuj rajtas voĉdoni? Gamliel Fiŝkin (diskuto) 02:11, 25 Jan. 2013 (UTC)

Sed mi trovis la paĝon, nome Vikipedio:Baloto. Mi metos ligilojn inter ĝi kaj la koncernaj paĝoj. --Tlustulimu (diskuto) 09:13, 25 Jan. 2013 (UTC)

Sendiskutaj alinomigoj redakti

Jen kopio el Vikipedio:Diskutejo/Diversejo

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ĝis nun nur faris sendiskutajn alinomigojn. Ĉu ni akceptu tion? Mi pensas, ke ne. En kazo de ripeto, mi proponas forbaron, ĉar la uzanto jam en la germana vikipedio estis problema kaj tial tie estis forbarita. --Tlustulimu (diskuto) 09:53, 24 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. La uzanto Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) denove sendiskute alinomigis artikolojn. Mi nun avertis lin, ke en kazo de ripeto mi forbaros lin, precipe ĉar li jam estas forbarita en la germana vikipedio. Do, li jam montriĝis problema uzanto tie. Ĉu mi malfaru ĉiujn alinomigojn aŭ ĉu hazarde "kaŝiĝis" inter ili iuj taŭgaj? Se jes, kiuj? --Tlustulimu (diskuto) 20:38, 25 Jan. 2013 (UTC)
Saluton. Ĉar la uzanto Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) jam trian fojon faris netaŭgajn alinomigojn kaj neniel reagis je mia averto, mi ĵus forbaris lin. Ĉar li jam estas forbarita en la germana vikpedio, mi difinis la plej longan daŭron, nome ĉiaman. --Tlustulimu (diskuto) 11:23, 28 Jan. 2013 (UTC)

Ŝajne tute pravas. Dankon pro via diligenteco, Tlu! -- Yekrats (diskuto) 12:39, 28 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Yekrats. Bedaŭrinde jes, kiel montras la paĝo SUL, se oni tie montrigas al si la forbarojn. Tiaj uzantoj estas ja sufiĉe ĝenaj por la vikipedio kaj similaj vikioj. --Tlustulimu (diskuto) 12:54, 28 Jan. 2013 (UTC)

Forigo de bildoj redakti

Bonvolu forigi jenajn bildojn : "Dosiero:La Esperanto-Klubo.jpg" kaj "Dosiero:La Esperanto-Klubo 2.jpg". Ili estas jam anstaŭitaj per pli bonkvalita ekzemplero. Antaŭan dankon ! --Forstbirdo (diskuto) 14:17, 29 Jan. 2013 (UTC)

Ŝanĝado de fremdaj diskuteroj redakti

Saluton, la uzanto Pejno Simono (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), malgraŭ malfaro miaflanka, persiste ŝanĝas fremdan diskuteron en la Teknikejo. Mi petas administranton agi laŭe, ĉar plia malfarado fare de mi interpreteblus kiel redaktomilitado. Dankon. darkweasel94 (diskuto) 18:46, 31 Jan. 2013 (UTC)