Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2005 4


Bonvolu subteni Artikolon de la Semajno kaj Kunlaboraĵon de la Semajno redakti

Saluton! Nia komunumo havas du specialajn projektojn kiu plibonigas nian vikipedion kvalite. Jen Kunlaboraĵo de la Semajno kaj Artikolo de la semajno.

Kiel vi helpas? Kun nur momento de via tempo, vi povas...

Dankon! --Yekrats 15:22, 17. Jun 2005 (UTC)

La ne plu aktuala diskuto estis movita al arkivo Alaŭdo 23:42, 2. Nov 2005 (UTC)

Ĉu kunlaboraĵo por 30.000-a artikolo? redakti

Mi scivolas, se ni volas kunlabori novan artikolon por la 30.000-a, kiel ni faris por la 20.000-a kaj 25.000-a? Ĉu iu havas bonan sugeston? --Yekrats 17:57, 22. Sep 2005 (UTC)

La antaŭa projekto tia estis Inkaa imperio, ĉu ne? Mi proponas por ĉi nova okazo moviĝi al alia kontinento, kaj verki pri Granda Zimbabvo. (Vidu je [1] kaj [2].) Bab 12:30, 5. Okt 2005 (UTC)

Nomŝanĝo de administranto Narvalo redakti

Nia afabla kunlaboranto Razilklingo nun aperos nur sub nomo Narvalo. Li unue volis uzi du salutnomojn, unu kia administranto la dua kiel simpla kunlaboranto. Nun li deziras aperi nur sub la nomo Narvalo, tial laŭ lia peto mi donis la administrajn rajtojn al Narvalo kaj forprenis ilin de Razilklingo. Ĉar temas pri la sama homo (malgraŭ la malsamaj subskriboj) mi opiniis ne necese sekvi la kutiman protokolon pri administrantiĝo. La Vikipediisto Razilklingo tamen ne estas entute forigenda ĉar tiu subskribo aperas ĉe multaj malnovaj kontribuoj de nia amiko. Bonvolu vidi aktualajn administrantojn kaj Vikipedio:Administrantoj Arno Lagrange  02:26, 23. Sep 2005 (UTC)

  • Ĉu eblas transdoni la kontribu-historion de Razilklingo al tiu de Narvalo, por plenumi la renomadon? --Gabriel BEECHAM 19:29, 24. Sep 2005 (UTC)
    • Ne simpla afero. Estas nun ebleco alinomi Razilklingon, sed tamen ne eblas kunfandi kontribuojn de ambaŭ salutintojn. La plej oprtuna solvo estas enmeti en iun paĝon ligon al kontribuoj de ambaŭ kontribuintoj. Arno Lagrange  20:43, 24. Sep 2005 (UTC)

Localized date formats need to be verified redakti

Dear Wikipedians,

I need your help to look at date formats for your language. I created a large list of formats here. Please take a look and fix any mistakes or add any new formats. This will help interwiki bot to match en:April 1, fr:1 avril, ru:1 апреля, zh:4月1日, and all other sites together.

What's needed: Look here at every format for your language, fix any mistakes, note any exceptions (some languages have 1st, 2nd, 3rd, etc naming schemas, or year 1 is written as '1 (year)' unlike all other years).

Also, I would like to receive a bot status on your site for my bot User:YurikBot. It will be mostly involved in interwikies.

Thank you!!!

You can contact me at en:Yurik (--70.192.56.68 21:47, 24. Sep 2005 (UTC))

problemo en la ligoj alilingven kiuj enhavas la kombinon -ux redakti

Saluton al ĉiuj. Mi gratulas kaj dankas la vikipediistojn : estas tiom da ĝojo havi Esperantan vikipedion.

Mi iom maltrankviliĝas pro la fakto ke la E-lingva artikolo pri Roza LUKSEMBURG, kies ligilojn al aliaj lingvoj mi devis ĵus ripari ĉar por la latinalfabetaj lingvoj, la utilega supersigniga programo aŭtomate ŝanĝis la -ux ... al la Esperanta chapelita -ŭ !. Mi do riparis ĉiujn ligilojn al la formo "Luxemburg" kun duobla -x, kio restabligis la vojojn al la ekvivalentaj artikoloj en tiuj aliaj lingvoj, sed mi tamen timas ke aŭtomate la roboto de Vikipedio denove "reriparos" tion al la kutima formo, sen duobla -x, kaj do tial la problemo reaperos.

Eble tio okazas al ĉiu artikolo kies neEsperanta formo enhavas tiun literkombinon (-ux)

Amike,

José Antonio Vergara (Ĉilio)