Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2019/8

Diversejo redakti

Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno redakti

Mi vidas ke la unusama artikolo (Oktobrofesto) sidadas sur la ĉefpaĝo jam eternecon. Ĉu iu volas revivigi la kunlaboraĵon? Mi eble proponus igi ĝin ĉiumonata anstataŭ ĉiusemajna, konsiderante la moderan nivelon de aktiveco ĉi-vikie. Elkore, Aŭdrea 02:32, 27 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Vi tute pravas!!--Baba79 (diskuto) 14:04, 13 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

New tools and IP masking redakti

14:18, 21 aŭg. 2019 (UTC)

Titoloj de filmoj redakti

Kolizioj de nomoj en vikipedio sen klarigo https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Titoloj_de_artikoloj#Kiam_titoloj_%22kolizias%22
Ĉe nomoj de filmoj mi trovis 2 formojn:

  • Titanic (filmo)
  • Titanic (1997)

Kiu estas la plej ĝusta formo?
Ekzemple pri Titanic ekzistas 4 filmoj!!!!

  • Titanic (1943) en
  • Titanic (1953) en
  • Titanic (1996) en
  • Titanic (1997) en
Prefere ni sekvu la internacian tradicion, do indiku la daton. Ja pli aŭ malpli frue, tamen aperos artikoloj ankaŭ pri aliaj filmoj.RG72 (diskuto) 04:53, 30 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Administrejo redakti

Peto por rajto de interfaca administranto redakti

Dum longa tempo, administrantoj de Vikipedioj povis redakti tutvikiajn JS / CSS paĝojn. Por sekurecaj kialoj, tiu rajto antaŭnelonge estis transdonita al speciala grupo "interfacaj administrantoj". Nuntempe la ununura interfaca administranto en la Esperanta Vikipedio estas Tlustulimu.

Mi petas la rajtojn de interfaca administranto.

Ĉar dume ne ekzistas difinita proceduro por peti tiujn rajtojn, mi skribas ĉi tie en Diskutejo.

Mi jam antaŭe multe redaktis tiajn paĝojn, precipe aldonaĵojn (vidu historion) kaj iom ankaŭ Common.js kaj Common.css. Do, spertojn pri la afero mi jam havas.

Nun mi estas en Vikimanio 2019 kaj mi partoprenas sesion por pliefikigo de MediaWiki:Common.css (tiu paĝo en nia Vikipedio estas granda kaj tiel ĝi malrapidigas ŝutadon). Por povi fari tiujn redaktoj bone, mi bezonas la rajton de interfaca administranto. Ankaŭ, mi foje estas petata redakti aldonaĵojn, ekz. MediaWiki:Gadget-markadmins.js, kiu markas administrantojn, sed sen la rajtoj mi ne povas.

Dankon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:40, 14 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

@Alaudo, DidiWeidmann, kaj Tlustulimu: --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:52, 14 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
  Por: Mi ne kontraŭas. Sed mi ne scias, ĉu mi iomete atendu opinion de pliaj uzantoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:16, 14 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 04:50, 15 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
  Por: --Fenikals (diskuto) 12:24, 18 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Fakte, nun mi pensas, ke pli indus vere krei oficialan procezon por peti tiujn rajtojn por ke estontece ni ne devu ĉiam peti en Diskutejo. Dume mi paŭzas mian peton kaj restartigos ĝin post kreo de tiu sistemo. Kaj, dume dankon pro via subteno   --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:32, 15 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Statuson de mempatrolato redakti

Saluton. Kiel mi povas akiri statuson de mempatrolato en Esperanta Vikipedio? --Fenikals (diskuto) 14:02, 20 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]