Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2011/4

Propono de paĝo por peti revizion redakti

Saluton!

1. Mi ŝatus havi en la Esperanta vikipedio paĝon por peti revizion (kiel ekzemple en la germanlingva), ĉar ni ne havas ĉi tie tiom da reviziantoj kiel granda vikipedio kaj estas malkonvene ke oni devas peti revizion al individuaj reviziantoj (aŭ al pli ol unu samtempe, aŭ al po unu kaj – se li/ŝi ne reagas – al la sekvanta). Mi preparis tian paĝon kaj petas pri komentoj: Uzanto:Doesle/Revizioj -- ne ĝenu pri la jam aldonitaj sekcioj. La paĝo estas pli malpli ekzakta traduko de la germanlingva paĝo, inkluzive la ŝablonojn, kiuj en EO-vikipedio ankoraŭ ne ekzistis.
2. Pri simila temo.... eble ankaŭ estus bone se exkzistus paĝo por peti atenton de administrantaro. Ĉe la komenco de Vikipedio:Diskutejo estas skribita "Jen loko por babili pri Vikipedio." Miaopinie indikoj pri vandalismo aŭ petoj forigi dosierojn ne estas babilado. Sed por mi grava estas nur la unua punkto. Kore, --Doesle 20:22, 26 Mar. 2011 (UTC)
Mi apogus, se tiu paĝo situus en okulfrapa loko, ekzemple en la maldekstra marĝeno sub komunuma portalo.--Crosstor 06:09, 27 Mar. 2011 (UTC)
Memkompreneble ĝi ne restos tie, se ĝi estos akceptita de la uzantaro. --Doesle 20:32, 27 Mar. 2011 (UTC)
Nu, akceptite, ke kvin tagoj ne estas multe da tempo. Sed ŝajnas al mi jam pli longe ol tiuj kvin tagoj, ke ĉio funkcias dolore pli malrapida ĉi tie ol en la «grandaj vikipedioj». Mi esperas, ke EO-Vikipedio ne baldaŭ mortos... --Doesle 19:01, 1 Apr. 2011 (UTC)
Saluton, Doesle. Ofte okazas, ke proponoj estas ignorataj. La majoritato preferas skribadi artikolojn kaj preskaŭ ne interesiĝas pri tiaj ideoj. Sed mi ankaŭ ne scias, kio ekzakte estas "okulfrapa loko". Ĉu eble grasega ligilo meze en la redakta fenestro? Se jes, mi ne bone komprenas la sintenon de kelkaj uzantoj rilate al la enhava kvalito de la vikipedio. Por multaj ŝajne nur gravas kvanto. Sed kvanto sen kvalito tutcerte malallogos novulojn, precipe tiujn kiuj ne nur serĉas multajn, sed ankaŭ fidindajn informojn. Amike --Tlustulimu 17:02, 4 Apr. 2011 (UTC)
Saluton, Tlustulimu! Mi ĝin mencius en la iomete reverkinda paĝaro pri la reviziitaj versioj kaj en la ĝeneralaj paĝoj pri redaktado. Kion vi pensas pri Vikipedio:Regularo (aŭ oni metu informon pri aŭ ligilon al "Markitaj versioj" tien), Helpo:Kiel redakti paĝon kaj Helpo:Markitaj versioj? Amike, --Doesle 17:07, 5 Apr. 2011 (UTC)

Lastatempe mi vidis multajn reviziitajn artikolojn, kiuj miaopinie kaj laŭ la kriterioj en Helpo:Markitaj versioj ne meritis revizion. Jen tri ekzemploj (kredu al mi, ke ekzistas multe pli): Ĉernobilo de Aŭgusto 2010, Rubodeponejo de Oktobro 2009, Prymnesium parvum de Novembro 2010 – Revizio tute ne estas kondiĉo, ke uzantoj povas pluredakti artikolon kaj ke legantoj povas legi pri la temo. Sed aliflanke, ankaŭ pro tro da reviziitaj fuŝaj artikoloj la Esperanta vikipedio nun havas sufiĉe malaltkvalitan aspekton, se oni ne konsideras la legindajn kaj la elstarajn artikolojn: al leganto la artikolo ne montras iun signon de nekompleteco, ĝi estas eĉ «reviziita» (ja nur la unua paŝo en kvalitkontrola sistemo, jes, sed la dua paŝo estas malfacile imagebla, se la bazo ne estas enorda), tamen la enhavo kaj la lingvo estas apenaŭ enciklopediaj. Sufiĉas por forigi eble spertajn kaj laboremajn redaktantojn. Mi ŝatus vidi multe pli la ŝablonojn Purigenda kaj Ĝermo, ili tute ne ĝenas min – nu jes: ili ĝenu! ĉar, tute kontraŭe, eblas, ke tio ekredaktigus la legantojn.

Kriterio 3 de Uzanto:Maksim: «Ne tro granda kvanto da gramatikaj eraroj, aŭ almenaŭ ŝablono kiu indikas pri neceso de korektado» – Kion signifas tio? Kial ni ne reviziu nur tiam, se la artikolo enhavas neniujn gramatikajn erarojn? Kial ni ne diru al la lasta redaktinto, ke lia/ŝia versio estos reviziita, kiam la eraroj estos forigitaj? --Doesle 17:07, 5 Apr. 2011 (UTC)

Artikoloj kun ligiloj al si mem redakti

Karaj, hodiaŭ mi korektis du artikolojn, kiuj en sia enkonduka frazo havis ligilon al si mem. Sed pluesplorante la aferon mi malkovris, ke kelkfoje la saman problemon korektis aliuloj (ĉi tie ekz. Marcos), dum alifoje oni aldonis novajn tiajn ligilojn (ĉi tie ekz. Forstbirdo). Certe ne indas, ke kelkaj el ni faru tiajn ŝanĝojn dum kelkaj aliaj malfaradas ilin. Mi ne komprenas la utilecon de tiaj ligiloj, sed prefere ni decidu kune, ĉu ili indas aŭ ne. Kion vi opinias? Amike, --WinstonSmith 20:27, 28 Mar. 2011 (UTC)

Tiuj ligiloj estas sensencaj, ĉar ili ŝajnigas ligilon al alia artikolo, kiu ne ekzistas. -- Robert Weemeyer 05:22, 29 Mar. 2011 (UTC)
Mi samopinias, kaj mi ĵus metis mesaĝon al Uzanto:Forstbirdo pri tio. – Moldur 19:41, 29 Mar. 2011 (UTC)
Aldona rimarkigo: Mem-referenco en artikolo generas mem-ligilon nur, se tiu pasas tra pludirektilo (= alia nomo de la sama artikolo). Referenco al la preciza nomo de la artikolo mem anstataŭe produktas grasan aperon de la nomo. Tio estas utila en ŝablonoj, sed ne en artikoloj; ankaŭ mi proponas tie ne uzi mem-referencojn. – Umbert' 20:48, 5 Maj. 2011 (UTC)
Fakte la utilo de la memreferencoj estas, ke ili helpas krei necesan alidirektilon, respektive ili estiĝas per la kreo de la alidirektilo sur la koncerna esprimo (ruĝa referenco) al la artikolo mem. Tio estas utila, kiam ja nocio meritus artikolon, sed ĉar tia artikolo pro manko da homforto tempo ne povas estis verkita, oni havu almenaŭ alidirektilon al ĉefartikolo, kiu traktas la temon. Post la kreo de la alidirektilo oni nature povus forigi la referencon en la refencita artikolo, kiu nun estas memreferenco. Aliflanke tio ja estas aldona laboro. Se iu kreus roboton, kiu tion plenumigas, la problemo malaperus. - Unu punkto tamen: Se poste subite el tiu alidirektilo iu verkas la artikolon, tiam nun la referenco subite mankus! Krome la memreferenco ja ankaŭ ne vere damaĝas. Do eventuale oni povas simple ignori la problemon. Estas cetere referencoj al paĝo mem, kiuj estas utilaj, kiam temas pri referencoj al subĉapitro. DidiWeidmann 23:29, 21 Maj. 2011 (UTC)

Gekaraj, Tiu informo koncernas insulon Majoto (Mayotte), kies statuto transiras de Transmara kolektivo al Transmara departemento de Francio la 31-an de marto 2011 kaj konsekvence fariĝas la 101-a Departemento de Francio. Mi jam ĝisdatigis sekvajn artikolojn tiurilate:

Eble ekzistas aliaj ĝisdatigendaj artikoloj. Bv mem ĝisdatigi aŭ informi min pri farendaj ŝanĝoj. Antaŭdankon! --Dominik 07:30, 30 Mar. 2011 (UTC)

Citi fontojn: kiajn, kiujn? redakti

Saluton! Mi ofte metus la ŝablonon Ŝablono:Sen fontoj (momente ĉirkaŭ 60 paĝoj estas tiel markitaj), sed la indikoj en la paĝo Vikipedio:Citi fontojn ne multe helpas. Eble tial multaj artikoloj tute ne citas fontojn. Demandoj lasitaj malfermaj de la eksplikopaĝo:

1. Pri kio precize endas citi fonton? (Ĉu pri nacilingvaj nomformoj? Ĉu pri la fakto, ke iu urbo estas ĉefurbo? Ĉu pri dato de naskiĝo kaj morto?)

2. Kiaj fontoj estas akcepteblaj en Esperanto-Vikipedio? Verŝajne plej ofte oni trovos nacilingvan literaturon, do teorie oni povus citi japanan fonton sub artikolo pri Japanio, rusan sub artikolo pri Rusio kaj korean sub artikolo pri Koreio, kaj ĉiuj tri kiam temas ekzemple pri la Japana maro – tio estas malfacile, se entute, verigebla de la legantaro.

Vidu la anglalingvan paĝon – la referencoj tie estas trilingvaj, do, evidente, tio estas farebla en Vikipedio, kaj se temas pri fidindaj TTT-ejoj, tio ne estas problemo. Sed – en la anglalingva Vikipedio, la plejparto de la referencoj estas anglalingva, tute kontraste al la Esperanta; – kaj se temas pri libroj, verigo iĝas malfacilega. Kion vi pensas? --Doesle 08:24, 2 Apr. 2011 (UTC)

Mi havas negativajn opinion kaj sperton pri tio. Foje okazis, ke la fonta indiko jam malaperis. Cetere kiu fonto veras? Estas tie iom da anglaj referencoj, kiujn mi ne komprenas. Mi ne kredas al ili, ofte ili estas kontraŭdiraj. Ekzemple eĉ koordinatoj ne estas la samaj. Ankaŭ la diverslingvaj VP-oj eraras, tial mi trarigardas kelkajn lingvojn antaŭ la decido. Mi diras nur unu ekzemplon: nia Vikipedio diris, ke Katanga estas urbo!?!?!? Kiu ne kredas, vidu ties historion! Dekomence mi redaktis ankaŭ la hungaran VP-on, precipe pri telefonio. Poste la hungaroj atakis min, ke mi ne skribu sen fontoj. Mi laboris 42 jarojn en telefonia medio, mi havas riĉajn spertojn. Post longa kverelo la hungaroj akceptis tion, ke la fonto estas mia vivosperto. Do, iu kredas min aŭ ne kredas min. Mi iomete ruze opinias, ke listo de fontindikoj nur la grandecon kreskas. Ĝis tiam ne alvenis opinioj, supozeble estas pli gravaj aferoj. Mi okupiĝas ne pri fontoj, sed pri artikoloj.--Crosstor 06:44, 4 Apr. 2011 (UTC)
Mi komprenas vian vidpunkton kaj almenaŭ parte konsentas. Ni ne povas rezigni pri la valoraj kontribuoj de la uzantoj, kaj ni ne volas, ke riĉaj spertoj estu ignorataj. Sed en enciklopedio – kaj tiun statuson alstrebas la Esperanta Vikipedio fontoj estas esencaj. La fakto, ke la Esperanta Vikipedio (ne nur miaopinie) ankoraŭ ne estas strikta enciklopedio havas avantaĝon: Se vi havas spertojn, pri kiuj ankoraŭ ne legeblas en iu « oficiala libro », do bone, simple enverku ilin en artikolojn! Pri tio precipe (por mi persone, kiam mi kreis ĉi tiun sekcion en la diskutejo) ne temas. Jen mia motivo:
Ekzistas multaj temoj, pri kiuj ja haveblas tutaj libraroj (ekzemple: la unua kaj la dua mondmilitoj – baldaŭ neniu plu vivos, kiu partoprenis; iom pli malfrue neniu plu vivos, kiu konis partopreninto): oni menciu fontojn el tiuj libraroj en sekcio « Bibliografio », kaj oni citu fontojn pri kontestataj vidpunktoj (dekomcene!).
Kiam oni verkas artikolojn, oni ofte havas libron pri la temo antaŭ si (aŭ ĉu mi estas tiom stranga?); do ne estas malfacile simple entajpi la titolon de tiu verko. --Doesle 16:29, 12 Apr. 2011 (UTC)

eLibrejo aŭ io simila redakti

Saluton, ĉu iu hazarde ne scias, ĉu rekomencis funkciado de eLibrejo tiusence, ke oni povas sendi novajn librojn por elektronika prilaborado? Se eLibrejo ĉesis tute ekzisti rilate al "eldonado" de elektronikaj libroj, ĉu iu ne scias pri iu alia, kiu faras la saman laboron kun libroj? Dankon. Petr Tomasovsky 13:59, 6 Apr. 2011 (UTC)

Fakte, mi timas, ke la projekto estis tute kontraŭleĝa, mi dubas, ke ili havis permesojn de ĉiuj posedantoj de la aŭtorrajtoj por verkoj, kiuj ankoraŭ ne estas publikaĵo. Al mi ne plaĉas la nuntempaj aŭtorrajtaj leĝaroj, sed ilia neglekto estas tre diskutebla. --Petrus Adamus 18:02, 6 Apr. 2011 (UTC)
Ekzistas nuntempe aktivulo en Francio, kiu komencis fari ion similan: http://e-libroj.com/ Li eĉ mem pretigis maŝinon por skanado de libroj, sed ĉar li mem ne posedas multajn, li diris al mi ke li serĉas tekstojn kiujn li povus prilabori (unuavice en la formaton EPUB por legado per porteblaj librolegiloj). Ni jam ligis kun li kontakton ankaŭ por la projekto Bretaro de E@I, sed tiu ankoraŭ ne funkcias. Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:37, 15 Apr. 2011 (UTC)

Arkivado redakti

Mi petas arkivadon de mia vikipeiista paĝo. Mi tiel petas, ke jam estas 1 arkivado, poste sekvu arkivado 2009-2011. Escepte la lastan ĉapitron enhavu la nova arkivo. Antaŭdanke --Crosstor 11:50, 10 Apr. 2011 (UTC)

Urbonomoj redakti

Ĉu estu unueca formo aŭ ne? Nur kelkaj mencioj pri ili:

  • En listo de usonaj urboj estas en parentezo () la subŝtato. Tio estas la kutima, sed mi trovis la anglan sistemon, antaŭ la subŝtato estas , (streko). Mi farus la alinomadon, se neniu kontraŭas.
  • Estas Kansasurbo kaj Oklahoma City. Ĉu estus Oklahomurbo? Kiu jesas?
  • Estas Meksikaj loknomoj, kie estas nur iom da ekzemploj, laŭ mi dubaj. Evidente la temo estas hispanligvaj urbonomoj, ekzemple ankaŭ en Argentino. Ofte estas Ciudad (=urbo). Laŭ meksikaj urbonomoj tio estas "Urbo xyz". Oni diferencas la ŝtaton kaj ĉefurbon la vorto urbo: Xyz ŝtato kaj Xyzurbo, do foje la urbo estas antaŭe, foje poste. Tamen estas Meksikurbo (nun jam Meksik-urbo). Kio estas bona solvo? --Crosstor 12:27, 10 Apr. 2011 (UTC)
Saluton! La unuan aspekton de via demando kovras la artikolo Vikipedio:Malsamoj inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj. Do miaopinie nenio kontraŭas vian planon alinomigi artikolojn. La ununura afero, pri kiu oni atentu, estas la ligiloj al la malĝuste nomitaj artikoloj el aliaj artikoloj: ĉi tiuj ne subite enhavu ruĝajn ligilojn.
Pri la dua kaj tria demando mi persone plej ŝatus dupartaj nomoj: Oklahomo estas la ŝtato, Oklahoma Urbo (kun majuskla U) nomiĝu la ĉefurbo. Pri Meksiko same: Meksika Urbo. Mia modesta opinio. --Doesle 16:53, 12 Apr. 2011 (UTC)

Kiu ŝatus ŝanĝon de « specialaj signoj » sub redaktofenestreo? redakti

Saluton! Mi ofte uzas la helpan kesteton sub la redaktofenestro, kie oni povas alklaki literojn, specialajn signojn, elementojn de vikipedia sintakso ktp. Al tiu de la Esperanta vikipedio, tamen, mankas kelkaj signoj de mi ofte bezonataj: diversaj tipografiaj citiloj (laŭ la elekto de la verkata artikolo), mezpunkto por matematiko, la signaro de IFA kaj aliaj.

Se ĉiu elektus aldonajn signojn, kiuj al ŝi/li mankas, la helpilo iĝus grandega. La germanlingva vikipedio por tio havas alian solvon. Komparu:

mia EO-provejo mia DE-provejo

Tie, oni unue elektas maldekstre temon/alfabeton/lingvon, tiam prezentiĝas dekstre aro da signoj, kiel hodiaŭ. Mi pli ŝatas la solvon de DE-vikipedio ol tiu de Esperanta vikipedio.

La redakta funkcio «Specialaj signoj» *super* la redaktofenestro por mi ne funkcias. Do ŝajnas, ke io devos esti farita. -- Mi favoras la malsupre metitan kesteton. --Doesle 16:30, 15 Apr. 2011 (UTC)

Mi ne komprenas la problemon. Mi vidas tute similan signoelektilon nun, kiam mi redaktas ĉi tiun komenton en la esperanta Vikipedio. Ĝi malfermiĝas kaj fermiĝas per klako sur "Specialaj signoj" super la redaktujo. Via problemo eble estas nur tio, ke ĉe vi «Specialaj signoj» ne funkcias. Mi ne povas sugesti ian solvon, sed la funkcio ja ŝajnas ekzisti ankaŭ ĉi tie – almenaŭ mi vidas ĝin. Prove, mi nun aldonas kelkajn fonetikajn signojn: ɨɯ̯ʒʓʐʝɣ --Surfo 18:16, 15 Apr. 2011 (UTC)
Nu, ŝajnas ke vi pravas. Per foliumilo Opera mi ankaŭ povas uzi la supremetitan signoelektilon, sed ne per Firefox (per tiu mi povas aldoni ununuran signon, poste la ilo ĉesas funkcii, eĉ en la germanlingva vikipedio). Mi uzas la normalan Ubuntu-an version de Firefox, do ne eblas ŝanĝi ion. Iu teknika malsamo ja evidente ekzistas inter la suba kaj la supra ilo. --Doesle 18:33, 15 Apr. 2011 (UTC)

Mi antaŭe tute ne sciis, ke ekzistas tiaj « Specialaj signoj » - tio bonege funkcias per Firefox kaj Windows XP - multajn dankojn pro la sciigo. --Dominik 19:02, 15 Apr. 2011 (UTC)

Ne plu ĝenu! Mi enverkis la deziratajn modifojn en mian Uzanto:Doesle/vector.js. --Doesle 10:33, 24 Apr. 2011 (UTC)

Se iu faris ion ie kun la redaktostrio, kaŝitaj kategorioj, (kiuj aperas nekaŝite) kaj pluraj aliaj parametroj, ŝajnas, ke tiu fuŝigis Vikipedion, ĉar ne ĉio bone funkcias. En IE okazis grandaj fuŝaĵoj. Petr Tomasovsky 14:29, 7 Maj. 2011 (UTC)

Monato-kontribuoj redakti

Saluton, pere de Charles Lemaire mi venis al la Monato-kontribuoj. Tiu teksto estas ankoraŭ sufiĉe neenciklopedieca, pli deca kiel eseo ol kiel enciklopediaĵo. Ĝenerale la kelkaj aliaj Monato-kontribuoj, kiujn mi rigardis, tamen estas sufiĉe enciklopeditaŭgaj kaj pliriĉigo. Tamen mi stumblis pri parto de la permesilo kiun utiligis Monato: ĝi inkludas "NC", nekomerca. Laŭ mi tio ne kongruas kun la ĝenerala reĝimo pri permesiloj de Vikipedia; tio ne estas sufiĉe "libera". Kiu scias pli? Sincere --Ziko 17:15, 26 Apr. 2011 (UTC)

Mi preferus pli "liberan" enhavon ankaŭ. Imagu se Vikipedio fondaĵo volus vendi paper-presitan aŭ KD-an version de Vikipedio: Ni devus forigi ĉiun malliberan enhavon: kaj bildojn, kaj artikolojn. Libera enhavo estus nobla (sed eble neatingebla) celo, sed certe strebinda! Pli bona estus se la senlibera enhavo povas esti reverkita referencante la Monato-artikolon, ne rekte kopiante. -- Yekrats 21:09, 26 Apr. 2011 (UTC)
Mi estas leganto de Monato dum multaj jaroj kaj en Vikipedio mi enmetis multajn ligilojn al Monato-artikoloj se la temo estas tre proksima al la titolo de la artikolo. Mi respektas la devigon mencii la fonton de la referencita artikolo kaj mi ne kopias la enhavon pro tio ke tiaspecaj artikoloj normale ne estas enciklopediecaj (kaj krome inkludas "NC"). Tamen, indas referenci ĉar Monato-artikoloj estas ofte lingve bone prizorgitaj kaj foje normigaj por ĝusta vortuzado. --Biciklanto 21:19, 11 Jun. 2011 (UTC)