Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2015/1

Diversejo redakti

Antonín Pražák redakti

Artikolo Antonín Pražák ne estas konektita kun Vikidatumoj. Ĉu artikolo pri li estas nur en eo-Vikipedio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:27, 25 Dec. 2014 (UTC)

Ŝajnas ke jes. En la ĉeĥa vikipedio antaŭvidatas ruĝa ligilo pri aktoro samnoma en artikolo pri la filmo cs:Farářův konec de 1968, sed ĉar en la artikolo pri la esperantista tipografo ne estas ajna mencio pri aktoreco, mi supozas ke temu pri alia Antonín Pražák. Mi simple aldonas la e-lingvan tekston pri la tipografo al vikidatumoj. Tia ago cetere tute ne malfacilas. ThomasPusch (diskuto) 10:33, 28 Jan. 2015 (UTC)
Cetere ekzistas multaj artikoloj, kiuj en Vikidatumoj estas konektitaj nur al Esperantlingva Vikipedio, vidu dinamike kreatan liston. Ŝajne pluraj el ili estas eraroj de interlingvaj ligiloj (kaj havas alilingvan version), sed multaj vere nur ĉi tie. --KuboF (diskuto) 17:36, 28 Jan. 2015 (UTC)
Dankon. mi komprenas ke pluraj el ili estas eraroj de interlingvaj ligiloj (kaj havas alilingvan version), sed multaj vere nur ĉi tie. Mi demandis ĉar mi volis kontroli. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:08, 28 Jan. 2015 (UTC)

Tradukado de Enhavo redakti

Mi ĵus kreis la artikolo Tepelenë, sed mi ne estas tiom certa ke la traduko estas tiom bona kaj korekta. Mi parolas pri la teksto en Esperanto. Mi volus iu pli kapabla kaj lerta Esperantisto ol mi kontroli la paĝon. Se la teksto havas multegaj eraroj, eble mi ne devus kontribui kun la nova ilo. --Glavkos diskutejo 11:30, 21 Jan. 2015 (UTC)

Mi iom korektis la artikolon, vidu miajn ŝanĝojn. Tamen, ankoraŭ indus plibonigi fluecon de la teksto (kelkaj partoj sonas ne tute nature). Alia afero estas, ke kelkaj partoj en la angla artikolo estas ankaŭ malbone kompreneblaj kaj tiel malfacilas prilabori ion bonan... Dum maŝina tradukado oni devas vere labori pri la teksto, ekz. ofta problemo estas priskribo de evento en jaro (en la angla estas tute alia vortordo). La angla Vikipedio ofte uzas longajn frazojn, mi persone ilin dispartigas al du, foje eĉ tri malpli longaj. Dume en Apertium (maŝina tradukilo, kiu estas uzata en Tradukado de enhavo) mankas multaj vortoj, indas ilin kontroli kaj mane traduki.
Mi ĝojas, ke la ilo estas iom post iom uzata pli kaj pli. Mi rekomendas, ke vi iom pli laboru pri la tradukita teksto kaj se estos problemo pri iu frazo, prefere ĝin tute forigu (estos malpli da enhavo en Vikipedio, sed tiu enhavo, kiu estos, estos bona kaj komprenebla). Amike   --KuboF (diskuto) 15:36, 21 Jan. 2015 (UTC)
Dankon KuboF. Mi klopodas fari ĉion kion mi kapablas. Jam tradukis kelkaj artikoloj ĉiam el la angla, kaj mi gvidas viajn konsilojn. Mi ŝatas ke mi finfine povas normale kontribui al eo.wiki. Ŝajnas ke Vikipedio estas vere trankvila loko por labori. Koran dankon kaj feliĉajn kontribuojn   --Glavkos diskutejo 09:46, 28 Jan. 2015 (UTC)
Fakte kiam vi mem malcertas pri lingva ĝusteco de via teksto, vi povas ĝin marki per {{Lingve poluru}} (fakte, uzu ĝin ankaŭ por aliulaj tekstoj). La ŝablono estas uzata ankaŭ por reviziitaj tradukoj de simila projekto WikiTrans. Tiel vi klare montros, ke komencantoj de Esperanto ne tute sekvu tiun lingvan stilon kaj klare petos helpon de pli spertaj homoj. (mi ne ege observas la aferon, sed daŭre restas multaj artikoloj bezonataj lingvan plibonigon, aŭ almenaŭ forigon de la ŝablono, se ĝi ne plu validas) --KuboF (diskuto) 17:28, 28 Jan. 2015 (UTC)

Kontribuu al la havendaj artikoloj en ĝerma formo redakti

La temo jam supre lanĉita, ke niaj 1000 havendaj artikoloj fariĝu senescepte legindaj aŭ eĉ elstaraj, restas daŭre aktuala. Estis faritaj gravaj progresoj. En aŭgusto estis ankoraŭ 669 de la artikoloj sub 10 KB nuntempe la 21-an de januaro restas nur 435 de tiuj artikoloj sub la limo de 10 KB. Vi trovas ilin en la kaŝita kategorio Havendaj_artikoloj_malpli_grandaj_ol_10_kB. Konsultu la liston. Se vi trovas artikolon pri temo, en kiu vi havas apartajn konojn, tiam vi ja tuj scias, kion fari. En alia kazo eblas ankaŭ traduki aŭ preni partojn en la artikolo de Wikitrans kaj ĝin poluri. Grava helpo estas ankaŭ la aldono de referencoj kaj fontotekstindikoj. Tre bone estas aldono de referenctekstoj en Esperanto. DidiWeidmann (diskuto) 13:44, 21 Jan. 2015 (UTC)

Malfermita monpeto por Esperanta vikimedia grupo redakti

Mi ĵus malfermis monpeton de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) ĉe VMF, vidu meta:Grants:PEG/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Projects_2015-2016.

Bonvolu iri al la paĝo. Tie sube estas la sekcio "Endorsements" por subtenantoj de la projekton - kvankam ĉiu subtenanto estas instigata alskribi sian nomon, mi ne tute certas ĉu tio validas ankaŭ por la petanta organizo... Tamen, homoj, kiuj ne aktivas en nia laborgrupo ŝajne povas senprobleme alskribi sin tie. Se vi havas demandojn, rimarkojn aŭ dubojn, bonvolu ilin prezenti ĉi tie, en la dissendolisto de ELiSo aŭ eventuale en ties diskutpaĝo.

Mi dankas al ĉiuj, kiuj helpis al kreado de la monpeto, ĉu per valoregaj taksoj de necesaj kostoj, ideoj, instigoj aŭ lingva kontrolo. Mi tamen bedaŭras, ke estis relative longa prokrasto pri ĝia malfermo - mi, laŭ viki-maniero, fariĝis la gvidanto sed mi ne ĉiam havis sufiĉan tempon. Ni tamen esperas, ke la ebloj, kiujn al ni provizus la sukcesa monpeto, instigos plurajn niajn jamajn kaj novajn aktivulojn al plia aktivado - pliaj prelegoj, trejnadoj, redaktaj maratonoj, disdonado de informaj materialoj, kunlaborado kun partneroj ktp. Kaj finfine ni povos tiun aktivadon ne plu plene pagi de niaj propraj poŝoj, kiel ĝis nun  

Mi samtempe vin invitas partopreni en la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio, volonte aliĝu al jenan komunikaj kanaloj kaj proponu viajn ideojn aŭ kaptu eblon helpi:

Amike --KuboF (diskuto) 21:20, 31 Jan. 2015 (UTC)

Lingvejo redakti

Almigrado kaj Enmigrado redakti

Saluton. Ĉu vere ekzistas du sencoj? Ĉu vere estas diferenco inter Almigrado kaj Enmigrado? En PIV estas nur http://vortaro.net/#enmigrado Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:34, 8 Jan. 2015 (UTC)

Novaj administraj unuoj en Francio redakti

Ĉi-monate Francio faris kelkajn ŝanĝojn en siaj administraj unuoj, kaj mi ne certas pri la nomo, kiun ili havu en Esperanto.

  • La regiono Centro estis alinomita al Centre-Val de Loire. La tradicio en la Esperanta Vikipedio ŝajnas, ke regionoj havas esperantigitan nomon. Do kio pli taŭgas? Centro-Luarvalo? Centro-Valo de Luaro? Io alia?
  • Estis kreita Métropole de Lyon, areo kun unika statuso, kies kazo ne estas tute klara (en diskutpaĝoj de la franclingva Vikipedio homoj ŝajne ne certas, ĉu ĝi estis apartigita de Rhône aŭ ĉu ĝi estas daŭre parto de ĝi). Iu kreis la artikolon Metropolo de Liono. Ĉu eble Metropolo Liono estas pli taŭga? Laŭ mia kompreno, "Metropolo de Liono" estas "Metropolo apartenanta al Liono" kaj "Metropolo Liono" signifas, ke "Metropolo = Liono", sed mi ne certas, kio estas pli ĝusta (tiu metropolo enhavas komunumojn ekster Liono).

Mutichou (diskuto) 14:03, 21 Jan. 2015 (UTC)

Mutichou, mi dankas vin, ke vi starigis la problemon. Mi persone uzas "Centro-Valo de Luaro", ĉar "Valo de Luaro" jam ekzistas kiel sendependa artikolo (redirektita al "Luaro"). --Dominik (diskuto) 14:09, 21 Jan. 2015 (UTC)
Por Métropole de Lyon, Metropolo Liono ŝajnus por mi pli taŭga (sama logiko ke por la kantonoj). En Francio kantonoj baldaŭ evoluos. Ĉu vi havas ideon por korekti ? Ĉu vi opinias, ke ni uzu vikidatumo ? --pino (diskuto) 16:38, 23 Jan. 2015 (UTC)

Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio redakti

Ne estas klare kion signifas la akronimo NIIS en Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio. Ĉu necesus aldoni post la nomo: IŜ aŭ Daiŝ, arabe Da'ish).--Riŝo (diskuto) 17:04, 29 Jan. 2015 (UTC)

Teknikejo redakti

DISPLAYTITLE redakti

Sciencaj nomoj de taksonoj oni devas skribi por kursivo. Ĉu mi povas uzi {{DISPLAYTITLE:''{{PAGENAME}}''}}, aŭ pli bone estos fari ŝablonon aŭ eble jam estas ŝablono? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:17, 3 Nov. 2014 (UTC)

Vidu, mi ne nuligis, la titolo estas ĉiam kursiva, la ŝablono taksonomio faras aŭtomate tion. --pino (diskuto) 11:41, 4 Nov. 2014 (UTC)
Ho jes, pardonu, En diferenco inter versioj tio ne estas videbla. Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:44, 4 Nov. 2014 (UTC)
  • En la franca Vikipedio, oni ankaŭ uzas ĉi tion: Modèle:Sous-titre/Taxon, por montri la sciencan nomon aŭ la popularan nomon, sube. Ĝi estus uzinda ĉi tie, mi kredas. ~pikolas d 05:17, 15 Jan. 2015 (UTC)

Request for translation evaluation for Content Translation redakti

Hello, Greetings from Wikimedia Foundation's Language Engineering team! My apologies for writing in English. We are planning to enable beta testing of Content Translation for creating articles in the Esperanto Wikipedia. Content translation uses Apertium and we would like to get a better understanding on how useful Apertium translations would be as a starting point to create new articles for editors of the Esperanto Wikipedia. By following the instructions on this form you can help us by providing the information about your languages. We are especially interested in the translations from French to Esperanto (and also from English to Esperanto), but you can use the form to provide information about any other language pair supported by Apertium. Thank you.--Runa Bhattacharjee (diskuto) 05:29, 17 Nov. 2014 (UTC)

Ĉu iu uzanto kapablas skribi laŭ la menciitaj paĝoj helpopaĝon pri tio? Mi timas, ke por tiaj aferoj mia scio de la angla ne sufiĉas. :-| La uzanto prefere estu lingve kaj teknike lerta, kio bedaŭrinde sufiĉe malofte koincidas. --Tlustulimu (diskuto) 13:20, 18 Nov. 2014 (UTC)

Mi jam konas la aferon, ĝi estis prezentita en Vikimanio kaj mi partoprenis personan trejnadon (vidu miajn notojn kun aglalingva prelego). Helpopaĝon mi jam komencis verki (Uzanto:KuboF/Tradukado) sed fine mi trovis tempo nur por aliaj laboroj. Laŭ mi tiu nova interfaco estas tre bona (ĉiuokaze, ĝi eniris ankaŭ mian lastan (Esperantlingvan) prelegon pri vikimedia mondo). Nun ni havas WikiTrans-on, sed tiu portempe ne funkcias... --KuboF (diskuto) 17:55, 18 Nov. 2014 (UTC)

Hello, looks like the url for the form I had included in my original message got mangled due to some text getting converted into special characters. I am reposting the url again - survey form. Please do let me know if it still shows an error. Thank you.--Runa Bhattacharjee (diskuto) 03:52, 20 Nov. 2014 (UTC)

Tiel ĉi povas aspekti tradukado!

Bonvolu vidi intrukciojn kaj sekve plenigu demandaron! Tiu ilo povas grave helpi al nia laboro. La decido, ĉi la ilon adapti por Esperanta Vikipedio dependas ankaŭ de nia agemo. --KuboF (diskuto) 03:58, 25 Nov. 2014 (UTC)


Bona novaĵo! Ŝajnas, ke ni tre baldaŭ povas ricevi la menciitan tradukan interfacon! Vidu la malneton de novaĵo en meta:Wikimedia Blog/Drafts/Content Translation is coming soon as a beta-feature!, kie estas Esperanto speciale menciita. Dume vi povas elprovi la ilon en Vikipedia betaa servilo, kvankam unue necesas enŝalti la tradukan helpilon.

La kruda traduko estas dume provizata per Apertium, estas diskutoj pri inkludi ankaŭ WikiTrans. Bonvolu memori, ke maŝina tradukado estas nur helpo, nur bazo por plifaciligi tradukadon, kaj devas esti permane kontrolita kaj glatita por gardi bonan lingvan nivelon. Tre ĝoje, KuboF (diskuto) 17:37, 10 Jan. 2015 (UTC)

Esperantigo de speciala ligilo redakti

Estas jenaj ligiloj (el maldekstre) ĉe la malsupro de ĉiu paĝo.

  • Regularo pri respekto de la privateco
  • Pri Vikipedio
  • Malgarantio
  • Developers -> kontribuantoj
  • Vidigo por porteblaj aparato

Mi proponas ŝanĝi la anglan ligilon al la Esperanta. Sed kiel?--Salatonbv (diskuto) 05:17, 13 Dec. 2014 (UTC)

Rigardante eŭskan vikipedion, mi konstatis, ke ankaŭ tie la vorto 'Developers' ne estis tradukita. Do la ŝanĝo (seeble) fariĝu je supera nivelo. --Dominik (diskuto) 09:52, 13 Dec. 2014 (UTC)
  Farite en translatewiki:MediaWiki:Wikimedia-developers/eo, unue mi bezonis serĉi en Specialaĵo:Ĉiuj mesaĝoj. Enskribon en TranslateWiki povas traduki ankaŭ vi (kun ĉiuj aliaj tradukoj). La ŝanĝo videbliĝos post kelkaj tagoj. --KuboF (diskuto) 22:57, 20 Jan. 2015 (UTC)

Content Translation available on Wikimedia beta server for English to Esperanto redakti

Hello again from the WMF Language Engineering team. We are very happy to let you all know that we have enabled Content Translation from English to Esperanto on the Wikimedia beta site. You can find it at: http://en.wikipedia.beta.wmflabs.org/wiki/Main_Page . Since this is a beta server, you will need a new account and you will also need to enable Content Translation in the beta-features on the same wiki. After that, you can go to http://en.wikipedia.beta.wmflabs.org/wiki/Special:ContentTranslation and create a new translation by selecting English as the source language, the article name in English and target language as Esperanto. Please feel free to publish as many articles as you like. They will be published under your user namespace on the beta server wiki (see example). No pages will be published on the Esperanto Wikipedia. If you are happy with the translated page, you can copy it over to the Esperanto Wikipedia yourself. Please do let us know on the Content Translation talk page if we can help in any way. Thank you.--Runa Bhattacharjee (diskuto) 13:59, 5 Jan. 2015 (UTC)

Ruĝaj ligiloj redakti

En en.viki estas https://en.wikipedia.org/wiki/Template:Redwd Mi pensas ke tio estas tre bona ideo. Ĉu ankaŭ Vi pensas simile? Kiu scipovas kaj volas fari en eo.viki? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:38, 11 Jan. 2015 (UTC)

Vikidatuma ligilo redakti

Ĉu nur mi ne funkcias prefero "Vikidatuma ligilo"? Ĉu Vi povas/volas korekti? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:51, 14 Jan. 2015 (UTC)

Nek mi funkcias lingva ligilo, krome eĉ provejo malaperis. Ŝajnas grava centra eraro.--Crosstor (diskuto) 07:13, 15 Jan. 2015 (UTC)
En pl.viki prefero funkcias. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:40, 15 Jan. 2015 (UTC)

Nuntempe okazas kelkaj teĥnikaj ŝanĝoj, ekzemple disponigo de helpilo por tradukado. Mis/mal-funkciado de ĝavoskriptaĵoj povas esti portempa kromefiko. Espereble la aferoj reekfunkcios dum sekvaj horoj/tagetoj. --KuboF (diskuto) 09:11, 16 Jan. 2015 (UTC)

Jam funkcias. Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:54, 24 Jan. 2015 (UTC)

Portempa malŝalto de kaŝeblaj kestoj por funkciigi EnhavTradukadon redakti

Kiel vi certe scias, en nia Vikipedio estis ŝaltita nova traduka helpilo (mi ĝin iom priskribis en Uzanto:KuboF/Tradukado). Tamen estis teĥnika problemo, kiu nin blokis de uzado de ĝi. Projekta manaĝero ĝin priskribis ĉe MediaWiki-Diskuto:Common.js#ContentTranslation_problem kaj sekve mi portempe forkomentis la probleman parton - kio entute signifas portempe malŝalti funkciadon de kaŝeblaj skatoloj. Tia solvo ne estas tute taŭga kaj mi esperas, ke en frua tempo venos pli bona - mi petas ĉiun spertulon pri Ĝavoskripto (JavaScript), kontroli skriptojn en MediaWiki:Common.js kaj proponi ilian korekton.

Dume vi povas utiligi la ŝancon provi tradukadon de la angla (helpe de maŝina tradukado) en la paĝo Specialaĵo:ContentTranslation. Vi ne timu, vi povas traduki nur parton, ĝi konserviĝas, kaj fintraduki ĝin poste aŭ publikigi nur parton. --KuboF (diskuto) 15:44, 18 Jan. 2015 (UTC)

Alilingvaj vikipedioj ne spertas similan problemon. --Dominik (diskuto) 17:41, 19 Jan. 2015 (UTC)
Nur en 8 Vikipedioj estas disponebla tiu nova etendaĵo, do kompreneble, ke plejmultaj Vikipedioj ne povas havi problemojn pri tio ;) Vidu anoncon pri la ŝalto. --KuboF (diskuto) 11:39, 20 Jan. 2015 (UTC)
@KuboF: Via ekstera ligilo ne ĝustas. --Tlustulimu (diskuto) 13:37, 20 Jan. 2015 (UTC)
Dankon, korektita! Tiel statas afero kiam iu ne faras 5-sekundan klako-teston... --KuboF (diskuto) 13:49, 20 Jan. 2015 (UTC)

Ĉu nur min ne funkcias? Ĉu oni povas esperi ke funkcios? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:51, 18 Jan. 2015 (UTC)

Mi supozas, ke la afero rilatas al nove ŝaltita etendaĵo EnhavTradukado. Ĝi estas daŭre eksperimenta programo kaj ne plene funkcias. Esperanta Vikipedio ĝin ricevis kun 7 aliaj (kiel entute unuaj!). Vidu ankaŭ la suban anoncon. Ŝajnas, ke bezonatas helpo de Vikimedia teĥnika teamo aŭ almenaŭ de iu, kiu tre bone regas ĝavoskripton (JavaScript). --KuboF (diskuto) 12:41, 20 Jan. 2015 (UTC)
Jam funkcias. Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:53, 24 Jan. 2015 (UTC)

Problemoj pri interlingvaj ligiloj redakti

(origine tiuj ĉi komentoj estis en la supra sekcio "Vikipedio:Aldonaĵoj/Naviga saltofenestro"; mi ilin metis en memstaran sekcion ĉar la diskuto tute flankeniris elde la origina temo)

Dum tagoj mi spertas, ke Vikipedio teknike preskaŭ disfalis, dume hungara Vp bone funkcias. Mi ne havas esperon en la futuro, ja kiuj ŝanĝas la teknikon, tiujn ne interesas la redakta laboro. Mi revenos al la malnova sistemo de lingvaj ligiloj, ĉar mi ne havas alian solvon.--Crosstor (diskuto) 11:16, 19 Jan. 2015 (UTC)

@Crosstor: Mi ne komprenas kial Vi skribis "Mi revenos al la malnova sistemo de lingvaj ligiloj" - mi volas demandi ne pri Helpo:Interlingva ligilo sed pri Vikipedio:Aldonaĵoj/Naviga saltofenestro. Mi pensas ke nova sistemo de lingvaj ligiloj bone fukcias - ĉu Vin ne? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:17, 19 Jan. 2015 (UTC)
@Crosstor: Mi supozas, ke la afero rilatas al nove ŝaltita etendaĵo EnhavTradukado. Ĝi estas daŭre eksperimenta programo kaj ne plene funkcias. Esperanta Vikipedio ĝin ricevis kun 7 aliaj (kiel entute unuaj!). Vidu ankaŭ la suban anoncon. Ŝajnas, ke bezonatas helpo de Vikimedia teĥnika teamo aŭ almenaŭ de iu, kiu tre bone regas ĝavoskripton (JavaScript). --KuboF (diskuto) 21:05, 19 Jan. 2015 (UTC)
Mi spertas, ke diversaĵoj ne funkcias. Inter ili la plej signifa estas la lingvaj ligiloj. Do, mi komence ne kreis la ligilojn (ja tio ne funkcias) aŭ mi elektos la malnovan sistemon.--Crosstor (diskuto) 05:50, 20 Jan. 2015 (UTC)
@Crosstor: Kiam estas (portempa) problemo pri aldonado de interlingvaj ligiloj per klado al simbolo de skribilo, vi povas sekvi intrukciojn pri permana aldonado (jam estas ĝisdatigitaj laŭ nuntempa situacio en Vikidatumoj). Se vi plu havas problemojn ankaŭ per tiu maniero, informu. --KuboF (diskuto) 12:41, 20 Jan. 2015 (UTC)

Mi ĵus kreis Sándor Sztranyavszky. Post la finkreo aperis nur lingvoj, kiu ne sufiĉas fari la ligon. Poste mi serĉis la saman artikolon en la angla Vp, kie la ligilo funkciis bone. Estas ankaŭ aliaj multaj problemoj. Ekzemple post ensaluto aperas supra linio: redaktonomo, diskuto, provejo ktp. Nun tio aperas sen "mia provejo". Se mi iras al ia artikolo, poste al redakto, "mia provejo" tuj aperos. --Crosstor (diskuto) 07:22, 21 Jan. 2015 (UTC)

En la sekva artikolo aperis la ĝusta redakti ligilon, sed post klako okazis nenio.--Crosstor (diskuto) 10:03, 21 Jan. 2015 (UTC)

Mi ĵus aldonis interlingvajn ligilojn per kutima maniero (klako al simbolo de skribilo en la loko de kutima lingvolisto) al Vikidatumoj ĉe la artikolo Drino. Do ŝajne aferoj denove funkcias. --KuboF (diskuto) 18:06, 22 Jan. 2015 (UTC)

Jes, ankaŭ mi spertis tion.--Crosstor (diskuto) 11:41, 25 Jan. 2015 (UTC)

Beta-funkcio Enhav-tradukado estas nun disponebla redakti

Saluton, mi ĝojas, ke nome de la Lingva Inĝeniera teamo de la Fondaĵo Vikimedio mi povas sciigi al vi, ke etendaĵo Enhav-tradukado (Content Translation) estis en la Esperanta Vikipedio ŝaltita kiel beta-funkcio. Por komenci tradukadon necesas ŝalti ĝin en beta-funkcioj kaj iri al Specialaĵo:ContentTranslation aŭ al paĝo pri viaj kontribuoj kaj krei novan tradukaĵoj. Necesas elekti fontan lingvon, originan artikolnomon kaj cellingvon (eblas ankaŭ elekti celan artikolnomon - noto de tradukisto). Se jam en Esperanta Vikipedio ekzistas artikolo kun elektita nomo, estos montrita averto. Post traduko de artikolo vi ĝin povos publikigi en via uzanto-spaco. Se vi kontentas pri la rezulto vi povas alinomi la paĝon al ĉefa nomspaco (al kutima artikola nomo).

Enhav-tradukado povas esti agordita en la vikio por publikigadi paĝojn rekte al ĉefa nomspaco, sed dume Esperanta Vikipedio ne estis agordita tiel. Tia agordo estas tre rekomendata por ŝpari necesan permanan prizorgadon dum publikigo. Se dum sekvaj 2 semajno da testado ne okazos gravaj problemoj, ni ŝatus kontroli ĉu ni povas agordi publikigadon rekte al ĉefa, artikola, nomspaco.

Ĉar tio ĉi estas la unua fojo kiam ni instalis tiun ĉi ilon al tiu ĉi Vikipedio, estas ŝanco, ke povas okazi iuj problemoj aŭ misfunkciado pri kiu ni ne konscias. Ni monitoros uzadon por kontroli ajnajn malsukcesojn kaj problemojn, sed bonvolu sciigi nin ĉe diskuto de Enhav-tradukado aŭ per Phabricator se vi rimarkos problemojn, kiuj vin blokas de uzado de la ilo. Por pliaj informoj bonvolu legi anoncon pri eldono. Ni faros formalan anoncon en Vikimedia blogo fine de ĉi semajno. Vi povas ankaŭ spekti mallongan video pri uzado de Enhav-tradukado. --Runa Bhattacharjee (diskuto) 16:05, 19 Jan. 2015 (UTC) (traduko: KuboF (diskuto) 22:39, 20 Jan. 2015 (UTC))

Nova versio de VarmaKato redakti

Mi ĵus instalis novan version de la aldonaĵo VarmaKato, kiu estas uzata por rapida ŝanĝo de kategorioj. La antaŭa versio enhavis funkciojn, kiuj intertempe fariĝis malrekomedataj kaj dum kelka tempo ĝi kaŭzis malfunkciadon de Ĝavoskripto en Komunejo (kaj ŝajne ankaŭ ĉe ni).

Nuna maniero rekte transprenas plej novan version de Komunejo, kie ĝi estas centre prizorgata. Tio plifaciligos estontan prizorgadon, ĉar niaflanke ni bezonos nur atenti ĉu aperis nova ĉeno por traduki. Pri tia centra prizorgado vi povas legi en la retejo de MediaWiki.

VarmaKato-n vi povas ŝalti en viaj preferoj (kun pluraj aliaj aldonaĵoj).

Mi testis la novan version en mia uzantopaĝo kaj ĝi funkciis bone. Se vi tamen spertas problemojn, informu. --KuboF (diskuto) 17:11, 23 Jan. 2015 (UTC)

Nova aldonaĵo por marki apartigilojn redakti

Mi ĵus instalis novan aldonaĵon - markilon de ligiloj al apartigiloj. Ĝi estas simpla CSS-difino, kiu ŝanĝas koloron de ligiloj ligantaj al apartigiloj.

La aldonaĵon vi povas ŝalti en viaj preferoj (kun pluraj aliaj aldonaĵoj).

Mi testis ĝin en mia uzantopaĝo kaj ĝi funkciis bone. Se vi tamen spertas problemojn, informu. --KuboF (diskuto) 20:33, 29 Jan. 2015 (UTC)

Oceanoj redakti

En paĝo https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj&oldid=5590059 estis diskuto: «Alinomado de "Atlantika Oceano" al la oficiala "Atlantiko"» Do ĉu oni rajtas alinomi:

Vidu: http://vortaro.net/#Pacifiko kaj http://vortaro.net/#Atlantiko

Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:33, 29 Jan. 2015 (UTC)

Administrejo redakti

Project: Wiktionary meets Matica srpska redakti

Hi, we are starting the project related to Wiktionary. The announcement is on this page on Esperanto Wiktionary. --Senka Latinović (diskuto) 14:43, 8 Jan. 2015 (UTC)