Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/9

Diversejo redakti

Esperanto en la ĉefa paĝo de la slovaka Vikipedio redakti

  • Mi ĝojas anonci ke la artikolo sk:Esperanto en la slovaka Vikipedio ne nur antaŭnelonge estis elektita kiel Elstara sed nun ĝi estas montrata en la ĉefa paĝo kiel Rekomendata artikolo, kie ĝi estos dum tuta Septembro! La artikolo povis esti plibonigita grandparte dank' al laboro de ĉeĥan kolegoj en ilia Vikipedio. Eble alilingvaj esperantistoj povus preni inspiron pri informado pri esperanto. Amike. --KuboF (diskuto) 23:38, 2 Sep. 2012 (UTC)
Gratulon al tiuj agantoj!DidiWeidmann (diskuto) 17:34, 4 Sep. 2012 (UTC)

La kaŝita kategorio "unue en Esperanto" jam enhavas 437 artikolojn. Supozeble tiu listo ne estas kompleta, do bonvolu marki ĉiujn artikolojn, kiuj estas unue verkitaj en Esperanto per la ŝablono {{unua}}! Ĉiu-kaze pli ol 400 artikoloj estas originalaj en Esperanto, tio certe estas multe pli ol la originalaj artikoloj en multaj malgrandaj vikipedioj! Amike DidiWeidmann (diskuto) 17:32, 4 Sep. 2012 (UTC)

Mi tre ŝatas tiun kategorion kaj mi kelkfoje uzis tiun ŝablonon en artikoloj kiuj aperis unuafoje en la esperanta vikipedio. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  05:15, 5 Sep. 2012 (UTC)
La listo intertempe jam enhavas 502 artikolojn, tamen certe estas ankoraŭ multe pli, precipe kiam temas pri artikoloj pri movadaj temoj. Mi tial forte instigas ĉiujn kontroli, artikolojn pri tiu kriterio (kiam ekzistas pluraj lingvaj versioj, oni devas kontroli en la artikola historio la daton de la unua redakto), kaj aldoni la ŝablonon "unua", kiam estas korekta. Amike DidiWeidmann DidiWeidmann (diskuto) 22:30, 28 Sep. 2012 (UTC)

GibraltarpediA redakti

 
'Domesday Book'

Ni ŝatus inviti vin kontribui al la projekto GibraltarpediA, la unua WIkipedia Civito en la mondo. La projekto bezonas verkistojn, fotistojn, tradukistojn kaj aliajn por helpi konstrui la unuan wiki-civiton kiu transpontas Eŭropon kaj Afrikon. Ni estas transformontaj Ĝibraltaron kaj la ĉirkaŭajn areojn en Moroko kaj Hispanio en areojn riĉajn je enciklopedia enhavo tuj alirebla uzante QRpedia-kodojn kaj NFC (Near field communication) sur platoj por vizitantoj kaj loka loĝantaro.

Estas premioj por rekompenci kontribuantojn en la Gibraltarpedia Multilingual challenge por plej bonaj redaktantoj, fotantoj kaj kartografoj... kiu ajn vi estas. Pli multe en Gibraltarpedia.org

 
'Domesday Book'


Request for Comment: Legal Fees Assistance Program redakti

 

I apologize for addressing you in English. I would be grateful if you could translate this message into your language.

The Wikimedia Foundation is conducting a request for comment on a proposed program that could provide legal assistance to users in specific support roles who are named in a legal complaint as a defendant because of those roles. We wanted to be sure that your community was aware of this discussion and would have a chance to participate in that discussion.

If this page is not the best place to publicize this request for comment, please help spread the word to those who may be interested in participating. (If you'd like to help translating the "request for comment", program policy or other pages into your language and don't know how the translation system works, please come by my user talk page at m:User talk:Mdennis (WMF). I'll be happy to assist or to connect you with a volunteer who can assist.)

Thank you! --Mdennis (WMF)01:53, 6 Sep. 2012 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Fix here.)

Peto komenti: Agadprogramo por helpi en advokataj kostoj redakti

 

Traduko de la ĉi-supra alvoko. Tradukis Surfo 06:43, 6 Sep. 2012 (UTC))

La Vikimedia Fondaĵo petas komentojn pri proponita agadformo, kiu povus doni juristan helpon al tia kunlaboranto kun certaj subtenaj roloj, kontraŭ kiu okazas jura plendo ĉe tribunalo pro lia aŭ ŝia agado en tia rolo. Ni volas esti certaj, ke via komunumo scias pri ĉi tiu diskuto kaj havas eblon partopreni en ĝi.

Se ĉi tiu paĝo ne estas la plej oportuna loko publikigi ĉi tiun komentopeton, bonvolu disvastigi la mesaĝon al eventualaj interesatoj. (Se vi volus helpi traduki en vian lingvon la "peton pri komentoj", la gvidliniojn de la programo aŭ aliajn paĝojn, bonvolu veni al mia diskutapaĝo ĉe m:User talk:Mdennis (WMF). Kun plezuro mi mem helpos al vi aŭ havigos al vi kontakton kun volontulo kiu povas tion fari.)

Dankon! --Mdennis (WMF)01:53, 6 Sep. 2012 (UTC)

Wikidata is getting close to a first roll-out redakti

 

(Apologies if this message isn't in your language.)

As some of you might already have heard Wikimedia Deutschland is working on a new Wikimedia project. It is called m:Wikidata. The goal of Wikidata is to become a central data repository for the Wikipedias, its sister projects and the world. In the future it will hold data like the number of inhabitants of a country, the date of birth of a famous person or the length of a river. These can then be used in all Wikimedia projects and outside of them.

The project is divided into three phases and "we are getting close to roll-out the first phase". The phases are:

  1. language links in the Wikipedias (making it possible to store the links between the language editions of an article just once in Wikidata instead of in each linked article)
  2. infoboxes (making it possible to store the data that is currently in infoboxes in one central place and share the data)
  3. lists (making it possible to create lists and similar things based on queries to Wikidata so they update automatically when new data is added or modified)

It'd be great if you could join us, test the demo version, provide feedback and take part in the development of Wikidata. You can find all the relevant information including an FAQ and sign-up links for our on-wiki newsletter on the Wikidata page on Meta.

For further discussions please use this talk page (if you are uncomfortable writing in English you can also write in your native language there) or point me to the place where your discussion is happening so I can answer there.

--Lydia Pintscher 13:15, 10 Sep. 2012 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Fix here.)

Baldaŭ 170.000 artikoloj redakti

Aktuale estas 352 727 artikoloj, 50 nun mankas, do post iom pli ol tago, eble en la merkreda vespero, pleniĝos plia dekmilo. Bele! (Notindas la nomo de la 170 000-a artikolo kaj indas verki komunikon al Eo-novaĵkanaloj.) --Lu (diskuto) 13:30, 18 Sep. 2012 (UTC)

La 170 000-a artikolo estas M1 (metroo). --Dominik (diskuto) 09:56, 20 Sep. 2012 (UTC)

Eŭropaj lokoj redakti

Mi ŝatus alvoki, per komuna fortostreĉo plenigi la ruĝajn ligilojn en la artikolo EuroVelo, ne ĉar la artikolo estus aparte grava, sed ĉar la menciitaj lokoj - la Norda Kabo en Norvegio kaj la regiono Finna Lagolando (Järvi-Suomi) same kiel Inverness en Skotlando aŭ Sagres en Portugalio - vere meritus artikolojn kaj iel ĝis nun forgesiĝis... Estas tre limigita nombro da ruĝaj ligiloj, kaj la investinda laboro do superrigardeblas. -- ThomasPusch (diskuto) 08:50, 21 Sep. 2012 (UTC)

Jes nun estas Inverness, dankon kolego Edesbrieres. --pino (diskuto) 07:19, 22 Sep. 2012 (UTC)

Uzanto kun konto en germana Vikipedio serĉata redakti

Saluton! Mi mem ne havas konton en la germana Vikipedio, kaj serĉas uzanton kiu povus aprobi lastan revizion de artikolo "Metrounfall im Bahnhof Couronnes", por aperigi wiki-ligilon al esperanta artikolo "Akcidento en stacio Couronnes de la Metroo de Parizo" - Antaŭdankon! --Dominik (diskuto) 08:24, 22 Sep. 2012 (UTC)

farite darkweasel94 (diskuto) 09:18, 22 Sep. 2012 (UTC)
Multajn dankojn Darkweasel! --Dominik (diskuto) 09:20, 22 Sep. 2012 (UTC)

Kial ni reklamas maŝintradukon de la Angla Vikipedio? redakti

Serĉante artikolon ne troveblan en la Esperanta Vikipedio mi ricevis la sciigon "La serĉomendo rezultis kun neniuj trafoj". Aldone estis (eĉ dufoja!) admono:

Kial? Tio estas eĉ danĝera helpo, ĉar naivulo povas kredi, ke la lingvaĵo de WikiTrans estas sufiĉe bona Esperanto, dum ĝi fakte estas kaduka kriplaĵo. Eĉ estas dubinde, ĉu WikiTrans faras pli bonan tradukon ol aliaj retaj tradukservoj. Ni ne bezonas konsili utiligi ion tian. Se leganto estas vere scivola, li mem facile trovas manieron utiligi alilingvajn Vikipediojn. --Surfo 08:43, 22 Sep. 2012 (UTC)

La ligilo estas sufiĉe utila ĉar helpas trovi koncernan artikolon en WikiTrans. Oni poste povas uzi la krud--tradukaĵon kaj polurigi ĝin. Laŭ miaj propraj spertoj eblas tiel sufiĉe rapide krei novan ongan artikolon. --KuboF (diskuto) 14:19, 22 Sep. 2012 (UTC)
Estas via opinio, Surfo, ke la tradukaĵo de Wikitrans estas «kaduka kriplaĵo». La maŝintraduko provizita de Grammtrans estas jam sufiĉe bona, pli bona ol iuj aliaj maŝintradukoj, verŝajne pro tio ke ĝi baziĝas sur gramatika analizo de tradukotaj frazoj. Mi agnoskas ke ĝi ne estas perfekta, sed laŭ respondeculoj de Grammtrans ĝi iom post iom pliboniĝos ĉar oni instruas al la tradukprogramo el la konstatitaj eraroj. Atende ke ekzistos pli bona materialo, dum Vikipedio entenas nur 170 000 artikolojn (el kiuj multaj estas mizere kriplaj) Wikitrans proponas pli ol 3 milionoj da artikoloj maŝintradukitaj el la anglalingva Vikipedio. Ĝi do momente estas mezvojo inter nenio kaj revata plena enciklopedio en bona Esperanto. --Arno Lagrange @ 19:02, 22 Sep. 2012 (UTC)
 Ankaŭ mia opinio. Ĝi liveras sufiĉe bonan rezulton. Evidente, se ĝi misanalizas la Anglan fontotekston (tipa ekzemplo estus frazo kun la Angla vorto like, kiu iĝu aŭ kiel, aŭ ŝatas) ĝi liveras sufiĉe evidentan stultaĵeton. Vidu en Domego.   Ĉiuokaze, la Angla Vikipedio estas la plej ampleksa, do estas evidente, ke se oni surogate traduku ion ajn, oni uzu ĝuste tiun ĉi Vikipedion kiel fonton. Do mi taksas ĉe netrovo proponi ligilon al Vikitrans tre bona solvo. -- PEJNO Simono Diskuto  07:48, 23 Sep. 2012 (UTC)

Lingvejo redakti

Franclingvanoj! redakti

 Mi petas kontroli Nicolas Boileau#La pupitro, ĉu mi supozeble ĝuste komprenis la pratekston kaj la traduko estas adekvata.

Jen mia malneta nepoezia pratraduko, sur kiu la fina versio baziĝas:

Je chante les combats, et ce prélat terrible
Qui par ses longs travaux et sa force invincible,
Dans une illustre église exerçant son grand cœur,[1]
Fit placer à la fin un lutrin dans le chœur.
C’est en vain que le chantre, abusant d’un faux titre,[2]
Deux fois l’en fit ôter par les mains du chapitre :
Ce prélat, sur le banc de son rival altier
Deux fois le reportant, l’en couvrit tout entier.

Mi prikantas la luktojn, kaj tiun prelaton teruran
Kiu per siaj longdaŭraj laboradoj kaj sia nevenkebla forto,
En ilustra preĝejo, realigante sian tutkoran deziron,
Finfine metis pupitron en la ĥorejon.
Estas vane, ke la ĥorestro, misutiligante falsan leĝrajton,
Dufoje lasis ĝin forigi de tie per la manoj de la kapitulo:
Tiu prelato, sur la benkon de sia rivalo orgojla
Dufoje reportante ĝin, kovris ĝin komplete.

Nicolas Boileau

Notoj:

  1. Aŭ ĉu aplikante sian malavaron?
  2. Aŭ ĉu eble misuzante falsan nomon kaj ne rajton? titre povas esti ĉio ajn.

-- PEJNO Simono Diskuto  09:32, 30 Aŭg. 2012 (UTC)

pli ĝustas "aplikante sian malavaron" ("agadante malavare") ol "realigante sian tutkoran deziron"
"illustre" signifas "famega" / falsa amiko kun la Esperanta ilustr'i
"abusant d'un faux titre" = "misuzante senrajtan statuson"; "titre" estas "ofico"
"chantre" estas kantisto ne nepre ĥorestro
per "l’en couvrit tout entier" mi komprenas ĉu "kovris lin (la ĥorestron) per ĝi (per la pupitro) komplete" aŭ "kovris ĝin (la benkon [de la ĥorestro]) per ĝi (per la pupitro) komplete"
AL @ 10:54, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ho mi dankas kaj tuj adaptos. Pri chantre mi konsciis. Kaj pri ilustr, ho ve, ho ve! Mi falis en la kaptilon! La kovrado, laŭ mia kompreno, estis, ke li metis la pupitron rekte antaŭ ties nazon. Do lia vido estis plene barata. -- PEJNO Simono Diskuto  11:20, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
 Do jen nun la poezia versio. Mi kredas esti kaptinta la spiriton de la orginalo.
Le Lutrin — La Pupitro
Komenca fragmento
 

Je chante les combats, et ce prélat terrible
Qui par ses longs travaux et sa force invincible,
Dans une illustre église exerçant son grand cœur,
Fit placer à la fin un lutrin dans le chœur.
C’est en vain que le chantre, abusant d’un faux titre,
Deux fois l’en fit ôter par les mains du chapitre :
Ce prélat, sur le banc de son rival altier
Deux fois le reportant, l’en couvrit tout entier.

Mi prikantas la luktojn kaj teruran prelaton,
Ties fortosenlacon, senĉesan agadon,
En famega preĝejo ties donon tutkoran,
Starigi pupitron en benkon nurĥoran.
Finvanis ĥorano, senrajta instigulo,
Ĝin forigu du fojojn la ĉi-kapitulo:
Do la prelato la benkon de l' rivalo orgojla
Du fojojn plenŝtopis per pupitro re-sojla.

Nicolas Boileau


Se ne estas aliloke ie ajn iuj eraroj — alivorte lingvaj aŭ asertaj — la artikolo Nicolas Boileau estas miaflanke nun preta. -- PEJNO Simono Diskuto  11:49, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi volas forkuri, hurlante kaj surdigante la tutan urbon! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:53, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
Pejno, Arno helpas vin, sed povis refari vian poemon. Jen mi faras tion, aplikante kelkajn konsilojn de nia Arno.
Le Lutrin — La Pupitro
Komenca fragmento
 

Je chante les combats, et ce prélat terrible
Qui par ses longs travaux et sa force invincible,
Dans une illustre église exerçant son grand cœur,
Fit placer à la fin un lutrin dans le chœur.
C’est en vain que le chantre, abusant d’un faux titre,
Deux fois l’en fit ôter par les mains du chapitre :
Ce prélat, sur le banc de son rival altier
Deux fois le reportant, l’en couvrit tout entier.

Mi protestas la luktojn, kaj tiun prelaton teruran.
Per siaj longdaŭraj laboradoj kaj sia fortegeco,
En fama preĝejo, farante tutkoran deziron,
Finfine oni metis pupitron en la ĥorejon.
Tiel finiĝas ke la misuzanta senrajta statuso de la ĥorestro
Dufoje estis forigita, fare de la kapitulo:
Tiu prelato, sur la benkon de sia rivalo fiera
Dufoje reportinte ĝin, kovris ĝin tute.

(Retradukis laŭ sia opinio Henriko Fizeto)
Mi ankaŭ rimarkas ke prelato jam ekzistas kiel idolingva vorto.
Aĥ, fremdlingvanoj! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:46, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
 Kara Ĉiuĵaŭde. Ĉu vi estas plene sen iuj kisoj de Muzo?   Vi iel tute ne komprenas, kio estas kaj kiel finaspektu la traduko de poemo. NE temas pri vortopa aŭ preskaŭ vortopa proza traduko, ĉar evidente la rezulto ne plu estus poemo, ĝi estus prozo. Poezia traduko estas nova poezia verko — cetere la neceso reverki validas eĉ iugrade ankaŭ por literaturaj prozaj tradukoj — do nova verko, kiu tamen ege forte rilatas al la prapoemo kaj havas laŭeble preskaŭ saman eldiron. Temas ĉiam pri reverko, ne traduko. Pro tio via supra traduko tute ne estas poema traduko. Pro tio, ke poeme preciza traduko preskaŭ neniam ajn eblas, oni devas verki kvazaŭ tute novan poemon, kiu tamen prezentu esence la enhavon kaj spiriton de la praverko, kaj, kiu emocie same efiku kiel la orignalo. Vi konfuzas la tradukon de poemo kun la traduko de io kiel la Kontraŭincendiaj leĝoj rilate la elekton de konstrumaterialoj por publikaj konstruaĵoj por la provinco Hesujo. Evidente, la postuloj pri la tradukoj de ambaŭ ĝenroj estas tre malsamaj. Mi aldone atentigu, ke miaj enmetoj ĉe Nicolas Boileau fakte estas videble sub la nivelo de tio, kion oni postulas de poezia traduko. Temas nur pri ilustraĵo de la verko de Nicolas Boileau por Vikipedio. Pro tio mi, kvazaŭ kompromise, ne precize redonis la ritmon kaj piedojn de la orginalo. Malgraŭ tio, mi redonis la ritmon almenaŭ parte kaj proksimume. Kaj tre evidente mi ankaŭ rimis, ĉar sen rimo la tuta ĉarmo de la originalo estus plene perdita. Sed eĉ kompromise, la rezulto estas difinitive poezia traduko. Aldone mi mem donis ĝuste ĉi-fadene ekzemplon de malneta proza pratraduko kaj ekzemplon de fina poezia traduko. Do vi povas bone rigardi kaj kompari la du tradukspecojn. Kaj cetere, kial en via supra proza traduko je chante iĝu mi protestas?
Tute alie statas pri mia traduko de La Korvo kaj la Vulpo ĉe Lafonteno. Jen miaopinie poezie perfekta traduko, kiu, cetere, neniam ajn celis nur ilustri artikolon en Vikipedio. Simile statas pri traduko de Elforeĝo plume de Ŝulco Rikardo ĉe Goethe. Do mia versio de La Korvo kaj la Vulpo celis esti perfekta Esperantigo de la Franca originalo. Por io tia oni bezonas plurajn semajnojn, aŭ eĉ monatojn.
-- PEJNO Simono Diskuto  07:21, 31 Aŭg. 2012 (UTC)
Unue, mi ne konfuzas nenion ajn kun io ajn.
Due, mi nur korektis vian malnetan senpoezian tradukon, kiun estas pli komprenebla por mi ol via oficiala traduko.
Trie, pri mi protestas, mi pensis pri tio kaj pli taŭgas mi denuncas.
Kvare, mi anuncas ke mi ne pasis 5 minutojn pri la korekto. Certe mi pli poeziigos ĝin, ĉar mi havas pli da tempon.
Kvine, pluraj vortoj en pluraj el la tradukoj estas nekompreneblaj ĉar ili ne rilatas kun origina versio.
Mi nun refaras mian proponon en mia provejo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:19, 31 Aŭg. 2012 (UTC)
Henriko, sincere la traduko de Simono estas multe pli taŭga ol la via laŭ pluraj vidpunktoj: ĝi sufiĉe fidele spegulas la originalan signifon, ĝi estas rima, en ĝi ne estas kontraŭsignifaj tradukoj. Eĉ se iuj vortoj ne estas la preciza traduko de la franca originalo ili bone transdonas la ideojn.
"prikantas" tute bonas dum "protestas" ne taŭgas
"farante tutkoran deziron" tute ne tradukas "exerçant son grand coeur" = "agadante malavare"
"oni metis pupitron" malfidelas al "[il] fit placer ...". Ne "oni" metis la pupitron, sed la prelato metigis ĝin de iu. (en via traduko perdiĝis la ĉefa aganto: la prelato)
en "la misuzanta senrajta statuso de la ĥorestro Dufoje estis forigita", la statuso estas forigita ! dum "le chantre, [...] Deux fois l’en fit ôter" signifas "la kantisto dufoje forigigis ĝin [la pupitron] el la ĥorejo"
Henriko, vi prezentas vian tradukon kiel korekto de tiu de Simono, sed ĝi enhavas erarojn kiujn malhavas la unua. --Arno Lagrange @ 21:46, 31 Aŭg. 2012 (UTC)

 Arno, mia supra propono sur ĉi tiu paĝo povas esti forĵetita! Due, legu pli atente mian mesaĝon. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 18:18, 2 Sep. 2012 (UTC)

Fina propono redakti

Mi proponas por la lasta fojo. Ĉar mi akceptas kion Arno diras, mi refaras la poemon kun liaj konsiloj, aldone de Pejnaĵo(j).

Le Lutrin — La Pupitro
Komenca fragmento
 

Je chante les combats, et ce prélat terrible
Qui par ses longs travaux et sa force invincible,
Dans une illustre église exerçant son grand cœur,
Fit placer à la fin un lutrin dans le chœur.
C’est en vain que le chantre, abusant d’un faux titre,
Deux fois l’en fit ôter par les mains du chapitre:
Ce prélat, sur le banc de son rival altier
Deux fois le reportant, l’en couvrit tout entier.

Mi prikantas la luktojn, kaj tiun prelat' teruran
Kiu per sia fortsenlac' kaj sia grand' fort',
En famega preĝej' agadante malavaron,
Fine metis pupitron en l' ĥorej'.
Vane, l' ĥorestro, ne uzante rajtan statuson,
Dufoje foririgis ĝin el l' ĥorejo:
Do la prelato, sur l' benkon de sia rival' fiera
Dufoje remetinte ĝin, kovris ĝin tute.

Nicolas Boileau
(Tradukis Henriko Fizeto)

HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:13, 31 Aŭg. 2012 (UTC) Mi rimarkas ankaŭ ke reportant ne estas sinonimo de rapportant (un abus), sed sinonimo de remettre laŭsence. Mi uzas remeti por malebligi konfuzon. Mi eĉ aldonis l'-aĵojn, aldonante interesan prononcdefion. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 02:02, 1 Sep. 2012 (UTC)

Malfaciloj traduki poezion redakti

Henriko, kiel ĝuste skribis Simono, traduko de poezio estas granda laboro, fakte reverkado de la teksto. Ĉar mi tion bone scias, mi ne dediĉis tempon por tio, kaj lasis la taskon al Simono, kiu ŝajne tre lerte elturniĝas, sed mi nur klarigis iujn lingvajn tradukopunktojn. Vidu bildigon de la temo en s:Mia_bohemo. Foje ne monaton iuj bezonas por taŭge traduki poemon, sed eble pro aparta multjara trejniteco, povas proponi tradukon post horeto. Al mi mankas la trejniĝo kaj eble ankaŭ la emo dediĉi tempon al tiaj realigoj. --Arno Lagrange @ 09:43, 31 Aŭg. 2012 (UTC)
 Iam estas tiel, ke el septaga semajno, nur je unu tago oni povas vere sukcesi. Tiam ene de horduono. Evidente, ankaŭ estas demando de ekzerco kaj ĝenerala regado de la cellingvo. Sed ofte sen iuspeca brila ideo traduko simple ne eblas. Do oni bezonas lingvan sperton, doton pri tiaĵoj, kaj eble aldone bonan tagon. Cetere, tre mallongaj poemoj estas la plej malfacilaj. Kaj ĉe mia Goethe#Same mi ĝis hodaŭ ne kontentas pri la lastaj du linioj. -- PEJNO Simono Diskuto  10:28, 31 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ne malbone, via bonulo Georges! Alia amuzaĵo estas tio, ke iam kaj iam la traduko fariĝas pli bona ol la orignalo. Iu Svedo ĵuris tion iam pri du linioj miaj. Sed bedaŭrinde li asertis tion nur pri du linioj el sume ok.   -- PEJNO Simono Diskuto  10:49, 31 Aŭg. 2012 (UTC)
Pejno, lasu min pravi. Ni ne bezonas regi nur la cellingvon, ni devas regi ankaŭ la lingvon el kiu ni tradukas! Se vi tradukas hispanlingvan poemon en Esperanton, sen regi la hispanan, vi ne tradukos bone la poemon! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:53, 31 Aŭg. 2012 (UTC)

Demokratuloj - demokratoj redakti

En kelkaj artikoloj de Vikipedio oni povas legi "demokratuloj". Ĉu tio estas erara formo kaj devus esti "demokratoj" aŭ ĉu ekzistas ia diferenco inter ambaŭ formoj? (Sed kompreneble "liberaluloj" estas ĝusta.)--Riŝo (diskuto) 17:12, 10 Sep. 2012 (UTC)

Evidente devas esti demokratoj, tio estas jam tute sensufikse persono. Kio estu *demokratulo, mi ne scias - ĉu ulo rilata al demokratoj? darkweasel94 (diskuto) 19:55, 10 Sep. 2012 (UTC)
Ne estas tiel evidente, tio dependas pri kion ni traktas. Ekzemple, Barack Obama estas demokratulo ĉar li estas ulo kiu subtenas aŭ partoprenas de la demokrata partio de Usono. Sed ankaŭ povas esti tiel: Usono kaj Kolombio ambaŭ estas demokratiaj landoj (do demokratioj) ĉar ili elektas ilian ĉefestroj per voĉdonado. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  01:40, 11 Sep. 2012 (UTC)
Mi ne samopinias, ke anoj de la demokrata partio devas esti *demokratuloj. Se necesas distingi, oni distingu kompreneble: demokrat-partianoj. darkweasel94 (diskuto) 10:05, 11 Sep. 2012 (UTC)

Traduk-problemeto redakti

Saluton al tradukemuloj! Mi serĉas taŭgan tadukon de:

Tio aplikiĝu al malnoviĝinta materialo, kiun oni anstataŭas per pli nova. La koncerna artikolo estas Sprague-Thomson. Mi provizore uzis "forpreni" - "forpreno" manke de pli taŭga vorto (ĉu "retiri" - "retiro"?) - antaŭdankon. --Dominik (diskuto) 05:34, 11 Sep. 2012 (UTC)

 elservigi Oni enservigas kaj elservigas vagonojn. -- PEJNO Simono Diskuto  13:40, 11 Sep. 2012 (UTC)

Saluton! Mi estas novan esperantiston. Cŭ ĉi tiu artikolo estas sufiĉe bone por ke publikigi? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:19, 28 Sep. 2012 (UTC)

Saluton, Marek. Mi ĵus iomete korektis ĉi tiun artikoleton. Ĉu vi povus aldoni la informkeston {{informkesto universitato}} al la artikolo? Sed bonvolu atenti, ke vi ne redaktu la ŝablonon mem. Do vi iru en aparta langfolio de via foliumilo sur la paĝon de la ŝablono kaj tie kopiu la kodon el la tiea griza kesto en la interstoron de via operacia sistemo (en Vindozo helpas la klavokombino stirklavo plus C). Poste vi iru al la langfolio kun la artikolo. Tiam vi kopiu la interstoraĵon en la fontokodon de la artikolo (per stirklavo plus V). Nun vi aldonu la konatajn informojn. --Tlustulimu (diskuto) 10:09, 28 Sep. 2012 (UTC)
Dankon. Mi publikigas: Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:53, 28 Sep. 2012 (UTC)
Bonvenon Marek! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:40, 30 Sep. 2012 (UTC)

Teknikejo redakti

Aranĝo aspekte kiel El, tamen sen problemoj redakti

 

aaaa

aaaa
aaaa
aaaa
 (i)  Mi estas teksto (stilo=rc) 
 (ii)  Mi estas teksto 
 (iii)  Mi estas teksto 
aaaa
aaaa
aaaa

aaaa

aaaa
aaaa
aaaa
   Mi estas teksto (stilo=bulo) 
   Mi estas teksto 
   Mi estas teksto 
aaaa
aaaa
aaaa

aaaa

aaaa
aaaa
aaaa
    Mi estas teksto (stilo=bulo, postaĵo=[[Dosiero:Ikono tero malgranda.png]]) 
    Mi estas teksto 
    Mi estas teksto 
aaaa
aaaa
aaaa

aaaa


Evidente temas pri Ŝablono:Enlistigo kaj ties subŝablono Ŝablono:Numeraĵo. Kaj same evidente mi jam de la komenco okupiĝis pri tio, ke ĝi harmoniu kun la ĝisnuna dupunkto ktp. Do se oni faras ion korekte, ĝi poste aspektos ankaŭ korekte.

Eble mi faciligu la uzon de la terglobo, tiel ke oni ne plu devos scii la nomon de la dosiero.

Ankaŭ ne estus granda problemo iomete plibonigi El tiel, ke la teksto post ĝi komenciĝos samdeŝove kiel ĉe dupunkto (fakte <li>).

Notu: mi enmetis plene superfluan deŝovo de 3 ŝtupoj simple por kontroli, ke ĉio, ankaŭ en tiu ĉi kombinaĵo, bone ruliĝas. La aaaa-oj estas kun dupunktoj antaŭmetitaj. -- PEJNO Simono Diskuto  15:07, 31 Aŭg. 2012 (UTC)
El la supra diskuto mi povas konstati, ke almenaŭ mi ne estas la ununura kiel Kubo pretendis, kiu deziras konservi la ŝablonon "el". Kiel mi jam diris al li: Se li en artikolo preferas stelon, li en la koncerna artikolo anstataŭu la ŝablonon "el" per stelo. Kaj fakte la diskuton, per kiu Kubo pravigis la detruon/forigon de la ŝablono "el" temis pri uzo aŭ ne uzo de la ŝablono sed ne pri ties detruo aŭ forigo. Tio estas tute malsama dimensio! Mi forte pledas por konservado (eventuale korekto de la grafika aspekton laŭ la indikoj de Pejno - mi tion bedaŭrinde ne kapablas fari, ĉar la ŝablona strukturo estas tro komplika por mi, tial mi petas la helpon de fakulo - sed nepre konservante la simbolon de eta terglobo!). En la artikoloj, ke tiu ŝablono ne aspektas bone, oni povas ĝin anstataŭi per asterikso (tio estis ja la tiama diskuto), sed estas ankaŭ artikoloj, kie tiu ŝablono ja tre bone aspektas, kaj tie ĝi restu!DidiWeidmann (diskuto) 17:15, 4 Sep. 2012 (UTC)
Al mi gravas nur, ke estu klaraj kaj unuecaj reguloj, kiel aperigi eksteran ligilon. Mi iomete preferas ne uzi ŝablonon, sed simplan steleton, ĉefe ĉar bildo tie ŝajnas al mi sufiĉe nenecesa (eksteraj ligiloj estas ĉiuokaze tre klare markitaj!) - sed se la interkonsento estas ja uzi ĝin, mi ne tro zorgas. Sed estu klaraj reguloj, kiam uzi kion - legantoj prave atendas aspektan unuecon. darkweasel94 (diskuto) 20:08, 4 Sep. 2012 (UTC)
 Reguloj, reguloj, reguloj, reguloj, reguloj, reguloj, reguloj, reguloj, reguloj, reguloj, reguloj, reguloj, reguloj ...   -- PEJNO Simono Diskuto  05:58, 5 Sep. 2012 (UTC)
Nu, regulo "faru laŭplaĉe" signifos, ke al du malsamaj redaktantoj certe iam plaĉos du malsamaj solvoj, kaj se ne estas klaraj reguloj, kiun elekti do okaze de disputo? Tio tute flanke de la unueca aspekto, kiun legantoj atendas. Ne rimarkeblu, kiu kun kiaj personaj preferoj skribis kion.
Cetere, mi ne esploris detale nek emas nun esplori, kion produktas la ŝablono "el", sed tio ja evidente estu ia <li class="el"> aŭ simile, kun posta aldono de tiu klaso al mediawiki:common.css kun iu "list-style-type". Ŝajnas, ke nuntempe ne estas tiel? Alie ni havas problemojn pri alirebleco, oni pensu ekzemple pri ekranlegiloj. darkweasel94 (diskuto) 15:05, 5 Sep. 2012 (UTC)
 "Cetere, mi ne esploris detale nek emas nun esplori, ..." Jen iomete la problemo pri kelkaj viaj komentoj. Se vi esplorus la aferon, estus al vi klare, ke produkti <li class="el"> simple ne helpas, se oni volas plu transdoni la enhavon, kiu HTML-e aperu inter <li class="el"> kaj </li>, POST la ŝablono kaj ne TRA la ŝablono. Aldoniĝas plia, pli principa problemo rilate la dupunktan mekanismon, pri kiu mi jam sufiĉe ofte atentigis. Kion oni fakte iam celis, oni povas laŭ mia analizo ankoraŭ vidi ĉe El2, la 2 estas por du parametroj. Sed okaze de la unuparametra versio iuj iam ne komprenis tion kaj funkciigis ĝin sen transdono de parametro. La miskomprenantoj estis supozeble &#151; unue iuj uzuloj, kaj poste iuj ŝablonistoj, kiuj diris al si &#151; "Kial parametro, se neniu ajn uzas ĝin?" Sed estas evidente sufiĉe granda subteno por tergloboj anstataŭ la iuomete malimponaj diskaj buloj. Kaj uzi terglobojn por eksteraj ligiloj vere havas konstateblan gradon de senco. Menciindas, ke CSS-e oni provizas ankaŭ kelkajn aliformajn bulojn. Cetere, kiel fartas via ADLS? -- PEJNO Simono Diskuto  06:33, 6 Sep. 2012 (UTC)

El kun adaptita aranĝo redakti

 Mi supozas, ke jen la dezirata sinteno

aaa 0 dupunkto

aaa post 1 dupunkto
aaa post 2 dupuktoj
  • El post 0 dupunkto
  • El post 0 dupunkto
aaa post 2 dupunktoj
aaa post 1 dupunkto

aaa 0 dupunkto

Post atentigo pri vertikala problemo, mi konstatas, ke El post memmetitaj dupunktoj jam principe ne povas funkcii. Tio rilatas al la fakto, ke la unua simbolo en la ŝablono El estas dupunkto, kaj devas resti tiel, se la ĝisnuna sinteno konserviĝu. La rezulto estas, ke la ŝablono ne funkcias lige kun aliaj dupunktoj metitaj antaŭ, kaj sekve ekster, la ŝablono.

Do nur:

* Io ajn
* Io ajn

funkcias. (Fakte perfekte, sed proprasence, nur hazarde kaj bonŝance.)

Mi ĉiuokaze modifis El tiel ke la spaco inter la terglobo kaj la teksto Io ajn harmonias kun la deŝovoj, kiujn aliloke dupunktoj elmetus.

Tute ne estas problemo apliki ĝin ene de la "mia" ŝablono Deŝovu. Jen ekzemplo:

{{Deŝovu|10|
* Io ajn
* Io ajn
}}

Tio aspektas kiel:

  • Io ajn
  • Io ajn

Do tiu, kiu volas deŝovi ion, prefere sekvu mian konsilon kaj uzu "mian" ŝablonon Ŝablono:Deŝovu. La Vikia dupunkto estas iomete tikla afero kaj mizere malsukcesas fronte al iuj pli komplikaj aranĝaj taskoj.

Mi legis, ke laŭ KuboF oni konsentis ne plu uzi ĝin por eksteraj ligiloj. Mi ne legis tian konsenton ie kaj vere ne scias, kial oni ne uzu ĝin, se oni volas. Aldone, anstataŭigi la transdonitan parametron per ligilo al la ŝablono mem estas plene freneze. Se oni fakte uzis la parametron ie laŭ la ideo de la kreinto, la ligilo nun ne plu funkcias. Mi devos iomete plu esplori tion.

La tuta problemo estiĝas, pro tio, ke la El-ŝablono, tiel, kiel oni plej ofte hodiaŭ uzas ĝin, produktas HTML-e nevalidan kodaĵon. La problemo estas la Vikilingva dupunkto. Tiu fakte estigas elementon de tiel nomata datuma listo. Okaze de El kun posta teksto, tio ne produktiĝas ĝuste.

<dd>Terglobo  </dd>Io ajn

Fakte, ĝi ne povas esti produktata ĝuste. Por tio Io ajn devus esti parametro de la ŝablono El, kio ĝi tiel formulita tute ne estas.

Ĝuste estus la HTML-aĵo:

<dd>Terglobo   Io ajn</dd>

Kaj jen jam la problemo. La malĝustaĵo lasas sin ne plu kombini kun pliaj dupunktoj, kiuj same produktas elementojn el datumlisto.

Intertempe mi trovis, ke eĉ kun plene ĝusta formulo dupunktoj mizere malsukcesas, se estas komenca dupunkto en la ŝablono, do kiel ĉe El.

Aparte de tio, mi provizore hontegas pro mia interne aĉa solvo. Mi eble trovu alian solvon. Sed por nia eksmoda datumtombejeca unu-tipara unuformigita medio ... -- PEJNO Simono Diskuto  06:55, 5 Sep. 2012 (UTC)

 Nun por simple demonstracii, kio eblas en kombino kun Deŝovu, malgraŭ la problemoj de El + posta teksto, jen:

aaa 0 dupunktoj

  • aaa post nenio
aaa post 1 dupunkto
Ŝablono:ELaaa El post Deŝovu 1
aaa post 2 dupunktoj
Ŝablono:ELaaa El post Deŝovu 1
aaa post tri dupunktoj
Ŝablono:ELaaa El post Deŝovu 1
aaa post 4 dupunktoj
Ŝablono:ELaaa El post Deŝovu 1
aaa post 5 dupunktoj
Ŝablono:ELaaa El post Deŝovu 1
aaa post 6 dupunktoj
Ŝablono:ELaaa El post Deŝovu 1
aaa post 7 dupunktoj
Ŝablono:ELaaa El post Deŝovu 1
aaa post 8 dupunktoj
Ŝablono:ELaaa El post Deŝovu 1
aaa post 9 dupunktoj
ktp, ktp ...

Do eblas ĉio.

Do la devizo tekstu &#151; uzu dupunktojn senĝene. Tamen, se vi renkontas iun aranĝan problemon ĉe tio, simple forgesu la dupunktan solvon kaj apliku anstataŭe la ŝablonon Deŝovu. -- PEJNO Simono Diskuto  09:49, 5 Sep. 2012 (UTC)

Ŝablono El2 kun adaptita aranĝo redakti

 Mi malfaris la ŝanĝojn de KuboF kaj adaptis la spacon inter terglobo kaj teksto same kiel ĉe El. -- PEJNO Simono Diskuto  10:12, 5 Sep. 2012 (UTC)

Propono redakti

Se la interkonsento estas ja havi iun bildeton ĉe eksteraj ligiloj, jen simplega kaj tamen senprobleme alirebla solvo: ŝablono uzanto:darkweasel94/el kun la enhavo de uzanto:darkweasel94/vector.css kopiita en mediawiki:common.css. Por vidi, kiel tio aspektas, kopiu la enhavon de uzanto:darkweasel94/vector.css al Specialaĵo:mypage/common.css, poste rigardu tion ĉi:

  • a
  • b
  • c

Ĉu solvo akceptebla al ĉiuj? darkweasel94 (diskuto) 13:07, 6 Sep. 2012 (UTC)

 Ne. Simple pro tio, ke:
   ĝi ŝanĝas ĉiujn listojn, ĉie, ĉar ĝi modifas la montradon de <LI> ... </LI>, aŭ se ne, oni tamen bezonas meti ĝin aŭ inter io, aŭ ene de io, do inter <DIV> aŭ en ŝablono, aŭ simile, 
   ĝi necesigas, ke la uzulo adaptu sian ĉirkaŭaĵon, kion la plejmulto aŭ ne povas, aŭ ne volas, 
   ĝi funkcias nur por registritaj kaj ensalutintaj uzuloj 

Uzi alian ŝablonon evidente ne estas problemo. La supra Enlistigo sukcesas sen iuj adaptoj de la ĉirkaŭaĵo de la uzulo aŭ iuj aldonaj klasoj. Aldone, se vi jam uzas ŝablonon, postuli de la uzulo, ke li aldone uzu stelon, estas nenecesa kaj nur komplikas la uzadon. Parenteze, jam El mem ne bezonis stelon aŭ specialan klason.

Mi petas relegi iun mian antaŭan afiŝon. La vera problemo estas la skemo, laŭ kiu oni ĝis nun teknike fakte misuzis El. Oni uzas la ŝablonon, kvazaŭ ĝi estus la stelo mem. Aldone jen ekzemplo kun la fontaĵo de apliko de Enlistigo:

   a 
   b 
   c 
{{Enlistigo|stilo=bildo|ciferkampo=20|
a|
b|
c}}

Evidente, la valoron ciferkampo=20 mi povus aŭtomatigi. Ĉi-momente ties pravaloro estas 40, do du deŝovoj.

Mi jam konas tiun parametron, kiun vi uzas. Cetere en listo, kiun mi eksperimente difinis, ĝi simple ne funkciis. Eble la afero estas iel dependa de la krozilo. Mi dum mia testo uzis Fajrovulpon. Sed mi provizore forŝovis pliajn esplorojn pri El-aĵoj, ĉar mi volis unue ripari kelkajn ne precizajn alrandigojn en Informkesto universala, kiuj jam delonge incitas min. Aldone mi jam kvazaŭ perfektigis la ĝisnunajn El kaj El2.
Kvankam via rimedo estas ege eleganta, ĝi laŭ mia kompreno ne vere solvas la problemon kaj iel ajn difini klason por tio, tute ne estas necese. Mi ne vidas iun avantagon uzi klason tie ĉi. -- PEJNO Simono Diskuto  15:32, 6 Sep. 2012 (UTC)
Al punkto 1: Jes, kaj ĝuste tial mi kreis speciale por tio ŝablonon en mia uzant-nomspaco. ;) La punktoj 2 kaj 3 estas malveraj: Se administranto metus tiun kodon en mediawiki:common.css, tio funkcius tuj por ĉiuj uzantoj inkluzive de neregistritaj. darkweasel94 (diskuto) 16:43, 6 Sep. 2012 (UTC)
 Jes, mi supozis tion. Sed mi ne vere ekkonas, kial oni uzu klason, se vi jam proponas ŝablonon. Mi ankaŭ ne vidas iun avantaĝon devigi la uzulon ne nur uzu la ŝablonon, sed la ŝablonon plus stelo. Fakte la stelo devas eĉ troviĝi komence de nova linio. Aldone, ĝis nun la uzuloj (mis-)aplikis la aferon tiele:
{{X}} aaa
{{X}} bbb
{{X}} ccc

Nun ili evidente apliku:

{{X|* aaa
* bbb
* ccc}}

Laŭ la unua metodo, de uzula vidpunkto, oni simple anstataŭigas la stelon per fiksa ŝablono.

Via ideo estas ĉiuokaze interesa, ĉar vi por plurliniaĵo, malgraŭ tio, sukcesas necesigi nur unu parametron. -- PEJNO Simono Diskuto  17:54, 6 Sep. 2012 (UTC)
Vidu la fontkodon de la ŝablono, ĝi produktas <div class="eksterajligiloj">. La CSS poste difinas, ke en listoj en tiu klaso uziĝu anstataŭ bulo tiu bildo. Nenio vere magia. darkweasel94 (diskuto) 18:38, 6 Sep. 2012 (UTC)
 Mi jam tuj esploris. Mi fakte konis jam la parametron list-style-image, sed ĝisdate neniam ajn mem uzis ĝin. Hieraŭ, kiam mi testis ĝin kvazaŭ rekte ene de UL, kaj eĉ en la LI mem, ĝi ne funkciis. Cetere, hodiaŭ reteste same ne. Mi kredas ankaŭ memori esti leginta jam ion tian. Ĝi funkcias nur nerekte, do CSS-e aŭ Javskribe. Do mi provizore flankenŝovis la problemon, ĉar El ja plu ruliĝas. Anstataŭe, mi hodiaŭ finfine sukcesis trovi, kial la kaŝkestoj en mia Inf uni iomete, nome je 2 aŭ 3 pikseloj, misŝoviĝis dekstren, kaj, flanke, enmetis plian nomitan parametron: subtitolo (vidu: Nicolas Boileau). Lastfare, mi enŝovis parametrokonstanton: stilo=bildo (kun pravaloro: la aĉa Terglobo) en Ŝablono:Numeraĵo por Ŝablono:Enlistigo. Dokumentado mankas ankoraŭ. -- PEJNO Simono Diskuto  20:28, 6 Sep. 2012 (UTC)

Ŝanĝoj atendas kontrolon redakti

Saluton. Antaŭ semajnoj mi metis rimarkon ke kiam oni iras al malnovaj artikoloj tro ofte aperas tiuj indikoj kiuj ege malbeligas tiujn artikolojn, eĉ kontroli tion ne eblas ĉar ĉiam kiam iu roboto aldonas ligon jam oni devas denove kontroli tion. Do temas pri miloj da artikoloj kiuj petas centmilojn da kontroloj senĉese. Kaj antaŭe tio ne okazis. Do iu faris ion kio kaŭzas tion. Mi sukcesis akiri nek respondon nek reagon kaj kompreneble nek solvon. Nun mi eĉ ne trovas la koncernan lokon de tiu mia averto en tiu Diskutejo tiom polemika lastatempe; mi supozas, ke simple ĝi malaperis por fari lokon al novaj diskutoj. Nun mi rimarkas ke eĉ ĵus kreitaj artikoloj petas tiun kontrolon, kio okazis al mi ekzemple ĉe ĵus kreita Azia malfermbekulo. Mi ne povas kredi tion. Kia absurdaĵo! Mia ĵus kreita artikolo petas al mi ke mi restu porĉiame ĉe ĝi kaj faru neniom pluan.--kani (diskuto) 11:03, 27 Aŭg. 2012 (UTC)

  • Lastatempe ankaŭ mi spertis iujn tiajn problemoj; mi (revizianto) redaktis artikolon kaj ĝi petis kontrolon - la plej absurda afero estis ke kiam mi rigardis "kontrolendajn ŝanĝojn" tie neniu ŝanĝo estis ekde lasta kontrolita versio... Fakte ĉu eblas agordi ke ŝanĝoj de interviki-roboto estu aŭtomate markitaj kiel kotrolita? --KuboF (diskuto) 14:05, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
certe eblas, oni nur igu ilin reviziantoj. cetere, KuboF, ĉu vere necesas aldoni steleton aldone al dupunkto antaŭ ĉiu el viaj diskuteroj? darkweasel94 (diskuto) 10:16, 29 Aŭg. 2012 (UTC)
Pri tiu problemo, mi klopodis apartigi kie estas la problemo. Ĉar mi ĉefe metas novajn artikolojn pri birdoj, por la lasta mi metis nur eron post ero kaj konstatis, ke la avertilo aperas kiam mi metis

 Mi ĵus riparis la fuŝaĵon, kiun la uzo de kvar dupunktoj kombine kun la supra ŝablono {{Birdoj}} kaŭzis. Nome tio deŝovis la tutan ceteron de la Diskutejo. Mi sufiĉe ofte jam atentigis pri tiu ĉi dupunkta problemo, pro kiu mi preferas uzi la ŝablonon {{Deŝovu}}. -- PEJNO Simono Diskuto  07:23, 18 Sep. 2012 (UTC)

Tamen mi tute ne scias kial tio okazas kaj kiu estus la solvo. Fakte la ŝablono bone funkcias kaj bone aperas la celita tabelo, same kiel antaŭe, kiam ne aperis la ĝena komenca averto signalo.--kani (diskuto) 12:00, 14 Sep. 2012 (UTC)
Krome mi ĵus metis la ŝablonon ĉi tien sed ĉi tie ne aperis la ĝena komenca averto signalo.--kani (diskuto) 12:02, 14 Sep. 2012 (UTC)
La problemo pludaŭras. Ankoraŭ ĵus novkreitaj artikoloj petas "kontroli kontrolendajn ŝanĝojn". Ekzemple ĉe Rodrigesa noktardeo, kiun mi lasis intence senkontrole.--kani (diskuto) 11:58, 21 Sep. 2012 (UTC)
Mi ĵus faris la unuan artikolon pri birdoj dum multaj semajnoj (eble monatoj) kie ne aperis la ĝena avertilo. Nome Hinda ardeo. Nuraj diferencoj ĉe tabelo estas du bildoj anstataŭ unu kaj mapo.--kani (diskuto) 21:44, 28 Sep. 2012 (UTC)
Mi pensas, ke la problemo solviĝis kaj jam ne aperas la ĝena avertilo. Se iu faris ion por tio, dankon al tiu.--kani (diskuto) 20:08, 2 Okt. 2012 (UTC)
Ne, ankoraŭ aperas tiu ĝena avertilo en multaj artikoloj pri birdoj kaj eble en aliaj.--kani (diskuto) 17:04, 6 Okt. 2012 (UTC)

Koloroj tie ĉi redakti

 Mi ne kredas, ke iu tie ĉi supozas, ke mi ne ŝatas kolorojn ene de teksta aranĝo. Do mi amas kolorojn.

Iomete alie statas pri signifoj kaj koloroj.

Klare, se mi uzas la kolorojn verda, oranĝa kaj ruĝa, do kiel troveblaj ĉe trafika ampolo, en iu senchava kunteksto, neniu ajn ne komprenos, kuntekste, ties signifon. Aŭ temas pri gradoj de danĝero, aŭ iu ajn ekfaru kaj haltigu, aŭ simile.

Same ne estas problemo por iu, se ne kolorblinda, distingi inter verda, oranĝa kaj ruĝa. Oni povas distingi la tri kolorojn, sen iuj komparoj, do sen iu neceso, ke la koloroj estu unu apud la alia por povi interdistingi. Iomete alia estus, se oni volus distingi inter hele verda kaj malhele verda. Tiam la afero ne plu estus tiel klara.

Kure de mia okupiĝo pri Informkesto universala, mi evidente rigardis la ĝisnunajn informkestojn. Tie mi trovis vere abunde kolorojn, al kiuj oni donis signifojn. Fakte temas pri speco de enklasigo kun iu specifa kolornuanco kiel montrilo de la klaso.

Mi nun inklinas atentigi, ke por tia celo oni povas maksimume uzi ses ĝis eble ok kolorojn, ĉar nur tiun nombron homo povas distingi sen rekta apuda komparo.

Kun apuda komparo, ekzemple koloraj linioj sur grafikaĵo, la nombro eble duobliĝas, do oni povas distingi 12 ĝis 16 kolorojn. Vidu ekzemple tiun suban paletron.

Palaj
koloroj:
ruĝa verda blua magenta cejana flava oranĝa griza helgriza
Malpli palaj
koloroj:
Ruĝa Verda Blua Magenta Cejana Flava Oranĝa Griza Helgriza

Evidente, se oni aldonus pliajn 18 kolorojn, la afero iĝus eĉ apude iomete defia.

Ombraj
koloroj:
ruĝa verda blua magenta cejana flava oranĝa griza helgriza
Pli ombraj
koloroj:
Ruĝa Verda Blua Magenta Cejana Flava Oranĝa Griza Helgriza

Aldone estas tiel, ke specifaj transiroj de koloro al koloro ne same bone distingeblas. (Jen io, kio ege rolas ĉe la kodado de signaloj por kolora televido.)

Alivorte, ne havas iun ajn sencon difini 20 klasojn de io ajn &#151; ekz subsekciojn de la bestaro &#151; kaj doni al ĉiu propran koloron por uzado kiel fona koloro de la titolo de informkesto. Oni simple ne plu povas iel ajn distingi ilin. Alivorte, la informvaloro de la koloro proksimiĝas al nulo.

Kio eble komenciĝis kiel tute bona ideo, kiam estis nur tri aŭ kvar kategorioj de io, simple absurdiĝas, kiam oni volas kolore distingi inter dek aŭ eĉ dudek aferoj.

Vere belegan ekzemplon de tia plene vana apliko de koloroj mi trovis ĉe Informkesto religiaj konstruaĵoj.

Religia aliĝo koloro
[[Anglikanismo]], [[Episkopanismo]] aŭ [[Eklezio de Anglio]] #BC50A5
[[Budhismo]] #FFCC33
[[Hinduismo]] #FF8C80
[[Islamo]] #009900
[[Judismo]] aŭ [[Ortodoksa judismo]] #ADD8E6
[[Konservativa judismo]] aŭ [[Neojudismo]] #9BB4EB
[[Kopta ortodoksa eklezio]] aŭ [[Kopto]] #007BFF
[[Reforma Judismo]] aŭ [[Rekonstruisma judismo]] #87CEFA
[[Romkatolikismo]], [[Romkatolika Eklezio]], aŭ [[Katolika Eklezio]] #FFCC99
[[Greka Ortodoksismo]], [[Orienta Ortodiksismo]], aŭ [[Rusa Ortodoksa Eklezio]] #FFCF00
[[Ŝijaismo]] aŭ [[Ŝijaisma islamo]] #94FF90
[[Sunaismo]] aŭ [[Sunaisma islamo]] #CCFFCC
[[Ŝintoismo]] #E34234
Ĉiuj aliaj defaŭlte #D3D3D3


Eĉ kun la koloroj reciproke apudaj kelkaj estas apenaŭ distingeblaj. Ankaŭ la fakto, ke oni atribuas la koloron aŭtomate ne helpas, se la koloro mem ne alportas iun por homoj legeblan informon. Jam la kolordiferencoj de ekrano al ekrano estas eble pli grandaj ol la diferencoj, kiujn la supra kolorskemo volas montri. Do tia klopodo apliki kolorojn simple ne havas iun ajn valoron.

Per koloroj oni povas bone kaj senchave distingi eble 5 aŭ 6 aferojn, kaj jen jam preskaŭ la fino!

Intertempe estas multaj aferoj tie ĉi ĝuste tiel, kiel supre videble. Ĉe la informkestoj tio estas speciale rimarkebla. Evidente, tiu kolorsituacio tra la jaroj simple evoluis ĝis tie, kie ĝi nun alvenis.

Hodiaŭ oni devus traesplori ĉion kaj iomete pritondi tiun sovaĝiĝintan kolorkreskadon. Ĉiuokaze, vere ne havas iun ajn sencon eĉ voli aldoni iun novan plian koloron al tia paletro. -- PEJNO Simono Diskuto  13:49, 6 Sep. 2012 (UTC)

Kolordiskuto redakti

 Ĉu oni faru ion? -- PEJNO Simono Diskuto  13:57, 6 Sep. 2012 (UTC)

Nu, ŝajnas, ke krom vi neniu tro interesiĝas - do redaktu kun kuraĝo kaj simple ŝanĝu la kolorojn, se vi trovas ion pri ili ne kontentiga. darkweasel94 (diskuto) 13:11, 9 Sep. 2012 (UTC)
 Evidente neniu interesiĝas. Aldone, oni ofte tute senpripense uzas fonan koloron, sur kiu oni ne povas legi nigran skribon, kvankam eĉ la donita ekzemplo jam klare montras ties plenan nelegeblon. Devus esti klare, ke ekde specifa malalta nivelo de lumeco de koloro, nigra skribo ne plu estas legebla, oni uzu blankan skribon kiel en la ombra paletro supre. Sed por iuj tio ŝajnas tute ne esti iel ajn klara. Aldone, la blua skribo de ligiloj estas eĉ pli krita. Ĉu ne ekzistas eĉ ie ĉi-konvena Biblia devizo, oni ne ĵetu merlojn kontraŭ forkojn, aŭ simile? Hmm, mi ne precize memoras, eble mi perdas la kandelon en la kapo. Ho, nun mi havas! Oni ne malferlu remorke.   -- PEJNO Simono Diskuto  16:15, 10 Sep. 2012 (UTC)

Nova roboto probable kìyameie ayngati baldaŭ redakti

Mi planas fari roboton, nome ONKbot. Mi ne ankoraŭ komencis, sed mi demandas al vi ĉiuj helpon. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 00:51, 9 Sep. 2012 (UTC)

Aldone mi havas 2 demandojn.
  • Ĉu en tiu momento estas funkcikapabla roboto?
  • Estas vikipediisto, kiu profesie estas komputilisto, sed malofte li redaktas. Ĉu peti lin esti ankaŭ roboto?--Crosstor (diskuto) 05:21, 9 Sep. 2012 (UTC)
Kion faros via roboto? Jen fakte pli grava informo ol ĝia nomo. darkweasel94 (diskuto) 09:27, 9 Sep. 2012 (UTC)
Mi scias siajn fukciojn, ĉar mi ne komencis ankoraŭ programi tion (do mia roboto ne ankoraŭ ekzistas). Mi havas programon por fari tion. Sed, ĉu mi devas fari konton ? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 12:14, 9 Sep. 2012 (UTC)
Miascie jes, necesas krei apartan konton por robotoj - vidu Vikipedio:Robotoj. darkweasel94 (diskuto) 12:26, 9 Sep. 2012 (UTC)

Nova roboto certe jam nun redakti

Gratulon al Ĉiuĵaŭde kaj lia planata roboto kiu ankoraŭ ne havas celon, tamen nomon jes, ja!

Ĉiuokaze, interesa sinsekvo...

Mi informas ke hodiaŭ estis aprobita mia roboto KuBOT (planataj taskoj en ĝia uzanto-paĝo). Se vi havas proponon por iu utila robota laboro vi povas lasi komenton en mia persona diskuto aŭ en Vikipedio:Roboto/Laboroj. Mi prefere klare skribas ke ĉiujn novajn laborojn mi pro sekurecaj kialoj anticipe testas en provejoj (se eblas) kaj dum testado en vera enciklopedia enhavo mi uzas ĉ. 10 paĝojn por pliaj testoj.

  • Ĉiuokaze, iu menciis al mi korekton de {{Taksonomio}} sed mi ne plu memoras kiu... Tiu ulo bonvolu remomoriĝu al mi en mia diskuto. --KuboF (diskuto) 20:25, 14 Sep. 2012 (UTC)
Mi prezentis mian roboton tie, sed mi pli preferas ke ĝi aktivu ĉe la franca vikivortaro. Ne pensu, ke ĉi tie ŝajnas al mi tro ĥaosa aŭ maltaŭga por aktivigi roboton. Pensu ke mi devas ebligi roboton uzi AutoWikiBrowser kaj atendi. Ĉe la vikivortaro, klak' klak' kaj mia ŝatata roboto redaktas! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 12:03, 15 Sep. 2012 (UTC)

 Aranĝaj problemoj. Kiu ŝanĝis kion?  redakti

 Tute novdate ĉio, kio volas centri ion en div, ne plu funkcias. La aranĝo estas ĉiam maldekstre alrandigita. Evidente, tio havas ĉie efikon.

 a)  En la kapa parto de tiu ĉi Diskutejo. Ĉio estas nun maldekstre alrandigita. 
 b)  En ĉiuj ŝablonoj, kiuj baziĝas sur div. Ekz: en miaj Tabulo, Butono, kaj ĉiuj derivaĵoj 

Do kiu ŝanĝis kion kaj kie? Kaj kial?

Ĉu eble iu senpripense ŝanĝis ion en la dosiero kun la stlifolioj? Mi unuavide ne ekkonas ion.

Aŭ ĉu io aliloke ŝanĝiĝis. Ĉu oni eble ne plu akceptas align=center? Cetere style="margin-left:auto; margin-right:auto;" ŝajnas same ne funkcii. Do supozeble la difino div.centered en la stilfolia dosiero same ne povas funkcii.

Aldone estiĝas kelkaj pli subtilaj aranĝaj efikoj de tiu ĉi ŝanĝo.

Evidente, ne havus iun ajn sencon investi nur unu solan horon da laboro en la kreado de ŝablonoj, se iu ŝanĝus sen averto kaj sen dokumentado iujn ĝeneralajn stilfoliajn difinojn. -- PEJNO Simono Diskuto  07:01, 18 Sep. 2012 (UTC)

 La ŝanĝo trafas ankaŭ tabelojn. Jen ekzemplo:


Hallo
Hallo


La unua linio havas align=center en la tr-elemento. La dua linio havas align=center en la td-elemento. Do iu difinis ion por ĉiuj td-elementoj, kiu havas prioritaton super la tutvica difino de la tr-elemento. Mi kredas, ke iu aŭ iuj senpripense ŝanĝis iujn tre ĝeneralajn difinojn en iuj stilfolioj, ne pripensinte, ke tiuj povos ĉie, vere ĉie, efiki.

Mi intertempe sukcesis ripari kekajn aferojn rilate aĵojn miaplumajn. Do mi povis kompensi la problemon. Tamen la ŝanĝo trafas dekojn kaj dekojn, eble eĉ centojn kaj centojn da ŝablonoj de aliaj aŭtoroj. -- PEJNO Simono Diskuto  08:49, 18 Sep. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Antaŭ kelkaj tagoj la teknikistoj aktualigis la vikian softvaron al versio MediaWiki 1.20wmf11. Sed mi ĵus vidis per helpo de etendilo de Fajrvulpo, ke la servilo nun liveras kodon laŭ HTML5. Mi supozas, ke oni ankaŭ ŝanĝis ion en la vikiaj CSS-dosieroj. Do ni verŝajne devos ŝanĝi certajn CSS-formatojn en la ŝablono aŭ eble eĉ en MediaWiki:Common.css.
Mi ĵus trovis rilatan diskuton en la germana vikipedio, nome en Diskutopaĝo pri projektaj novaĵoj. Do la problemo ŝajnas esti iu stranga parserila fuŝo. --Tlustulimu (diskuto) 11:41, 18 Sep. 2012 (UTC)
 Intertempe mi jam supozis ion tian. Cetere, ĝi plenmeze trafas ankaŭ Vikiajn tabelojn, kiuj uzis iun align=center. La problemo estas, ke esprimo kiel align=center simple ne plu funkcias. Ĉiuj kroziloj ne plu akceptas ĝin, ĉar oni signalas tie ĉi HTML5. La efikoj estas vastaj. Ĉio, kio rilatas al centrado ne plu funkcias. Tio trafas ankaŭ la Vikipedilingvajn tabelojn. Fakte ĝi trafas ĉion. Miloj da aferoj kaj aferetoj ne plu funkcios, ĉar parte la kodaĵo tie ĉi estas jam antikva. Centri ion sen align=center iĝas nun komplika afero. Specife se oni volas centri tekstojn kaj ne-tektajn aferojn, ekz. bildojn, en mikso kiel tio ĝis nun senprobleme eblis. Multegaj ŝablonoj ne plu funkcios. Mi dubas, ke la parsilo povos korekti tion. Nome:
<div align=center>Objekto<div>

iĝu:

<div style="width:200px; margin-left:auto; margin-right:auto">Objekto<div>

De kie preni la larĝon? Aŭ oni devas ŝanĝi ion en la objekto mem, kiu supozeble konas sian propran larĝon. Aldone oni devas enŝovi al la objekto la specialaĵon:

display:block;

se temas pri bildo.

Okaze de teksto, kaj NUR okaze de teksto eblas:

<div style="text-align:center;">Mi estas teksto</div>

Ankaŭ en tabeloj estas la samaj problemoj.

<table><tr align=center>

ne plu funkcias. Ktp, ktp.

Supozeble la bonega plene antikva por ĉio ajn uzebla:

<center> .... </center>

same kunmortis.

Mi mem jam de ĉirkaŭ ses horoj klopodas ripari nur miajn proprajn kelkajn ŝablonojn. Apude mi riparis la fasadon de la Diskutejo, kie ofte tio kaj jeno centriĝis.

Ĉi-momente ĉio iel mia pli aŭ malpli refunkcias, sed mi ankoraŭ ne povas centri ne-tekstajn objektojn - ekz tabelojn. Alrandigi, ĉu dekstre, ĉu maldekstre, kun aŭ sen fluigo, neniu problemo. Sed centri!

Tiu ŝanĝo estas katastrofo. Mi vere demandas min, kiu idioto decidis pri ĝi.

Jen vera kialo rezigni pri Vikipedio. Unue fuŝas iuj dogmemaj kverelantoj la artikolojn, kiujn oni skribas. Tiam venas iuj frenezaj teknikistoj kaj fuŝas la platformon, sur kiu oni programas.

Mi riparos miajn ŝablonojn, aŭ eble ankaŭ ne, kaj adiaŭos. Ĉi tie estas plena malŝparo de tempo.

Jam la ŝablona lingvo mem estas plena katastrofo. Por programisto tiu lingvo estigas plene nenecesan, neniel ajn defendeblan, kompletan neniigon de laborforto. -- PEJNO Simono Diskuto  12:46, 18 Sep. 2012 (UTC)
Saluton, Pejno. Mi ĵus legis en paĝo pri projektaj novaĵoj, ke la fuŝo je centrigo en tabelaj ĉeloj estus korektita. En Lastaj ŝanĝoj nun la teksto en la supraj kaŝeblaj kestoj nun denove staras maldekstre. Do antaŭ iom da tempo ĝi subite staris centre, kiel ĝi ne estu. Ĉu ni eble ankaŭ havu esperantan versio de paĝo pri projektaj novaĵoj? Se jes, kiu povus aldoni la enhavon? --Tlustulimu (diskuto) 14:32, 18 Sep. 2012 (UTC)
 Mi intertempe adaptis preskaŭ ĉiujn miaplumajn ŝablonojn al HTML5 kaj pro tio ne plu havas problemojn pri tiu versio, se postulata. La nunaj versioj estas aldone imunaj kontraŭ iuj ĝeneralaj centraj stilfoliaj ŝanĝoj. Nur rilate al {{Horloĝo cifereca}} kaj al {{Aranĝu}} (okaze de ne-tekstoj) persistas problemo rilate centradon. Ankaŭ la fasado de la Diskutejo estas nun laŭe adaptita. Do estonte ĝi supozeble restos stabila fronte al tiaj platformaj ŝanĝoj. Cetere, mi rimarkis aldonan sintenan ŝanĝon rilata al line-height ekster <div>. Jen ekzemploj. Kun <span>: aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa Kun <div>:
aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa

Kiel <div> ĉio okej-as. Do mi devos modifi {{Parenteze}}. Ŝanĝi specife ĉi-kaze al <div> havas vere sencon.

{{Skribo}} havas jam parametron div=jes. Do jen ĝi en <div>-reĝimo:

aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa
Evidente tiuj tutaj pripensoj tute ne trafas tiujn inter ni, kiuj preferus, ke la tuta Vikipedio aspektu kiel la produktaĵo de malnova mekanika skribmaŝino el la jaro 1940. -- PEJNO Simono Diskuto  08:46, 19 Sep. 2012 (UTC)
 La modifo de {{Parenteze}} necesigis, fakte nur konvenigis, unu ŝanĝeton en Satelita televido, kie mi amase aplikas ĝin. Cetere, tiu ĉi line-height-sintena ŝanĝiĝo trafos same dekojn kaj dekojn da ŝablonoj. Ĉe mi ĝi tuj trafis du. Kaj la Diskutejan fasodon. -- PEJNO Simono Diskuto  09:07, 19 Sep. 2012 (UTC)
  Do nun ĉio ĉe mi estas en HTML5 kaj eĉ refunkcias. Sed tio ne estis triviala. Se oni vere migros al HTML5 pura mi profetas, ke estiĝos katastrofo pro la amaso da malnovaj ŝablonoj kaj la amaso da tabeloj &#151; kaj HTML-aj kaj Vikilingvaj &#151; kun formulaĵoj ne plu subtenataj de HTML5. Bonan apetiton! Mi ĉiuokaze nun heredigas al ĉiuj kolektaĵon de ŝablonoj, kiuj ĉiuj funkcias kaj estas bone dokumentataj. Mi mem iomete malaktiviĝos avantaĝe al aliaj ŝatokupoj (interalie &#151; al elektronika orgeno plus MuseScore). -- PEJNO Simono Diskuto  13:55, 19 Sep. 2012 (UTC)

ADLS - fasada malprogreso redakti

 Kia bela nova sistemo! Nun la uzulo piede de la eltiraĵo devas cerbumi kiel atingi la varbatan artikolon! La Legu-plu-butono estas forigita!

Fakte la artikolo ne plu estas varbata, ĝi estas laŭpove kaŝata. Antaŭe mi eĉ klopodis allogi la uzulojn legi la artikolon per tensikreskiga tranĉloko. Do jen la nova strategio &#151; anstataŭ allogi, lapove forpeli. Ĉu tio vere estas tiel celata? Aŭ ĉu temas simple pri la malatento pri tiaj fasadaj detaloj pro manko de scio kaj sento pri tiaĵoj?

Ĉiuokaze, montriĝas, ke la nova ADLS-skipo ignoras ĉion rilate al dezajnkriterioj por uzulaj fasadoj.

 I.  Oni forigis la tensikreskigan tranĉpunkton. 
 II.  Oni forigis la ankron por senĝena plua legado. 
 III.  Oni forigis la butonon kaj rezulte nun malhelpas ĉiuspecan plian legadon. 

(Cetere, oni atentu pri la subtila diferenco inter plua legado kaj plia legado.)

Do estas tamen eble progresigi la Vikipedian ĉefpaĝon, kiu estas ja aspekte, kiel la tuta Vikipedio, jam sufiĉe antikva, eĉ en la retroa direkto! Mi vere miras. -- PEJNO Simono Diskuto  08:06, 19 Sep. 2012 (UTC)

Mi scias, ke vi nun denove respondos, ke mi nenion scias pri uzantfasadoj kaj tial jam laŭdifine via opinio estas pli bona. Tamen mi opinias, ke en la nova sistemo estas multege pli evidente, kien klaki por atingi la artikolon. La unuan fojon, kiam mi vidis la malnovan sistemon, mi pensis "kaj kiel nun atingi tiun artikolon?", ĝis mi trovis la butoneton "legu plu". Igi la grasigitan titolon ligilo estas miaopinie multe pli evidente.
Tamen vi eble duon-pravas kaj mi iom poste instalos solvon, kiu kontentigos ambaŭ, nome tiun, kiun vi povas vidi ĉe de: kaj en:. Vi pravas, ke io tia eble helpos al unuafojaj vizitantoj.
Cetere mi konsentas kun vi, ke la ĉefpaĝo ne estas ĝenerale tre bonaspekta (eble aspektis pli bone kun la monobook-etoso, sed ĝi ne harmonias kun la vector-etoso). Ŝajnas ekzisti kelkaj alternativaj proponoj (nur klaku la ADLS-bildon kaj vidu, kiuj paĝoj ligas al ĝi), el kiuj Uzanto:Airon90/NovaĈefpaĝo plej plaĉas al mi. darkweasel94 (diskuto) 10:23, 19 Sep. 2012 (UTC)
 Sciu, mi apartenas al generacio de programistoj, kiuj devas sekvi uzulfasadajn stilgvidilojn. La plej ampleksa venas de Mikrosofto. Ne sekvinte tiun, oni ne havos ŝancon, ke la programo estos certigata de Mikrosofto. Ofte la obeo al la stilgvidilo estas eĉ integra parto de kontrakto pri la komisio produkti programaron. Simila stilgvidilo venas de Aplo. Nur en la Uniksa mondo mankas io tia kaj la programoj aspektas plej ofte laŭaj. Mi ofte difinis aldonajn fasadajn gvidilojn por specifaj iomete pli grandaj projektoj fare de mia propra skipo kaj devis pridiskuti tiujn kun la komisiinto. Sed tute kun aŭ tute sen iuj stilgvidiloj, normalokaze oni donu plurajn vojojn kaj rimedojn por tio, ke uzulo atingu ion. Evidente ĉi-okaze, butono estus la plej videbla kaj evidenta rimedo. Flanke meti iujn ligilojn, ekzemple kiel nun, ne damaĝas kaj estas eĉ bonvene. Sed doni ligilon kiel solan vojon, kaj tiam kape (!) kaj ne piede de eltiraĵo, kiun oni ĝispiede legu, estas, mi jam anticipe pardonpetu pri la esprimo, plene freneze. Verdire, pli freneza solvo ol legi ion ĝispiede kaj por tiam plulegi devi alklaki ion apenaŭ ekkoniblan kape estas apenaŭ elpensebla. Estas kvazaŭ oni muntus la stirilon de aŭto rekte antaŭ la malantaŭa sidbenko, kvankam la stiranto sidas antaŭe. -- PEJNO Simono Diskuto  12:37, 19 Sep. 2012 (UTC)

Sagetoj al Enhavo redakti

fr:MediaWiki:Gadget-FlecheHaut.js estas MediaWiki-aldonaĵo, kiu povas anstataŭigi Ŝablono:Sageto al Enhavo (dankon al KuboF, danke al kies komento sur la diskutpaĝo de Pejno Simono mi ĝin trovis). Mi faris el ĝi iom modifitan version, kiu kondutas vere same kiel nia ŝablono, ĉe Uzanto:darkweasel94/vector.js. Tamen mi ne certas, ĉu ne la franca solvo estas pli bona, ĉar ne ĉiuj artikoloj havas enhavtabelon kaj do mia modifita versio kondukas tie nenien, do eble ja estas pli bone kondukigi la ligilon tute supren. Mi proponas instali tian aldonaĵon, en kiu ajn versio, ankaŭ ĉe ni kaj forigi ĉiujn ekzistantajn uzojn de Ŝablono:Sageto al Enhavo, poste eble ankaŭ la ŝablonon mem. darkweasel94 (diskuto) 21:22, 22 Sep. 2012 (UTC)

 Ankaŭ mi neniam estis vere kontenta pri mia Sageto al Enhavo aŭ mia Butono al Enhavo.  La ideala solvo, kiel ajn realigota, fakte saltu al la ĝusta linio (id) en la Enhavtabelo.  Evidente, se Enhavtabelo ne ĉeestas, ĝi saltu al la komenco de la enkonduko. -- PEJNO Simono Diskuto  15:15, 23 Sep. 2012 (UTC)

Karaj ! bonvolu atenti ke ni havas ŝablonon {{nombro}} kiu aŭtomate enmetas mallongan spaceton [&thinsp;] inter ĉiuj ciferotriopoj. Do redaktante artikolon entenantan nombrojn pli grandajn ol mil, bonvolu prefere uzi tiun ŝablonon ol uzi alian rimedon. Uzado de la ŝablono igas legon de grandaj nombroj pli facila dum redaktado kompare kun uzo ekzemple de html-kodo.

Ekzemple en la artikolo Nombro de Esperanto-parolantoj la nombroj super mil estis montritaj per la jena kaŝita kodo &#160; Komparu

kodo rezulto
uzo de &#160; 167&#160;366&#160;897 167 366 897
uzo de {{nombro}} {{nombro|167366897.123456}} 167 366 897,123456
uzo de {{formatnum:}} {{formatnum:167366897.123456}} 167 366 897,123456

AL @ 14:30, 30 Sep. 2012 (UTC)

Ĉu estus pli radide (por la sistemo) uzi formatnum ekzemple 167 366 897? --pino (diskuto) 15:18, 30 Sep. 2012 (UTC)
La uzo de formatnum ankaŭ estas bona. Tamen ĝi ne grupigas triope onajn ciferojn. Cetere ĝi enmetas plenajn spacojn dum {{nombro}} enmetas maldikajn. --Arno Lagrange @ 18:23, 30 Sep. 2012 (UTC)

Komparu :

167 366 897 
167 366 897 per {{nombro}}
167 366 897
167 366 897 per {{formatnum}}

Administrejo redakti

La Lupo denove mordas redakti

 Mi ĵus malfaris la ŝanĝojn de KuboF en Literofteco. Li faris arbitrajn ŝanĝojn rilate referencojn kaj aldone miskorektis eron, liverante alian signifon.

Fakte, se io ne troviĝas en la E-Vikipedio kaj pro tio la de mi metita interna ligilo restas ruĝa, mi metas referencon kondukantan al la responda artikolo en la Angla Vikipedio.

Komence mi uzis ligilon rekte al la Angla Vikipedio, se la Esperanta estis malplena. Sed tion kritikis iu. Mi prefere interne ligu al fikcian neekzistan Esperantan artikolon. La kialo? Se mi ne ligus tiel, oni ne povus ekkoni, ke io ankoraŭ mankas. Do nun mi ligas al la malplena barelo kaj referencas al la plena. Tute simpla solvo por optimume konduki la leganton al pli detala aŭ aldona informaĵo.

Rilate matematikaĵojn kaj Anglajn literaturaĵojn tio ŝajnas al mi esti la plej bona solvo. La Lupo tamen ne ŝatas ligilojn al Anglaĵoj kaj forigis ĉiujn. Ho, kia brila plibonigo de la artikolo! Ni laŭpove lasu la legantojn sensciaj, se hazarde ne troviĝas io tie ĉi en Esperanto! Kaj kia herezaĵo ligi al io eĉ Angla!

Interalie mi referencis al Zipf's law kaj ligis al Leĝo de Zipf, kiu fakte ekzistas tie ĉi. Kiu tamen komparos la du artikolojn, tiu tuj povos ekkoni, kial mi provizis ankaŭ vojon al la Angla versio. Sed la Lupo forigis ĝin, ĝi estas ja Angla.

Eble iuj tie ĉi ankoraŭ ne rimarkis tion, aŭ eĉ ne volas rimarki tion pro iu stranga psiĥa barilo en sia menso, sed ĉi-momente la plej ampleksa Vikipedio estas ja la Angla.[Komento 1] Do se necese aŭ konvene, oni ligu al ĝi.

Mi vere iom post iom tediĝas de Vikipediistoj, kiuj evidente vidas sian ĉeftaskon en tio, iel ŝanĝaĉi ion en artikoloj, kiuj fakte estas jam elstaraj, laŭŝajne laŭ la devizo &#151; Se mi mem ne kapablas produkti ion elstaran, mi almenaŭ fuŝetu ion elstaran de iuj aliuloj por atentigi pri mi kaj mia signifeco. Aŭ ĉu mi ĉe tio plene mistaksas ion?


Komentoj

  1. Estas klare, ke ni neniam povos atingi la amplekson de la Angla Vikipedio. Pro tio ne havas vere sencon iel ajn alstrebi tion. Estas pro tio, ke mi mem klopodas superi per la kvalito de la malmultaj artikoloj, kiujn mi enmetas. Alivorte, se ni ne havas multon kaj neniam ajn havos multon, almenaŭ estu la malmulto, kiun ni havas, pli informriĉa ol la respondaj artikoloj en la aliaj Vikipedioj

-- PEJNO Simono Diskuto  09:55, 1 Sep. 2012 (UTC)

  • Pejno, Pejno, se vi ne ĝenus diskutantojn sed prefere anticipe demandus aŭ rekte min aŭ en la koncerna diskuto vi ricevus vian respondon sen montri al aliuloj vian senpripensemon. Se vi volas scii: Citi Vikipedion ne estas tro taŭga (krom alie pro ĝia malfermo, do aliro al nefakuloj), precipe kiam ĝi nur ligas al iu afero sed ne apogas tiun aserton (en tiu ĉi kazo vi plurfoje misas pri la rilato inter referencoj kaj eksteraj ligiloj). Krome, en artikoloj estas uzado de "internaj" ligiloj al alia Vikipedio konsiderata kiel sintaksa eraro, pri kio mi jam avertis vin, kvankam vi mem ne volis (ne kapablis?) tion korekti... Do nun boji ke estas fakte mi kiu malhelpis al la artikolo... simple ridinda (pri via propra esploro kiun vi mem konfesis mi eĉ silentas). PS: Memkompreneble mi malfaras vian redakton. --KuboF (diskuto) 18:40, 1 Sep. 2012 (UTC)

Peto al Lupo redakti

 Mi sincere petas vin ĉesi fuŝi artikolojn, kiujn mi esence skribis. Kiel vi scias, la artikolo estis elektita ADLS, do simple lasu ĝin kiel ĝi estas. Aldone, por pluki nur unu solan kazon, kiun vi fuŝis, mi interne ligas al Leĝo de Zipf, cetere artikolo mizera, kaj referencas al la ampleksa kaj matematike kompleta Zipf's law en la Angla Vikipedio. Kaj mi atentigas, ke kadre de tiu ĉi artikolo, kiu fakte pritraktas diversajn literoftecojn kaj nur flanke du specifajn ciferoftecojn kaj vortoftecon, tute ne estas necese reference iel pruvi, ke la Leĝo de Zipf ekzistas, ke ĝi estas elpensita de Zipf, ke ĝi eĉ principe ĝustas kaj ke ĝi trafas distribue la situacion, kiun mi prezentas ĉi-sekcie. Do ĉi-okaze la Angla artikolo plene sufiĉas kiel referenco. Sciu, se vi ne kompetentas pri io, simple lasu la aferon paca. Vi denove nenecese laborigas min. Mi simple ne estas preta iel ajn plu diskuti tion kun vi. Vi mem produktas preskaŭ nenion, kaŝas vin malantaŭ iuj reguloj, kiujn vi mem parte importas, kaj kiujn vi rigore volas apliki duonblinde inter iuj viaj okulŝirmiloj, tute ne ekkonante tion, kio estas senchava kaj aldone tre praktika kaj helpema por la legantaro. Aldone vi ĝenerale incitas ĉiudirekte per via agado. Ĵus vi volis mutili la ŝablonon El, ĉu ne? Faru prefere ion utilan. Skribu mem bonan artikolon. Se vi plu tiel konstante misredakte agadas al artikoloj miaplumaj, mi alstrebos vian forbaron. Kaj kiel vi scias, kiam mi diras, ke mi alstrebos ion, oni povas senhezite kredi tion. Mi eble memorigu vin pri via  Unua averto  al mi. Do nun vi returne ekhavas de mi Unuan averton. -- PEJNO Simono Diskuto  20:18, 1 Sep. 2012 (UTC)

Ripetiĝanta misagado kaj fuŝado fare de Pejno redakti

  • Pejno, vi ripetiĝante, post mia averto fuŝas artikolojn, vidu al kio vi helpas (kaj tio nur teĥnikflanke...).
  • Krome, via kondutado al aliaj kontribuantoj, ekzemple minacado per forbaro pro redaktoj kiuj ne konformas nur al vi, ne estas tre ekzemplodona...
  • Kaj laste, via malemo diskuti private kaj via emo ĉiujn viajn rubaĵojn ĵeti en Diskutejon, kvazaŭ ne ekzistus alia eblo por komuniki ĝenas ne nur min sed ankaŭ aliaj uzantoj. Parenteze, tiu ĉi via eco ne estas ununura kiu onin ĝenas... --KuboF (diskuto) 20:56, 1 Sep. 2012 (UTC)
 Sciu, kara bululo, mi havas kiel celon pli utilajn aferojn, kiujn mi emas fari, ol diskuti kun vi pri iuj viaj ĉevaletoj en iuj duonkaŝaj anguloj de Vikipedio. Ekzemple, ripari vian vadalismon en ADLS. Aldone, la rubaĵon produktas ja vi kaj tion ĵam ĝenkvante. Kaj cetere, tiu, kiu pritraktas sintakse perfekte formulitan ligilon al alilingva Vikipedio sintaksa eraro, tiu evidente tute ne scias, kion signifas sintakso.-- PEJNO Simono Diskuto  07:13, 2 Sep. 2012 (UTC)
 Ni nun analizu la erarojn, pri kiuj la Lupo atentigas. Cetere, temas pri eraroj en tre longa, preskaŭ senbilda artikolo, do kun preskaŭ pure teksta enhavo, je la longorango 51a el 352 727 artikoloj tie ĉi:
Longaj paĝoj:
51 (historio) ‎Literofteco ‎[79 130 bitokoj]

Jen la raporto de tiu erartrova ilo, kiu la Lupon tiom malkvietigis kaj pelis lin el sia kavo por miadirekte mordi:

Ideas for improvement
 
1. dash or em dash
…– aŭ ĉi-kaze, eble pli trafe – pri signo-ofteco.[[Dosiero:Hangman.svg|150px|dekstre|eta|Ludo… Done
2. Headline alone
====La Angla lingvo==== Done
3. HTML table element
<table> Done
4. HTML text style element
Done
5. ISBN wrong length
91-1-1300708-4 || 11 Done
6. Link to other language
[[:en:Letter_frequency#Relative_frequencies_of_letters_in_the_English_language|in the English language]] Done
7. Reference with punctuation
. Done

Unue mi atentigas, ke la ilo laŭŝajne ne malsekretas, kion ĝi faris &#151; ĉu korekti, ĉu lasi netuŝata.

 1.  La eraron du minussignoj la analizilo aŭtomate korektis. 
 2.  La sola sekcititolo estas plene volata. Temas pri tio, ke mi liveras jam la estontan stukturon por iu, kiu volos eble aldoni subsekciojn: La Franca, La Germana, La Hispana, ktp. Ĉi-ĉefsekcie, ĉi-momente, ĉeestas nur La Angla. 
 3.  La table estas vere tabelo. Nome ĝuste jena HTML-aĵo, kian la Vikipedia sintaksa analizilo normale produktas baze de Wikitable ktp. Do mi malŝarĝas la servilon! (Evidente, tio ne estis mia motivo. Fakte mi povas pli certe programi la laŭnorman table ol la Viki-strangaĵojn.) 
 4.  Tri sinsekvajn punktojn ... la ilo evidente ne ŝatas. Aliflanke, ĝi ne substituis la laŭan Unikodaĵon al ili. 
 5.  La ISBN-problemon mi ne povas korekti, ĉar ĝi jam ĉeestas en la originala artikolo, de kie mi kopiis tiun ĉi referencon. 
 6.  Ke ligilo al alilingva Vikipedio estas iuspeca eraro, mi forte kontestas. 
 7.  Laŭŝajne la ilo ne volas vidi punkton fine de referenco. Sed mi ne ekkonas iun ajn kialon ne meti finpunkton. 

Cetere, tiu raporto neniel ajn rilatas al la fuŝaj forigoj de referencoj, kiujn la Lupo faris.

Rilate la erarecon de la artikolo Literofteco la Lupo objektive plene ridindigas sin. Aparte de tio li malŝparas mian vivtempon. -- PEJNO Simono Diskuto  10:36, 2 Sep. 2012 (UTC)
  • Bonvolu iom pristudu aferojn pri referencoj kaj eksteraj ligiloj (kiel mi jam centan fojon atentigas vin) - mi ne plu tion ripetos al vi. Cetere, kiel programisto vi (certe?) scias pri maniero programi ke eĉ ne avertoj enestu, ne nur eraroj. Pri viaj argumentoj mi povas diri nur ke vi denove iom pripensu la aferon, tio ne estas tiel malklara. --KuboF (diskuto) 13:37, 2 Sep. 2012 (UTC)
Pejno, mi subtenas KuboF, pro la simpla kialo ke la referencoj kiuj ligas al alivikipediaj artikoloj ne taŭgas. Oni neniam scias se informoj en iu artikolo estas falsa. Do, ni fontas el aliaj retejoj! Jen mi, la Lasta Espero, kiu haltas vin, Pejno.HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:48, 2 Sep. 2012 (UTC)
Mi sufiĉe klarigis en 5 lingvoj ke Vikipedio ne estas referenco. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:45, 2 Sep. 2012 (UTC)
 Fizeto, nun ankaŭ vi komencas malŝpari mian tempon. Fakte kadre de la temo de la artikolo Literofteco kaj la sekcio Vortofteco ne estas iu referenco rilate al la Leĝo de Zipf necesa. Se oni referencu ion ajn, oni referencu, ke la Leĝo de Zipf estas ĉi-kampe distribue aplikebla. Sed ankaŭ tio ne estas necesa, ĉar mi montras en la sekcio mem la datumojn kaj la leganto povas mem decidi, kiom bone aŭ malbone la datumoj kongruas kun la leĝo. Cetere, laŭ la reguloj, ne estas necese aldoni referencon por memevidentaĵo, ekz. Parizo troviĝas (interalie) en Francujo. La evidenteco de la Leĝo de Zipf estas ĉi-okaze ĝuste tia memevidentaĵo, ĉar mi ilustras ĝin per la datumoj kolektikaj de diversaj aŭtoroj. Do la referencmekanismo estas ĉi-punkte libera, kaj mi uzas ĝin kiel komfortan eblon por la leganto atingi la bonegan Anglan artikolon pri la Leĝo de Zipf. Sciu, mi skribas por legantoj, ne por iuj Vikipediistoj kun iuj kredoj pri referencoj. Memkompreneble, mi per la kutima mekanikismo samtempe ligas ankaŭ al la mizeraĵo ĉe ni. -- PEJNO Simono Diskuto  15:51, 2 Sep. 2012 (UTC)
Notu, ke ni ne estas en la Kanada armeo. Do, bonvolu ne nomigi min Fizeto, sed Henriko aŭ Ĉiuĵaŭde.
Ankaŭ, sciu ke mi ne malliberigas la referencmekanismon de Vikipedio, sed kelkaj tipoj de referencoj estas ne akcepteblaj kaj pluraj aliaj (la resto) estas akcepteblaj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:22, 2 Sep. 2012 (UTC)
 Kaj notu vi, ke ankaŭ mi ne estas en la Kanada armeo.
 
 Pejno, mi subtenas KuboF ... 
— Ĉiuĵaŭde
Cetere, oni povas fari ion idiote kaj neniige, tipa sinteno tie ĉi, aŭ ankaŭ inteligente kaj plibonige. Mi elektis rilate al Literofteco la duan solvon. Laŭŝajne ne ĉiuj inter ni pri inteligentaj solvoj kapablas. Anstataŭe oni preferas neniigi la laboron de aliaj.-- PEJNO Simono Diskuto  16:44, 2 Sep. 2012 (UTC)
Mi ne devas noti tion, ĉar via plumnomo esperantlingva estas Pejno Simono. Se vi volas ke ni nomigu vin laŭ via nomo, vi devas skribi Simono Pejno. Ek, en la notilo!
 Ĉu vi ne kapablas distingi inter majuskloj kaj minuskloj? -- PEJNO Simono Diskuto  18:28, 4 Sep. 2012 (UTC)
Sed mi nun ŝanĝis flankon. Mi estas nun en via flanko, S-ro Simono. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:54, 2 Sep. 2012 (UTC)
Mi gratulas Pejnon Simonon, solvinte la problemon. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:11, 2 Sep. 2012 (UTC)

Demando al KuboF: Viaj atentigoj ŝajnas ripete aludi al iu stranga ekstervikipedia ilo "Check Wikipedia" de iu Stefan Kühn. Bonvolu klarigi, kion ĝi faras, kial vi konsideras ĝin aŭtoritata kaj kie oni trovas detalan dokumentaron pri ĝia funkciado. Se mi ne miskomprenis, ĝi deklaras sin serĉilo de ne nur sintaksaj eraroj, sed vi etikedas ĉion trovitan sintaksa, ĉu ne? --Surfo 15:03, 2 Sep. 2012 (UTC)

 Tian simplan demandon iu kun la menseco de KuboF jam principe ne respondas. La necesiĝonta respondo eble ŝancelus lian nigran-blankan blokvartistran mondkoncepton. Imagu, la blokvartisto sen la necese precizaj reguloj por kontroli la samdomblokanojn! Ne imageble! Cetere, tiun karakterizaĵojn, eble pli bone, karaktereron, li dividas kun Petr Tomasovski. Fakto estas, ke ne eĉ la ilo, kiun li aplikis, mem asertas, ke temas pri sintaksaj eraroj. Ne, la ilo diras nek sintaksaj eraroj, nek entute iuspecaj eraroj, nek avertoj, nek rekomendoj, nek plibonigoj. Ne, la ilo diras tre modeste ideas for improvements, do: ideoj por plibonigadoj. Tiujn ideojn por plibonigaroj li prezentas tie ĉi sub la titolo: Ripetiĝanta misagado kaj fuŝado fare de Pejno, kaj tion li faras fronte al elstarigita artikolo. Evidente, tie ĉi oni ja ne skribu artikolon iel ajn elstaran, ĝi povus altiri iujn lupaĉojn, kies sola strebo en vivo ŝajnas esti iel malelstarigi kaj neniigi la laboron de aliaj. -- PEJNO Simono Diskuto  04:31, 3 Sep. 2012 (UTC)
  • Pejno, bonvolu iom pripensi kion vi skribas antaŭ ol tio povas esti konsiderata kiel persona atako! Personatake oni ne plibonigas laboretoson en Vikipedio...
 
 
 Kia la semo, tia la rikolto. 
— Z.
-- PEJNO Simono Diskuto  18:28, 4 Sep. 2012 (UTC)
Dankon por via laboro, KuboF. Mi tamen ankaŭ mem trovis tiujn paĝojn, kiam mi volis informiĝi. Sed nek la paĝoj nek vi respondis mian demandon. Estas sufiĉe klare, ke vi ne volas respondi. --Surfo 15:16, 3 Sep. 2012 (UTC)

Redifino de fuŝado redakti

 Mi citu:

 
 Ripetiĝanta misagado kaj fuŝado fare de Pejno
Pejno, vi ripetiĝante, post mia averto fuŝas artikolojn, vidu al kio vi helpas (kaj tio nur teĥnikflanke...) 
— La Lupo
 
Mi rigardas!

Jen tuta nova difino de fuŝado. Sennoma senartikolulo, nomante sin Lupo, citas sep de programeto elmetitajn rekomendojn rilate al elstara artikolo, el kiuj nur unu vere trafas, prezentas tiujn rekomendojn publike kiel erarojn miajn, mem fuŝe forigas referencojn en la sama artikolo, kaj nun, publike de mi rivelite, volas doni al mi iujn konsilojn.

Sciu, ne estas tiel, ke mi ne ekkonas, ke vi kapablas fari ion ajn utilan tie ĉi, estas simple tiel, ke vi laŭ propra eldiro taksas vin Lupo, bildigas vin eĉ tia kun subtitolo Mi rigardas, kaj, kulmine, kredas vin esti rajtigita de iu supera instanco kiel malgranda diktatoro difini kiel aliaj agu aŭ ne agu, nome nur konforme al via interpreto de reguloj, kiuj ne malofte estas eĉ dubindaj. Lupojn la Vikipedio miaopinie ne bezonas.

Cetere, nun hurli pri helpo ĉe iuj aliaj ankaŭ ne helpos kaj plendi pri malbona etoso, kiun vi ja mem tute sola estigas, estas pli ol nur strange. La rimedo por vi estas sufiĉe simpla. Ĉesu fuŝi miaplumajn artikolojn kaj memkompreneble same ne fuŝu iujn artikolojn de aliaj. Se vi ne kapablos ĉesigi vian tiuspecan lupecan agadon, vi sendube iam ekhavos problemeton.

Sciu, ne nur vi rigardas. -- PEJNO Simono Diskuto  15:11, 2 Sep. 2012 (UTC)

  • Nur parenteze, "Sennoma senartikolulo" mi povas ŝajni nur al tiu kiu eĉ ne baze esploris mian aktivadon... --KuboF (diskuto) 14:43, 3 Sep. 2012 (UTC)

Ho ve. redakti

Jes, normale mi ne metas miajn komentojn en propran sekcion, sed ĉi-foje tio ŝajnas al mi necesa. Mi prezentos do nun mian iom longan opinion pri ĉio ĉi, kio min memorigas pri ... nu, mi ne skribos nun, pri kio ĝi memorigas min.

Referencoj ekzistas por citi fontojn kaj ne vere por io alia, krom eble por notoj ĉe tabeloj aŭ simile, kie oni uzu tamen speciale por tio pretigitajn ŝablonojn, kiel mi faris en la artikolo Viena Zono ĉe la du tabeloj tie. Se artikolo ankoraŭ ne ekzistas en tiu ĉi Vikipedio, oni povas krei almenaŭ ĝermon, se tio estas necesa por la komprenado; fakte multaj el la artikoloj kreitaj de mi estiĝis ĝuste tiel. Oni tien enmetu kutimajn intervikiajn ligilojn, tiel leganto povas eble ekscii pli da informoj en alilingva artikolo, tio ne devas nepre esti la anglalingva, se la leganto ne regas la anglan. Kvankam la anglalingva Vikipedio estas la plej granda, ne ekzistas kialo trakti ĝin iel pli bone ol alilingvajn Vikipediojn. Fakte ĉe "miaj" temoj plej ofte la germanlingva versio estas la plej bona, iufoje eĉ sola ekzistanta. ;)

Rekte ligi al alilingvaj Vikipedioj - speciale se ni ja havas tiun artikolon, kia ajn la kvalito!!! nur pensigos la leganton, ke tio ĉi estas Vikipedio ankoraŭ tute neuzebla por praktika uzado, nepova stari sola sen referencoj al alilingvaj Vikipedioj.

Sed tiuj ĉi aferoj estas kompare al tio, kion mi volis fakte skribi, tre tre malgravaj. Mi relegu la diskuton kaj respondu al unuopaj punktoj.

Tut-unue, mi konsentas kun KuboF, ke ĉiu provu antaŭe diskuti pere de la artikola diskutpaĝo aŭ eble per la uzantodiskutpaĝo. Se la kundiskutanto montras sin nevola konstrueme diskuti, nur tiam oni iru al la Administrejo kaj petu pliajn opiniojn. Vere ne estas tiel, ke ĉiun alian Vikipediiston havantan la Administrejo en sia atentaro interesas ĉiu unuopa disputo. Ial mi tamen suspektas, ke en tia okazo estus ne KuboF, kiu sin montrus nevola konstrueme diskuti, sed pri tio vidu pli malsupre.

Mi sincere petas vin ĉesi fuŝi artikolojn, kiujn mi esence skribis. Kiel vi scias, la artikolo estis elektita ADLS, do simple lasu ĝin kiel ĝi estas. Tiuj ĉi du frazoj, kopiitaj el tiu ĉi diskuto esence kontraŭas la principon de vikio. Kiu "esence skribis" artikolon, ne posedas ĝin (tial sur mia uzantopaĝo mi ne skribas "miaj artikoloj", sed "artikoloj, kiujn mi kreis kaj/aŭ ĉefverkis"), kaj ties opinio ne estas nur pro tio pli prava. "Mi ne ŝatas tion" ne estas argumento, ankaŭ ne de la ĉefverkinto de artikolo. Kaj "ADLS" ne signifas "perfekta". Se oni volas plibonigi ion, oni tion faru.

Mi petus ambaŭ flankojn ne trouzi la terminon "va[n]dalismo" kaj ekvivalentajn kiel "fuŝi" (implicante ke temas pri intenca fuŝo). Mi ne tre detale kontrolis, sed de neniu flanko mi vidis en tiu ĉi disputo iujn ajn intencajn fuŝojn aŭ malicajn agojn. Temas pri enhava kaj priregula disputo. Oni supozu bonajn intencojn (en:WP:AGF, fakte strange, ke ni ne havas tion tie ĉi) - kvankam tio fariĝas koncerne unu el la disputantoj iom malfacila ankaŭ por mi. Vere alstrebante solvon de disputo oni ne ataku persone unu el la kontribuantoj. Miaopinie la frazero sennoma senartikolulo, nomante sin Lupo ne estas kritiko kontraŭ enhavo de iu artikolo. Tiel elektante vortojn, oni metas la kontraŭan flankon en staton de devigo defendi sin persone.

Cetere, Vikipedio ja certe bezonas homojn, kiuj ne vidas sian okupon en skribado de propraj artikoloj, sed zorgas pri la formala kaj stila kvalito de aliaj artikoloj; kiuj zorgas interalie ankaŭ pri unueca aspekto de artikoloj, kio ja ŝajnas al mi sufiĉe granda problemo tie ĉi; sed pri la Sagetoj al Enhavo ni diskutu aliloke. Do, KuboF, bonvolu resti kaj ne lasu vin malkuraĝigi pro la atakoj fare de unu alia uzanto tie ĉi.

Ho ve, ĉu tiel longa fariĝis nun tiu ĉi mesaĝo? Lasu min ankoraŭ elskribi unu aferon: La praveco de opinio ne dependas de tiu, kiu ĝin eldiras, kaj ankaŭ ne de ties alia laboro. Skribi artikolojn tie ĉi estas volontula laboro, kaj la nombro de oniaj skribitaj artikoloj ne estas iuspeca armilo por trudi sian opinion al la resto de la komunumo. Ion tre similan vi, Pejno Simono, skribis post la maladministrantiĝo de Petr Tomasovsky, sed mi tion nun ne serĉos, ne volante eĉ plilongigi tiun ĉi diskuteregon. darkweasel94 (diskuto) 19:47, 2 Sep. 2012 (UTC)

 Mi atentigas, ke la metodo, kiun vi uzas por notoj ne plu estas rekomendata. Vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Template:Ref_label. La metodo, kiun mi uzas ekzemple en Literofteco, sed ankaŭ aliloke, estas la nun uzinda. Aldone ĝi estas konsiderinde pli simpla.
This is no longer the recommended method of citing sources (but is still fully operational).
An explanation on how to create 'numbered footnotes' is at Wikipedia:Footnotes.

Cetere, en la dokumentado de Ŝablono:Markita referenco kaj Ŝablono:Markita noto plurfoje troviĝas la vorto uzenda. Uzenda estis tiu ĉi ŝablono neniam ajn. Eble temas pri tradukeraro de Arno, kiu iam konfuzis -enda kun -inda (nome rilate al Romiaj Ciferoj, kiuj estas, parenteze, integra parto de la LI-elemento difinita por la OL-speca listo en CSS 3. Cetere, same pri alfo, beto, gamo, ktp. kaj kelkaj aliaj interesaj ordigaj strangaĵoj).

Mi aldone atentigas, ke la forigo de ligiloj al la Angla Vikipedio en Esperantlingva artikolo ne konsistigas plibonigon, specife kiam la artikoloj tie ĉi aŭ ne ekzistas, aŭ ekzistas nur ĝerme. -- PEJNO Simono Diskuto  05:49, 3 Sep. 2012 (UTC)
Ĝi ne plu estas rekomendata en la anglalingva Vikipedio. Ĝiaj teĥnikaj rekomendoj, kiel fari kion, tamen ne aŭtomate etendiĝas al la Esperantlingva Vikipedio. Mi tutsimple esploris, kiel fari tion tie ĉi, kiam mi kreis tion, kaj alvenis al tiu metodo, kiun vi tie vidas. Kiam mi havos tempon, mi certe povas ŝanĝi tion al la metodo, kiun vi uzas - aŭ vi povas mem fari tion. Mi certe ne vidos tion kiel "prezenton de tio kiel miaj eraroj", do kiel personan atakon, sed kiel bonvenigindan plibonigon de la artikolo. Ja por tio ni ĉiuj ĉeestas - por verki kaj plibonigi artikolojn.
Kiam la artikoloj tie ĉi tute ne ekzistas, tiam mi povas eble iel diskuti pri ligado al alilingva Vikipedio, kvankam ankaŭ tiam mi ne tro entuziasmas. Sed kiam ili ekzistas almenaŭ ĝerme, tiam en la ĝermo mem ĉiuokaze troviĝas interlingvaj ligiloj, do superfluas ligi al alilingva Vikipedio ĉiufoje, kiam oni ligas al la artikolo. Cetere interese, ke al miaj pli gravaj punktoj - ke la verkinto de artikolo ne posedas ĝin, kaj ke uzantoj kiel KuboF ("lupoj" aŭ kio ajn, vidu en:WP:GNOME por iom humura trakto de la temo) estas ja tre valoraj kaj gravaj - vi ne respondas. darkweasel94 (diskuto) 12:28, 3 Sep. 2012 (UTC)
 Vikignomo kaj Lupo estas iomete malsamaj aferoj. Mi mem estas tia gnomo kaj riparis multajn ligilojn. Por tio mi eĉ skribis la ŝablonon Ŝablono:Retarkivo kaj poste aldonis la ŝablonon Ŝablono:Retarkivurlo por kovri kelkajn specialkazojn. Ĉiuokaze, poste la de mi traktata artikolo ĉiam estis pli valora ol antaŭe. Lastatempe, mi iomete lasis la riparadon, ĉar mi havis problemojn trovi ĝuste tiujn artikolojn, kiuj vere valoris la penon. Se, ekzemple, KuboF estus metinta kelkajn referencojn en specialan klason, kiel mi nun, mi ne estus dirinta ion ajn kontraŭ tio. Mi tamen ege protestas, kiam iu simple forigis ion. Se poste sekvas iuj pliaj redaktadoj ne plu estas tiom simpla afero rekonstrui la malnovan situacion. Tiu plena malatento pri la artikola laboro de aliaj, kiu, cetere, estas trovebla ne nur flanke de KuboF, estas ne akceptebla. Cetere, mi ne proponis, ke vi ŝanĝu ion en via artikolo, mi simple atentigis vin pri tio por viaj estontaj artikoloj. Aldone vi eble ekkonas, ke la mekanismo referencoj nunepoke ja celas al dek aliaj aferoj, ne nur al puraj referencoj. Kaj pri posedado de artikoloj mi neniam diris eĉ nur unu vorton. Sed pri diversaj gradoj de vandalismo, jam. -- PEJNO Simono Diskuto  14:00, 3 Sep. 2012 (UTC)
Nu, ankaŭ forigo de io povas esti plibonigo. Kontribuantoj estas invitataj redakti kun kuraĝo. Viaj, aŭ ies ajn, personaj sentoj pri "malatento de via/ies laboro" ne estas gravaj argumentoj por decido, ĉu iu ajn ŝanĝo estas bona. Vandalismo estas, simple dirite, intenca malplibonigo (kaj ne nepre konsistas el forigo; aldoni "fikado" en la komencon de artikolo certe estas vandalismo), kaj nomi ĉiun forigon de ajna enhavo vandalismo ne kongruas kun la difino de tiu termino.
Pri posedado de artikoloj vi ne diris ion, prave, sed dirante, ke KuboF ĉesu "fuŝi" (komprenu: ŝanĝi en maniero malplaĉa al vi) artikolojn, kiujn vi esence skribis, vi ja agis miaopinie, kvazaŭ vi posedus tiun artikolon. Ankaŭ en artikoloj kreitaj kaj ĉefverkitaj de mi jam estis ŝanĝitaj aferoj en maniero malplaĉa al mi persone, sed tamen konforma al la reguloj.
Do, ĉesu ni kvereli. Eble ni ellaboru, ie en pli bona etoso ol tiu ĉi diskuto, regulon koncerne ligilojn al alilingvaj Vikipedioj. Tio ŝajnas plu esti la sola vera punkto de ĝenerala malkonsento koncernanta la tutan Vikipedion. Por malkonsentoj rilate la enhavon de Literofteco, tie ĉi ne estas la ĝusta loko - tio okazu en Diskuto:Literofteco. darkweasel94 (diskuto) 18:16, 3 Sep. 2012 (UTC)
 Ne, ne! Mi bonvenigas ĉiun, kiu kapablas plibonigi artikolon miaplume aŭ iel aldoni plian interesaĵon. Mi petas ne konfuzi kun eble mia membiografio ktp. Jen iomete alia kazo. Fakte okazas kelkaj plibonigoj. En Koloroj por TTT, aparte de la konsiderindaj kontribuaj de Tlustulimu aldonis AES ligilon al ĉi-tema reteja kurso. En Literofteco mi mem sukcesis trovi kelkajn ne-Latinalfabetajn statistikojn. Sed ho ve, ho ve! Ĵus kontrolante la artikolon Literofteco, mi nun ekvidas, ke denove iu fuŝetas anstataŭ ol vere plibonigi. Sciu, plibonigoj estas ege bonvenaj, sed ne fuŝetoj aŭ forigoj. -- PEJNO Simono Diskuto  21:05, 3 Sep. 2012 (UTC)
 Cetere, via redaku kun kuraĝo rilatas al la korektado de eraroj, ne al la forigo de ligiloj. Kaj fakte jen miaopinie vere idiota rekomendo. Oni ne redaktu kun kuraĝo, oni redaktu kun prudento kaj ĝuste tie ĉi tiu ĉi propraĵo ŝajnas esti iomete rariĝinta. -- PEJNO Simono Diskuto  06:29, 4 Sep. 2012 (UTC)
 Aldone mi petas legi #simono -- PEJNO Simono Diskuto  14:22, 3 Sep. 2012 (UTC)
Ĉu min? Mi ne scias, kio estas tie, kio rilatas al mia diskutero. darkweasel94 (diskuto) 18:16, 3 Sep. 2012 (UTC)
 Interalie temas pri fidindaj fontoj. Jen la tuta estkialo por referencoj, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  19:41, 3 Sep. 2012 (UTC)
  • Fakte la problemo iom trafas la fakton ke uzado de "Piednotoj/Notoj" en nia Vikipedio ne estas bone priskribita kaj regas sufiĉa neunueco ĉi tie. Kompreneble, tiu ĉi parto de la problemo estas por Pejno tute pardoninda. Kaj evidente li iom post iom pli kaj pli kongruas kun Vikipedio... --KuboF (diskuto) 14:43, 3 Sep. 2012 (UTC)
 Ankaŭ vin mi petas legi #simono, al kiu vi tute ne respondis. -- PEJNO Simono Diskuto  14:22, 3 Sep. 2012 (UTC)

Nova problemeto redakti

 Kara KuboF. Nun vi komencas fuŝeti en Literofteco. Se la ligiloj al aliaj Vikioj estos en la grupo Vidu kaj se ili estas sub la sekcititolo Vidu ankaŭ, kaj se vi volas nepre ŝanĝi tiun sekcian titolon al Notoj, pri kiuj tute ne temas, evidente vi ŝanĝu ankaŭ ĉiujn referencojn kun la grupilo Vidu al la grupilo Noto, por tio, ke poste aperu Noto 1, Noto 2, Noto 3, ktp, kaj ne plu Vidu 1, Vidu 2, Vidu 3, ktp.

Sciu, se vi nepre volas ŝanĝi ion, kaj cetere mi vere ne scias kial, pro kio, damne, vi ne ŝanĝas la aferon vere profesie kaj komplete? Do, se vi nepre volas fari tiun ŝanĝon, mi petas vin ankaŭ fini la laboron kaj ne lasi ĝin nur duone farita, tiel ke iu alia devos okupiĝi pri ĝi.

Aŭ vi reŝanĝu al Vidu ankaŭ, kio fakte trafas. Laŭ mia opinio Notoj tute ne trafas. Tute ne temas pri notoj. En aliaj artikoloj mi fakte havas notojn. Ĉi-okaze temas tamen pri aldonaj informoj, kiujn oni povas konsulti aliloke. -- PEJNO Simono Diskuto  20:50, 3 Sep. 2012 (UTC)

 Mi ŝanĝis vian Notoj al Vidu aliloke. Mi petas ĝisfine pensi antaŭ ol ŝanĝi ion. La nova mia sekcia titolo ĉiuokaze centelcente trafas. -- PEJNO Simono Diskuto  21:14, 3 Sep. 2012 (UTC)

Mi petas la administrantojn foje okupiĝi pri la kategorio:Nun en komunejo, ĉar kelkaj dosieroj troviĝas tie jam tre longe. -- Robert Weemeyer (diskuto) 15:17, 6 Sep. 2012 (UTC)

Saluton Robert, laŭ via invito, mi nun laboris pri tiu afero kaj post kontrolo unuope forigis duonon de la origine ĉ. 215 bildoj en tiu kategorio. Ĉiujn nomumitajn de JuTa kaj de vi, krom kelketaj esceptoj kiuj estas traktindaj poste. Ekzemple, mi preferis ne tuŝi ĉi tie bildojn kun rilato al Esperanto (eĉ portreto de Marr enkalkuliĝas) kiuj samtempe ne havas tute klaran permesilon (ekz. tio pri Osmo Buller kiu konsentas liberigi malnovaĵon estas iom tro ĝenerala kaj devus havi apogon ie en OTRS aŭ simile, mi kredas - tio necesos estonte pli fajnan pritrakton). Dankon pro doni la ideon. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 01:14, 12 Sep. 2012 (UTC)

Arbitraj ŝanĝoj redakti

 Oni ne faru arbitrajn ŝanĝojn en artikoloj. Tiu komento specife nun trafu kolegon Darkweasel, kiu forigis la maldekstran aranĝon de la Enhavtabelo en Literofteco, kvarkam li mem uzas tre similaspektan aranĝon en sia propra Metroo de Vieno.

Nekredeble kiel iuj tie ĉi koncentras kaj aplikas sian energion al artikoloj, kiuj ne bezonas plibonigon. Eble mi denove ŝanĝu iomete mian membiografian paĝon por proponi deturnan celon, tiel ke almenaŭ kelkaj aliaj artikoloj tie ĉi restu netuŝataj de tiuj tutaj bonfaremuloj.

Mi aldone memorigas, ke ADLS plu orfas. -- PEJNO Simono Diskuto  06:29, 7 Sep. 2012 (UTC)

  • Iom strange ke la terminon "arbitra ŝanĝo" mi aŭdis nur de vi kaj de uloj kiuj asertis ke tiuj ŝanĝoj, kiujn vi nomis "arbitraj" tiaj ne estas... Ĉiuokaze, oni prefere ne trouzu la terminon por ŝanĝoj kiuj kondukas al unueca aspekto de Vikipedio! --KuboF (diskuto) 09:15, 7 Sep. 2012 (UTC)
 Se enhavtabelo estas mallonga, oni plej bone afiŝu ĝin laŭ la tradicia aranĝo, do kun la ĉefa teksto komenciĝanta sub ĝi. Se tamen temas pri tre longa enhavtabelo, estas pli kovene kaj belaspekte aranĝi ĝin paralele al la ĉefa teksto. Kaj la vorton arbitra ĉi-kuntekste mi prenis el iu Vikia regulo aŭ rekomendo, se mi ĝuste memoras. Cetere, la ŝablono TOC-dekstre uziĝas milope. -- PEJNO Simono Diskuto  09:33, 7 Sep. 2012 (UTC)
 Cetere, ĉu via stelo antaŭ ĉiu aliineo estas konforma al viaj propraj postuloj pri unueca aspekto? -- PEJNO Simono Diskuto  09:42, 7 Sep. 2012 (UTC)
Kie en metroo de Vieno vi vidas maldekstran aranĝon de la enhavtabelo?! Mi nenie, ĉu iu alia?! Maldekstre aranĝita estas en tiu artikolo precize unu bildo, pro manko de spaco sur la dekstra flanko - kaj tio estas normala afero. Cetere mi tute ne samopinias, ke maldekstra aranĝo de la enhavtabelo estas dezirinda, eĉ kiam ĝi sufiĉe longas. Strange, ke aliaj Vikipedioj bonege vivas sen tiaj strangaĵoj ... unuecigi la aspekton de Vikipedio ne estas arbitre ŝanĝi! (Tamen, KuboF, laŭ mi Pejno Simono pravas pri tio, ke viaj steletoj antaŭ la diskuteroj estas nenecesaj kaj iom ĝenaj.) darkweasel94 (diskuto) 11:19, 7 Sep. 2012 (UTC)
Ĉu la metroo de Vieno havas meldekstre aranĝitan enhavtabelon, estas pure afero de vidpunkto. Ankaŭ la beleco kaj oportuneco de la Simona tabelaranĝo en Literofteco estas simila afero: se mi rigardas la artikolon en tre mallarĝa fenestro, kio povas esti oportuna vido, la maldekstreco povas ĝeni. Tamen. pli ĝenas la rulfenestroj de Simono. Tiujn li ŝajnas tre ami, kio simple nur ĝenas la leganton. Estas ergonomie multe pli malefike manipuli tekston en du fenestroj ol nur simple ruli unu longan kolumnon (aŭ paron de kolumnoj, kio facile eblas en Referencoj). Li bonvolu multe limigi la utiligon de tiu geniaĵo. --Surfo 11:39, 7 Sep. 2012 (UTC)
Pardonu, sed mi ne komprenas, kiel tio estas afero de vidpunkto. En metroo de Vieno la enhavtabelo estas tie, kien la vikiprogramo aŭtomate metas ĝin. En literofteco tiel ne estas. darkweasel94 (diskuto) 12:02, 7 Sep. 2012 (UTC)
Jes, laŭ vi do enhavtabelo ne estas maldekstre, se la vikiprogramo aŭtomate metas ĝin maldekstren, sed la sama tabelo laŭ vi estas maldekstre, se "|aranĝo=left|" ĝin metas tien. Tio evidente estas unu vidpunkto. Ĉu vi volas silentigi aliajn vidpunktojn? --Surfo 12:47, 7 Sep. 2012 (UTC)
Mi nenion volas silentigi, sed mi ja opinias tiun vidpunkton tre stranga kaj nerilata al tiu ĉi diskuto. Temas evidente pri du tute malsamaj manieroj "aranĝi ion maldekstre" - nome tiel, ke la posta teksto fluas ĉirkaŭ ĝi, kaj tiel, ke ĝi tion ne faras (= kion faras la vikiprogramo aŭtomate). Tie ĉi temas pri tio, ke la unuan manieron oni ne apliku sen tre bona kialo. darkweasel94 (diskuto) 13:01, 7 Sep. 2012 (UTC)
 Stranga logiko. Ambaŭokaze la enhavtabelo estas maldekstre. Ambaŭokaze io estas dekstre. En Vieno temas pri du bildoj, en literofteco temas pri teksto kaj bildo. Do la diferenco ne estas la enhavtabelo, temas pri tio, kio estas dekstre. Se la enhavtabelo estas tre longa, mi opinias, ke oni eluzu la multan blankan spacon dekstre apud ĝi. Tio estas tute normala aranĝa decido, kiun sendube ĉiu profesia aranĝisto defendus. -- PEJNO Simono Diskuto  21:36, 7 Sep. 2012 (UTC)

Kiel akcepti novan regulon? redakti

  • Jam dum du semajnoj estas tie ĉi propono por regularo pri tuja forigado. Ĉiu kontraŭopinio estis akceptita kaj la propono laŭe redaktita. Laŭ Vikipedio:Regularo sufiĉa "zorga kaj finkonsenta diskutado inter la vikipediistoj" kio ŝajne okazis. Ĉu ni do akceptu la regulon? Alternative mi povas starigi baloton, sed nenie mi trovis kondiĉojn por baloto pri regulo kaj balotado estas rekomendata nur kiam ne ekzistas klara interkonsento. --KuboF (diskuto) 09:27, 7 Sep. 2012 (UTC)
 Oni unue forigu regulon 9 pri misinforma enhavo. Kiu decidu, ke informo estas misinforma? Iu administranto tute sola en sia hejma kabineto? Do tiun regulon oni devas aŭ forigi, aŭ konsiderinde limigi al tre specifaj kazoj. Nun ĝi estas miaopinie tro ĝenerala. Kaj pri aldono de regulo, oni supozeble balotu. Sed la problemo ĉe tio estas, ke ĉi-momente apenaŭ ĉeestas iuj balotemuloj. Do eble nur unu aŭ tri homoj decidos pri la afero. Tre demokratia tio ne estus. Tiun nebalotemon mi jam delonge observis semajnon post semajno rilate al ADLS. Sed ankaŭ eĉ pri la eksigo de Petr. Mi supozis, ke dekoj kaj dekoj devus voĉdoni pri io tia. Do aŭ ni estas ege malpli multaj, ol ni kredas, aŭ de la eble multaj nur ege ege malmultaj volas rimarkigi sin iel ajn. Ŝajnas al mi, ke multaj estas vere nur sporade ĉeestaj. Eble pro la somera vetero aŭ pro ferio aŭ simile. Kaj evidente de lundo ĝis vendredo multaj laboras kaj ne havas tempon por iel ajn Vikiumi. Aparte de tio, ŝajnas ekzisti sufiĉe granda kontigento de Vikipediistoj, kiuj ja kreas artikolojn, sed samtempe ne interesiĝas pri iuj ajn diskutoj pri io ajn. Do kiom da homoj estas ensalutintaj ĉi-momente? Ekzistas ie statistikaĵo pri tio? -- PEJNO Simono Diskuto  10:03, 7 Sep. 2012 (UTC)
 Se mi analizas la uzantojn de la lastaj 30 tagoj, jen la apuda situacio.
77 uzantoj kun almenaŭ 10 redaktoj
dum la ĵusaj 30 tagoj
Uzanto Redaktoj
Zetey (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 6931
Pejno Simono (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 1654
Iketsi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 1490
ThomasPusch (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 1370
DidiWeidmann (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 1126
Crosstor (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 815
Jean-François Clet (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 672
Ĉiuĵaŭde (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 658
Maximkaaa (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 611
Kani (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 517
Sliwinski (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 450
Tlustulimu (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 429
KuboF (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 395
Narvalo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 301
ArnoLagrange (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 272
Pino~eowiki (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 250
Forstbirdo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 228
Longharulo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 218
Aisano (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 209
Yekrats (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 197
Fimako (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 171
CommonsDelinker (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 148
Darkweasel94 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 138
WinstonSmith (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 110
Hans Eo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 99
Mevo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 82
Petr Tomasovsky (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 76
DidCORN (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 75
Remux (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 74
Verdulo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 72
Claudio Pistilli (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 71
Dominik (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 67
Zukaz (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 64
Montanesko (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 59
Giorno2 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 58
Russavia (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 52
Umbert' (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 42
NicoRay (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 40
Surfo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 39
EsperantoNica (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 38
Conrado (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 34
Custinne (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 34
Edesbrieres (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 29
Michał Artur (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 29
Aidas (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 27
Luis Elíver (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 26
RG72 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 26
Frglz (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 25
D.M. from Ukraine (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 24
Televido (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 24
DatFangs (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 23
Robert Weemeyer (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 23
פארוק (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 23
Lu Wunsch-Rolshoven (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 22
Dapal (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 21
Informant.22 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 21
Pikolas (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 21
Makecat-bot (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20
Chainy (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 19
Blahma (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 18
Archaeodontosaurus (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 14
Jmbauer3 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 14
Talnat (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 14
Tempodivalse (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 14
Tonyo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 14
Moldur (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 13
Ulrich Matthias (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 13
Šelechaŭ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 13
Donald Rogers (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 12
Gean (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 12
Saylixo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 12
Evertype (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 11
Karelj (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 11
Ludovica1 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 11
Boba OKC (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 10
Dato - 100 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 10
Lappon (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 10
NoKo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 10
Piet-c (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 10
Seminario (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 10
 Do estas 80 sufiĉe aktivaj uzantoj tie ĉi. Sed nun pripensu, kiom el ili entute skribas ion en la Diskutejo aŭ eĉ ie balote voĉdonas. Iel la demokratia principo tie ĉi simple ne funkcias -- PEJNO Simono Diskuto  11:57, 7 Sep. 2012 (UTC)


Miaopinie tio sufiĉe normalas. Ne ĉiu, kiu ŝatas skribi artikolojn, eble nur pri tre limigita temo, volas ankaŭ diskuti pri la principoj de Vikipedio, sed emas simple akcepti tion, al kio alvenis tiuj, kiujn tio ja interesas. Vidu meta:Metapedianism kaj meta:Exopedianism darkweasel94 (diskuto) 12:00, 7 Sep. 2012 (UTC)
Nu, Vikipedio ruliĝas per interkonsento (terure prilaborita paĝo...) do ne nepre per demokratio. Tio tre taŭgas kiam malmulto de tre spertaj uzantoj povas antaŭvidu ion kion ne antaŭvidas amaso de ne tion spertaj. Tial oni prefere diskutas kaj argumentas kaj, se tio eblas, ne balotas.
Pri la proponita regulo bv. diskuti en ties sekcio. --KuboF (diskuto) 13:13, 7 Sep. 2012 (UTC)
 Se nur dek el 77 diskutas en la ĉefa diskutejo, evidente nur 1 trovos la vojon al la diskutpaĝo de la regulo mem. Ĉu tio vere estas tio, kion vi volas? Upse! Mi mislegis. Vi skribis sekcio ne diskutpaĝo aŭ simile. -- PEJNO Simono Diskuto  15:02, 7 Sep. 2012 (UTC)
 Laŭ mi evidente, se nur malmultaj uzantoj partoprenas komunajn projektojn aŭ balotojn, dum pli multaj kontribuas diversmaniere, tio estas signifoplena pri kiel homoj rilatas al la vikpedia projekto. Kaj vi ne sanĝos tion per bruado nek iel ajn: lasu ĉiun aliri la projekton laŭ propra vojo kaj nur agnosku ke alirmanieroj estas tre diversaj. Tio estas la realeco de la projekto, kaj deiru de ĉi realeco por konstrui projektojn anstataŭ fari planojn ke dekoj aŭ centoj da uzantoj partoprenus tiun aŭ alian komunan aĵon kaj bedaŭri ke realo ne kongruas kun via imago. --Arno Lagrange @ 19:57, 7 Sep. 2012 (UTC)
Bonvolu pardoni pro la ĝeno per sinsekvaj redaktoj, sed tiel okazas kiam mi renkontas redaktokonflikton pro iu ĵavaskriptaĵo normale tre oportuna por mi ĉar ĝi ebligas redakti rekte unikode, sed post redaktokonflikto la tuta enteno senrimede tute iksiĝas kaj mi devas unuope reunikodigi aparte ĉiun unikodaĵon. AL

 Kia stranga komento de vi, Arno. Mi nek bruas nek imagas. Mi simple komentis, ke iuj balotoj tie ĉi spegulas nur malplejmulton de la redaktintoj. Nome ĉirkaŭ 1 el 80 aktivuloj. La temo estis, kiel oni enkonduku novan regulon kaj mi diris, oni supozeble balotu pri tio, sed tamen samtempe menciis la ne-demokratiecon de la tuto pro tiu rilato 1:80.

Fakte, tiu ĉi nebalotemo estas problemo, kiun mi ege rimarkis rilate al ADLS. -- PEJNO Simono Diskuto  21:26, 7 Sep. 2012 (UTC)

Kreo de vikipediaj datumtabeloj redakti

 Mi scivolas kiel vi atingis jenajn statistikojn: ĉu estas iu paĝo kie tiaj datumoj estas rekte alireblaj aŭ ĉu vi faris kalkulojn per propraj rimedoj - kaj tiukaze kiel vi elturniĝis- ?

Bonvolu pardoni ke mi vikiigis la sintakson de via tabelo: sed tial ekzistas la vikipedia sintakso, por ke ĉiuj vikipediistoj povu redakti ĝin ne lerninte HTML-kodon nek Pejno-kodon. En Vikipedio mi preferas ke tabelo estu pretigita per viki-kodo ol per HTML-kodo : ĝi estas por mi pli klara kaj pli facile redaktebla.

--Arno Lagrange @ 20:02, 7 Sep. 2012 (UTC)

 Désolé, Arno, mi pretervidis viajn teknikajn demandojn. Jen mia procedo.
 I. La tabelo de redaktintoj
 a)  Viziti la specialan paĝon aktivaj uzuloj 
 b)  Malelekti robotojn kaj elekti 500-ope 
 c)  Enpoŝigi la tekston rekte de la surfaco (ne el la fontaĵo) 
 d)  Enpoŝigi duan 500-opon se necese 
 e)  Meti ĉion en la unuan kolonon de Ekcela tabelo 
 f)  Per speciale pretigitaj Vidbazikaj funkcioj eltiri la nomojn kaj la nombrojn de redaktoj. Tiuj aperu en propraj kolonoj 
 g)  Ordigi malkreske 
 h)  Paralele la nomoj kaj valoroj aperu en po unu linio laŭ la skemo <tr><td>nomo</td><td>valoro</td></tr> 
 i)  Meti kapon kaj piedon kaj per enpoŝigo kaj elpoŝigo afiŝi la volatan subaron en la Diskutejo 
 
 II.  La distribua histogramo
 a)  Per Ekcelaj funkcioj sumigi laŭ la elektitaj statistikaj klasoj 
 b)  Per Ekcelaj funkcioj krei grafikaĵon por kontroli, ke ĉio estas ankoraŭ sana 
 c)  Per pliaj Vidbazikaj funkcioj preni la valorojn uzataj por la grafiko, rondigi ilin, konverti komojn al punktoj kaj meti ĉiujn necesaĵojn en Vikitabelan ŝablonon 
 d)  Per enpoŝigo kaj elpoŝigo kopii la pretan Vikiaĵon el Ekcelo rekte en la Diskutejon 
 

Ĉar la kalkultabelo pretas kaj same ĉiuj Vidbazikaj funkcioj ktp, la tuta afero daŭras nun apenaŭ minuton. Mi devas nur enpoŝiĝi de la Vikia pago kaj elpoŝiĝi al Ekcelo, kaj tuj poste enpoŝigi la rezultojn el Ekcelo kaj elpoŝigi en la redaktfenestron de la Diskutejo.

Parenteze, la samstilaj histogramoj venis por Literofteco ne el Ekcelo. Tie mi uzis Aŭkon por kalkuli la valorojn kaj ankaŭ por la Vikistila elmeto.

-- PEJNO Simono Diskuto  23:20, 7 Sep. 2012 (UTC)

Dankon pro la klarigoj. Mi fakte laboras similmaniere por trakti vikipediajn datumojn, ankaŭ uzas Ekcelon sed ankaŭ Mikrosoft Word ĉar ĝi oportune traktas ŝanĝon de linioj tabeligojn kaj maltabeligojn. Krome mi verkas php-programetojn por aŭtomate krei rezultotabelojn laŭ la vikisintakso. Por la tabelo de redaktintoj vi povus anstataŭigi la html-sintakson per la vikia :
 |-
 | {{uzanto2|<nomo de la uzanto>}} || align="right" | <nombro da redaktoj>
--Arno Lagrange @ 08:12, 8 Sep. 2012 (UTC)
 Jes, sed tiu solvo bezonus po du elmetajn liniojn por ĉiu datuma linio de la enmeto. Kaj Ekcele, jen pain in the ass. Specife, se la nombro da enmetoj estas granda kaj eĉ varias de apliko al apliko. Por produkti la distribuon tio estis plene negrava, ĉar temas nur pri sume 9 datumaj linioj kaj jen nombro, kiu supozeble ĉiam eĉ restos konstanta. Sed rilate la redaktintojn, temus pri ĉirkaŭ 450. Evidente, mi povus, kun emfazo sur us, skribi Bazikaĵon ankaŭ por tio. -- PEJNO Simono Diskuto  18:13, 8 Sep. 2012 (UTC)

Distribuado de la redaktintoj laŭ redaktemo redakti

 Jen plia analizo el mia statistika kuirpoto.

Distribuado de redaktintoj laŭ redaktoj dum la lastaj 30 tagoj
redaktoj redaktintoj frakcio de la redaktintaro
1 213 47.33%
 
2 ĝis 3 95 21.11%
 
4 ĝis 10 68 15.11%
 
11 ĝis 30 32 7.11%
 
31 ĝis 100 18 4.00%
 
101 ĝis 300 10 2.22%
 
301 ĝis 1000 9 2.00%
 
1001 ĝis 3000 4 0.89%
 
3001 ĝis 10000 1 0.22%
 
Sume 450 redaktintoj

Espereble ĝi ne entenas iujn erarojn. La kalkulprogramo estas ankoraŭ ove freŝa. -- PEJNO Simono Diskuto  19:01, 7 Sep. 2012 (UTC)  Mi aspekte modifis la statistikaĵon iomete malpli matematikeca kaj iom pli hommensa.   -- PEJNO Simono Diskuto  11:33, 8 Sep. 2012 (UTC)

Artikolo de la semajno redakti

Miaopinie la reguloj kaj kutimoj pri la ADLS estas nuntempe iom malklaraj.

Ekzemple, la artikolo metroo de Vieno estas nuntempe ADLS-propono. Ĝi tamen ankoraŭ ne estis elektita kiel leginda aŭ elstara artikolo. Ĉu ne - laŭ la reguloj ĉe Vikipedio:ADLS - tio estu antaŭe farita?! Kaj se tia artikolo elektiĝos en la posta semajno, kiel la prizorganto sciu, ĉu la eltiraĵo estu subpaĝo de Vikipedio:Legindaj artikoloj aŭ de Vikipedio:Elstaraj artikoloj?

Jen fakte la kialo, ke mi lastdimanĉe tion ne faris. La reguloj estas tre malklaraj, kaj tial mi volas lanĉi tiun ĉi diskuton. darkweasel94 (diskuto) 11:57, 7 Sep. 2012 (UTC)

 Nu, fakte la artikolo Verdun estas ĉi-momente afiŝenda. Sed pritraktu la aferon praktike. Pri Elstara Artikolo estu baloto, pri AdLS estu baloto. Ne! Forgesu! Estas jam sufiĉe malfacile entute rikolti rezulton de nur unu baloto. La uzantoj simple ne voĉdonas. Ili laŭŝajne ne interesiĝas. Do baloti unue kiel EA kaj poste ankoraŭfoje pri ADLS, simple ne funkcias. Fakte estas tiel, se artikolo ne havas la propraĵon elstara, sendepende de la elstara statuso, ĝi principe ne iĝu ADLS. Tamen en la realo iĝas iam kaj iam ne-elstara artikolo ADLS. Pro tio mi havas en la ŝablono Jama ADLS la eblon enkategoriigi nur leginda. En pasinto multaj artikoloj ne estis elstaraj. Kiel mi enmetis la Jama en ĉirkaŭ 250 artikolojn, tiu eblo signi nur leginda montriĝis nepre necesa. Parte mi eĉ rekategoriigis artikolojn. Aliflanke, la postuloj por elstareco estis komence ne tiom rigoraj kiel eble hodiaŭ. Sed fronte al la balota mizero voli unue atendi, ĝis io iĝas EA, kaj nur poste reenbalotigi ĝin ADLS-e ne havas miaopinie multe da senco. Ni havas, kiel mi ĵus montris, 77 sufiĉe aktivajn uzantojn, el kiuj eble nur 5 aŭ 6 entute voĉdonas. La aliaj ne voĉdonas. Aŭ pro tio, ke la artikolo proponata teme simple ne interesas ilin, aŭ pro tio, ke ili simple ne interesiĝas pri la balotado pri iuj artikoloj. Aliaj, havas problemon meti voĉdonon porkontraŭ, kaj tio tute ne surprizas min. Pli idiote nia ĉi-tieja mekanismo estus apenaŭ dezajnebla. Do sendube multaj uzuloj simple ne kapablas voĉdoni. Mi fakte tendencus forgesi unue pri legindaj artikoloj kaj ties baloto, kaj due pri elstaraj artikoloj kaj ties baloto. Eble oni balotu nur pri ADLS kaj iam kaj iam enkategoriigu la elektitan ADLS-aĵon nur leginda, kaj ne plu elstara kiel ĝi fakte devus esti. Cetere, en kelkaj aliaj Vikipedioj oni tute ne balotas. Iu malgrada skipo elektas la artikolojn kaj almetas la etikedojn. Ĉe ni unusola baloto kun nur unusola balotejo plene sufiĉus. Evidente, por entute proponi servon Artikolo de la semajno, necesas ĉiun semajnon havi taŭgan artikolon por proponi. Tiujn oni devas entute unue trovi. Tio ne estas triviala afero. Tie ĉi regas vere principa problemo. Ni havas la regulojn kaj mekanismojn por vere giganta afero kun milionoj da Vikipediistoj kaj miliardoj da legantoj. Sed ĝuste tia, nia mondeto ne estas. Se ne eĉ nur unu baloto glate kaj sufiĉe rapide ruliĝas, ne havas sencon voli uzi tri balotojn por atingi la saman rezulton. Nome afiŝi laŭpove elstaran, aŭ almenaŭ legindan, artikolon ĉiun semajnon sur nian ĉefpaĝon. Kaj kiel ni ĉiuj nun ekde semajnoj povas tre bele observi, se nur unu homo eksiĝas de la ADLS-a afero, ĉio tuj ekhaltas kaj semajnon post semajno restas haltinta. Kiam mi transprenis la aferon estis la precize sama situacio. Ĉio estis simple haltinta. -- PEJNO Simono Diskuto  14:58, 7 Sep. 2012 (UTC)
Mi efektive ne emas decidi, sen demandi aliajn, ĉu artikolo estas elstara, aŭ ja nur leginda. Tio estu nepre komunuma decido, ne decido de iu darkweasel aŭ Pejno Simono aŭ alia unuopa uzanto. Speciale ne pri artikoloj, kiujn verkis mi mem. Tio, kio estas nun, estas ja iom ĥaosa laŭ mi.
Eble indus entute reformi tion ĉi. Ekzemple jene: Balotoj estu pri elstaraj kaj legindaj artikoloj, kaj la artikolon de la semajno ni elektu same, kiel ni elektas la bildon de la tago, sed nur el la legindaj kaj elstaraj artikoloj. La tiea meĥanismo estas certe adaptebla al tio. Ĉu iuj opinioj? darkweasel94 (diskuto) 16:02, 7 Sep. 2012 (UTC)
 Nu, la afero bezonas iom da kuraĝo flanke de la ADLS-isto.   En la praktiko tamen estas plene klare. Se ekzemple, temas pri bonega artikolo, tamen ĝi ne entenas solan referencon kaj oni ne povas korekti tion, evidente la artikolo ne povas esti elstara. Do ĝi estu nur leginda. Aldone ofte estas diskuteto en la komentoj, kiujn la voĉdonantoj liveras. Kaj oni tute ne povas uzi la mekanismon de la bildoj, ĉar unue la bildoj estas sur la paĝo dum nur unusola tago, due da bildoj estas tre multe, kaj trie bildoj rajtas ripetiĝi. Tamen oni evidente NE ripetu ADLS-ojn. Oni bezonas tute novan alian ĉiun semajnon. Aldone, la artikolo plej konvene estu nova artikolo, kvankam tio ne ĉiam eblas. Pro manko de proponoj mi iam kaj iam elfosis malnovan artikolon. Sed ekde kiam mi enmetis returne ĝis la nasko de la Vikio ĉie la ŝablonon Jama ADLS, tio ne plu estas tiom malfacila. Se ĝi ne entenas la ŝablonon, ĝi neniam estis ADLS kaj, se laŭe bonega, povas esti proponata. Kaj se vi faros ion malĝuste aŭ maljuste aŭ kontraŭregule, tiele, tiele, tuj kriĉos almenaŭ dek protestantoj. Kaj se estos tro da kriĉoj, oni povos ĉiam diri, do "Faru mem!" (LMP!). Vi vidas, mi pro tute aliaj kialoj diris "Faru alia!". Sciu, neniu arestos vin kaj same neniu tribunalo monpunos vin, se vi faros ion ne tute korekte. Do miaopinie, kara Malhela Mustelo, iel vi starigas vin mem obstakle en vian propran vojon. Evidente, se oni promesus lasi la sinkronigon de specifa membiografia paĝo en paco ...   -- PEJNO Simono Diskuto  19:32, 7 Sep. 2012 (UTC)
Mi ne komprenas, kial la tri aferoj menciitaj de vi malhelpas adapti tiun meĥanismon.
  • La bilda meĥanismo kalkulas la nombron da pasintaj tagoj de difinita dato. Se tio eblas, eblas dividi tiun nombron per 7 kaj rondigi la rezulton al la pli malalta ĉirkaŭa entjero ({{#expr: floor ... }}, kaj jen oni havas la nombron da pasintaj plenaj semajnoj. La komenca dato estu lundo, tiam lunde devus aperi nova artikolo de la semajno. La resto devus esti relative triviala. Kion mi miskomprenas?
  • Ke da bildoj estas pli ol da artikoloj, estas tute nerilate. Kiam artikolo elektiĝas kiel leginda aŭ elstara, eltiraĵo povas tuj esti kreata kaj metata en similan formularon, per kiu oni povas proponi bildon de la tago.
  • Laŭ kion mi komprenas, ankaŭ la bildoj de la tago ne ripetiĝas. Kie estas do la diferenco?
Cetere, mi rimarkis, ke iu - supozeble vi, mi ne kontrolis tamen - metis sur la ĉefpaĝon anoncon, ke la servo nuntempe ne funkcias. Fakte mi ja planas la sekvan dimanĉon afiŝi novan ADLS, mi tamen ne faris tion ĉi-semajne, ĉar ne estas sencohave havi artikolon de la semajno, kiu poste staras tie nur dum tri tagoj (kaj en la komenco de la semajno mi ne havis tempon) ... nu, ne gravas tamen, la tuto tamen ŝajnas al mi reforminda kaj tial mi petas pli da opinioj. darkweasel94 (diskuto) 21:37, 7 Sep. 2012 (UTC)
 Do faru! Simple, ĉesu priparoli, pridubi, pridiskuti, priplani, reprojekti, rereguligi, plibonigi, reformemi, pribabili, voli iel ajn aŭtomatigi, tute simple &#151; mem faru! Cetere, la pretigon de konvena eltiraĵo oni tutcerte ne povos aŭtomatigi. Kaj jen la ĉefa permana laboro. Aldone la eltiraĵo devas esti aktuala, do respondi al la aktuala versio de la artikolo, ne al iu dekfoje korektita versio de la antaŭa jaro. Aldone ne estas ĉiam simple trovi konvenan cliff-hanger (tensikreskigan lokon) por la ankro por la Legu plu. Aparte de tio, la proponoj ne troviĝas iel per si mem kaj voĉdonantoj estas tiom raraj kiel la membroj de endanĝerigita specio. -- PEJNO Simono Diskuto  22:35, 7 Sep. 2012 (UTC)
 Cetere, bildoj estas ĉi-momente 550. Do vi ne rimarkas, kiam ili ripetiĝas post 550 tagoj. ADLS-oj estas malpli ol 300 kaj la plej malnovaj ofte tute ne plu estas iel ajn ekzemplodonaj laŭ la hodiaŭaj postuloj kaj normoj. Do oni prefere kaŝu ilin, ol montri ilin ĉefpage.   Aldone la antikvaj eltiraĵoj estas iam tre strangaj kaj intertempe ne plu respondas al la hodiaŭaj versioj de la ĉefartikoloj. Do oni devus parte refari ilin. Aparte de tio, mi menciu eble, ke nur-leginda artikolo vere nur tre esceptokaze iĝu ADLS. Rigore principe nur-legindaĵoj fakte neniam ajn iĝu ADLS. La elstara=ne de Ŝablono:Jama ADLS estis proprasence nur por solvi la problemon pri kelkaj artikoloj el la fora pasinteco, kiujn oni laŭ la hodiaŭaj nivelpostuloj kvazaŭ miselektis. Ekz: Unua mondmilito, Dua mondmilito, kaj kelkaj pliaj. -- PEJNO Simono Diskuto  00:17, 8 Sep. 2012 (UTC)

Pliaj viaj opinioj estas saĝaj! Mi proponas jenon:

  1. Elektado de ADLS estu tute sendependa de elektado de elstaraj kaj legindaj artikoloj.
    • Du semajnoj estas terure malmulte por bone pritrakti ĉu artikolo estas elstara (cetere, laŭe ŝanĝiĝu ankaŭ maniero por elekti elstaran artikolon...). ADLS devas esti elektita ĉiun semajnon; elstarajn kaj legindajn ni povas elekti ĝuste en tempo kiam ili fariĝas tiaj. Nuntempe okazis ankaŭ ke ertikolo estis elektita ADLS (kaj sekve elstara) eĉ se ĝi enhavis evidentajn erarojn (Historio de matematiko kaj serĉu por (??)).
 Mi kontrolis. Temas ĉie laŭ mia opinio nur pri kelkaj faklingvaj eraroj, kiujn mi nun ĉiujn korektis. -- PEJNO Simono Diskuto  08:16, 9 Sep. 2012 (UTC)
    • Plia grava kialo estas menciita aktivado dum balotado - tiel malmultaj balotantoj ne tiom gravus ol se estus ADLS markata kiel elstara.
  1. Eblas (kaj laŭ mi indas) utiligi aŭtomatan ŝanĝadon. Eblus uzu ekz. Vikipedio:Artikolo de la semajno/{{CURRENTYEAR}} {{CURRENTWEEK}}. (mi ne testis, eble ion ŝanĝi por ke semajno komenciĝu per lundo)
    • Se elektado de ADLS estus sendependa de elektado de elstaraj/legindaj artikoloj tiel oni klare uzu subpaĝojn de Vikipedio:Artikolo de la semajno. Dank' al aŭtomata ŝanĝado oni povus facile pretigi artikolon unu semajnon antaŭ ĝi estus montrita en la ĉefpaĝo. Samtempe estus facilega fari liston laŭ jaro.

Indus pripensi:

  1. Kiom multe oni balotu pri ADLS?
  2. Kiom ofte ŝanĝiĝu tiu artikolo? Monate estas nia ĉefpaĝo montrita ĉ. 50,000-foje kaj ni ŝanĝas artikolon ĉiun semajnon. Por kompari: la slovaka ĉefpaĝo estas monate montrita ĉ. 200,000 - 250,000 foje kaj la artikolo ŝanĝiĝas ĉiun monaton!
    Tamen la slovaka Vikipedio estas iom malpli aktiva ol la Esperanta...

--KuboF (diskuto) 09:16, 8 Sep. 2012 (UTC)

 Se oni volas ŝanĝi la artikolon nur monate, ĝi evidente tiam nomiĝu Artikolo de la monato kaj ne plu Artikolo de la semajno. Sed tion ĝisdate neniu proponis.
Por tio oni devus renomi kvar kategoriojn, adapti tri ADLS-ajn ŝablonojn, modifi la Vikipedian ĉefpaĝon kaj kelkajn ties ŝablonojn, renomi la paĝon ADLS mem, kaj, memkompreneble, modifi ĉie la dokumentadon.

Aldone, la balotoj tute ne daŭras nur du semajnojn. Nur se post du semajnoj la baloto tute ne ekruliĝas, oni konsideru fini ĝin kaj retiri la proponon. Oni povas baloti dek semajnojn, se necese, nome ĉiam tiam, kiam iuj aliaj artikoloj ĉiam denove superis la ĝis tiam akumulitajn voĉdonojn. Ekzemple ĉi-momente la propono Batalo apud Verdun estas jam pli ol kvar monatojn malnova. Ĉiam denove iuj aliaj artikoloj voĉdone preterpasis ĝin.

Fakte se estas regule nur tri aŭ kvar voĉdonoj la rezultoj estas tiel aŭ tiel pli hazardaj ol io alia. Ne temas vere pri balotoj. Jen ŝajnbalotoj.

Kaj mi ankoraŭfoje atentigas, ke aŭtomatigi la komutadon en la Vikipedia ĉefpaĝo solvus plene malĝustan problemon, fakte problemon, kiu ne vere ekzistas. Do malproblemon.

La problemo ne estas la komutado, la problemo estas la pretigo de la eltiraĵoj kaj ties eblaj necesiĝantaj aktualigoj, se iu ero ŝanĝiĝas ie komence de la proponitaj artikoloj rekte antaŭ ties ĉefpaĝa afiŝado. Jen la problemo. Jen la laborigo. Bedaŭrinde ĝuste tiu tasko ne lasas sin aŭtomatigi kaj eĉ post sufiĉe da ekzerco, malgraŭ tio, restas relative temporaba. Fakte mi jam antaŭvide faris multajn eltiraĵojn, jam tuj post la proponado. Tiel mi ne devigis min dimanĉe aŭ sabate devi fabriki iujn eltiraĵojn. Do restis por dimanĉmatene nur la nuda komutado kaj jen vere ne io grandlabora, jen fakte nur bagatelo. Pro iu ajn stranga kialo, ĉiuj volas solvi la malĝustan problemon.

Sciu, tie ĉi parolas iu, kiu fakte funkciigis la ADLS-sistemon ekde aprilo kaj sekve scias pri kio temas. Aldone mi, eble ne sciate, glatigis kelkajn aferojn kaj etendis la sistemon retro en sian propran pasinton por kvazaŭ rondigi la tuton.

De mia vidpunko jen la problemoj:

 I.  Ekhavi aŭ trovi artikolojn 
 II.  Pretigi eltiraĵojn 
 III.  Allogi iujn al balatodo 
Al la problemoj ne apartenas la komutado. Simile ne apartenas &#151; ĉu io estas ne elstara, do nur leginda aŭ ne, ĉu oni jam elektis aŭ ne elektis ion jam aliloke elstara, ĉu temis hazarde pri artikolo plume de mi mem, do plume de la aktuala ADLS-isto. -- PEJNO Simono Diskuto  10:22, 8 Sep. 2012 (UTC)

Dankon al KuboF pro la interesa kontribuo. Mi ne scias, ĉu CURRENTWEEK ĝuste sekvas ISO 8601 (t.e. semajnoj komenciĝas lunde) - se tie ĉi 17 morgaŭ (supozeble laŭ UTC) estos skribita "37", tiam ne, se plu "36", tiam ja, kaj ni povas ĝin uzi. La reston ni eble faru kiel la germanlingva Vikipedio por la artikoloj de la tago (de:Wikipedia Diskussion:Hauptseite/Artikel des Tages) - do oni povas por ĉiu semajno proponi legindan aŭ elstaran artikolon, kaj tiu artikolo fariĝas ADLS, se neniu kontraŭas tion. Supozeble ĉe ni tion farus ĉiuokaze ĉiam la sama persono, do ne estus konfliktoj ...

Mi tamen ne certas, ĉu vere oni proponu artikolojn kiel ADLS, kiuj ne estas jam elstaraj aŭ legindaj. ADLS estu unuflanke instigo al verkantoj verki bonajn artikolojn, por ke ili fariĝu elstaraj aŭ legindaj kaj poste aperu sur la ĉefpaĝo, kaj aliflanke montrado de nia plej bona laboro (= elstaraj kaj legindaj artikoloj) al la ekstera mondo. Se daŭras tro longe marki artikolon leginda aŭ elstara, tiam oni simpligu tion. Tamen daŭro de unu semajno estas ĉiuokaze sufiĉe, se ni nur ĉiun semajnon bezonas novan ADLS - kio estas do la problemo?

Koncerne la eltiraĵojn, al mi ĉiuokaze ne ŝajnas grave, ke ili tekstu precize same kiel la artikolo mem. Estas vere, ke tio estas tro da laboro ne tre necesa. Ili prezentu gravajn faktojn el la artikolo, kiuj instigas la leganton plulegi. Mi forigus do la nuntempajn ankrojn el la artikoloj kaj simple ligus al la artikolo mem, kaj tio ne per butono "legu plu", sed simple ligiligante la titolon en la enkonduko. Vidu la german- kaj anglalingvan Vikipediojn por ekzemploj, kiel mi imagas tion.

Do, balotu ni pri legindeco kaj elstareco, kaj la artikolon de la semajno ni elektu el tiuj artikoloj simple per interkonsento - la unua, kiu venas por certa semajno, povas pretigi eltiraĵon, kaj se iu kontraŭas tion - eble ĉar en tiu semajno okazas io tre grava, kaj artikolo rilata al tiu evento estu ADLS - oni diskutu, kaj nur tute ne trovinte interkonsenton oni balotu.

Cetere, vidu, kiel senpartoprene aspektas Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj kaj Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj. Tien allogi pli da homoj devus esti almenaŭ ne pli malfacile ol allogi ilin al la ADLS-proponoj. Antaŭ ol fari ion ajn, ni tamen ankoraŭ trovu pli da kundiskutantoj, ĉar tri personoj vere ne decidu pri tiel grava temo kiel markado kaj montrado de niaj plej bonaj artikoloj. darkweasel94 (diskuto) 19:32, 8 Sep. 2012 (UTC)

 Strangaj komentoj. Memkompreneble, oni supozeble povas ankaŭ kvazaŭ blinde pritrakti tiujn ĉi aferojn, se oni nepre volas. Ĉi-momente la Angla Vikipedio uzas precize la samajn eltiraĵojn kiel ni. La sola diferenco estas, ke oni ne metas ankron, oni ligas nur al la komenco de la artikolo, ne al la plu-legu-punkto. Do jen malprogreso. Ĉi-momente la Germana Vikipedio same ne uzas ankron kaj eĉ ne la originalan tekston. Oni verkis, almenaŭ por la ĉi-momenta artikolo, praktike plene novan superrigardon. Do jen konsiderinde pli da laboro ol nun. Ambaŭokaze, do kaj Angle kaj Germane, rilate la eltiraĵojn oni devas:
 1.  krei paĝon por la eltiraĵo 
 2.  elekti kaj transpreni konvenan tekstlongon 
 3.  forigi informkestojn 
 4.  forigi mesaĝkestojn 
 5.  forigi bildojn 
 6.  elekti specifan bildon kaj ŝanĝi ties grandon 
 7.  forpreni referencojn 
 8.  okupiĝi pri ruĝaj ligiloj 
 9.  eble ankaŭ okupiĝi pri sekcia titolo 
 10.  eble kombini tekstojn el du malsamaj lokoj 
 11.  kontroli ke almenaŭ en la eltiraĵo ne estas iuj lingvaj eraroj 
 12.  meti iuspecan ligilon al la ĉefartikolo 
 13.  kontroli la sinkronecon antaŭ ol ĉefpaĝe publikigi 
 14.  kontroli la finaspekton en la Vikipedia ĉefpaĝo kaj se necese korekti 
La preparado de la eltiraĵoj estas ambaŭokaze, do en la Angla Vikipedio kaj en la Germana Vikipedio, precize same laboriga kiel ĉe ni. Do sobre pritraktite, via tuta propono reduktiĝas al la rezigno pri ankro. Ĉu mi gratulu?   -- PEJNO Simono Diskuto  06:37, 9 Sep. 2012 (UTC)
 Kaj la Germana proponsistemo estas same balota (ĉu vi eble pretervidis tion?) kaj eĉ pli laboriga ol nia nuna. La proponanto devas unue mem pretigi eltiraĵon por entute povi proponi artikolon. Jen tre evidente la tuja fino de proponoj fare de ĉiuj nespertuloj kaj sentempuloj! Ĉu vi vere celas tion? -- PEJNO Simono Diskuto  06:51, 9 Sep. 2012 (UTC)

 Rilate CURRENTWEEK, CURRENTYEAR, ktp, mi rekomendas prefere alklaki la apudan butonon. Tie troviĝas ĉio, kion oni bezonus en kombino kun #expr: kaj #ifexpr:. Aldone, oni ne bezonas CURRENTYEAR, oni bezonus eble REVISIONYEAR, sed fakte eĉ tio ne funkcias, ĉar sendube iu iam redaktos la artikolon, ekz. roboto. Oni bezonas la daton de la ADLS-igo. Bonan apetiton!

Evidente, laborŝparema kiel ĉiam, mi ankaŭ ĉion ĉi jam iomete pripensis.   Unuapaŝe oni bezonas datstampaĵon en la artikolo mem, kiu aŭtomate estiĝas, kiam oni metas la ŝablonon {{Nuna ADLS}}, kaj kiu poste ne plu ŝanĝiĝos. Vidu, eble, kiel mi solvis tion por Ŝablono:Nova!. Post tio, oni devus trovi metodon elfiltri la artikolojn precize laŭ tiu ĉi stampaĵo. Eble per la serĉa funkcio. Denove &#151; bonan apetiton!

Alia metodo estus krei subkategoriojn de la de mi enkondukita kategorio:Artikoloj de la semajno por ĉiu jaro aparte. Tiam sufiĉus redakti la du ŝablonojn {{Nuna ADLS}} kaj {{Jama ADLS}} post ĉiu jarŝanĝiĝo.

Aŭ oni povus lerte ankaŭ kombini la du suprajn ideojn.

Sed kiel dirite, la permana komutado vere ne estas la problemo. Jen la facila parto de la tasko.

Kaj rilate aŭtomatigon, oni ne forgesu, ke oni devas ŝanĝi ne nur la Viki-ĉefpaĝe presentatan eltiraĵon, oni devas ankaŭ modifi du artikolojn &#151; nome unu el la pluro da artikoloj kun la ŝablono ADLS al Nuna ADLS, kaj la artikolon kun la ŝablono Nuna ADLS al Jama ADLS kaj eble eĉ okupiĝi pri tio, ĉu ĝi estas vere elstara aŭ ne.

Kaj komuti dimanĉe frumatene havas avantaĝon. Nome tiam, almenaŭ en Eŭropo, homoj, kiuj havas sufiĉe da libertempo dum la semajnfino, vidos dimanĉe alian rekomendaĵon ol sabate. Do semajnfine ili ricevas Viki-ĉefpaĝe du rekomendatajn legaĵojn. -- PEJNO Simono Diskuto  08:16, 9 Sep. 2012 (UTC)
(redakta konflikto) Nu, ne, la germanlingva proponsistemo ne estas vere balota, sed diskuta kaj interkonsenta; do se neniu malkonsentas, ĝi restas por tiu tago, sed ne necesas trovi eĉ unu plian poranton, se neniu kontraŭas. Ne necesas do varbi balotantojn, nur kelkajn interesiĝantojn. Ĉiuokaze oni tie ne priparolas la ĝeneralan taŭgon de artikolo iam fariĝi ADLT (ADLS ĉe ni), sed nur, kiam kiu fariĝu tia. La ĝenerala taŭgo ADLS-iĝi estu establita en propono por elstara/leginda artikolo, kaj nur tie. Jen fakte la plej grava parto de mia propono.
Cetere, la hodiaŭa anglalingva ADLT ja uzas ŝanĝitan eltiraĵon kompare al la vera artikolo. La hieraŭa tion ne faris, tamen la hodiaŭa montras, ke principe ja ankaŭ tie oni ne havas ian dogmon resti ĉe la originalo. Speciale ĉar en vikio la originalo povas ŝanĝiĝi plurfoje dum unu tago!
Kial oni bezonas REVISIONYEAR, mi tute ne komprenas. Ni difinus subpaĝojn kiel Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012 37 (tie oni ankaŭ proponus artikolojn por tiu semajno kaj sur la laŭa diskutpaĝo povas diskuti pri ili) kaj poste enmetus tion en la ĉefpaĝon kiel {{Vikipedio:Artikolo de la semajno/{{#time: o W}}}} (tio produktas Vikipedio:Artikolo de la semajno/2024 17). La leganto vidos do ĝuste la artikolon por la tiam nuna semajno. (Ni vere ne povas uzi CURRENTYEAR, ĉar tio fuŝiĝus ĉirkaŭ la 1a de januaro en plej multaj jaroj.)
La ŝablonojn "nuna" kaj "jama ADLS" ni eble tute ne plu uzu, aŭ ni anstataŭigu ilin per "tiu ĉi artikolo estis elektita kiel artikolo de la semajno por la semajno 18 de la jaro 2015", ankaŭ tio ŝparas iomete da laboro. Cetere mi opinias, ke tiaj ŝablonoj staru en la fino kaj ne en la komenco de artikolo, sed jen nur flankaĵo.
Mi nun enmetos, laŭ la ĝisnuna sistemo, la novan artikolon de la semajno. Mi esperas, ke ĝis la venonta dimanĉo ni trovos ian interkonsenton, por ke ni povu tiam lanĉi iun novan sistemon. Ĉu pri tio ĉi vere interesiĝas nur tri personoj? darkweasel94 (diskuto) 09:25, 9 Sep. 2012 (UTC)
Nu, fakte la nuna elektita artikolo metroo de Vieno estas bonega ekzemplo de artikolo, kie tutsimple ne estas sencohave uzi la "ankran" sistemon. La enkonduko estas ridinde mallonga, kaj la artikolo komenciĝas per la historio - jen vere ne io, kio aperu sur la ĉefpaĝo. Se vi volas, vi povas nun denove diri, ke mi starigas min obstakle en mian propran vojon, sed jen mi rimarkas la fuŝitecon de la nuna sistemo. Mi reverkis la enkondukon, tiel mi povos nun verki eltiraĵon.
Cetere, mi provis krei ŝablonon uzeblan samtempe por proponitaj, nunaj kaj jamaj ADLS-oj samtempe, en la nova sistemo, ĉe uzanto:darkweasel94/adls. Tio tamen ankoraŭ ne ŝajnas funkcii. Eble iu pli sperta ol mi pri vikia programado povas helpi. darkweasel94 (diskuto) 10:14, 9 Sep. 2012 (UTC)

Ĉu alia sistemo? redakti

 Mi ne scius, kial oni ne uzu ankron en Metroo de Vieno. Mi ĵus metis iun. Sed fakte vi ne kiel mi konstruis cliff-hanger por allogi al plua legado. Ekzemplo pri tia eblo estis videbla en Muta cigno, nu, antaŭ ol vi forigis ĝin. Do oni povis tute senprobleme meti ankron kaj same senprobleme alporti la unuan sekcian titolon en la eltiraĵon. Vi povus uzi la precize saman metodon por Metroo de Vieno, sed vi anstataŭe reverkis vian propran enkondukon. Mi demandas min vere kial? Cetere, pro tio la baloto malvalidiĝis, ĉu ne?

Kaj entute, ĉu ne Batalo apud Verdun havis unu voĉdonon pli ol via propra Metroo de Vieno?  

Aparte de tio, mi pro amuzo funkciigis vian ŝablonon, supozeble kiel vi tion celis. Vidu: Ŝablono:;/dokumentado. Tamen, aĥtunk!. Oni devos ankoraŭ rigore testi ĝin. Tute aparte de tio, ke laŭ mia opinio per tio plene malĝusta problemo estu solvata. Ĉiuokaze ekestas pluraj demandoj:

 a)  Kiom da semajnoj estas en unu jaro? 
 b)  Kio pri la jaraj transiroj kaj frakciaj semajnoj? 
 c)  Kio pri ĉiuj ĝisnunaj artikoloj? Ĝuste pro tio mi ne enkondukis tian sistemon. 
 d)  Ĉu la du sistemoj estos poste kongruaj rilate ĉiujn aliajn funkciojn? 
 e)  Kio pri proponitaj artikoloj? Ili evidente estas ŝablone ne vere iel integrigeblaj. 
 f)  Kio pri la enkategoriigoj? Mi testŝablone metas ilin nur por la pasinto kaj la nuno. Tio estas supozeble ĝusta. 
 g)  Kio pri Kategorio:Artikoloj de la semajno, se oni enkondukas subkategoriojn por ĉiu jaro? Mi supozas, ke tio funkcios, sed mi ne kontrolis tion. 
 h)  Mi iel divenas, ke la tuta kaĉo jarŝanĝiĝe ne funkcios. Ĉu vi supozas male? 

Oni ĉiuokaze devus pripensi tian sistemon ĝis la fino. Vi vidas, ke nur unusola spaceto kapablas fiaskigi ĉion

Kaj cetere, meti ŝablonon ĉe la fino de artikolo estas pain in the ass, aparte de tio, ke tio vere estas tre laboriga, se oni volas kontroli dudekon da artikoloj pri la ĝusta meto de la ŝablono. Ĝuste pro tio, mi decidis mallarĝigi la mesaĝkeston kaj meti ĝin komence. Ne forgesu, mi devis enmeti ĝin en ĉirkaŭ 250 jamajn artikolojn, kie antaŭe estis rilate al jama elekto kiel ADLS absolute nenio. Kaj tiu tiama kolektado de la 250 malnovaj ADLS-oj ne estis iel farebla per roboto. Aldone, ne estus iu ajn problemo kunenŝovi la eltar-stelon, kiu fakte ĉi-momente ankoraŭ mankas. Mi ne metis ĝin pro la malnovaj artikoloj kaj akcidente ebla duobla metado &#151; do unue fare de jam ekzistanta elstar-ŝablono, kies ĉeeston mi tute ne kontrolis &#151; ĝi troviĝis ja fine de la artikolo &#151; kaj due de la ŝablono Jama ADLS. Rilate nur kategorion duobla metado ne ĝenas. -- PEJNO Simono Diskuto  14:07, 9 Sep. 2012 (UTC)

Bone, pri la ankro, kiun vi metis mi ne tro zorgas. Sed kial la baloto pro mia nova enkonduko malvalidiĝis? Estas normala afero en vikio, ke artikoloj ŝanĝiĝas, do kial pro tio malvalidiĝis iu baloto pri io ajn?! Tio estas absurdaĵo. Kaj ne, Batalo apud Verdun ne havis pli da voĉoj, ĝi havis kvin porojn kaj unu kontraŭon, dum metroo de Vieno havis kvin porojn kaj neniun kontraŭon.
Frakciaj semajnoj kaj jarŝanĝiĝoj estas neniu problemo. Laŭ ISO 8601, kiun sekvas CURRENTWEEK kaj similaj, semajno apartenas al la jaro, en kiu estas ĝia ĵaŭdo, do la 1a de januaro 2012 (dimanĉo) estis ankoraŭ en la 52a semajno de la jaro 2011. El tio ĉi sekvas, ke jaro havas 53 semajnojn, kiam ĝi komenciĝas kaj/aŭ finiĝas per ĵaŭdo, alie ĝi havas 52.
Kio pri la ĝisnunaj artikoloj? Jes, ja bona demando, sed tio ne detenu nin enkonduki novan sistemon, se la nuna estas fuŝita. Ĝisnunajn artikolojn de la semajnoj, kiuj estis formale elektita nek al legindeco nek al elstareco, ni kandidatigu (ne tuj, sed paŝ-post-paŝe) al tio kaj laŭe decidu movi iliajn eltiraĵojn al subpaĝoj de Elstaraj kaj Legindaj artikoloj. La eltiraĵojn de artikoloj de la semajno, kiuj ne estas eĉ legindaj laŭ la hodiaŭaj kriterioj, ni movu al subpaĝoj de Vikipedio:ADLS.
Ni provu por la jamaj ADLS, paŝon post paŝo, trovi la jarojn kaj semajnojn, kiam ili estis ADLS, kaj laŭe ŝanĝu la ŝablonojn. Ĝis tiam, la ŝablono "jama ADLS" restu tia, kia ĝi estas nun, kaj ni transiru al la nova sistemo. Ĝi tamen ne plu tekstu "elstara" aŭ "leginda".
Proponitaj artikoloj - nu, fakte ĝuste tion mi provis fari en mia uzantospaco, sed tio ne funkciis. Ĝi akceptus kiel parametrojn jaron kaj semajnon, komparus tion al la nuno, kaj laŭe montrus "estas nun ADLS", "estis ADLS de xxx" aŭ "estis proponita por ADLS de xxx". Se vi sukcesas starigi ion tian, bonvolu fari.
Ŝablono en la komenco de artikolo estas eble pli agrabla por redaktantoj, sed multe malpli por legantoj, por kiuj tio estas informo eble interesa en la fino, sed certe ne la unua afero, kiun ili vidu.
Pri la kategorioj mi ne zorgas, verdire, sed certe eblas enkategoriigi laŭ jaroj ktp. darkweasel94 (diskuto) 14:57, 9 Sep. 2012 (UTC)
Cetere, fakte mi rimarkis, ke mia ŝablono en mia uzantospaco funkcias bone: [1] [2] [3], nur en la ŝablona vido mem produktiĝas iu eraro, kial ajn.
Mi ankoraŭ provos iom plibonigi ĝin. Ĝis la sekva semajnfino mi definitive ankoraŭ atendos pliajn opiniojn, ĝis mi faros pli da aferoj. darkweasel94 (diskuto) 15:07, 9 Sep. 2012 (UTC)
 Estas iom strange baloti pri io, kio subite tre ŝanĝiĝas. Do estas la baloto eble la absurdaĵo. Vi espereble tre precize atentis, pri la enkategoriigoj kaj kiel mi programis tiujn en mia testa ŝablono. Ĝuste tion vi nepre bezonos en la via. Atentu ankaŭ pri la kaŝitaj ligiloj en la interpunktado. Fakte, pli ol prezenti al vi ŝablonon jam kompletan, eĉ funkciantan tuj uzeblan, mi ne kapablas. Aparte de tio, mi simple rakontis miajn akumulitajn spertojn pri la ADLS-a tasko. Sed kun mi vi ne devas iel ajn konsenti pri io ajn, kaj laŭ miaj ĝisnunaj observoj, vi tiel aŭ tiel aliopinias. Do vi nun faru tute laŭplaĉe. Tamen mi ne povas finmiri, ke vi volas nun eĉ esplori la tutajn tiamajn ekestajn datojn de la malnovaj ADLS-oj. Mi deziras al vi bonŝancon ĉe tio. Verdire! Kia laboro! Kaj nur por atingi apenaŭ ion ajn, kiam la vere solvinda problemo estus la pluevoluigado de la duonaŭtomatigo por pretigi la eltiraĵojn. -- PEJNO Simono Diskuto  16:19, 9 Sep. 2012 (UTC)

Ekfarado redakti

El la manko de kontraŭaj respondoj mi konkludas, ke neniu kontraŭas mian proponon. Mi do faros nun la unuajn paŝojn al la nova sistemo, enkondukante la ŝablonon en la nunajn proponojn. darkweasel94 (diskuto) 14:20, 11 Sep. 2012 (UTC)

Kion mi jam faris:

Kio devas ankoraŭ esti farata:

Mi esperas, ke mi nenion faris tute malĝuste, kaj ke nun neniu forte malkonsentos pri tio ĉi. darkweasel94 (diskuto) 15:07, 11 Sep. 2012 (UTC)

Kategoriigo de aferoj rilataj al ADLS estis reprilaborita. Rilate al la kesto "Jama ADLS" kiu nun estas supre - ĝi povas esti metita suben per roboto, do almenaŭ tiu ĉi parto de laboro ne pezigos homojn. Eble ekestas la demando, ĉu tiun informon (tiun keston) meti en la artikolon mem aŭ ekz. en ĝian diskuton... (malmuta pensado).
Se mi bone memoras, ni elstarigas ADLS-ojn nur kelkajn monatojn, tial plejparto de ili ne estis elstarigita per sia ADLS-eco. Do eble sufiĉus nura forigo de tiu eco de ADLS-ŝablono. Ja Pejno skribis, ke li aldonadis la ŝablonon "Jama ADLS" sendepende de {{elstara}} aŭ {{leginda}} - se neniu forigis iun el tiuj ŝablonoj, plejparto glitos glate. --KuboF (diskuto) 19:37, 11 Sep. 2012 (UTC)
Ĉu ADLS-econ meti en la artikolon mem aŭ en la diskutpaĝon, ne estas al mi tre grave, sed la angla- kaj germanlingva Vikipedioj metas ĝin sur la diskutpaĝon, do eble tio estas bona ideo (tamen evidente ne ĉio estas bona ideo, nur ĉar aliaj Vikipedioj faras same). Ni prefere ĉiuokaze iam anstataŭigu ankaŭ "jama ADLS" per la nova ŝablono, kun donitaj jaro kaj semajno, do mi ne certas, ĉu indas malsuprigi ĝin, se ni devas ĉiuokaze poste prilabori ĝin permane. Mi tion tamen ankaŭ ne kontraŭas.
Mi samopinias, ke "jama ADLS" ne igu per si mem artikolojn elstaraj; ili fariĝu elstaraj nur, se ili estis elektitaj al tio. Miaopinie indas pripensi nun ankaŭ la utilon de la subpaĝoj de Vikipedio:Elstaraj artikoloj kaj Vikipedio:Legindaj artikoloj. Se ni ne plu uzas ilin por ADLS-oj, ĉu konservi ilin - kiuj cetere eĉ ne ekzistas por ĉiuj elstaraj kaj legindaj artikoloj - nur por "novaj elstaraj artikoloj"? Aŭ ĉu ni eble repripensu, ĉu ni eble ja uzu tiujn eltiraĵojn kaj ŝablonece metu ilin en la koncernajn ADLS-eltiraĵojn? Tiam indas krei tiujn eltiraĵojn jam je elektiĝo kiel elstara/leginda.
Evidentas tamen al mi, ke ni en la sekva tempo kandidatigu la jamajn ADLS-ojn ne jam elektitajn al elstareco aŭ legindeco. La eltiraĵojn de tiuj artikoloj, kies kandidatiĝo malsukcesas, ni evidente movu al koncerna subpaĝo de Vikipedio:ADLS. Malfermita restas la demando, ĉu ni tion faru ankaŭ pri aliaj subpaĝoj de Vikipedio:Elstaraj artikoloj kaj Vikipedio:Legindaj artikoloj. Ĉu jen iuj opinioj? darkweasel94 (diskuto) 20:15, 11 Sep. 2012 (UTC)

Misfarado redakti

 Sisteme plene egale, kial oni volas rezigni pri la ideo meti ankron por povi post legado de la eltiraĵo en la Vikipedia ĉefpaĝo salti al la precize ĝusta loko en la plena artikolo por tie komforte daŭrigi sian legadon?

Kaj kial KuboF surŝultrigas al si la penon eĉ forigi la ankron jam metitan en la artikolo Metroo de Vieno kaj paralele modifi la respektivan ligilon en la eltiraĵo por ja subpremi tian mekanismon?

Ĉu salti al la precize ĝusta plulegada loko ne estas progreso kaj plibonigo? Ĉu jen ne pligrandigo de la komforto de la uzulsurfaco?

Aldone mi demandas min, kial oni tute ne dokumentadas la novan version de la ŝablono ADLS? Ĉu oni vere opinias, ke skribi ŝablonojn, ne dokumentante, estas iel ajn konvene, aŭ eĉ iel ajn profesie? Ĉu tio ne estas simple amatora kaj fuŝa? -- PEJNO Simono Diskuto  07:10, 14 Sep. 2012 (UTC)

Koncerne la ankrojn, la ĝisnuna sistemo havas plurajn malavantaĝojn:
  • En la eltiraĵo ne estas, kaj speciale estontece ne estos, ĉiam precize la sama teksto kiel en la unua parto de la artikolo, speciale ĉar ankaŭ dum unu semajno la teksto povas ja ŝanĝiĝi. La leganto vidu do tion, kio estas fakte nun en la artikolo.
  • Mi dubas, ke plej ofte legantoj fakte legas unue la tutan eltiraĵon kaj poste klakas "legu plu"; almenaŭ mi plej ofte traskanas la eltiraĵon por scii, ĉu la temo estas interesa, kaj poste eble iras al la artikolo kaj tie legas la tuton.
  • La ankroj estas videble montrataj en la artikolo, kaj tio ne nur dum la artikolo estas sur la ĉefpaĝo. Havi ankrosimbolon ie meze de la artikolo, nur ĉar ĝi estis iam ADLS, estas konfuze, malbele kaj aspektoĝene.
Koncerne la dokumentadon, vi pravas, ke indas tion ankoraŭ fari. darkweasel94 (diskuto) 10:26, 14 Sep. 2012 (UTC)
 Imagu nur, oni povas meti eĉ simbolo=ne por meti ankron sen simbolo. Nekredeble, ĉu ne? Do kia stranga viaflanka argumentado. Vi kritikas ion, kio ne estas, se oni tion ne volas. Do sufiĉus meti simbolo=ne por malaperi la videblan ankrosimbolon. Jen vere tipa sinteno tie ĉi. Oni prefere neniigas la laboron de alia, ol eble pli bone (fakte nur pli plaĉe al si) solvi ion, evidente, leginte la dokumentadon. Nur pro tio, ke oni eble mem ne dokumentas ion, tio ne signifas, ke ĉiuj aliaj ne dokumentas siajn ŝablonojn. En la Angla oni dirus al vi: "RTFM!" -- PEJNO Simono Diskuto  12:25, 14 Sep. 2012 (UTC)
Pri "simbolo=ne" mi fakte ne sciis, sed ĝi ne ŝanĝas la aliajn du menciitajn punktojn. Vi ŝatas paroli pri "neniigo de laboro de alia", sed ĉu vere estas tiel nekompreneble, ke fojfoje povas esti plibonigo forigi ion? La sentoj de tiu, kiu skribis ion, estas evidente la plej malgrava afero, kiam ni provas verki enciklopedion. Do argumentu alimaniere, per argumentoj koncerne la legantojn kaj la postajn redaktontojn, sed mi dubas, ke entute ekzistas vere bonaj argumentoj por la ankro. Almenaŭ en:WP:MERCY ne estas argumento. darkweasel94 (diskuto) 13:03, 14 Sep. 2012 (UTC)
 Via dua argumento estas nur esprimo de via opinio. La tria baziĝis simple aŭ sur via nescio aŭ sur via nescivolo. Do la sola argumento via, kiu vere iel validus, estus, se oni ne plu citus el la orginala artikolo kaj anstataŭe verkus superrigardon de la artikolo. Ĉu vere jen via plano? Tiel vi fakte sukcesas pligrandigi la ŝarĝon por la ADLS-isto. Laŭŝajne vi planas mem pretigi tian superrigardon por ĉiu kandidato (kiu fakte ne plu estas kandidato, temas simple pri via elekto el la novdate elstariĝintaj). Do vi volas verki superrigardojn, ĉar se ne, ankro estus objektive la pli bona kaj komforta solvo por la uzuloj.
Cetere, oni ĵus forigis la ankron, kie la teksto en la eltiraĵo estis fidela kopio de la teksto de la artikolo mem, do viaj tutaj argumentoj estas miaopinie nur klopodoj kamufli la fakton, ke vi simple ne volas &#151; kial ajn &#151; uzi ankrojn. Ĉu eble nur pro tio, ke jen ne via propra ideo?

Ĉiuokaze, mi estas tre scivolema, kiom longe vi volos fakte daŭrigi la aferon kun pli granda laborŝarĝo, ol antaŭe necesiĝis. Aldone mi tre scivolemas, kiel vi volos estonte entute kolekti la artikolojn. Dum la ĵusaj monatoj la balotoj pri elstara havis apenaŭ iun ajn elmeton.

Kaj mi ne hezitu memorigi, ke vi jam anoncis, ke vi volas:

 I.  dati ĉiujn malnovajn ADLS-ojn, nome ĉirkaŭ 280 artikolojn, 
 II.  mal-ADLS-igi ĉiujn ne-elstarajn artikolojn el tiuj kaj balotigi ilin, 
 III.  kaj supozeble, se sukcesintaj, eble re-ADLS-igi ilin. 

Multe da laboro.

Parenteze, se vi volas rezigni pri balotado por ADLS mem, kaj eble jen ne malbona ideo, estus konsekvence kombini ankaŭ la balotojn pri leginda kaj elstara. Alivorte, kio estas eble ne elstara tamen sufiĉus por fariĝi leginda. Tio estus nur logika. Fakte, ne vere havas sencon meti artikolon al elstarbaloto, malsukcesi, kaj poste remeti ĝin al legindbaloto. Laŭ mi estus eĉ pli strange meti unusolan artikolon samtempe al ambaŭ balotoj. -- PEJNO Simono Diskuto  19:20, 14 Sep. 2012 (UTC)
Mi jam diris, ke ne estas (estu) nepre, ke la eltiraĵo havu precize la saman tekston kiel la artikolo mem, ja teni ĝin ĝisdata kun eble konstante ŝanĝiĝanta artikolo estus multe da nenecesa laboro. Pri la preciza teksto povas tamen decidi tiu(j), kiu(j) verkis la eltiraĵon. Kaj se tio estas la kazo, ankroj estas evidente plene fuŝa sistemo por la legantoj. Supozeblas, ke pro bonaj kialoj aliaj grandaj Vikipedioj ne realigis tiun "genian ideon".
Fakte la nova sistemo estas simple, ke ĉiu povas elekti artikolon elstaran aŭ legindan, kiu prefere neniam antaŭe estu ADLS - sed devas tiam ankaŭ verki eltiraĵon. Kiom da personoj fakte partoprenos en tio, ni nun ankoraŭ ne povas diri, do ankoraŭ neniun vi povas nomi "ADLS-isto". La nova sistemo cetere fakte celas malpliigi la necesan laboron, ĉar nun verki eltiraĵojn estas la sola necesa laboro, kaj tiu povas esti farata jam longe antaŭ ol la artikolo fakte aperos.
Mi supozas, ke kun la reformita ADLS pliiĝos la kandidatoj por elstaraj kaj legindaj artikoloj, ĉar ĝis nun ni faris pli-malpli la saman aferon sur la ADLS-balotpaĝo, kaj ja ankaŭ tio pli-malpli funkciis kaj elmetis sufiĉe da ADLS-oj. Tion ja povas fari ankaŭ balotoj pri elstaraj kaj legindaj artikoloj.
Koncerne viajn aliajn punktojn, jen parte aferoj ankoraŭ diskutendaj tie ĉi. Mi bonvenigas ĉies opiniojn pri la ankoraŭ malfermitaj punktoj, sufiĉe detale elskribitaj pli antaŭe en tiu ĉi sekcio. Por la aliaj partoj, Romo ne estis konstruita dum unu tago; KuboF kaj mi pretigis nun la esencaĵojn por la ADLS-reformo, pri la resto parolu ni poste, kiam ĉio funkcias. Jen vere neniom urĝaj aferoj. darkweasel94 (diskuto) 21:44, 14 Sep. 2012 (UTC)
 Nu, ankroj ne estas specife geniaj, ili estas memkomprenebla kaj plene normala elemento de modernaj uzulsurfacoj. Se vi preferas fasadon kun sinteno el 1970, jen via afero. Eble vi preferas ankaŭ limeverdajn, nurtekstajn vidigilojn. Oni ne disputu pri gusto, ĉu ne? Evidente, la ID-mekanismo figuras eĉ kiel integra parto de HTML nur pro sia plena senutilo. Kaj kiel mi ĉiam el mia propra sperto emfazis, la ĉefŝarĝo estas la verkado de la eltiraĵoj, ne la komutado. Kaj supozi, ke iuj verkos por vi la eltiraĵojn estas naive. Mi jam iel supozis, ke jen via celo. Vi vidos, kio okazos, aŭ eble pli bone, kio ne okazos, kredu min.   -- PEJNO Simono Diskuto  06:23, 15 Sep. 2012 (UTC)
Ke ankroj povas fojfoje esti utilaj, tion vi ne bezonas diri al mi. Sed miaopinie ne en tiu ĉi specifa okazo. Cetere kiel vi alvenis al la ideo, ke mi iel respondecas pri verkado de eltiraĵoj pli ol ĉiu alia uzanto? darkweasel94 (diskuto) 13:13, 15 Sep. 2012 (UTC)
 Se ne iu persone alprenos la respondecon pri la eltiraĵoj kiel parton de la ADLS-a afero, mi ne kredas, ke multe okazos. Simple atendu kaj observu. Unua afero estas proponi artikolon por iu baloto, tute alia afero estas prepari taŭgan celspackonvenan eltiraĵon por la enŝovo en la ĉefpaĝon. Ne nur la laboro malsamas, ankaŭ la necesaj sperto kaj ekzerco malsamas. Oni vidos. -- PEJNO Simono Diskuto  21:28, 16 Sep. 2012 (UTC)

Nuligo de la reformo redakti

 La reformo ĥaosigis la sistemon. Mi petas nuligi la debaton pri la reformo de la servo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:14, 19 Sep. 2012 (UTC)

La ligitaj du paĝoj estas evidente jam de jaroj tute eksdataj. Ĉu iu malkonsentas, se mi ilin reverkas laŭ la alilingvaj ekvivalentoj? Aŭ ĉu mi lasu tion al administranto? darkweasel94 (diskuto) 11:34, 12 Sep. 2012 (UTC)

Mi opinias: Redaktu kun kuraĝo! Dankon. - Yekrats (diskuto) 21:06, 12 Sep. 2012 (UTC)
Bone, farite. Mi krome forprenis de ili ĉiujn enhavojn, kiuj interesas ne reuzantojn, sed nur aŭtorojn. Eble tiujn enhavojn indas tamen meti sur alian paĝon. Cetere, Vikipedio:Aŭtorrajto kaj Ŝablono:ĈefPaĝo/PriKopirajto estu prefere plenŝlositaj pro leĝaj kialoj - tie vere ne estu fuŝoj. darkweasel94 (diskuto) 11:12, 13 Sep. 2012 (UTC)

Ĉu al roboto Luckas-bot mankas permeso? Kiel solvi? redakti

Se mi ne eraras, la roboto Luckas-bot ne disponas pri permeso nek pri reviziaj rajtoj, kio kaŭzas, ke ĝi kreas amason da ne kontrolitaj redaktoj, kiuj fakte laŭ mia prijuĝo estus absolute enordo. Ĉu iu el la burokratoj povas okupiĝi pri la afero? Luckas ja estas Stevardo, do fakte lia roboto devus ne postlasi malkontrolitajn redaktojn. Ĉu eventuale temas pri ĝenerala misfunkcio? Ĉu mi eventuale povus solvi la problemon, se mi simple atribuus al tiu robot la rajton de kontrolanto? Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:29, 12 Sep. 2012 (UTC)

Luckas-bot havas jam ĝeneralan statuson de roboto, kaj ties redaktoj estas aŭtomate kontrolitaj. Vidu ekzemple je Esperança : " 20:09, 23 Jun. 2012‎ Luckas-bot (Diskuto | kontribuoj | forbari)‎ e . . (1 094 bitokoj) (+29)‎ . . (r2.7.2) (robota aldono de: es:Esperança (Paraíba)) (malfari) [aŭtomate kontrolita]" Cetere ties lasta redakto okazis la 23an de junio. Sed fakte li ne havas statuson revizianto: Se vi Didi opinias ke li estas fidinda kontribuanto, bonvolu jes doni al li statuson de revizianto --Arno Lagrange @ 20:52, 12 Sep. 2012 (UTC)
Tre stranga, Arno. Mi rigardis la paĝon "Vikipedio:Roboto" kaj eĉ la anglan kaj la francan versiojn, kaj mi neniam legis ke roboto povas kontroli sin aŭtomate (sen la statuson revizianto, evidente). Estas strange, ke Luckas-bot povas fari tion. Ĉu ĝi uzas kelkfoje misteran kodon aŭ aĵon?
Se vi donas la statuson revizianto al Luckas-bot, jen parto de iu alia problemo ĉe kontrolendaj ŝanĝoj solvita! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:45, 12 Sep. 2012 (UTC)

Bildo sur la ĉefpaĝo redakti

Kiel mi skribis ĉi-antaŭe, mi ĝisdatigis Ŝablono:ĈefPaĝo/PriKopirajto. Tamen nun aperas sur la ĉefpaĝo plu la GNU-kapo; necesus korekti tion en Ŝablono:ĈefPaĝoSekcio/bildo, mi ne povas fari tion pro iu kaskada ŝloso. Mi proponas Dosiero:Copyright.svg.

Esplorante pri tio, mi krome rimarkis, ke Ŝablono:ĈefPaĝoSekcio uzas {{ligo el bildo}}. Tio estas supozeble rompo de kopirajto, ĉar ni uzas ankaŭ kopirajte protektitajn bildojn en tiuj lokoj sur la ĉefpaĝo, kaj se ne estas ligilo al la priskriba paĝo, ne eblas al la leganto eltrovi la aŭtoron de la bildo; ni tamen laŭ la licencoj devas mencii tiun. Alternative ni povas anstataŭigi la bildojn per bildoj, ĉe kiuj ni nenion devas mencii (t.e. plejparte publikhavaĵaj).

Cetere, miaopinie ni bezonas iun ŝablonon, kiun oni povas meti sur la koncernan diskutpaĝon por peti redakton de ŝlosita paĝo (kiu evidente laŭe enkategoriigu), aŭ ĉu ni jam havas ion kiel en:Template:editprotected? Alie necesos ĉiufoje skribi tien ĉi. darkweasel94 (diskuto) 20:48, 13 Sep. 2012 (UTC)

Saluton Darkweasel, kaj dankon pro via utila laboro pri la vikipedia funkciado, kiu ne kontribuas enhave al artikoloj, sed estas des pli grava ĝuste ĉar malmultaj emas zorgi pri tiaj aferoj. Mi ŝanĝis la bildon ĉe la kopirajta indiko, sed metis ne vian proponon sed Cc-white.svg, ĉar ĝi simile al la antaŭa GNU/GFDL-bildo indikas rekte la licencon aplikatan, ne nur ĝenerale "kopirajton" (kio eĉ povus mise ŝajnigi ke la enhavo estas plene protektata de la tradicia kopirajto).
Vi pravas ke havi bildojn sen eblo de ekscio pri la atribuo ne estas bona. Ni devus anstataŭgi ilin ĉiujn per publikhavaĵaj alternativoj, aŭ fari ilin ligiloj (kio ja konfuzas, se oni fakte intencas klaki la titolon kies parto la bildo ŝajnas esti). Se vi emas kontroli la permesilojn por la unuopaj bildoj kaj trovi taŭgajn alternativojn, mi volonte asistos en la ŝanĝado poste, kvankam tio ja influos la aspekton de la ĉefpaĝo kaj eble do ne tuj plaĉos al ĉiuj (tiam ni diskutu kion fari plu).
Ŝablonon por peti redakton de ŝlosita paĝo mi ne konas ĉi tie. Mi ne kontraŭas ties instalon, sed konsiderante la malgrandecon de nia komunumo kaj la oftecon kun kiu ĝis nun neadministrantoj okupiĝas pri redaktado de ŝlositaj paĝoj, mi tamen opinias plu pli efika ke oni simple skribu tien ĉi. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 21:35, 13 Sep. 2012 (UTC)
Nuna bildo Licenco Alternativo(j) sen atribudevo
  File:HILLGIALLO stella.png gfdl, cc-by 3.0   File:Emblem-star.svg
  File:EstrellaOro PPN.svg
  File:Full Star Yellow.svg
eble aliaj en commons:Category:Star icons
  File:Magnifying glass 01.svg cc-zero, do bona
  File:Nuvola apps filetypes.svg lgpl   File:QW Question Mark.jpg (kvankam estus pli bone havi iun SVG-dosieron)
  File:Cc-white.svg cc-by 2.5, sed mi pensas ke tio devus esti pd-ineligible, do tio ne estas laŭ mi ŝanĝenda   File:CC iuj rajtoj rezervitaj.svg (sed la licenco tie ŝajnas al mi malĝusta, ĉar evidente tio baziĝas sur File:CC some rights reserved.svg kiu estas gfdl/cc-by-sa-3.0/cc-by-sa-2.5-nl)
  File:Emblem-pictures.svg lgpl trovis nenion bonan, sed facilus krei ion
  File:COTWnew.png lgpl trovis nenion bonan
  File:Crystal 128 knode.png lgpl   File:Magazine.svg
  File:Journal.svg
aliaj en commons:Category:Newspaper icons
  File:Icon tools.svg cc-by-2.5, gfdl, cc-by-sa-3.0   File:Tools-spanner-hammer.svg
  File:Tools.svg
  File:Tools blue.svg
  File:Tools red.svg
  File:Question dropshade.svg pd-ineligible, do bona
  File:Erioll world.svg lgpl   File:Ambox globe.svg
  File:Geographylogo.svg
  File:Globe.svg
  File:Internet-web-browser.svg
aliaj en commons:Category:Globe icons
  File:Nuvola devices blockdevice.png lgpl trovis nenion bonan
Do por kelkaj bildoj mi fakte trovis en la Komunejo neniun vere bonan alternativon. Ŝajnas, ke simple ligi al la koncerna priskriba paĝo estus multe pli racia kaj praktika solvo. Legantoj baldaŭ lernos, ke klaki bildon portas ilin al priskriba paĝo de la bildo. darkweasel94 (diskuto) 11:07, 14 Sep. 2012 (UTC)
Se la rimedo {{ligo el bildo}} estas uzata estas pro tio ke ne gravas la posedanto de kopirajtoj sed ke oni celas helpi al leganto orientiĝi al iu temo. Dum ĉe bildoj en artikoloj la normala sinteno estas ke alklako sur bildo gvidas al la dosiera paĝo kie normale troviĝas ĉiuj kopirajtaj informoj, tute alie statas kun bildetoj uzataj por gvidi legantojn al kategorioj ĉeftemoj ktp. Fuŝi tiun sintenon pro freneza adorado de kopirajto estas simpla stultaĵo. Ekzistas rimedo per iu (i) bildeto aldoni ligilon al la dosiera paĝo sed kaze de la ĉefpaĝo tio estus tute fuŝa. Estas limoj al la superregado de kopirajta manio. --Arno Lagrange @ 20:28, 14 Sep. 2012 (UTC)
Se ne estis sufiĉe klare mi forte kontraŭstaras forigon de uzo de la rimedo {{ligo el bildo}} ĉe bildetoj uzataj en ĉefpaĝo. Ĉu klare ? --Arno Lagrange @ 20:33, 14 Sep. 2012 (UTC)
 Bedaŭrinde, la fasonado de fasadoj ne estas, laŭ mia opinio, unu el la fortoj de Darkweasel. Pro tio li supozeble tute ne kapablas ekkoni iun ajn avantĝon de bildo, kiu ne kondukas uzulon rekte al la kopirajta informilo. Do vi parolas al ŝtona muro kaj esperas, ke ĝi aŭdu.  Fakte tie ĉi regas dogmoj, ne prudento.  -- PEJNO Simono Diskuto  06:57, 15 Sep. 2012 (UTC)
Malprave, mi ja scias, ke unu avantaĝo ekzistas: malspertaj uzantoj povas atendi tion kaj sekve klaki sur la bildon kaj ĉagreniĝi, se ili ne alvenis tie, kie ili atendis. Tamen kontraŭ tio staras unue la avantaĝo, ke pli spertaj uzantoj kiel mi ja atendas la priskriban paĝon je klako sur bildo (kaj do male ĉagreniĝas, se tiam ili alvenas en iu enhava paĝo), kaj due la kopirajta problemo, kiun mi menciis. darkweasel94 (diskuto) 13:08, 15 Sep. 2012 (UTC)
 La Vikipedio estas nek por vi nek por Vikipediistoj. Ĝi estas por uzuloj, kaj estas tre evidente, kiun solvon oni ĉefpaĝe apliku kaj kiun ne. Almenaŭ, estas tre evidente por programistoj, kiuj profesie okupiĝis pri la fasonado de fasadoj, por iuj aliaj eble iomete malpli. Do temas verdire pri la malkonkordo inter dogmo kaj prudento. Aparte de tio, viaj fasadaj supozoj estas tiel aŭ tiel iomete decentraj kaj certe ne mezum-uzulaj &#151; vidu Legu plu. -- PEJNO Simono Diskuto  18:42, 15 Sep. 2012 (UTC)

Ĉar plu validas en Vikipedio GFDL kial forigi la gnukapon kiu simbolas tion ? Ĉu vi volas forviŝi la tutan historion de vikipedio kiu aperis nur kiel rezulto de la malfermkoda kulturo ? --Arno Lagrange @ 20:40, 14 Sep. 2012 (UTC)

Per sia redakto Darkweasel94 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) forigis grandan parton de la paĝo Vikipedio:Aŭtorrajto. Ĉu prave ? --Arno Lagrange @ 20:44, 14 Sep. 2012 (UTC)
Eble temas pri iuspeca kopirajt-manio, kaj se multaj forte kontraŭstaras tion, ni evidente ne faru tion, mi nur proponis ion, ĉar ja povas esti kopirajtaj problemoj, se ni uzas tiujn bildojn tute sen atribuo.
Mi forigis parton de Vikipedio:Aŭtorrajto por havi tie nur tiujn informojn, kiuj interesas legantojn kaj reuzantojn. Miaopinie ja indas havi la informojn por kontribuantoj ie, sed ne en la sama paĝo, kie ni informas, kiel reuzi Vikipediajn enhavojn. Tio estas al mi tamen ne la plej grava parto, plej grave estis informi pri CC-BY-SA-3.0.
La GNU-kapon Blahma tre prave forigis, ĉar la teksto mem nun temas pri CC-BY-SA-3.0, do evidente ankaŭ la bildo spegulu tion. CC-BY-SA-3.0 estas fakte la sola licenco, sub kiu estas nepre ĉiuj enhavoj (kiuj ne estas kopirajtrompe enmetitaj), ĉar Vikipedio akceptas ankaŭ tekstojn nur sub CC-BY-SA-3.0, vidu punkton 7c de la uzkondiĉoj. darkweasel94 (diskuto) 21:23, 14 Sep. 2012 (UTC)

Ĉu informkestoj pri filmoj, asocioj, libroj, revuoj, ktp? redakti

Saluton. Mi ŝatus scii ĉu en Vikipedio en Esperanto haveblas informkestoj pri filmoj, asocioj, libroj, revuoj, politikaj partioj, politikistoj, personoj, ktp. Kokrete mi bezonas tiajn, kiajn mi ĵus citis. Mi trovis informkestojn pri aliaj temoj (malmultaj), sed ne pri tiuj. Dankon.--Pangea (diskuto) 23:38, 13 Sep. 2012 (UTC)

 Por la plej multaj de la temoj, kiujn vi menciis, estas miaopinie ja Informkestoj. Se ne, uzu Informkeston universalan, kiun vi povos libere adapti laŭ viaj necesoj. -- PEJNO Simono Diskuto  06:53, 14 Sep. 2012 (UTC)
Kie mi povas trovi la informkestojn pri tiaj temoj?--Pangea (diskuto) 13:28, 14 Sep. 2012 (UTC)
Pri filmo vidu: En uniformo! --Crosstor (diskuto) 11:29, 14 Sep. 2012 (UTC)
La informkestoj estas la jenaj:
Por asocioj kaj revuoj vi povas uzi la jam menciitan {{informkesto universala}}. Sed vi ankaŭ povas rigardi la liston en speciala paĝo. --Tlustulimu (diskuto) 14:55, 14 Sep. 2012 (UTC)

Koran dankon.--Pangea (diskuto) 15:42, 14 Sep. 2012 (UTC)

Mi havas problemeton uzante la informkeston pri libroj. En la suba parto de la artikolo aperas aferoj kiel: [Kategorio:Libroj de Tony Duvert|Libroj de Tony Duvert][Kategorio:Libroj aperintaj en 1974|Libroj aperintaj en 1974] (artikolo Le Bon Sexe illustré). Kiel mi povas eviti tion?--Pangea (diskuto) 16:11, 14 Sep. 2012 (UTC)
Saluton, Pangea. Tio okazas, se la parametro ordigo estas uzata, sed malplena. Do mi elkomentis ĝin en la artikolo Le Bon Sexe illustré, tiel ke la strangaĵo nun malaperis. La nomita parametro estas uzata de {{informkesto Libro}} por la aŭtomata enmetado en kategoriojn. Nun ni havas tri eblecojn:
  • forigo de la enkategoriigo (Sed tio fuŝus multajn artikolojn kaj tial estas evitinda.)
  • ŝanĝo de la ŝablono, tiel ke fuŝo malpli verŝajnas.
  • aldono de informo pri la problemo al la dokumentado de la ŝablono.
Mi ŝanceliĝas inter la dua kaj tria eblecoj. --Tlustulimu (diskuto) 16:34, 14 Sep. 2012 (UTC)

Erara alidirektilo redakti

Pri Orient-amerika nigra poplo mi erare aldonis alidirektilon "Populus tremuloides". Bonvolu forigi ĝin. Pardonu ! --Forstbirdo (diskuto) 09:03, 15 Sep. 2012 (UTC)

  Farite Mi forigis Populus tremuloides. Cetere en tiuj kazoj bonvolu alinomi la paĝon sen krei alidirektilon (en la paĝo kiu regas alidirektadon estas skatoleto «Forlasi kiel alidirektilon» kiun vi malmarku). --Arno Lagrange @ 10:24, 15 Sep. 2012 (UTC)
Mi dankas vin. Ĉu vi (aŭ alia administranto) bonvolus ankaŭ forigi ĉe Tremolo la alidirektilon "Populus" (tiu ne estas mia eraro...) ? Tiu ĉi mi poste povus aldoni ĉe Poploj ( aŭ pli bone Poplo kiel unua direktilo, ĉar kial estas pluralo ??? Por la genroj oni kutime uzas la singularon. )--Forstbirdo (diskuto) 11:46, 15 Sep. 2012 (UTC)
Se mi komprenas vin ĝuste, vi volas, ke Populus alidirektu al iu alia paĝo ol la nuna - sed kial vi bezonas por tio administranton? darkweasel94 (diskuto) 13:16, 15 Sep. 2012 (UTC)
Ĉu mi povas/rajtas forigi la (eraran) alidirektilon "Populus" ĉe Tremolo ??? --Forstbirdo (diskuto) 17:55, 15 Sep. 2012 (UTC)
Redaktu kun kuraĝo - pri la temo mi scias nenion ajn kaj ne povas juĝi, ĉu vi pravas, sed se iu malsamopinias kun vi, tiu povas malfari tion. Alidirektiloj tamen certe ne estas tereno rezervita al administrantoj.   darkweasel94 (diskuto) 18:02, 15 Sep. 2012 (UTC)

Misenarkivigo redakti

 Kara Ĉiuĵaŭde. Mi petas esti pli zorgema. Vi akcidente metis plurajn afiŝojn de Septembro el la Diversejo en la arkivon por Aŭgusto. -- PEJNO Simono Diskuto  18:25, 15 Sep. 2012 (UTC)

Jen la rezulto, kiam vi ne enarkivigas ĉiujn aŭgustajn afiŝojn. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 01:06, 16 Sep. 2012 (UTC)

Kaj mi petas ke vi metas mesaĝon en mian diskutpaĝon ol en la administrejon. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:48, 16 Sep. 2012 (UTC)

 Kial mi avertu duonsekrete? Temas pri averto, kiu estos utila informo por ĉiu celanta enarkivigi la mesaĝojn tie ĉi. Alivorte, oni &#151; ne nur vi &#151; tre atente zorgu pri la datoj, ŝovante ion ien ajn. Fakte mi mem iomete retiriĝas de la Vikipediumado, ĉar mi havas ankaŭ aliajn interesajn ŝatokupojn. Vikipedie mi povus tuj skribi Simon-nivelan artikolon pri homa kaj ĝenerala Kolorvidado kaj praktike preskaŭ jam skribis ĝin private por Arno, kiu demandis ion pri tio. Mi planis ankaŭ okupiĝi pri la BBC-a televida programo Top Gear, sed tio povas prokrastiĝi, ĝi ne vere tiom urĝas. Tie ĉi laŭ mia gusto estas iomete tro da dogmemo kaj maltro da prudentemo. Eĉ vi mem dogmeme rabias ĉi-momente en iu mesaĝkesto mia, ĉu ne? Tute aparte de via tiama sabotado de la tradukoj en la ĝuste sama artikolo. Sciu, mi simple ne bezonas ĉion ĉi.   -- PEJNO Simono Diskuto  21:58, 16 Sep. 2012 (UTC)

Akceptado de la regulo pri tuja forigado redakti

Mi alvokas al fina diskutado pri la propono por regulo pri tuja forigado. Ŝajne nur du punktoj restis nefindiskutitaj: "misinforma, aĉiga enhavo" kaj "alidirektilo de malĝusta titolo". Poste mi starigos oficialan baloton. Bv. memori ke tiu ĉi regulo estas proponita precipe por plifaciligi laboron kaj ŝpari tempon de purigistoj kaj administrantoj. --KuboF (diskuto) 12:00, 16 Sep. 2012 (UTC)

Detruo de la ADLS-servo redakti

Caelis! La paĝo por la ADLS estas laŭopinie detruita. Ĉu ni ĉeestos al alia konflikto?

 
 Por semajnoj, por kiu neniu artikolo estas jam elektita, ĉiu uzanto povas proponi artikolon jam antaŭe elektitan kiel leginda aŭ elstara kreante eltiraĵon por ĝi (prenu kiel modelon la aliajn eltiraĵojn) kaj aldonante la jenon en la finon de la proponata artikolo: {{ADLS|<jaro>|<semajno>}} 

Tudum pss (muziko kiam estas ŝerco). Vere? Kiam la proponejo ne plu ekzistas?

 Mi petas ke mi diskutu kun la administrantoj kaj ke neniu kiu ne estas administranto (kiel Pejno) ŝanĝu la paĝon Vikipedio:Artikolo de la semajno. Tio eble evitus problemojn.  HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:46, 19 Sep. 2012 (UTC)

Eble ankaŭ evitus problemojn, se vi fakte komprenus la sistemon (kaj kiel proponi per ĝi artikolojn) antaŭ ol vi plendus pri ĝi. Cetere mi metis la proponon tien ĉi dum pluraj tagoj kaj neniu kontraŭis, ankaŭ neniu administranto. Vi estas iel la sola, kiu vidas iujn problemojn, post sufiĉe da tempo de ĝia funkciado kaj sen skribi, kiujn problemojn. darkweasel94 (diskuto) 22:59, 19 Sep. 2012 (UTC)
Kiu poris vian proponon? Se neniu, mi kontraŭas vian proponon. Tiel, vi malfaros probable vian ŝanĝon.
Cetere, vi forigis gravajn informojn kaj estas neniu proponejo. Se mi malpravas, la prava argumento estas ke la organizo de la servo estas tute ĥaosa. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:04, 19 Sep. 2012 (UTC)
Mi proponas ankaŭ nuligon de la debato pri la reformo de la ADLS-a servo, kaj tiel la nuligon de la reformo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:16, 19 Sep. 2012 (UTC)
Darkweasel mem diras ke neniu administranto esprimis sian opinion por la debato, do li faris ion maldecan. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:26, 19 Sep. 2012 (UTC)
Estas vere ke tre longe mi ne atendis, ĉar gravis havi ĝin preta por la sekva semajno. Mi tamen vidis ke KuboF pli-malpli konsentis kaj alie neniu interesiĝis, jen "qui tacet consentire videtur" (kiu silentas ŝajnas konsenti).
Se vi volas, kritiku ĝin, sed konstruktive. Ke vi diras, ke ne estas proponejo, montras tamen nur, ke vi eĉ ne komprenas tion kion vi kritikas. Cetere, mi forigis ne plu validajn informojn, ne "gravajn". darkweasel94 (diskuto) 23:32, 19 Sep. 2012 (UTC)
Se oni silentas, oni ne esprimas sin. Tiel, mi kontraŭdiras vin ĉi-punkte. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:39, 19 Sep. 2012 (UTC)
 Ankaŭ mi pli ol nur pridubas la klopodojn de Malhela Mustelo kaj Kubofo. Mankas engaĝiĝo kaj precizo. Mi enlistigu kelkajn misojn. Unue oni komutis lundon kaj ne dimanĉon. Tiam malĉeestis trovebla ligilo por entute daŭrigi la legadon de la eltiraĵo en la ĉefartikolo mem. Kaj eĉ ankoraŭ hodiaŭ ni havas supozeble pro maldiligento aŭ forgesemo samtempe du artikolojn kun la statuso artikolo de la semajno &#151; nome kaj Batalo apud Verdun kaj Metroo de Vieno. Sufiĉe stranga situacio. Aldone, laŭ la nova sistemo nun la proponanto mem estu iel respondeca pri la pretigo de eltiraĵo. Do ni imagu, ekzemple, ke uzulo N volas proponi artikolon kiel ADLS. Jen la ŝtupoj, kiujn li devos transgrimpi.
 I.  Uzulo N proponu la artikolon por baloto pri elstareco. 
 II.  Iu (kiu?) deklaru la baloton finita kaj metu {{elstara}} en la piedon de la artikolo 
 III.  Se la artikolo estas sukcesinta, uzulo N nun mem konstruu eltiraĵon, ĉe tio li ne forgesu enmeti ĉiujn necesajn ligilojn ktp. kaj metu la eltiraĵon en la ĝustan lokon de la nova ADLS-skemo. 
 IV.  Uzulo N metu nun proponŝablonon kun la ĝusta laŭskema publikiga dato en la proponitan (jam elstarigitan) artikolon. 

Cetere, paŝoj III kaj IV povos okazi eble ne pli frue ol post unu aŭ du monatoj atendado pri la finiĝo de la baloto pri elstarigo, baloto, pri kiu estre laŭŝajne neniu ajn okupiĝas.

Mi firme opniias, ke averaĝa uzulo tute ne povos trovi sian vojon tra tiu ĉi ĝangalo de necesaj teknikaj paŝoj. Por la malnova ege pli simpla, kvankam teknike jam sufiĉe postula, sistemo estis tuta aro de helpaj tekstoj, rapidigiloj, butonoj, alternativaj paĝnomoj, ktp, por certigi, ke uzulo povu rapide kaj simple proponi ion. Cetere, ankaŭ por la ADLS-estro estis pluraj kaŝitaj ligiloj (memkompreneble dokumentitaj) por rapide povi krei la eltiraĵojn de artikolo en la ĝusta loko kaj por post la komutado kontroli per kelkaj butonalklakoj, ke ĉiuj artikoloj estas korekte enkategoriigitaj.

Ĉiuokaze, de la vidpunkto de iuj proponemuloj la nova sistemo estas evidenta mortnasko.

Mi estus ege tentata aserti, ke rilate al la ADLS-estro jen oni atingis la absolutan nulpunkton de engaĝiĝo kaj precizo. En la Germana oni eble inklinus diri (proksimume), ke la nova ADLS-skipo agas nur sur unu sidvango de la postaĵo. Kaj verdire, kelke de la ĝisnunaj rezultoj kredigus preskaŭ meriti tian krudan diagnozon.

Aldone la dezajno mem de la nova sistemo treege malfaciligas la proponadon de artikolo kiel ADLS, tute aparte de tio, ke ĉiuj uzule konvenaj helpiloj mankas. Do mezuma uzulo ne plu kapablos proponi artikolon kiel ADLS. Finpunkto! Li kapablos nur proponi ĝin elstara. Kaj tion nur, se li entute povos trovi la vojon al la balotoj pri elstarigo. Ĉiu plua paŝo en la direkto de ADLS estus kaj teknike kaj labore tro postulema.

Do de uzula perspektivo Ĉiuĵaŭde plene pravas per sia eldiro, ke la ADLS-servo estas detruita. Fakte oni forbaris la uzulojn de la ADLS-a procedo. Aparte de tio, oni, miaopinie, ne plu proponas aŭtentan servon al la uzuloj. -- PEJNO Simono Diskuto  08:40, 20 Sep. 2012 (UTC)

Bone, mi respondos al tio unuope:

  • Kaj eĉ ankoraŭ hodiaŭ ni havas supozeble pro maldiligento aŭ forgesemo samtempe du artikolojn kun la statuso artikolo de la semajno &#151; nome kaj Batalo apud Verdun kaj Metroo de Vieno. - prave, neniu forigis la malnovan ŝablonon de tiu lasta artikolo, kion mi tuj poste ja faros (kaj kion ankaŭ vi povus fari anstataŭ plendi).
  • Estas prave, ke por proponi ankoraŭ ne elstaran artikolon necesas nun fari pli. Fakte ankaŭ jam antaŭe tiel estis, ankaŭ la antaŭaj reguloj diris, ke nur elstaraj kaj legindaj artikoloj estu ADLS; ke tio ne estis en la praktiko sekvata, estas la ĉefa punkto, kiun la nova sistemo celas ripari. Kaj kontraŭ la teoria antaŭa sistemo temas evidente pri simpligo:
    • Jen la malnova teoria sistemo (evidente ne ĉiujn paŝojn devis fari la sama persono, sed temas pri tio, kion iu devis fari):
      • proponu artikolon por elstareco
      • atendu iom da tempo ĝis ĝia elstariĝo
      • proponu ĝin por ADLS
      • atendu
      • verku eltiraĵon
      • ŝanĝu la ĉefpaĝe montratan artikolon
    • Kaj jen la nova sistemo:
      • proponu artikolon por elstareco
      • atendu iom da tempo ĝis ĝia elstariĝo
      • verku eltiraĵon
    • Por kompari, jen la antaŭa sistemo, kiel ĝi funkciis en la praktiko:
      • proponu artikolon por ADLS
      • atendu
      • verku eltiraĵon
      • ŝanĝu la ĉefpaĝe montratan artikolon
    • Mi pensas, ke estas sendube, kio estas la plej simpla sistemo.
  • Ke la nova sistemo estas ne tre multvorte dokumentita, estas ankaŭ prave; mi estas ĝenerale persono, kiu vortumas mallonge. Mi provos ripari ankaŭ tion, sed helpus, se vi dirus al mi, kiuj punktoj estas ankoraŭ malklaraj. Mi pensis, ke la klarigo en Vikipedio:ADLS sufiĉe klare klarigas ĉion, sed evidente ĉio estas ĉiam malperfekta.
  • Mi pretas akcepti la kritikpunkton, ke mi ne atendis tre longe. Tamen mi ne pretis daŭrigi la antaŭan fuŝ-sistemon (kun elstarigo deklarita de unu sola persono) al eĉ plia semajno, do post pluraj tagoj da silento mi simple supozis, ke neniu plu volas esprimi sian opinion. La diskuto komenciĝis la 7an de septembro, kaj se vi, Ĉiuĵaŭde, post 12 tagoj (!) alvenas al la ideo, ke iu diskuto tamen ja interesas vin, tiam vi devas akcepti, ke aliaj eble jam alvenis al iu interkonsento.

darkweasel94 (diskuto) 10:14, 20 Sep. 2012 (UTC)

Nur kelkaj komentoj al akraj vortoj:

  • ADLS funkcias por vizitantoj de la ĉefpaĝo, do precipe por nevikipediistoj. Tiaflanke estis la servo detruita nur kiam la antaŭa prizorganto tien metis atentigon pri ne plu funkcianta ADLS (ĉar ne estis artikolo tie - kutima servo). Laŭ nuna sistemo ĉiun semajnon aperas nova artikolo - do la servo funkcias!
  • Ĉiuĵaŭde: La proponon sufiĉe klare poris mi. Fakte darkweasel prezentis ideon tre similan al la ideo kiun mi pripensis jam kelkajn semajnojn anticipe.
  • Se "kutima" uzanto ne kapablas proponi artikolon tute memstare li povas ĝin "proponi" en la diskuto kaj iu prizorganto tion povas plenumi. (Tamen klaras ke prefere ne ĉion faru prizorganto...) Ĉiuokaze iujn helpilojn ni povas krei.
  • Vikipedio:PEA, Vikipedio:PLA kaj Vikipedio:NPEA prizorganton havas, min.
  • Antaŭa prizorganto de ADLS ofte plendis ke ne estas sufiĉaj voĉdonoj kaj voĉdonantoj. Nova sistemo tiun konkretan parton solvas. Tamen, daŭre necesas sufiĉe multaj proponantoj.
  • Ĉu la afero ne estas sufiĉe dokumentita? Ĝi funkcias eĉ ne du semajnojn kaj kelkaj detaloj estas daŭre diskutataj. Ŝparu akrajn vortojn kaj uzu konstruigajn.
  • Facileco de la du sistemoj? Mi pensas ke la nova estas pli facila! Oni ne bezonas cerbumi ĉu proponita artikolo plenumas ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj, estas elektado multe pli facila. Same komutado estas multege pli rezista je forgesoj, eraroj, mankoj ks. Nun se prizorganto nokte ne dormus ne estas problemo, ke neniu ŝanĝis la artikolon.

Aldone: Kiel jam estas skribita, laŭ la nova sistemo okazas elektado de elstaraj, legindaj kaj ADLS-oj tute sendepende. Tio estas vere bonega! Kiam mi demandis la antaŭan prizorganton kial estas tiamaj ADLS-oj markataj kiel elstaraj li respondis, ke "iam iu diskutanto postulis tion"... Sen komento... --KuboF (diskuto) 12:20, 20 Sep. 2012 (UTC)

 Kara Darkweasel. Neniam ajn decidis nur unu persono pri la elstarigo de artikolo. Pri kio vi entute babilas? Estis simple tiel, ke la ADLS-baloto, almenaŭ dum mia regno, estis samtempe implica baloto pri elstarigo. Jen ĉio. La unupersoneco, al kiu vi aludas, rilatis al tre malnovaj artikoloj de la semajno, kiujn oni tiam elektis laŭ iuj plene nekonataj kriterioj kaj kiuj hodiaŭ ne plenumas la postulojn pri elstareco. Pri tiuj unu persono decidis etikedi kelkajn nur legindaj. Temas pri eble ses malnovaj artikoloj el ĉirkaŭ 250. Sed kiel dirite, ĉiam okazis plurpersona baloto pri ili. Do mi reĵetas la etikedon fuŝa. Aparte de tio, heredinta la taskon, mi tuj ekkonis, ke la balotoj pri elstarigo estas preskaŭ mortaj kaj ke la balotoj pri legindigo estas same preskaŭ mortaj. La ADLS-a baloto praktike simile mizeris. Pro tio mi decidis rezigni pri ĉiuj aliaj balotoj krom la ADLS-a kaj koncentriĝi nur pri precize jena baloto, kiu ĉiun semajnon devas liveri rezulton. Mi tre miras, ke vi laŭŝajne tute ne komprenas la problemojn kaj ties implikiĝojn. La problemo neniam ajn estis la komutado. La problemoj estis, kaj plu estas:
 a)  pretigi eltiraĵojn, 
 b)  allogi sufiĉe da homoj por antaŭenigi la balotojn, 
 c)  trovi artikolojn kun sufiĉa kvalito por meriti esti proponataj. 

Kaj pri unupersoneco mi atentigu, ke tre verŝajne neniu ajn metos eltiraĵon en la novan skemon, do vi tute sola devos fari tion, kaj tiam unupersone elekti la artikolon por la respektiva semajno kaj aldone decidi pri la vicordo por aperigi la artikolojn. Do praktike nur vi decidos, kio kiam ADLS-iĝos kaj kio ne.

Kaj kial mi ne ŝanĝis la ŝablonon en Metroo de Vieno?

Tute simple. Por montri al vi la misaĵon kaj aldone eble emfazi, ke en la malnova sistemo mi metis kvar butonojn kiel navigilojn por, interalie, post la ĉiusemajna komutado kontroli la respektivajn kategoriojn. Nome:

  Kategorio:Proponitaj artikoloj por ADLS[ADLS 1], 
  Kategorio:Nuna artikolo de la semajno[ADLS 1], 
  Kategorio:Artikoloj de la semajno[ADLS 1]. 

Per nur tri alklakoj, mi povis ekscii, ke ĉiuj ŝablonoj sidas ĝuste. Evidente, se vi ne plu sammetode uzas la kategoriojn ene de via nova ŝablono, oni ne plu povos uzi ilin por kontroli, ke la ŝablonoj troviĝas ĝustaloke.

Eble vi nun komprenos, kion mi iam dirvolis per la esprimo ĝisfine elpensi ion.

Kaj specife al Ĉiuĵaŭde mi emas komenti, ke mi ne komprenas, kial li  eĉ flave  emfazas, ke mi ne ŝanĝu ion en la ADLS-a areo. Mi ne planas tion. Mi cedis la tutan kampon al Darkweasel kaj KuboF. Mi nun ludas orgenon.

Kaj specife al KuboF kaj lia sen komento. Mi tiam simple ne sukcesis trovi klaran regulon postulantan elstarecon por la ADLS. Pro tio mi el memoro citis komenton fare de partoprenanto de baloto.

Aldone mi atentigas, ke la decido pri elstareco estas same decidenda. Nun, ne plu ADLS-balote, sed eltar-balote. Oni ŝovas la decidon de unu baloto al alia baloto. Do kie troviĝas nun la simpligo? Mi ne ekkonas ĝin.


  1. 1,0 1,1 1,2 Evidente, la idiote malkoheraj nomoj ne devenas de mi. Mi simple uzis la kategoriojn, kiuj jam ekzistis kaj jam estis uzataj.
-- PEJNO Simono Diskuto  12:31, 20 Sep. 2012 (UTC)
Nu, ĝuste tiun "implican baloton" mi nomas "fuŝa", kaj mi ja volus ankoraŭ decidi, kion fari pri tiel elektitaj elstaraj artikoloj. Pri tio diskuti estus fakte multe pli konstruktive ol tio, kion ni nun faras.
Estas ĝuste la sama peno balotigi homojn por ADLS kaj balotigi ilin por elstareco. Nuntempe ankoraŭ ŝajnas regi "transira konfuzo", sed mi certas, ke la nova sistemo kaŭzos revigligon de Vikipedio:PEA. Cetere, mi tute ne volas decidi, kiuj artikoloj fariĝu ADLS. Ĉiu havas absolute la saman rajton tie proponi kaj kundiskuti. Sed por proponi ion oni devas ankaŭ verki eltiraĵon - tio estas tute intenca.
Tiujn tri kategoriojn por kontroli, ĉu la ŝablonoj sidas ĝuste, ni ne plu bezonas, ĉar nun la sama ŝablono uziĝas por ĉiuj tri. Ne ĝisfine elpensitaj estas jam nur la jenaj decidoj:
  • kion fari pri subpaĝoj de Vikipedio:Elstaraj artikoloj - ĉu entute konservi ilin? ĉu alidirektigi diversajn subpaĝojn de Vikipedio:ADLS al la respondaj EA-subpaĝoj?
  • ĉu enmeti ŝablonon de elstareco en jamajn ADLS, t.e. ĉu akcepti la "implicajn balotojn"
  • eble kelkaj similaj aferetoj, kiujn mi nun forgesis mencii
Pri tiuj punktoj mi invitas vin ĉiujn diskuti! darkweasel94 (diskuto) 12:57, 20 Sep. 2012 (UTC)
Mi ne volas unuigi iun ajn paĝon, nek fari ion ajn, sed mi proponas krei proponejon por la ADLS. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:10, 20 Sep. 2012 (UTC)

Unuaj rezultoj de la sistemŝanĝo redakti

 Do estas precize, kiel mi suspektis. Kiu ne kapablas fari eltiraĵon, tiu estonte ne plu povos proponi ion por ADLS. Vere brilege!

Cetere, unua rezulto de tiu ĉi brila nova strategio montriĝas nun ĉe mi &#151; kio estas vere stranga. Mi citu uzulon:

 
 Mi dediĉas al vi kaj adsl du artikolojn: Pécs kaj Petőfi

Do mi petas Malhelan Mustelon nun okupiĝi pri tio.

Cetere, se artikolo ne plene sufiĉas por etikediĝi elstara, ĉu ĝi ne eble iĝu leginda?

Evidente estu nur unu baloto. Kaj oni ne voĉdonu dupoluse: porkontraŭ, oni voĉdonu tripoluse: elstara, legindaneleginda.

Cetere, la stranga mallongigo Vikipedio:PEA montras ies vere plenan kaj totalan malkapablon pri la fasonado de konvenaj uzulfasadoj. Jen io el la Uniksa aŭ MS-DOS-a komandlinia mondo.

Aldone, ĉar ADLS-a baloto ne plu okazas, nur elstar-baloto, nun ŝajnas manki ŝablono atentiganta, ke artikolo estas proponita por elstarigo kun ligilo rekte al la baloto por voĉdoni.

Denove, fuŝa fasadaĵo. Ne uzulkonvena kaj laŭŝajne ne pripensita.

Sed mi estas denove for, mi nur kvazaŭ efemere preterpasis. -- PEJNO Simono Diskuto  11:28, 22 Sep. 2012 (UTC)

Nu, kial tiu uzanto mesaĝis ion tian al vi, mi ne scias; mi lin kontaktos tuj poste pri tio. Reformi la balotojn pri legindeco kaj elstareco eble ankaŭ estas bona ideo, sed jen io ne vere rekte rilata al la ADLS-reformo. Evidente ankaŭ pri tio ni povas diskuti, kaj mi ne vere havas problemojn pri via propono de tripolusa voĉdono.
Vian rimarkon pri Vikipedio:PEA (Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj) mi tute ne komprenas - kiun pli bonan mallongigon vi proponas? Cetere, ja ekzistas Ŝablono:PEA, kiu laŭ kion mi vidas estas ankaŭ en ĉiuj nunaj proponoj, do ankaŭ tiun rimarkon mi ne komprenas. darkweasel94 (diskuto) 12:30, 22 Sep. 2012 (UTC)
 Se vi mem ne povas ekkoni la fasade/uzule plenan maltaŭgon de mallongigo kiel VP:PEA, mi ne povas helpi vin. Vi tre evidente ne plu estas savebla. -- PEJNO Simono Diskuto  07:23, 23 Sep. 2012 (UTC)
Pejno, mi eĉ plu malheligos la aferon por vi. Ja balotado ne estas tripolusa (elstara, leginda, neleginda) sed eĉ dekpolusa (elstara, leginda, ne plu elstara - leginda, ne plu elstara, ADLS - kaj por ĉiu el tio povas esti por kaj kontraŭ). Vi povas kalkuli, ni laboru...
Parenteze, estontece prefere iom esploru, prefere anticipe, ol vi ion skribos.
Restas pripensi la aferon pri antaŭe elstarigitaj ADLS-oj...
Iomaj ŝanĝoj por elstaraj kaj legindaj artikoloj estas jam planataj, sed mi ne trovas tempon por publikigi ilin. --KuboF (diskuto) 14:34, 22 Sep. 2012 (UTC)
 Vere brila nombrado de statusoj. Do mi plu nombru por vi. Eĉ bule, vi ja amas bulojn, ĉu ne?
  elstara 
  ne plu elstara 
  re-elstara 
  ne plu re-elstara 
  re-re-elstara 
  ne plu re-re-elstara 
  re-re-re-elstara 
  ktp ... 

Kaj oni ne forgesu:

  malsukcesinta iĝi elstara 
  post unu reprovo nun elstara 
  re-malsukcesinta iĝi elstara 
  ktp ... 

Kaj memkompreneble, ĉio ĉi necesiĝas ankaŭ por leginda. Kaj neniuokaze ni forgesu kelkajn aferojn kiel:

  eksleginda nun elstara 
  ekselstara nun leginda 
  ekselstara nun neleginda 
  eksleginda nun neleginda 

Kaj ĉiuj elementoj de tiu ĉi fatraso havu po por kaj kontraŭ.

Mi kredas, ke vi iomete priridindigas vin. Evidente, rilate la balotadon tri alstrebeblaj statusoj plene sufiĉas por ĉiuj kazoj:

  elstara 
  leginda 
  neleginda nesufiĉanta  neelektinda  

Ĉu povus esti, ke vi estas viktimo de speco de dupolusa pensmaniero kaj sekve tripoluseco iomete troŝarĝas vin? Evidente, se la respondo al tio estus jes, vi prefere ne simple plu laboru sen iuj vere kristalklaraj direktivoj.  

Mi aldonu, ke laŭ la nova sistemo ADLS ne plu estas balotrilata alstrebebla statuso, ĉar oni pri tio ne plu balotigas. Memkompreneble rilate al la artikolo, ĝi estas statuso. Cetere, tre alispeca statuso. Oni ne povas eksigi, do ŝanĝi ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  07:23, 23 Sep. 2012 (UTC)
Kiujn ideojn por ŝanĝoj vi havas? Eble ni povas jam antaŭe diskuti iom pli longe, por ke ne ankaŭ vin iu povu akuzi ne esti atendinta sufiĉe longe. Efektive la propono de Pejno Simono ŝajnas al mi saĝa: estu nur unu balotpaĝo kun opcioj "leginda", "elstara" kaj "ne leginda" kaj se almenaŭ 50% voĉdonis por "leginda" aŭ "elstara", la artikolo alprenu tiun el tiuj opcioj, kiu havas pli da voĉdonantoj. Simile ni povus ankaŭ denove demeti statusojn. darkweasel94 (diskuto) 17:29, 22 Sep. 2012 (UTC)

  Precize. Pli ol triposuleco &#151; plus eble deteno, fakte speco de komento &#151; ne estas necesa. -- PEJNO Simono Diskuto  07:23, 23 Sep. 2012 (UTC)

  Simpla rimarko: mi opinias maltaŭga la esprimon «neleginda» por nomi artikolojn kiuj ne povas ricevi la nomojn «elstara» aŭ «leginda». Ili tamen pro tio ne povas esti nomitaj "nelegindaj" ! Bonvolu proponi pli taŭgan esprimon ! (plibonigenda, pluredaktenda, ... ) --Arno Lagrange @ 13:32, 23 Sep. 2012 (UTC)
 Mi ŝanĝis al nesufiĉanta. Plibonigenda ĝi certe ne estas. Eble pliboniginda. Neniu devas fari ion ajn al la artikolo. Ĝi simple ne sufiĉas por meriti specialan ŝablonon pri sia kvalito. -- PEJNO Simono Diskuto  15:04, 23 Sep. 2012 (UTC)
Arno plene pravas, kaj nesufiĉanta estas same ofenda kaj mallaŭda kiel neleginda. Rigardinte iujn ADLS-ojn mi konstatis, ke oni ŝajnas celi nur ian elstare fanfaronindan artikolon, tute sendepende de legindeco. Unu kriterio videble estas granda amplekso: la artikolo estu tiel longa, ke nur kelkaj verkintoj verŝajne legos ĝin. Ni bezonas artikolojn, kiuj estas adekvate longaj. Bonega artikolo povas esti longa je unu-du ekranplenoj kaj diri ĉion vere sciindan por nia tutmonda, plurlingva legantaro. Por instigi al io tia, la ADLS-oj – aŭ kiel ajn oni nomu la elstarigotajn tekstojn – multe pli ofte estu perloj de konciza verkado. La longaĵoj povas esti bonaj kaj havindaj, sed ili ne estas per tio elstarigindaj. --Surfo 17:25, 23 Sep. 2012 (UTC)
 En tiu ĉi kunteksto mi ne ekkonas ion ajn mallaŭdan pri la etikedo nesufiĉanta. Ĉiuokaze, ne pli mallaŭda ol la fakto, ke oni ne elektis la artikolon. Evidente, oni povus uzi ankaŭ neelektinda. Sciu, ne estas tiel, ke poste iu mesaĝkesto estos en la artikolo mem pri la neelekto. (Aŭ mi almenaŭ esperas tion.) Kaj cetere, se vi aludas iel al mi pri artikololongo mi atentigas, ke ĉe unu vere longa artikolo, Satelita televido, leginto de la praversio petis pri eĉ pli da informoj, nome pri eblaj sociaj aspektoj de satelita televido, kaj rilate nunan proponon iu riproĉas, ke la teksta parto estas tro mallonga rilate al aliaj partoj. Sciu, vi per viaj du ekranoj memorigas min pri nun espereble plene eksa Usona politikisto, kiu postulis pri egale kiu ajn politika problemo de la mondo ricevi priskribon por si mallongigita ĝis ne pli ol du paĝoj.   Cetere, kiom da teksto enspaciĝas sur via ekrano? Espereble ne temas pri Samsung Galaxy S III aŭ simile.   -- PEJNO Simono Diskuto  08:28, 24 Sep. 2012 (UTC)
Estus bone, se okazus kampanjo por fari el nesufiĉantaj artikoloj denove bonajn artikolojn. Ne estas tie ĝusta loko, sed mortas ankaŭ problemo de ĝermoj. Estas neuzebla listo pri la plej mallongaj artikoloj, sed ili komenciĝas per distingilaj artikoloj. Ĉu lerta komputisto povus elfiltri ilin, do restus nun veraj ĝermoj.--Crosstor (diskuto) 09:11, 24 Sep. 2012 (UTC)

Redaktoj de 68.3.67.81 redakti

Saluton. Mi ĵus forbaris IPulon 68.3.67.81 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois), ĉar li denove amase kreis artikolojn kies komenca frazo ĉiam estas pli malpli la sama, kvankam ne imageblas, ke ĉiuj usonaj aktoroj estis iamaj korpogardistoj. Yekrats jam forbaris la ulon antaŭ kelkaj tagoj kaj atentigis lin sur la diskutopaĝo. Sed la IPulo tute ne reagis, nek respondis.

Do, kion ni faru nun kun la artikoloj? Ĉu iu emas korektis ilin? Ĉu ni prefere forigu ilin? --Tlustulimu (diskuto) 14:07, 20 Sep. 2012 (UTC)

Ĉu ĉio krom la korpogardisteco ŝajnas ĝusta en tiuj artikoloj? Se jes, tiam eble eblas robote forigi "kaj iama korpogardisto" el tiuj artikoloj, ĉar alie ili ne ĝenas. darkweasel94 (diskuto) 15:47, 20 Sep. 2012 (UTC)
Ĉe la unua (Chris Wedge) kiun mi kontrolis, mi konstatis ke tute ne temas pri aktoro nek pri korpogardisto sed pri reĝisoro de animacioj. Mi supozas ke ĉiuj tiuj artikoletoj estas simple forigendaj aŭ entute reverkendaj. --Arno Lagrange @ 17:54, 20 Sep. 2012 (UTC)
Mi supozas, ke la IPulo eble eĉ ne komprenas esperanton kaj kopiis la tekston el iu artikolo. Li ne reagis je la kontribuoj de mi kaj Yekrats sur la diskutopaĝo. Do tian amaskreadon ni certe ne bezonas, ĉar estas tro multe por korekti. --Tlustulimu (diskuto) 19:23, 20 Sep. 2012 (UTC)
Mi supozas same. Verŝajne li estas Bambifan. Mi reforbaris la IP-ulon 1-jardaŭre, kaj sugestas amasforigadon. —La komenton aldonis, sen subskribo, Yekrats (diskuto • kontribuoj)
Jen la listo de siaj gantpupoj: Vikipedio:Gantpupoj/Iluvteletubbies. Ni aferas al tre serioza problemo.
Ŝajnas ke Tinky-Winky, Dipsy, Laa-Laa kaj Po salutas Vikipedion tre vandale. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:01, 21 Sep. 2012 (UTC)

Mi proponas pli longdaŭran punon se li daŭrigas la vandalismajn kontribuojn. 2 horoj ne sufiĉas. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:33, 20 Sep. 2012 (UTC)

La koncernulo ankoraŭ agis ĉi-vespere per kreado de la artikolo David Koechner. Do, ĉu ni forbaru lin 1 monato aŭ semajno? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:14, 20 Sep. 2012 (UTC)