Rodrigesa noktardeo

La Rodrigesa noktardeo (Nycticorax megacephalus) estis birdospecio jam formortinta de ardeo el la familio de Ardeedoj iam loĝanta en la insulo de Maskarenoj nome Rodrigeso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rodrigesa noktardeo
Rodrigesa noktardeo
Rodrigesa noktardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Nycticorax
Specio: N. megacephalus
Nycticorax megacephalus
(Milne-Edwards, 1874)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas konata nur el ostoj de subfosilioj kaj el la priskribo de 1708 fare de Leguat same kiel la informo de 1726 fare de Julien Tafforet. La priskribo de Leguat jenas:

 
 We had Bitterns as big and as fat as capons. They are tamer and more easily caught than the 'gelinotes'... The lizards often serve as prey for the birds, especially for the Bitterns. When we shook them down from the branches with a pole, these birds ran up and gobbled them down in front of us, in spite of all we could do to prevent them; and even if we only pretended to do so they came in the same manner and always followed us about. (Ni havis botaŭrojn tiom grandajn kaj tiom dikaj kiaj kastritaj kokoj. Ili estas pli elhomigitaj kaj pli facile kaptataj ol 'gelinotes'... La lacertoj ofte utilas kiel predo por la birdoj, ĉefe por la Botaŭroj. Kiam ni forkaptas ilin el la branĉoj per stango, tiuj birdoj kuras kaj englutas ilin antaxu ni, eĉ se ni klopodas eviti tion; kaj eĉ se ni nur intencas fari tion sammaniere kaj ĉiam ili sekvas nin)[1] 

Ambaŭ fakuloj koincidas, ke tiu botaŭreca birdo, kun la grando de dika koko aŭ malgranda egretardeo, estis ĉefe surterema, netimida, kaj nur elflugis kaze de ĝenado, kvankam eĉ tiam ili dekomence klopodis fuĝi kure. Ili ŝajne demetis verdecajn ovojn; unu el ties preferataj manĝeroj estis gekoj, probable la Rodrigesa taggeko ĉar la alia surloka specio, nome Rodrigesa giganta taggeko estis preskaŭ tiom granda kiom la birdo mem (ankaŭ ambaŭ gekospecioj estas nune jam formortintaj). Analizoj de la fosiliaj restoj konkludis, ke la beko de tiu specio estis tre forta (de tie la nomo megacephalus - "grandkapa") kaj ĝi estis evoluanta al senflugeco.

 
Pelvo.

Formorto redakti

Tiu birdo ŝajne estis ĉasata ĝis formorto meze de la 18a jarcento. Pingré mencias en sia informo ke jam ne plu troviĝas "botaŭroj" en Rodrigeso en 1761.

Notoj redakti

  1. Rothschild (1907), p 111.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008). Nycticorax megacephalus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 4a Februaro 2009. Kriterioj kial tiu specio estas formortinta.
  • Milne-Edwards, Alphonse (1873): Recherches sur la faune ancienne des Îles Mascareignes. Ann. Sci. Nat. Zool. (Paris) 5(19), Article 3, plate 14. [Artikolo en franca] Noto: Kutima la jaro de publikigo estas montrita kiel 1874. Tamen, kvankam la volumo estis laŭnome de tiu jaro, ĝi estis jam plublikita en 1873.
  • Rothschild, Lionel Walter. (1907) Extinct Birds. Hutchinson & Co..

Eksteraj ligiloj redakti