Nycticorax

Birdo de la genro de noktardeoj

Nycticorax estas genro de noktardeoj. La nomo Nycticorax devenas el la grekaj vortoj por “nokta korako” kaj aludas al la tre noktulaj manĝokutimoj de tiu grupo de birdoj, kaj al la kvaka korakeca alvoko de la plej bone konata specio el la genro, nome la Noktardeo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Noktardeoj
Noktardeo, Nycticorax nycticorax
Noktardeo, Nycticorax nycticorax
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Subfamilio: Ardeenoj
Genro: Nycticorax
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri mezgrandaj ardeoj kiuj ofte estas migrantaj en plej malvarmaj partoj de siaj teritorioj,

Plenkreskuloj havas mallongajn kolojn, relative mallongajn krurojn kaj fortikajn korpojn; ambaŭ nunaj specioj havas nigran kronon kaj blankecan ventron, dum la flugiloj, brusto, kolo kaj orelareoj estas grizaj aŭ ruĝecbruna depende de la specio. Junuloj estas brunaj, makulece je blankaj kaj griza, kaj estas tre simila unu de la alia nuna specio. Almenaŭ kelkaj el la formortintaj taksonoj el la Maskarenoj ŝajne plutenis tiun junulan plumaron en plenkreskuloj.

Noktardeoj nestumas en kolonioj nome en platformoj el bastonetoj en grupo de arboj, aŭ surgrunde en protektitaj lokoj kiaj ĉe insuloj aŭ kareksejoj. La ino demetas 3-8 ovojn.

Ili staras ĉe la akvobordo, kaj atendas gvatante predon, ĉefe nokte. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn, krustulojn, ranojn, akvajn insektojn, kaj malgrandajn mamulojn. Dumtage ili ripozas en arboj aŭ inter arbustoj.

Taksonomio redakti

Aldone al la specioj listitaj sube, la noktardeoj de la genroj Nyctanassa kaj Gorsachius estis iam lokitaj en Nycticorax, sed nune ĉiuj ĉefaj fakuloj konsideras ilin separate.

Aldone, oni konas la jenajn taksonojn el fosiliaj ostoj:

Referencoj redakti

  1. Steadman, David W.; Worthy, Trevor H.; Anderson, Atholl J.; & Walter, Richard. (2000-06-01). “New species and records of birds from prehistoric sites on Niue, southwest Pacific.”, Wilson Bulletin 112 (2), p. 165–186.  Arkivigite je 2007-05-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-24. Alirita 2012-09-17.(subscription required)