Ardeedoj

(Alidirektita el Ardeenoj)

La familio de Ardeedoj estas ampleksa familio de vadbirdoj, nome longkruraj birdospecioj, de la ordo Pelikanoformaj (ĝis antaŭnelonge Cikonioformaj) kiu enhavas pli ol 60 speciojn (plej ofte lastatempe 64 agnoskitajn), inter ili ardeojn, egretojn kaj botaŭrojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardeedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Leach, 1820
Tutmonda distribuado de ardeoj.
Tutmonda distribuado de ardeoj.
Tutmonda distribuado de ardeoj.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Blanka egreto, Egretta thula. Notu la birdidojn en la nesto

En tiu ĉi familio ĉiuj membroj de la genro Botaŭrus kaj Ixobrychus estas konsiderataj botaŭroj kaj ne ardeoj. Ili — inklude la raran specion de la Zigzaga tigrardeo aŭ Zigzaga botaŭro — estas monofiletika grupo ene de la Ardeedoj. Tamen la specioj nomitaj egretoj multfoje estas nur blankaj ardeoj iom pli malgrandaj kun ornamaj plumoj sed ili ne estas vere aparta biologia grupo. Do, povas esti nomitaj egretoj nur tiuj membroj de la genro Egretta. Pro tio la ordigo de ĉiu specio de ardeoj ne estis ĉiam same farita kaj foje la ordigo de kelkaj specioj ŝanĝiĝas inter la genroj Ardea kaj Egretta. Kvankam ardeoj similas al aliaj familioj kiel cikonioj, ibisoj kaj kulerbekuloj, escepte tiuj lastaj, ardeoj flugas havante la kolon etendita kaj ne faldita kiel cikoniojibisoj. Alia familia karaktero estas ke ardeoj estas une el la birdaj grupoj kiuj havas polvolanugon.

Koklearo foje estas konsiderata kiel ardeo sed ofte ricevas sian propran familion Koklearedoj.

La membroj de familio Ardeedoj rilatas al akvaj regionoj (kaj salakvaj marbordaj kaj nesalakvaj) kaj kaptas fiŝojn, ranojn kaj aliajn akvajn speciojn, eĉ etajn mamulojn kiel ratoj. Kelkaj kiel Bovardeo manĝas ankaŭ kaj ĉefe grandajn insektojn kaj ne tiom bezonas akvajn vivmediojn. Granda parto de ardeedoj nestas kolonie en arboj, aliaj ekzemple la botaŭro uzas kareksaron kaj junkaron por kaŝi sian neston.

En februaro 2005 la kanada sciencisto D-ro Louis Lefebvre aperigis metodon mezuri birdan inteligentecon laŭ ebleco plinovigi manĝokutimon. Laŭ tiu mezurmaniero ardeoj atingis elstaran poentaron inter la plej inteligentaj.

Aspekto redakti

 
La kolo de tiu Ĉina botaŭro estas klare faldita.

Ardeoj estas mezaj al grandaj birdoj kun longaj kruroj kaj koloj. Ili montras malmulte da seksa dimorfismo laŭ grando. La plej malgranda specio estas kutime konsiderata la Malgranda botaŭro, kiu povas esti malpli ol 30 cm longa, kvankam ĉiuj specioj el la genro Ixobrychus estas malgrandaj kaj multaj tre koincidas laŭ grando. La plej granda specio de ardeo estas la Goliata ardeo, kiu stare estas ĝis 152 cm alta. La koloj povas kurbiĝi kiel S-formo, pro la modifita formo de la sesa vertebro. La kolo kapablas enmetiĝi kaj etendiĝi, kaj estas faldita dumfluge, malkiel plej aliaj longkolaj birdoj. La kolo estas pli longa ĉe la dumtagaj ardeoj ol ĉe la noktardeoj aŭ botaŭroj. La kruroj estas longaj kaj fortaj kaj ĉe preskaŭ ĉiuj specioj estas senplumaj el la suba parto de la tibio (escepte ĉe la Zigzaga tigrardeo). Dumfluge la kruroj kaj piedoj estas tenitaj antaŭen. La piedoj de ardeoj havas longajn fajnajn fingrojn, kun tri antaŭenaj kaj unu malantaŭena.[1]

 
La Rifegreto havas du kolormorfojn, kaj helan kaj malhelan.

La beko estas ĝenerale longa kaj harpuneca. Ĝi povas varii el tre fajna, kiel ĉe la Agamia ardeo, al dika kiel ĉe la Griza ardeo. La plej maltipa beko estas tiu de la Ŝipbekulo, kiu havas larĝan dikan bekon. La beko, same kiel la aliaj nudaj (senplumaj) partoj de la korpo, estas kutime flava, nigra aŭ bruna, kvankam tiu koloro povas varii dum la reprodukta sezono. La flugiloj estas larĝaj kaj longaj, montrante 10-11 unurangajn flugoplumojn (la Ŝipbekulo havas nur naŭ), 15-20 duarangajn kaj 12 vostoplumojn (10 ĉe la botaŭroj). La plumoj de la ardeoj estas mildaj kaj la plumaro estas kutime blua, nigra, bruna, griza aŭ blanka, kaj povas ofte esti rimarkinda kompleksa. Ĉe dumtagaj ardeoj estas malmulte da seksa dimorfismo laŭ plumaro (escepte ĉe la ralardeoj); diferencoj inter seksoj estas regulaj ĉe la noktardeoj kaj pli malgrandaj botaŭroj. Multaj specioj havas ankaŭ diferencajn kolormorfojn.[1] Ĉe la Rifegreto estas kaj malhela kaj hela kolormorfoj, kaj la procento de ĉiu morfo varias geografie. Blankaj morfoj loĝas nur en areoj kun koralaj rifoj.[2]

Distribuado, habitato kaj movoj redakti

 
La Lafardeo estas endemia de Galapagoj kie ili manĝas fiŝojn kaj krabojn ĉe intertajdaj kaj mangrovaj areoj.

La ardeoj estas disvastigata familio kun kosmopolita distribuo. Ili ekzistas en ĉiuj kontinentoj escepte Antarkto, kaj ĉeestas en plej habitatoj escepte la plej malvarmaj ekstremoj de Arkto, plej altaj montoj kaj plej sekaj dezertoj. Preskaŭ ĉiuj specioj estas asociaj kun akvo, ili estas esence nenaĝantaj akvobirdoj kiuj manĝas ĉe la bordoj de lagoj, riveroj, marĉoj, lagetoj kaj de maro. Ili ĉefe troviĝantas en malaltaj areoj, kvankam kelkaj specioj loĝas en alpaj areoj, kaj majoritato de specioj loĝas en tropiko.[1]

La ardeoj estas tre moviĝema familio, kun plej specioj estante almenaŭ parte migrantaj. Kelkaj specioj estas parte migrantaj, ekzemple la Griza ardeo, kiu estas ĉefe sedenta en Britio sed ĉefe migranta en Skandinavio. Birdoj partikulare kliniĝas al disiĝo amplekse post la reproduktado sed antaŭ la jara migrado kie la specio estas kolonia, serĉante novajn manĝareojn kaj malpliigante la premojn en la manĝareojn ĉe la kolonio. La migrado tipe okazas nokte, kutime laŭ individuoj aŭ en malgrandaj grupoj.[1]

Taksonomio redakti

Analizoj de skeleto, ĉefe de la kranio, sugestis, ke la Ardeedoj povus disiĝi en grupo de taguloj kaj en alia grupo de krepuskuloj kun noktuloj kiu inkludus la botaŭrojn. El studoj de DNA kaj skeletaj analizoj oni fokusis pli sur ostoj de korpo kaj membroj, kaj tiu grupigo montriĝis malprava.[3] Pli bone, la similecoj pri krania morfologio montras kazojn de konverĝa evoluo por fronti diversajn defiojn pri kaj taga kaj nokta manĝadoj. Nune oni supozas, ke oni povas distingi tri ĉefajn grupojn,[4] kiuj estas la jenaj (el plej praaj al plej avancaj):

  • tigrardeoj kaj la ŝipbekulo
  • botaŭroj
  • dumtagaj ardeoj kaj egretoj, kaj noktardeoj

La noktardeoj povus garantii separadon kiel subfamilio Niktikoracenoj, kiel oni faris tradicie. Tamen la situo de kelkaj genroj (ekz. ButoridesSyrigma) estas neklara nune, kaj molekulaj studoj estis farataj ĝis nun el malgranda nombro de studitaj taksonoj. Ĉefe la rilato inter la ardeena subfamilio estas tre malbone solvita. La aranĝo prezentita tie estu konsiderata provizora.

Ĵusaj pruvoj el DNA sugestas, ke tiu familio apartenas al la Pelikanoformaj.[5] Kiel reago al tiuj trovoj, la Internacia Ornitologia Kongreso (IOK) ĵus reklasigis la Ardeedojn kaj ties fratajn taksonojn de la Treskiornitedoj sub la ordo de Pelikanoformaj anstataŭ ĉe la iama ordo de Cikonioformaj.[6]

 
Nudkola tigrardeo, Tigrisoma mexicanum
 
Granda botaŭro, Botaurus stellaris
 
Orienta egreto Ardea modesta
 
Noktardeo (Nycticorax nycticorax).
 
Hinda ardeo (Ardeola grayii) en reprodukta plumaro montrante ruĝajn krurojn en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
 
Griza ardeo kun oranĝeca beko de reprodukta sezono.
 
Malhela morfo ĉe plenkreskulo de Ruĝeca egreto (Egretta rufescens).

Subfamilio Tigrisomatenoj (nome la koklearo kaj la tigrardeoj)

Subfamilio Botaŭrenoj

Subfamilio Ardeenoj

Kutimaro redakti

Dieto redakti

 
Granda egreto manipulante sian predon, nome lacerto, antaŭ engluti ĝin

La ardeoj kaj botaŭroj estas karnomanĝuloj. La membroj de tiu familio plej asocias kun humidejoj kaj akvo, kaj manĝas varion de vivantaj akvopredoj. La dieto inkludas ampleksan varion de akvaj animaloj, inklude fiŝojn, reptiliojn, amfibiojn, krustulojn, moluskojn kaj akvajn insektojn. Individuaj specioj povas esti ĝeneralistaj aŭ specialiĝi pri iaj predotipoj, kiaj la Flavkresta noktardeo, kiu specialiĝas en krustuloj, precize kraboj.[8] Multaj specioj povas oportuneme kapti ankaŭ pli grandajn predojn, inklude birdojn kaj birdovojn, rodulojn, kaj pli rare kadavraĵojn. Eĉ pli rare estis informoj pro ardeoj manĝantaj glanojn, pizojn kaj grenon, sed plej vegetala materialo konsumata estas hazarda.[1]

 
Kvar Nigraj ardeoj elirantaj flugilojn por formi ombrelecajn kanopeojn por ĉasi sube.

Plej komuna ĉastekniko estas ke la birdo staras senmove borde de aŭ ene de neprofunda akvo kaj atendas ĝis predo venas ene de sia teritorio. Birdoj povas fari tion el rekta sinteno, kio havigas al ili pli ampleksan vidkampon por vidi predon, aŭ el kaŭra sinteno, kio estas pli kamufla kaj permesas ke la beko estas pli proksima al la predo kiam oni lokigas ĝin. Vidinte predon, la kapo moviĝas el flanko al flanko, por ke la ardeo povas kalkuli la situon de la predo en la akvo kaj malatenti la refrakton, kaj poste la beko estas uzata por harpuni la predon.[1]

 
Grizkolora ardeo stare en akvo ĝis brusto kaj kun malfermaj flugiloj iomete antaŭen klina por pli bone rigardi en tre malklara akvo.

Aldone al staro kaj gvatatendo, ardeoj povas manĝi pli aktive. Ili povas piediri malrapide, je ĉirkaŭ 60 paŝojn por minuto, kaptante predon post ties observo. Aliaj aktivaj manĝoteknikoj estas piedotrenado kaj plukado, kiam oni uzas piedojn por fortimigi la kaŝitan predon.[9] La flugiloj povas esti uzataj por timigi predon (aŭ por allogi ĝin al ombro) aŭ por malpliigi la lumobrilon; plej ekstrema ekzemplo de tio estas montrata de la Nigra ardeo, kiu formas plenan kanopeon aŭ ombrelon per siaj flugiloj super sia korpo.[10]

Kelkaj specioj de ardeoj, kiaj la Malgranda egreto kaj la Griza ardeo, estis dokumentitaj uzante allogon por allogi predon al atingebla distanco. Ardeoj povas uzi erojn kiuj jam estas surloke aŭ eĉ aktive aldoni erojn al akvo por allogi fiŝojn. Erojn povas esti homfaritaj, kiaj paneroj;[11] alternative la Striardeo en la Amazono estis vidata ripete faligante semojn, insektojn, florojn kaj foliojn en la akvon por kapti fiŝojn.[12]

Tri specioj, nome la Nigrakapa ardeo, la Fajfardeo kaj ĉefe la Bovardeo, estas malpli ligataj al akvaj medioj kaj povas manĝi for el akvo. La Bovardeoj plibonigas sian manĝosukceson sekvante grandajn paŝtomamulojn (moderne respektive traktorojn), kaptante insektojn forpelitajn el ties movado. Unu studo trovis, ke la sukcesindico de predokapto pliboniĝas en 3.6 fojojn super solecaj manĝintoj.[13]

Reproduktado redakti

 
La plej grandaj botaŭroj, kiaj tiu Nord-amerika botaŭro, estas solemaj reproduktuloj. Por averti al partnerojn, maskloj uzas laŭtajn karakterajn alvokojn, aluditaj kiel muĝado.

Dum la familio montras gamon de reproduktaj strategioj, ĝenerale la ardeoj estas monogamaj kaj ĉefe koloniaj. Plej dumtagaj ardeoj kaj noktardeoj estas koloniaj, aŭ parte koloniaj depende el cirkonstancoj, dum botaŭroj kaj tigrardeoj estas ĉefe solemaj nestumantoj. Kolonioj povas enhavi kelkajn speciojn same kiel aliajn tipojn de akvobirdoj. En studo pri Malgrandaj egretoj kaj Bovardeoj en Barato la majoritato de kolonioj studitaj enhavis ambaŭ speciojn.[14] Nestumado estas sezona en moderklimataj specioj; en tropikaj specioj ĝi povas esti sezona (ofte koincide kun la pluvsezono) aŭ povas okazi la tutan jaron. Eĉ ĉe tutan jaron reproduktuloj nestumintenso varias tra la jaro. Tropikaj ardeoj tipe havas nur unu reproduktan sezonon por jaro, malkiel kelkaj aliaj tropikaj birdoj kiuj povas fari ĝis tri ovodemetadojn jare.[1]

Pariĝado kutime okazas ĉe la nesto. Masklo alvenas la unua kaj ekkonstruas la neston, kie li memmontradas por allogi inojn. En koloniaj specioj memmontrado enhavas vidajn indikojn, kiaj adoptado de sintenoj aŭ rita memmontrado, dum ĉe solemaj specioj gravas aŭdaj indikoj, kiaj profunda muĝado fare de botaŭroj. La escepto por tio estas la Ŝipbekulo, kiu pariĝas for el la nestoloko. Pariĝinte la paro plukonstruas la neston ĉe preskaŭ ĉiuj specioj, kvankam ĉe la Malgranda botaŭro kaj ĉe la Eta botaŭro nur la masklo laboras por la nesto.[1]

Kelkaj ornitologoj informis pri observado de inardeoj ligataj al impotentaj maskloj, kaj poste serĉante seksan satigon ie fore.[1]

La nestoj de ardeoj troviĝas kutime ĉe aŭ super akvo. Ili situantas tipe inter vegetaĵaro, kvankam la nestoj de kelkaj specioj estis trovataj surgrunde kie ne disponeblas taŭgaj arboj aŭ arbustoj.[1][14] Multaj specioj uzas arbojn, kaj tie la nestoj troviĝas alte supergrunde, dum specioj kiuj loĝas en kareksejoj povas nestumi tre proksime de la grundo.[1]

Ĝenerale ardeinoj demetas 3 al 7 ovojn. Pli grandaj ovodemetadoj konstatiĝis ĉe la plej malgrandaj botaŭroj kaj kak pli rare ĉe kelkaj pli grandaj tagulaj ardeoj, kaj ovodemetadoj kun ununura ovo estis registritaj ĉe kelkaj el la tigrardeoj. Ovarkvanto varias laŭ latitudo ene de specio, kun individuoj de moderklimataj areoj ovodemetantaj pli da ovoj ol tiuj de tropikaj areoj. Ĝenerale la ovoj estas brile bluecaj aŭ blankaj, kun la escepto de la plej grandaj botaŭroj kiuj demetas olivecbrunajn ovojn.[1]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 Martínez-Vilalta, Albert; Motis, Anna (1992), "Family Ardeidae (Herons)", in del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew; Sargatal, Jordi, Handbook of the Birds of the World. Volume 1, Ostriches to Ducks, Barcelona: Lynx Edicions, pp. 376–403, (ISBN 978-84-87334-10-8) 
  2. (1991) “Geographical Variation of the Plumage Polymorphism in the Eastern Reef Heron (Egretta sacra)”, The Condor 93 (2), p. 383–389.  Arkivigite je 2012-09-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-05. Alirita 2012-10-19.
  3. McCracken & Sheldon (1998)
  4. Sheldon et al. (1995, 2000)
  5. A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History. Shannon J. Hackett, et al. Science 320, 1763 (2008).
  6. "Gill, F. & D. Donsker (Eds). 2010. IOC World Bird Names (versio 2.4). Disponebla ĉe http://www.worldbirdnames.org/ [Alirita la 29an de majo 2010].
  7. Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo
  8. (1988) “Foraging Implications of Food Usage Patterns in Yellow-Crowned Night-Herons”, The Condor 90 (4), p. 860–865.  Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2012-10-20.
  9. (1966) “Additional Observations on "Foot-Stirring" Feeding Behavior in Herons”, The Auk 83 (3), p. 471–472.  Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2012-10-20.
  10. (1946) “Under-Wing Fishing of the Black Heron, Melanophoyx ardesiaca”, The Auk 63 (3), p. 441–442.  Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2012-10-20.
  11. (2009) “Little Egret (Egretta garzetta) and Grey Heron (Ardea cinerea) Using Bait for Fishing in Kenya”, Waterbirds 32 (3), p. 450–452. doi:10.1675/063.032.0311. 
  12. (1994) “Use of bait and lures by Green-backed Herons in Amazonian Peru”, Wilson Bulletin 106 (3), p. 569–571.  Arkivigite je 2011-06-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-14. Alirita 2012-10-20.
  13. (1973) “Foraging Success of Cattle Egrets, Bubulcus ibis”, American Midland Naturalist 89 (1), p. 242–246. doi:10.2307/2424157. 
  14. 14,0 14,1 (2006) “Nesting ecology of Cattle Egrets and Little Egrets in Amroha, Uttar Pradesh,India”, Forktail 22.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-10. Alirita 2012-10-20.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti