Pacifika ardeo
La Pacifika ardeo, Blankakapa ardeo aŭ malpli precize sed pli disvastigate Blankakola ardeo (Ardea pacifica), troviĝas ĉefe en Aŭstralio (escepte ĉe la plej aridaj regionoj centrokcidentaj) sed ankaŭ tra Novgvineo kaj Tasmanio, kaj ĝi estas vaganto al Novzelando.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Pacifika ardeo, en Edithvale, Melburno, Aŭstralio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ardea pacifica (Latham, 1801) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiĜi estas relative granda kaj fortika ardeo, 76 ĝis 196 cm longa kun enverguro de 147 ĝis 160 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 860 gramoj.[1] apenaŭ estas seksa dimorfismo. Estas ardeo kun malhelaj ardezgrizaj flugiloj kaj korpo, kaj blankaj kapo (sen malhela supraokula plumotufo de aliaj ardespecioj) kaj ardelonga kolo (kun antaŭaj malhelaj liniaj punktoj anstataŭ tutlinioj). La kruroj estas malhelbrunaj al nigrecaj. La irisoj helaj. La beko longa, pintakra harpuneca kaj malhela kun pli hela nuanco en suba makzelo kaj malhela mallarĝa brido ĝis la okulo.
Kutimaro
redaktiTies habitato ĉefe estas nesalakvaj humidejoj kaj humidaj herbejoj.
Ili manĝas fiŝojn, ranojn, insektojn kaj reptiliojn.
Ili nestumas en mortintaj aŭ vivantaj arboj asociaj kun nesalakvaj humidejoj. En kolonioj povas reproduktiĝi ĉe aliaj ardeoj, kormoranoj, ibisoj kaj aliaj vadbirdoj.
Ili povas vivi ĝis 30 jarojn.
Statuso
redaktiDisvastigata tra ties granda teritorio, la Pacifika ardeo estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Mincataj Specioj.[2]
Referencoj
redaktiNotoj
redakti- ↑ Higgins, paĝo. 955
- ↑ Ardea pacifica[rompita ligilo], IUCN Ruĝa Listo
Bibliografio
redakti- Marchant, S.; & Higgins, P.J. (kunordigantoj). (2000). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol.1: Ratites to Ducks. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553068-3
- Peter Rowland. Vögel in Australien. Giessen 2000.
Eksteraj ligiloj
redakti- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
Bildaro
redakti-
Dumfluge
-
Fiŝkapte
-
En Edithvale, Melburno, Aŭstralio
-
En Edithvale, Melburno, Aŭstralio
-
Montrante klaran kontraston inter blankaj kapo kaj kolo rilate al malhela ardezgriza dorso