Ralardeo (Ardeola ralloides) estas birdo el la familio de Ardeedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ralardeo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardeola
Specio: A. ralloides
Ardeola ralloides
(Scopoli, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Tutmondan distribuadon: flave: reproduktejoj
Tutmondan distribuadon: flave: reproduktejoj
Tutmondan distribuadon: flave: reproduktejoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas el Malnova Mondo kaj reproduktiĝas en tuta suda Eŭropo kaj Mezoriento (ĉefe Balkanio, Kaŭkazio kaj Turkio). La ralardeo estas migranta birdo kiu vintras en Afriko. Ĝi estas rara norde de sia reprodukta teritorio.

Aspekto redakti

 
Montrante brunecan dorson.
 
Dumfluge montrante la tre blankajn kontrastajn flugilojn.
 

Ĝi estas birdospecio kun grando de ĉ. 46 cm averaĝe. Pli precize ĝi estas 44–47 cm longa, el kiu la korpo estas 20–23 cm kun enverguro de 80–92 cm.[2] La pezo estas de 250 ĝis 300 g. Ĝi estas relative malsvelta, fortika, kurt-kola ardeo, pli svelta ol Egretardeo. La plumaro estas helflava, la flugiloj kaj subaj partoj estas blankaj. De ĝia nuko etendiĝas malantaŭen ornamplumoj somere. La mallonga dika beko estas grizblua kun nigra fino dum la reprodukta sezono, vintre la beko estas verdeta aŭ havas pli da nigro kaj malpli da bluo. La kruroj estas verdetaj, dum reprodukta sezono flavecruĝaj. Kiam ĝi ripozas sur la grundo, ĝi aspektas kiel malsvelta, unukolore malhelflava birdo. Kiam ĝi ekflugas, iĝas tuj videbla la okulfrape blankaj flugiloj, blanka pugoparto kaj vosto kontraste kun la bruneca (sablokolora) dorso.

Ĝi similas el malproksimo al malgranda egretardeo, ĉar ĝi aspektas tiam tute blanka. Tiam oni povas diferencigi ilin je la pli ofta flugbatado, pli mallongaj flugiloj de la ralardeo; pli proksime la ralardeo havas flavetajn dorson kaj kapon.

Ĝia voĉo estas raŭka karr dum la reprodukta sezono. Ĝi estas pli silentema ol la aliaj ardeoj.

Kutimaro redakti

Ĝi vivas en densaj fragmitejoj, marĉoj kaj aliaj humidejoj kun arbustoj en varmaj landoj. Ĝi nestas unuope aŭ grupe en malgrandaj kolonioj kun aliaj vadbirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj aŭ eĉ surgrunde. Ĝi konstruas la neston inter fragmitoj aŭ sur arboj, arbustoj. La ino demetas 3-6 ovojn, kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum periodo de 22-24 tagoj.[3] La idoj estas nestoloĝantaj, zorgataj de ambaŭ gepatroj kaj restas ĉeneste dum 32 tagoj.[3] Ili manĝas fiŝojn, insektojn, larvojn, vermojn kaj eĉ plantan materialon.[3]

Etimologio redakti

La scienca nomo devenas el la latina ardeola, malgranda ardeo, kaj ralloides, el latina rallus, nome ralo kaj greka -oides, simila.[4]

Statuso redakti

Temas pri palearktisa specio Malplej Zorgiga. La eŭropa populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 18.000 al 27.000 reproduktaj paroj. Plej granda populacio estas en Rumanio (5.500 ĝis 6.500 reproduktaj paroj ĉefe en la Danuba Delto), Turkio (4.000 ĝis 6.000 reproduktaj paroj), Azerbajĝano (2.500 ĝis 5.000 reproduktaj paroj) kaj Rusio (1.500 ĝis 2.000 reproduktaj paroj). En Hungario oni ĉirkaŭkalkulas 300 ĝis 410 reproduktajn parojn.[5]

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • Rob Hume Vögel in Europa. Dorling Kindersly Limited, London 2002, ISBN 3-8310-0430-7
  • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4
  • Anne Puchta & Klaus Richarz: Steinbachs großer Vogelführer. Eugen Ulmer KG, Stuttgart 2006, ISBN 3-8001-4864-1
  • Svensson, Grant, Mullarney & Zetterström: Der neue Kosmos-Vogelführer. Franckh-Kosmos Verlags-GmbH, Stuttgart 1999, ISBN 3-440-07720-9

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. BirdLife International (2004). Ardeola ralloides. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 Majo 2006. Datenbazo listano inkluzivas kialon por kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga.
  2. David William Snow, Christopher Perrins (Eds). (1997) The Birds of the Western Palearctic [Abridged]. OUP. ISBN 0-19-854099-X.
  3. 3,0 3,1 3,2 Bologna, Gianfranco, Guías de la naturaleza: Aves, 1981, Grijalbo, Barcelona, isbn=84-253-3362-8.
  4. Jobling, James A. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. OUP. ISBN 0-19-854634-3.
  5. Bauer et al., S: 257