La Oceania noktardeo, Nycticorax caledonicus, ankaŭ komune aludita kiel Ruĝecbruna noktardeoCinamobruna noktardeo, kaj en Melanezio kiel Melabaob, estas mezgranda ardeo de la tipa genro de Noktardeoj kiu enhavas ankaŭ nur alian specion pli tutmonda kaj pli tipe noktula. Ĝi troviĝas ĉe multe de Aŭstralio escepte la aridan internon, Indonezio, Filipinoj, Papuo-Novgvineo kaj Melanezio. Ankaŭ malgranda kolonio setlis ĉe Wanganui, Novzelando

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oceania noktardeo
Oceaniaj noktardeoj, vizite ĉe la Melburna Bestoĝardeno
Oceaniaj noktardeoj, vizite ĉe la Melburna Bestoĝardeno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Nycticorax
Specio: N. caledonicus
Nycticorax caledonicus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Tutmonda distribuado; verde la tutan jaron, blue nur vintrejoj
Tutmonda distribuado; verde la tutan jaron, blue nur vintrejoj
Tutmonda distribuado; verde la tutan jaron, blue nur vintrejoj
subspecioj
  • N. c. caledonicus, Gmelin, 1789, Novkaledonia noktardeo
  • N. c. manillensis, Vigors, 1831, Sulavesa noktardeo
  • N. c. crassirostris, Vigors, 1839, Bonina noktardeo (formortinta)
  • N. c. mandibularis, Ogilvie-Grant, 1888, Salomona noktardeo
  • N. c. hilli, Mathews, 1912, Komuna nankina noktardeo
  • N. c. pelewensis, Mathews, 1926, Mikronezia noktardeo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Oceaniaj noktardeoj, vizite ĉe la Melburna Bestoĝardeno
Oceaniaj noktardeoj, vizite ĉe la Melburna Bestoĝardeno

Aspekto redakti

 
Montrante klare diversajn karakterojn: nigra krono, blanka vizaĝo, blanka nukoplumo, cinamokoloraj kolflankoj, longaj fingroj taŭgaj por piediri sur humideja vegetaĵaro.

La Oceania noktardeo estas ĉirkaŭ 60 cm alta kun ĝibeca aspekto. Maskloj estas pli precize 55 ĝis 65 cm longaj, dum inoj estas 55 al 60 cm. La enverguro estas ĉe makloj de 95 ĝis 110 dum ĉe inoj de 95 ĝis 105 cm. La pezo estas de ĉirkaŭ 800 g.[1] Ne estas seksa dimorfismo. Ĝi estas iom simila al sia tutmonda parenco nome la Noktardeo, nome havas ankaŭ nigrecan fortikan bekon, kaj tre nigran kronon kontrastan kun la helaj vizago kaj subaj partoj, el kiu same pendas blankaj ornamoplumoj.

Tamen, malkiel la Noktardeo, tiu ĉi oceania specio ne havas nigran dorson sed ja helbrunan al cinamokoloran. Same la vizaĝo, kvankam hela, ne estas tiom blanka kiom ĉe la Noktardeo, sed iom helbrunecnuanca, kvankam same trapasata de helgriza traokula strio. La irisoj estas tre flavaj kaj ne ruĝaj, kiel ĉe la Noktardeo. Ankaŭ la kruroj estas flavaj, kaj kun longaj fingroj taŭgaj por piediri sur humideja vegetaĵaro. Alia rimarkinda eco estas la cinamokolora areo el orelareoj suben tra la kolflankoj, kie anstataŭas la helgrizan koloron de la Noktardeo. La resto de la subaj partoj estas pli blankeca sed kun nuanco sablokolora al cinameca.

Kutimaro redakti

Ĝi ne estas strikte noktulo. Ĝi ofte manĝas dumtage (spite la nomon, kaj malkiel la alia membro de la genro), ĉefe dum humida vetero. Tiu birdo dependas el dieto de malgrandaj fiŝoj, reptilioj, insektoj kaj foje ankaŭ ovoj. Ĝi povas esti vidata ĉe nesalakvaj riveroj, lagoj, kareksejoj, estuaroj, havenoj kaj eĉ ĉe loĝejaj fiŝejoj por orfiŝoj.

La specio reproduktiĝas en la periodo el septembro al aprilo, kaj konstruas nestan platformon el bastonetoj. Ili nestumas komunume, ĉe akvo. La ino demetas 2 al 5 helverdecajn ovojn, kaj kovado daŭras 22 tagojn sekve de idozorgado dum 42-49 tagoj ĝis elnestiĝo.

Disvastigata tra sia granda teritorio, la Oceania noktardeo estis pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Higgins, S. 1030

Literaturo redakti

  • BirdLife International (2008). Nycticorax caledonicus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 4a Februaro 2009. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3
  • Peter Rowland. Vögel in Australien. Gießen 2000.

Eksteraj ligiloj redakti