Nord-amerika botaŭro

La Nord-amerika botaŭro (Botaurus lentiginosus[1]) estas birdo el familio Ardeedoj (Ardeidae) nun jam en la ordo de Pelikanoformaj kaj ne plu en la Cikonioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nord-amerika botaŭro
Nordamerika botaŭro
Nordamerika botaŭro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Botaurus
Specio: B. lentiginosus
Botaurus lentiginosus
(Rackett, 1813)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo; flave reproduktejoj, blue vintrejoj kaj verde la tutan jaron
Natura arealo; flave reproduktejoj, blue vintrejoj kaj verde la tutan jaron
Natura arealo; flave reproduktejoj, blue vintrejoj kaj verde la tutan jaron
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La disvastiĝa areo de la specio etendiĝas de Kanado ĝis Teksaso kaj Florido. Ĝi kaŝvivas en abunda marĉa plantaro. La migra birdo travintrumas en Panamo, sur la Karibaj insuloj, en suda Usono kaj Centrameriko. Kiel longdistanca migranta, ĝi estas tre rara vaganto en Eŭropo, inklude Brition kaj Irlandon.

Priskribo redakti

 
Nord-amerika botaŭro klopode kaŝiĝi.
 
Nordamerika botaŭro, Nacia Naturrifuĝejo Niskvali.

La Nordamerika botaŭro estas granda, bruna birdo, kiu tre similas al la eŭrazia Granda botaŭro (Botaurus stellaris), sed iome pli malgranda. Ĝi estas 58–85 cm longa, kun enverguro de 92–115 cm kaj pezo de 370-1072 g.[2][3]. Ĝia dorsa flanko estas fajne makulita, ĝia brusto estas strieca, la flugilfino nigra, la kaposupro kaŝtanbruna. Sur la kolo okulfrapas la longaj, paralelaj helbrunaj strioj.

La birdo havas la korpolongon de 59 ĝis 70 cm; la flugila enverguro (etendiĝo) estas 95 ĝis 115 cm. Kvankam la birdo estas ofta en sia disvastiĝa areo, ĝi estas malofte videbla.

Kutimaro redakti

Ĝi kaŝvivas en marĉoj kaj humidaj herbejoj. Ĝi estas kutima unuopulo, kiu kaŝiĝas inter marĉaj plantoj (tifaoj), rigidiĝas senmoviĝante kun supre etendiĝanta beko, tiel ĝi ofte malaperas inter la marĉaj plantoj (tipa botaŭra sinteno). Ĝia aktivada ĉefmomento estas dum la krepusko. Ĝiaj vokokrioj estas pli ofte aŭdeblaj ol la birdoj videblaj. Tiu alvoko similas al ŝtopiĝinta pumpilo, sed oni priskribis ĝin tradicie ankaŭ kiel muĝado de bovo (taŭro, "boatum tauri") kaj de tie la latina scienca nomo Botaurus.

Kiel aliaj specioj de la botaŭroj, ĝi nutras sin per amfibioj, fiŝoj, insektoj kaj reptilioj.

Tiu birdo nestumas en izolataj lokoj kie la ino konstruas la neston kaj la masklo gardas ĝin. La ino zorgas ankaŭ pri la kovado de 2 aŭ 3 ovoj dum 29 tagoj, kaj elnestiĝo de idoj okazas post 6–7 semajnoj.

Konservostatuso redakti

Ne estas agnoskitaj subspecioj ĝis nun. Tamen, fosilioj troviĝintaj en la rivero Iĉetuknio, Florido, kaj origine priskribita kiel nova formo de ardeo (Palaeophoyx columbiana; McCoy, 1963) estis poste agnoskita kiel pli malgranda, prahistoria subspecio de la Nordamerika botaŭro kiu vivis dum fina Pleistoceno (Olson, 1974) kaj estus tiele nomita B. l. columbianus.

La nombroj de tiu nearktisa birdospecio estas malpliiĝantaj en multaj partoj de sia teritorio pro habitatoperdo. La Kajunoj de Suda Luiziano ĉasis tiun birdon por manĝo, ĉar estis konsiderata delikataĵo.

La Nordamerika botaŭro (Botaurus lentiginosus) estas protektata laŭ la usona Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918. [2] Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine Ĝi estas ankaŭ protektata laŭ la kanada Traktato de Migrantaj Birdoj de 1994.

Notoj redakti

  1. Botaurus: latina vorto por "botaŭro"; lentiginosus: latina vorto por "makuleca", alude al ties plumaro.
  2. [1] (2011).
  3. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti